La libro FUNDAMENTO DE ESPERANTO estas la bazo de Esperanto. Ĝi enhavas ĉapitron nomitan Fundamenta Gramatiko de la Lingvo Esperanto en Kvin Lingvoj. Tiu ĉapitro enhavas la famajn 16 regulojn. Estas ofta miskompreno, ke Esperanto havas nur 16 regulojn. Fakte la nombro de reguloj estas multege pli granda. Eĉ estas 17 reguloj jam en la Fundamenta Gramatiko, ĉar ĝi komenciĝas per instruo pri la alfabeto, kiu ne estas numerita. Krome en la parto Ekzercarotroviĝas pli da reguloj, kaj per rektaj instruoj, kaj per ekzemploj.

La Fundamenta Gramatiko estas tamen la plej grava gramatika regularo de Esperanto. Ĝi estas la bazo de ĉiuj aliaj reguloj. La teksto povas tamen en kelkaj lokoj ŝajni konfuzita el vidpunkto de moderna lingvoscienco. Oni memoru, ke la teksto estis verkita en la fino de la 19-a jarcento, en tute tradicia stilo, kaj tute el Eŭropa vidpunkto. Por ĝuste kompreni la tekston oni ne nur devas havi ĝeneralajn sciojn pri Eŭropaj lingvoj, sed oni devas ankaŭ konsideri, ke la tiutempa lingvoscienco estis malpli evoluinta ol la nuntempa. Oni devas kompreni la regulojn laŭ la tiutempa stilo de klarigoj. Por ĝuste kompreni estas ofte absolute necese kompari kun la praktikaj ekzemploj en la Ekzercaro. Oni nepre ne provu legi la regulojn kiel matematikecan aŭ logikecan sistemon de aksiomoj, ĉar tiel ili ne estis verkitaj.

La Fundamenta Gramatiko en la Fundamento estas en la lingvoj Franca, Angla, Germana, Rusa kaj Pola, sed ne en Esperanto. En la libro Fundamenta Krestomatio troviĝas Esperanta versio (p. 239-241), sed tiu versio, kvankam grava, ne estas oficiala leĝodona versio, kiel la versioj en la Fundamento.

La kvin nacilingvaj versioj ne estas tute samaj. En iuj versioj troviĝas aferoj, kiuj mankas en aliaj. La Esperanta versio, kiu sekvas ĉi-poste, estas kunmeto de la kvin nacilingvaj tekstoj. Ĝi enhavas ĉiujn regulojn, reguletojn, komentojn kaj ekzemplojn de ĉiuj kvin versioj de la Fundamenta Gramatiko. La vortelekto estas grandparte bazita sur la Esperanta versio en la Fundamenta Krestomatio. La nacilingvaj versioj enhavas ankaŭ nacilingvajn tradukojn de Esperantaj ekzemploj. Tiuj estas forigitaj krom en du lokoj (reguloj 3 kaj 16). Ankaŭ klarigoj pri elparolo estas forlasitaj.

Por tiuj, kiuj volas detale studi la diferencojn inter la kvin versioj, ekzistas en la naŭa kaj deka eldonoj de la Fundamento aldonaĵo nomata Kompara Teksto de la Kvinlingva Fundamenta Gramatiko. Tie estas detale montrite, kio troviĝas en kiu versio. Oni ankaŭ povas legi en http://www.bertilow.com/

*******************************

La 16 reguloj en la itala lingvo.

Da Wikipedia, l’enciclopedia libera.

Vai a: Navigazionecerca

Le 16 regole dell’esperanto sono una riduzione ai minimi termini delle regole grammaticali dell’esperanto. Al contrario di quanto comunemente si crede, non rappresentano completamente la grammatica della lingua (che è comunque semplicissima).

Le 16 regole vennero originariamente pubblicate il 26 luglio 1887 all’interno dell’Unua Libro in francese, inglese, russo, tedesco e polacco, ma curiosamente non in esperanto. Non tutte le versioni erano equivalenti, e avevano delle piccole differenze di contenuto tra di loro.

A difesa di L.L. Zamenhof, fondatore dell’esperanto ed estensore di queste regole, si tenga presente che sono state scritte in un tempo in cui le teorie grammaticali moderne erano di là da venire. Furono in seguito ripubblicate nel 1905 insieme ad un “dizionario universale” e una collezione di esercizi, in un’opera intitolata Fundamento de Esperanto.

Le regole sono in realtà 17, essendo la dichiarazione dell’alfabeto una sorta di “regola zero”.

[modifica]

Alfabeto

Aa, Bb, Cc, Ĉĉ, Dd, Ee, Ff, Gg, Ĝĝ, Hh, Ĥĥ, Ii, Jj, Ĵĵ, Kk, Ll, Mm, Nn, Oo, Pp, Rr, Ss, Ŝŝ, Tt, Uu, Ŭŭ, Vv, Zz.

Nota: le tipografie che non possiedono le lettere ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ possono al loro posto usare ch, gh, hh, jh, sh, u.

[modifica]

Le 16 regole

Regola 1
L’articolo indefinito non esiste; esiste solo l’articolo definito (la), invariabile per tutti i genericasi e numeri. Nota. L’uso dell’articolo è lo stesso che nelle altre lingue. Le persone, per le quali l’uso dell’articolo presenta difficoltà, possono in un primo tempo non usarlo affatto.

Regola 2
sostantivi hanno la finale (o ‘terminazione’) -o. Per la formazione del plurale si aggiunge la finale -j. Esistono solo due casi: nominativo ed accusativo; quest’ultimo è dato dal nominativo per aggiunta della finale -n. Gli altri casi sono espressi con l’aiuto delle preposizioni (il genitivo mediante de, il dativo mediante al, l’ablativo mediante per o altre preposizioni secondo il senso).

Regola 3
L’aggettivo finisce per -a. Casi e numeri come per il sostantivo. Il comparativo si ottiene tramite la parola pli, il superlativo tramite plej; con il comparativo si usa la congiunzione ol.

Regola 4
numerali fondamentali (non declinati) sono: unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naŭ, dek, cent, mil. Le decine e le centinaia sono formate per semplice unione dei numerali. Per la formazione dei numerali ordinali si aggiunge la finale dell’aggettivo; per i multipli, il suffisso -obl, per i frazionari -on, per i collettivi -op, per i partitivi -la parola po. Oltre a questi possono essere usati numerali sostantivati ed avverbiali.

Regola 5
Pronomi personali: mi, vi, li, ŝi, ĝi (per un oggetto od animale), si, ni, vi, ili, oni; i pronomi possessivi sono formati tramite l’aggiunta della finale dell’aggettivo. La declinazione è come per i sostantivi.

Regola 6
Il verbo non muta secondo le persone né i numeri. Forme del verbo: il tempo presente prende la terminazione -as; il tempo passato -is; il tempo futuro -os; il modo condizionale -us; il modoinfinito -i. Participi (con senso aggettivale o avverbiale): attivo presente -ant; attivo passato -int; attivo futuro -ont; passivo presente -at; passivo passato -it; passivo futuro -ot. Tutte le forme del passivo sono formate con l’ausilio della corrispondente forma del verbo essere e del participio passivo del verbo necessario; la preposizione per il passivo è de.

Regola 7
Gli avverbi finiscono per -e; gradi di comparazione come per gli aggettivi.

Regola 8
Tutte le preposizioni per sé reggono il nominativo.

Regola 9
Ogni parola si legge come è scritta.

Regola 10
L’accento cade sempre sulla penultima sillaba.

Regola 11
Le parole composte sono formate per semplice giustapposizione di parole (la parola principale è alla fine); le terminazioni grammaticali sono considerate come parole autonome.

Regola 12
In presenza di un’altra parola negativa, la parola ne viene omessa.

Regola 13
Per indicare la direzione, le parole ricevono la terminazione dell’accusativo.

Regola 14
Ogni preposizione ha un significato definito e costante; ma se dobbiamo usare una preposizione e il senso corretto non indica quale specifica preposizione dobbiamo usare, allora si usa la preposizione je, che non possiede significato autonomo. Invece della preposizione je si può anche usare l’accusativo senza preposizione.

Regola 15
Le cosiddette parole straniere, cioè quelle che la maggioranza delle lingue hanno preso da un’unica fonte, sono usate nella lingua Esperanto senza cambiamenti, solo ricevendo l’ortografiadi questa lingua; ma tra diverse parole di una radice è meglio usare inalterata la parola fondamentale e formare le altre da quest’ultima secondo le regole della lingua Esperanto.

Regola 16
La vocale finale del sostantivo e dell’articolo può essere omessa e sostituita dall’apostrofo.

[modifica]

Collegamenti esterni

Ricavato da “http://it.wikipedia.org/wiki/16_regole_dell’esperanto

…………………………………………………………………………………………………

@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@

Simplaj ekzemplofrazoj kun la plej

frekventaj gramatikaj finaĵoj ktp.:

-I, -A, -AN, -AJN, -O, -ON, -OJN, ktp.

Verbo, adjektivo, substantivo, subjekto, objekto, prepozicioj…ktp.

Vidi larĝan placon, labori por nobla celo, ludi sur teatra scenejo, flugi trans largxan riveron, partopreni esperantan kongreson, deziri bonan tagon, sekvi altan idealon, havi bonan koron, paroli sen artifiko, ricevi taŭgan salajron, skribi novan paĝon, salti trans verdan heĝon, pezi sesdek kilojn, pretendi taŭgan prezon, aŭdi belan voĉon, porti taŭgajn vestojn, trovi plenan kason, frekventi lingvajn kursojn, stari apud mia amiko, solvi malfacilan kazon, havi feran pugnon, traveturi vastan regnon, aĝi malmultajn jardekojn, stari sub verda tendo, resti ĉe mia filino, rememori antikvajn tempojn, reveni el jara foiro, elekti inter du plezuraj novaĵoj, foriri kun miaj amikoj, kuri laŭ bela rivero, observi kastelajn ruinojn, sciigi freŝajn novaĵojn, interŝanĝi lastajn onidirojn, frekventi bonajn restoraciojn, aŭskulti je bela disaŭdigo, havi bonan apetiton, balai antaŭ sia pordo, meti ĉion en belan ordon, havi multajn amikojn, ĝui plezuran dimanĉon, stari en larĝa garaĝo, sonĝi pri longa vojaĝo, dormi en granda hotelo, promeni tra bela ĝardeno, sin senti inteligenta persono, esti eleganta sinjoro, sidi en ĉarma kafejo, miksi en kafo sukeron, rigardi ridantajn vizaĝojn, soifi en mezo de varmega dezerto, vojaĝi per rapida flugmaŝino, indigni pro fia sinteno, havi nigrajn harojn, donaci objektojn utilajn, sorbi dolĉan glaciaĵon, trinki bonan vinon, paroli pri bela libro, mediti pri la ekzistado, ami siajn familianojn, amsenti al la proksimulo, pardoni siajn malamikojn, legi interesan novaĵon, finleginte turni paĝon.

Miaj rimarkoj:

Ĉisupre mi uzis nur la infinitivan formon de la verbo. La aliajn formojn vi trovos supre en la 6-a regulo. En la supraj frazetoj, inter aliaj gramatikeroj, mankas la subjekto. Se vi bonvolas, vi povus fari la sekvan ekzercon. Bonvolu aldoni la mankantan subjekton kaj la helpverbon jene: Antono ŝatis vidi larĝan placon, li volis labori por nobla celo, ŝi/li deziris ludi sur teatra scenejo, ŝi imagis flugi trans larĝa(n) rivero(n)…ktp.Por bone kompreni la uzon de la akuzativo estas nepre necese koni la precizan signifon de ĉiu aparta verbo. Por informiĝi pri specialaj uzoj de la akuzativo, ekzemple pri la eblo anstataŭigi la prepozicion “je” per akuzativa finaĵo, bonvolu relegi la 14-an regulon: Anstataŭ la prepozicio je (mia rimarko:aŭ kelkaj aliaj prepozicioj) oni povas ankaŭ uzi la akuzativon sen prepozicio, se oni timas nenian dusencaĵon. Ekz: Pezi 60 kilojN(Anstataŭ: pezi je 60 kiloj) . Dormi la tutaN noktoN. (Anstataŭ: Dormi dum la tuta nokto.) Li estas du jarojN pli aĝa ol mi. (Anstataŭ: Li estas je du jaroj pli aĝa ol mi.) La vojo estas 20 kilometrojN longa.(Anstataŭ: La vojo estas je 20 kilometroj longa) Mi estas 66 jarojN aĝa (Anstataŭ: Mi estas je 66 jaroj aĝa )…ktp… ktp. Tamen estas preferinde ne uzi ĉi tiun rimedon se ekzistas eĉ minimuma danĝero de miskompreno.

Frazoj en Esperanto

Kiel en ĉiuj aliaj lingvoj, ankaŭ en Esperanto, la frazoj kelkfoje povas esti ankaŭ tre longaj. Tamen ne estas konsilinde konstrui frazojn tro longajn. Sekve, estas preferinde konstrui, laŭeble, anstataŭ tro longa frazo, du frazojn pli mallongajn.

Tiel formiĝas “frazo” kun ses frazpartoj:

*Batas knabo ŝtono martelo vespero korto.*

Tio tamen ne estas ĝusta Esperanta frazo. Oni bezonas ankaŭ rolmontrilojn, kiuj klarigas, kiajn rolojn ludas la diversaj frazpartoj:

Tio, kio faras la agon de la ĉefverbo, ricevas nenian rolmontrilon:

→ Knabo batas.

Tio, kion la ago trafas, ricevas la rolfinaĵon N:

→ Knabo batas ŝtonon.

La ilo ricevas la rolvorteton per:

→ Knabo batas ŝtonon per martelo.

La tempo de la ago povas ricevi diversajn rolmontrilojn depende de la preciza signifo. Ĉi tie oni povas elekti la rolvorteton dum:

→ Knabo batas ŝtonon per martelo dum vespero.

Ankaŭ la loko de la ago povas ricevi diversajn rolmontrilojn depende de la preciza signifo. Ĉi tie taŭgas la rolvorteto en:

→ Knabo batas ŝtonon per martelo dum vespero en korto.

La frazpartojn oni povas meti en ia ajn ordo, ekz.:

Knabo batas ŝtonon per martelo dum vespero en korto.

Batas ŝtonon knabo per martelo en korto dum vespero.

Ŝtonon dum vespero per martelo knabo batas en korto.

Knabo ŝtonon per martelo batas dum vespero en korto.

La baza signifo ne ŝanĝiĝas, sed la vortordo povas nuanci la frazon kun diversaj emfazoj.

Ekzistas tri rimedoj montri frazrolon: nenio, la finaĵo N, kaj rolvortetoj.

E-vortoj (vortoj kun E-finaĵo) kaj diversaj E-vortecaj vortetoj povas montri ekz. manieron, tempon aŭ lokon, sed ne havas rolmontrilon:

Bonaj infanoj lernas diligente.[FE.9] Diligente montras manieron, sed havas nenian rolmontrilon.

Venu al mi hodiaŭ vespere.[FE.18] Hodiaŭ kaj vespere montras la tempon de la ago, sed partoprenas en la frazo sen rolmontriloj.

La roloj, kiujn frazpartoj povas havi, nomiĝas: subjektoobjektoperverba priskriboalvoko kaj komplemento.

PMEGhttp://www.bertilow.com/

……………………………………………………………………………………………

@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@

Rektaj gramatikaj instruoj el la Fundamenta Ekzercaro

  • Nomoj de la literoj: a, bo, co, ĉo, do, e, fo, go, ĝo, ho, ĥo, i, jo, ĵo, ko, lo, mo, no, o, po, ro, so, ŝo, to, u, ŭo, vo, zo.[FE.1]
  • Anstataŭ “ci” oni uzas ordinare “vi”.[FE.16]
  • La artikolo “la” estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aŭ objektoj konataj. Ĝia uzado estas tia sama kiel en la aliaj lingvoj. La personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de la artikolo (ekzemple rusoj aŭ poloj, kiuj ne scias alian lingvon krom sia propra), povas en la unua tempo tute ne uzi la artikolon, ĉar ĝi estas oportuna sed ne necesa. Anstataŭ “la” oni povas ankaŭ diri “l'” (sed nur post prepozicio, kiu finiĝas per vokalo).[FE.27]
  • Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de vortoj; oni prenas ordinare la purajn radikojn, sed, se la bonsoneco aŭ la klareco postulas, oni povas ankaŭ preni la tutan vorton, t. e. la radikon kune kun ĝia gramatika finiĝo. Ekzemploj: skribtablo aŭ skribotablo (= tablo, sur kiu oni skribas); internacia (= kiu estas inter diversaj nacioj); tutmonda (= de la tuta mondo); unutaga (= kiu daŭras unu tagon); unuataga (= kiu estas en la unua tago); vaporŝipo (= ŝipo, kiu sin movas per vaporo); matenmanĝi, tagmanĝi, vespermanĝi; abonpago (= pago por la abono).[FE.27]
  • Ĉiuj prepozicioj per si mem postulas ĉiam nur la nominativon. Se ni iam post prepozicio uzas la akuzativon, la akuzativo tie dependas ne de la prepozicio, sed de aliaj kaŭzoj. Ekzemple: por esprimi direkton, ni aldonas al la vorto la finon “n”; sekve: tie (= en tiu loko), tien (= al tiu loko); tiel same ni ankaŭ diras: “la birdo flugis en la ĝardenon, sur la tablon”, kaj la vortoj “ĝardenon”, “tablon” staras tie ĉi en akuzativo ne ĉar la prepozicioj “en” kaj “sur” tion ĉi postulas, sed nur ĉar ni volis esprimi direkton, t. e. montri, ke la birdo sin ne trovis antaŭe en la ĝardeno aŭ sur la tablo kaj tie flugis, sed ke ĝi de alia loko flugis al la ĝardeno, al la tablo (ni volas montri, ke la ĝardeno kaj tablo ne estis la loko de la flugado, sed nur la celo de la flugado); en tiaj okazoj ni uzus la finiĝon “n” tute egale ĉu ia prepozicio starus aŭ ne. — Morgaŭ mi veturos Parizon (aŭ en Parizon).[FE.28]
  • Se ni bezonas uzi prepozicion kaj la senco ne montras al ni, kian prepozicion uzi, tiam ni povas uzi la komunan prepozicion “je”. Sed estas bone uzadi la vorton “je” kiel eble pli malofte. Anstataŭ la vorto “je” ni povas ankaŭ uzi akuzativon sen prepozicio. — Mi ridas je lia naiveco (aŭ mi ridas pro lia naiveco, aŭ: mi ridas lian naivecon). — Je la lasta fojo mi vidas lin ĉe vi (aŭ: la lastan fojon). — Mi veturis du tagojn kaj unu nokton. — Mi sopiras je mia perdita feliĉo (aŭ: mian perditan feliĉon). — El la dirita regulo sekvas, ke se ni pri ia verbo ne scias, ĉu ĝi postulas post si la akuzativon (t. e. ĉu ĝi estas aktiva) aŭ ne, ni povas ĉiam uzi la akuzativon. Ekzemple, ni povas diri “obei al la patro” kaj “obei la patron” (anstataŭ “obei je la patro”). Sed ni ne uzas la akuzativon tiam, kiam la klareco de la senco tion ĉi malpermesas; ekzemple: ni povas diri “pardoni al la malamiko” kaj “pardoni la malamikon”, sed ni devas diri ĉiam “pardoni al la malamiko lian kulpon”.[FE.29]
  • Ia, ial, iam, ie, iel, ies, io, iom, iu. — La montritajn naŭ vortojn ni konsilas bone ellerni, ĉar el ili ĉiu povas jam fari al si grandan serion da aliaj pronomoj kaj adverboj. Se ni aldonas al ili la literon “k”, ni ricevas vortojn demandajn aŭ rilatajn: kia, kial, kiam, kie, kiel, kies, kio, kiom, kiu. Se ni aldonas la literon “t”, ni ricevas vortojn montrajn: tia, tial, tiam, tie, tiel, ties, tio, tiom, tiu. Aldonante la literon “ĉ”, ni ricevas vortojn komunajn: ĉia, ĉial, ĉiam, ĉie, ĉiel, ĉies, ĉio, ĉiom, ĉiu. Aldonante la prefikson “nen”, ni ricevas vortojn neajn: nenia, nenial, neniam, nenie, neniel, nenies, nenio, neniom, neniu. Aldonante al la vortoj montraj la vorton “ĉi”, ni ricevas montron pli proksiman; ekzemple: tiu (pli malproksima), tiu ĉi (aŭ ĉi tiu) (pli proksima); tie (malproksime), tie ĉi aŭ ĉi tie (proksime). Aldonante al la vortoj demandaj la vorton “ajn”, ni ricevas vortojn sendiferencajn: kia ajn, kial ajn, kiam ajn, kie ajn, kiel ajn, kies ajn, kio ajn, kiom ajn, kiu ajn. Ekster tio el la diritaj vortoj ni povas ankoraŭ fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finiĝoj kaj aliaj vortoj (sufiksoj); ekzemple: tiama, ĉiama, kioma, tiea, ĉi-tiea, tieulo, tiamulo k. t. p. (= kaj tiel plu).[FE.30]
  • Glaso de vino estas glaso, en kiu antaŭe sin trovis vino, aŭ kiun oni uzas por vino; glaso da vino estas glaso plena je vino. — Alportu al mi metron da nigra drapo (Metro de drapo signifus metron, kiu kuŝis sur drapo, aŭ kiu estas uzata por drapo). “Da” post ia vorto montras, ke tiu ĉi vorto havas signifon de mezuro.[FE.32]
  • La sufikso “um” ne havas difinitan signifon, kaj tial la (tre malmultajn) vortojn kun “um” oni devas lerni, kiel simplajn vortojn. Ekzemple: plenumi, kolumo, manumo. — Mi volonte plenumis lian deziron.[FE.42]

@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@

  • KIEL IDENTIGI VERBON KIU NE POVAS HAVI OBJEKTON

Jen simpla testo por certiĝi pri la efektiva transitiveco: Vidi—>vidata, aĉeti —>aĉetata, perdi—> perdata, instrui—> instruata (ita), resti —>*restata*. Oni tuj rimarkas ke la lasta ne sonas bone. Fakte “resti” ne estas verbo transitiva sekve ĝi povas havi objekton nur en specialaj uzoj kiel “li restis tie la tutan nokton” (Temas pri tempadjekto). Jen aliaj verboj kiuj povas havi objekton nur metafore kaj esceptokaze. Bonvolu skribi ilin sur paperfolieton. Ili povas ŝpari al vi kelkajn malagrablaĵojn: Aperi, aparteni, brui, daŭri, bedaŭri, dependi, ekzisti, fariĝi, farti, halti, krevi, manki, miri, okazi, progresi, resti, veturi, vivi ktp. Se vi sukcesas ĝuste uzi ĉi tiujn verbojn, estas 90-procente certe ke vi uzas bone ankaŭ la aliajn verbojn. Se ne, bonvolu ne panikiĝi. La akuzativo en Esperanto estas facila nur por ĉiutagaj parolantoj de lingvoj kiuj uzas konsekvence la akuzativon, kaj ankaŭ ili povas erari kelkfoje. Nacilingvo kiu ne uzas konsekvence la akuzativon apenaŭ povas helpi al vi en lernado. Kontraŭe, ĝi sukcesas ĉiam konfuzi precipe komencantojn. Jen kial oni bezonas ekzercilon por la akuzativo

……………………………………………………………………..

Utilaj adresoj

FAQ

URL:< http://www.esperanto.net/veb/faq.html>

(Oftaj demandoj pri Esperanto en la angla lingvo)

<http://www.esperanto.net/info/index_it.html>

DMoz “Esperanto” (Open Directory Project en Esperanto)

(Temas pri multlingva informcentro)

Aliaj utilaj adresoj:

<http://purl.oclc.org/net/pmeg>

<http://eo.wikipedia.org/>

<http://bertilow.com>

<http://www.liberafolio.org/>

<http://startu.net>

<www.lingvo.org>

<www.lernu.net>

<www.edukado.net>

<www.esperanto.net>

<www.onetongue.com>

<www.gxangalo.com>

<http://retbutiko.esperanto.be>

<http://blogsearch.google.com>

<http://pacujo.net/marko/>

<www.corobu.com>

<http://whenever.free.fr>

<http://web.archive.org/web/20041029062729/>

<http://home.t-online.de/home/Ulrich.Matthias/chance.htm>

<http://www.esperanto-gb.org>

<http://members.fortunecity.com/kajeroj/grammar.htm>

<www.MondEtur.net>

<www.comune.fi.it>

<http://www.esperanto.it/>

<http://bitakoro.blogsdns.org/>

<http://aldone.de/video

<http://eo.openoffice.org

<http://purl.oclc.org/net/klivo/simredo

<http://www.eo.pledgebank.com/filmilo

…………………………………

@@@@@@@@@@@@@

Ekzerciloj por la akuzativo:

Jen senpera reta aliro al du ekzerciloj por la akuzativo. Ju pli vi ekzercos despli sperta vi fariĝos:

http://legoscia.github.io/nfa/index.html
http://tiborfabian.com/EkzerciloPorLaAkuzativo/

Krome, jen alia interesa helpilo. Temas pri 1000-vorta vortareto en kiu la netransitivaj, senobjektaj verboj estas evidentigitaj per ruĝa koloro.
http://remush.be/tezauro/Kontakto.html

Mi forgesis aldoni gravan helpilon. Nun ekzistas ankaŭ Lingvohelpilo.
Iu multe laboris por krei ĝin. Kial vi ne uzi ĝin?:
http://visl.sdu.dk/lingvohelpilo/
@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@
Se vi preferas legi pli detalajn gramatikajn klarigojn, jen taŭgaj ligiloj por vi:
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/rolmontriloj/n/index.html
http://eo.wikipedia.org/wiki/Akuzativo

La sekva ligilo, pro nekonataj problemoj de la gastiganto, ne plu funkcias:
https://dl.dropboxusercontent.com/u/17603385/EkzerciloPorLaAkuzativo/index.htm

 

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s

%d bloggers like this: