Parolado de Mahatma Gandi

Parolado de Mahatma Gandi:

Oni metos nin en prizonon, oni monpunos nin, oni forprenos nian havaĵon sed ili neniam povos forpreni nian memrespekton se ni mem ne donos ĝin al ili. Voĉo de aŭskultanto: Ĉu vi jam estis en prizono? Oni torturos nin, oni batos nin…Mi vokas vin al la batalo, al la batalo kontraŭ la kolero kaj ne por provoki ĝin. Ni ne pafos. Sed ni ne evitos iliajn pafojn kaj per nia doloro al ili ni montros ilian maljustecon. Kaj ĉio ĉi portos doloron kiel portas ĝin ĉia batalo sed ni ne povas perdi. Ni ne povas. Ili povos torturi mian karnon. Ili povos rompi miajn ostojn. Ili povos ankaŭ mortigi min. Tiam…Tiam ili povos havi mian kadavron…SED NE MIAN OBEON!… Aplaŭdo.

………..

Jen kelkaj pensoj de Gandhi pri la edukado, precipe pri la neceso uzi la gepatran lingvon, kaj ne ‘fremdan lingvon’ kiel la anglan. Iom ironie, preskaŭ ĉio kion li diras estis originale verkita en la angla. Tiuj ĉi liaj pensoj estas kolektitaj en la libro Gandhi on Education (National Council for Teacher Education, Nov-Delhio 1998), kiu legeblas surrete ĉe     http://www.ncte-in.org/index.php

Mi elangligis partojn de ĉapitroj 5 kaj 6 de tiu ĉi libro.

Eksperimentoj kun la Vero | Hejmen

5

La Edukado je Diversaj Niveloj, kaj Parencaj Demandoj

[…]

Kelkaj Parencaj Demandoj

Jam verkinte la antaŭajn tri artikolojn pri la elementa edukado, estas nun iom facile respondi al la sekvaj demandoj:

Iam vi diris, ke se la ŝarĝo de la angla estus malpezigita, ŝpariĝus kelkaj valoraj jaroj kiuj nun estas malŝparataj en la vivoj de studentoj. Kio estas via takso pri la jaroj malŝparigitaj, kaj la perdo al la socio?

Unue mi klarigu kion mi celas per malpezigi la ŝarĝon de la angla. Mi ne celas, ke la studentoj entute ĉesu la lernadon de la angla. Ni lernu ĝin kaj uzu ĝin sed nur kiel Franco konas kaj uzas la anglan; tiel estas, ni devas lerni kaj koni ĝin kiel oni scias fremdan lingvon. Se ni provas limigi la lernadon de la angla ĝis tiu grado, ni ne estus devigitaj pensi en la angla kaj paroli ĝin laŭ la ĝusta prononco kaj skribi ĝin kun la regado de Brito. Mi emas kredi, ke ĉiu studento malŝparas almenaŭ kvin jarojn de sia vivo en tiu ĉi senutila klopodo. Ne nur tio, tiu ĉi deviga laborego pri afero al kiu li ne sentas veran allogon kripligas lian povon de originala pensado. Lia korpo malfortiĝas kaj li iĝas preskaŭ sorbopapero — blinda imitanto de supraĵoj. Kiom pli povas homo akiri, se li spezas kvin jarojn akirante scion per sia gepatra lingvo? Kiom da tempo kaj energio li ŝparus? Li facile akiros la plej bonajn pensojn per la propra lingvo, kaj ankaŭ evitos la grandan penon de la regado de malfacila prononcado de fremda lingvo.

[…]

La Supera Edukado

[…]

5. La uzo de fremda lingvo kiel la instrulingvo en Barato kaŭzis nekalkuleblan intelektan kaj moralan difekton al la nacio. Ni estas tro proksime al nia propra epoko por juĝi la gravecon de la damaĝo. Kaj ni kiuj ricevis tian ĉi edukadon devas esti kaj la viktimoj kaj la juĝistoj — preskaŭ neebla tasko.

Tial mi pretendas, ke mi ne estas malamiko de la supera edukado. Sed mi estas malamiko de la farmaniero de la supera edukado en tiu ĉi lando. Laŭ mia plano estos pli kaj pli bonaj bibliotekoj, pli kaj pli bonaj laboratorioj, pli kaj pli bonaj esplorinstitutoj. Laŭ tiu plano ni havos armeon da ĥemistoj, inĝenieroj kaj aliaj fakuloj kiuj estos veraj servistoj de la nacio, kaj respondos al la diversaj kaj kreskantaj bezonoj de popolo kiu iĝas pli kaj pli konscia pri siaj rajtoj kaj bezonoj. Kaj ĉiuj el tiuj fakuloj parolos, ne fremdan lingvon, sed la lingvon de la popolo. Ilia scio estos la komuna posedaĵo de la popolo. Estos vere originala laboro anstataŭ nur imitado. Kaj la kosto estos egale kaj juste distribuata.

Harijan, la 9an de julio 1938 (Verkaro 67, pĝ. 158)

6

Pensoj pri Diversaj Aspektoj de la Edukado

Gepatra Lingvo estas Fundamenta

Mi devas kroĉi al mia gepatra lingvo, same kiel al la mamo de la patrino, malgraŭ ĝiaj mankoj. Nur ĝi povas doni al mi la vivdonantan lakton.

Harijan, 25 August 1946 (Plena Verkaro 85, p. 88)

…..

Instrulingvo: la Gepatra Lingvo

Mi esperas, ke tiu ĉi universitato1 certigos, ke la junuloj kiuj venas al ĝi ricevos la instruon per siaj gepatraj lingvoj. Nia lingvo estas spegulo de ni mem, kaj se vi diros al mi, ke niaj lingvoj estas tro malriĉaj por esprimi la plej bonajn pensojn, mi diros, ke ju pli bone ni estas forigitaj de la ekzisto, des pli bone estus por ni. Ĉu estas homo kiu revas, ke la angla povas iĝi la nacia lingvo de Barato? (Krioj de “Neniam”). Kial tiu ĉi handikapo por la lando? Konsideru eĉ momente kian neegalan kurkonkurson niaj knaboj devas kuri kun ĉiu brita knabo. Mi havis la privilegion babili intime kun kelkaj profesoroj de Puneo. Ili deklaris al mi, ke ĉiu barata junulo, ĉar li atingis sian scion per la angla lingvo, jam perdis minimume ses valorajn jarojn de la vivo. Multobligu tion per la nombro de la studentoj kiuj venas el niaj lernejoj kaj kolegioj kaj eltrovu por vi mem kiom milojn da jaroj la nacio jam perdis. La akuzo kontraŭ ni estas, ke ni ne posedas la iniciaton. Kiel ni havu ĝin se ni devas dediĉi la valorajn jarojn de niaj vivoj al la regado de fremda lingvo? Ni malsukcesas ankaŭ en tiu ĉi provo…. Mi jam aŭdis, ke finfine estas la angla-edukita Barato kiu gvidas la nacion, kaj faras ĉion por la nacio.

Estus monstre se estus alie. La nura edukado kiun ni ricevas estas la angla edukado. Certe ni devus montri almenaŭ iom da rezultoj pro ĝi. Sed supozu, ke ni estis ricevantaj dum la pasintaj kvindek jaroj la edukadon per niaj vulgaraj lingvoj, kion ni hodiaŭ havus? Ni havus hodiaŭ liberan Baraton, ni havus niajn edukitajn virojn, ne kvazaŭ fremduloj en sia lando, sed parolante al la koro de la nacio; ili estus laborantaj inter la plej malriĉaj de la malriĉularo, kaj ĉio kion ili estus gajnintaj dum la pasintaj kvindek jaroj estus heredaĵo por la nacio. (Aplaŭdo). Hodiaŭ eĉ ne niaj edzinoj kunhavas niajn plej bonajn pensojn. Vidu Profesoron Bose kaj Profesoron Ray, kaj iliajn brilajn esploradojn. Ĉu ne estas hontige, ke iliaj esploradoj ne estas la komuna posedaĵo de la popolo?

1Prelego en la universitato Banaras Hindu University, la 6an de februaro 1916

Prelegoj kaj Verkoj de Mahatma Gandhi, pĝ. 318-20 (Plena Verkaro 13, pĝ. 211-12)

Fremda Instrulingvo

La fremda instrulingvo kaŭzas cerbolacigon, streĉas la nervojn de niaj infanoj, igas ilin parkerlernantoj kaj imitantoj, tute netaŭgaj por originala laboro kaj penso, kaj malebligas, ke ili filtrigu sian lernadon al la familio aŭ la popolo. La fremda instrulingvo igis niajn infanojn preskaŭ fremduloj en ilia propra lando. Ĝi estas la plej granda tragedio de la aktuala sistemo. La fremda instrulingvo malpermesas la kreskadon de niaj vulgaraj lingvoj. Se mi posedus la povojn de despoto, mi hodiaŭ haltus la lernigadon de niaj knaboj kaj knabinoj per fremda instrulingvo, kaj postulus, ke ĉiuj instruistoj kaj profesoroj, sub la minaco de maldungigado, enkonduku la ŝanĝojn tuj. Mi ne atendus ĝis la verkado de la lernolibroj. Ili sekvos la ŝanĝon. Jen malbono kiu bezonas tujan kuracilon.

Young India, la 1an de septembro 1921 (Plena Verkaro 21, pĝ. 40)

La Vulgara Lingvo kontraŭ la Fremda Instrulingvo

Se ne estus la fakto, ke la nura supera edukado, la nura valora edukado, estas ricevita de ni per la angla, estus nenia bezono pruvi tiel memevidentan propozicion kiel tiu, ke la junularo de nacio, por ke ĝi restu nacio, devas ricevi ĉiun instruadon, inkluzive la plej altan, en sia propra vulgara lingvo aŭ lingvoj. Certe estas memdemonstrebla propozicio, ke la junuloj de nacio ne povas fari aŭ daŭrigi vivantan kontakton kun la popolo krom se ilia scio estas ricevata kaj asimilata per tia lingva medio kian komprenas la popolo. Kiu povas kalkuli la nemezureblan perdon kiun suferis la nacio pro la fakto, ke miloj de ĝiaj junuloj estas devigitaj malŝpari jarojn regante fremdan lingvon kaj ĝian idiotismon de kiu ili havos en la ĉiutaga vivo la plej malmultan uzon, kaj lernante kiun ili devis neglekti la propran gepatran lingvon, kaj la propran literaturon? Ne estas pli granda superstiĉo ol tio, ke lingvo ne kapablas pligrandiĝi aŭ esprimi profundan aŭ sciencajn ideojn. Lingvo estas preciza spegulo de la karaktero kaj la kresko de ĝiaj parolantoj.

Inter la pluraj malbonoj de fremda regado, tiu ĉi pesta trudado de fremda instrulingvo sur la junulo de la lando estos taksata de la historio kiel inter la plej granda. Ĝi sapeis la energion de la nacio, ĝi mallongigis la vivojn de la studentoj, ĝi fremdigis ilin de la popolo, ĝi faris la edukadon nenecese altkosta. Se daŭriĝos tiu ĉi procezo, ĝi eble forrabos la nacion de ĝia animo. Tial, ju pli baldaŭ edukita Barato liberigos sin de la hipnota sorĉo de fremdlingva instrulingvo, des pli bone estus por ĝi kaj por la popolo.

Young India, la 5an de julio 1928 (Plena Verkaro 37, pĝ. 22)

Nebaratiganta Edukado

Ĉiutage mi trovas pruvon de la pligrandiganta kaj daŭranta maljustaĵon farita al milionoj per nia malvera nebaratiganta edukado. Tiuj ĉi bakalaŭroj kiuj estas miaj valoraj kunlaborantoj baraktas kiam ili volas esprimi siajn plej intimajn pensojn. Ili estas stranguloj en siaj propraj hejmoj. Ilia vortprovizo en la gepatra lingvo estas tiom limigita, ke ili ofte ne povas fini siajn diraĵojn sen uzo de anglaj vortoj kaj eĉ frazoj. Nek povas ili ekzisti sen anglaj libroj. Ili ofte skribas unu al la aliaj en la angla. Mi citas la kazon de miaj kunuloj por montri kiom profunde jam eniris la malbonon. Ĉar ni konscie penis plibonigi nin.

Oni argumentas, ke ni ne zorgu pri la malŝparo, se el la kolegianoj, oni povas fari unu Jagdish Bose. Mi tute konsentus kun tiu ĉi argumento, se la malŝparo estus neevitebla. Mi esperas, ke mi montris, ke ĝi estis kaj eĉ nun estas evitebla. Plue, la kreado de Bose ne helpas la argumenton. Ĉar Bose ne estis produktaĵo de la nuna edukado. Li leviĝis malgraŭ la teruraj handikapoj sub kiuj li devis labori. Kaj lia scio iĝis preskaŭ netransdonebla al la popolo. Ni ŝajne nun kredas, ke neniu povas esti Bose krom se li scipovas la anglan. Mi ne povas elpensi pli grandaĉan superstiĉon ol tiu ĉi. Neniu japano sentas sin tiom senpova kiom ni ŝajne nin sentas.

La instrulingvo devas ŝanĝiĝi tuj, kaj je kia ajn prezo, la provincaj lingvoj devas havi siajn justajn lokojn. Mi preferus portempan ĥaoson en supera edukado al la krima malŝparo kiu ĉiutage kreskiĝas. […]

Harijan, la 9an de julio 1938 (Plena Verkaro 67, pĝ. 162-63)

Subŝtataj Lingvoj

Se la instrulingvo estas ŝanĝata tuj kaj ne iompostiome, en nekredebla mallonga periodo ni trovos lernolibrojn kaj instruistojn por plenumi la mankon. Kaj se ni estas seriozaj, unu jaron poste ni trovos, ke ni neniam bezonis malŝpari tragike la tempon kaj energion de la nacio provante lerni la esencojn de kulturo per fremda instrulingvo. La kondiĉo de sukceso sendube estas, ke la provincaj lingvoj devas esti tuj enkondukataj en la registaraj oficejoj, kaj la kortumoj se la provincaj registaroj havas la povon aŭ la influon sur la kortumoj. Se ni kredas je la neceso de reformo, ni povas atingi ĝin tuj.

Harijan, la 30an de julio 1938 (Plena Verkaro 67, pĝ. 212)

La Riĉeco de la Dialektoj

Gandhi-ĝi malaprobis la sugeston, ke bezonus multe da esplorado kaj preparado por doni teknikan edukadon per la gepatra lingvo. Tiuj kiuj tiel argumentis, ne sciis pri la riĉaj trezoroj de esprimoj kaj idiotismoj kiuj troveblis en la dialektoj de niaj vilaĝoj. En la opinio de Gandhi-ĝi, ne necesis iri al la sanskrita aŭ la persa por serĉi multajn esprimojn. Li estis en Champaran kaj trovis, ke la vilaĝanoj tie povis plene esprimi sin facile kaj sen la helpo de eĉ unu fremda esprimo aŭ idiotismo. Kiel ekzemplo de ilia kreemo, li menciis la vorton hava gadi [aerveturilo] kiun ili kreis por signifi la aŭtomobilon.

Harijan, la 18an de aŭgusto 1946 (Plena Verkaro 85, pĝ. 144)

La Nacia Lingvo

Necesas priatenti la demandon de nacia lingvo, same kiel ni faris pri la instrulingvo. Se la angla estos nacia lingvo, oni devas trakti ĝin kiel devigan studobjekton. Ĉu la angla povas esti la nacia lingvo? Kelkaj kleraj patriotoj opinias, ke eĉ levi la demandon montras nescion. En ilia opinio, la angla jam okupas tiun lokon. Lia Ekscelenco la Vicreĝo en lastatempaj diraĵoj nur esprimis la esperon, ke la angla okupos tiun lokon. Lia entuziasmo ne prenas lin tiom for kiom tiu de lia antaŭulo. Lia Ekscelenco kredas, ke tagon post tago regos la angla grandan lokon, trapenetros la familian rondon, kaj finfine altiĝos ĝis la statuso de nacia lingvo. Supraĵa rigardo subtenos la vicreĝan deklaron. La kondiĉo de niaj edukitaj klasoj donas la impreson, ke ĉio kion ni faras haltiĝos se ni ĉesas la uzon de la angla. Tamen pli profunda pensado montros, ke la angla neniam estos, kaj neniam devas iĝi, la nacia lingvo de Barato. Kio estas la testo de nacia lingvo?

1. Ĝi devas esti facile lernebla por la oficiala klaso.

2. La religia, komerca kaj politika agado tra la tuta lando devas esti ebla en tiu lingvo.

3. Ĝi devas esti la lingvo de la plimulto de la enloĝantoj de Barato.

4. Ĝi devas esti facile lernebla por la tuta lando.

5. Konsiderante la demandon, oni ne devas doni gravecon al pormomentaj kondiĉoj.

La angla lingvo plenumas neniun el tiuj supremenciitaj kondiĉoj. La unua devas esti la lasta, sed mi konscie donis al ĝi la unuan lokon, ĉar nur tiu kondiĉo donas la impreson esti aplikebla al la angla lingvo. Sed je plua konsidero, ni trovas, ke por la oficialoj, eĉ nuntempe, ĝi ne estas facile lernebla lingvo. En niaj administraj aranĝoj, oni supozas, ke la nombro de britaj oficialoj daŭre malkreskiĝos, tiel ke, finfine, nur la Vicreĝo, kaj kelkaj aliaj, fingropinte kalkuleblaj, estos Britoj. La plimulto hodiaŭ estas Baratanoj, kaj ilia nombro devos kreski.

Kaj ĉiuj konsentus, ke por ili, la angla estas pli malfacile lernebla ol iu ajn barata lingvo. Konsiderante la duan kondiĉon, ni trovas, ke ĝis tiam kiam la popolo kapablos paroli la anglan, religia agado per tiu lingvo tute neeblas. Kaj la tiugrada disvastigado de la angla ankaŭ ŝajnas tute neebla.

La angla ne povas plenumi la trian kondiĉon ĉar la plimulto en Barato ne parolas ĝin.

Ankaŭ la kvaran ne plenumas la angla, ĉar ĝi ne estas facile lernebla lingvo por la tuta lando, Barato.

Konsiderante la lastan kondiĉon, ni vidas, ke la hodiaŭa pozicio de la angla estas pormomenta. La ĉiama kondiĉo estas, ke estos malmulte da neceso por la angla en naciaj aferoj. Ĝi certe estos bezonata por imperiaj aferoj. La fakto ke ĝi estos imperia lingvo, la lingvo de la diplomatio, estas alia demando. Tiucele ĝia kono estas necesa. Ni ne ĵaluzas pri la angla. Ni nur opinias, ke oni ne permesu ĝin iri preter ĝia ĝusta sfero. Kaj ĉar ĝi estos la imperia lingvo, ni devigos niajn Malaviya-ojn, niajn Shastriar-ojn kaj niajn Banerjee-ojn lerni ĝin. Kaj ni restu certaj, ke ili reklamos la grandecon de Barato en aliaj partoj de la mondo. Sed la angla ne povas iĝi la nacia lingvo de Barato. Doni ĝin tiun lokon estas simile al la provo enkonduki Esperanton. Miaopinie, estus nevireca eĉ pensi, ke la angla povas iĝi nia nacia lingvo. La provo enkonduki Esperanton simple malkaŝas la nescion. Kiu lingvo do plenumas ĉiujn kvin kondiĉojn? Ni devas konsenti, ke la hindia plenumas tiujn kondiĉojn.

[…]

Prelegoj kaj Verkoj de Mahatma Gandhi, pĝ. 395-99

[…]

La Angla kontraŭ la Gepatra Lingvo

La angla estas lingvo de internacia komerco, ĝi estas la lingvo de diplomatio, kaj ĝi enhavas plurajn riĉajn trezorojn literaturajn, ĝi donas al ni enkondukon al Okcidenta penso kaj kulturo. Por kelkaj el ni, tial, scio de la angla estas necesa. Ili povas funkciigi la fakojn de nacia komerco kaj internacia diplomatio, kaj doni al la nacio la plej bonajn partojn de Okcidenta literaturo, penso kaj la scienco. Tio estus la prava uzo de la angla, sed hodiaŭ la angla uzurpis la plej karajn lokojn en niaj koroj kaj detronigis niajn gepatrajn lingvojn. Ĝi havas nenaturan lokon pro niaj neegalaj rilatoj kun la Britoj. La plej alta evoluigo de la barata menso devas esti ebla sen la scio de la angla. Estus perforto kontraŭ la vireco, kaj aparte kontraŭ la virineco, de Barato pensi, ke eniro en la plej bonan socion ne eblas sen scio de la angla. Estas penso netolereble humiliga. Forigi tiun ĉi enamiĝon de la angla estas unu el la nepreaĵoj de Swaraj [svaraĝ; La Memregado].

Young India, la 2an de februaro 1921 (Plena Verkaro 19, pĝ. 314-15)

[…]

Literatura Trezoro en la Angla

Oni ne komprenu, ke mi mallaŭdas la anglan aŭ ĝian noblan literaturon. La kolumnoj de la Harijan donas sufiĉe da evidento de mia amo de la angla. Sed la nobleco de ĝia literaturo ne utilas al la barata nacio same kiel ne utilas al ĝi la modera klimato aŭ la bela pejzaĝo de Britujo. Barato devas prosperi en sia propra klimato, kaj pejzaĝo, kaj sia propra literaturo, eĉ se ĉiuj tri estus malsuperaj kompare al la britaj klimato, pejzaĝo kaj literaturo. Ni kaj niaj infanoj devas konstrui super nia propra heredaĵo. Se ni prunteprenus de alia, ni malriĉigus la propran. Ni neniam kreskos per fremda nutraĵo. Mi volas, ke la nacio havu la trezorojn de tiu lingvo kaj, efektive, de aliaj lingvoj de la mondo, per siaj propraj vulgaraj lingvoj. Mi ne bezonas lerni la bengalan por scii la belecojn de la nekompareblaj produktaĵoj de Rabindranath. Mi akiras ilin per bonaj tradukaĵoj. Guĝarataj geknaboj ne bezonas lerni la rusan por ŝati la novelojn de Tolstoj. Ili lernas fari tion per bonaj tradukaĵoj. Estas la fanfaronado de Britoj, ke la plej bonaj literaturaĵoj de la mondo trovas sin en la manoj de tiu nacio en simpla angla en malpli ol unu semajno. Kial mi bezonas lerni la anglan por akiri la plej bonan de tio kion verkis kaj pensis Ŝekspiro kaj Miltono?

Harijan, la 9a de julio 1938 (Plena Verkaro 67, pĝ. 161)

La Angla kiel Elektebla Lingvo

La angla hodiaŭ estas konfesinde la monda lingvo. Tial mi donus al ĝi lokon kiel duan, elekteblan lingvon, ne nur en lernejoj sed en universitataj kursoj. Tio povas esti nur por kelkaj; ne por la milionoj. Hodiaŭ kiam ni ne havas la rimedojn enkonduki eĉ senpagan devigan elementan edukadon, kiel ni eblas instrui la anglan? Rusujo atingis sian sciencan progreson sen la angla. Estas nia sklaveco kiu igas nin senti, ke ni ne povas funkcii sen la angla. Mi neniam apogus tiun malvenkisman kredon.

Harijan, la 25an de aŭgusto 1946

[…]

Lingva Abismo

Nia amo por la angla lingvo prefere de nia propra gepatra lingvo jam kaŭzis profundan abismon inter la edukitaj kaj politikemaj klasoj kaj la popolo. La lingvoj de Barato suferis pro malriĉiĝeco. Ni baraktas kiam ni vane klopodas esprimi profundajn pensojn en la gepatra lingvo. Ne troviĝas ekvivalentoj por sciencaj terminoj. La rezulto estas katastrofo. La popolo restas fortranĉita de la moderna menso. Ni estas tro proksime al nia propra epoko por mezuri la malservon kaŭzitan al Barato de tiu ĉi neglekto de ĝiaj grandaj lingvoj. Estas tamen sufiĉe facile kompreni, ke krom se ni malfarus tiun ĉi malbonon, la popola menso restos malliberigita. La popolo ne povas fari valoran kontribuon al la konstruo de Swaraj [svaraĝ; la Memregado]. Estas implicita en Swaraj bazitas sur neperforteco, ke ĉiu individuo faras sian rektan kontribuon al la movado por la Sendependigo. La popolo ne povas fari tion ĉi plene se ĝi ne povas kompreni ĉiun paŝon. Kaj tio ĉi ne eblas, se ĉiu paŝo ne estas klarigita en la propra lingvo.

(Plena Verkaro 75, pĝ. 156-57)

[…]

La Tutmonda Kulturo kontraŭ la Gepatra Lingvo

Mi ne volas, ke mia hejmo estu enmurigita kaj ke miaj fenestroj estu ŝtopigitaj. Mi volas, ke la kulturoj de ĉiuj landoj blovu kiel eble plej libere tra mia hejmo. Sed mi rifuzas esti forblovita de iu el ili. Mi volas, ke niaj junaj viroj kaj virinoj belartemaj lernu tiom kiom ili volas de la angla kaj aliaj mondaj lingvoj, kaj redonu la gajnojn de ilia lernado al Barato kaj al la mondo, kiel Bose, Roy aŭ la Poeto mem. Sed mi ne volas, ke eĉ unu Baratano forgesu, neglektu aŭ hontu pri sia gepatra lingvo, aŭ senti, ke li aŭ ŝi ne povas pensi aŭ esprimi la plej bonajn pensojn en sia propra vulgara lingvo. Mia religio ne estas tiu de la malliberejo.

Young India, la 1an de junio 1921

[…]

Advertisements

One comment

  1. fabigen · March 15, 2014

    Ĉar la vortostoko kaj mistera gramatiko de la naciaj lingvoj estas vasta kiel oceano. Fremdajn lingvojn oni povas lerni vivante en la lando kie tiu ligvo estas parolata.

Comments are closed.