Adiaŭo en Malfrua Printempo

Kiu tempo pli efemeras ol
printempo finiĝanta?
Kiu bedaŭro pli eternas ol
disiĝ` amika?

-Simazaki Tooson-

La haveno de Yokohama bolas de bruado. Oni sonorigas por ekveturo. Inter la ŝipo kaj tero petolas kvinkolora ondaro da banderoloj sennombraj. Sed malplenaj estas miaj manoj. Kie mi trovu adiaŭantojn kun banderoloj kaj larmoj? Ĉu tiel soleca kiel aŭtuna folio forblovata de vento mi forlasas la patrion?…

Subite mi ekaŭdas klare, meze de l` bolanta bruo sur la bordo: -“En la mondon venis nova sento, tra la mondo iras forta voko…” Ĝin kantas kelkaj ĉinaj kamaradoj, kiuj multe helpis min por mia senpasporta vojaĝo al Ĉinio kaj kiujn mi pli malpli frue revidos tie. Mi kantas kun ili en la koro.

La ŝipo iras malrapide, la tero kvazaŭ glitas poste. Streĉiĝas la kvinkoloraj banderoloj, baldaŭ ili komencas malleviĝi surmaren kiel floroj defalintaj. Pli kaj pli mallaŭtiĝas la kantado sur la bordo. “ĝis la bela sonĝo de l` homaro, por eterna ben` efektiviĝos.”… Nun mi nur vidas ilin svingantaj per blanka naztuko. La spaco inter la ŝipo kaj tero pligrandiĝas kun minutoj. Pli kaj pli malgrandiĝas iliaj figuroj. Miaj okuloj estas ankoraŭ fiksitaj sur ili, tamen mi mem scias ke mi ne rigardas ilin, sed ion alian nevideblan… Mi staras, staras senmove.

Foras, foras la tero, sur kiu mi dum dudek-kvin jaroj teksadis rozajn revojn, ruĝajn kolerojn, nigrajn enuojn kaj verdajn amojn. Nun ĝi fariĝas tute griza. Griza, sed ĝi ne estu tombo por ĉio pasinta de mi. La ŝipo iras jam ne malrapide, lasante post si blankan disondon. Mildas la maro blua, serenas la ĉielo lazura. Estas la mezo de aprilo, 1937.

Silente mi sidas sur la lito en la triaklasa kajuto de l` granda brita ŝipo. Ĉirkaŭ mi troviĝas dek kaj kelkaj pasaĝeroj viraj, virinaj kaj infanaj. Ili ĉiuj estas ĉinoj. Ĉinoj -hieraŭ ili estis por mi nur fremduloj, hodiaŭ kunvojaĝantoj, kaj morgaŭ ili jam estos samregnanoj.

Multaj japanoj kutimas malrespekti ĉinojn. Ili rigardas ilin kiel malaltgradajn homojn. En ilia cerbo la simbolo de ĉinoj ankoraŭ estas harpendaĵo, kiu similas al vosto de porko. Kaj eĉ sur modernaj eŭrope vestitaj ĉinoj ili sentas malbonodoron de ajlo kaj grason de porkaĵo. kaj per instinkta korpa malŝato ili malŝatas ilin.

Kion ili scias pri ĉinoj krom tio? Jes, ili scias, ke ĉinoj malamegas japanojn kaj ĉie kontraŭas ilin, kaj ofte oni verŝas sangon pro tio. Do estas nature ke miaj gepatro kaj parencoj koleras kaj miras min, kiu volonte ofendas –laŭ ilia esprimo–sin kaj la familion per la geedziĝo kun ĉino. Samtempe pri mia veturo al Ŝanhojo ili timas, kvazaŭ mi sen armilo min ĵetus inter malamikojn sangaviajn.

Mia intima amikino diris: ŝi scias ke multe da ĉiaj junuloj estas tute aliaj ol nunaj japanaj junuloj kies plimulto havas nenian studemon, nenian esperon aŭ pasion kaj nur vegetas kiel maljunuloj, do ŝi komprenas mian amon, sed, -ŝi aldonis,- se ŝi estus mi, ŝi prefere rezignus tian amon, ĉar ĝi povos dronigi la patrinon ununuran en fundo de soleca malĝojo.

Antaŭ tago de l` forveturo mi ricevis ŝian mallongan leteron. Ŝi skribis: “Mi ne iros al vi por vidi vin. Nur sur papero mi kuraĝas diri adiaŭ. Adiaŭ, kara. Estu feliĉa, kaj ne forgesu min. Kiam vi estus venkita aŭ via koro estus vundita, vi revenu al mi, mi ĉiam preparas por vi ripozejon.”

Ŝi uzas vortojn “scii” kaj “kompreni”, tamen efektive ŝi preskaŭ nenion scias kaj komprenas. Tial por ŝi tiel malproksima ja estas Ĉinio. Por ni esperantistoj nacianeco estas ne absoluta. Ĝi signifas sole malsamon de lingvo, kutimo, kulturo, haŭtkoloro ktp. Ni regardas nin kiel fratojn de unu granda familio “homaro”. Ni tion ne teorias, sed sentas. Ekstere ni estas ligitaj de unu sama lingvo, kaj interne de unu sama sento. Ni ankaŭ amegas nian propran patrion. Tamen tiu ĉi amo kaj estimo al aliaj nacioj.

Hitler propagandas gentan superecon kaj purecon de l` germana nacio, kaj penas planti en sia popolo malamon kaj malestimon al aliaj nacioj en Eŭropo. Li estas la komuna malamiko de ĉiulandaj esperantistoj en la mondo inkluzive la germanan. Same estas pri la japanaj regantoj. Ili faris fosaĵon inter la japanoj kaj ĉinoj, ĉiam pli profundigas kaj larĝigas ĝin, kaj ŝajnigas ke ĝi estas natura kaj ne transirebla.

Ĝis nun eble kelkcent aŭ kelkmil japanaj virinoj transiris la fosaĵon kaj edziniĝis al ĉinoj. Mi ne scias ĉu ilia vojo estis flora aŭ dorna. Ilia amo estas internacia, sed samtempe persona. Ankaŭ mi estas unu el ili. Neidente estas, ke nia kuniĝo estas neapartigebla de Esperanto. Sekve feliĉo aŭ malfeliĉo de mia estonto estos alia ol tiu de japaninoj.

En Ŝanhajo min atendas li, kiu iom frue atingis tien. Krom li mi havas neniun konaton. Ankaŭ por li, ano de malproksima nordorienta provinco, Ŝanhajo estas perfekte fremda urbo. Tio tamen donas al mi nenian heziton, Mi diris ke mi havas neniun krom li. Ne, mi eraras. Tie mi trovos verdajn amikojn, ĉinajn esperantistojn, kvankam nun mi ne scias eĉ ilian nomon.

Antaŭ monato estis mia dudekkvina naskiĝitago. Se homa vivo estas kvindekjara meznombre, mi jam pasigis mian duonon. Tiu ĉi pasinta duono estis tre banala, kaj ankaŭ la estonta duono ne povos esti eksterordinara, ĉar mi estas banala virino. Tamen mi kredas kaj sentas, ke mi povos fari iom pli multe au ion pli signifan, ol mi restus en Japanio. Ĉar mi estas esperantisto.

La ŝipo lulata de la ondoj lulas mian koron. Eble ni jam estas sur la oceano. Ne enpensiĝu plu… Antaŭ ĉio, sekure alvenu Ŝanhajon. Nenio okazu survoje! La duan tagon vespere nia ŝipo haltis ekster la bordo de Nagasaki, la lasta japana haveno sur la veturo. Halto de unu horo. Kiel longa kaj maltrankvila estis por mi ĉi unu horo! Mi ekĝemis pro malŝarĝiĝo kiam oni sciigis la ekiron.

Sur ferdeko vespera vento malvarmete karesas miajn harojn. Sufiĉe malproksimiĝis la havino. Nagsaki, lumigita, kvazaŭ estas bela kastelo de fabela lando. La lampoj palpebrumas. Ŝajne ili volas rakonti al mi mil misterajn rakontojn. Sed, ĉu mi ankoraŭ estas infano allogita de ilia ĉarmo? Nun antaŭ mi kuŝas nur la libera maro. Ĝi apartigas min de la patrio, de miaj karaj, ĝi tamen kondukos min al la nova vivo, al novaj amikoj.

Adiaŭ, mia patrio, miaj karaj. Trankvila estis la dormo de la nokto. En la sonĝo mi vidis kviete defalantajn ĉerizflorojn kaj inter ili la rondan nigran okulparon de mia sola nevineto. 再见了,我的祖国,我亲爱的亲人和朋友们! 在安静的夜梦中 ,我见到了在樱花丛中我那小外甥女圆圆的黑眼睛。

En Ŝanhajo

1.KULIOJ KAJ ĈIELSKRAPAPĴOJ

Kvankam pasis jam pli ol ses jaroj, en mia koro ankoraŭ freŝa esstas la memoro pri l’ momento, kiam mi sekure ekstaris sur la kajo de Ŝanhajo kaj trovis L (Liu Ren) alvokantan min per mansigno. Por nure nomi ĝin “ĝojo”, la sento estis tro komplika. Silente mi prenis la manon. Mi ne havis vortojn por esprimi min. Ial, ŝajnis al mi, ke lia mano estas pli granda kaj pli varma ol antaŭe.

Tagmeze, en la 19a de Aprilo, 1937, mi tiel faris la unuan paŝon sur la granda tero de Ĉinio. En Ŝanhajo ni loĝis duonjaron, ĝis la milito pelis nin suden. Do, Ŝanhajo devas esti por mi plej impresa kaj memorplena urbo, sed verdire mi ne amas ĝin.

La unua kion mi vidis ĉe la elhaveniĝo estis amaso da duonnudaj kulioj kaj vico da modernaj konstruaĵoj. Tiu kontrasto tiel forte kaj absolute impresis min, ke poste kiam mi ekaŭdas vorton “Ŝanhajo”, en mia cerbo tuj reflekse aperas la du objektoj, kaj ĝi estas la deveno kial mi ne amas Ŝanhajon.

La ĉielskrapaĵojn konstruis etaĝon post etaĝo la duonnudaj kulioj per sia ŝvito kaj sango. Sed tuj post la elfaro ili revenis sur la teron, denove rampadas kiel bestoj. La mastroj de l’ ĉielskrapaĵoj ĝuas ĉion kio estas nemankigebla en la civiliza vivo, ili eĉ ĝuas multajn specialajn plezurojn kiujn oni malpermesas en iliaj patrolandoj. Ŝanhajo ja estas “Edeno de Aventuristoj”.

Ili ne memoras plu la malpurajn duonnudulojn, Inter la unuaj kaj la lastaj ekzistas nenia rekta rilato. La ordono de l’ mastroj al la sklavoj estas transdonataj pere de “altrangaj ĉinoj” kiuj povoscias babili en iliaj lingvoj, aŭ pere de bastonoj en la manoj de anamaj (vjetnamaj) aŭ hindaj policanoj.

Oni jam forigis la anoncon antaŭ la parkoj: “Ĉinoj kaj hundoj ne eniru.” Tamen estas same, la kulioj neniam aperas en tia loko. Ankaŭ en la triaklas kupeo de tramoj provizitaj ekskluzive por ĉinoj, ni trovas neniun el ili. Kiel ajn civilizita kaj moderna estas Ŝanhajo, ili ankoraŭ vivas sian primitivan vivon

Tage duonnudaj ili tiras rikiŝojn kaj portas pezajn ŝarĝojn, kion faras en la mastraj landoj nur maŝinoj aŭ ĉevaloj kaj bovoj. La domoj –pajlaj kabanoj –servas ilin nur por ŝtona dormo nokta aŭ eterna. Ili ĉiuj havas vizaĝon sunbrunigitan sed ne sankoloran. Ili ne nur ne komprenas la lingvojn de l’ mastroj, sed ankaŭ sian propran ne povas legi aŭ skribi. Tial se “jes” de la mastroj estas plenumitaj sur ili kiel “bato” kaj “ne” kiel “enkarcerigo”, ili eĉ ne provas scii ĉu estas prave aŭ ne.

Oni ne prenas ilin por homoj kiel dum ilia vivado tiel post ilia morto. Se ili mortas sur strato pro malsato, malsano aŭ varmego, –tio estas ne malofta -oni tute simple nur forigas iliajn kadavrojn kvazaŭ tiujn de senmastraj hundoj.

Ŝanhajo estas speciala urbo, unuvorte. Ĝi havas multajn distingajn karakterojn. Ekzemple, tie oni povas vidi eksplzicion de gentoj, kaj tiuj diversgentaj homoj respektive havas sian vivon. Sed krom la kunesto de l’ duonnudaj kulioj kaj luksaj ĉielskrapaĵoj, estas nenio alia kio povus pli elokvente klarigi la esencon de Ŝanhajo, la tipa urbo de duonkolonia Ĉinio. Mi ne amas Ŝanhajon. Ĝi imagigas al mi dismembrigitan korpon, kaj tiu imago estas dolora.

2. ENFERMITE SUR DUA ETAĜO Post resto de kelkaj tagoj ĉe lia malnova amiko, ni luis en la koncesia kvartalo al Francio du malgrandajn ĉambrojn kune kun paro da geedzoj kun kiu L konatiĝis en Tokio. La ĉambroj havis nur unu elirejon, kaj la geamikoj loĝiĝis en la antaŭa, ĉar tiel mi povis eviti neagrablan renkonton kun nekonatoj. Nia ĉambro unufenestra estis malluma kaj senmebla. La muro, iam eble blanka, nun staris flav-griza makulite. Sole kun du kofroj, valizo, skribmaŝino kaj malgranda lito, la ĉambro ŝajnis vasta, kruda kaj malintima. “S-ino L naskiĝis en Malajo kaj revenis al Ĉinio je la unua fojo. Ŝia familio ankoraŭ estas tie. Ŝi nur povoscias malajan lingvon. (tio estas Esperanto)” -Tiel decidis L kaj la geamikoj. Feliĉe tamen por homo kia mi, la koncesia kvartalo en estas Tokio. Tie ĉi neniu scivolemas pri deveno kaj kariero de persono. Nek la dommastrino nek policanoj. Mi devis komenci ĉion de ABC. La amikino estis mia instruisto. Ĉiumatene ŝi iris straten por aĉeti manĝaĵojn kaj kuiris hejme. Mi, lernservanto, lavis ilojn post manĝo. Mi baldaŭ ellernis fari fajron, -en moderna Ŝanhajo plimulte da ĉinaj loĝantoj eĉ gason ne havas! -kaj poste ankaŭ kuiri. La afero estis tre simpla, ĉar ni manĝis nur dufoje, tage kaj vespere por ŝpari monon. Kompreneble ni prenis “ĉinan kuiraĵon”, sed ne tiun kiu estas fama en la tuta mondo, kaj el malkaraj legomoj frititaj de faboleo kaj gustigitaj per salo, iufoje kun pecetoj da viando.

Oni ŝerce nomis L “la plej feliĉa viro en la mond”, ĉar li loĝas en eŭropstila domo, manĝas ĉinan kuiraĵon kaj havas japanan edzinon. Ho, kiel pseŭdaj estas liaj tri trezoroj. Tiu kompatinda feliĉulo kaj la amiko laboris en nove fondita eldonejo por broŝuroj pri aktualaj problemoj. Ĝia respondeculo estis konata ĵurnalisto J, kiu lastatempe revenis el Japanio. Li kaj L hazarde veturis en la sama kajuto de la ŝipo. Li estas malalta kaj diketa, kaj impresas ke lia malgranda korpo estas maso da energio. Efektive li estas homo saĝa, lerta, elasta kaj rapidmova. Kvankam laŭ liaj publikigitaj artikoloj li apartenas al progresema tendenco, oni ne scias klar lian ideon kaj aĝon. Unuj diras ke li simpatias la Kompartion, kaj aliaj perfekte male. Post la falo de Ŝanhajo li restas tie.Iuj opinias ke li faras sekretan laboron, kaj aliaj insultas ke li jam de frue havis rilaton kun la malamikoj. Fine ni informiĝis de japana gazeto, ke li partoprenis gravan postenon de la Ŝanhaja pupa registaro.Kaj eĉ nun pluraj homoj ne kredas ke li estas simpla naciperfidulo. Enigma homo. Mi vidis lin kelkajn fojon. Li bone parolas japane. Post tagoj de la Ŝanhaja evento, kiam la eldonejo disorganiziĝis pro perdo de la financa subtenanto, li vizitis min.Nekutime li portis nigrajn okulvitrojn kaj ĉinan veston.Dum babilado li kvazaŭ nature demandis kie kaj kiel estas mia familio, ĉu L havas konaton aŭ parencon en Tokio ktp. Mi eksentis ion malbonan kaj respondis malklare, malprecize. Tio estis nia lasta vido.

La amikino ne havis profesion, sed ofte eliris por diversaj aferoj. Je tia horo mi hejme legis ĉinan aŭ esperantan libron,aŭ ludis kun du knabinoj de la dommsatra familio. Kiel ni poste sciiĝis, la mastro loĝis en Nagasaki kelkajn jarojn, tie edziĝis kun japana virino kiu naskis infanon kaj mortis. Reveninte Ŝanhajon li edziĝis al ĉinino kaj jam havis du filojn.

Estas strange ke li pendigis tre grandan foton de la mortinta japana edzino sur la loko plej facile rimarkebla en la antaŭĉambro. Pli poste -ni kompreneble translokiĝis jam -ni aŭdis ke li estas “malgranda naciperfidulo” kaj mortigita survoje el sia “laborejo”. Unu el miaj malgrandaj kunludantoj, kiuj ambaŭ havis aĝon de dekunu-du jaroj estis lia filino naskita de l’ japanino, kaj la alia -lia parenco sengepatra.

Do ili estas malfiliĉaj infanoj, sekve tuj fariĝis miaj bonaj amikinoj malgraŭ nia lingva baro. Tiu malgranda miksrasulino memoris nenion pri sia patrino, kaj ŝajne ne volis paroli pri ŝi. Sed iufoje mi hazarde trovis ŝin fikse rigardanta la foton, kiam estis neniu en la ĉambro. La amikino diris al mi, ke ŝia duonpatrino ofte mokas la knabinon “japanaĉo” dum la foresto de la edzo.

Mia unua kaj plej grava tasko estis kiel eble plej rapide kutimiĝi al la cirkonstancoj kaj ellerni la lingvon, t.e. “ĉiniĝi”. Se ne, ni devus eterne nin kaŝi en Ŝanhajo, en la malgranda franca koncesia kvartalo.

Supozu, ke vi subite fariĝis muta kaj surda. Ĉirkaŭe la homoj vivas vigle kiel antaŭe, sed vi estas sleca inter ili. Vi ne komprenas ilin, kaj ili en vin… Mi estis preta pri tiu portempa fremdula sufero, mi kredas, sed sento ne ĉiam obeas racion. Precipe kiam ni estis kun amikoj, mi sentis tion forte, profunde. Ili parolas gaje, ridas, ekscitiĝas. Mi streĉas miajn nervojn, penas kapti kurantajn vortojn. Fine mi laciĝas, ne volas aŭskulti plu. Mi klinas la kapon, rigardas premate la plankon. Al mi ŝajnas, ke eĉ li, kiu kune kun ili ridas kaj ekscitiĝas de io por mi nekompreneble, estas ne mia, sed iu fremda, malproksima…

Estis mezo de la dua monato, dum tagmanĝo la geamikoj kaj L interkonsiliĝis. _”Longiĝis tago. Manĝi dufoje estas nesufiĉe.” “Jes, antaŭtagmeze mi sentas teruran malsaton.” “Do, ni ankaŭ manĝu matene.” “Pano estas bona.” “Ne, ĝi estas kara. Ni kuiru rizkaĉo.” -“Mi komprenis!” mi ekkriis kiel infano kaj repetis ilian parolon. -“Prave!” ankaŭ ili kriis ridantaj. Pro malbono de nia financa stato, nek pano nek kaĉo estis realigita, tamen mi estis tre ĝoja, ĉar ja por la unua fojo mi komprenis tutajn frazoj de ilia konversacio vorton post vorto.

Antaŭ la forveturo mi promesis al redaktoro de progresema literatura gazeto sendi al ĝi raportaĵon aŭ tradukaĵon el Ŝanhajo. La promeson mi ne povis plenumi tuj. Mi nur tradukis raportaĵon de Xi’an-afero, kaj la verkinto ŝajne estas laborinta en armeo de la generalo Zhang Xueliang, unu el al ĉefaj aktoroj de l’ epokfaranta historia dramo.

La artikolon mi kontribuis al Nihon-Hyooron, sufiĉe granda monata gazeto en Tokio, uzante ĉinan pseŭdonimon. Post kelkaj semajnoj venis al ni la gazeto aperiginta la tradukon, poŝtmandato de 50 enoj kaj letero de la ĉefredaktoro Murohusi Takanobu. Li prenis min por ĉina junulo kaj petis min daŭre kontribui tiaspecajn tradukojn. La monon L ricevis ĉe Japana Banko en la 12-a de aŭgusto, kaj la sekvintan tagon la japana armeo ekkanonis la urbon. Ha, se ni malfruus unu tagon! Tiuj 50 enoj, ĝustatempe prenitaj, nemalmulte servis nin dum la postaj pli malfacilaj tagoj.

La unuaj monatoj pasis malrapide. Ĝi estas vivo nova por mi, sed proza kaj ofte eĉ enua. Fremdaj vojaĝantoj amas vagi straton kiel naĝanta ŝipeto sur maro, renkontante neniun konaton. Al mi mankis eĉ tiu libera plezuro. La fama amuza flanko de Ŝanhajo estis alia mondo por mi sinkaŝanta kaj malriĉa.

Kaj ĉi malriĉulo, apartigita de la moderna vivo, estis ankaŭ disgita de la tero. Mi loĝis sur la dua etaĝo, mi ne havis ĝardenon nek poton da floro. De la ligna planko de temp’ al tempo mi eliris sur la straton asfaltan por viziti amikojn aŭ por promeni, kaj denove revenis en la sengustan duonluman ĉambron de la dua etaĝo. Mi forgesis la agrablan senton de la mola freŝa tero. Kaj se mi ne estus esperantisto kaj ne povus spiri la verdan aeron, mia vivo tiama estus pli seka kaj pli sufoka.

3. SUB VERDA STELO

Iun tagon de la unua semajno du gastoj frapis nian pordon. Unu el ili eniris grandpaŝe sen movo de la bruto kaj la alia malgrandpaŝe kun movo de la tuta korpo. La unua estis altkreka kaj larĝŝultra, kies okuloj tra la dikaj miopaj vitroj kvazaŭ eterne rigardas unu direkton. Eĉ dum lia parolo li aspektis kiel statuo. La lasta estis mezkreska, sed ŝajne malalta kaj mallarĝŝulta, kies okuloj kvazaŭ senĉese vagas ĉirkaŭen. Eĉ dum silento lia vizaĝo aspektis ridetanta.

Tiuj du supraĵe kontrastaj junuloj tamen same ne ĝenis min per la ĉina lingvo por mi nekomprenebla nek per balbuta japana lingvo. Ili ja estas esperantistoj kiel mi. -Ĉu vi konas tiun kamaradinon en Tokio? -La altkreskulo nomata Ĵelezo prenis kajereton el la poŝo. -Kun kiu mi iam korespondis. -Ha! -mi ekkris, ĉar sur la paĝo prezentita antaŭ mi estis skribitaj miaj japanaj nomo kaj adreso. -Mi bone konas ŝin, -mi faris paŭzon kaj aldonis, -ŝi estas mi. Gaja rido regis ĉiujn.

Mi rememoris ke antaŭ kelkaj jaroj mi kontribuis manuskriptojn al La Mondo el donata en Ŝanhojo kaj unu-du fojon korespondis kun eble ĝia redaktoro. Kaj jen tiu kamarado nun parolas kun mi! Dum la interparolado klariĝis, ke Ĵelezo havis korespondan rilaton ankaŭ kun L, kiam tiu lasta estis en Beiping. Do, li, unu el la gvidantoj de la esperanta kaj latiniga movado en Ĉinio, estas ne nova sed malnova amiko por ni ambaŭ. Kaj poste dum niaj plej malfacilaj tagoj en la milito li fariĝis nia neniam forgesebla, neniel dankebla helpanto kaj instiganto laŭ diversaj sencoj. -Oni diras, ke mi similas al japano. Ĉu vi vera japano, tion konsentas? -La alia kamarado nomata Ĉ.Ĉen japane salutis min klinante la supran parton de la korpo.

Li laboris tiutempe en iu teknika oficejo, sed en la dua jaro de la milito fariĝis ĵurnalisto de l’ plej progresema Ĵurnalo, kaj poste iris al Singapuro. Kiam la japana armeo etendis sian ungegon tien, li estis unufoje arestita de la angla aŭtoritaturo erare prenite kiel japano. Pri liaj piedsignoj post la kapitulacio de la insulo ni ne estas certaj. Oni diras, ke li sekure forkuris kaj nun laboras proksime al Ŝanhajo. Vera estu la famo!

Ĵelezo kaj Ĉ.Ĉen, ŝercnome Bovo kaj Muso, estas perfekte malaj homoj unuavide, kiel mi diris. Sed mi devis rimarkigi, ke Ĵelezo, serioza, tamen estas ofte tre humora, kaj Ĉ.Ĉen, komika, tamen estas tre serioza energia laboranto. Ili ambaŭ ne havis 30 jarojn tiam.

Aĝe juna, labore serioza kaj idee progresma -tio estas komuna por pliparto da ĉinaj esperantistoj. Mi neniam renkontis blankharulon, nek dandon kiu ŝatas nur babili, kanti kaj ĉiam postsekvi fraŭlino, nek herezulon -ŝoviniston. Aliel ol en Japanio, ĉi tie mi ne bezonis konsideri la ideon kaj socian situacion de kunparolanto. Ĉiuj estas egale kamaradoj, amikoj.

ŜEL (Ŝanhaja Esperantista Ligo), la centro de la esperanta movado tutĉinia, troviĝis sur flanka strateto en la koncesia kvartalo al Britio. Malsupre estis Verda Librejo, kvankam ĝi konsistis nur el 2-3 bretoj, kaj supre kunvenejo. En la apudaj ĉambroj loĝis Ĉoĉa, respondeculo de ŜEL, kune kun la edzino kaj tri infanoj, la plej granda el kiuj estis 10-jara knabo povoscianta paroli iom en Esperanto. Tiele vi supozus Ĉoĉa kiel mezaĝulo. Tute ne.

Tiam li estis apenaŭ 30-jara. Junulo same kun aliaj kamaradoj. Dank’ al ilia ekzisto ŜEL donis al ni impreson pli intiman kaj varman, kvazaŭ ĝi ne estus nura oficejo. Sed tiu aminda familio, tute kiel multaj aliaj, devis disiĝi pro la milito. Hodiaŭ Ĉoĉa ankoraŭ bonhumore kaj persiste laboras por la movado ĉi tie en la koro de Libera Ĉinio kune kun ni, tamen la edzino kaj la etuloj restas malproksime en sia naskiĝloko okupita de japanoj, kaj tiu knabo jam dekkelk-jara batalas en iu milita regiono partoprenante en unu el la plej kuraĝaj kontraŭjapanaj armeoj.

La 15an de julio, sub la aranĝo de ŜEL, oni festis la 50-jaran jubileo de Esperanto en iu lernejo. Kolektiĝis pli ol 300 samideanoj novaj kaj malnovaj. Ankaŭ venis reprezentantoj el Kantono, Beiping kaj aliaj urboj. Oni sincere kritikis pasintajn laborojn, fervore konsiliĝis pri denunaj. Tio estis semajnon post Lugouqiao-evento. La aero maltrankvila kaj incita de la ekstero ankaŭ enpenetris la verdan kunvenejon.

Oni ne scii certe, kiel iros la afero, do, ĉu la deciditaj plaoj povos efektiveĝi aŭ ne. Tamen neniu sentis en si kontraŭdiron inter naciano kaj esperantisto. En Ĉinio Esperanto estas uzata ne por scienca raporto al la mondo, nek por internacia vendo de komercaĵoj, nek por invito de fremdaj turistoj, kompreneble neniam por propagando de faŝismo.

La idealo de esperantistoj kaj tiu de la ĉinaj popolanoj tute identas. Ili ĉiuj ne volas esti subpremataj de aliaj nacioj nek subpremi tiujn. Jam de longe ĉinaj esperantistoj levas alten standardon sur kiu estas skribite: Per Esperanto por liberigo de Ĉinio!

En la kunvenejo sonis laŭte Espero kaj Tagiĝo, kaj el tiuj tricent buŝoj ankaŭ ŝprucis per la sama pasio:

“Leviĝu homoj por liber’. Ni konstruas per sang-karno novan Grandan Muron.”

“Militiru hejmen, militiru hejmen. For japanan imperiismon. Nordorient’ estas nia.”

La jubileo finiĝis en plena harmonio, kun granda entuziasmo. Ili firme manpremis unu al alia, varmvoĉe interŝanĝis “ĝis revido”. En ordinaraj tagoj ila revido okazis morgaŭ aŭ post kelkaj tagoj, plej longe post kelkaj monatoj. Jes, almenaŭ la 15-an de decembro, en Zamenhofa festo, ili ree kolektiĝos sub la verda stelo.

Sed tiufoje… Kiu supozis, ke ili ne povos plu revidi unu la alian por kelke da jaroj? Jam en la dua aŭ tria monato de la kunveno ili komencis disiĝi. Unuj iris al Hankou kaj poste al Chongqing sekvante la registaron, iuj prenis pafilon sin ĵetinte en armeon aŭ gerilon, aŭ kuris nord-okcidenten sub ne verdan sed ruĝan stelon, aliaj iris al siaj naskiĝlokoj aŭ lokaj urbegoj por laboro kaj pano, kaj la ceteraj restas en Ŝanhajo.

Kiam ili revidos sin reciproke? Eble estas unu-du kies manon oni neniam plu povas premi… kiuj fordonis la junan vivon por la nacio. Mi kredas tamen ke neniu el tiuj tricent ĝuas provizorajn faciltagojn sub la pupa registaro de Wang Jingwei. Tio ja estas absolute neebla por la ĉinaj esperantistoj.

Nun kiam estas malfacile kunveni por 30 samideanoj, mi rememoras kun komplikitaj sentoj tiun feston kaj ĉiam pripensas ilin, kvankam ties plimulton mi ne konas persone.

Rilate la kunvenon mi ankoraŭ rememoras du kamaradojn kiuj helpis min por mia veturo al Ĉinio kaj tiam ankoraŭ estis en Tokio. Antaŭ estiĝo de Lugouqiao-evento la japana registaro arestis progresemajn aktivulojn el ĉinaj studentoj. Inter ili troviĝis tiuj du, Dinko kaj Ivano. Oni pretekstis, ke ili klopodis por sendi reprezentanton de japanaj esperantistojn al “Tutĉinia Esperantista Kongreso okazigita sub indiko de Komintreno en Moskvo”, tio estas la supredirita jubileo. Sela afero koncernus min, mi devas peti mil pardonojn al ili, precipe al Dinko, kiu poste ankaŭ en sia naskiĝloko Kantono gustumis amaran guston de karcero por mi.

Estas strange, ke pri ilia arestiĝo unue sciigis nin Ivano mem. Fine de junio li skribis: -Dinko estas arestita antaŭ semajno. Min oni kondukos al policejo morgaŭ aŭ postmorgaŭ. Sed ne maltrankviliĝu. Eble estos nenio. Vere, tiel fariĝis efektive.

Iliaj mortintaj patroj ambaŭ estas famaj revoluciuloj, kiuj multe sin oferis por fondo de Respubliko de Ĉinio. Tiu de Ivano forkuris al Tokio akompanante Sun Jatsen kiam malsukcesis la revolucio, kaj konatiĝis kun Tooyama Mituru, nun ĉefo de unu faŝista grupo. Ĉar tiu viro diris al la policprefekto ke Ivano estas filo de lia “intima amiko”, oni baldaŭ liberigis lin. Reveninte al Ŝanhajo li tuj venis al ni kaj raportis: -Oni tiel terure torturis Dinkon, ke tio kaŭzis al li ioman nenormaliĝon de la cerbo, nur diabloj scias kiam oni liberigos lin k.t.p.

Ivano, silentema kaj studema junulo, poste iris tien, kie la vivo estas tute alia ol nia. Nur unu fojon ni ricevis lian mallongan leteron, en kiu li esprimis ke li ĝoje laboras kaj lernas, iam eĉ partoprenis armeon, kaj nun li estas pli vigla, pli gaja kaj agema, kion ne povus supozi antaŭaj konatoj kiel ni. Ankaŭ sur esperantaj gazetoj eldonitaj tie, kiuj malofte atingas nin, ni vidis liajn verkojn.

Dank’ al la verdaj amikoj Ŝanhajo estis ne tute fremda urbo por mi. Verdire, neniu el ni povis sufiĉe manipuli nian lingvon. Bedaŭrinda afero, sed ŝajnis al mi ke tio ne estas grava. Kelkfoje mi kun kamaradino I promenis straton proksime de ŜEL. Ŝi parolis ĉine, kaj mi esperante. Mi apenaŭ komprenis ke ŝi estas filino de feŭdeca granda familio kaj tiu cirkonstanco donas al ŝi diversajn suferojn. Mi ne scias kion kaj kiom el miaj vortoj la kamaradino komprenis. Tamen ĉiufoje ni intime parolis senĉese, trairis kaj revenis la straton ne volante tuj adiaŭi.

Kamaradino L, 19-jara laboristino, antaŭe estis en ŝpinfabriko kaj maldungita pro partopreno al striko. Tiam ŝi ne havis okupon kaj kunloĝis kun amato, ankaŭ esperantisto. Li donis al ŝi monate 6 dolarojn por manĝi, ĉar li mem gajnis tre malmulte da mono instruante laboristojn en vespera lernejo.

Manĝi monaton per 6 dolaroj! Kiel malfacile, kvankam la prezo ne estis alta. Ŝi konfesis al mi, ke ŝi ne povas preni eĉ minimuman nutraĵon por subteni la sanon. Tamen ŝi estis ĉiam gaja kaj parolema. Ŝi klarigis al mi, kiel japanaj kapitalistoj ekspluatas kaj turmentas ĉinajn laboristojn, tre ekscitite kaj torente, neniom konsiderante ke mi ne komprenas ŝian ŝanhajan kialekton.

Poste ŝi trovis laborlokon en granda eldonejo, kiu pagas al ŝi 16 dolavojn po monato. Fine de tiu monato ŝi kun brila mieno venis al mi kaj diris: -Hodiaŭ mi regalos vin. Ja je la unua fojo!- Ŝi kunprenis min straten al restoracio negranda sed pureta. Tie ĉiu el ni manĝis tason da fritita vermiĉelo kaj da rizkaĉo kun anasaĵ-pecoj.

Ŝi klinis la buston kaj el dekstra ŝtrumpo prenis 10-dolaran monpaperon, kiun ŝi fiere metis sur la kelneran manon. Mi ne scias kiom da restmono oni redonis al ŝi. Mi tre domaĝis ke ŝi tiel konsumis pro mi kristalon de l’ ŝvitoj. Sed ŝi estis eksterordinare gaja, kaj ankaŭ mi.

Por ĉinaj laboristoj, same kiel por japanaj, malfacile estas ellerni Esperanton, unue pro malalta nivelo de ilia edukiteco kaj due pro malsameco de Esperanto kaj la nacia lingvo. Krome en Ĉinio, kies socia situacio estas tute speciala, junuloj laboristaj kaj inteligentaj emas sin ĵeti en ŝtormon de pli aktualaj bataloj ol resti sub verda stelo. Do oni ne rajtas riproĉi ĉinajn samideanojn pro la relativa malalto de iliaj lingvaj teknikoj.

La 13an de aŭgusto kanonado rekte skuis Ŝanhajon, kiu jam estis maltrankviligata kaj ekscitata de Lugouqiao-evento. Konkorde al tiu bruo ekmuĝis la urbanoj inkluzive esperantistojn. “For japanan imperiismon!” “Liberigu la ĉinan nacion!”-kaj nu, “Per Esperanto por liberigo de Ĉinio!” Deko da spertaj malnovaj kamaradoj spite diversajn malfacilojn efekvivegis reeldonadon de Ĉinio Hurlas, kiu ĉesis aperi jam unu-du jarojn. La tria?-Ej, la milita situacio estis jam tro urĝa.

Por ĝi mi verkis, netigis per mia skribmaŝino iliajn manuskriptojn, kaj korektis preserarojn. Kiel mi esprimis tiutempe en “Letero al Japanaj Esperantistoj”, -Kunlabori por Ĉinio Hurlas por mi ne signifas simple, ke unu fremda esperantisto provizas sian mizeran teknikon por presigi maldikan gazeton. Kiam mi prenas plumon, en mi ekibolas arda sango pro premata justo, ekflamas fajra indigno kontraŭ la bruta malamiko. Mi sentas ĝojon : mi estas kun la ĉina popolo!” Dank’ al Esperanto mi ne estis tute fremda en Ŝanhajo nek indiferanta en la milito, kvankam tiam mi ne povis publike partopreni la ĉinan reziston kontraŭ la japanaj invadistoj.

4. LA MILITO RIGARDITA EL LA SEKURA ZONO

Eksonis Jam Kantado Indigne

Sub brilaj lampoj oni ebrias de aromaj brandoj, ĉirkaŭprenis virinan talion, kantas “O, mia rozo,” aŭ “Mi amas vin, kara kolombeto”. Sed aliaj malĝojaj kaj emociaj melodioj mutigas tiujn diboĉajn, trasonas stratojn, trapenetras homkorajn. Zefiroj de aprilaj vesperoj burĝonigas dolĉamaran nostalgion en migrulaj brustoj. Eble pli acida estas tiu de forpelitoj el la nordorientaj provincoj trans la Granda Muro.

Pro japana l’ teroro regas murdo-perfort’, Fuĝis ido, dise for, gepatroj al la mort’. Tage-nokte pensas ni pri la hejmo indigne.

Sekve, eksonas decide, brave:

Militiru hejmen, militiru hejmen. For japanan imperiismon! Nordorient’ estas nia.

Venas Majo. Ambaŭflanke de la trankvilaj stratoj en la koncesia kvartalo al Francio freŝe verdas akacioj, odorante per neĝoblankaj flortufoj. Tamen en ilia koro floroj ruĝas, sange ruĝas.

La majaj floroj sur tuta l’ vast’ La sangon kovras nove verŝitan. Bataladis ili ho ĝis l’ last’ Savi l’ nacion el pere’ minacatan.

Kantas ne sole homoj el trans la Granda Muro. Jam plimulto da ĉinoj scias ke la Manĉuria afero estas ne simpli afero pasinta, ĝi estas unua paŝo de la malamikoj kontraŭ Respubliko de Ĉinio, kaj eĉ morgaŭ simila “evento” povus alesti sur ilia kapo. La melodioj kun aktualaj sentoj fluas, flugas de angulo tra la tuta Ŝanhajo.

Xi’an-afero okazinta en la 12a de decembro lastjara donis decidan frapon al la porjapanaj fortoj en la registaro, ludis rolon de relkonmutilo por la ŝtata politiko ĝenerale. Sed alveno de lumo ne estas tiel facila, nek tuja. La mallumo ja tre longe superregis en Ĉinio.

Iun tagon de junio, ĉiuj stratoj de la komuna koncesia kvartalo montris sin iom malsamaj ol en ordinaraj tagoj. Iradas homoj jen triope aŭ kvinope, de kie oni ne scias, sed verŝajne al iu certa direkto. Iom post iom ili kuniĝis kvazaŭ senintence-hazarde. Formiĝis kelkaj riveretoj, kiuj fine fariĝis riverego. Ĝi nehaltigebla trapasis straton post strato, muĝante per tondra ĥoro:

Ni konstruas per sang-karno novan Grandan Muron, La patroland’ estas en urĝa danĝer’. Nin vokas la moment’. Kaj ni elhurlas ĵuron; leviĝu, leviĝu, leviĝu!

De temp’ al tempo oni elkrias: “For japanan imperiismon!” “Liberigu niajn gvidantojn!” Tio estas manifestacio por postuli liberigon de “Sepo da nacisavuloj”. Ili, ses viroj kaj unu virino, ne estas kompartianoj nek radikalistoj, sed burĝaj liberalistoj, profesie verkistoj, advokatoj kaj bankistoj, kiuj havas relative superan socian situacion. Ili sidas en la karcero nur pro tio ke ili fondis kaj gvidis la popolan unuecfronton antijapanan en Ŝanhajo, avide deziratan de la popolo mem…

La vicoj de la manifestacio marŝas, ĉiuminute plilongiĝante. Ĝi kantas, ĝi krias. La voĉoj ĥore elŝpruce tondras, la voĉoj ĝis nun disigitaj kaj premataj. Mi estas en la vico, firme brakumante kun amikinoj. Kredeble sola fremdulo, ununura japano inter ili. Sed kial mi ne partoprenu? Ankaŭ mi havas rajton kaj devon postuli liberigon de ĉinaj patriotoj. Mia koro batas kune kun iliaj, mia sango bolas samkiel iliaj, nur la lipoj ne akordas al iliaj. Mi tamen movas la buŝon dum sonas kantado.

Milion’ kiel unu, Spite kanon-fajron marŝu, Spite kanon-fajron marŝu, antaŭen marŝu!

Kaj spite la policanan glavon marŝas la vicoj de la manifestacio, gustumante ke la frukto de Xi’an-afero ankoraŭ ne estas sufiĉe matura.

Ĝi Eksplodis, Sed Ne Surprize

La 7a de julio- Ektondris kanonoj, skuante la trankvilan aeron ekster la klasika urbo Beiping. En Ŝanhajo kun rapide batanta koro oni aŭskultas tion. Ĉu ĝi daŭras aŭ tuj ĉesos? La japana flanko kutime papagas nevastigon de la afero. Nu, ŝanhajaj urbanoj ne esperas ke la fajro provizore estingeĝu, denove entombigante la parton de la ĉina libero en la cindron. Tamen samtempe ili timas ke la katastrofo malsuprenvenos rekte sur ilin.

Kaj ilia espero kaj timo alvenis duope. La 13a de aŭgusto, tago grandioza, tago sange gravurita. Ĝi venis kvazaŭ subite, sed ĉu vere neatendite? Ne. Milito ne okazas en la tago kiam ĝi eksplodas, ĝi ja estas, kiel diras Clausewitz, la aŭtoro de fama Milito, nur daŭro de la konstanta politiko laŭ alia maniero. Kiel la japanaj faŝistoj tamburas ke ili vole-nevole devas ĝisfunde puni la ĉinojn kiuj agas kaj pensas kontraŭ Japanio, la vivaj faktoj superelokventas ilin. Ĉu oni jam forgesis la Manĉurian aferon antaŭ kelkaj jaroj? Ne, ni devas turni la rigardon pli malantaŭen. Ĉu la doloraj spertoj de la ĝisnunaj 60 jaroj ankoraŭ ne sufiĉas por malfermi la okulojn de la ĉinoj? “Inke skribita mensogo neniel povas kovri sange skribitan fakton.” “Sangan ŝuldon ni devas repagi nepre per la sama objekto.” La milito fine eksplodis, sed ne surprize. Ĝi devis okazi pli malpli frue, kaj nun ĝi ekestas.

Kien Iri?

-Oni diras, ke ĉi tie loĝas japana virino. Iun tagon surprizis nin japane parolanta virina voĉo. L kaj la ĉeestantaj amikoj skulsignis al mi kaj rapide eliris ekster la pordon. -Ne, ne estas tia homo. Eble vi misaŭdis. -Ne mensogu, mi scias. -Leviĝis la virina voĉo, kiu tamen tuj premiĝis. -Mi loĝas proksime, sur ĉi tiu strato mem. Preskaŭ ĉiuj japanoj en Ŝanhajo jam hejmeniris, kaj morgaŭ, oni diras, forveturos la lasta ŝipo al Japanio. Mi intencas per ĝi, sed sola mi ne kuraĝas. Ĉu ŝi ne veturos kun mi? -La voĉo jam estis en peta tono.

-Vane vi diradas, sinjorino, bedaŭrinde. Ĉi tie ne estas japanino. Eble gravas nenio, se vi sola prenos la ŝipon, ĉar en ĝi vi trovos ankoraŭ multajn viajn samlandanojn. Nun, bonvole foriru tuj. Estus malbone se vi ĉi tie parolus plu. La virino ne kuraĝis plu ion diri. Mi ne vidis ŝian figuron, sed povis supozi ŝin forirantan kun klinirta kapo kaj premata koro.

Ŝi ne aperis plu antaŭ ni, kaj ni mem post du tagoj jam transloĝiĝis. Mi ne scias ĉu ŝi forveturis aŭ ne. Supozeble jes, kiel plimulto da aliaj “japanoj-edzinoj”. Ankaŭ okaze de la Manĉuria afero en 1931 kaj la unua Ŝanhaja afero en 1932, ili same disiĝis de la edzoj, por provizora senĝeneco kaj sekuro. Feliĉe tiam ili povis reveni al Ĉinio, en la brakojn de la edzoj nur post kelkaj monatoj. Kaj ĉi-foje? Eĉ se ĉio irus tute same kiel antaŭe, ilian vivon ĉiam minacus sinsekvaj similaj baroj. Ilia kuniĝo do ne povas esti perfekta, kaj eĉ dum suninundaj tagoj io maltrankviliga kaj kontraŭdireca ĵetas nigran ombron sur ilin.

Patrio! -kiel ĉarme sonoras la vorto! Kaj oni prijuĝus, ke pli feliĉaj estas ili kiuj havas la patrion por reveni, ol mi kiu ne povas reveni al ĝi nek eniri la edzan landon, kaj kiel malforta leporo ĉasata de du flankoj, vagadas sur la “neŭtrala zono”.

Kaj la koncesia kvartalo estas “sekura zono” ne sole por mi ĉine vestita japanino. Jam antaŭ la ektondro de la kanonoj en Zhabei multaj aŭtoj kun monto da diversaj objektoj alkuris ĉi tien unu post alia. Ilin kun ruza rideto atendas domposedantoj, kiuj plej ofte estas grasaj blankrusinoj. Ne ekzistas en la mondo leĝo kiu gardas tiujn elmigrantojn, nek tiu kiu punas ilin. Por ili mono estas leĝo ĉiopova. Ili laŭvole levas luprezon, forpelas ĝisnunajn luantojn, bonvenigas la “altklasajn rifuĝintojn”.

-Sinjorino, -iutage kiam mi estis lavanta niajn vestojn, nekutime alparolis min la dommastrino blankrusa, -ĉu vi ne allasas ilin al eksteraj lavistoj? -Ne, mi mem lavas, ĉar mi havas multe da libertempo, -estis mia ununura ebla respondo. -Oni ege limas la akvoprovizadon, kaj la prezon male karigis terure. Se vi…

Mi bone sciis ke tio estas preteksto. Sed kion do mi faru? Unu amiko estis baldaŭ ironta al interna provinco, en kies ĉambron ni loĝiĝis, kaj post lia foriro ankoraŭ restis 10 tagoj de la monato por kiu li jam pagis. Favoris nin ankoraŭfoje simila ŝanco. Sed ĉi-foje oni postulis de ni lusumon por la restanta semajno, laŭ plikara prezo ol antaŭe. Eble tio estas racia, kaj ni senvorte ĝin pagis. Monatfine, por eĉ iom plaĉi al la blankrusa luiganto, ni jam matene deprenis 25 dolarojn el nia malpeza monujo. Sed la vizaĝo de la ĉina servisto estis rigida kiel ligna masko.

-Nia sinjoro diras ke lia parenco venis el Zhabei kaj li decidis… -Nu, samlandano, -L frapis la ŝultron de la servisto kaj enmanigis al li monpaperon, -ne estu tiel severa dum la tempo de la nacia krizo. La viro iris internen kaj tuj revenis. Li etendis antaŭ nin la dekstran manon plene malfermitan.

Kvindek dolaro! Dio mia! Dudekkvin jam estas tro kara por ni senlaboraj geedzoj. Entute ni apenaŭ havis 100 dolarojn, kies duono estas el japana manuskriptopago por mia traduko, kiun ni ricevis ĝuste antaŭtage de “8.13”. Ni bezonas ĉambron por loĝi, sed ĉu ni povas esti sen pano? Ha, kia vampiro! Tamen ni ne kuraĝas kvereli kun ĝi. Ni devas vivi antaŭ ĉio, kaj por ke ni vivu, ni nun devas konservi ion pli gravan ol pano kaj ĉambro.

Ni eliris serĉi ĉambron. Serĉi ĉambron? Ke tio estas absolute neebla por ni, evidente scias ni mem. En nia koro kuŝas malespero kvazaŭ plumbo. Falas grizaj pluvetoj ekstere. Sencele ni iras la stratojn jen rekten, jen flanken, jen returnen. Sur ĉiuj stratoj svarmas rifuĝintoj. Ili estas rifuĝintoj en la vera senco de la vorto.

La “altklasaj” jam de longe trovis por si komfortan neston. Nun ili ŝmacas je eŭropaj fradaĵoj, trinkas kafon, sidas en kinejo aŭ dancejo. Tiuj per aŭtoj kunportis objektojn necesajn kaj superfluajn, kiel ni vidis. Sed la aliaj nenion, krom kelkaj litaĵoj kaj vestoj, kaj iuj tute, absolute nenion. por ili porti sin mem per du kruroj estis ja maksimume.

Unu mezaĝa virino nudpieda kun gapa mieno paŝas nur portante malplenan saŭcbotelon. Certe ŝi mem ne konscias por kio ŝi savis ĝin el sub la malamika kanonfajro kaj kvazaŭ solan trezoron kunprenas kun si. Oni povus diri ke ili estas feliĉaj, ĉar malgraŭ ĉio ili trovas sin vivantaj en la sekura zono. Ĉu vi ne vidas, kiel ploregas kaj kriegas ankoraŭ sennombraj homoj ekster la jam fermita fera pordo de la koncesia kvartalo, petante ke la gardistoj lasu ilin eniri.

La koncesia kvartalo estas sekura zono ankaŭ por rifuĝintoj mez- kaj malaltklasaj. Jes, ĉi tie ne kugloj nek bomboj atingas ilin. La hieraŭo estas kvazaŭ inkubosonĝo. Sed vere sekura estas por ili ĉi tiu loko? Tiuj, kies forto elĉerpiĝis, kuŝas apudvoje duonmortaj. La ceteraj plu iras, iradas ne sciante kien. Kaj ankaŭ ni inter ili…

-Bonfara sinjorino, estimata sinjorino, -kelkfoje antaŭ min ŝoviĝas manoj, velkaj, kalaj kaj infanoaj, -kompatu min, mi ja tri tagojn nenion manĝas. Mi amare ridetas en mi. Estas ne strange ke ili rigardas min riĉa virino, ĉar mi portas tre novan veston. (Kie mi havus eluzitan ĉinan kostumon?!) Kiel ili povus kompreni ke ankaŭ ni ne manĝas de la mateno, kaj ne havas liton eĉ por la hodiaŭa nokto. Kia diferenco ekzistas inter ili kaj ni? Foje kaj foje ia timo trakuras min; se ili rimarkus mian devenon…Nun ja neniu rajtas postuli de ili racion distingi amikon kaj malamikon el japanoj. Mi iras nervostrepĉe, laŭeble imitante la sintenadon de ĉinaj urbaninoj.

Pluvetas, pluvetas grize. Estas malvarme kvankam mezas aŭgusto. Pli froste estus en koro ilia kaj nia. Ni vagadas kune kun ili straton post strato. Senespere kaj lacege. En mi tamen ne estingiĝas la flamo ruĝa. Ĉu ĝi ne brulas en ili kun pli aktuala ardo pro la verŝita sango kaj larmo?

Posttagmeze malfrue ni trenas nin fine al la oficejo de ŜEL. Milde kaj kompate rigardas nin Zamenhof sur la muro tra la okulvitroj. Tamen kion do li povus doni al ni du vagantoj? Ĉu li mem ne mortis tragedie sub la kanontondro de la unua mondmilito? Savanto nia tamen aperis el liaj vivantaj disĉipoj. Li estas k-do Venk, nacilingva poeto, kiun ni vidas nun je la unua fojo. Li diras, ke li havas du ĉambrojn kaj en unu el ili li allasos nin tuj.

Inferaj Krioj Kirliĝas Ekstere

Meksika verkisto skribis iam, ke japanoj estas ĉefoj de satanoj. Iuj diras ke japanaj soldatoj similas sovaĝajn bestojn, aliaj insistas ke ili per sia krueleco multe superas tiujn. Mi, ilia samlandano, absolute ne protestas kontraŭ tio. Sed al mi ŝajnas, ke tiaspeca komparo estas iel vana. Faŝista invadista armeo ili estas. Ĉu tio ne sufiĉas? Ĉu ni ankoraŭ ion bonan esperas de ili?

Tage de sur la balkono ni vidas du vulkanojn aktivajn. Ili elsputas senĉese gigantajn fumnebulojn, kiuj dense kovras la bluan ĉielon griznigre. Nokte tiuj lokoj terure ruĝas. Longaj flamaj langoj puŝas sin supren-alten.

Ne vulkanoj ili estas. Brulas Zhabei kaj Nanshi en Ŝanhajo. Japanoj en la aero ĵetis multajn flambombojn, sur la tero verŝis petrolon kontralon kontraŭ la civitanaj la loĝantojn forkurontajn. La kolosaj fumnebuloj sufokas la stertorajn agoniantojn, la longaj flamlangoj lekas la sangantajn vivantojn.

“La okan de aŭgusto, la japana aerarmeo bombardis Songjiang-stacidomon. Per 8 aeroplanoj ili celis 10-vagonan trajnon portantan rifuĝintojn. Dum 50-minuta sieĝo ili ĵetis 18 bombegojn. Kiam la aeroplanoj ĉirkaŭflugis super la trajno, la rifuĝintoj kunpreme plenigintaj la vagonojn ankoraŭ ne supozis ke okazos la katastrofo.

Tamen ek, ja falis bomboj, detruis la postajn 4 vagonojn. Elŝprucis ĉiuflanken karnoj, sango kaj plorkrioj. Nevunditaj eltorentis el la nebombarditaj vagonoj. Sekve unu bombo trafis la antaŭan vagonon. Neniu vivanta jam restis en la trajno. Ĉirkaŭ la stacidomo tute estis konfuziterapide kuregantaj homoj. La aeroplanoj nerezigne persekutis ilin, flugante tre malalte, pafis per maŝinpafiloj. Homaj kruroj ne superas aeroplanajn alojn.

Ili falis vicon post vico. La lasta grupo konsternite forkuris en la kampojn. Sekvante ilin ankaŭ la maŝinpafiloj dense funkciis tien. Apenaŭ parto da homoj sin kaŝis en terkavo granda kaj profunda, benis la feliĉan saviĝon de sia vivo. Sed, ankaŭ tiun ĉi scenon vidis la aeroplanuloj. Precize al la loko ili ĵetis 3 bombojn unu post alia, kiuj ĉiuj eksplodis en la kavo, dum momentoj entombigis la multajn homojn en la teron.” -el “Al Yamakawa Hitosi” de Bakin

Trankvilas la Fruaŭtuna Tagmezo en la Franca Parko

Sen peceto da nubo bluas alte la ĉielo. Aromas krizantemaj floroj blanke kaj flave sur la verda razeno. Tie kaj ĉi tie promenas sinjoroj kun cigaredo en la buŝo, aŭ junaj geamantoj brek’ en brako. Inter tiuj ĉinoj ankaŭ videblas figuroj de 2-3 anamaj policanoj. Brunnigraj vizaĝoj kun densa barbo, blanka tuko ĉirkaŭ la kapo. Ili portas mallongan bastonon, kiu ĉi tie ŝajnas superflua. Iradas ili dekstren-maldekstren, enue-maŝine.

Unu el ili haltas antaŭ la kaĝo de simioj. Infaneca larĝa rideto kuras sur lia barba vizaĝo. Li alparolas ilin en la lingvo por ni nekomprenebla, amike-familie, per la bastono frapetas iliajn ruĝajn postvangojn tra la ferreto. Ili ne koleras. Ili bone konas lin. Fine li deprenas el la poŝo sukeraĵojn ŝajne bonkvalitajn, deŝiras la belan kovrpaperon, ĵetas unu en sian buŝon, kaj poste donas po unu al ĉiu el la kelkaj simioj.

Bang-bang -subite ektondras kanono tre surprizante la trankvilan aeron de la tagmezo. La promenantoj haltas sur la loko, sed kvazaŭ nenio estus okazinta, tuj redaŭrigas sian propran agon. Ĉirkaŭe denove regas trankvilo, pli kvieta ol antaŭe.

Sur la blua fono de la ĉielo klare pentriĝas arĝentaj aeroplanoj. Per fulma rapido ili mallevas sin, ĵetas bombojn, kaj baldaŭ flugas for. Unu restanta subite eksplodas, malvideblas, -Poste nur ŝvebas blankaj kvazaŭnuboj. La homoj sur la sunplena razenejo rigardas tion kun mano ĉefrunte, kiel se prezentiĝis io distra, interesa.

Ankaŭ mi, japanino edziniĝinta al ĉino, promenas tra la aromaj krizantemoj blankaj kaj flavaj. Sed ne serene estas en mi. Mil vortoj kiujn mi volas diri al la ĉinaj popolanoj senespere kuŝas en mia korfundo, dekmil vortoj kiujn mi volas elkrii al la japanaj soldatoj eble tre proksimaj al ĉi tie estas sin puŝontaj tra mia gorĝo. Tiuj soldatoj buĉadas la ĉinojn kaj ili mem estas viktimoj de la japanaj faŝistoj.

Neeviteble ili ankaŭ vundiĝas kaj mortas. Por sia malamikoj ili verŝas la sangon najbaran kaj ankaŭ sian. Miaj vortoj estas premataj interne sen elirejo, de io nevidebla, nepalpebla sed fortega, kontraŭ kio mi neniel povas protesti nek plendi. Ĉu ĝi ne estas donaco al via propra deziro? -Sonas voĉo mokeme. Mi mordas la lipojn, flustras al mi mem: -Iam, nepre iam. -Tamen kiam estos tiu iam? Mi iras kune kun L, kiel la aliaj paroj da geamantoj, tra la aromaj krizantemoj blankaj kaj flavaj. Trankvilas la fruaŭtuna tagmezo en la franca parko.

Kiu Kulpas?

Mi ne ŝatas eniri la ĉambron de C, kvankam tie mi pasigis la unuajn du tagojn en Ŝanhajo. Antaŭe en la ĉambro regis simpla bonordo de fraŭla salajrulo, sed nun ĉio tute ŝanĝiĝis. La aero estas sufoka kaj naŭza de tablo disas malplenaj vermiĉelopladoj, manĝaĵteleroj aŭ brandtasetoj. De mateno ĝis vespero C kaj liaj 2-3 amikoj, ĉiuj senlaboriĝintaj pro la milito, trinkas, fumas, babilas aŭ ludas maĝangon. Mi diris “de mateno ĝis vespero”, tamen efektive ĉi tie ne ekzistas severa tempodivido. Por ili ofte tago estas nokto, kaj nokto-tago.

Mi ne ŝatas eniri lian ĉambron, ne nur pro la malbonodoro kaj malpuro, ja estas malagrable en tiaj tagoj vidi tiajn junulojn. Do, ĉu mi abomenas C?-Tio tamen ŝajnas esti tute alia demando. Pri lia kariero mi scias tro malmulte. Li estas samprovincano de L. Ili konatiĝis en la universitato. Li partoprenis la “movadon”, kaj post la Manĉuria afero li plu ne hejmeniris, ĉar tie estas nenio alia ol infero, kvankam la invadistoj nomas ĝin “paradizo”. Poste li iris al Germanio, kie li lernis arkitekturon, reveninte al Ĉinio li fariĝis subinĝeniero en la Ŝanhaja urbodomo.

Iom malalta li estas, sed li paŝas kiel eŭropanoj. Li povas danci. Foje li kondukis nin al dancejo. Li vere lerte dancis distinge inter aliaj ĉinoj, kaj tamen mi ne trovis ĉe li gajon nek viglon de dancantoj. Mi ricevis impreson kvazaŭ li estas aŭtomata pupo. Sur liaj lipoj ĉiam naĝas rideto, rideto ne de veraj ridetantoj. Liaj dentoj kaj la pinto de la dekstra mezfingro flavas de troa fumado.

Li havas proksimume 30 jarojn, kaj aspektas kiel mezaĝulo, ne sole pro la manko de unu el la frontaj dentoj kaj kalveto sur la kapantaŭo. Kvankam per sia situacio li povus facile edziĝi, li neniam tion faras nek serĉas amatinon. Mi vidis foton en kiu troviĝas li inter germana familio. Apud li estas junulino beleta. Oni diras ke inter ili okazis io, kio tamen finiĝis malfeliĉe por li. Ĉu tio estas vero aŭ nur supozo, mi ne scias.

Sur lia librobreto staras kelkaj marksismaj verkoj. Ili ne estas ornamaĵoj. Foje kaj foje mi vidis ke li fervore diskutas diversajn problemojn kune kun la amikoj. Ĉu li estas babilema aŭ silentema? Ambaŭ jes kaj ambaŭ ne, ŝajnas al mi. Mi interŝanĝis rekte kun li vortojn entute kelkdek aŭ kelkcent, -mi ne kalkulis, tamen certe estas kalkuleble. El liaj vortoj mi rememoras nur: “Mi ne ŝatas Ŝanhajon, mi amas Beiping.” Tagon post tago, semajnon post semajno, kaj jam eĉ monaton post monato. Ĉu ie estas io farebla por tiu ĉi soleca teknikisto? Malaperas liaj vestoj, litaĵoj, kaj fine li forkondukis pakegon de libroj kiun ni metis en lia ĉambro.

Ĉu la invadistoj antaŭvidis ke la ĉina armeo tiel persiste rezistas? Ĝi batalis, bataladis, tamen estas malfacile venki la modernajn armaĵojn malamikajn de longe preparitajn. Fine venis la tago, kiu devis veni pli malpli frue. La tempo de 3 monatoj estas tute mallonga. Kaj la rezistmilito daŭras plu.

Ĉinio daŭrigas la reziston, kvankam Ŝanhajo falis en malamikan manon sekvinte Beiping kaj Tianjin. Kiel se simbolante tion, en la sekvanta tago subite super la tenejo de la Sihang-banko apud Suzhou-rivero alten leviĝis la standardo de blua ĉielo kaj hela suno. Tie sin enfermis ĉinaj militistoj kiuj ne volas retiriĝi. La flirtanta standardo eklumiĝis la grizan koron de la urbanoj, kvankam tiu lumo estingiĝis tuj baldaŭ. Multaj, multaj iris tien por vidi ĝin de trans la rivero, kiu dividas la koncesian kvartalon de la okupita regiono. Kaj la koro de C ne diferencis de la alies.

Kun amiko li supreniris sur balkonon de unu el tieaj civitanaj domoj, kiel faras aliaj, por bone rigardi la standardon. Li tute ne rimarkis ke malantaŭ li oni flustras: -Hej, jen estas suspektinda homo. Vidu, li portas nigran eŭropan kostumon kiun ŝatas tiuspecaj kanajloj. La vortoj pli kaj pli laŭtiĝis kaj disvastiĝis. Kiam li malsupreniris, antaŭ la domo jam svarmis homoj.

Kelkaj demandis lin, li respondis. Sed efektive ili ne sufiĉe komprenis lin, kaj li ne ilin. Ĉar li estas ano el malproksima nordorienta provinco. La kunirinta amiko ankaŭ ne povis mastri la Ŝanhajan dialekton. -Naciperfidulo! Oni jam komencis krii antaŭ lia nazo. Ili du penegis klari, sed vane. -Batu la naciperfidulon! -Batmortigu la naciperfidulon! Lia amiko kuris al proksima policgardejo kaj venigis policanon. Estis tro malfrue. C kuŝis sur tero, senspira, sangmakulita. En tia okazo la policano povas fari nenion kontraŭ tia homamaso. C, kiun verŝajne trafis dum lia vivado ia neatendita frapo spirita, tiel subite kaj antaŭtempe mortis sub la bato veninta el neatendita flanko. Sed ni, liaj amikoj, ne povas nek intencas venĝi lian morton al la rektaj murdintoj. Se li nun vivus en la transa mondo, eble li tie rigardus nin kun la kurba rezigneca rideto sur la ĉirkaŭbatita vizaĝo.

Nun Estas Vintro

Kune kun la ĉeso de la kanonado kaj bombardo, Ŝanhajo dronis en frosta silento. Kiel ostpika estas la vento! Ĉu ĝi elblovas de kie la verŝita sango ankoraŭ ne sekiĝas kaj nun glaciiĝas? Kvazaŭ senhejmaj hundoj la rifuĝuloj eĉ nigras ambaŭflande de ĉiuj stratoj. Prezo de ajna objekto terure altiĝis. Viando kaj rizo preskaŭ neaĉeteblaj.

-Ni ne vendas. -Flegme diras komizoj de rizvendejoj kiuj konservas multe da varoj. Foje kaj foje ni trovas fermitan pordon de rizventejo sur kiu estas gluita afiŝo: “Hodiaŭ oni povas aĉeti”. Jam de la frumateno homoj svarmas antaŭ ĝi. Ĉiuj vestitaj malpura kaj mizare, kun sako aŭ korbo en la mano. Ili kriaĉas, interpuŝas. Ploregas virinoj kaj infanoj. Policano sur iom alta loko svingas la bastonon super iliaj kapoj. Kiam do oni komencos vendi, ili ne scias.

Murĵurnaloj kaj afiŝoj antijapanaj, kiuj antaŭ ne longe tiel vigle altiris la trapasantojn, komplete malaperas. Du tagĵurnaloj ĉinlingvaj devis ĉesigi la eldonado. Eble ankaŭ aliajn atendas la sama sorto. Estas severe malpermesata kiu ajn eta ago aŭ vorto kontraŭ Japanio. Multaj kulturistoj kiuj antaŭ kaj dum la milito energie laboris, -pluraj el ili eĉ sub la kugla pluvado -foriri al Hankou kaj aliaj lokoj.

La ĉefurbo Nankino estas en danĝero. La invadistoj nun komencas etendi siajn ungegojn eĉ al la koncesiaj kvartaloj en Ŝanhojo. La “sekura zono” pli kaj pli limigas sian signifon. Ĝis kiam do ni devus kaduki sen pano kaj libero tie ĉi? Forkuro jam de longe staras kiel neevitebla problemo antaŭ ni.

Tamen kien kaj kiel? Por ni ĉiu vojo estas tro mallarĝa, kaj ĉi tie la danĝero kun ĉiu tago urĝiĝas. Post interkonsiliĝo kun amikoj ni fine decidis forkuri suden. Ni deziras aŭ pli ĝuste, ni revas iri al Hankou, la nova centro de la rezistmilito, trapasante Hongkong kaj Kantonon. Ah, se ni nur povus atingi tien.

Ne gravus, eĉ se oni arestus min en la momento de elvagoniĝo. Sed… Ĉu estus eble ke nenio okazus survoje? La geamikoj, niaj kunvivantoj en la unuaj monatoj en Ŝanhajo, prezentis al ni lignogravuriston C kaj lian edzinon kiuj bonvolas kunveturi kun ni ĝis Hongkong kaj helpi nin. Ĉar tie oni parolas sudan dialekton kiu estas kvazaŭ fremda lingvo por aliprovincanoj, kaj ili ambaŭ estas tieanoj.

La 26a, novembro. Niaj rikiŝoj malrapide kuras tra la stratoj, jen lume ornamitaj kie promenas lukse vestitaj geviroj kvankam ne multaj, jen nigre mizeraj kie dormas sennombraj rifuĝintoj kvazaŭ kadavroj kovritaj de ĉifonaĵo. Malvarma vespera vento malice tranĉas niajn vangojn. Post mi estas L, antaŭ mi altas la larĝa supra korpo de Ĵelezo, kiu eĉ moveton ne faras. Li akompanas nin ĝis la ŝipo, kaj li mem pli malfrue ankaŭ iros al Hankou. Kiel ni, jam elĉerpintaj la lastan moneron antaŭ semajno, povus veturi sen li? Malmultvorte li faras ĉion por ni. Kaj eĉ “ dankon ” mi ne diras al li. Ĉu homoj havas vortojn por sin esprimi en tia okazo?

En la kajo kaj ŝipo estas superfluo de homoj kaj pakaĵoj ĉiuspecaj. Ni estas kondukitaj al negranda kajuto, duonhela kaj sufoka nur kun unu fenestro kaj lampeto. Mi eksidas sur mia loko. Eĉ side la kapo preskaŭ tuŝas la supron kie kuŝas nekonato. -Nenio estas absoluta libero. Por akiri unu, ni devas elteni alian malliberon. –Mi konsolas min mem. Apud mi kuŝas L, kiu altkreska, ne povas plene etendi sin. Kiom da suferoj li devas porti pro mi! Tion li jam antaŭvidis en Tokio, li diras ofte, tio estas nenio por li. Sed, kiam lia sufero kaj sindono finiĝos? Ĉu ili ne velkos senfruktaj?

Plaŭdon de la ondoj mi ete aŭdas sed ne orele. Se mi ne estus… Mi rapide forbalaas la sensencan imagon. Disbato de la vojo kaj seninterrompa konstruado. –Ĉu estas alio por nia komuna vivo? Precipe nun, kiam la ekstera nevidebla forto estas tiel superrega. Mi sentas heliĝon de la koro. En la mallumo antaŭ la fermitaj okuloj mi prezentas nian estonton. Tamen nur nebule… Nun estas vintro, kaj ĝi apenaŭ venis.

Suden La 27an, nov.

Forveturas la ŝipo je la 7a matene, plenplena de homoj kaj objektoj. Ni troviĝas en la ĉambro okupata en ordinaraj tagoj de diversaj laboristoj de la ŝipo. Ni luis per dekkelkaj dolaroj unu el iliaj bretsimilaj litoj kaj loketon por la kofroj. Jes, krom la bileton ĉiuj pasaĝeroj devas “aĉeti lokojn” por si kaj la pakaĵoj. Do la ŝipanoj ĉiam pligrsiĝas veturon post veturo. Sed ni ne riproĉu ilin ke ili maljuste akiras okaze de la nacia malfeliĉo, ĉar se oni nur enlasus la difinitan nombron, pli malbone irus al multaj homoj. Estas ja malkare ke oni povas aĉeti sekuron por sumeto da mono.

Nia kajuto kun sola rondfenestreto ankaŭ tage estas prilumata de malgranda elektra lampo. Sed kian intereson do ĝi havas kun mi? Ni ja kuŝas ŝajniginte min malsana. En ŝanhajo flugas onidiro, ke sur tiu ĉi marvetura linio oni ofte renkontas japanan militŝipon, kaj foje la malamikoj forprenis junulojn el tiu aŭ alia ŝipo, aŭ surloke per bjoneto pikmortigis, ktp. ktp. Verdire neniu scias ĉu tio estas fakto aŭ ne. Tamen “ne leviĝas fumo kie ne estas fajro”. Krome mi havas ankoraŭ timon kiu ne suferas aliaj. En mia koro pretas vico da respondoj kontraŭ “kiel vi estas nomata?”“kien vi iras?” kaj cetere. Sed, ĉu oni tiel regule min demandos, kiel la amikino bonvole ekzercis min ripete sur la tero? Same kiel antaŭ 8 monatoj, la ondoj denove lulas min maltrankvile, forlulas min al nekonata loko, al nebula estonto…

Nia lito tuj frontas la eksteron nur pere de l’ muro, kaj mi sentas ke la ondoj pli kaj pli altiĝas. Mi eksidas, esperante ke tio donu al mi ioman komforton. Vane. Ree mi kuŝiĝas, turnas min. Nenio helpas. La ŝipo jen suriras monton de ondo, kaj la sekvan momenton abrupte falas en la fundon de la valo. Tio ne estas simpla supren-malsupreniro. Ĝin partoprenas ankaŭ skuo dekstren-maldekstrena.

Ĉe ĉiu balanco-skuo mia korpo ruliĝas, la koro kunpremiĝas. Ĉiuj nervoj en la cerbo kvazaŭ estas krevontaj. Sensignifaj penseroj aperas-malaperas senorde. Fragmentoj de nekomprenebla ĉina lingvo parolata de la samĉambranoj malagrable preterpasas miajn orelojn. Nenion mi volas. Absolute nenion. Dormi -nur dormi se eblus. Antaŭ la fermitaj okuloj, senombraj etaj kvazaŭpunktoj de nigr-blua koloro akvokirle turniĝas, forfluas, turmiĝas, forfluas.

Najbare de ni troviĝas deko da studentoj el Ŝanhaja Universitato. Laŭ ilia diro, ili veturas al Hongkong por daŭrigi la studadon interrompitan pro la milito. La junuloj, kiuj iras de unu al alia nepatria trepeco, senĉese manĝas, kantas, babilas, ridas. Ankaŭ L bone parolas kun ili. Mi ne komprenas kial ili povas sinteni tiel gaje kaj senĝene sur tiu ĉi diabla hamako. Al mi ŝajnas ke ili estas homoj el alia planedo.

Fariĝas al mi ĉiam pli neelporteble. Estas nenia distraĵo. Ĉiujn librojn ni metis ĉe l’ amikoj de alia kajuto, ĉar de kiu flanko venu cenzuro, por ni estas sekure sen tiaj objektoj. Kaj eĉ se mi kunhavus libron, terura balanco, sufoka aero kaj duonluma lampo detenas min de legado. L diras ke mi ne pensu pri la ondoj, plej bone se mi parolu por forgesi ilin

Tamen kion kaj en kia linvo? Mi ne speciale pensas pri la ondoj, sed tuj ekstere ili batas la ŝipflankon, kaj tiu eligas malagrablan metalecan knaron. Aldone mia tuta korpo ruliĝas tiel ke ne ĝi ribelas ĉio. Mi min turnas al la muro malluma kaj malpura, firme kaptas la randon de la lito. Ĉio for! Estu nenio, absolute nenio! La kapo doloras vome kaj pulse.

La tempo rampas tre malrapide, kiel se ĝi ne volas antaŭen. La lampo duonlumas mucide kaj morne, de la mateno ĝis la nokto. Same, kvazaŭ eterne same. Enuo kaj inerto nestas en mi kaj mi ne havas rezistoforton kontraŭ ili. Foje-foje la abrupta iro de onda monto al valo donas al mi abnorman ĝuon, sed jam je la dua momento ĝi denove estas infera torturo kiu senĉese mordas kaj ĉifas min. De l’ noktomezo la balanc-skuo fariĝas neesprimeble furioza. Samĉabranoj ĉiuj dormas. Iuj eĉ ronkante. Ekstere io fajfas kaj muĝas. Ĉu uragano?

La 28an

La matenaj sunradioj penetras la ĉambrojn pene tra la ronda fermita fenestreto. Mi iras eksteren je la unua fojo. Serena vetero. Nur videblas postsignoj de portempa pluveto. Ankaŭ sur la ferdeko sentegmenta estas plene de homoj kaj aĵoj. Apenaŭ troviĝas mallarĝa pasejo. Ha, kiom da objektoj! Seĝoj, tabletoj, potoj, kaj eĉ urinujoj… eble eĉ paron da manĝobastonetoj ili domaĝas perdi.

La ŝiplaboristoj kriante alportas grandajn kuvojn kun malmola rizaĵo, malfacile sin puŝante inter la homoj kaj objektoj. Oni konkure alkuras, superrande plenigas grandan tason, aŭ supozeble por la familio poton. Kelkaj virinoj faras lignokarban fajron en pelvo lerte kaj hejme, kuiras legomojn, viandon, aŭ refaras kaĉon el la donita malmola rizaĵo. Senapetita, mi turnas la okulojn de ili. Dekstre, post la monto de pakaĵoj kelke da viroj vetludas sidante sur la planko. Du virinoj -kredeble iliaj edzinoj -maltrankvile staras apude, rigardas la manon jen de tiu jen de alia, kaj nu, monpaperojn metitajn antaŭ ili.

Preskaŭ sen ondoj. Nur ie kaj ie blankaj ŝaŭmoj en vicoj altiĝas-malaltiĝas sur la verd-blua ebeno kun sennombraj belaj sulketoj. Iom fore kvietan dormon ankoraŭ ĝuas insuloj vualitaj grizverde. Super ili nebule treniĝas viola nubo. La tuta ĉielo lazuretas milde, varmete. Mevoj en la aero nigre flirtas kiel maldikaj paperbirdoj, subite sin ĵetas en la maron brilante per la neĝoblanka ventro, kaj tuj ree supren flugas. La sunradioj gaje petolas kun smeraldaj sulketoj. Eterna paco kvazaŭ regas la du vastojn kaj ilian interspacon.

Puŝante kaj puŝate, premante kaj premate, la homoj tamen sekure sin tenas, enspiras plenbruste la freŝan salan aeron de l’ mateno. Aeroplanoj kanonoj, sango, kadavroj -kien foriris ĉi ĉiuj? Eĉ la malamikan militŝipon oni plu ne bezonas timi. Malestas radioj, ne venas ĵurnaloj. Ĉi tie ne blovas la vento kiu tranĉas eĉ oston kaj odoras sangon, sed zefiro printempece-karese.

Ŝarĝante la ĝemon kaj ploron, maltrankvilon kaj esperon de tiuj 300 rifuĝintoj, la ŝipo ŝoviĝas suden, nigr-blanke ŝaŭmigante la akvon ambaŭ-flanke. La tago sekvas la matenon. Sed nenio nova. Ripeto de samo kaj samo. Ĉiu horo duobliĝas, eĉ kelkobliĝas. Mi tamen tiel per unu du linioj forstreku tiun ĉi etenditan tagon, ĉar la vespero donos ion alian almenaŭ al la okuloj enuaj de la duonhelo en la kajuto kaj la simpla bluoo mara kaj ĉiela.

La granda ruĝega cirklo sen brilaj radioj malrapide, malrapide proksimiĝas al la horizonto, sur kiu kuŝas griza nubzono. Oriente, malvarmeta nigr-bluo jam ekvualas la ĉirkaŭon. Nun, la suno komencas sin kaŝi post la nubo. Minuto, minuto…po iomete, sed pli kaj pli rapide. Malklare videblas la ruĝeta duoncirklo tra la maldensa griza nubzono. Minuto minuto…Nu, perfekta malapero. Nur en la aero sennombraj punktoj de ruĝo kaj bluo trembrilas kapturne antaŭ la okuloj fikse rigardintaj la sunsubiron.

Densa vila nigr-griza fumo el la fumtubo posten oblikve sin trenas demone. Mevoj de alto kiel sago ĵetiĝas en la nigretan fluon sub la fumombro, kaj tuj ree alten, nun desegnante kurbon en la aero. Tion ili faras kielkfoje, eble por kapti fiŝojn tie perdintajn la vojon. Super la pli kaj pli malheliĝanta maro ekblovas vento malvarma.

La studentoj aŭdigas diskojn. Metaleca kantado el ĉinaj klasikaj dramoj akre tranĉas miajn orelojn. En la kele mallumeta ĉambro estas sufoke kaj vomige de tabakfumo. Jam furioziĝanta ondado senĉese skuas-balancas mian tutan mian tutan korpon. Neelteneble dolaras la kapo, kvazaŭ ĉiuj faldoj kaj fibroj de l’ cerbo krevonte baraktas unuj kontraŭ aliaj. Mi kuŝas alvizaĝe al la nigra polva muro, firme fermas la okulojn kaj kovras la kapon per la litaĵo.

Sinsekvoj de strangaj sonoj jen malalte jen alte knaras kaj klakas, kune kun vortoj por mi ne kompreneblaj. Ĉiuj, inkluzive L, ĝue aŭskultas, de temp’ al tempo laŭdante kaj kritikante iel-tiel. Mi sentas min sola. Nur mi estas ekster ili. La metaleca voĉo, kiu ŝajnas ne el laringo sed kvazaŭ el la pinto de kapo, min pikas kaj ŝiras. La ondoj pli kaj pli sin montras malicaj.

Doloras, doloregas la kapo. Pretervole ekfluas larmoj el la okuloj. Fora fariĝas eĉ L. Kiel dorlota knabino dum malsano nervoze plendas ian distancon inter si kaj la fortika amato…L riproĉas mian etburĝan arbitron, admonas ke mi ne izolu min de la aliaj, kaj fine juĝas ke mi ne estas fidela al li.

Mi sola suriras la ferdekon. Oni jam dormas. Neniu postsigno de l’ matena tumulto. Sur la vasta senfina maro ne palpebrumas eĉ unu lampeto. Malestas la luno, steloj. Nigre, nigrege. Nur la ondoj minacas per la blankaj dentoj en la malserena plaŭdo de la akvo. Frosta tremo ekkuras tra mia ventro, -mi ne sekve kial. Ŝtele mi malsupreniras la ŝtuparon kaj tie frontas la ankoraŭ koleran sed maltrakvilan vizaĝon de L.

La 29an

De l’ frumateno oni senpacience atendas alhaveniĝon al Shantou, kiel la momenton de liberiĝo el karcero. La studentoj zorge lavas la vizaĝon, olee kombas la harojn, brosas la vestojn kaj ŝuojn. Shantou estas malgranda pureta urbo ĝuste sur la norda tropiko. Post la haveno sidas malaltaj montoj. Ambaŭflanke de l’ bone balaita strato vicas sudaj arboj kun densaj verdaj branĉoj. Najbaras vendejoj de neĝblankaj puntoj kaj helkoloraj brodaĵoj, kiuj estas famaj produktaĵoj de l’ urbo.

Ruĝe lakitaj rikiŝoj kun senmakulas kuseno kviete kuretas la malbruan straton de l’ antaŭtagmezo. Post duonhora piediro ni jam atingis Zhongshan-Parkon sur la rando de l’ urbo, de kie tuj etenkiĝas kampara vilaĝo. En la parko kaj apud la stratoj malhele sin montras fosaĵoj, supozeble kontraŭ bombardo el la aero. Sed nenie videblas streĉo dum la milittempo.

Apudvoje proksime de l’ haveno duonnudaj laboristoj en agrablaj sunradioj ĝue manĝas bonetan manĝaĵon. La ŝipon inundas vendistoj de diversaj fruktoj –oranĝoj, bananoj, citronoj – kaj kukoj. Sur kelkaj lokoj utiligante la malgrandan spacon oni malfermas transporteblan manĝejon. Viandoj, legomoj, vermiĉeloj, vivantaj saltetantaj langustoj…

La maljunulo de sane sunbrunigita haŭto lerte elkuras dum kelkaj minutoj. Kiel allogaj por la enuintaj veturantoj estas la freŝa verdo de legomoj kaj ruĝo de langustoj! Ili venas unuj post aliaj, kun malgrandaj metal-aŭ papermonoj, kaj foriras komforte sataj. La amaso da krudaj materialoj rapide malpliiĝas. La bebo plenvanga –verŝajne nepo de la maljunulo –plurfoje kuras eksteren por alporti novajn. Grupo de elŝanhajaj laboristoj ravita pro l’ malkareco de ĉiuj objektoj aĉetas kaj aĉetas kvazaŭ ili subite fariĝus milionuloj, manĝas kiel se ilia ventro perdus la fundon. Ĉi tie mono ja havas 3-5 oblan aĉetkapablon ol en Ŝanhajo. Precipe la oranĝoj –tiuj dolĉaj kaj sukoplenaj Shantou-oranĝoj.

Dum la lasta printempo mi pro malvarmuma febro forte deziris frukton kiu estis centprocenta lukasĵo por ni. L aĉetis kelkajn oranĝojn por mi. Unu kostis po 15 cendoj, sed multe pli malkara ol pomo. Kaj ĉi tie nur po unu cendo! Ankaŭ ni aĉetas multe, gustumas superkontente. Tra la korbo ili ore alridetas min, kaj mi sentas infanan helan ĝojon.

De l’ ŝipo al la haveno, de l’ haveno al la ŝipo ankoraŭ tumulte daŭras ŝarĝo kaj malŝarĝo. Bril-brunaj fortikaj korpoj de sudaj viroj apernaŭ kovritaj de eluzitaj grizaj vestoj –kiuj ĉi tie ne donas mizeran impreson, ĉar milida estas tropika vintro- en-kaj eliras kun premaj pakaĵoj. Tute ne kompreneblaj krioj de ili similas al bleko de sovaĝaj bestoj.

Vespere je l’ 5a la ŝipo deankriĝis. Sur la tero 7-8 geviroj de 6-jara ĝis 60-jara konkure kolektas erare ŝutitan duonsakan farunon. Tio eble sufiĉas por nunfoja manĝo de iliaj familioj. La havena malklara akvo, sur kiu naĝas kaj flosas oleo, fruktaj ŝeloj, elfumitaj cigaredoj, paperŝiraĵoj, pli kaj pli malproksimiĝas. Krepusko ekblovas la maron. Lampoj sur la montetoj palperumas senforte. Vento blovas jam malvarme. Subite mi estas alnajlita ĉeloke. Jen tie, sur ĉi sama ferdeko, nur en la distanco de kelkaj metroj, staras paro da gejapanoj! Sendube japanoj, kvankam la viro sin ŝajnigas kiel eŭropanon kaj la virino kiel modernan ĉinan sinjorinon. Eble ili ankaŭ ekrimarkas min, ili tuj kvazaŭ ŝtele foriris malsupren.

Poste ni informiĝis de la gravuristo C, ke ili estas gesinjoroj Kazi. Oh, Kazi Wataru, tiu ĉi nomo ne estas tute fremda por mi. Jes, mi konas lin kiel aktivan membron de estinta Japana Proleta Verkista Unio. Antaŭ mia forveturo al Ŝanhajo unu gazetredaktoro konsilis min, ke mi tie vizitu Kazi, kiu helpos min je traduko kaj verko. Mi ne efektivegis tiun konsilon konsiderante kelkajn eblajn maloportunojn.

Kaj nun ĉi tie mi neatendite vidas ilin por la unua fojo. La intervido de 3 samsortaj japanoj hazarda, momenta kaj muta! Ili, kiuj, laŭ onidiro, komence intencis reveni hejmen, sed ne sukcesis preni ŝipon, ankaŭ forkuras al Hongkong evitante persekuton de l’ japanaj faŝistoj. Ni plu ne vidis ilin, eĉ ĉe la elŝipiĝo en Hongkong. Certe ili estas sufice maltrankvilaj pro l’ apero de mi, nekonata japanino, kiun ili ne povas juĝi amiko aŭ malamiko. Kaj mi eĉ konsolajn vortojn ne povas diri.

(P.S. Shantou restas en mia memoro ankoraŭ paca, aminda kaj kvieta. Nun, kiam tiu ĉi manuskripto estas presota, ĝi, jam de longe okupata de japana armeo, aspektas perfekte alia. Mi ne ĉi tie preentas la ruinon post ilia bruligo, rabo kaj buĉo, tamen unu korŝira novaĵo, -unu, jes unu jam tro sufiĉas! -ke tie oni vendas rizon ne litre nek kilograme, sed pograjne.)

La 1an, dec.

Antaŭtagmeze la ŝipo atingas Hongkong. La maro eĉ borde de l’ haveno tenas mirindan belecon de blu-verdo. Iom fore la akvosurfaco aspektas viskoze glata, sur kiu disas vaporŝipoj kun britaj standardoj kaj nigretaj velŝipoj. Tute sen moviĝo, kvazaŭ ili estas algluitaj surloke.

Unuflanke de la laŭborda strato preme elstaras vico da hoteloj multetaĝaj. Malantaŭe verdas monteto, sur kies deklivo arogante rigardas la straton pompaj kremkoloraj domegoj, ĉiu en sia laŭplaĉa pozo. Sur la pavimita ĉefstrato facilmove paŝas okcidentuloj en malpezaj vestoj, senĝene promenas ĉinaj gedandoj brak’ en brako.

Mizero propra al Ĉinio svarmas ĉirkaŭ la haveno. Akrokulaj rikiŝistoj, pakaĵportistoj kun dika ŝnuro kaj stango, ĵurnalvendistoj en ĉiu aĝo -ili kverele kriegis al elŝipiĝintoj. Nudpiedaj virinoj ne nigraj bluzo kaj pantalono, ŝirmantaj la vizaĝon kontraŭ la forta tropika suno per nigra larĝranda ĉapelo de kiu ĉirkaŭpendas tufo, kun lerta rapideco surboatigas pakaĵojn ŝnure mallevitajn el vaporŝipoj, kiuj ankras iom fore de l’ bordo, kaj prenas per virecaj manoj la krudan remilon al la tero.

La 2an.

Ĵurnaloj informas ke la japanaj trupoj demonstraciis en la koncesiaj kvartaloj en Ŝanhajo. Kaj tiu ĉi Hongkong -la bela insulo izolita de l’ patrolando. Eĉ la homoj vivas aparte, individue. Por kelke da dolaroj ĉinaj doganistoj facile enlasis nian skribmaŝinon pri kiu ni estis plej maltrankvilaj. Ili staras tutan tagon ne por Brita Imperio nek por Respubliko de Ĉinio.

Kiel eble plej frue al Kantono! Tie Esperanta movado viglas sufiĉe, do L povos trovi ian laboron helpe de kamaradoj, se ni ne povos tuj iri al Hankou. Tamen ni devas atendi ĝis ni havos bonajn kunveturantojn. La lignogravuristo C kaj lia edzino restas ĉi tie, ĉar ili ne sukcesis prunti monon por iri al Hankou. Ili tamen estas ĉi-tieanj. Ĉi tie ili havas parencojn kaj amikojn, ili povos vivi iel. Sed ni…

La 3an.

Duonon post la sesa matene. La ŝipo baldaŭ ekveturas al Kantono. Sed ankoraŭ ne venas la homoj kiujn ni atendas. Ni maltrankviliĝas, incitiĝas. Ankaŭ apudstaranta malgranda C, ĉi-tiea esperantisto, kiu antaŭ 8 monatoj ĉe Yokohama adiaŭis min vojaĝontan al Ŝanhajo. Oni nomas lin Etiopo, laŭ lia aspekto, kaj li ankaŭ havas naivan bonkoron de tiu necivilizita afrikano. L irigas lin por serĉi ilin. Kiel knabo ordonita de l’ patro, li senvorte malaperas en la homamason. Post kelkaj minutoj li revenas nekuraĝe, diras timeme kvazaŭ li mem estas kulpa: -Ankoraŭ ne. Strange. L kolereme eliras mem. Same vane.

Eksonas tamtamo. Vendistoj kaj adiaŭantoj komencas elŝipiĝi. Niaj ses okuloj malpacience-nerve rigardas la elirejon. Sed ili ne aperas. Nu, oni pretas formeti la kunligan ponteton. Malgranda C, kiel surprizita leporo, per 2-3 paŝoj elsaltis, eĉ ne dirante “ĝis revido”. …… – Ne grave. Ni solaj iros. Eble estos nenio. Sur la streĉia vizaĝo L prenas penan rideton. La ŝipo veturas sufiĉe rapide. L malfaldas sur la genuoj ĵurnalon ĵus aĉetitan. Ha, ĝi ja estas hieraŭa! Tamen li ne rimarkas. Ĉirkaŭe oni pepas, klukas, kvakas, kaj ni sidas mute, fremde, insule.

En Kantono

1.LA UNUA PAŜO SUR LA VERE ĈINA TERO

Apenaŭ ni eksidis sur rikiŝojn por iri hotelon, el la homamso antaŭ la haveno elpaŝis viro malalta kun malagrabla mieno, kaj ordonis la rikiŝistojn ne veruri. Ho, ĉielo! Momenton ekhaltis en mi la korbatado. Ĉu mi tute ne antaŭvidis ke tio pavus okazi? Sed, ah, kial ĝuste nun, kiam ni estas perfekte solaj?… Mi kvazaŭ sentis faŭkiĝon de la tero sub mi.

La viro alparolis L, komence en kantonoa dialekto, kaj tuj poste angle. Kolektiĝas multaj scivole, kiujn la viro severtone foririgis. -Ĉu ŝi estas via edzino? -Jes. -Oni diras ke ŝi estas japanino. -Ne, ŝi ne estas japanino. Sed ŝiaj gepatroj estas elmigrantoj, tial ŝi ne povas libere paroli en la ĉina lingvo. La viro ankoraŭfoje rigardis min suspekte, tamen nenion demandas de mi. Ha, jen venis gesinjoroj Ŭ, kiujn ni vane serĉis ĉe la ekveturo. Pro kiaj diabloj ni ne trovis ilin? Ni ja estis samŝipe.

Post kelkaj minutoj ni sidas en komforta ĉambreto de unuaranga hotelo Nova Oriento. Alta plafono, granda lito pure kovrita, porcelana planko kun geometriaj desegnoj. Laŭ nia malpeza poŝo ni devus esti en gastejo. Sed tiaokaze oni certe bezonas ŝajnigi sin ne malriĉaj.

Inter la detektivo, gesinjoroj Ŭ kaj L denove komenciĝis demandoj kaj respondoj en la angla lingvo. Maltrankvile kaj malpacience mi aŭskultas ilin, rigardas ilin, kiuj decidos mian sorton. La koncernato estas ja mi mem, sed la detektivo neniam sin turnas al mi kun demando. Li ankoraŭ suspektas ke mi estas japano, sed li ne havas pruvon. La aliaj tri persistas ke mi estas ĉino, tamen ankaŭ ili ne povas montri pruvon. S-ino Ŭ, kiu redaktis virinan gazaton en Ŝanhajo, kaj ŝia edzo estas novaj figuroj en nia vivo. Apenaŭ en Hongkong oni prezentis ilin al L kiel helpantoj-kunveturantojn. Kaj ili tiel fervore protektas min, la senfortan nekonatan japaninon, kiel se ni jam de longe estus amikoj. La rolo de L ne estas facila, ĉar veroj povas glite flui el la buŝo, sed mensogoj nur zigzage. Plurfoje li balbutas aŭ eĉ paŭzas. Tio povus veki pli da suspekto ĉe l’ detektivo. Feliĉe ili parolas angle, do eble oni simple pensas ke li malbone posedas tiun ĉi lingvon. Krome li ofte miksas esperantajn vortojn senkonscie. Li diras “ne” anstataŭ “no”, “kompreneble” anstataŭ “of course”, “milito” anstataŭ “war”, kaj mem rimarkinte korektas foje kaj foje.

La detektivo foriris kaj baldaŭ revenis akompanante siajn superulon kaj kolegon. Ripeto de similaj demandoj kaj respondoj. Mi bone scias ke nun estas milita tempo kaj ili fidele plenumas sian devon por la nacio. Tamen kiel mi povus ami kaj respekti ilin kiuj tiel severe sieĝas L solan! Dank’ al la helpo de gesinjoroj Ŭ kaj klarigo de L precipe pri la laboro en Ŝanhajo, la tri viroj post duonhoro ekstaris, ĝentile salutis por adiaŭi. Sed laste ili ankoraŭfoje aldonis, ke se mi estus japano, li devus tuj disiĝi de mi laŭ la milittempa dekreto, kaj ke mi ne iru eksteren ĉar oni povus erare disbati min. Estas demando, ĉu ili efektive konvinkiĝis ke mi estas ĉino, aŭ sciante fakton tamen decidis silenti, ĉar troviĝas nenio malbona ĉe mi. Malgraŭ ĉio, ni trankviliĝis. Ja ne okazis la plej antaŭtimata. -Pardonu, kara, kulpa estas mi sed oni nur vin… -Ne. Por vi mi sentas nenion sufera. Aldone la afero jam iris bone. Malordeta estas lia hararo pro l’ marveturo, lace li aspektas. Tamen li ne sidiĝas kaj paŝadas tien reen en la ĉambro. Post ŝika vespermanĝo kaj agrabla bano, mi staras ĉe l’ fenestro, rigardas malsupren la straton prilumatan. Pala malpleneco kaj nigra ŝtopiteco alternas en mi ĉiuminute. Kio morgaŭ okazos al ni? Sen mono, sen garantio… Ej, morgaŭ estas morgaŭ, kaj hodiaŭ ni tamen vivas. Nur la lito pura kaj komforta nun allogas nin, kiujn ĉifis ne sole la semajna sinĝena vojaĝo. Al dorm’, al dormo profunda! Morgaŭ estas morgaŭ.

Contents

[hide]

2. SUR DEZERTO

Ni esperas, ke ni tuj povu iri al Hankou kaj publike partopreni la rezistmiliton. Ĝi estas la nuna centro de batalanta Ĉinio, kie certe oni komprenas nian situacion… Ni faru antimalamikan laboron, ankaŭ Esperantan. Sed, ja kiel fore estas ĝis tie! Trajnveturo dum 4 tagoj. -Ne, tio ne estas longa. Tamen oni devas prikalkuli ankoraŭ kelkajn tagojn por rifuĝo dum malamika aeratako kaj riparo de bombarddetruita relo.

Tio ĉi ankaŭ ne gravas, ĉar ĝis nun ni neniam aŭdis ke io malfeliĉa okazis survoje. malfacilo estas ke ni devas nepre havi sufiĉe da bonaj kunirantoj kiel mia ŝirmaĵo. Ĉiutage homoj tien veturas centoj post centoj, sed kiuj ja havus bonkoron aŭ scivolon por preni kun si japanan virinon? Alia estas monafero. Ne diru pri la vojaĝkosto, post 2-3 tagoj eĉ por pano ni plu ne havos. La sumo kiun ni pruntis de Ĵelezo jam preskaŭ elĉerpiĝis. Li kaj kelke da niaj intimaj kamaradoj nun estas en Ŝanhajo. Pli malpli frue ankaŭ ili iros al Hankou por daŭrigi la movadon. Sed oni ne scias kiam. Ĝin decias nur la milita situracio.

Se ni estus vaguloj sur dezerto, do esperantistoj eble estus oazo por ni. La duan tagon vizitis nin k-do S, korespondanto de Ĵelezo kaj redaktoro de Al Nova Etapo. La trian tagon li kaj liaj kamaradoj, ĉiuj studentoj de Universitato Sun Jatsen, kondukis nin al pli malkara hotelo, ĉar ni plu ne bezonas nin ŝajnigi riĉaj. Ni sciiĝis ke k-ino T estas ĉi tie, kiu partoprenis la 50-jaran jubileon de Esperanto kiel kantona reprezentanto. Kun ŝi mi unu-dufoje kunludis en Ŝanhajo kaj ŝi impresis min tre bone. Ni povos peti ŝian helpon precipe por mi. Tamen kia bedaŭro, ĝuste en la tago kiam ni venis ĉi tien, ŝi ja iris al Hongkong kaj revenos nur post semajno. Se ĉi tie estus la kantonaj kamaradoj kun kiuj mi amikiĝis en Tokio! Interalie Dinko -Ah, li ankoraŭ suferas tie. Kiam ni povos vidi lin?… Kaj tute ne atendite unu el tiuj kamaradoj venid al ni akompanate de k-do S. Tiu estas k-do Ĉ. La vizaĝo de L ekbrilis. Okaze de tio ke ni ne povas iri al Hankou, L devas serĉi laboron ĉi tie, kaj la nuna plej urĝa afero estas: havi loĝejon kaj minimuman koston por kelktempa vivado. -Ĉion L malkaŝe diris al Ĉ, kredante ke li povos kaj bonvolos doni helpon.

Ĉ venis al ni unu-dufoje ĉiun tagon, kaj kun ĉiu fojo la espero sur la vizaĝo de L sveniĝis. -Kial ne? Ĉu li ne kapablas fari eĉ tiel malgrandan aferon? En Tokio li ĝuis luksan vivon. Lia familio estas riĉa, kaj la patro ĉi tie havas sufiĉan influon. Aldone Ĉ mem estas nun oficisto. Grumblis L dube. Kaj fine iun vesperon kiam ni promenis sur duonluma strato, li elĵetis: -Ĉu vi scias ke riĉa amiko estas nulo por ni?

Mia sola respondo estas amara silento. Laŭkutime ni ankoraŭ nomas Ĉ k-do, sed nun kia kamaradeco kunligas nin? Ĉi tie li ne partoprenas esperantan movadon nek nacisavan laboron. Li fariĝis tipa oficisto ekstere kaj interne. Kion do ni postulu de tipa oficisto? Lasu lin trankvile iri sian vojon! -Per ŝupinto mi debatis ŝtoneton kuŝantan antaŭ mi. L suferas pieddoloron pro ekzemo kiun ĉi-tieanoj nomas “Hongkonga piedmalsano”. Li tamen eliras ofte. Kien kaj al kiuj mi ne estas certa. Krom la esperantistoj li eble povas vidi “kulturistojn el Ŝanhajo” kiujn li konetas. Sed ĉu ili -. Mi ne scias dank’ al kiu ni nun manĝas du fojon tage. Li diras: -Ne ĉagreniĝu. Estu trankvila. Mi faros ĉion eblas por ni. -Kiel dorlotita senforta infano mi sidas nenionfare, dum li sola pensas, kuras, petas kaj suferas. Unu fojon, nur unu fojon li esprimis: -Je tia afero mi ja estas tute sensperta. -Tiutempe li ne pensas pri sia hejmo en la malproksima Nordoriento, kaj mi pri mia en Tokio, kiujn ni memvole forlasis streante pli liberan kaj pli signifan vivon?…

Ni senpacience atendas kaj atendas la revenon de k-ino T. Ĉi tiu juna studentino de Universitato Sun Jatsen estas ununura lasta espero de ni. Kaj ŝi fine aperis antaŭ ni. Ŝi pagis la koston por nia kelktaga resto en la hotelo, kaj min prenis tien kie ŝi kaj ŝiaj amikoj laboras por nacisavado. L decidis provizore nokti ĉe hazarde trovitaj malnovaj konatoj el Beiping, kiuj kelkope loĝas en la hotelo. Sed jam la 2-an tagon li devis veni al ni, ĉar unuj el ili veturis al Hankou subite, kaj la aliaj pro manko de mono transloĝiĝis en mizeran noktejon.

3. ARO DA GEJUNULOJ

Ĝi staras en neprospera kvartalo de l’ urbo. Antaŭe ĝi estis privata mezlernejo, tamen jam de longe fermita, pro kio mi ne scias. Malgranda sportejo nur kun aparato de korbopilko. La duetaĝa konstruaĵo konsistas el kelkaj ĉambroj, en unu el kiuj senorde kuŝas polvo-kovritaj libroj, paperĉifaĵoj kaj aliaj senutilaĵoj, malseka kuirejo kaj kampareca necesejo, kie elfluas la malpuraĵo kaj sennombraj muŝlarvoj svarmas. Nun ĝi ja aspektas kvazaŭ ruino, sed interne bolas vivo alia. Deko da gejunuloj, studentoj de Universitato Sun Jatsen, loĝas ĉi tie kaj kune kun eksteraj kamaradoj laboras por tiel nomata nacisava movado.

Tage kaj vespere ili havas regulajn kunsidojn aŭ gvidas kursojn. -Instruo pri latinigo de kantona dialekto kaj nacisavaj kantoj al geknaboj, kiuj ŝajne apartenas al familioj de malriĉaj komercistoj kaj laboristoj. Studo pri lingvoscienco kaj fonetiko. Krome ili devas konsiliĝi pri la koncernaj aferoj, ĉeesti eksterajn kunsidojn, preni lekciojn en la Universitato, skribi diversajn manuskriptojn, hektografi materialojn, ankaŭ fari murĵurnalojn kaj karikaturojn por urbanoj.

Mi preskaŭ ne komprenas la enhavon de iliaj laboroj, sed verŝajne ili ne havas sperton, faras ĉion mekanike-formale kaj en tute linita sfero. Tamen juneca entuziasmo kovras ĉi ĉion, kaj revivigas tiun ĉi duonruinon vigle kaj hele. Krom pilkoludo ilia sola amuzo estas kantado, ili ofte kantas laŭte nacisavajn kantojn, kaj eĉ dum laboro kantetas ne konscie. Kantojn oni ja ne povas apartigi de ilia vivo.

Ili ĉiuj estas junaj. Do iliaj tagoj brilas ne nur de arda laboro. En la ĉambro najbara de la nia loĝas k-ino T, k-do O kaj R. K-ino T, kiu prenis nin ĉi tien kaj multe zorgas pri ni, estas la sola virino en tiuj dek. Ŝia familio loĝas trans la rivero Zhujiang (Perla Rivero), kaj ŝi devas iri tien de temp’ al tempo. Ŝi diras ke ŝiaj gepatroj havas konservativan ideon kaj eĉ ne ŝatas ke ŝi ludas kun viroj. Simple vestita, intelekta, elokventa, kaj afabla -eble ŝi estas bona modelo de modernaj ĉininoj. Ŝi estas la plej okupata inter ili, dormas nur 5 horojn ĉiunokte, ofte manĝas nur unu fojon tage pro manko de tempo.

O estas orfa formosano kiu jam de l’ infaneco vivas en la kontinento. Alta, malgrasa, tamen fortika korpo kiel de sportulo. Li estas tute ne babilema, sed manĝema, kaj ankoraŭ sufiĉe konservas knaban naivecon. Kiam li ridas, la puraj blankaj dentoj plene elmontriĝas sur la nigra vizaĝo, kaj la okuloj sub la miopaj vitroj fadeniĝas.

Tiuj du gejunuloj amas reciproke. Ili ne havas tempon por dolĉa flustrado, kaj ŝajne ili sentas neelĉerpeblan ĝojon en la komuna laborado akompanata de gaja kantado, ĝuas sian vivon en harmonio de labora entuziasmo kaj kamaradeca amo. En maloftaj liberaj vesperoj ili kantas kune “Hejmo, dolĉa Nom’,” “Kara Kentucki-land’ “, “Serenado” kaj ceterajn. La soprano kaj baso plezure kortuŝe sonoras tra la varmeta aero de l’ tropika decembra vespero.

R malsanetas. Lia vizaĝo estas ronda, blanka kaj milde ridetanta. Tamen ne gaja li estas nun. Li havas amatinon. Ŝi estas formosano, kiu iam laboris kiel flegistino en Ŝanhajo. Antaŭ du monatoj ŝi estis arestita ĉi tie kaj sendita en karceron ekster la urbo. -Kiel vi scias, nemalmulte da formosanoj en la kontinento spionas por la japanaj imperiistoj, kaj malfeliĉe ŝi estas formosano. Nur post fino de l’ milito oni liberigos ŝin, kaj dume, ve kiu scius…

R ĉagrene mallevas la okulojn. Pasis minuto en silento. Li prenas mian manon kaj aldonas: -Ŝi estas dika kaj malalta kiel vi. Vi tamen estas feliĉa, ĉar vi povas esti kun via edzo. Nia ĉambro estas tiu sola neokupita, nome kiu ludas rolon de tenejo aŭ paperkorbo. Du benkoj kaj kelkaj tabuloj formas nian liton. La studentoj estas bonaj al ni. Iliajn ĵurnalojn kaj librojn ni povas libere legi. Vivkosto estas malkara. Ni du povas manĝi ne mizere en laborista restoracio ĉiutage por duondolaro de kantona mono. Do ni povas pasigi kelkan tempon se ni prnutas po iom de amikoj, aŭ vendos aŭ garantiaĵigos niajn vestojn. Sed-

Liaj amikoj, kiuj ne havas monon por iri al Hankou, intencas senpage veturi per milita vagonaro aŭ malkare per grupa rabatita bileto. Se tio efektiviĝus, ni miksiĝus en ilin, tamen la afero ne iris kiel deziras ili kaj ni. Volenevole ni devas resti ĉi tie, kie L ne havas esperon trovi profesion. Pro baro de l’ lingvo li eĉ ne povas partopreni nacisavan movadon. Vegeti, denove vegeti kvankam ni estas junaj, dume ĉirkaŭe niaj gejunuloj tiel arde laboras.

En la vesperaj kiam la elektre prilumitan klasĉambron okupas kurso aŭ kundido, ni iras straten. Tie ni tamen nin sentas pli fremdaj, pli solecaj. Kantono ne estas Ŝanhajo, kie troviĝas ĉiuspecaj homoj el ĉiuj lokoj en-kaj eksterlandaj. Mi renkontas multajn scivolemajn okulojn ĵetitajn sur min. Pluraj preterpasantoj eĉ ankoraŭfoje turnas la korpon al mi. Ĉu ili suspektas min Japano, aŭ rigardas min simple kiel strangulinon, mi ne scias.

Malgaje ni revenas en nian malluman ĉambron, ekbruligas kandelon. Ni penas legi aŭ skribi, tamen tro brue estas najbare. Aldone, kiam oni vivas izolite de l’ ekstero, al ili ĉio ŝajnas sensignifa kaj eĉ enuiga. Ni volas fari ion kio utilas por aliaj. Sed ja kion.?

Estu por mi ho labor’,
Kion fari mi volontus.
Mortus mi prefere for.
Post jam ĝia plenumiĝ’.

Kun pli da aktuala sento mi ripetas en mi la poemon de Takuboku. L pensadas kiel ni nin savu el tia situacio. Sed ĉio estas pli revo ol plano. Nervoj ni estas. Maltrankviligas nin la morgaŭo nevidebla.

4. TRAGEDIO?

Sidas tri viroj? Unu el ili estas Guo Moruo, grandioza revolucia poeto. Li loĝis en Japanio kiel forkurinto el la patrio. Sed la sksonoro de l’ sankta rezistmilito plu ne lasis lin en la kaŝejo okupi sin per arkeologio. Iun vesperon li sekrete prenis fiŝistan ŝipon, revenis en la sinon de l’ patrio, de kiu li estis for 10 jarojn. Antaŭ semajno li alvenis Kantonon. Liaj karaj restas tie sen li, -la kelkaj gefiloj kaj edzino, kiu estas japano.

“Post ĉi veno familio en ĝemplor’
Antaŭ mi nun tutnacio sub dolor’!”

Alia estas s-ro U. Li estas oficiro kaj okupas nemalgrandan postenon en la kantona armeo. Ankaŭ li havas japanan edzinon, kiu naskis al li tri infanojn. Lastatempe oni vidis sur ĵurnaloj deklaron pri ilia eksedziĝo. Ĉu li plu ne amas ŝin? Li amas, amas same kiel, eĉ pli ol, antaŭe. Tamen li devis fari tion almenaŭ formale, ĉar li estas oficiro, kaj nun estas milito inter Ĉinio kaj Japanio. La infanojn prizorgas liaj maljunaj gepatroj en la hejmvilaĝo kiu troviĝas iom malproksime de l’ urbo.

La cetera estas L. Sidas la tri viroj kiuj edziĝis al japaninoj. L ŝatas la poemojn de s-ro Guo. En Tokio li neniam vizitis la sinjoron unue pro tio ke li estis studento el “Manzhouguo” elbakita de l’ japanaj imperiistoj. Nun L venis peti lian helpon por veturi al Hankou, ĉar s-ro Guo ne sole estas poeto, li partoprenis la faman Norden-Militiron kiel ĉefo de politika fako, kaj do multaj el la hodiaŭaj ŝtataj eminentuloj estas liaj tiamaj kolegoj. L esperas, kredas, ke la sinjoro komprenos, simpatios, kaj helpos nin iamaniere. Li komencis mallonge klarigi pri ni. S-ro Guo aŭskultas mute. Ankaŭ s-ro U. L paŭzis antaŭ ol diri la peton. Tiam li ekaŭdis mallaŭtan vorton de s-ro Guo, kvazaŭ elpremitas elinterne.

-Tragedio! Nur unu vorto, nenio plu. Silentas la tuta ĉambro kiel tombo. Kaj senvoĉe, senmove, sidas la tri viroj kiuj edziĝis al japanaj virinoj. L stariĝis kaj adiaŭis. La preparitaj petvortoj malleviĝis en la korfundon. Ĉu ion ankoraŭ li havus por diri? Denove perdiĝis la espero. Li maĉas la vorton de s-ro Guo survoje: -Tragedio? Ne, ĝi ne estas tragedio por ni!

5. FINO DE LA JARO

La 13an, dec. la ĉina armeo evakuis Nankinon, tamen tio -deklaris la Generalisimo sur la fronto -donas nenian influon al la jam decidita politiko de la registaro ĝisfine rezisti la japanan invadon. La 16an oni publikigis lian skribon al la tutlanda popolo, en kiu li diris: -Kiel ajn ĝanĝiĝos la situacio, ni neniam submetiĝos, ni nepre devas daŭre antaŭenmarŝi.

Jam en la 20a nov. oni translokis la ĉefurbon en Chongqing, tamen la koro de l’ batalanta Ĉinio estas Hankou. Kaj tiu ĉi varme batanta koro pli forte altiras homojn post la kapitulaco de Hankino. Iri tien de Ŝanhajo aŭ proksimaj urboj nun estas eble nur tra Kantono. Ĝi fariĝas do pli kaj pli homplena kaj vigla, ne sole pro tiuj preterpasantoj, sed ĉar parto da alvenintoj restas en tiu ĉi centro de Sud-Ĉinio kaj rekomencas siajn aferojn.

Forpasos baldaŭ la jaro 1937a. La stratoj tamen ne ornamas sin por la novjaro. La ĉinoj kutimas festi ĝin laŭ la luna kalendaro. En la ruina ĉambro ni loĝas kunlumon. Mi ne kalkulas plu per la fingroj la tagojn antaŭ la novjaro, kion mi faris en la infanaĝo kun saltanta ĝojo kaj espero. Restas 10 tagoj,… jen nur semajno -Tamen nu, kvazaŭ al ni antaŭvenas novjaro. Tio estas sinsekvaj pordofrapoj de k-doj Ĵelezo, dank’ al kiu ni povis atingi ĉi tien, Venk, kiu savis nin el la vico de senhejmaj rifuĝintoj, kaj Oni-Ŝaŭ, kompilinto de Ĉina-Esperanta Vortaro, kun la fratino. Apenaŭ monaton antaŭe ni adiaŭis ilin en Ŝanhajo, sed al mi ŝajnas kiel se jam pasis tuta jaro de tiam.

Venk la unua forlasas Kantonon. En pasinta tempo li estis romantika poeto, sed la Muzo forflugis de li kune kun la juneco. Li ankaŭ partoprenis la Norden Militiron (la nacia revolucio en 1926) kion oni malfacile kredus vidante lin malgrasa, neperfekta je orelo kaj kruro. Kiel monotone kaj grize li vivis en Ŝanhajo, kvankam li havis la edzinon ageman kaj bunte vestitan! Lia unika konsolo tiam estis Esperanto. Li venis ĉi tien sola, disiĝinte de l’ edzino.

Ŝi vendis siajn fingroringon kaj meblojn, donis la monon al li kiel vojaĝkoston. Larmoj, kiuj en ordinaraj tagoj estas tute malparencaj al ŝi, superverŝis ŝian vizaĝon. Nun li foriras de tiu ĉi fekunda suda urbo, ne al Hankou sed pli internen al la malfekunda regiono kiu allogas multajn junulojn. Li mem superas la aĝon de 37-8 jaroj. Li intencas tie fari ion pli efektivan, pli signifan. Etburĝan kulturistan vivon en tiel nomata moderna urbo li plu ne decidis, vivi.

-Mi ne timas malfacilojn. Mi jam decidis, do mi iros. -Kun mallongaj vortoj nin postlasas li, la viro mezaĝa, malgrasa, surdeta kaj lameta. Oni-Ŝaŭ kaj lia fratino restas ĉi tie, kune kun la laborejo Ŝanhaja Gazeta Kompanio. Ĵelezo baldaŭ veturos la Hankou, kie li laboros por nia movado. Tiel, post mallonga gajo-ĝojo ni denove soliĝis en nia dezerta ĉambro. La kamaradoj samopinias, ke ni ne riske iru al Hankou sen garantio. Ĵelezo tie klopodos por ni. Do ni pacience atendu ŝancon. Nun almenaŭ nia vivrimedo estas solvita. Eldonejo S, kiu lastatempe venis ĉi tien el Ŝanhajo, komisiis al L redakti duonmonatan anglalingvan legaĵon por memlernantoj. La skribmaŝino, silentinta dum la kelka tempo, ree eksonas. Ĝin mi aĉetis en Tokio por Esperanto, neniam mi ĝin uzis por alia celo. Do ĝi devus esti super pano. Tamen ĝia posedantino troviĝas en la homa mondo, sekve ŝi ne povas vivi nur spirante aeron, kvankam ŝi estas esperantisto.

6. UNU MATENO DE LA NOVJARO

Estas unu el komencaj tagoj de januaro. La vetero ŝanĝiĝis de l’ noktomezo. La suno sin kaŝas post la dika plumba nubo. Vento blovas tranĉe. Sekaj folioj susure ruletiĝas sur la pavimita vojo. Malmultas pasantoj. Ekvibras subite la matena aero :

-Malamiken pafu, antaŭen marŝu. Ne batu inter si, fidelu al popol’.

La fortan kantadon akompanas akordaj memfidaj paŝoj; unu, du, unu, du… Jen aperas armita trupo. –Kantonaj soldatoj, malaltaj tamen fortikaj, bravaj, rapidmovaj. Ili kantas ne sole per la buŝo, sed per la tuta korpo. Ne nur kantas ili, sed ankaŭ ja efektivigos. Vere post ioma tempo ili iros fronten, mortigos la nacian malamikon per la pafiloj, kiuj dum la pasintaj jaroj malgraŭ ilia volo celis iliajn proprajn fratojn.

Ne videblas jam iliaj figuroj, ne aŭdeblas plu iliaj voĉoj, kaj la ĉirkaŭo denove dronas en la fremda malvarmo. Oni paŝas repide kaj streĉe kiel homoj en nordaj landoj. Ĉiuj partoj de viraj vestoj estas firme butonitaj. Virinoj portas ĝisgenue longan lanfadenan ŝalon, okulfrape ruĝan, verdan aŭ flavan, kiun ili jam kelke da jaroj ne prenis el la fundo de komodo. Transverse super la vojo pendas novaj afiŝoj ligitaj al ambaŭflankaj teletonfostoj. La vento ŝveligas ilin, kaj sur tiuj saltas grandaj nigraj literoj: -Unuiĝu la armeo kaj popolo! Per niaj fortoj defendu grandan Kantonon!

La bruo de malproksime. Ĝi proksimiĝas pli kaj pli. Nu vidu, estas vicoj de manifestacio. Studentoj, lernantoj, oficistoj, flegistinoj, ĉiuspecaj korporacioj, ankoraŭ, ankoraŭ… Alte tenitaj flagzonoj montras apartenon de l’ grupoj. Diverskoloraj paperflagetoj kun sloganoj flirtas super iliaj kapoj. Nudpiedaj rikiŝistoj iras en iom senorda vico. Strange, hodiaŭ iliaj kruroj perdis sian rapidecon. Eble ili kutimas kuri tirante la rikiŝoon kaj homon. Sur iliaj vizaĝoj alternas konfuzita rideto kaj naiva seriozo. Jen vico da rifuĝintoj el Ŝanhajo. Mezaĝaj kaj maljunetaj virinoj kun infanoj surdorse. Inter ili geknaboj. Unu el tiuj tiras manon de blankharulino, kiu preskaŭ kuretas per la vinditaj piedetoj por ne postiĝi. -Ĉiuj virinoj portas ĉifonan veston, sulkoplenan vizaĝon kaj ne kombitas polvan hararon. Du-tri knaboj iliaj ekkantas nacisavan kanton kune nature. Sur la nigrpalaj vizaĝoj de l’ malfeliĉaj patrinoj kaj avinoj momente naĝas rideto. Kaj la alta infana voĉo sonoras plu.

Sekvas ilin grupo da uniformuloj de la urba militekzercejo. Tute kontraŭe kun la unuaj, tiuj regule marŝas dirante: unu, du, unu, du. Oni disŝutas kolorajn flugfoliojn. Kelkaj junuloj kaj knabinoj en facila movo skribas sur la vojon giganteblanke: -La tuta urbanaro leviĝu sinarme!

Mortigu la invadantojn kaj naciperfidulojn! Tri-kvar-jara bubeto elpaŝas el la starantaj rigardantoj, gaje laŭsaltas la ĵus skribitajn sloganojn. Neniu ĉesigas lin. Montriĝas maljuna ĉifonulo, ruze-time travidas ĉirkaŭen, komencas kolekti kaj flugfoliojn kaj ŝiritajn paperflagojn sur la tero.

La blu-grizaj vicoj mobilizitaj de ĉiu parto de l’ urbo marŝas kaj marŝas kvazaŭ senfine, aŭ varmigante aŭ malvarmigante la frostan aeron. -Tamen, -flustras al mi amikino, fingroindikante la sep-etaĝan hotelon Aiqun elstarantan antaŭ ni trans la strato, -ĉu vi ne scias ke en tiaj lokoj sekure loĝas publikaj kaj duonpublikaj naciperfiduloj kaj elfaras sian aferon?

7. EKVIDITA VIZAĜO DE LA URBO

Ne malofte venas malamikaj aeroplanoj. Sed la urbanoj forkuras nenien. Eĉ se ili volas, ili ne havas lokon. Certe troviĝas subteraj rifuĝejoj, tamen tiuj ne servas por ili. Kvankam post alarmo pri aeratako la urbo fariĝas malbrua, pluraj rikiŝoj kaj ĉarjoj ankoraŭ trankvile daŭrigas sian vojon, kaj policanoj silente lasas ilin. Se vespere, oni estingas lampojn, kaj en la luna lumo senĝene babilas, kvazaŭ ili ĝuus liberan tempon.

Sendube ili aŭdis aŭ legis ke la malamikoj eĉ nearmitajn civitanojn ne indulgas, kaj ili ja propraokule vidis multajn viktimojn el Ŝanhajo. Malgraŭ tio ili ankoraŭ kredas, ke la japanaj aeroplanoj celas nur militajn instituciojn. Ĝis nun efektive ili neniam bombardis la urbon mem, kaj plejofte flugas pli malproksimen al la aerodromo ekster la urbo. Estis tiel, do ankaŭ estos tiel. -En la cerbo de l’ loĝantoj sidas tia simpla supozo, aŭ espero, kiun ili prenas por neŝanĝebla fakto.

Kantonanoj treege amas “trinki teon”, kio signifas sidi en teejo. Al tiu ĉi kutimo eĉ la milito, eĉ la malamikaj aeroplanoj brue traflugantaj super la urbo povas doni nenian influon. Estas ne emfaze se ni diras ke sur ĉiu strato ni vidas teejojn kun interspacoj de 10 paŝoj.

En Xiguan, la komerca centro de l’ urbo, troviĝas malnovaj centprocete kantonecaj teejoj, sur strato Sun Jatsen, la kultura centro, novaj eŭropstila, kaj la laboista kvartalo havas siajn duonlumajn malgrandajn aŭ mezgrandajn.

Se vi estas moderne edukitaj urbanoj, vi kompreneble ŝatas viziti novtipajn, en kiuj vi mendas laŭ presita menuo kukojn, pasteĉojn, kaj aliajn, kaj vin servas junaj gekelneroj kun neĝoblanka antaŭtuko. Sed, se vi scivolas koni lokan atmosferon kaj tradician guston, do iru al Xiguan.

Tie jam de matena krepusko multaj homoj trankvile sidas en teejoj, plejparte en ĉinaj vestoj. Virinseksajn gastojn vi tute malfacile vidas. Nu venas mezaĝa kelnero kun malpureta ĉinmaniera antaŭtuko portante grandan platan korbosimilan ujon.

En ĝi kuŝas vaporantaj flanoj, se vi ne ŝatas ilin, do lasu lin plu iri inter la tabloj al aliaj gastoj. Baldaŭ staras antaŭ vi sinsekve similaj kelneroj kun similaj ujoj, en kiuj troviĝas jen pasteĉoj, jen tortoj, jen ŝinkaj bulkoj, jen pudingoj kaj tiel plu.

Por preni po teleron el ĉiu speco -sur unu telero estas unu-tri samaj manĝaĵoj -vi devus havi diablan ventron. Se vi ne timas ŝvitan malbonodoron de kuliaj korpoj kaj ne bone lavitajn difektajn manĝilojn, almenaŭ unu fojon aperu en laborista teejo. Tie la gusto de l’ manĝaĵoj estas iom alia, speciala, kvankam entute ĝi ne estas komparebla kun tiuj de l’ suprediritaj, kaj prezo estas malkara.

Meznombre tiuj manĝaĵoj kostas 5 cendojn potelere, do por unu dolaro vi povos kontente satiĝi. Sed veraj kantonanoj ne faras tiel. Ili sidas, malrapide trinkas teon, babilas, fumas, ripozas ja la tutan antaŭtagmezon, sed nombro da teleroj antaŭ ili ne superas du aŭ tri. Ĉi tie ili parolas pri ĉio. Eĉ negocajn, gefianĉigajn kaj aliajn gravajn problemojn oni solvas dum tetrinkado. Se li estas malgranda salajrulo kaj havas edzinon kiu ludas rolon de severa kontisto en la hejmo, li tamen iel superruzos de ŝi 20 cendojn kaj pasigos en teejo bonan duontagon de dimanĉo.

Por kantonanoj “triki teon” ja estas necesa parto de l’ vivo. Oni povas tion konsideri kiel konsekvencon de l’ cirkonstancoj. La urbo situas iom pli sude ol la norda tropiko. Ĝin ĉirkaŭas la fekunda vasta ebenaĵo kiun trafluas kelkaj riveroj, antaŭ ĝi etendiĝas maro. En tia loko homoj nature vivas pli facile. Sed mi petas vin atenti, la tetrinkado neniel reprezentas kantonan spiriton, se ekzistus tia objekto.

Antaŭ 100 jaroj Kantono estis sola haveno kiun la ĉina registaro permesis fari eksterlandan komercon. Sekve la loĝantoj plej frue ekprenis la okcidentan civilizon, kaj samtempe ili progresis idee kaj age. Plimulto el la ĉinaj elmigrantoj en Malaja duoninsulo, Anamo, Birmo kaj la sudmaraj insuloj estas kantonanoj. Kun superhoma penego kaj persisto ili venkis sennombrajn malfacilojn en tiuj fremdaj lokoj, sendas hejmen ĉiujare kolosan monsumon kiu estas neignorebla parto de l’ nacia riĉo.

Tiu ĉi spirito speguliĝas ankaŭ sur la paĝoj de l’ ĉina revolucio. La Opia Milito en 1840 okazis ĉi tie. Ĝi estas la unua antiimperiisma signalfajro de ĉinoj, kvankam ĝi malsukcesis kaj pelis la regnon en pli malfeliĉan staton. Pli poste, dum la lastaj kelkdek jaroj Kantono plurfoje okupis gravan postenon en la revolucioj, kiuj celas detrui la feŭdajn militaristojn fortojn. Multaj famaj revolucioj aperis el kantonanoj. Oni deciĉas al Kantono gloran nomon “La Fonto de Revolucio”.

Veninte al Ĉinio mi ofte aŭdas ke kantonaj virinoj estas bravaj kaj kapoblaj, kio al mi ŝajnas ne troa takso. Tio ja estas ne hazarda, nek mirakla. En la urbo ekzistas unu speciala grupo. Ĝi konsistas el malkleraj virinoj kiuj ne volas edziniĝon ĉar ili scias ke tio donas al ili nenion krom pli da suferoj kaj doloroj, kaj tiuj kiuj eksedziniĝis plu ne tolerante turmentojn de l’ edzoj kaj gebopatroj. Ili reciproke sin nomas fratinoj, helpas unu al alia. Ĝenerale ili vivtenas sin laborante kiel servistinoj. Per tia rimedo, kompreneble, ili ne povas akiri perfektan liberiĝon. Tamen, ĉu ne esstas signifoplene kaj interese, ke tute malkleraj virinoj kuraĝe dispremas tradician leĝon, sin organizas kaj kontraŭas la malpravan trakton de l’ socio al la virinoj? Nur en Kantono tia afero povas ekzisti.

La urbo de tetrinkado kaj la fonto de revolucio. -Tiun ĉi Kantonon malrapide preterfluas Perla Rivero kun siaj branĉoj, kies akvo estas malklara. Ankaŭ “Shamian”, kie la fremdlandanoj vivas sian vivon ne amante “trinki teon” nek revolucion, apartigas de l’ ĝeneralaj urbaj kvartaloj mallarĝa fluo. Akvo estas necesega komunikilo por Kantono. Sur la rivero naĝas multaj ŝipoj remataj de mizervestitaj geviroj. Ili ne surteriĝas por fari alian laboron. Oni tion malpermesas. Ili estas venkitaj loĝantoj kaptitaj de invadistoj. La ŝipoj estas iliaj domoj, kaj la akvo -ilia mondo. Ili naskiĝas sur la akvo, ka mortas sur la akvo. La homoj sur la tero malrespektas ilin, kaj ili malamas la unuajn.

8. GLATA VOJO DE LA VIVO

“Nia antijapana heroo revenis!” – Iun matenon surprizis nin eksterordinara granda titolo sur la dua paĝo de Nacisava Ĵurnalo. Kaj tuj apude ni trovis literon “Dinko”. Ĉu vere revenis nia Dinko? Kun rapide batanta koro ni malpacience legas plu la priskribon. -“La japana polico fine devis cedi antaŭ lia persisto, liberigis lin, kaj sendis lin hejmen… Hieraŭ nia antijapana heroo sekure atingis ĉi tien”.

Estas nenia dubo, ke revenis tiu Dinko kiu helpis min vojaĝi al Ŝanhajo kaj pri kiu mi pensadis maltrankvile. Neatendita ĝojego! Sed unu timo ankoraŭ obsedas min, kvankam oni klare presis ke li revenis “sekure”. -Ĉu li estas sana korpe kaj anime? En Ŝanhajo Ivano, arestita preskaŭ samtempe sub la sama preteksto sed liberigita tre baldaŭ, raportis al ni ke oni tiel ege torturis Dinkon ke al lia cerbo okazis ia malfeliĉa ŝanĝo.

Tio ankoraŭ estis antaŭ la milito. Do oni ne malfacile supozas ke poste li suferis pli multe. Aldone li ja sidis en la arestejo 8 monatojn. Ni bone scias kiel japanaj policanoj malamas kaj malestimas ĉinojn kaj la milito neniel povas mildigi ilian sintenon, eĉ se ĝi ne pli krueligas ĝin. Jen mi imagas lin pala kaj malgrasa, jen malmodere babilema kun sangostriitaj okuloj.

Feliĉe tiu ĉi terura bildo ne daŭris longe. Ĝi malaperis sen postsigno kvazaŭ matena roso antaŭ la suno, kiam en la sekva tago li montris sin en nia ĉambro. Sana, vigla, serena kaj ŝika li estas kiel antaŭe. Varma, firma kaj longa manpremo sen vortoj!

Nenia ŝanĝo videblas inter la printempa li kaj la nuna li. Dum la interparolo mi tamen antaŭtimas, ke troviĝus io nenormala ĉe li. Nenio, absolute nenio. Do kriu denove, nun kun plena senzorga plezuro : -Revenis nia heroo! -Ne, ni pli volonte diras, ke revenis nia amiko, nia kamarado.

Post la 8-monata sufokiĝo, la aero en la naskiĝloko ŝajnas pli libera al li. Lia mortinta patro estas fama revoluciulo. Ankaŭ la patrino estas supera revoluciulo. Nun ŝi, jam 60-jara, administras knabinan lernejon. Ŝi havas komfortan loĝejon eksterurbe. Dinko ne deziras ripozi tie. Li estas tipa junulo. (Bonvole gustumu la vorton « junulo ».)…

Do, li nepre devas vivi en la urbo. Li devas havi taŭgan pli malpli honoran oficon. Tio estas tre facila, ĉar li havas parencojn kaj konatojn eminentajn en ĉi-tiea socio. Kiam li vizitis nin je la tria aŭ kvara fojo, li estis en digna uniformo, kvankam baldaŭ ĝin anstataŭis nova eŭropa kostumo.

Ĉe Urba Sindefenda Unio li akiris seĝon de fakestro aŭ io simila, mi ne scias precize. Li devas ankaŭ havi belajn amikinojn, devas manĝi bongustajn kaj bonkvalitajn, kaj ĉio ĉi tio estas tute facila por li. -Se vi estas alispeca kamarado, mi ne estus tiel maltrankvilinta pro vi en la arestejo. -Duonŝerce mi konfesas al li.

-Ha, vi ne povas supozi, kiel bone mi amikiĝis kun la samĉambraj japanoj, kiuj estas ŝtelisto, trompisto, mortiginto, ruĝulo kaj aliaj! -Kuras sur liaj lipoj elkora rideto kaŭzita de l’ rememoro pri la amikeco en la speciala mondo. Momente li kvazaŭ forgesis la tra vivitajn suferojn.

Liaj ĝeneralaj problemoj tiel solviĝis. Sekve li devas zorgi nin. Li ne ĝojas ke liaj geamikoj estas polvokovritaj en la paperkorbo. Li pruntas tuton de duetaĝa domo posedata de lia intima amikino. Ni adiaŭas k-inon T, kiu multe kaj bonkore helpis min kiel vera fratino.

Ni adiaŭas la nigrohaŭtan ŝatindan formosjunulon O. Mi esperas ke ili daŭre laboru sinofere en la reciproka kamaradeca amo. Ni adiaŭu ankaŭ k-don R, sed nun li kuŝas en la universitata hospitalo. Unufoje ni vizitis lin tie. Li estas pli malvigla ol antaŭe, kvankam sur la vangoj ankoraŭ restas ruĝetoj kaj la milda rideto ne forlasas lin.

Al mi ŝajnas, ke li suferas ne sole malsanon, kiun la kuracistoj nomis -mi forgesis ĝian nomon. Kiam li povos revidi la formosan amatinon en karcero?

Malfeliĉa junulo! -Mi adiaŭas la aliajn studentojn, adiaŭas la tutan konstruaĵon, en kiu malgraŭ ĝia ruina aspekto tiel brilis kaj flamis la juna vivo. Mi ne ĝojas uzi la pasintan formon de la verboj, sed io devigas min. Ĉu ĉi tio estas fakto aŭ nur mia subjektiva sento, mi ne povas certi.

Niaj kunvivantoj en la nova loĝejo estas Dinko kaj ankoraŭ unu esperantisto, malriĉa senhejma studento en Universitato Sun Jatsen. Ni ame nomas nian neston “verda domo”, kiun ĉiutage purigas kaj ordigas “revolucia virino”, ano de l’ jam dirita kontraŭedziniĝa grupo.

La verda domo ankaŭ havas vakajn ĉambrojn, en kiuj ni bonvenigos Ĵelezon, se li ne sukcesos disvolvi nian movadon en Hankou kaj revenos ĉi tien por kunlabori kun ni. Ili ankaŭ servos aliajn kamaradojn preterpasontajn ĉi urbon. Kaj Dinko intencas okazigi kurson. Tamen, -li diras, -ĝi devas konsisti ekskluzive el knabinoj.

9. KANTONA INTERNACIA ASOCIO

De kiam ni sciiĝis ke ni nepre devas resti ĉi tie por sufiĉa tempo, en la kapo de L fikse sidadas plano : fari internacian propagandon per Esperanto. Sed kiel realigi? Antaŭ pli ol 10 jaroj, kiam Kantono estis plej revolucia, esperanta movado ĝuis sian floran periodon. La tiama urbestro estis esperantisto. Oni liveris grandan monsumon por la movado.

Tamen laŭ la esprimo ŝatata de multaj homoj, forpasis kaj ŝanĝiĝis la tempo. Nun Esperanton gardas grupeto da studentoj kiuj ne havas influon en la socio. Krom ili L konas ankaŭ “kulturistojn el Ŝanhajo”, kiuj eble komprenas la signifon kaj utilecon de Esperanto. Sed inter ili kaj la ĉi-tiea aŭtoritatularo ne troviĝas intima rilato.

Kaj jen revenis Dinko. Li amas knabinojn, frandaĵojn, novajn vestojn, komfortan loĝejon, li ankaŭ amas helpi amikojn, amas juston, veron, agadon, -eĉ batalon kaj revolucion. Jes, unuvorte, ĉion belan kaj bonan, ĉar li estas tipa junulo. Li, L kaj aliaj kelkaj amikoj komencis klopodi por la afero. Eble Dinko ĉiutage kuradis inter la eminentaj parencoj kaj konatoj, parolis entuziasme. Mi ne scias la detalojn, ĉar dume mi nur povis sidi en la verda domo.

La afero fine sukcesis. Fondiĝis Kantona Internacia Asocio sub la direkto de la propaganda departemento de la Registaro de Guangdong-provinco. La tasko de l’ asocio estas internacia propagando. Laŭ la uzotaj lingvoj ĝi entenas tri fakojn: esperanta, japana kaj angla.

Al la japana, kiu en efektivo estas kontraŭmalamika fako, ni deziras inviti s-ron Kazi kiu kaŝe loĝas en Hongkong kun sia edzino. Sed la aŭtoritatularo ne permesas. Por ili li estas nenio alia ol nekonata japano, kaj japanojn ili ne povas facile fidi.

Aldone ĉi tie estas malproksime de frontoj kaj nur ekzistas loka registaro. Ni do ne havas esperon tuj komenci tiun ĉi laboron. Ankaŭ la anglalingva fako ne funkcias baldaŭ.

Sole Esperanta fako konas sian vojon. Unue, la pliparto de l’ iniciatintoj estas esperantistoj, due, ili pli malpli havas sperton en la kampo de internacia propagando. Ĉiuj anoj de l’ verda domoo partoprenas inkluzive min. Ankaŭ k-do S, la reprezentanto de ĉi-tiea esperantista grupo. Tuj pretiĝis la adresaro de alilandaj esperantistoj kaj esperanto-grupoj. Ni eldonas monatan gazeton “Justeco”, en kiu ni knformas pri batalanta Ĉinio. Ni faros belajn medalojn kun surskribo “Amiko de Ĉinio”. Ni eldonos broŝurojn. La unua estu -konsilas Ĵelezo en Hankou -kolekto da miaj verkoj kaj tiuj de Kazi kiujn mi traduku. la kamaradoj konsentas lian proponon. Ĝi estos malforta, tamen justa krio kaj alvoko el la korfundo, kiun la japana popolo ne kuraĝas eldiri en sia lando. Al la broŝuro ni donos titolon “Parolas Japanoj”

Tiel burĝonis nia verda laboro en Kantono. Mi tamen ankoraŭ sentas malpaciencon. -Mi ja ne estas sennaciulo. Japano mi estas. Do, kiel japano en Ĉinio mi havas mian specialan devon. Kiam oni permesos min fari tion? Ĉirkaŭ mi oni ankaraŭ parolas en la lingvo kiun mi tute ne komprenas, kaj sur la stratoj multaj okuloj scivole, suspekte rigardas, rerigardas min, kvankam tio nun ne incitas min tiom maltrakvile kaj malagrable.

10. RETURNEN

Ĉiun antaŭtagmezon ni estas en la oficejo. Ĝi troviĝas ne malproksime de nia loĝejo, apudvoje pluras diversaj gravaj institucioj, antaŭ kies pordego severe staras gardosoldatoj. Estas mateno de l’ februara fino, post ĉirkaû 2 semajnoj de l’ fondo de l’ asocio. La suno brilas varme sur la blua ĉielo.

Antaŭ ne longe oni alarmis pri malamika aeratako. Sed strate estas tute ordinare. Antaŭ mi kiel kutime piediras al la oficejo. Kuniras kun mi la arfa kamarado. Ne alte super nia kapo bruas aeroplano. -Iom strange. Ĉu ĝi estas nia? Kvazaŭ al si mem diras la kamarado.

Tamen ĝi ne povas esti malamika. Kiel tiu sola kuraĝas flugi tiel malalte? Krome oni ne faris urĝan alarmon. Al mi ŝajnas nur, ke la aeroplano ĉiam estas super nia kapo, kvazaŭ ĝi flugas kien ni iras. Eble tio ĉi estas la sama iluzio, ke certaokaze la luno super ni impresas kvazaŭ ĝi sekvus nin kien ajn ni iru.

Mi sentas maltrankvileton. Ne kaŭzita de l’ aeroplano. Ĝi estas en la aero, do ĝi ne koncernas min sur la tero. La maltrankvileton vekas du viroj kiuj paŝas post ni. Komence mi provis pensi ke ili estas simplaj vojirantoj. Mi intence malrapidigas iom la paŝojn. Ankaŭ ili faras tion. Nenia dubo… Tiam al mi flustras la kamarado en Esperanto.

-Oni nin sekvas, ĉu vi ne rimarkis? Mi balancas la kapon senvorte. Kian rimedon ni havus, eĉ se ni scias? La aeroplano jam forflugis. La bruon ni apenaŭ aŭdas. Kiam mi sidiĝas en la oficejo kaj prenas plumon, envenas tiuj du viroj. Ili komencas paroli kun k-doj Dinko, L kaj S, kiuj antaŭvenis. Eĉ unufoje ili ne turnas sin al mi por demandi.

Ĉio similas kion mi travivis ĉe la haveno kaj en la hotelo Nova Oriento antaŭ 8 monatoj. Sed tiun ĉi fojon mi ne permesis min partopreni en la asocio sciante ke mi estas japano? Mi mem ja vidis mian japanan nomon sur la nomlisto de l’ laboruloj.

Kiam mi enpensiĝas, miajn orelojn preterpasas la vorto “aeroplano”. Nu, ĉu ili efektive diris, aŭ ankaŭ tio estas mia iluzio? Tamen entute kian rilaton havas la aeroplano kun mi? Mi ofte aŭdis, ke naciperfidulo svingas naztukon k.s., por montri la bombardcelon al superflugantaj malamikaj aeroplanoj.

Hodiaŭ survoje mi du-tri fojojn per naztuko ŝirmis la okulojn kontraŭ la fortaj sunradioj. Ĉu ili prenis tion kiel… Ha, kian sensencaĵon mi elpensas! La aeroplano estas certe ĉina. Ĉu ili ne scias tion? -Ĉu efektive ili diris ion pri la aeroplano? Eble estas mia iluzio.

Forpelo! Unu simpla vorto. Forpelo! -Ĝi ne estas mia iluzio sed fakto. Kaj oni aldonas al ĝi ankoraŭ vorton -“senprokrasta”.

Posttagmeze de l’ sekva tago mi jam estas en vagonaro al Hongkong. Min kunprenas Dinko. Lia patrinon havas ĉambrojn en Hongkong, kiel aliaj riĉaj kantonanoj, ĉar tiun ĉi “neŭtralan” urbon ne minacas malamika bombardado. Provizore mi estos tie kaj atendos L, kiu venos post unu-du tagoj. Li devas ordigi ĉion. Li estas ĉino, do oni ne forpelas lin el la lando.

Li povas resti en Kantono, se li volas, diris la detektivoj. Tio eble estas leĝo. Tamen kiel li povus lasi min sola? Tion faris duono el la kantonanoj kiuj havas japanan edzinon, inkluzive s-ron U. La alia duono kune kun la edzino rifuĝas en tiu ĉi neŭtrala zono. Certe ili estas multe pli saĝaj ol ni.

Kial ni ne restas en Hongkong tiam? Ĉu ni timis la karan vivon kaj la okulojn de japanoj? Tamen eĉ se tio ne ĝenus nin, ni ankaŭ estus riskintaj veni al la sino de batalanta Ĉinio. Mi ne volas senfare atendi la finiĝon de l’ milito kiel tiuj fratinoj. Mi ne volas iri ilian vojon. Mi esperis kaj kredis, ke ni iel kaj iam nepre povos venki la malfacilojn.

Mi esperis kaj kredis. Kaj tio realiĝas parte kaj -efemere… Mi foliumas la paĝojn de l’ ĵusa pasinteco. Ili deŝiriĝas subite, falas teren. Kaj poste – mi ne scias plu. Ĉu ili efektive ekzistis, aŭ estas nur mia iluzio? La vagonaro kuras, kuradas. Komencas krepuski-ĝi. Dinko silentas, kvankam li ne mienas severe.

Mi neniam supozis, ke li povas tiel longe ne paroli. Ĉe ĉiu stacidomo li aĉetas malgrandajn manĝaĵojn, metas ilin antaŭ mi. Inter ili troviĝas nigraj insektoj, ŝajne rostitaj, kiuj en aliaj lokoj nur ĝojigas infanojn kiel ludiloj. Nur por danki lian bonkoron, mi ne havas. Ne la insektoj porrbis ĝin. Ankaŭ Dinko mem malmulte manĝas. … Kiom da stacioj ankoraŭ estas antaŭ ni? Mi tute ne scias, ĉar tiufoje per ŝipo ni venis de Hongkong al Kantono. Mi ne demandas Dinkon. Ĉar, kiam ni atingos tien, mi perfekte indiferetas. Mi postulis de mi, ke mi ne estu unu el tiuj fratinoj. Tamen nun, volenevole mi trenas min sur ilia vojo griza kaj mallarĝa. Ili antaŭiris laŭplane, kaj mi postiras senplane. Sekve, tie min atendos nur nulo, nigra, absoluta nulo…

Kiam mi endormis? Mi vekiĝis de parolvoĉoj. —Apud mi staras du viroj en eŭropaj vestoj, post ili ĝendarmo. Ankoraŭ kelkajn vortojn ili parolas kun Dinko kantone. Mi ne komprenas ilian lingvon, sed povas supozi kion ili diras. En mia kapo aperas la pala figuro de l’ amatino de k-do R, kvankam mi neniam vidis ŝin.

Sciu, ŝi estas nur formosano, kaj mi ja japano mem! -Venis, finfine venis tio kio devis veni kaj jam minacis ne unufoje. Sed ĉi-momente mi ne sentas timon. Ĝin superas malamo kaj indigno kontraŭ tiuj kiuj prenas tiun rimedon. La kupeo jam estas prilumata de elektraj lampoj. Ĉu pro ĉi radioj Dinko aspektas pale?

—Ili diras ke ni reiru al Kantono. Milda estas lia tono. Certe li penas ne maltrankviligi min. Mi kapobalancas al li kun nevortigita esprimo de danko kaj pardonpeto. Ni elvagoniĝas ĉe l’ sekva malgranda stacio. Ĝi havas solan lampeton. Sur la kajo jam staras kvar ĝendarmoj. La prilumita vagonaro veturas for. Ni restas en la duonlumo, atendante tiun kiu nin portos tien de kie ni venis. La vespero de l’ februarfino estas malvarma, kaj glacie brilas la ĝendarmaj bajonetoj antaŭ ni.

—Nefinita fino—

Postskribo

Mi ne intencis nek kapablas skribi novelon aŭ romanon. Tiu ĉi verketo estas nur aro da fragmentoj el miaj travivaĵoj en Ĉinio. Miajn 7 jarojn en tiu ĉi batalanta regno, mi povas dividi en 3 periodojn. La unua estas vaga periodo, kiu komenciĝas je la alveno al Ŝanhajo kaj finiĝas per la vivo de l’ forpelito en Hongkong.

Portante la unusolan celon kaj esperon kiel publike partopreni la rezistmiliton, mi pasigis pli ol unu jaron vage-kaŝe. Do, la unua parto de En Ĉinio Batalanta devis esti tia, kia ĝi jam sin montris antaŭ vi, kvankam mi ne ŝatis doni al ĝi karakteron de aŭtobiografio.

La dua estas Hankou-a periodo. Dank’ al la helpo kaj klopodo de antaŭuloj kaj amikoj, tuj antaŭ la unua datreveno de l’ rezistmilito, mi ricevis permeson labori en kontraŭmalamika fako de unu centra organizo. Tiu ĉi periodo apenaŭ entenas 3 monatojn, ĉar jam meze de oktobro ni devis forlasi Hankou, kiu falis en la 26a.

Tre mallonga, sed kiel ekscita, vigla kaj streĉa ĝi estis! La pasio de l’ popolo, registaro kaj armeo atingis zeniton. La kunlaboro de Kuomintang kaj la Kompartio plene efektiviĝis. La rezistmilito ja estis tutnacia en la ver-vera senco de l’ vorto.

En tiu ĉi parto de l’ verketo mi plu ne bezonas rigardi min kaj la malgrandan medion ĉirkaŭ mi. Mi ja vidis, aŭdis kaj sentis kion forgesi mi neniam povos, kaj tio nepre kortuŝos ankaŭ justamajn homojn en ajnaj landoj.

La tria estas Chongqing-a periodo. Ĝi komenciĝas de l’ vintro en 1938. Kiam venos fino al ĝi, ne scias mi. Tiuvintre la tutan urbon ĉiutage kovris densa nebulo. Mi diris duonŝerce al najbaro, kiu estas ĉi-tieano: -Ĉu Chongqing ne havas la sunon? -La bona homo ŝajne ofendiĝis: -Kial ne? La sunon ni havas, nur ĝin kaŝis la nebulo.

Efektive, kiam venis la printempo, la nebulo malaperis, kaj ni vidis la sunon serene radianta sur la blua ĉielo. Sed strange, ni sentas, kiel se la nebulo ankoraŭ grize kaj humide ĉirkaŭas nin. Dum la lastaj jaroj en la ekstera mondo okazis grandaj ŝanĝoj direktataj al la lumo, tamen tiu ĉi nebula urbo ĉiam restas nebula.

Sub la nebulo mi vidis multe da tio kio ne devus havi lokon en batalanta Ĉinio. La trian parton de l’ verketo mi dediĉas por tio, kvankam al mi ne estas plezure. Jen tiel konturita estas la En Ĉinio Batalanta. Sed nun, kiam mi ankoraŭ eĉ la unuan parton ne plene ellaboris, mi ne povas ne interrompi. Por la proksima estonteco mi plu ne havos ŝancon daŭrigi ĝin. Estas bedaŭre ke ne enkorpiĝas la dua kaj tria partoj kiuj esence estas pli signifaj.

La vaga vivo forglitis malproksimen. Kvankam ĝi estis malfacila kaj maltrankvila, en la rememoro ĝi bildas emocia, eĉ amida. La Hankou-a periodo -ĉi tie mi ne limas ĝin per mia mallonga resto en Hankou, sed amplekse la tuton de l’ tiel nomata stadio en la milito -estas “rozo hieraŭa”.

Kaj jam kvin kaj duonan jarojn ni stagnas en la nebula urbo, ofte demandante ne al ni mem nek al aliaj: -ĉu ne estas la suno ĉi tie? Efektive la sunon nur kaŝas la nebulo, kiel diris mia najbaro? Tio eble estas vero kaj fakto. Tamen entute kiam malaperos la nebulo?…

Laste mi elkore dankas la antaŭulojn kaj amikojn esperantistajn kaj neesperantistajn, kiuj helpis kaj instigis min multe. Se ne estus ili, kie kaj kiel mi nun estus, eĉ supozi mi ne kuraĝas.

VERDA MAJO 10a, julio, 1944. en najbara vilaĝo de Chongqing.

LA UNUA PERIODO

-EN JAPANIO-

PRINTEMPA FRENEZO

Kiel vi scias, -mia amikino ekrakontis, -mi havas duonpatron. Oni diris, ke la sanga rilato estas tre forta. Tio estas vera aŭ ne, mi ne scias, tamen estas fakto, ke mi neniel povas lin ami. Antaŭ li mi ĉiam sentas malvarmegon preskaŭ instinkte.

La patrino kompreneble amas min; ankaŭ mi ŝin. Sed stranga atmosfero regas inter ni tri. La hejmo havas neniun ĉarmon por mi. Al mi malplaĉas la tiel nomata “varmeteco”. Ardo, se ne, malvarmego! Tamen ĝi estas pura revo. Mi ja nomas min “homo”. Ĉu vi ŝatas Nara’n? Monteto Wakakusa, Herbejo Asazi. Virina pejzaĝo. Sole virina. Rivero Saho, ha, ĝi belan nomon havas, sed ve!

Maro estas grandioza. Maro! Bone, bone, kiam oni naĝas, ŝipiras, rigardas – ĉiam. Cetere estas tute alia afero pri marbanejo homabunda… Ĉion forgesi mi povas. Tie homo estas bagatela ekzisto. Viroj, inoj, ĉiuj for, for! Surnaĝi sur ondoj – tio estas tre bona, ĉu ne?

Sed iufoje tedo kaptas onin. Sammaniere ondas, ondiĝas, ondresaltas; ondoj, ondoj… Nur ripeto. Vi diras, homoj ankaŭ tiaj? En neula senventa tago ĝi donas malĝojon neesprimeblan. Supozu; kiam ege blovas, mi sola staras sur marbordo sablokovrita.

Mi inklinas laŭte krii kontraŭ la furioza ondaro. Printempa maro iom stranga, ĉu? Tamen ĝin vidi mi soife deziris. Ha, mi ja ĉirkaŭ duonjaro estadis for de la maro.

Mi pasigis la lastan libertempon sur Monto Kooya. Ĝi jam sufiĉe vulgariĝis. Monto ĝi ne estas, jes, urbeto. Budaismon mi ne ŝatas, nek komprenas, sed templa atmosfero iomete al mi plaĉis. Mi adiaŭis ĝin la sepan de aprilo; fino de la libertempo. Kelkaj tagoj malrapide fluis. Tiam mi tre deziris hejmeniri. kial, mi ne scias. La sento estis forta, fortega. Mi neniel povis ĝin venki.

“La patro min vokis telegrame.” Mi trompis la mastrinon de l’ loĝejo. Al la lerejo neniun anoncon. Ĉe la stacio mi hazarde kaptis vagonaron al Nagoya. Dio aŭ diablo min favoris; en Nagoya kaj en Tokio mi ne bezonis multe atendi. Malfrue en tiu vespero mi atingis mian domon. La maro de la patrovilaĝo altiris min, aŭ la “hejmo”? Aŭ Nara elpelis min? Mi ne scias…

Mi vigle eniris la domon. En ĝi regis silento. La patro kuŝante legis gazeton. La patrino kudris ion. Granda surprizo! Al mi ŝajnis. Tempeton ili nenion diris. Post minuto la patrino ekdemandis kun hezito. “Ĉ…ĉu vi malsukcesis en la ekzameno?” Ba! kia sensencaĵo!

“Tute ne.” Mi respondis mallonge. “Pro ia malsano? Iom da trankvilo al ŝi survizaĝiĝis. “Nenia.” Tiu ĉi respondo, mi supozas, sonis indiferente-malvarme.

Ŝi rigardis min kun mieno demanda kaj malkvieta. La patro tute senĝene legadis. Sed kio estis en lia koro? Nur diablo ĝin scius. Glacian silenton mi rompis per la sekvaj vortoj unutonaj: “Mi revenis, ĉar mi deziris.”

Ho, tiama esprimo de la patrino… “Ĉu ĝi la vero? Vi povas ĵuri, ke alia kialo absolute ne estas?” Mia respondo estis sen vorto. “Vi-kaprica, arbitra… Kian pretekston vi prezentis antaŭ instruistoj? Ĉu vi ne hontas kiel…kiel studentino? Ne pensas pri la patro, vi sendankulo?”

Eksciinte ke neniu grava kaŭzo ekzistas, ŝi komencis riproĉi-prediki per virina multparoleco. Mi penis nenion aŭdi. Tamen la oreloj malbenitaj. Fine ŝi konfesis. “La najbaroj diros ion kaj alian tuj kiam ili vidos vin.”

Jes, konfeso! Aĥ, mi scias, kiaj estas tiuj scivolemaj, babilemaj, kalumniamaj. Vi, urbano, tion ne povas supozi. Ili ĉiuj konas, ke mi lernas en la kolegio. Morgaŭ diversaj demandoj bagatelaj ĝenos la gepatrojn. Se mi estus hejme neniofara, ili murmurus, ke mi estas ftiza, kaj…

“Patrino, ĉu onidiro tiom vin embarasas?” “Ne por mi, sed por vi. Mi timas, infano mia, ke ilia malbondiro vundos vin.” “Tio estas mensogo! Vi amas nur vin mem. Se vi, patrino, vere min amus, lasu min. Ĝi estas plej dankinda por mi.”

“Ne parolu tiel, mia. Ankoraŭ juna vi estasss, tial tia opinio al vi venas. Mi diras, estas plej bone, ke mi lasu vin.” La hejmo malvarma. La maro jam senĉarma, la maro, kion vidi mi tiel deziris. La patrino petis, petegis, ke mi akceptu ŝian vorton.

-Neniu najbaro rimarkis min reveni, ĉar malfruege en tiu vespero mi rikiŝo-veturis de la stacio ĝis la domo. En la vilaĝo oni kutimas frue fermi la pordon. Mi kapjesis obeeme.

La sekvas tagon mi ne montris min el la ĉambreto plej interna. La patrino iris al la stacio Kisarazu kaj ordonis ke oni venigu rikiŝon en la venonta frumateno. Estis stranga tago. Neniu eksterordinara sento en mi. Vesperiĝis… mateniĝis.

Dum la restado mi eĉ unu vorton ne interŝanĝis kun la patro. Ĝuste je la 4-a kaj duono alvenis rikiŝo. Ekestis disputo inter mi kaj la patrino pro bagatelaĵo Mi mute envagoniĝis.

Kun kolero
For de l’ hejmo
Grinco ju pli
Medito des pli.
Sur la vagono
Fermiĝas okuloj.

La unua vagonaro, en kiu mi estis, ekveturis je la 5-a. Post du horoj alvenis Ryoogoku’n. Sekve mi devus rekte iri al Tokio-stacio, tamen ne faris. Unu horon poste mi trovis min promenanta Aoyama-tombejon. Kvieta loko ĝi estas. Mi subiris ĉerizfloran tunelon belegan. Sekvis piediro sur strato Sinzyuku.

Ho, granda homamaso. Homoj, homoj, homoj. Kial tiel multe? Kiom el ili sentas ĝojon vivi? Havas meriton vivi? Paŝante kun la okuloj sur antaŭenirantaj dorsoj, mi pensis, se mi pafus, la kuglo tra la brusto de la unua, al la dua, tria…al multaj preskaŭ samtempe. Mi ligus ilin per drato tra la truoj kaj ĵetus en maron…

Al la Hospitalo Matuzawa -por eviti miskomprenon mi klare deklaras, ke mi iris ne kiel krompersono. Tie ankaŭ nebule floris ĉerizarboj. Freneziĝi estas tre feliĉe por si mem. Mi estas egoisto. Mi bone memoras, kiam mi imitis frenezulon antaŭ amikinoj.

Tio estis ankaŭ en printempo. Ili ege surpriziĝis, timis, ĉar ili kredis ke mi efektive ekestas freneza. Kia agrabla momento!! Mi imitis, nur imitis, tamen… Mi staris antaŭ la hospitala pordego, poste rondiris ĉirkaŭ ĝi. La gardisto ne malhelpis.

Mia mieno estis ordinara, mi supozas. Antaŭ homo, kiu ne elperdas racion, eĉ pordo de frenezul-hospitalo ne malfermiĝas. Kiam krepuska vualo sin etendis, mi kotori-kotori-suriris ŝtonŝtuparon de Templo Kentyoozi. Sur teron apud sonorilturo mi glue sidiĝis. Morte laca mi estas.

Kvankam soifa, mi ne kuraĝis iri kuirejon por peti akvon. Mi gape sidis kvazaŭ idioto. Ho bone, aperis bonzo. Estis bela junulo kun balailo. “Ĉu vi ne bonvolus doni tason da akvo al mi?” La bonzo metis la balailon ĉe la turon kaj iris returnen.

Baldaŭ li reaperis kun arĝenta pleton sur kiu estis glaso plena de kristala akvo. Ha, kiel glacie malvarmega, bongusta! Ĉu floroj ne falis en la glason, vi diras? Unu belan bildon tamen banalan vi povas prezenti antaŭ vi, se vi malatentas mian tiaman animsenton. Fantazio de frenezulino? Ne, tute ne.

Tiun nokton mi balance veturis laŭ Tookaidoo-linio. Malsaton mi sentis, ĉar mi vagadis la tutan tagon senmanĝe. Mi havis sufiĉe da mono, sed volis nek iri manĝovagonon nek montri la vizaĝon el fenestro por voki vendiston.

Post tempeto mi rememoris, ke la patrino donis al mi ion verŝajne manĝeblan. Rapide mi ĝin malfermis; estis “yookan” en granda peco. Tuj mi ekmanĝis kaj manĝis preskaŭ senkonscia. Kiam la duono malaperis, subite forta malagrablo min atakis. Neesprimebla ĝi estis.

Abomeninda dolĉego en la buŝo, stranga maso en la stomako, -bone, se nur tiel estus! Rezulto pro kaŭzo tute foriĝis, nur restis malpura fluidaĵo en mi. Nihilismo? Ne, pli ol. Io, io plenkaptis min. Nek stari, nek sidi mi ja povis. Kiel mi dezirus movegi min sovaĝe! Aĥ, mi volus distranĉi min mem.

Pasis minutoj. Mi rigardis eksteren kun la mentono sur la fenestra sojlo. Ĉie regis nokto. Mallumo. Absoluta. Neniu lampeto homdoma. La vagonaro certe kuris sur kamparo. Ĉu vi scias ke fumo elĵetata el la lokomotivo estas fajro? Mi ekstaris por iri necesejon, tiam mi vidis timigan lunon-el kiu kvazaŭ gutis sangeroj. En la paketo mi havis tri skatolojn da kaltimono.

La vagonaro haltis, “Hamamatu, hamamatu,” mi aŭdis laŭtan voĉon de stacioficisto. Abrupte stariĝis maljunulo, kiu ĝis nun dormadis antaŭ mi. Li aĉetis lunĉon, tuj komencis manĝi. Ha, en tia noktomezo! Kun terura bruo la vagonaro trapasis la ferponton sur Lago Hamana.

Al mi reviviĝis la akvo malklara nigre-blua, apud kiu ni iam vagis. Preskaŭ ĉiuj el la pasaĝeroj estis en dormo. Naŭzaj, harozaj kruroj maldece eligitaj, malstreĉa vizaĝo-haŭto lavata sub lampolumo, duone malfermitaj buŝoj lacigitaj. Se en mia vidkampo sin trovus infano, kiu dormas kun naiva vizaĝeto, la afero supozeble irus alidirekten.

La homoj, pri kio mi supre menciis, forte spronis mian senton. Mi jam eniris lokon seneliran. Kiel virinoj faras por endormi, mi sidiĝis kun la kapo inter fenestro kaj seĝapogilo… Aĥ, amikino, vi rekte rigardas min? Mia parolo iom sentimentaliĝis. Transen mi kuru.

La sekvantan tagon mi trovis min en blanka liaĵo. Estis en hospitalo proksime al la stacio Nagoya, tio klariĝis al mi poste. Iel laca kompreneble mi estis. Nebule mi ekkonis blankan koloron, tamen nenio venis en la kapon pri la estinteco kaj la estonteco.

Doloron mi tute ne havis, kaj baldaŭ ree enfalis profundan dormon. Ĉe la dua vekiĝo juna kuracisto -aĥ, se tiel diri ankaŭ seninterese. Nun mi rakontu pri la tria. Mi komence aŭdis mallaŭtan voĉon, ĝi pli kaj pli klariĝis, fine ekestis vortoj… Bedaŭrinde oni ne povus lasi ŝin plu ne la sama klaso…

Komprenis mi, ke la parolantoj estas du virinoj, laŭ senpera esprimo, mia patrino kaj f-ino Azuma. Tiam mi jam rememoris ĉion, tamen kiel alies aferon, estas strange. Mi decidis, ke mi ŝajnigu min dormanta. Vi enuas, ĉu? Ankaŭ mi iom. Sed mi asertas; maljuna fraŭlino nomata inspektorino de lernej-pensiono estas tre tre teda estaĵo.

Animan delikateco ŝi neniom havas. Neriproĉebla, vi diras? Hm, povas esti. Se ŝi zorgus pri ĉiu individuo delikate, ŝi eĉ sekundon ne povus vivi meze de 300 junulinoj. Sed malgraŭ ĉio la parolo estis tro aferema por ŝanĝi kun patrino tuj antaŭ lito de fuŝa sinmortiginto.

Cetere, ion diri kontraŭ tio mi ne rajtas nek deziras. Tiutempe ĝi ne donis pikan impreson sur mi. Provi sinmortigon ne estas tre malbone, ha, ha… Vi demandas, ĉu mi ne intencas ankoraŭfojon kun plena preparo. Nur nun kaj en la proksima estonteco, absolute ne.

Troviĝas kelkaj homoj kiuj suferas -aŭ ĝuas, mi ne scias, -sinmortigan malsanon. Jam la dekdua? Mi tro longe babilaĉis. Hodiaŭ mi venis peti vian instruon pri la japana gramatiko. Ĝi estas sensenca kaj nekomprenebla. Ha vi ridas, je kio? Jen mi ekkomprenas, je tiu ĉi desegnaĵo.

Ĉu vi postulas klarigon? Bone. Mi enskribis ĝin dum la lasta lekcio. Belega, ĉu ne? Kompreneble ĝi ĉion elbruligas, homon, urbon, herbon -jes, ĉion! Ha-ha-ha-ha…

Hasegawa Teru (Verda Majo)

http://eo.wikipedia.org/wiki/Verda_Majo

SemiPD-icon.svg

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s

%d bloggers like this: