Lingvolernado

Jen kion averaĝa homo miskredas pri Esperanto:
https://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto#Eraroj_kaj_mitoj_pri_Esperanto
Kaj jen la realeco:

Citaĵo el Teo Kaj Libroj:

“Sed kial Esperanto? Kio estas unika kaj speciala pri ĝi, ke ebligis ĝin sukcesi anstataŭ la aliaj? Ĝi ne estis la unua konstruita internacia lingvo, ĝi ne inventis la koncepton, do ne gajnis pioniran avantaĝon. Ĝi estas neniel perfekta lingvo, kaj fakte estas longa vico de homoj kiuj asertas ke ĝi estas profunde difekta kaj ke ili povas plibonigi ĝin. Kelkaj laŭte primokas la ideon ke ordinara okulisto povus ion scii pri lingvoj, kompare al inteligentaj lingvistoj (kiel ili mem. Ekzemple Leonido). Konsiderante kiom multe lingvistikismo evoluis ekde la 19-a jarcento, tiamaj projektoj ŝajnas (Laŭ Leonido, antikvaj) kadukiĝintaj kaj primitivaj. Multaj lingvistoj kreis sian propran lingvon kiu (almenaŭ laŭ ili mem) multe superas Esperanton, sed kial ili ne sukcesis anstataŭigi ĉi tiun?”
https://teokajlibroj.wordpress.com/2018/03/11/kial-esperanto-estas-la-plej-sukcesa-konstruita-lingvo/
https://whistlinginthewind.org/2018/02/02/why-is-esperanto-the-most-successful-invented-language/
https://fabigen.wordpress.com/alia-vidpunkto/


@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@

Aleksandr SAĤAROV/Alekszandr Szaharov visszaemlékezéseiből

Egy hiánytalan eszperantista visszaemlékezései (Részlet)

1906 augusztusában kellett sorra kerülnie a második világkongresszusnak, a svájci Genfben. Elhatároztam, hogy feltétlenül elmegyek rá. … Most hát rengeteget kellett gyakorolnom az eszperantót, hogy utam során használni is tudjam. Sajnos Ardatovban senki sem akarta tanulni ezt a nyelvet, amelyet, ugye, „senki sem beszél”, s amelyen „nincs is semmiféle irodalom”. Így hát nekem magamnak, egyedül kellett alaposan megtanulnom eszperantóul. Elő is fizettem minden létező újságot, megrendeltem minden megjelenő könyvet. Rendre ezeket olvastam, s így jól elsajátítottam az eszperantó szófűzést, stílust; hogy pedig a szóbeli használatot is gyakoroljam, különféle orosz könyveket kezdtem eszperantóra fordítani. Mennél tovább folytattam a gyakorlásnak ezt a módját, eszperantó-tudásomban annál magasabb szintre jutottam. De sajnos ez még mindig nem valódi szóbeli használat volt. Szörnyű elmondani is, de messze a környéken sehol sem volt lehetséges találni akárcsak egyetlen eszperantistát, akivel a nyelv szóbeli alkalmazásában való képességeimet próbára tehettem volna. Ilyen bizonytalanságban kellet külföldi utamra elindulnom! (…)

Szándékomban állt, hogy Varsóban meglátogatom dr. Zamenhofot, a mesterünket, de sajnos addigra ő már rég elutazott a kongresszusra. Így hát csak néhány órát maradtam Varsóban, aztán tovább utaztam Frankfurtba. Itt végre találtam eszmetársakat, akik nem tudtak oroszul, s akiknek az anyanyelvét én sem beszéltem. Nagyon vártam, hogy végre találkozzam ilyenekkel.

Elsőként Feyerabend urat kerestem fel, megvolt a hivatali címe. Féltem, hogy óriási botrány lesz, majd mindjárt kiderül, hogy sem én nem fogom érteni őt, sem ő nem fog érteni engem.

Néhány perccel később szembe velem kijött a szobából egy úr, s németül megkérdezte, ki keresi. Erre én meg megkérdeztem eszperantóul, hogy ő-e Feyerabend úr. Igenlő válaszára elkezdtem lassan kifejteni neki jövetelem célját. Figyelmeztettem, hogy most beszélek életemben először eszperantóul, s kértem, hogy beszéljen lehetőleg lassan.

Látom ám, hogy megért. Megértett és a kérdéseimnek teljesen megfelelő válaszokat adott. Ez engem nekibátorított, s aztán pedig mindkettőnknek beszédes kedve támadt (…)

Búcsúzáskor megadta a helyi csoport elnökhelyettesének, Barthel úrnak a címét.

Elmentem Barthel úrhoz: ott rendkívül kedvesen fogadtak, hamarosan odaérkezett egy francia is, Deligny, a francia – eszperantó szótár szerzője: vele is mindjárt testvéries lett köztünk a viszony , oldott és barátságos a hangulat: https://www.facebook.com/groups/postmezgrada/

(Balàzs Wacha, Aleksandr SAĤAROV/Alekszandr Szaharov visszaemlékezéseiből)

—————————————————–

Subtekstoj helpas en la lernado de fremdaj lingvoj

Subtekstoj en fremdlingvaj filmoj kaj ankaŭ radioprogramoj, ne nur plifaciligas la komprenon. Ili 
povas ankaŭ helpi lerni la parolatan lingvon. Pli bonaj ol subtekstoj en la
 gepatra lingvo tiucele estas subtekstoj en la fremda lingvo. (Ekzemple en TV
5 oni prezentas franclingvajn filmojn kun franclingvaj subtekstoj)subtekstoj en la gepatra lingvo, aliflanke akcelas la akiron de fremda lingvo 
signife malpli, la esploristoj raportas en studaĵo. La subtekstoj en gepatra lingvo ja estas bonaj por la kompreno, sed ili
 fortiras la atenton de la sonlingva nivelo de la parolataĵo. Kaj ĝuste tiu 
sonlingva nivelo estas esenca por la lernado de la lingvo. Ankaŭ la legado
 de la subtekstoj (en gepatra lingvo) estas sonlingva kaj tio konfliktas kun 
la aŭdata parolataĵo. La prilabora konflikto en la cerbo kondukas al tio ke subtekstoj en gepatra 
lingvo ĝenas la akiron de la lingvo. Por lerni lingvon estas do rekomendinde 
spekti fremdlingvajn filmojn kun subtekstoj en la sama fremda lingvo. Tio 
tamen validas nur se la lernanto jam atingis certan nivelon en la regado de 
la koncerna lingvo. Mi resumis artikolon en orf.at: http://science.orf.at/stories/1631560/
Anton Oberndorfer:

—————————————————————————
Kial Oni Ne Lernas Esperanton?
de Solis (Liu Xiaozhe) el Ĉinio| 2017-06-04
6 Komentoj

Komencantoj de Esperanto ofte fervore propagandas tiun lingvon al ĉirkaŭaj homoj. Ili sentas, ke tiu magia lingvo por ili malfermis la pordon al la mondo. Do ili esperas, ke ĉiuj aliaj homoj ĝuu tiun raraĵon.

Sed ili sen-esperiĝas ankaŭ tre ofte.

Oni trovas, ke multaj informitoj, sciinte la ekzistadon de la internacia lingvo, nur surpriziĝas pri la artefariteblo de homa lingvo, sed ili tuj forgesas ĝin turninte la atenton al alia afero. Iuj scivolaj forlasas la lernadon post nur kelkaj kursoj.

La komencanto denove estas la sola lernanto en la loko.

Kial? Kial oni ne varme brakumas tiun bonan lingvon kun bela interna ideo? Kial ilin ne interesas tiu lingvo, kiu povas forigi la lingvan baron en la internacia komunikado?

La kaŭzo fakte estas simpla: multaj homoj tute ne interesiĝas pri la lingva problemo! Por ili, krom sia gepatra lingvo, la aliaj lingvoj, per kiu oni povas interflui kun ne samlingvaj homoj, estas tute superfluaj kaj ne-necesaj!

La amatoroj kaj interesatoj de iu afero inklinas opinii, ke ilia cel-it-aĵo estas la plej grava afero. Multaj subtenantoj de Esperanto ne konscias, ke estas aliaj pli gravaj aferoj ol la lingva problemo por aliaj homoj.

Jes, Esperanto alportas al vi ĝojon kaj ĝuon, sed multaj homoj ankoraŭ baraktas por la manĝaĵo kaj vestoj, do ili ne havas tempon kaj energion pripensi la bezonon je spirito.

Jes, lokaj esperantistoj multe helpas vin dum via vojaĝo en aliaj landoj, sed multaj homoj eĉ neniam foriras el ŝiaj naskiĝaj vilaĝo aŭ urbo.

Jes, per Esperanto vi povas konatiĝi kaj interflui kun homoj en diversaj landoj, sed multaj homoj nur kontaktas homojn en la vivo kaj laboro, nehavante kelkajn aliajn konulojn eĉ en sia urbo.

Jes, per Esperanto vi povas legi informojn el diversaj partoj de la mondo, sed multaj homoj ne povas aŭ ne volas legi ĵurnalon eĉ en sia nacia lingvo.

Jes, Esperanto estas lingvo kun bela ideo, kaj partopreni en Esperanta movado estas kontribuo al la pli bela mondo. Sed multaj aliaj homoj opinias, ke estas multaj aliaj aferoj pli gravaj ol la lingva problemo en la mondo, ekzemple, malriĉo, malsato, medio, akva riĉfonto, klimato, homaj rajtoj, ktp.. Iu diktatura reganto opinias nuklean armilon plej grava, iu prezidinto opinias rajton de viro eniri virinan necesejon plej grava, iuj religi-anoj opinias mortigi ĉiujn ali-religi-anojn plej grava, iuj viktimoj opinias toleri kaj ami krimulojn plej grava……

Iuj homoj ne lernas Esperanton, ĉar ili neniam aŭdis Esperanton. Sed plejparto de homoj ne havas intereson al Esperanto, eĉ jam detale informite pri tiu lingvo!

Ĉiuj havas propran intereson. Altrudi la sian al alia estas ne-efike kaj ofte malŝatate. Estas tute normale, ke oni ne interesiĝas ĉe Esperanto kaj ne lernas ĝin.

Do, kion ni faru? Ĉu ni ĉesu propagandi Esperanton al aliaj homoj?

Propagandado nepre estas farinda laboro, kio povas varbi latentajn lernantojn. Sed se oni ne interesiĝas je nia lingvo, ni ne daŭrigu oferti ĝin al ili. Kaj ni ne tro senesperiĝu. Ĉar ne estas afero, kiu povas tiri ĉiujn homojn. Sufiĉas, ke ĉirkaŭaj homoj sciu pri Esperanto, kaj ili mem elektu ĉu lerni aŭ ne.

Fakte, estas pli efika rimedo propagandi la lingvon Esperanto, nome, ni mem lernu kaj uzu ĝin en la internaciaj kontaktoj. Vidinte, ke Esperanto estas utila, la veraj interesatoj lernos ĝin. Ni influu aliajn homojn per nia agado, sed ne per senĉesaj ripetitaj vortoj. Kiel oni admonas iujn religi-anojn: agu pace, sed ne nur deklaru vian religion paca!

aŭtoro: Solis (Liu Xiaozhe) el Ĉinio

tiu ĉi artikolo en liberafolio.org


Jen kion pensas Emilio Cid:
Al ni mankas jurnalistoj kiuj favore parolas pri nia lingvo kaj diskonigas nian lingvon, diras Emilio Cid. Se ni ne disvastigas informadon pri Esperanto, homoj scios nenion pri nia lingvo kaj nia lingvo mortos. En la mondo ekzistas 70 milionoj da idealistoj kiuj akceptus Esperanton se ili estus informitaj. -Mi dirus 70 milionoj da komencuntoj, ĉar esti informitaj ne nepre signifas ke oni komencos lerni nian lingvon. La resto, 99% de l homaro estas eĉ ne komencunto, ĉar estas neeble lerni lingvon pri kiu oni scias nenion.: https://www.youtube.com/watch?v=URUFYXJknEI

@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@

—————————————-

OTA

Karaj geamikoj, se vi volas partopreni la skajpan kunvenon (la 21-an de majo je la 18-a horo), kaj vi ne legis mian romanon, sed ghi interesas vin, jen estas 3-a ĉapitro de La liberiĝo. Bonan legadon!
„En la aŭtuno de 1969 subite ŝanĝiĝis je vintreca la vetero. En pluvneĝo Ota abomenis eliri surstraten, tiam tamen daŭre promenadis tra la urbo, kunportante kelkajn siajn artikolojn kaj fragmenton el sia ĵus preparata romano. La romano estis malproksime de la fino, sed li trovis ĝin grava. En ĝi temis pri li mem, pri lia adolesko, tiama animstato, kaj pri tio, kion li travivis en la urbeto proksima al Uherský Brod, kie la biero kaj drinkeja muziko estis la nura konsolo de la popolo. Vere, pri tre-tre malgaja vivo rakontis tiu verko, kien ajn li sendis partojn el ĝi, ĝis nun neniun interesis, oni plejparte ne respondis, aŭ se jes, la respondo estis rifuza. Spite al ĉio Ota enmetis unu ĉapitron en sian dokumentaron, kaj tio estis lia bonŝanco.
La persona ĉefo de la redakcio de tagĵurnalo Lidové ohlasy, certa kamarado Tvarožek devenis ĝuste el tiu moravia urbeto, kie okazas la romano de Ota. Kamarado Tvarožek ne nur trovis interesa la romanon, en kiu li kun ĝojo rekonis scenejon de la propra infanaĝo, sed kiam tralegis biografion de la kandidato, kaj vidis, ke la esperplena ĵurnalisto-verkisto ne nur skribas pri Malý Hrad, sed ankaŭ tie naskiĝis, kiel li, li scivolis pri la samurbano, kiu tiun romanon verkis, pli precize verkas. Ota sciigis, ke la romano ankoraŭ ne estas preta, sed baldaŭ estos, kaj tiam li metos ĝin sur la tablon. Kamarado Tvarožek pensis, ke li faros duoblan bonon, se li dungos Otan, unuflanke li urĝe bezonas rusan tradukiston, aliflanke la junulo havos postenon kun sufiĉe da libera tempo por verki romanon. Kial ne dungi lin, ja post la funda trastudado de lia kadrodokumento, kiun li petis de Rudé právo, li opiniis, ke la 21-an de aŭgusto kaj poste la riproĉita „demagoga blasfemado” far Ota estis justa. Kvankam kamarado Tvarožek estis malnova fidela komunisto, sed ankaŭ ĉeĥa-moraviana patrioto, do, tiuj agoj de Ota, kiujn oni notis en lia kadrodokumento, tre plaĉis al kamarado Tvarožek. Nome pri tio informis la noto, ke la 21-an de aŭgusto 1968 Ota volis eniri la redakcion kun sia kolego, Petr Belohradský, sed antaŭ la enirejo armitaj sovetaj soldatoj baris la vojon kaj postulis, ke ili legitimu sin. La junuloj diris, ke ili laboras tie ĉi, sed la sovetoj kvazaŭ ne kredus tion, skuis la kapon kaj nur post la trarigardo de iliaj personaj legitimiloj enlasis ilin. Kiam ili estis en la aŭlo, Ota ne iris tuj al la oficejo, sed faris maldecajn manmovojn al la sovetaj soldatoj kaj laŭte blasfemis. Lia kolero per tio evidente ne kvietiĝis, ĉar ankaŭ en la sekvaj tagoj li ŝutis torentojn da perbuŝaj insultoj je landoj partoprenataj en la frata helpo, kaj je iliaj gvidantoj, ĉefe je ĉefsekretario de Komunista Partio de Sovetio, kamarado Leonid Brežnev. En la sekvaj monatoj ĝis la maldungo Ota induktis malpacon en la redakcio, kaj faris tiun absurdaĵon, ke li petis akcepton de sia aliĝo al la partio. Tion li motivis al kamarado Domanski, sekretario de la partia bazorganizaĵo per tio, ke li volas prezenti, kiaj devus esti la komunistoj. Post tiu provokado oni decidis pri lia maldungo.
Krom la diplomoj pri la historio kaj la ĉeĥa lingvo kaj literaturo Ota havis ŝtatan lingvoegzamenan atestilon pri la rusa. La dokumenton li metis sur la tablon, de kamarado Tvarožek, kiu rigardis la atestilon, kvazaŭ li dubus ties aŭtentikecon, kaj demandis:
– Ĉu vi havas nur paperon, aŭ vi fakte bone scipovas la rusan?
– Kompreneble, mi scipovas perfekte – respondis Ota, kiu estis konvinkita, ke eĉ naskitaj rusoj lin aŭskultante ne divenus, ke li ne estas ruso, kaj en tio estis multe da vero.
– Eminente! Tiam mi konfidos al vi seriozan laboron. Vi tradukos. Viaj estos la gvidaj sovetaj ĵurnaloj Pravda, Izvestija, Trud, Komsomolskaja Pravda, Moskovskij Komsomolec.
– Ĉu el tiuj ĉi mi devas traduki dum la tuta tago?
– Ho, ne dum la tuta tago, matene vi tralegos ilin, ĉu mi ne devas diri, ke antaŭ ĉio Pravdan. Vi elektos potage unu kvar-kvinpaĝan artikolon aŭ pli multajn mallongajn, via taga normo estas centkvindek tajpitaj linioj, vi rapide tradukos, ĉar vi estas profesiulo, tio estas por vi nenio, ne laboro, sed prefere amuzo.
Kamarado Tvarožek vidante vizaĝesprimon de Ota spegulantan naŭzon, pensis nepre aldoni unu atentigon:
– Kaj nenia patriotismo! Hodiaŭ ĉio parolas pri la internaciismo, ĉu vi komprenas?
Ota ne sciis kion pensi pri tiu rimarkigo, ĵurnaloj estas donitaj, artikoloj estas donitaj, kie estus ebleco patriotismadi? Li ne supozis, ke kamarado Tvarožek informiĝis pri lia antaŭa vivo, Ota analizante la sekreton de sia akcepto ĉe Lidové ohlasy, kun ĝojo konstatis, ke el aparta volo de la sorto etendis al li helpon unu samurbano, kiun li povus rigardi kvazaŭ kiel parencon.
Ota eklaboris en la kamerosimila oficejo de la belega Venceslao – placa konstruaĵo, kaj posemajne kvin tagojn tajpis ĉeĥlingvajn tradukojn de rusaj artikoloj. Li devis fari nenion alian, li devis nek fari intervjuojn, nek iri al lokoj de la okazaĵoj, nek fotografi, maksimume foje viziti ČTK-n por fotoj, en tiuj tagoj li efektive refreŝiĝis.
Cetere ĉio tiel okazis, kiel diris kamarado Tvarožek, nur en tio li eraris, ke por Ota tiu ĉi laboro estas ne laboro, sed prefere amuzo. Terure enua laboro ĝi estis, animmortiga, kiel oni kutimas diri, Ota sentis sin en kaptilo, kaj meditis, kiel liberiĝi. Dum li spekulaciis pri tio, subite aperis en lia vivo unu interesa lingvo, Esperanto. Ota neniam pensis, ke li iam devus lerni plian lingvon, ĉar li scipovis jam sufiĉe da, krom la latino deviga en la universitato li konis ĉiujn slavajn lingvojn, kiujn li komprenis sekve de la ĉeĥa. Ĉar kiu scipovas la ĉeĥan, tiu scipovas la slovakan, kiu scipovas la slovakan, tiu scipovas la polan, kiu scipovas la polan, tiu scipovas la rusan, poste estas ankoraŭ kelkaj slavaj lingvoj, tiujn ankaŭ estas facile ellerni, ĉar nur malgranda diferenco estas inter ili, li rapide povus scipovi la ukrainan, kroatan, serban, slovenan aŭ bulgaran. Sekve, Ota sentis, ke li, kiel fakulo pri la slavaj lingvoj, ne devas klopodi alproprigi aliajn lingvojn. La fermiteco post 1968 kaj la neatendita foriro de lia edzino devigis lin, ke ankaŭ li faru ion en la intereso de la liberiĝo el tiu ĉi sufoka atmosfero. Sed kion?
Kaj tiam li ekvidis sur la tablo de unu kolegino etan verdstelan flagon. Tiel ĝi estis metita kvazaŭ ties posedanto sidus en internacia konferenco kaj antaŭ li estus flago de sia lando. La kolegino nomiĝis Jarmila, ŝi estis bela kaj juna, kaj kiel Ota pli poste eksciis, ŝi estis decidema, se devis ŝirmi la proprajn interesojn. Ota haltis apud ŝia tablo, prenis la flageton en manon, kaj metis al Jarmila la kiel eble plej simplan demandon:
– Kio ĝi estas?
– Ĉu vi ankoraŭ ne vidis tian? Tio estas flago de la internacia lingvo. Tial verda, ĉar la verda estas koloro de la espero, kaj en la angulo en blanka kampo videbla verda stelo estas stelo de la espero.
– Ĉu de la espero?
– Jes – diris Jarmila kun iom tirita, premita voĉo, kvazaŭ ŝi sciigus ian sekreton – ni esperas, ke la uzado de tiu ĉi lingvo, kies nomo laŭ ĝia kreinto signifas „homon, kiu esperas”, ĉesigos malamikecon inter la popoloj parolantaj diversajn gepatrajn lingvojn.
– Ĉu vere? – demandis Ota. – Kiel kapablus fari tion unu lingvo?
– Tre simple! Tiu ĉi lingvo ne estas propraĵo de unu popolo aŭ nacio, nome, estante artefarita internacia lingvo, ĝi povas esti ĉies havaĵo. Lingvo de la amikeco, ĝi povas esti ankaŭ la via… kompreneble se vi deziras… mi instruos al vi tiun ĉi lingvon, kiu nomiĝas Esperanto.
– Jes, instruu! – akordis Ota. Li ne devis multon pensi pri la afero, Jarmila estis alloga, li, pro la konataj cirkonstancoj estis soleca, nebulo de la forlasiteco kaj malgajo pendolis ĉirkaŭ li, tion Jarmila evidente rimarkis kaj tuj transiris al la esenco:
– Vi venu al mi vespere post laboro, kaj ni komencos la lernadon.
Estas vero, ke antaŭ ol ili komencus, trovis sin en la lito, sed propre jam estis utila gajno de la afero, ĉar Jarmila instruis lin kiel oni diras Esperante „mi amas vin” kaj „amu min”, ho, tio estas tre facila, konstatis Ota.
Tiel pasis la tempo, ĝis kiam li per rekorda rapideco alproprigis Esperanton. Jarmila invitis Otan, kiel novan samideanon (tiel nomas la esperantistoj unu la alian) en la pragan klubon de Ĉeĥa Esperanto Asocio, ŝi prezentis lin al la pli malnovaj membroj. Ota bone fartis en ilia societo kaj tre ekĝojis, kiam li rimarkis, ke en la murgazeto inter multo da anoncoj estas vizaĝbildo kaj poŝtadreso de gejunuloj, kiuj serĉas korespondamikojn. En la murgazeto eblis anonciĝi kiel korespondanto, kaj poste la redaktoro de la esperantista gazeto Stelo kolektis la nomojn kaj adresojn kaj publikigis ilin en la gazeto. Ota decidis anonci sin, ĉar li esperis, ke dum mallonga tempo li havos armeon da korespondantoj en la tuta mondo.
– Sed atentu – diris Jarmila – ĉar oni kontrolas! Oni elektas unuopajn leterojn kaj se vi skribas tiajn aferojn, kiuj ne estas hodiaŭ permesitaj – kaj ĉi tie ŝi plenserioze okulumis – tiam por vi estas fino!
– Aha – diris Ota – mi komprenas! Kaj li skribis la anoncon: „Mi estas 35-jara ĉeĥa esperantisto, eksedziĝinta. Antaŭ nelonge mi ellernis Esperanton, sed tamen mi ne estas komencanto, ĉar mi flue povas paroli kaj skribi en tiu ĉi belega lingvo. Se vi volas korespondi kun mi, bonvolu skribi al mi!” Jes, sed kian adreson aldoni? Neniun propran adreson li havis, nur tiun de la laborejo. De Milan li ne volis peti novan afablaĵon, kaj cetere decus jam elloĝiĝi de li, ĉar delonge forpasis tiuj kelkaj tagoj, por kiuj li petis loĝebleon ĉe li, sed ĝis kiam li trovos loĝejon, devus havi unu konkretan adreson. En la redaktejon li ne rajtas direktigi privatajn leterojn, do, li petis Jarmilan, ke al ŝia adreso povu skribi tiu, kiu respondos al li.
– Tio ne estus bone – diris Jarmila –, nome, se vi ricevus multe da leteroj je mia adreso, oni pensus, ke vi estas spiono kaj min rigardus kiel komplicon.
Ota surpriziĝis kaj embarasiĝis.
– Kion oni pensus kaj kiun rigardus kio? – li demandis.
– Nun mi diris, spiono! Vin kaj min ambaŭ. Vi estus la unuaranga, mi la duaranga akuzato – respondis kun plenserioza akcento Jarmila. Kiam ŝi volis emfazi sian dirindaĵon, ŝi plilongigis la vortfinaĵojn, eĉ pli ol en la kantanta praga parolmaniero kutimas, kaj kun malrapidigo de la parolo ŝi kvazaŭ alvokis atenton de la parolpartnero, ke ŝian diraĵon oni devas bone noti.
– Jam ankaŭ vi scias, ke la esperantistoj daŭre kontaktas kun eksterlandanoj, tiel ili apriore povas esti spionsuspektaj… Sciu, ke en Sovetunio Stalin ekzekutigis preskaŭ ĉiujn esperantistojn. Li suspektis ilin kaj ekzekutigis, vere!
Ota frostotremetis.
– Ĉu efektive? – li demandis. – Tiuokaze ĝi estas danĝera lingvo!
– Ĉu danĝera? – Jarmila imitis ridon. – Certe! Imagu, germana esploristo, Ulrich Lins publikigis libron kun tiu ĉi titolo. En Germanio komenciĝis la persekutado, nome Hitler jam en 1922 trovis enorme danĝera nian lingvon kaj tion li skribis en Mein Kampf. Poste dum la regado de Hitler oni portis la esperantistojn en mortotendarojn.
– Unuvorte vi endanĝerigis min! – diris Ota imitante naivecon.
– Ne maltrankviliĝu, hodiaŭ estas aliaj cirkonstancoj. La iamaj diktatoroj opiniis tiel, ĉar la demokratia kontaktosistemo, kiu estas atingebla per la neŭtrala internacia lingvo, povis endanĝerigi ilian regadon.
– Ja diktatoroj ĉiam troviĝas, ni ne devas iri al la najbaro…
– Se vi lerte uzas Esperanton, ne estos problemo, tial mi atentigas vin.
– Bone – diris Ota –, al mi estas konvena tiu ĉi lingvo, ĉar mi abomenas la diktatorojn.
Se li volis ekspedi la jam skribitajn leterojn, je kiuj li esperis ricevi respondon, tamen li devis turni sin por helpo al Milan. Ne sufiĉe, ke li jam delonge misuzas gastamon, nun ankoraŭ tio ĉi, li pensis. Sed Milan diris jeson. Kaj de tiam Ota ekscitite atendis respondojn, kiuj komencis venadi, eĉ venis invitoj el malproksimaj landoj, kio aparte surprizis lin. Ota pensis, ke volonte li veturus, sed li havas nek monon, nek pasporton, la afero ne estas priparolinda.
Sed intertempe okazis grava afero en lia vivo. Elinter je unu de multaj petskriboj, kiujn li sendis al ĉiuj distriktaj loĝejoficejoj de Prago, ke li ŝatus lui malgrandan loĝejon, venis pozitiva respondo. Dum la socialismo oni ne povis libere aĉeti loĝejon, ĉar naŭdeknaŭ elcentoj de la loĝejoj estis propraĵo de la ŝtato, kaj la ŝtato kvazaŭ montrus favoron, se ĝi al iu havigis loĝejon. En la unuaj lokoj de la vico staris la korifeoj de la partio, elstaraj sportistoj, el eksterlando honorarion ĝuantaj artistoj. La plebo ofte devis atendi longajn jarojn por lurajto. Post stoko da malakceptaj leteroj Ota ricevis pozitivan respondon. Estas vero, ke oni proponis ne tian fraŭlan loĝejon, kian Ota imagis, sed loĝeblecon en fraŭla hejmo. Loĝejoficejo de la 2-a distrikto sciigis al li, ke oni asignas por li komfortan ĉambron en la fraŭla hejmo en strato Pod Zvonařkou numero 4.
Li alvenis rapide, transprenis la asignon. Kiam li subskribis la kontrakton, kun surprizo vidis, ke entute 150 kronojn li devas pagi el sia 2200-krona neta salajro. Tio estas bonega negoco, li opiniis.
Sed la loĝejon li ankoraŭ ne vidis. Kiam li iris por rigardi ĝin, malagrabla surprizo trafis lin, nome, ke en la domo ne estas elevatoro, kaj lia ĉambro troviĝas sur la kvina etaĝo. Malgraŭ tio li eĉ ne pensis rezigni pri la loĝebleco. La domo sur la strato Pod Zvonařkou laŭ ĝia ekstera rigardo estis kazernosimila konstruaĵo, tia, kiajn oni konstruis en la tempo de la Monarkio. Ĝi evidente devenis el tiu epoko, kun larĝaj internaj spacoj, kun grandegaj ŝtuparoj, la kvina etaĝo konvenis kiel la sepa. Tiujn ĉiujn malavantaĝojn Ota devis sperti pli malfrue. Sed finfine li havas loĝejon, eĉ se nur ĉambron, li pensis. Krome, li apenaŭ povis kredi tion, al la loĝejo apartenis telefono. Telefono kun propra linio, per kiu eblas telefoni ne nur interne de la domo, kiel en la hoteloj ĝenerale, sed tutlanden, eĉ eksterlanden. Tio tiam en Ĉeĥoslovakio signifis tiel grandan avantaĝon, kvazaŭ iu ricevus donace aŭtomobilon. La telefono, tiu ĉiutaga praktika komunikilo samtiel ne estis atingebla en Ĉeĥoslovakio, kiel aŭto aŭ televidilo. Por Ota estis tute nekredeble, ke io tia povas esti lia propraĵo.
– Ni pensis, ke vi, kamarado, estas ĵurnalisto, kaj tial vi bezonas propran telefonlinion – diris la domzorganto.
Ota murmuris iomete:
– Nu jes, kompreneble. – Alian li ne diris, tion tamen li ne volis diri, ke kvankam mi laboras en redaktejo, mi ne estas ĵurnalisto, nur ŝatus esti tio, efektive neniu serĉas min hejme pro laborafero. Sed se li jam ricevis telefonon, devas akcepti, restas tempo por klarigi la miskomprenon se oni volus repreni ĝin.”

Leave a comment