Pri la akuzativo. Jen simpla klarigo. La subjekto agas celprenante la objekton. Ĉi tiu lasta prenas n-finaĵon. Oni ne devas uzi tiun finaĵon kiam la verbo parolas pri la stato de la subjekto mem. Ekz. estas, ekzistas, restas, iĝas ktp. En la itala oni ofte konfuzas la verbojn transitivajn kun tiuj netransitivaj. Sed tiu konfuzo fariĝas videbla nur kiam tiu persono parolas aŭ skribas en Esperanto kaj uzas frazojn kun sisterona akuzativo. Ekzemple: Mi estas esperantiston. Mi estas komencanton. Mi loĝas en Italion.

Ekzemplofrazo por la akuzativo: La homo rigardas la monton.
Kiu rigardas ? La homo ! Do “homo” estas la subjekto.
Kiu estas rigardata ? La monto ! Do la “monto” estas rekta objekto,
sekve oni tie uzas la n-finaĵon: La homo rigardas la montoN. 

Averaĝa esperantisto estas kutimiĝinta distingi la subjekton de la objekto nur per vortordo kaj li, erare, supozas ke la lasta vorto havas ĉiam la n-finaĵon. Tiu supozo estas malvera ĉar en la lasta pozicio povas troviĝi ankaŭ subjekto, ne nur rekta objekto. Jen kial ni bezonas ekzercilon por lerni la ĝustan uzon de la akuzativo. Preskaŭ tri kvaronoj de la eraroj koncernas ĝuste la misuzon de ĉi tiu tre grava gramatikero. Se iu havas dubojn pri la uzo de la n-finaĵo, jen senpera reta aliro al tri ekzerciloj. La dua estas kanzono kantata de Emanuele Rovere:

http://legoscia.github.io/nfa/index.html‬
https://www.youtube.com/watch?v=r4-KZWearSI

http://tiborfabian.com/EkzerciloPorLaAkuzativo/

Se iu, anstataŭe, deziras legi pli detalajn gramatikajn klarigojn, jen taŭga ligilo por li: ‪

http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/rolmontriloj/n/index.html

Krome, jen alia interesa helpilo pri transitiveco kaj netransitiveco. Temas pri 1000-vorta vortareto en kiu la netransitivaj, senobjektaj verboj estas evidentigitaj per ruĝa koloro. La aŭtoro estas Remuŝ:

http://remush.be/tezauro/Kontakto.html

——————
@@@@@@@@@@@@@

Se la sekva ŝerco respegulus la realan mondon, ĉi tiu mondo estus vere stranga, ĉar en la reala vivo ĉiuj scias kiu estas la aganto kaj kiu estas celita per la ago de la aganto. En situacio kiel sube neniu bezonas gramatikan analizon por scii ke li estis viktimo de ŝtelisto. Tamen en la mirinda regno Gramatika ĉio estas ebla. Oni ne plu memoras pri la reala vivo:
————————————————————-
Proksime al iu Esperanta Kongreso, ŝtelisto kun pistolo en mano, diras al kongresano: DONU AL MI VIAN MONUJON! La kongresano komencas priserĉi la poŝojn de la ŝtelisto. -Ĉu vi freneziĝis?, diras la ŝtelisto. -Pardonu, diras ĉi tiu, mi estas komencanto kaj mi ankoraŭ ne kapablas distingi subjekton de la objekto…. Momenton!…Kiu estas la aganto? Ĉu vi aŭ mi? Kaj la agato? …Damne!…Mi meritas tion, li pensis. Jen kial mia instruisto insistis tiom pri la akuzativo. Mi ne volis aŭskulti lin kaj nun mi havos kion mi meritas. Nun mi eĉ ne scias ĉu mi estas aganto aŭ agato… Subjekto aŭ rekta objekto? Kion mi nun devas fari? Ĉu mi estas ŝtelisto aŭ viktimo de ŝtelisto? Bo…! :-/ ;-)

Bonan ekzercadon!

Ju pli vi ekzercos despli sperta vi fariĝos:

http://legoscia.github.io/nfa/index.html

https://youtu.be/r4-KZWearSI

https://www.youtube.com/watch?v=r4-KZWearSI
@@@@@@@@@@@@@

Eugen Fabian

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s

%d bloggers like this: