Banas sin la luno…

Aŭtoro: Sándor Petőfi
traduko de Kálmán Kalocsay

Banas sin la luno…

Banas sin la luno en la ĉiela maro,
revas la rabisto meze de arbaro.
Densa roso falas al la herb’ arbara,
sed pli dense falas lia larm’ amara.

Li, sin apogante sur hakilo, diras:
“Kial do mi tian kriman vojon iras?
Panjo, panjo por mi vi nur bonon volis,
sed mi ne obeis, vane vi parolis.

Hejmon mi forlasis, vagis mi la landon,
fine mi miksiĝis en rabistan bandon.
Tie mi nun vivas por la propra honto,
por danĝero de la pretervojaĝonto.

Ĝin mi jam forlasus, mi ne restus plue,
ĝoje mi reirus, ve, sed jam malfrue!
La patrino mortis, nia hejmo eta
ruiniĝis, — kaj la pendigil’ jam preta!”

Advertisements