1)Kial vi zorgas pri aferoj kiuj povus okazi al vi sed kiuj povus
ankaŭ ne okazi. Mi intencas diri: dombrulado domdisfalo kaj aliaj
eventoj okazas al ni sed ili ne staras en embusko. Anstataŭe, malfermu
la okulojn kaj evitu tiujn danĝerojn kiuj volas surprizi nin. Suferi
ŝiprompiĝon, fali sub kaleŝon estas okazoj raraj, ankaŭ se gravaj sed
estas daŭra danĝero tiu kiu venas de homo al homo.Prepariĝu por
alfronti ĝin tenante la okulojn malfermitaj ĉar ne ekzistas danĝero
pli frekventa, pli persista, pli entrudema ol tiuj.

2) La ĉielo estas minacema antaŭ ol eksplodas la tempesto. La domoj
knaras antaŭ la defalo. La dombruladon preanoncas fumo. La danĝero
venanta de la homo estas improviza kaj kamuflas sin plej zorgeme ĝuste
kiam ĝi estas plej proksima. Vi eraras kredi al la vizaĝoj kiujn vi
renkontas. Ili havas aspekton de homoj sed animon de ferocaj bestoj.
La ferocaj bestoj estas danĝeraj je la unua atako. Se ili preterpasis
ili ne plu serĉos vin. Nur la bezono devigas ilin ataki. Ili atakas
pro malsato aŭ timo. Anstataŭe al homo plaĉas neniigi alian homon.

3) La penso de danĝero devenanta de la homo devas pensigi vin al via
homa devo. Unuflanke evitu suferi maljustecon, aliflanke evitu
suferigi aliajn pro via maljusteco.Ĝoju pro la bonfarto de ĉiuj kaj
kortuŝiĝu pro la malbonfarto de iuj kaj memoru kion vi devas fari kaj
kion vi devas eviti.

4) Vivante tiel kian avantaĝon vi havos? Vi savos vin de la trompoj
kvankam ne de la ofendoj. Rifuĝu vin, laŭeble, en la filozofion. Ĝi
protektos vin en sia sino. En ĝia sanktejo vi estos sekura aŭ almenaŭ
pli sekura. Interfrapiĝas nur tiuj kiuj sekvas la saman vojon.

5) Pro la filozofio vi ne devas fieri. Praktiki ĝin kun malrespekto
kaj aroganteco kondukis multajn al danĝero. Ĝi servu al vi por forigi
viajn malvirtojn kaj ne por riproĉi ilin al la aliaj. Ne malkonkordiĝu
kun la komuna moralo kaj ne donu la impreson ke vi kondamnas ĉion kion
vi ne faras. Oni povas esti saĝaj sen afektado kaj sen provoki
envion.
Fartu bone!

[1] Quid ista circumspicis quae tibi possunt fortasse evenire sed
possuntet non evenire? Incendium dico, ruinam, alia quae nobis
incidunt, non insidiantur:illa potius vide, illa [vide] vita [illa]
quae nos observant, quae captant.Rari sunt casus, etiamsi graves,
naufragium facere, vehiculo everti: abhomine homini cotidianum
periculum. Adversus hoc te expedi, hoc intentisoculis intuere; nullum
est malum frequentius, nullum pertinacius, nullumblandius. [2]
Tempestas minatur antequam surgat, crepant aedificia antequamcorruant,
praenuntiat fumus incendium: subita est ex homine pernicies [est],et
eo diligentius tegitur quo propius accedit. Erras si istorum tibi
quioccurrunt vultibus credis: hominum effigies habent, animos ferarum,
nisiquod illarum perniciosus est primus incursus: quos transiere non
quaerunt.Numquam enim illas ad nocendum nisi necessitas incitat; [hae]
aut fameaut timore coguntur ad pugnam: homini perdere hominem libet.
[3] Tu tamenita cogita quod exhomine periculum sit ut cogites quod sit
hominis officium;alterum intuere ne laedaris, alterum ne laedas.
Commodis omnium laeteris,movearis incommodis, et memineris quae
praestare debeas, quae cavere. [4]Sic vivendo quid consequaris? non te
ne noceant, sed ne fallant. Quantumpotes autem in philosophiam recede:
illa te sinu suo proteget, in huiussacrario eris aut tutus auttutior.
Non arietant inter se nisi in eademambulantes via. [5] Ipsam
autemphilosophiam non debebis iactare; multisfuit periculi causa
insolenter tractata et contumaciter: tibi vitia detrahat,non aliis
exprobret. Non abhorreat a publicis moribus nec hoc agat ut
quidquidnon facit damnare videatur. Licet sapere sine pompa, sine
invidia. Vale.

_______________________

http://ephemeris.alcuinus.net/nuntius.php?id=753

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s

%d bloggers like this: