Utileco de Esperanto

Jen reala ekzemplo‎

Chiara Rando:

Karaj samideanoj, mi bezonas helpon. Estas iu, kiu vivas en Californio ? Mi ne scias kion fari. Post la tertremo Mi ne plu povas telefoni a maljunula onklino kiu estas en San Jose Mi estas en Europo. Ĉu vi scias , kiun mi povas voki? Policon, urbodomon ? Mi ne scias kiel ĝi funkcias tie en Californio. Dankon .

Komentoj:

Craig Hall :Tertremo? Ni ne havis tertremon lastatempe. Mi loĝas en Atascadero, ĉirkaŭ du kaj duono horoj for de San Jose….

Elías Hernández Capdevila : Kia tertremo?
Craig Hall : Eble ŝi intencas diri pri la pafado hieraŭ en Gilroy?

Gregory Tseytin : Mi loĝas nur kelkajn paŝojn for de San Jose. Tertremon ni ankoraŭ ne havis, Se vi donos al mi pli da detaloj pri via onklino mi penos ŝin kontakti.

Chiara Rando : Dankon al ciuj pro viaj respondoj. Ne estis tertremo en Californio ? Mi ne scias do ….Gregory mi sendas al vi mesag’on , se vi povus helpi min, dankon.

Gregory Tseytin : Jes!

Bob Sieber : Estis ja tertremoj in Californio en Julio, sed neniu estis vundita. Ili okazis tre malproksime de San Jose.

Chiara Rando : Mi volas danki Gregory kaj sciigi lin, ke nia onklino telefonis nin danke al lia helpo. Fakte ŝi telefonis al ni dufoje ĉi-vespere, ĉar ŝi iom forgesas iojn ! Kaj mi volas danki ĉiujn samideanojn kiuj havas la sonĝon, ke per la internacia lingvo ni povas helpi nin tra la tuta mondo 😃  https://www.facebook.com


Elkore vin salutas Eugenio da Sangiorgio!

 

 

Pri reformemo

Mesaĝo al ŝanĝemuloj:

Iu preparas sekretan lingvon kiun plene komprenos nur liaj samnacianoj. Tamen, li supozas ke ĝi estos internacie komprenebla. Nu, sonĝi estas al ĉiuj permesite, sed ŝanĝi povas nur la tempo kaj ekstreme malmultaj personoj. Kiu vidas nur ĝis sia nazopinto estas pli bone ke li ŝanĝu nenion. La tempo ŝanĝas ĉion sed ĝi ne hastas. Nur homoj volas ŝanĝi ĉion haste. Ŝanĝo kiu ne plibonigas sed nur damaĝas ne estas ŝanĝo sed katastrofo. Oni ŝanĝu nur kiam la rezulto estos sendube plibonigo, ne katastrofo kiel en la suba foto:

 

safe_image.php.jpeg

Eugen Fabian

https://groups.google.com/forum/#!forum/soc.culture.esperanto

Nekonata instruisto de Esperanto

חנוך/ diary/ Mi instruas esperanton ( La nomon de la aŭtoro mi nenie trovis. Ĉu temas pri Magnus Henoch? Mi ne scias.)
— parto Ⅱ

“Do, mi daŭre instruas esperanton. Pasis longa tempo post mia unua afiŝo pri tio, kaj mi volas denove skribi, esperante ke miaj spertoj povu helpi al iu (kaj por ke mi mem komprenu kion mi envere pensas, kaj por ke mi post dek jaroj povu scii kion mi faris dum tiu ĉi tempo… Skribado ĉiam plej utilas al la aŭtoro mem ☺)
Resume, pasis la tempo kaj venis la aŭtuno. Kun la aŭtuno venis novaj lernantoj, kiuj diligente lernis. Unu el ili aldonis esperanton al preskaŭ deko da aliaj lingvoj kaj kompreneble rapide progresis, aliaj bonrapide lernis sed tamen hezitemis.
Frue en la nova jaro, mi kaj Saŝa decidis havi du rondojn en la kurso: komencantan rondon kaj progresantan rondon. Saŝa preparis diversajn materialojn kaj ekzercojn por progresantoj (multon ĉerpante el edukado.net), dum mi okupiĝus pri eventualaj alvenantaj komencantoj — kaj alvenis tri komencantoj. Ili jam trapasis du lecionojn, sed dum kelkaj semajnoj ne aperis; eble mi skribu al ili por rememorigi. Kaj dume miaj progresintoj malaperis; iu ne plu havis tempon, iu trovis aliajn okupaĵojn, kaj tiel plu.
Kaj daŭre, mi ĉion ĉi faras por unu sola tipo de momento: por vidi lernanton, kiu subite komprenas kiel konstrui novan frazon. Tio estas por mi la plej profunda ĝojo. Mia kurso nuntempe okazas en ĵaŭdaj vesperoj, kaj mi iom bedaŭras ke mi movis ĝin de lundoj, ĉar ĝi estis bonega inspira komenco por laborsemajno.
Kaj mi pli kaj pli emas pensi, ke tio estu la bazo de mia instruado, pli ol la bildkartoj de Stano Marĉek. Kiel diris Paul Graham, Powerpoint laŭdire estas ilo por prezenti ideojn, sed ĝia vera celo estas ke homoj ne timu fari publikan paroladon. Simile mi trovas ke la celo de la bildkartoj estas iom post iom alkutimigi min al rektmetoda instruado — tio estas, alparoli la lernanton kiel eksterlandanon kun neniu komuna lingvo, kaj atendi ke la lernanto respondu. (Verŝajne la bildkartoj tamen valoras per tio ke ili donas la skriban formon de vortoj. Aliflanke, eble la valoro de tio dependas de la lernanto…)
Mi uzas ankaŭ aliajn instruilojn — la aron de pluŝaj bestoj kiujn vi vidas en la supra foto (post tiu foto, la aro iom kreskis). Sufiĉe frue en la kurso mi ekzercigas la lernantojn per frazoj kiel “Ĉu la muso estas sur la tablo?”, por ke ni havu ion pri kio paroli. Certe estus utile se mi havus pli vastan gamon de ekzercoj, sed por prepari tion mi devus trovi tempon, kaj… mi havas same malmulte da tempo kiel miaj lernantoj ☺ Mi, kiel moderna juna homo, kompreneble uzas la plej modernan teĥnologion por diskonigi mian kurson, do ĝi havas grupon ĉe Vizaĝlibro. Tio estas bona ilo por komuniki kun jamaj lernantoj, ekscii kiu venas (mi kreas novan vizaĝlibran “okazaĵon” por ĉiu ĵaŭdo), sciigi pri nuligoj kaj tiel plu, sed efektive ĝi ne estas tre bona varbilo. Preskaŭ ĉiuj novuloj trovis mian kurson per sufiĉe modesta anonco en la retpaĝo de Londona Esperanto-Klubo. Mi suspektas ke la vizaĝlibra grupo malbone videblas en serĉiloj, do mi pripensas krei alian retpaĝon por mia kurso ie. Krome mi iom eksperimentis pri reklamo ĉe Vizaĝlibro, kaj investis en tio kelkajn pundojn. Mi provis diversajn bildojn kaj diversajn allogtekstojn. Rezulte, kelkaj homoj ja klakis la reklamon, kaj kelkaj eĉ aliĝis al la okazaĵo, sed efektive ne venis. Mi havas ideon, ke mi devus ne reklami la okazaĵon mem (ĉar tio efektive valoras nur por unu ĵaŭdo), sed krei “Paĝon” kaj reklami ĝin (ĉar homoj kiuj “ŝatas” paĝon daŭre ricevas anoncojn el ĝi). Sed mi ankoraŭ ne certas pri ĉio ĉi.”

————————————————————————————————–
http://חנוך.se/diary/mi-instruas-esperanton/index.eo.html
https://edukado.net/
http://paulgraham.com/hiring.html
https://www.facebook.com/groups/learn.esperanto.london/
https://www.phon.ucl.ac.uk/home/wells/lek/

——————————————
Eugenio da Sangiorgio

Lingvolernado

Jen kion averaĝa homo miskredas pri Esperanto:
https://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto#Eraroj_kaj_mitoj_pri_Esperanto
Kaj jen la realeco:

Citaĵo el Teo Kaj Libroj:

“Sed kial Esperanto? Kio estas unika kaj speciala pri ĝi, ke ebligis ĝin sukcesi anstataŭ la aliaj? Ĝi ne estis la unua konstruita internacia lingvo, ĝi ne inventis la koncepton, do ne gajnis pioniran avantaĝon. Ĝi estas neniel perfekta lingvo, kaj fakte estas longa vico de homoj kiuj asertas ke ĝi estas profunde difekta kaj ke ili povas plibonigi ĝin. Kelkaj laŭte primokas la ideon ke ordinara okulisto povus ion scii pri lingvoj, kompare al inteligentaj lingvistoj (kiel ili mem. Ekzemple Leonido). Konsiderante kiom multe lingvistikismo evoluis ekde la 19-a jarcento, tiamaj projektoj ŝajnas (Laŭ Leonido, antikvaj) kadukiĝintaj kaj primitivaj. Multaj lingvistoj kreis sian propran lingvon kiu (almenaŭ laŭ ili mem) multe superas Esperanton, sed kial ili ne sukcesis anstataŭigi ĉi tiun?”
https://teokajlibroj.wordpress.com/2018/03/11/kial-esperanto-estas-la-plej-sukcesa-konstruita-lingvo/
https://whistlinginthewind.org/2018/02/02/why-is-esperanto-the-most-successful-invented-language/
https://fabigen.wordpress.com/alia-vidpunkto/


@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@

Aleksandr SAĤAROV/Alekszandr Szaharov visszaemlékezéseiből

Egy hiánytalan eszperantista visszaemlékezései (Részlet)

1906 augusztusában kellett sorra kerülnie a második világkongresszusnak, a svájci Genfben. Elhatároztam, hogy feltétlenül elmegyek rá. … Most hát rengeteget kellett gyakorolnom az eszperantót, hogy utam során használni is tudjam. Sajnos Ardatovban senki sem akarta tanulni ezt a nyelvet, amelyet, ugye, „senki sem beszél”, s amelyen „nincs is semmiféle irodalom”. Így hát nekem magamnak, egyedül kellett alaposan megtanulnom eszperantóul. Elő is fizettem minden létező újságot, megrendeltem minden megjelenő könyvet. Rendre ezeket olvastam, s így jól elsajátítottam az eszperantó szófűzést, stílust; hogy pedig a szóbeli használatot is gyakoroljam, különféle orosz könyveket kezdtem eszperantóra fordítani. Mennél tovább folytattam a gyakorlásnak ezt a módját, eszperantó-tudásomban annál magasabb szintre jutottam. De sajnos ez még mindig nem valódi szóbeli használat volt. Szörnyű elmondani is, de messze a környéken sehol sem volt lehetséges találni akárcsak egyetlen eszperantistát, akivel a nyelv szóbeli alkalmazásában való képességeimet próbára tehettem volna. Ilyen bizonytalanságban kellet külföldi utamra elindulnom! (…)

Szándékomban állt, hogy Varsóban meglátogatom dr. Zamenhofot, a mesterünket, de sajnos addigra ő már rég elutazott a kongresszusra. Így hát csak néhány órát maradtam Varsóban, aztán tovább utaztam Frankfurtba. Itt végre találtam eszmetársakat, akik nem tudtak oroszul, s akiknek az anyanyelvét én sem beszéltem. Nagyon vártam, hogy végre találkozzam ilyenekkel.

Elsőként Feyerabend urat kerestem fel, megvolt a hivatali címe. Féltem, hogy óriási botrány lesz, majd mindjárt kiderül, hogy sem én nem fogom érteni őt, sem ő nem fog érteni engem.

Néhány perccel később szembe velem kijött a szobából egy úr, s németül megkérdezte, ki keresi. Erre én meg megkérdeztem eszperantóul, hogy ő-e Feyerabend úr. Igenlő válaszára elkezdtem lassan kifejteni neki jövetelem célját. Figyelmeztettem, hogy most beszélek életemben először eszperantóul, s kértem, hogy beszéljen lehetőleg lassan.

Látom ám, hogy megért. Megértett és a kérdéseimnek teljesen megfelelő válaszokat adott. Ez engem nekibátorított, s aztán pedig mindkettőnknek beszédes kedve támadt (…)

Búcsúzáskor megadta a helyi csoport elnökhelyettesének, Barthel úrnak a címét.

Elmentem Barthel úrhoz: ott rendkívül kedvesen fogadtak, hamarosan odaérkezett egy francia is, Deligny, a francia – eszperantó szótár szerzője: vele is mindjárt testvéries lett köztünk a viszony , oldott és barátságos a hangulat: https://www.facebook.com/groups/postmezgrada/

(Balàzs Wacha, Aleksandr SAĤAROV/Alekszandr Szaharov visszaemlékezéseiből)

—————————————————–

Subtekstoj helpas en la lernado de fremdaj lingvoj
Subtekstoj en fremdlingvaj filmoj kaj ankaŭ radioprogramoj, ne nur plifaciligas la komprenon. Ili 
povas ankaŭ helpi lerni la parolatan lingvon. Pli bonaj ol subtekstoj en la
 gepatra lingvo tiucele estas subtekstoj en la fremda lingvo. (Ekzemple en TV
5 oni prezentas franclingvajn filmojn kun franclingvaj subtekstoj)subtekstoj en la gepatra lingvo, aliflanke akcelas la akiron de fremda lingvo 
signife malpli, la esploristoj raportas en studaĵo. La subtekstoj en gepatra lingvo ja estas bonaj por la kompreno, sed ili
 fortiras la atenton de la sonlingva nivelo de la parolataĵo. Kaj ĝuste tiu 
sonlingva nivelo estas esenca por la lernado de la lingvo. Ankaŭ la legado
 de la subtekstoj (en gepatra lingvo) estas sonlingva kaj tio konfliktas kun 
la aŭdata parolataĵo.
La prilabora konflikto en la cerbo kondukas al tio ke subtekstoj en gepatra 
lingvo ĝenas la akiron de la lingvo. Por lerni lingvon estas do rekomendinde 
spekti fremdlingvajn filmojn kun subtekstoj en la sama fremda lingvo. Tio 
tamen validas nur se la lernanto jam atingis certan nivelon en la regado de 
la koncerna lingvo. Mi resumis artikolon en orf.at: http://science.orf.at/stories/1631560/
Anton Oberndorfer:

—————————————————————————
Kial Oni Ne Lernas Esperanton?
de Solis (Liu Xiaozhe) el Ĉinio| 2017-06-04
6 Komentoj

Komencantoj de Esperanto ofte fervore propagandas tiun lingvon al ĉirkaŭaj homoj. Ili sentas, ke tiu magia lingvo por ili malfermis la pordon al la mondo. Do ili esperas, ke ĉiuj aliaj homoj ĝuu tiun raraĵon.

Sed ili sen-esperiĝas ankaŭ tre ofte.

Oni trovas, ke multaj informitoj, sciinte la ekzistadon de la internacia lingvo, nur surpriziĝas pri la artefariteblo de homa lingvo, sed ili tuj forgesas ĝin turninte la atenton al alia afero. Iuj scivolaj forlasas la lernadon post nur kelkaj kursoj.

La komencanto denove estas la sola lernanto en la loko.

Kial? Kial oni ne varme brakumas tiun bonan lingvon kun bela interna ideo? Kial ilin ne interesas tiu lingvo, kiu povas forigi la lingvan baron en la internacia komunikado?

La kaŭzo fakte estas simpla: multaj homoj tute ne interesiĝas pri la lingva problemo! Por ili, krom sia gepatra lingvo, la aliaj lingvoj, per kiu oni povas interflui kun ne samlingvaj homoj, estas tute superfluaj kaj ne-necesaj!

La amatoroj kaj interesatoj de iu afero inklinas opinii, ke ilia cel-it-aĵo estas la plej grava afero. Multaj subtenantoj de Esperanto ne konscias, ke estas aliaj pli gravaj aferoj ol la lingva problemo por aliaj homoj.

Jes, Esperanto alportas al vi ĝojon kaj ĝuon, sed multaj homoj ankoraŭ baraktas por la manĝaĵo kaj vestoj, do ili ne havas tempon kaj energion pripensi la bezonon je spirito.

Jes, lokaj esperantistoj multe helpas vin dum via vojaĝo en aliaj landoj, sed multaj homoj eĉ neniam foriras el ŝiaj naskiĝaj vilaĝo aŭ urbo.

Jes, per Esperanto vi povas konatiĝi kaj interflui kun homoj en diversaj landoj, sed multaj homoj nur kontaktas homojn en la vivo kaj laboro, nehavante kelkajn aliajn konulojn eĉ en sia urbo.

Jes, per Esperanto vi povas legi informojn el diversaj partoj de la mondo, sed multaj homoj ne povas aŭ ne volas legi ĵurnalon eĉ en sia nacia lingvo.

Jes, Esperanto estas lingvo kun bela ideo, kaj partopreni en Esperanta movado estas kontribuo al la pli bela mondo. Sed multaj aliaj homoj opinias, ke estas multaj aliaj aferoj pli gravaj ol la lingva problemo en la mondo, ekzemple, malriĉo, malsato, medio, akva riĉfonto, klimato, homaj rajtoj, ktp.. Iu diktatura reganto opinias nuklean armilon plej grava, iu prezidinto opinias rajton de viro eniri virinan necesejon plej grava, iuj religi-anoj opinias mortigi ĉiujn ali-religi-anojn plej grava, iuj viktimoj opinias toleri kaj ami krimulojn plej grava……

Iuj homoj ne lernas Esperanton, ĉar ili neniam aŭdis Esperanton. Sed plejparto de homoj ne havas intereson al Esperanto, eĉ jam detale informite pri tiu lingvo!

Ĉiuj havas propran intereson. Altrudi la sian al alia estas ne-efike kaj ofte malŝatate. Estas tute normale, ke oni ne interesiĝas ĉe Esperanto kaj ne lernas ĝin.

Do, kion ni faru? Ĉu ni ĉesu propagandi Esperanton al aliaj homoj?

Propagandado nepre estas farinda laboro, kio povas varbi latentajn lernantojn. Sed se oni ne interesiĝas je nia lingvo, ni ne daŭrigu oferti ĝin al ili. Kaj ni ne tro senesperiĝu. Ĉar ne estas afero, kiu povas tiri ĉiujn homojn. Sufiĉas, ke ĉirkaŭaj homoj sciu pri Esperanto, kaj ili mem elektu ĉu lerni aŭ ne.

Fakte, estas pli efika rimedo propagandi la lingvon Esperanto, nome, ni mem lernu kaj uzu ĝin en la internaciaj kontaktoj. Vidinte, ke Esperanto estas utila, la veraj interesatoj lernos ĝin. Ni influu aliajn homojn per nia agado, sed ne per senĉesaj ripetitaj vortoj. Kiel oni admonas iujn religi-anojn: agu pace, sed ne nur deklaru vian religion paca!

aŭtoro: Solis (Liu Xiaozhe) el Ĉinio

tiu ĉi artikolo en liberafolio.org


Jen kion pensas Emilio Cid:
Al ni mankas jurnalistoj kiuj favore parolas pri nia lingvo kaj diskonigas nian lingvon, diras Emilio Cid. Se ni ne disvastigas informadon pri Esperanto, homoj scios nenion pri nia lingvo kaj nia lingvo mortos: https://www.youtube.com/watch?v=URUFYXJknEI
——————————————————————————————————–