Traduki romanon el lingvo kiun mi regas aktive ĉe tre malalta nivelo, por mi estis defio kontraŭ mi mem. Ĉi tiu laboro estis kvazaŭ trairi ĝangalon kie gvatas ĉiupaŝe novaj danĝeroj, malfacilaĵoj kaj surprizoj. Mi rekonas ke estus pli facile traduki kiam oni konas bone tiel la fontlingvon kiel la cellingvon kaj oni ne estas devigataj kontinue kontroli en vortaroj. Tamen se la cellingvo estas la propra denaska lingvo ekzistas la danĝero ke oni ŝanĝas tro multe la originalan tekston.Ĝenerale, ĉi tiu afero ne ĉiam estas evitebla sed oni ne devas transiri certan limon.Kvankam ĉi tiu laboro ne estis facila, tamen mi estas kontenta ke mi sukcesis fari ĝin. Antaŭ ĉio mi lernis multe pri la fontlingvo kaj ankaŭ pri la cellingvo. Ĉi tiu metodo de lingvolernado amuzas min. Lerni amuziĝante estas pozitiva afero. Ĉi tie sube vi trovas la lastan ĉapitron de Asutroj. Tiel finiĝas la kunlaboro inter Ezwane kaj la terano Ifness. En la sekvaj romanoj la aŭtoro ne plu uzas tiujn nomojn.
Eugen Fabian

………………………..

@@@@@@@@@@@@@@@

Reveno al Garwiy

11-a ĉapitro

La alveno al Ŝagfo de tiel multaj riĉaj homoj, kaŭzis iom da tumulto kaj konfuzo. Dum iuj ebriiĝis trinkante abunde el la biero de Babo, aliaj vetludis kun la Bluvermo Kaŝoj kiuj ankoraŭ troviĝis en la ĉirkaŭaĵo. Bruado, sakrado, plorsingultoj kaj dolorkrioj estis aŭdeblaj tie dum la tuta nokto kaj en la mateno oni malkovris en la ĉirkaŭaĵo dudekon da kadavroj. Tuj post la ekapero de la lumo sur la ĉielo, grupoj da homoj ekiris al siaj hejmvilaĝoj, al ĉiuj direktoj. Ekiris la alulaoj al la lago Nior, sen adiaŭi de Etzwane. Runa Salikbranĉo rigardis al li lastfoje, traŝultre. Etzwane kaptis ŝian rigardon kaj trovis ĝin nesondebla. Li postrigardis la grupojn kiuj malaperis en la matena nebulo kaj poste ekiris por serĉi la gastejmastron Babo. -Mi havas du aferojn por demandi al vi. Unue: Kie estas Fabraŝ? Babo respondis tre vage: -Kiu kapablas teni en la okuloj tiun vagabondon? La sklavkomerco finiĝis. La malnovaj merkatoj ne plu ekzistas kaj Hozman Gorĝodoloro malaperis. Malriĉeco disvastiĝas en la lando. Koncerne sinjoron Fabraŝ liajn vagabondadojn oni ne povas previdi. Vi povos vidi lin nur kiam li ekaperos. Mi ne volas atendi, diris Etzwane. Kaj tio portas min al la dua punkto kiu koncernas mian amblatoron. Mi deziras ke ĝi estu selumita kaj preparita por la vojaĝo. Babo larĝe malfermis la okulojn pro konsterniĝo… Vian amblatoron? Kia strangaĵo estas ĉi tiu? Vi havas neniun amblatoron en mia stalo. Tamen mi pensas ke jes, diris Etzwane per akra voĉo. Mia amiko Ifness kaj mi konfidis niajn amblatorojn al via gardado. Almenaŭ mi volas rehavi mian posedaĵon. Babo skuis mirante sian kapon kaj levis sian rigardon al la ĉielo. Estas strangaj kutimoj en via lando, sed ĉi tie en Ŝagfo ni estas pli praktikaj. Oni neniam postulas repreni donacon… -Donacon, vi diras? Etzwane koleriĝis: Ĉu vi aŭdis la rakontojn de homoj kiuj hieraŭ vespere portis al vi tiom da valora metalo, trinkante vian bieraĉon? Ĉu vi aŭdis kiel mi, per forto kaj volo trudakiris nian revenon al Karaz? Ĉu vi kredas ke mi povas toleri esti tiel aĉe priŝtelita de kaptranĉisto kiel vi? Seligu tuj mian amblatoron aŭ pretiĝu ricevi ordinaran bastonadon. Babo eltiris sian klabon de sub la bufedo kaj levis ĝin: Per bastono kiel ĉi tiu? Aŭskultu junulo mi ne estus povinta rezisti kiel trinkejmastro en Ŝagfo se mi ne povus venki en interbatiĝo, tion mi povas certigi al vi. Kaj nun malaperu de ĉi tie! Etzwane eltiris el la poŝo malgrandan energipistolon, kiun donacis al li Ifness antaŭ multa tempo. Li direktis ĝin al la sekurkesto de Babo kaj tiris la ellasilon. Lumradio, eksplodo, terurkrio kaj Babo fiksrigardis la bolantan malordon kiu antaŭ sekundo estis posedaĵo en valora metalo. Etzwane altigis la manon elŝiris la klabon el la mano de la mastro kaj frapis lin sur la dorson dirante: Mian amblatoron! Kaj rapidege! La vizaĝo de Babo brulis pro timo kaj kolero. -Vi forprenis de mi la ŝparaĵojn de tuta mia vivo. Ĉu vi volas rikolti la fruktojn de ĉiuj miaj penoj? -Neniam provu trompi homon honestan, diris Etzwane. Mi volas nur rehavi tion kio apartenas al mi. Kun raŭka voĉo pro la kolero, Babo sendis unu el liaj junuloj al la stalo. Etzwane eliris en la korton kie li vidis la maljunan Kretzel sidanta sur benko. -Kion vi faras ĉi tie? Demandis Etzwane. Mi pensis ke vi estas sur la vojo al la marĉolageto Elŝuko. – La vojo estas longa, diris Kretzel kaj kuntiris sian eluzitan mantelon ĉirkaŭ siaj ŝultroj. Mi posedas iom da metalpecoj kiuj povos nutri min dum iom da tempo. Kiam la metalo konsumiĝis, mi komencos mian vojaĝon al sudo, kvankam mi certe ne sukcesos revidi la herbejojn apud la marĉolageto. Kaj ankaŭ se mi sukcesus, kiu memoros ankoraŭ pri la malgranda knabino forŝtelita de Molsk? -Kaj kion pri la Granda Kanto? Kiom da homoj en Ŝagfo komprenos vin kiam vi sonigos vian fluton? Kretzel ekmoviĝis en la varma sunlumo. -La Granda Kanto estas eposo grandioza; Historio de malproksima mondo. Eble mi forgesos ĝin. Dum mi sidos ĉe la sunlumo eble mi ludos kelkfoje mian fluton sed estos neniu kiu konjektos almenaŭ ion pri la grandaj agoj pri kiuj mi raportos.

La amblatoro estis alportita. Besto kiu neniel estis komparebla kun tiu kiu alportis lin al Ŝagfo, nek laŭstature nek laŭaĝe. Krome, la jungilaro estis tre eluzita kaj rompita. Etzwane menciis tiun fakton kaj la junulo portis al li necesujon plenan de nutraĵoj kaj ampolon plenan de biero por la vojaĝo. Etzwane atendis antaŭ la trinkejo dum lia rajdobesto estis ŝarĝata, li vidis improvize konatan vizaĝon. Li estis Gulŝe kiu sekvis lian prepariĝon per morna intereso. Gulŝe estus envere lerta gvidanto pensis Etzwane. Sed kio okazus se li dormus kaj Gulŝe maldormus? La sola penso kapablis frostotremigi lin. Li salutis la homon ĝentile kaj sidiĝis sur sian amblatoron. Li ĵetis mallongan rigardon al la maljuna Kretzel en kies kapo ripozis tiel mirinda scio. Li neniam revidos ŝin kaj post ŝia morto la historio de malproksima malhela mondo falos en forgesujon. Kretzel levis sian kapon kaj iliaj rigardoj renkontiĝis. Etzwane returnis sin ĉar liaj okuloj pleniĝis de larmoj. Li forlasis Ŝagfon kaj sur la dorso sentis la rigardon de Gulŝe kaj la senvortan adiaŭon de Kretzel…Post tri tagoj Etzwane rajdis sur sabloŝtona ebenaĵo kaj de elstaraĵo li rigardis al la enorma Kebo. Ŝillinsk devus kuŝi ie sude. Li certe iomete devojiĝis de la ĝusta direkto sur la ebenaĵo Bluaj Floroj. Li rigardis laŭ la riverbordo kaj malkovris kvin mejlojn malproksime la dokojn de Ŝillinsk. Li kuraĝigis sian amblatoron iri malsupren sur la deklivo kaj rajdis suden… La gastejo de Ŝillinsk estis ĝuste kiel li memoris ĝin. Ĉe la kajo oni vidis nek kargoboatojn nek barkojn sed Etzwane ne rapidis; li volis ĝui la trankvilecon de Ŝillinsk. Li eniris la gastejon kaj li trovis la mastron kiu ĝuste estis poluranta sian bufedon per polurpulvoro kaj peco de ĉumpaledo kaj grasaĵo. La mastro ne rekonis lin. Etzwane ne miris ĉar en liaj ŝiritaj vestaĵoj nun li similis malmulte kun tiu juna Gastel Etzwane kiu venis al Ŝillinsk kune kun Ifness. Vi ne memoras min, diris Etzwane, sed antaŭ monatoj mi venis ĉi tien kune kun la mago Ifness surborde de lia ŝipeto. Mi memoras ke vi estis viktimo de malplezura evento. La gastejmastro grimasis: Mi ne memoras pri tiaj aferoj. Ifness estas homo kies magia forto estas timinda. Kiam li venos repreni sian ŝipeton? Ĝi flosas ankoraŭ tie sube sur la akvo. Etzwane fiksrigardis la homon surprizite: Ifness ne venis repreni sian ŝipeton? -Rigardu tra la pordo, vi povas vidi ĝin. Ĝi estas tia sama kiel vi forlasis ĝin. Kaj li aldonis: Mi gardis ĝin kiel estis mia devo por ke neniu povu ĝin forŝteli. -Bone farite! Etzwane estis plezure surprizita. Li observis Ifness en la uzo de la kontrolpanelo kaj li pensis esti kapabla uzi la butonojn kaj instrumentojn por povi stiri la boaton. Li sciis ankaŭ kiel surbordiĝi sen esti frapita de la bluaj fulmoj… Li montris sian amblatoron. Por via gardado mi donacas al vi ĉi tiun amblatoron kune kun la selo. Sed por tio mi petas de vi manĝaĵon kaj tranoktiĝon. Morgaŭ mi ekiros per la magia boato. – Ĉu vi volas reporti ĝin al Ifness?- Por esti tute sincera mi ne povas imagi kio okazis al li. Mi estis certa ke li venis ĉi tien antaŭ multa tempo por repreni sian boaton. Ĉiel ajn se li volas revidi min kaj sian velboaton, li scias kie serĉi min, kondiĉe ke li estas ankoraŭ viva…Nu, jes…ĉar inter Ŝagfo kaj Ŝillinsk gvatis cent danĝeroj: Ĉumpaoj, bandoj de frenezaj ahulphoj, rabistoj kaj sklavoĉasistoj. Ifness povis esti viktimo de unu el tiuj danĝeroj. Aŭ povas esti ke ĉi tiuj negativaj supozoj ne havas bazon.

Ĉu mi nun devas iri por serĉi lin? Li suspiris profunde. Karaz estas tro granda. Ĝi estus sensenca entrepreno. La mastro preparis al li bongustan vespermanĝon el riverfiŝoj en verda saŭco kaj poste Etwane descendis promeni al la kajo por rigardi la purpuran sunsubiron sur la akvosurfaco. Ŝant kaj la urbo Garwiy kuŝis multe pli proksime ol li esperis. Matene li remis per malgranda kanoto ĝis la velboato, kaj prevideme deŝutis la alarmlevilon per seka bastono. Eĉ pli prevideme li tuŝis la bordon. Neniu elektroŝoko neniaj bluaj fulmoj kiel tiuj kiuj siatempe ĵetis la gastejmastron en la akvon. Etzwane fiksligis la kanoton al sia ĝusta loko kaj ekiris. La kurento prenis kun si la boaton kaj portis ĝin norden. Li hisis la velon. Ŝillinsk restis malantaŭe kaj fariĝis ĉeno de ludildomoj ĉe la riverbordo. Tiam alvenis la kritika momento: Li malfermis la kontrolpanelon kaj rigardis al vico da butonoj. Turnis prevideme tiun de la surleviĝo kaj la boato leviĝis glitante sur la vento. Li hastis deŝuti la velon por ke ventopuŝo ne povu ĝin renversi. Li elprovis la aliajn butonojn kaj la boato turniĝis per granda cirklo kaj ekvojaĝis orienten en la direkto de Ŝant. Sub li pasis kolombgrizaj ebenaĵoj kaj malhelverdaj marĉejoj. Antaŭ li briletis la rivero Bobol kaj poste la granda Usak. Dum la alveno de la nokto Etzwane atingis la orientan bordon de la Verda Oceano. Malmultaj flave flagrantaj lumoj montris kolonion sur la marbordo. Antaŭ li kuŝis stellumo sur la akvo. Etzwane malrapidigis la vojaĝon ĝis kiam la boato apenaŭ moviĝis kaj li baldaŭ ekdormis. Kiam alvenis la aŭroro, ĉe la sudorienta horizonto aperis la marbordo de Ŝant. Etzwane transflugis je granda alteco la kantonojn Gitanesk kaj Fenesk. Poste li malrapide alproksimiĝis al Sualle la Verda Oceano. Tuj poste la vitroturoj de Garwiy ekaperis dampitaj sed tamen rekoneblaj. Ili estis kiel manpleno da juveloj ĵetitaj sur la marbordon. La bordlinio larĝiĝis kaj en la malproksimo vidiĝis fiŝistaj barkoj. Etzwane malaltigis la boaton ĝis kiam ĝi tuŝis la akvon . Li hisis la velon kaj la boato flosis per freŝa vento kaj ŝaŭmantaj ondoj antaŭ la pruo, en la direkto de Garwiy. Post iom da tempo la vento malfortiĝis kaj la boato moviĝis malpli rapide sur trankvila akvosurfaco. Etzwane rigardis antaŭen duondorme en la varmo. Li ne havis motivon rapidi. Kontraŭe, la perspektivo de la albordiĝo kaj elboatiĝo provokis en li strangan melankolion. La turoj de Garwiy venis pli proksimen. Ili fariĝis pli kaj pli altaj. Sur la marbordo ekaperis konataj detaloj: Ĉi tiu domo, tiu magazeno kaj jen tie la rompiĝema varfo ĉe kiu Ifness alligis sian boaton. Etzwane turnis la stirilon kaj la boato tranĉis la akvon. Li malhisis la velon kaj la boato silente glitis al la kajo. Li fiksligis ĝin kaj atingis la straton kie li haltigis kaleŝotaksion. La kaleŝisto rigardis lin dubeme: Kion vi volas? Mi havas nenion por donaci al vi. Iru al la publika hospitalo kaj kolektu tie vian almozon.-Mi ne volas almozon. Mi volas vojaĝi, diris Etzwane kaj enkaleŝiĝis: Portu min al la gastejo de Fontenay, sur la avenuo Galias. -Ĉu vi havas monon? -Ĉe Fontenay vi estos pagita, je mia vorto. La kaleŝisto kuraĝigis sian amblatoron kaj ili ekiris. Etzwane krietis: -Kio okazis en Garwiy?! De monatoj mi ne estas ĉi tie. -Nenio grava. La verduloj kaj la purpuruloj metis eĉ pli da impostoj. Ili estas eĉ pli orgojlaj kun iliaj planoj ol la Anomo mem. Al mi pli plaĉas la freŝa aero ĉirkaŭ la kolo ol la ringego (tork), sed nun la verduloj kaj la purpuruloj pretendas ke mi pagu pro mia libereco. Kio estas pli bona malaltkosta sklaveco aŭ altkosta sendependeco? Li ridis…La kaleŝo procedis en la vesperiĝo tra stratoj kiuj ŝajnis malnovmodaj kaj tro mallarĝaj, familiaraj kaj samtempe postrestintaj. Sur Kaujo Garwiy fariĝis sonĝo kaj nun ĝi improvize fariĝis realeco.Ĉi tie en Garwiy Kaujo tuj fariĝis nereala, preskaŭ premsonĝo, tamen ankaŭ tiu planedo ekzistas. Kaj ie alie ekzistas ankaŭ la mondo de la nigraj globformaj ŝipoj kun iliaj homaj ŝipanaroj. Ĉi tiun mondon li neniam konos…

La kaleŝo haltis antaŭ la gastejo de Fontenay. La kaleŝisto rigardis morne al Etzwane: Kion pri mia mono? -Nur momenton! Li eniris en la trinkejon kaj trovis tie la mastron Fontenay sidante ĉe tablo, antaŭ botelo de memfarita vino. Fonteneay rigardis per kuntiritaj okulbrovoj la envenintan aperaĵon kaj poste li rekonis ke temis pri Etzwane. Li diris altvoĉe mirkonsterne: Kio estas tio? Ĉu Gastel Etzwane prepariĝinta por ĉifonbalo?-Nenia maskobalo, mi estas ĉifonita de aventuro el kiu mi ĵus revenis. Bonvolu pagi ĉi tiun trudan kaleŝiston, poste bonvolu zorgu pri ĉambro, pri duŝo, pri barbiro, pri puraj vestaĵoj kaj pri bona vespermanĝo. Nenio povus al mi fari pli da plezuro, diris Fontanay kaj klakis per la fingroj dirante: Hajnel, Jared, zorgu ke Etzwane havu ĉion kion li bezonas! Fontenay turniĝis al Etzwane: Divenu kiu ludos tie sur la platformo. En duonhoro li estos tie.- Ĉu Dystar la Druithino? -Ne, bedaŭrinde ne estas Dystar. Li estas Frolitz kun liaj roza-nigra-malhelbluaj verduloj. -Ha! Estas bona novaĵo! Mi ne kredas ke ekzistus iu alia kiun mi vidus pli volone. -Do, bonvolu sidiĝi momenton. Ĝojplena vespero staras antaŭ ni… Etzwane lavis sin. Ĉi tiu estis la unua varma duŝo kiun li ĝuis en ĉi tiu gastejo post kiam li forvojaĝis de ĉi tie. Li vestiĝis per puraj vestaĵoj, poste barbiro tranĉis liajn harojn kaj razis lin. Nun kion li devus fari per siaj malpuraj vestaĵoj? Li estis en dubo ĉu li devus teni ilin kiel memoraĵon? Fine li decidis forĵeti ilin. Descendis en la salonon kaj trovis tie sian amikon Frolitz kiu estis parolanta kun Fontenay. La muzikisto ekstaris kaj brakumis lin: Bone, mia knabo. Mi ne vidas vin de monatoj, kaj mi aŭdis ke vi havas nekredeblan aventuron malantaŭ vi. Cetere, vi ĉiam serĉis kolrompajn vagabondadojn. Sed nun vi estas denove ĉi tie kaj vi aspektas, kiel mi devas diri,..kiel iu kiu akiris multajn kuriozajn konojn. Kian muzikon vi ludis? Etzwane ridis: Mi komencis lerni Grandan Kanton el mil kvarcent strofoj. Sed mi lernis nur ĉirkaŭ dudek. -Bona komenco! Eble ni aŭdos ĉivespere kelkajn strofojn el ĝi! Mi prenis novulon en la grupon, inteligentan junulon, certan Paganese, al kiu tamen mankas elasteco. Mi ne kredas ke li iam lernos ĝin. Vi povos rehavi vian malnovan lokon, kaj Ĉad povos transpreni la glitbason. Kion vi pensas pri tio? -Unue mi diras al vi ke hodiaŭ vespere mi certe ne povas ludi. Mi elrevigus vin ĉiujn. Due, mi estas ege malsata. Mi estis en Karaz kaj tie mi nutris min mizere. Trie, kio koncernas la venonton, mi havas nenian ideon kion mi faros. – Ĉiam estas aliaj interesoj kiuj perturbas vian muzikon, klarigis Frolitz kolerete. Mi imagas ke vi venis ĉi tien por renkontiĝi kun tiu via maljuna amiko kies nomon mi ne memoras. Mi vidis lin ofte en ĉi tiuj lastaj tagoj… Ho! Jen rigardu, li estas tie. Li estas iranta al sia kutima angultablo. Aŭskultu mian konsilon: ignoru lin! -La konsilo estas bona, diris Etzwane mallaŭte, tamen mi devas paroli kun Ifness. Mi venos poste al vi. Etzwane trairis la salonon kaj haltis ĉe la angultablo: Mi estas surprizita vidi vin ĉi tie. Ifness levis senesprime sian rigardon kaj kapsalutis lin mallonge: Ha, estas vi Etzwane, mi tre hastas. Mi volis nur manĝi iom kaj poste foriri. Etzwane lasis sin fali en seĝon kaj fiksrigardis lin kvazaŭ li volus malkovri la sekretojn de Ifness per la okuloj: Ifness, li diris emfaze; Unu el ni estas frenezulo. Kiu estas vi aŭ mi? Ifness kolere levis la manon.- La rezulto estus preskaŭ la sama. Ĉiukaze ekzistus la sama diferenco de opinioj. Sed mi povus diri ke mi… Etzwane daŭrigis kvazaŭ li ne estus aŭdinta lin. -Ĉu vi memoras la cirkonstancojn de nia adiaŭo? Ifness kuntiris la brovojn: Kial mi ne devus memori? La evento okazis en centro de la norda parto de Karaz. Iun tagon kiun mi ne povas indiki ekzakte, al mi ŝajnas ke vi iris por serĉi barbaran knabinon, ĉu ne?. Se mi memoras bone mi malkonsilis tion al vi.- Ĝenerale okazis ĝuste tiel. Vi foriris por organizi help-ekspedicion… Kelnero portis supujon kaj metis ĝin antaŭ Ifness. Li levis la kovrilon flaris ĝin kaj verŝis supoĉerpilon da verda supo de marfruktoj sur sian teleron kaj komencis kulerumi ĝin. Dume li kuntiris iomete distrite siajn okulbrovojn kaj returniĝis al la rimarko de Etzwane. -Ni vidu, kiuj estis la cirkonstancoj… Temas pri la alulaoj kaj Hozman Gorĝodoloro. Vi volis organizi kavalirekspedicion en la ĉielon por savi knabinon sur kiun vi ĵetis unu okulon. Mi klarigis al vi ke tia lukso estas ne nur nepraktika sed eĉ sinmortiga. Mi estas feliĉa vidi ke vi lasis vin konvinki.- Mi memoras malsame la aferon, diris Etzwane. Mi proponis konkeri la deportŝipon. Vi diris ke tia kaptaĵo interesus multe la teranojn kaj ke savoŝipo alvenos en du aŭ tri semajnoj.- Jes, ĝuste. Mi menciis la aferon al Daskonetta sed li opiniis ke tia paŝo superas lian kompetentecon kaj tiel nenion oni faris…

Ifness gustumis la supon kaj ĵetis sur ĝin iom da pipro. Ĉiukaze la rezulto estas la sama, do vi ne devas zorgi. Etzwane devigis sin esti trankvila: Kiel vi povas diri tion, se ŝipo plena de kaptitoj estis portita en malproksiman planedon? -Mi diras tion nur tute ĝenerale, diris Ifness. Koncerne min, mia laboro portis min ĉirkaŭen en la galaksio. Li rigardis sian kronometron. Mi havas ankoraŭ nur paron da minutoj. La asutro kiun mi kaptis ĉi tie en Ŝant kaj ankaŭ aliaj ekzempleroj estis pristuditaj. Eble interesas vin aŭdi kion mi eksciis. Etzwane lasis sin fali malantaŭen en la seĝo kaj diris: Se vi nepre volas, parolu al mi pri asutroj. Ifness manĝis sian supon per kalkulitaj movoj… Kelkaj aferoj pri kiuj mi raportos al vi estas supozoj, kelkaj estas konkludoj, aliaj estas konstatoj kaj la resto devenas el rekta komunikado. La asutroj estas antikvega raso kaj ili havas eksterordinare longan historion. Kiel ni jam sciis ili estas parasitoj kaj estis evoluintaj el speco de hirudoj, alivorte sangvosuĉantoj de la marĉejo. Ili akumulas informojn sur la surfacoj de kristaloj kiuj troviĝas en ilia abdomeno. La kristaloj kreskas kaj la asutroj kreskas. Granda abdomeno signifas grandan scion. Ju pli granda estas la abdomeno des pli alta estas la kasto al kiu la asutro apartenas. La asutroj komunikiĝas inter si per nervaj impulsoj aŭ per telepatio. Multaj asutroj kunligitaj povas plenumi tre kompleksajn intelektajn taskojn. Estas eterna verdiro ke en laŭgrade malboniĝantaj kondiĉoj la intelekto evoluas. Ankaŭ por la asutroj estis tiel. Ili havis kaj havas ankoraŭ terure altan reproduktiĝan nivelon. Ĉiu asutro produktas ĉirkaŭ unu milionon da filoj kiuj estas orientitaj laŭ unu el la du vivoformoj kaj ili devas kunligi sin kun ekzemplero de la alia vivoformo por sukcesi transvivi. En la unuaj tempoj la asutroj superpopoligis sian marĉejon kaj ili estis devigitaj akiri rajdestaĵojn. Ili estis devigitaj dresi ilin, konstrui stalojn, ĉikaŭbarilojn kaj kontroli ilian kaj la propran ritmon de reproduktiĝo. Estas grave rekoni la dinamikon de la asutroj, ilian bazan psikan impulson kiu konsistas el la deziro regi rajdestaĵojn fortajn kaj aktivajn. Temas pri neceso fundamenta kiel tiu kiu devigas la plantojn turniĝi al la sunlumo aŭ tiu kiu devigas homojn serĉi manĝaĵon kiam ili estas malsataj. Nur rekonante ĉi tiun deziregon regi, ni povas kompreni almenaŭ proksimume la aktivecon de la asutroj. Je ĉi tiu punkto mi devas aldoni ke ĉiuj niaj pli fruaj teorioj estis naivaj kaj malekzaktaj. Feliĉe, miaj priserĉoj nun portis la veron al la sunlumoj. Pro ilia inteligento kaj ilia kapablo transdoni ĉi tiun inteligenton, kaj pro ilia laŭnatura rabobesta instinkto, la historio de la asutroj estas kompleksa kaj drameca. Ili transvivis multajn eraojn. Ekzistis periodo artefarita en kiu la asutroj elprovis kemiajn alimentojn kaj elektrajn senzaciojn. Ili produktis tutajn marojn da nutraĵoj, en kiuj ili ĉirkaŭnaĝis. En alia periodo la asutroj bredis optimumajn rajdestaĵojn por ne diri rajdobestojn, kiuj estis venkitaj kaj detruitaj de aliaj asutroj rajdantaj sur siaj praaj rajdobestoj jam en la antikveco, en la pramarĉejo. Ĉi tiuj rajdobestoj de la pratempoj estis en ilia hejmplanedo preskaŭ  tute formortintaj kaj tiel la asutroj estis devigitaj al interplaneda konkero. Sur la planedo Kaujo ili trovis ĉirkaŭaĵon kiu estis preskaŭ identa al tiu de ilia hejmplanedo kaj la kaoj estis taŭgaj rajdestaĵoj. La asutroj konkeris kaj plene ekkontrolis Kaujon kiu dum la paso de la jarcentoj fariĝis ilia dua patrujo. Sur Kaujo ili troviĝis antaŭ neatendita kaj malagrabla cirkonstanco. Iom post iom la kaoj adaptiĝis al la asutroj kaj la roloj inversiĝis. La asutroj anstataŭ esti la rega elemento de la simbiozo fariĝis suborditaj. La kaoj komencis uzi ilin por taskoj malpli dignaj kiel ekzemple kontrolistoj de minejmaŝinoj, instalaĵoj por diversaj laboroj kaj aliaj similaj aferoj. Ili uzis asutrojn kunligitajn inter si kvazaŭ kalkulatoroj aŭ instrumentoj por konsultado. Sume, la kaoj uzis la asutrojn por kreskigi la proprajn povojn kaj ne inverse. Al la asutroj la afero ne plaĉis. Eksplodiĝis milito kaj la asutroj de Kaujo estis sklavigitaj. De tiu momento la kaoj fariĝis estroj kaj la asutroj servistoj. La asutroj forpelitaj de Kaujo serĉis urĝe novajn gastigantojn, alivorte rajdobestojn. Ili venis sur la planedon Durdano kie la loĝantoj estis facilmovaj, rezistaj kaj efikaj kiel la kaoj, kaj pli facile kontroleblaj. Durdano estis mondo tro seka por la asutroj tiel dum du aŭ tri jarcentoj ili portis plurmilojn da viroj kaj virinoj sur ilian mondon, kie tiuj estis integrataj en ilian vivsistemon. Sed ili ankoraŭ sonĝis pri Kaujo pro ĝiaj idiliaj erikejoj kaj ravaj marĉejoj. Sekve ili eksplodigis detruan militon kontraŭ la kaoj uzante homojn kiel militistojn sklavajn. La kaoj kiuj neniam estis tre nombra popolo estus forkunsumitaj en milito kiu havus por ili fatalajn konsekvencojn, se ili ne sukcesos iel kontraŭstari la homajn atakojn. Kiel eksperimento ili kreis la roguŝkojn kiujn ili sendis sur Durdanon por detrui la homan rason. Kiel ni scias la eksperimento fiaskis. Poste ili pensis uzi la humanojn kontraŭ la asutroj sed ili fiaskis denove ĉar la korporacio de sklavaj militistoj ribeliĝis kaj rifuzis militi por ili kaj turniĝis kontraŭ ili mem.

-De kie vi scias ĉion ĉi? Demandis Etzwane. Ifness faris vagan geston malaprezan. Li finmanĝis kaj estis videble senpacienca.-Mi uzis la eblecojn kiujn ofertis la Historia Instituto. Parenteze, Daskonetta estas venkita. Mi superis lian obstinan pedantecan malfleksemon. Mi transdonis la aferon al la Koordina Komitato kie mi trovis subtenojn por mia vidpunkto. La Teromondoj ne povas toleri ke homoj estu sklavigitaj fare de alienaj rasoj. Ĉi tiu estas baza principo. Mi oficiale akompanis niajn militfortojn kiel konsilanto de la komandanto sed en praktiko la ekspedicion komandis mi. Alveninte al Kaujo ni konstatis ke tiel la kaoj samkiel la asutroj estis elĉerpitaj kaj malkuraĝigitaj. En nordo ni interrompis kunfrapiĝon inter militŝipoj kaj ni aldevigis pacon je duraj sed justaj kondiĉoj. La kaoj devis redoni ĉiujn iliajn asutrojn kaj rehejmigi ĉiujn homajn sklavojn. La asutroj rezignis al la provo submeti Kaujon kaj akceptis reporti sur Durdanon ĉiujn iliajn homrasajn rajdestaĵojn. La solvon de ĉi tiu malsimplega problemo ni realigis per eleganta simpleco en kadro de reciproka interkompreno. Jen mallonge la aktuala situacio… Dume, Ifness sorbadis sian verbenan teon…Etzwane sidis sur sia seĝo kvazaŭ iomete ĝibiĝinta. Li pensis al la blankaj kaj arĝentkoloraj kosmoŝipoj kiuj forigis la kaajn ŝipojn de la asutraj nigraj globoŝipoj. Li rememoris per ekbrilo de amara humorismo ke la trejnkampo estis sendefenda kaj regata de apatio kaj estis memkompreneble se li kaj liaj homoj konkeris ĝin per tiom da nekredebla facileco. La kosmoŝipo kiun ili kaptis per kolera decidemo, en la realeco venis por reporti ilin al Durdano. Do, tute ne estis mirinde se ili renkontis tiel malfortan rezisemon. Ifness parolis per tono de edukita interesiĝo: -Vi ŝajnas esti turbata. Ĉu mia rakonto dolorigas vin?-Tute ne. Kiel vi diris: La vero detruas multajn iluziojn. -Kiel vi vidas mi estis engaĝita en grandaj aferoj kaj mi ne povis zorgi persone pri la kaptitaj alulaoj kiuj probable nun estas denove vagantaj laŭ la rivero Vuruŝ. Li kontrolis refoje sian kronometron. Kaj vi? Kion vi faris post kiam ni disiĝis? -Ho, nenion gravan, respondis Etzwane. Post kelkaj negravaj malagrablaĵoj mi revenis al Ŝillinsk. Cetere, mi kunportis al Garwiy vian boaton. Ha! Vi estis tre ĝentila. Tio trafas en ĝustan momenton. Daskonetta sendis al mi boaton de kosma ŝipo al Ŝillinsk. Kompreneble, mi foriris per tiu boato. Li rigardis refoje sian kronometron. Nun se vi volas pardoni min, mi devas ekiri. Nia kunlaborado daŭris plurajn jarojn, sed mi ne kredas ke ni refoje renkontiĝos. Mi lasos Durdanon kaj mi ne intencas reveni. Etzwane malstreĉiĝis en sia seĝo kaj diris nenion. Liaj pensoj flugis foren. Li pensis al lokoj malproksimaj, al grandaj riveroj, nomadaj klanoj kaj li rememoris la teruraĵojn sur la bordo de la transportoŝipo, la morton de Karazan. Li pensis al la erikejoj de nigra veluro kaj al la malhelpurpuraj marĉoj. Li rememoris pri Poloviĉ kaj Kretzel. Ifness ekstaris. -En Ŝagfo, diris Etzwane, estas maljunulino, laŭnome Kretzel kiu konas mil kvarcent strofojn de la Granda Kanto de la kaoj. Temas pri kono kiu mortos kun ŝi. -Ĉu vere? Ifness hezitis tuŝante sian longan mentonon: Mi raportos pri tio al la kompetentaj aŭtoritatoj kaj Kretzel estos intervjuata. La rezulto certe estos avantaĝa ankaŭ por ŝi. Kaj nun…-Ĉu vi bezonas helpanton, asistenton? Li ne havis la intencon fari tiun denandon. Ĝi elvenis spontane de lia buŝo. Ifness skuis ridetante la kapon: Tio ne estus praktika. Gastel Etzwane adiaŭ! Kaj li forlasis la gastejon. Etzwane staris senmove sur sia seĝo kvaronhoron. Poste li ekstaris kaj sidiĝis ĉe alian tablon en la kontraŭa angulo de la salono. Lia apetito forpasis. Li mendis botelon da forta vino. Tiam li ekaŭdis muzikon. Frolitz kaj liaj roza-nigra-malhelbluaj verduloj ludis gajan kanton de la montaroj Lor-Aspen. Fine venis Frolitz al lia tablo. Li metis manon sur la ŝultron de Etzwane.- Tiu homo estas for kaj tio estas bona afero. Li havis malbonan influon sur vin. Li devojigis vin de via muziko. Nun fine li estas for kaj ĉio estos kiel antaŭe. Venu kaj ludu vian khitanon. Etzwane rigardis en sian malvarman vinon kaj observis iajn lumrefleksojn kaj ombrojn sur ĝia surfaco: Li estas for, tamen hodiaŭ mia kapo ne taŭgas por la muziko, diris li per peza lango. -La kapo? Demandis Frolitz. Kiu ludas per la kapo? Ni uzas por tio la fingrojn, la spiron kaj ĝojan animstaton. -Estas vere, tamen miaj fingroj estas blindaj. Mi nur hontigus vin ĉiujn. Hodiaŭ mi restas sidiĝinta, mi aŭskultos vin kaj mi ebriiĝos per kelkaj glasoj da bona vino. Morgaŭ ni vidos kio okazos. Li longe fiksrigardis la pordon tra kiu Ifness malaperis….

Fino de la 11-a kaj lasta ĉapitro

Tradukis el la germana fabigen

https://fabigen.wordpress.com/asutroj/
http://www.youtube.com/user/fabigen1
http://www.facebook.com/home.php?ref=logo#!/profile.php?id=100000114284085

http://eo.wikipedia.org/wiki/Jack_Vance

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s

%d bloggers like this: