Fantasta romano  de Jack Vance

Unua ĉapitro

La roguŝkoj kaj la asutroj ilin regantaj estis jam forpelitaj el Ŝant. Surtere ŝovataj fare de liberaj militfortoj, el la aero celprenataj de ŝantaj flugistoj , la roguŝkoj retiriĝis kaj trans la granda Sala Marĉejo fuĝis al Palasedro. En dezerta valo la hordo iĝis neniigita. Nur manpleno da ĉefuloj povis saviĝi per stranga bronzruĝa kosmoŝipo… Kaj tiel finiĝis la invado de Ŝant. Al Gastel Etzwane la venko signifis nur mallongan ĝojon kiu rapide ŝanĝiĝis en malgajan opresan animstaton…Li improvize konsciiĝis pri sia kontraŭeco al ĉiuspeca publika aktivado aŭ responseco. Li demandis sin, kiel li entute estis kapabla konduki la militan kampanjon. Je lia reveno al Garwiy, li retiriĝis el la Purpura Konsilio laŭ iuj per preskaŭ ofenda hasteco. Li volis esti refoje nur Gastel Etzwane la muzikisto, kaj neniu alia. Lia animstato tuj pliboniĝis; li sentis sin libera kaj ekvilibrita. Du tagojn daŭris lia bonhumoro kaj poste ĝi forpasis ĉe la ekapero de la demando “Kion fari nun?”, al kiu demando li trovis nenian naturan aŭ facilan respondon. En nebula aŭtuna mateno, dum la tri sunoj estis kovritaj per laktece blankaj , rozkoloraj kaj bluaj nuboj, Etzwane vagis sur Galias-avenuo. La arboj vojmarĝene agitadis ĉirkaŭ lia kapo siajn purpurajn kaj grizajn striojn. Apud li, la rivero Jardeen haste fluiris sian vojon al Sualle . La Galias-Avenuo estis homplena, tamen neniu atentis la junan viron kiu nur antaŭ mallonga tempo determinis la vivon de Ŝant. Kiel Anomo, alivorte anonima aŭtokrato, kompreneble devis esti tre deteniĝema. Sendube li ne estis okulfrapa homo. Li esprimis sin per malmultaj gestoj kaj mallaŭta voĉo kaj tio donis al li sobran sintenon kiu helpis neniun malkovri lian veran aĝon. Kiam Etzwane rigardis en la spegulon, li ofte sentis malakordon inter lia eksterno, kiu estis morna eĉ iomete kolera, kaj lia interno kiun li konsideris sia vera mio. Li vidis estaĵon duboplenan, ŝarĝitan de pasioj, malraciaj inklinoj kiuj distiras lin tien kaj maltien, animon kiu tre facile elradias ĉarmon kaj belecon kaj kiu foje kaj refoje ĉiam deziregas atingi aferojn neatingeblajn. Tiun bildon kun neakordigeblaj flankoj vidis Etzwane pri si mem. Nur kiam li muzikludis, li havis la impreson ke la neakordigeblaj flankoj de lia animo kunfluas en harmonian tuton… Kion fari nun?

Li konsideris la demandon memkomprenebla. Li volis reveni al Frolitz kaj al roza-nigra-malhelbluaj verduloj. Tamen en la sama tempo li estis pri tio ne plu certa. Li restis staranta kaj rigardis kiel derompitaj arbobranĉoj estis forportataj fare de la fluo sur la rivero. En lia kapo sonis tute malaŭte tre familiara muziko, kvazaŭ ventoblovo elvenanta rekte de lia junaĝo. Li turnis sian dorson al la rivero kaj daŭrigis sian vojon sur la avenuo kaj atingis trietaĝan domon el nigra kaj grizverda vitro kun dikaj fenestrolensoj, rigardantaj sur la straton. Ĝi estis la trinkejo de Fontenay, kiu pensigis lin al Ifness, ter-civitano, priserĉ-membro de la Historia Instituto… Post la neniigo de la roguŝkoj, ili ambaŭ kunvojaĝis per balono tra Ŝant kaj Garwiy. Ifness havis botelon kun asutro ene, kiu estis forigita el korpo de roguŝko-ĉefulo. La estaĵo similis al grandega insekto, dudek centimetrojn longa kaj dek centimetrojn larĝa: kvazaŭ kruciĝo inter abelo kaj tarantulo, kun detaloj tute nekonataj. Ses membroj eliris el ĝia torso. Ĉiuj el ili finiĝis per tri antenoj. Ĉe unu korpofino estis la vidorganoj: tri olenigraj globetoj en neprofundaj harplenaj truetoj, protektitaj ĉirkaŭe per purpura kitino. Iom pli sube tremetis nutraĵenigaj organoj kaj grupo da mandibloj. Dum la vojaĝo, Ifness batis, foje kaj refoje, sur la vitron al kio la asutro reagis nur agitante siajn vidorganojn. Etzwane trovis la estaĵon malplezura. Ie en la briletanta korpo okazas komplikaj procesoj, logikaj konkludoj aŭ io simila, kolero, malamo aŭ ia sento neklarigebla.Ifness rifuzis subteni supozojn pri la naturo de la asutroj. -Ne havas sencon tordi la cerbon por diveni. La faktoj, kiel ni konas ilin, estas dubsencaj. -La asutroj provis neniigi la popolon de Ŝant respondis Etzwane. Ĉu tio signifas nenion? Ifness agitis la ŝultrojn kaj rigardis la purpurajn malproksimojn de la kantono Ŝade. Ilia balono, la “Konseil” pri kiu estis konate ke ĝi estas kaprica, velis per norda vento kaj ĝi agitiĝis kaj flugis kiel sago laŭ la deziroj de la ventogardistoj… Etzwane provis per alia demando. Vi analizis la asutron kiu estis deprenita de Sarajano: Kion vi malkovris? Ifness respondis trankvile: La metabolismo de la asutroj estas nekutima kaj fuĝas miajn analizojn. Laŭ la manĝorganoj ŝajnas ke ili estas laŭnature parazitaj vivestaĵoj. Mi sukcesis malkovri ĝis nun neniun organon por la komunikado. Eble la estaĵoj uzas metodon por tiu celo kiu estas tro alta por mia komprenkapablo. Ili kontentas ĉirkaŭiri kun kajero kaj krajono kaj desegnas ĉarmajn geometriajn figurojn, kiuj kelkfoje estas tre komplikaj, sed evidente ili signifas nenion. Ili alfrontas la solvon de la problemoj tre inteligente kaj ŝajnas ke ili procedas pacience kaj metode.-De kie vi scias ĉion ĉi? Demandis Etzwane.-Mi faris kelkajn priserĉojn pri la afero. Ĉio dependas de tio ĉu oni sukcesas prezenti al ili la ĝustan stimulilon.

-Ekzemple? -La eblecon de la libereco. La eviton de la malplezuraĵoj. Etzwane pripensis la problemon iomete malvolonte. Fine li demandis: Kion vi nun intencas fari? Ĉu vi reiros sur la Teron? Ifness suprenrigardis al la lavendokolora ĉielo kvazaŭ li volus fokusigi malproksiman celon. Mi esperas daŭrigi miajn priserĉojn. En tio mi multe gajnos kaj nenion perdos. Sed estas sufiĉe certe ke oficiale oni volos min malhelpi en tio. Daskonetta, nome mia ĉefo, gajnos en tio nenion sed multe perdos. Strange, pensis Etzwane; Ĉu la aferoj sur la Tero estas ĉiam administrataj tiel strange? La Historia Instituto imponas al siaj membroj rigidan disciplinon kaj neenmiksiĝon en la aferojn de la analizataj mondoj. Jen kion li eksciis ĝis nun pri Ifness, pri lia alveno, pri lia laboro.Ĉio ĉi estas tre magra rezulto… La vojaĝo daŭradis. Ifness legis la libron “La Reĝlando de Antikva Karaz”, dum Etzwane falis en longdaŭran, mediteman silenton. La “Konseil” zumis laŭ la reloj. La kantonoj Erevan, Maiy, Konduce, Jardeen,Wildrose, forglitis kaj malaperis en la aŭtuna nebulo. La Jardeen-pordego malfermiĝis antaŭ ili, ambaŭflanke altiĝis la Uŝkadel. La Konseil agitiĝis tra la Valo de la Silento kaj kuris al la suda stacio en la ombro de la enormaj turoj de Garwij. La trupanoj tiris la balonon “Konseil” malsupren sur la platformon. Ifness elsaltis kaj tuj malproksimiĝis sur la placo salutante per ĝentilaj gestoj. Etzwane rigardis kolere la malgrasan korpon kiu malaperis en la homamaso. Ifness, evidente volis rompi ĉian kunligon kun li. Kiam li nun, post du tagoj, rigardis laŭlonge la Galias-Avenuo-n, li ne povis ne pensi al Ifness. Li transiris la straton kaj eniris la trinkejon de Fontenay. En la trinkejo ĉio estis trankvila. Kelkaj personoj sidis dise en la obskuro kaj mediteme rigardis siajn bierkruĉojn. Etzwane iris al la bufedo kie atendis lin Fontenay persone. Nu, rigardu, petas, Etzwane la muzikisto! Se vi kaj via *khitano (*nekonata muzikinstrumento) serĉas anguleton, mi bedaŭras. Sinjoro Hesselrode kaj liaj ruĝ-malvo-blankaj staras sur la platformo. Ne prenu ĝin malbone; vi apartenas al la plej bonaj. Trinku je mia konto glason da biero el la marko Sovaĝa Rozo. Etzwane levis sian kruĉon. Multan dankon! Li trinkis… Mia antaŭa vivo ja tute ne estis tiel malbona. Li ĉirkaŭrigardis en la trinkejo. Tie staras la platformo kie li tiel ofte muzikludis, la tablo ĉe kiu li konatiĝis kun la ĉarma Jurjin el Xhsiallinen, la niĉo kie Ifness atendis la senvizaĝan homon. En ĉiu anguleto kaŝatendis memoraĵoj, kiuj nun ŝajnis al li nerealaj. La mondo fariĝis racia kaj normala…

En la plej malproksima angulo sidis granda blankhara viro, kies aĝo apenaŭ estis divenebla, kaj kiu foje-refoje enskribis ion en sian not-kajeron. Blua lumo venanta el unu el la altaj tegmento-fenestroj ĉirkaŭis lin; la viro levis al siaj lipoj kalikon kaj trinkis. Etzwane turnis sin al Fontenay. La viro en tiu niĉo, kiu estas? Fontenay rigardis tra la trinkejo. Ĉu li ne estas la maljuna Ifness? Li loĝas en mia granda apartamento. Stranga tipo, serioza kaj deteniĝema, tamen lia mono estas en ordo. Se mi ne eraras li venas el la kantono Kejpo. -Mi kredas ke mi konas tiun sinjoron diris Etzwane prenante sian kruĉon kaj ekirante tra la trinkejo. Ifness sekvis lian alproksimiĝon el la okulanguloj. Per malrapidaj movoj li fermis sian notkajeron kaj glutsorbis el sia glaciakvo. Etzwane ĝentile salutis lin kaj sidiĝis. Se li atendus esti invitata, probable Ifness lasus lin stari. Mi decidis veni por refoje rememori nian kunan aventuron, diris Etzwane. Kaj nun mi supozas ke ankaŭ vi estas ligita al la samaj rememoroj. La lipoj de Ifness movetadis. Vi estas sentimentala. Mi estas ĉi tie ĉar mi estas kontenta pri la loĝejo kaj normale mi povas labori seninterrompe. Kio okazis al vi? Ĉu vi havas nenian oficialan taskon? -Nenion pli, diris Etzwane, Mi interrompis ĉian kontakton kun la purpuruloj.- Vi gajnis vian liberecon, diris Ifness iomete arogante. Mi deziras al vi multan ĝojon en ĝi. Kaj nun… kun decida movo rektigis sian notkajeron, kvazaŭ li volis diri ke li konsideras la konversacion finita.-Mi ne volas perdigi tempon al vi, diris Etzwane. Al mi venis nur la penso, ke mi eble povus kunlabori kun vi. Ifness altigis siajn okulbrovojn. -Kiel mi devas tion kompreni?-Tute simple diris Etzwane. Vi estas membro de la Historia Instituto kaj vi havas priserĉajn taskojn pri Durdano kaj aliaj mondoj. Mia helpo povus esti utila al vi. Ni ja foje jam kunlaboris, kial ne refoje? Ifness respondis en malmultaj vortoj: Tio estas malpraktika. La laboro al mi konfidita estas tre vasta kaj kondukas min de tempo al tempo al aliaj planedoj, kio kompreneble…Etzwane levis la manon. Ja ĝuste tion mi volas, diris li, kvankam ĉi tiun penson li neniam formulis tiel klare: Mi konas bone Ŝant-on, mi estis ankaŭ en Palasedra, kaj Karaz estas… dezerto; mi deziras koni aliajn mondojn. -Tio estas tute natura deziro, diris Ifness. Tamen, vi devas serĉi aliloke.

Etzwane trinkis el sia biero, pripensante. Ifness rigardis lin severe el unu flanko. Fine, Etzwane demandis: -Ĉu vi okupiĝas ankoraŭ pri la asutroj? -Jes. -Ĉu vi pensas ke ili ankoraŭ ne tute forlasis Ŝant-on? -Mi havas entute nenian opinion pri tio, diris Ifness singarde. La asutroj elprovis biologian armilon kontraŭ la loĝantoj de Ŝant. La armilo “roguŝkoj” fiaskis ĉar ĝi estis mallerte aplikata, ĉiel ajn la asutroj atingis sian celon. Ili nun havas pli bonajn konojn ol antaŭe. Al ili restas malfermitaj, kiel antaŭe, multaj eblecoj. Ili povas daŭrigi siajn eksperimentojn per aliaj armiloj. Aliflanke, eble ili povus preni eĉ la decidon tute estingi la vivon de la homa loĝantaro de Durdano. Al tio Etzwane ne trovis respondon. Li eltrinkis la reston de sia biero kaj mendis aliajn bierojn, malgraŭ la protesto de Ifness. Ĉu vi ankoraŭ provas komuniki kun la asutroj? -Ili estas ĉiuj mortintaj.-Kaj vi faris nenian progreson? -Ne, ĉiukaze nenian veran progreson. -Ĉu vi deziras kapti pluajn ekzemplerojn? Ifness donacis al li malvarman ridon. -Miaj celoj estas pli modestaj ol vi supozas. Nun mi zorgas antaŭ ĉio pri mia statuso ĉe la Instituto. Mi volas ĝui plue miajn kutimajn privilegiojn. Miaj interesoj tuŝas la viajn nur ĉe malmultaj punktoj. Etzwane kuntiris siajn brovojn kaj tamburetadis per la fingroj sur la tablo. Ĉu vi estas kontenta se la asutroj ne detruos Durdanon? -Kiel pri abstrakta idealo, mi konsentas. -Sed la situacio estas tute alia ol abstrakta, respondis Ezwane. La roguŝkoj mortigis milojn da homoj. Se ili estus restintaj ĉi tie kiel venkintoj, eble ili atakus ankaŭ la Tero-mondojn.-Ĉi tiun opinion oni devas gustumi iomete pli singarde, diris Ifness. Mi transdonis ĝin kiel eblecon, tamen miaj kolegoj inklinas havi alian opinion. -Kia dubo povas esti pri tio?, volis scii Etzwane. La roguŝkoj estas aŭ estis konkera povo, ĉu ne? -Tiel ĝi ŝajnas, sed kontraŭ kiu? Kontraŭ la Tero-mondoj? Ridinde. Kiel povus tiuj estaĵoj lukti kontraŭ la armiloj de la civilizo? Ifness faris abruptan movon per la mano: Kaj nun pardonu min petas; certa Daskonetta plibonigas sian statuson je mia konto, kaj mi devas okupiĝi pri la problemo. Mi ĝojas ke mi revidis vin. Etzwane kliniĝis antaŭen: Ĉu vi malkovris kie troviĝas la hejmplanedo de la asutroj? Ifness agitis senpacience sian kapon: Tie mi devus elekti inter dudekmil mondoj, probable ĝi troviĝas en la centro de nia galaksio.-Ĉu ni ne devus trovi tiun mondon por studadi ĝin pli funde? -Jes, jes kompreneble. Ifness malfermis per senpacienca movo sian kajeron. Etzwane ekstaris: Mi deziras al vi sukceson en via lukto por la statuso. -Dankon!…Etzwane transiris la trinkejon, trinkis alian kruĉon da biero “sovaĝa rozo”kaj morne rigardis en la direkton de Ifness kiu glutsorbis per serioza mieno el sia glaciakvo kaj skribadis en sian kajeron.

Fine, Etzwane forlasis la trinkejon de Fontenay kaj daŭrigis sian vojon laŭ la Jardeen rivero. Li pripensis pri ebleco kiu certe ne venis en la kapon al Ifness…Li eniris en la avenuon de la Purpuraj Gorgonoj, kie li prenis kaleŝtaksion por la Societo-Placo. Li elkaleŝiĝis ĉe Jurisdiktional kaj vizitis en la supraj etaĝoj la buroojn de la Sekretaj Servoj. La kapo tie estis Aun Ŝarah, belaspekta, inteligenta, deteniĝema viro, kiu ŝatis neokulfrapan elegantecon de la estetoj. Tiutage li portis glatan grizan vestaĵon sur noktomezblua haŭt-adhera ĉemizo. Safiro pendis sur lia maldekstra orelo. Li salutis al Etzwane amikeme per singarda respekto kio supozigis antaŭajn opinidiferencojn. -Kiel mi aŭdas, vi fariĝis tute kutima civitano, diris Aun Ŝarah. La metamorfozo venis tre rapide. Ĉu ĝi estas ŝanĝiĝo definitiva?-Absolute. Nun mi estas alia homo, diris Etzwane. Se mi pensas pri la lasta jaro, mi miras pri mi mem. -Vi surprizis multajn homojn, diris Aun Ŝarah seke. Tiel ankaŭ min. Li sidiĝis sur sian seĝon. Kion vi faros nun? Vi refoje revenas al la muziko? -Ankoraŭ ne. Mi sentas min iel senradika kaj maltrankvila kaj mi lastatempe interesiĝas pri Karaz. -Tio estas tre vasta temo diris Aun Ŝarah laŭ sia duonŝercema maniero. Sed vi ja havas ankoraŭ tutan vian vivon antaŭ vi.-Mia interesiĝo tute ne estas tiel vasta, diris Etzwane. Mi nur demandas min; ĉu la roguŝkoj aperis ankaŭ en Karaz? Aun Ŝarah mediteme observis sian kunparolanton…Via tempo kiel simpla civitano estis tre mallonga. Etzwane transaltis la komentojn de Aun Ŝarah: Jen miaj pripensoj. La roguŝkoj estis uzataj provcele en Ŝant kaj ili estis detruitaj. Tion ni scias. Sed kiel statas la afero en Karaz? Eble ili instaliĝis unue en Karaz, eble kreiĝas tie nova hordo. Mi povus listigi dekduon da eblecoj fine ankaŭ la ŝancon ke ankoraŭ nenio okazis.-Tio estas vera, diris Aun Ŝarah. Niaj esploradoj estas limigitaj en malgrandaj detaloj. Sed kion ni povus fari? Ni ne kapablas fari tiom da laboro kiom oni komisias al ni…Ni estas kontentaj se ni povas fari la plej gravajn. -En Karaz ĉiuj novaĵoj venas de la riveroj. En la havenoj sur la riverbordoj la navigantoj aŭdas paroli pri rakontoj kiuj okazis en la landinterno. Se vi nun sendas viajn homojn al la dokoj kaj al haventavernoj, ni povos ekscii kio nova okazis en Karaz, ĉu ne? -Originala penso, diris Aun Ŝarah. Mi donos taŭgajn ordonojn. Tri tagoj devus esti sufiĉaj. Nu, almenaŭ por komenca eksplorado.

Dua ĉapitro

Ĉe la ĉilitoj de la temploj de Baŝon, ĉiu pura junulo elektis nomon kiu entenis liajn esperojn por la venonto. Gastel estis heroa flugisto de la malproksima pasinto, Etzwane legend-fama muzikisto. La nomo iritis eĉ ŝokis lian animpatron, Osso… La malgrasa nigrahara, timida junulo kiu elektis por si la nomon Gastel Etzwane, intertempe kreskis kaj fariĝis magravizaĝa juna viro kun penetra rigardo. Kiam Etzwane muzikludis, liaj buŝanguloj leviĝis, kio donacis al lia vizaĝesprimo, kutime tro serioza, ion poezie melankolian. Alie li estis nekutime trankvila kaj sinregema. Etzwane havis neniun amikon, krom la maljuna muzikisto Frolitz kiu konsideris lin iom frenezeta… Tagon post lia vizito ĉe “Jurisdictional”, li ricevis novaĵon de Aun Ŝarah. La pridemandado havis tuj ĝian rezulton, kiu certe interesos vin. Pasu ĉe ni, se vi povas, kiel eble plej frue. Etzwane ekiris tuj… Aun Ŝarah kondukis lin al unu el la kupolĉambroj sur la sesa etaĝo. Kvar-piedojn dika ĉiel-lenso el akvoverda vitro filtris la lavendo-koloran sunlumon kiu tiel fariĝis pli mola kaj akcentis la kolorojn de la tapiŝo el la kantono Gliris. La ĉambro entenis unu nuran tablon kun diametro de ses metroj, sur kiu troviĝis grandega konturkarto. Etzwane alproksimiĝis kaj rekonis surprize precizan reprezentadon de Karaz. La montoj estis faritaj el hela ambro de la kantono Faible kun enkejlita kvarco kiu montris la neĝon kaj glacion. Arĝentaj fadenoj kaj rubandoj estis la riveroj. Ebenaĵoj estis faritaj el grizpurpura ardezo, diversaj ŝtofkovraĵoj reprezentis la arbarojn kaj marĉejojn. La kontinentoj Ŝant kaj Palasedro kuŝis fronte al ĝiaj orientaj marbordoj, inter ili lumis kiel safiro la Verda Oceano, tiel nomata Sualle.Aun Ŝarah iris malrapide laŭ la norda angulo de la tablo. Hieraŭ vespere, li diris, tiea *diskriminatoro (*kantona policisto) portis kun si mariston el Hyrmont-Docks. Tiu homo rakontis ion vere strangan. Temas pri rakonto kiun li aŭdis de barkisto el Erbol, ĉi tie ĉe la delto de la rivero Kebo. La barkisto portis ŝarĝon de sulfo ĉirkaŭ de ĉi tie sur la rivero malsupren… Aun Ŝarah tuŝis lokon kiu kuŝis dumil mejlojn malproksime en la landinterno. La ĉirkaŭaĵo estas nomata Burnoun. Ĉirkaŭ ĉi tie kuŝas centro loĝata, kiu estas nomata Ŝillinsk; ĝi ne aperas sur la landkarto…En Ŝillinsk parolis la barkisto kun nomadoj el okcidento, trans ĉi tiuj montoj; Kuzi-Kaza….Etzwane revenis per taksio al la trinkejo de Fontenay kaj renkontis sinjoron Ifness, kiu ĝuste tiam estis forlasanta la domon. Ifness kapsalutis distrite kaj li estus foririnta se Etzwane ne haltigus lin. Nur momenton! Ifness restis kun kuntiritaj brovoj. Kion vi volas? -Vi parolis pri certa Daskonetta. Ĉu tiu homo havas aŭtoritaton? Ifness alfrontis lin per oblikva rigardo.-Li havas respondecan postenon.-Kiel mi povus kontaktiĝi kun Daskonetta?…

Ifness pripensis: En teorio estas multaj metodoj. Praktike, vi devus provi kun mi. -Bone. Do bonvolu metu min en kontakton kun Daskonetta. Ifness ridis mallaŭte: Tamen la afero ne estas tiel facila. Mi proponas ke vi skribu mallongan raporton pri viaj deziroj. Ĉi tiun raporton vi donos al mi. Kiam mi renkontos mian ĉefon Daskonetta, tiam mi eble povos transdoni vian novaĵon, kompreneble, kondiĉe ke mi trovos ĝin nek maloportuna nek malgrava.-Ĉio ĉi estas tute bela diris Etzwane, sed la afero estas urĝa. Oni donos la kulpon al vi pro ĉia malfruo pro nura hezito.-Mi dubas ke vi kapablas previdi la reagojn de Daskonetta respondis Ifness cedeme. Al tiu homo plaĉas esti mistera.-Malgraŭ tio mi pensas ke li okupiĝos serioze pri la problemo, precipe se li zorgas pri la propra prestiĝo, diris Etzwane… Do, estas nenia ebleco, kontaktiĝi rekte kun li? Ifness faris rezignan movon per la mano. Bone, kiel sonas via raporto? Se la afero estas grava mi povus doni al vi konsilojn.-Mi scias tion, diris Etzwane, sed vi estas okupata per viaj priserĉoj; vi mem diris al mi tion, vi ne povas kunlabori kun mi, al tio mankas al vi la decidpovo, kaj vi klarigis ke ĉiel ajn ĉio estos transdonata al Daskonetta. Sekve estas nature ke mi priparolu miajn problemojn rekte kun Daskonetta.-Vi miskomprenis miajn observojn, diris Ifness bruske, kaj lia voĉo fariĝis iomete akuta. Mi diris ke ĉe mia laboro mi ne havas lokon por vi, kaj vi ne povas akompani min ĉe vojaĝo tra la Tero-mondoj. Mi ne diris ke mi ne havas sufiĉan decidpovon, aŭ mi dependus iel de Daskonetta, kompreneble, krom nure el administrad-teknika vidpunkto. Mi devas aŭskulti vian peton ĉar tio estas mia funkcio. Do, kio vekaĉis vin?

……………………..

Gloso: *Diskriminatoro: en la ŝanta lingvo “avistoj”. La avistoj estis originale la inspektoroj de la estetoj de Garwiy kaj transprenis iom post iom la funkcion de kantona polico. Etzwane kaj Aun Ŝarah larĝigis ankoraŭ pli la taskojn de la avistoj.

…………………….

-Al mi venis al la orelo raporto el Karaz. Ĝi povus esti nur onidiro sed, laŭ mia opinio, oni devus okupiĝi pri ĝi. Por tiu celo mi bezonas rapidan transportilon, kiun Daskonetta certe povus disponigi al mi. -Aha! Eble. Kaj koncerne la onidiron, pri kio precize temas? Etzwane daŭrigis mallaŭte: En Karaz aperis roguŝkoj kaj eĉ sufiĉe multaj.. Ifness kapjesis: Daŭrigu! -La roguŝkoj batalis kontraŭ homa armeo, kiu uzis energiarmilojn. Ŝajnas ke la roguŝkoj estis batitaj, sed tiu detalo de la novaĵo estas tre malcerta. -De kie venas ĉi tiuj informoj? -De maristo, kiu aŭdis la rakonton de barkisto el Karaz.-Kie okazis ĉio ĉi? -Ĉu tio ne estas malgrava? demandis Etzwane, mi petas nur taŭgan transportilon per kiu mi persone povus solvi la aferon. Ifness parolis milde kvazaŭ li havus antaŭ si obstinan infanon.- La afero estas pli malsimpla ol kiel vi supozas tion. Se vi tiun demandon transdonas al Daskonetta aŭ alia membro de la kunordiga komitato, la afero estos tuj redonita al mi, kun mallonga rimarko pri mia kompetenteco. Krome, vi ja konas la devojn de ĉiuj anoj de la Instituto: ĝenerale ni neniam enmiksiĝas en la lokajn okazaĵojn. Kompreneble, mi jam pli ol unu fojon malrespektis ĉi tiun devon; tamen ĝis nun mi ĉiam sukcesis motivigi mian agmanieron. Se mi permesus al vi ke vi transdonu al Daskonetta ĉi tiun rimarkindan raporton, oni konsiderus min tie supre ne nur senresponsa sed eĉ malsaĝa. Mi ne povas helpi vin. Mi rekonas ke la novaĵo estas rimarkinda, kaj kia ajn estu mia persona opinio, mi ne povas ignori ĝin. Ni iru en la trinkejon. Mi devas ricevi de vi ĉiujn eblajn informojn…

La dialogo daŭris unu horon; Etzwane restis ĝentila sed decida, Ifness trankvila sed necedema kiel vitrobloko. En neniaj cirkonstancoj li volis eĉ nur provi liveri al Etzwane la deziratan transportilon. -Tiukaze, diris Etzwane, mi devas serĉi transportilon malpli taŭgan.Ĉi tiu rimarko trafis surprize al Ifness. Ĉu vi pensas serioze vojaĝi al Karaz? Tia vojaĝo povus daŭri du ĝis tri jarojn, kondiĉe ke vi transvivos ĝin! -Mi jam pensis al ĉio ĉi, respondis Etzwane. Kompreneble mi ne piediros tra Karaz. Mi intencas flugi.-Per balono? Per deltaplano, aŭ per kajt-aviadilo?-Antaŭ multaj jaroj la ŝant-anoj konstruis kroman specialan flugveturilon la tielnomatan longdistancan glit-aviadilon.La pezoportantoj estis plenigitaj per gaso, la flugiloj longaj kaj fleksemaj. Tia aviadilo estis sufiĉe peza por glitflugi kaj sufiĉe leĝera por ke nura ventobloveto tenu ĝin en flugo. Ifness ludadis per sia arĝenta juvelo: Kaj vi tuj forflugus? -Mi estas atakebla sed ne senhelpa. Homo povas ekflugi sen alies helpo per kutima glitaviadilo, li devas nur atendi la alvenon de taŭga vento. La tielnomata longdistanca glit-aviadilo ekflugas eĉ per leĝera venteto. Tamen mi rekonas ke tia flugo estas riska. -Riska? Ĝi estas sinmortigo. Etzwane kapjesis serioze: Kompreneble mi ekirus pli volonte per motorhava flugveturilo, se tion povus al mi pruntedoni Daskonetta. Ifness fingrumadis senkuraĝe per sia juvelpeco. -Revenu morgaŭ. Mi zorgos pri la aertransporto. Sed vi devas laŭvorte obei miajn ordonojn…Civitanoj de Ŝant zorgis malmulte pri la aferoj de aliaj kantonoj; Karaz estis por ili malproksima kiel la *Skiafarillo sed multe malpli okulfrapa.(*Skiafarillo=Stelaro el dumil ĉarmaj steloj, kiuj heligas la someran noktoĉielon de Ŝant. Tero-mondoj troviĝas trans ĉi tiu stelaro.) Etzwane kiel muzikisto, jam travojaĝis ĉiujn kantonojn de Ŝant kaj li estis iomete malpli fermita. Tamen, Karaz estis ankaŭ por li nur malproksima reĝlando kun ventobatataj dezertoj, altegaj montoj kaj nekredeble profundaj fendegoj. La riveroj de Karaz fluis trans grandegaj ebenoj kaj estis tro larĝaj por ke oni povus vidi la alian riverbordon… La planedo Durdano estis loĝigata dum naŭmil jaroj fare de rifuĝintoj, renegatoj el kiuj la plej malbonaj krimuloj fuĝis al Karaz por malaperi tie en la enorma kontinento. Ili kaj iliaj idoj, nun samkiel antaŭe, loĝis en soleco… Proksimiĝis tagmezo kaj Etzwane revenis al la trinkejo Fontenay sed pri Ifness vidiĝis nenia spuro. Unu horo forrampis, poste la sekva. Etzwane eliris por rigardi dekstren kaj maldekstren sur la avenuo. Li kapablis regi sin. Koleri al Ifness estis sensence. Tiel oni povus koleri same bone ankaŭ al la tri sunoj. Fine ekaperis Ifness. Li venis supren el la direkto de Sualle al Galias Evenuo. Lia vizaĝo havis mediteman esprimon. En la unua momento ŝajnis ke li volus eviti lin, tamen nun li haltis:Vi volis konatiĝi kun Daskonetta, li diris. Do, bonvolu atendi ĉi tie. Ne daŭras multe. Etzwane rigardis la ĉielon ĉar nubaro ŝoviĝis antaŭ la sunojn. Mallumo falis sur la urbon. Etzwane faldigis sian frunton kaj frostotremis.

Ifness eniris la tavernon. Li revenis en nigra vestaĵo kiu ĉiupaŝe drame ŝveliĝis. Venu! Li diris dum li ekiris. Etzwane pensis al sia digno kaj restis senmova. Kien? Kun brilaj okuloj Ifness rigardis ĉirkaŭen. Li parolis per voĉo trankvila:Ĉe komuna entrepreno ĉiu parto devas scii kion li povas atendi de la alia. De mi vi povas atendi informojn koncerne la necesojn de la momento. Mi ne embarasos vin per tro multaj detaloj. Mi atendas de vi atenton, diskretecon kaj prudenton. Ni nun flugos en la kantonon Wildrose. Etzwane nun kredis esti gajninta almenaŭ malgrandan punkton kaj silente sekvis Ifness al la Balonvoj-stacio. La balono “Karmoun” jam tiris la ŝnuregojn. Apenaŭ Ifness kaj Etzwane enpaŝis la gondolon, la trupanoj dehokis la Judas-glitilojn kaj la balono leviĝis supren. La ventogardisto metis la balonon iomete oblikve en la fortan venton. La Karmoun kun siaj zumantaj glitiloj tendencis al nordo.Ili flugis trans la Jardeen Pordego kaj baldaŭ ekvidis la ĉarmajn valojn de la kantono Sovaĝa Rozo kiuj kuŝis sub ili. Post nur mallonga flugo ili atingis la urbon Jamilo. La Karmoun montris oranĝkoloran trafiklumon. La trupanoj ekkaptis la kurglitilojn kaj retiris la Judas-glitilojn al la deponejo, per kio la Karmoun estos detirata al la alteriĝ-ramplo. Ifness kaj Etzwane descendis. Ifness pergeste vokis kaleŝon. Li donis al la kaleŝisto malongan ordonon; ili ambaŭ enkaleŝiĝis kaj la *amblatoro (kornohava besto) ekkuris laŭ la strato malsupren. Ili sekvis dum duonhoro la valon de Jardeen preterpasante nombrajn koloniojn de *la garwiyaj estetoj. Ili atingis fruktoĝardenon de korbutujoj (fragarboj) en kiu staris antikva kolonidomo.

…………………………..

*Amblatoro= kornohava tirbesto, kiu alvenis post la bovo, kiuj estis portitaj fare de la unuaj alvenintoj al Durdano. La ĉevaloj, kiuj ankaŭ estis kunportitaj mortis pro glanda malsano kaj pro la fakto ke ili estis ĉasataj kaj mortigitaj pro neklarigeblaj motivoj fare de la duoninteligentaj ahulpoj.

**La konstruo de la vitrourbo Garwiy estis influata de la estetika socio, kiu dum la paso de la jaroj fariĝis la kasto de la noblularo, la estetoj.

………………………….

Ifness diris pesante ĉiun sian vorton: Eble oni metos al vi demandojn. Mi ne povas diri kiel vi devos respondi, sed parolu koncize kaj transdonu nenian informon sen esti pri tio demandata.-Mi havas nenion kaŝendan, diris Etzwane kurte. Se mi estos demandata mi respondos kiel mi kapablos plej bone. Ifness silentis…La kaleŝo haltis apud altmoda observa turo. La du viroj elkaleŝiĝis. Ifness kondukis sian akompananton tra sovaĝiĝinta ĝardeno kaj tra korto pavimita per helgriza marmoro, en la ĉefan pavilonon de la konstruaĵo. Tie li restis staranta. Nenia sono estis aŭdebla. La domo ŝajnis neloĝata. Ĝi odoris pri polvo, seka lignaĵo, palidiĝintaj koloroj kaj antikveco. Tra alta fenestro falis oblikve lumradio sur palkoloran portreton de infano en mirindaj vestaĵoj de forpasintaj tempoj. Ĉe la fino de la salono aperis homo. Li restis staranta kaj rigardanta ilin dum momento, poste faris paŝon en ilian direkton. Sen zorgi pri Etzwane, li turnis al Ifness parolante fluan kaj ritman lingvon, kaj Ifness mallonge respondis al li. Ili ambaŭ malproksimiĝis kaj malaperis tra pordo. Etzwane malrapide sekvis ilin en grandan dekduangulan ĉambron, kiu estis tegita per bruna lignaĵo kaj kiu estis lumigita per ses fenestroj de polvoplena purpura vitro.

Etzwane interesplene observis tiun homon. Estas li tiu Daskonetta kiu loĝas en ĉi tiu antikva domo kiel fantomo? Strange, sed ne maleble. Li estis forta homo mezalta kun abruptaj sed sinregaj movoj. Densaj haroj formis sur lia alta ronda frunto specon de pruo kaj de tie sin ĵetis malantaŭen tra la tempioj. Nazo kaj mentono estis palaj, la buŝo preskaŭ senlipa. Post kurta alrigardo per siaj nigraj okuloj, Daskonetta ne plu zorgis pri Etzwane. Ifness kaj li interparolis mallaŭte. Ifness raportis ion, la alia respondis al li. Etzwane sidiĝis sur benkon el kamforligno kaj sekvis la konversacion. La du homoj ne estis amikoj, tio ŝajnis evidenta. Ifness estis malpli en defensivo ol oni povus supozi. Daskonetta aŭskultis atente kvazaŭ li komparus ĉiun vorton kun antaŭe akirita raportaĵo. Foje Ifness duonturniĝis al la direkto de Etzwane, kvazaŭ li serĉus konfirmon aŭ certan informon. Daskonetta haltigis lin per apenaŭ percepteblaj gestoj. Ifness petis ion, kion Daskonetta rifuzis. Ifness insistis kaj nun faris Daskonetta ion strangan: Li prenis ion de malantaŭe kaj vidigis kvarangulan kvindekcentimetrojn longan ekranon sur kiu staris mil blankaj kaj nigraj lumantaj punktoj kaj figuroj. Ifness diris kelkajn vortojn al kiuj Daskonetta respondis. Ili ambaŭ kontrolis la lumojn kiuj briletis en nigraj blankaj kaj grizaj nuancoj. Daskonetta turnis sin al Ifness per amuzema rido. La interparolo daŭris ankoraŭ ĉirkaŭ kvin minutojn. Poste Daskonetta diveneble konigis sian decidon. Ifness turniĝis kaj forlasis la ĉambron. Etzwane sekvis lin. Sen ia komento,Ifness revenis mediteme al la kaleŝotaksio. Etzwane venkinte sian maltrankvilon demandis: Kion novan vi eksciis?-Nenion novan. La Gremiumo decidis ne akcepti miajn planojn. Etzwane rigardis malantaŭen al la antikva domo kaj sin demandis: Kial Daskonetta decidis instali ĝuste ĉi tie sian ĉefkvartalon? Li demandis: Kion do ni faros? -Kiurilate? -Nu, rilate la transportilon kiu devus nin porti al Karaz. Ifness deturniĝis: Ĉi tiu ne estas mia plej urĝa zorgo. La transporta problemo, en kazo de urĝa bezono, estos solvita. Etzwane klopodis devigi sin havi tranvilan voĉtonon: Kio do estis via plej urĝa zorgo? -Mi proponis priserĉon ĉe aliaj lokoj ol la Historia Instituto. Daskonetta kaj lia kliko volas riski nenian influon al Durdane. Kiel vi vidis, Daskonetta estis kapabla manipuli kunsenton en ĉi tiu senco.-Kio estas kun ĉi tiu Daskonetta? Ĉu li loĝas fikse ĉi tie en Sovaĝa Rozo? Ifness ridetis amuziĝinte. Daskonetta estas malproksimege de ĉi tie, trans la Skiafarillo.Vi vidis nur projekcion pri li; ĝi parolas kun la mia projekcio. Scienca metodo igas tion ebla. Etzwane refoje rigardis malantaŭen al la antikva domo. -Kiu vivas tie? -Neniu. La konstruaĵo estas kunligita kun simila domo ĉe la UAV, Universala Arta Vido. Ili enkaleŝiĝis kaj ekvojaĝis sur revenvojo en la direkto de Jamilo. Etvane diris: Via sinteno estas nekomprenebla. Kial vi ŝajnigis ke vi ne povas porti nin al Karaz? Mi neniam ŝajnigis ion tian, diris Ifness.Via konkludo estas malvera kaj mi ne estas kulpa pri tio. Ĉiukaze la afero estas pli malsimpla ol vi kredas kaj vi devas reguli vian cerbon je certa maksimuma komprenkapablo.-Maksimuma komprenkapablo aŭ elreviĝo?, volis scii Etzwane. -La efiko estas preskaŭ la sama. Ifness levis la manon: Mi volas klarigi la aferon ankaŭ se tio utilos nur por iomete bari la flukson de viaj riproĉoj…

Mi ne metis min en kontakton kun Daskonetta por konvinki lin liveri la transportilon, sed por provoki lin elekti falsan vojon. Li faris tiun falsan decidon kaj krom tio li eĉ akceptigis akordon. Li lasis sin influi de informoj nekompletaj kaj subjektivaj. Nun la vojo estas libera por demonstrado kiu fortiros la terenon desub liaj piedoj. Se mi nun faros priserĉon, mi aplikos la kutimajn standardregulojn kiuj portos Daskonetta-n en muelilon (muelludo). Sekve li devos subteni evidente falsan politikon aŭ hontigan cent-okdek-gradan turniĝon. Etzwane diris iomete grumbleme: Daskonetta ne pensis ĉion ĉi? -Mi pensas ke ne: Alie li apenaŭ insistus tiel obstine havi tiun akordon. Li estas certa pri siaj aferoj, kiuj laŭlitere sekvas la antaŭskribojn de la Instituto. Li imagas ke mi estas ligita kaj pro tio mi estas kolera. Estas vera ĝuste la kontraŭo; li regalis al ni plezurajn perspektivojn por la venonto. Etzwane ne sukcesis kompreni la entuziasmon de Ifness. -Tamen, nur se nia ekspedicio portos gravajn rezultojn. -Se la onidiroj ne diris la veron, mi ne fartos pli malbone ol nun, enkalkulante la honto-makulon kiun Daskonetta sendube planis donaci al mi.-Mi komprenas. Kial do vi kunportis min al ĉi tiu renkontiĝo? -Mi esperis ke Daskonetta metos al vi kelkajn demandojn, kiuj portus lin eĉ pli en embarason. Sed li estis sufiĉe saĝa ne eniri en la kaptilon. -Hmm. Etzvane ne estis flatata de la rolo kiun Ifness destinis al li.-Kiajn projektojn vi nun havas?-Mi pensas pristudi la supozitajn eventojn kiuj okazis en Karaz. La afero konfuzas min: Kial devis la asutroj refoje elprovi iliajn roguŝkojn? Ili fiaskis. Ilia ideo estis falsa. Kial ili volas esti refoje neniigitaj? Kiuj estas la homoj kiuj en la priparolata milito, laŭdire, uzis energiarmilojn? Certe ne palasedranoj, certe ankaŭ ne homoj el Ŝant. Jen mia enigmo. Mi rekonas ke ĉi tio ade turmentas min. Do, nun diru al mi kie okazis la bataloj?… Estas klare ke en ĉi tiu enketo ni kunlaboros.-Ĉe la urbeto Ŝillinsk, ĉe la rivero Kebo.-Ĉivespere mi trarigardos miajn dokumentojn. Morgaŭ ni forflugos. Ni ne devas longe heziti. Etzwane fariĝis silenta. Improvize la afero fariĝis konata al li en tuta ĝia realeco. Li sentis zorgon kaj strangajn antaŭsentojn. Li diris pripenseme: Mi estos preta…Pli malfrue Etzwane vizitis refoje sinjoron Aun Ŝarah kiu aŭdinte pri la planoj de Etzwane, tute ne estis surprizita. Mi povus aldoni bagatelaĵon, li diris… Ne!… du bagatelaĵojn. La unua estas negativa: Ni parolis kun maristoj de la aliaj bordoj de Karaz. Neniu aŭdis aŭ scias ion pri la roguŝkoj. En la dua punkto temas pri envere necerta raporto pri kosmoŝipoj kiuj supozeble estis vidataj en la ĉirkaŭaĵo de Kuzi-Kaza, sed eble ankaŭ ne. La raporto ne diras pli ol tion. Mi deziras al vi bonŝancon! Mi atendas scivoleme vian revenon. Mi komprenas vian motivon sed mi ne scias ĉu ĝi estus sufiĉa ankaŭ por mi por devigi min vojaĝi al Karaz. -En ĉi tiu momento mi havas nenian pli bonan farindaĵon, diris Etzwane sarkasme ridante.

Tria ĉapitro

Etzwane alvenis iomete tro frue al la trinkejo de Fontenay. Li surportis vestaĵon el tre forta griza ŝtofo, akvoizolan jakon, kiu devus lin protekti de la nebulo kaj humideco de Karaz, kaj ĝismaleole altajn botojn el ĉumpaledo. (Ĉumpao: tiea granda besto simila al ahulpho sed ĝi estas multe malpli inteligenta sed multe pli kolerema.)…En sia pakaĵo li portis energipistolon kiun donis al li Ifness antaŭ multa tempo. Ifness ne estis en la domo. Etzwane refoje migris maltrankvile supren kaj malsupren sur la avenuo. Pasis unu horo. Tiam haltis veturilo apud li. Ĉu vi estas Gastel Etzwane? Mi petas vin veni kun mi. Etzwane ekzamenis la homon iomete malfideme: Kien? -Al iu loko en la norda parto de la urbo; almenaŭ laŭ la informoj ricevitaj. -De kiu vi ricevis tiujn informojn? -De certa, Ifness. Etzwane enkaleŝiĝis. La kaleŝo sekvis la riveron Jardeen en la direkto de la enfluejo kie la rivero renkontas la verdan oceanon, Sualle. La urbo restis malantaŭe. Ili sekvis la riverbordon tra neprezentebla ĉirkaŭaĵo. Rubaĵ-montetoj, aĉaj dometoj, garaĝoj, barakoj, budaĉoj ruiniĝintaj. Antaŭ antikva konstruaĵo el ardezo la kaleŝo haltis. La kaleŝisto donis al li signon, kaj Etzwane descendis. La veturilo ekiris en la direkton de la urbo. Etzwane batis sur la pordon de la domo, sed li aŭdis nenian respondon. Li iris ĉirkaŭ la domo, de kie li vidis ĉe la piedo de ŝtonklifa deklivo boatodomon apogiĝantan sur la akvon. Etzwane sekvis padon malsupren sur la deklivo kaj ĵetis rigardon sur la boatodomon, kie Ifness ŝarĝis paketojn sur velboaton. Etzwane demandis sin: Ĉu Ifness perdis sian komprenkapablon? En tia boato veli sur la Verda Oceano, ĉirkaŭ la norda marbordo de Karaz, ĉirkaŭ Erbol kaj de tie sur la rivero Kebo supren al Burnoun estas almenaŭ nepraktike, eĉ pensante nur pri la longeco de la vojaĝo. Ifness ŝajnis diveni liajn pensojn. Li rimarkis per modera voĉo: Pro la naturo de niaj priserĉoj ni ne povas laŭ niaj deziroj majeste rondoflugi en eleganta aerjakto… Ĉu vi estas preta por la ekiro? Se jes, enboatiĝu! Mi estas preta. Etzwane enbordiĝis. Ifness forĵetis la ŝnuregon kaj kondukis la boaton al Sualle. Bonvolu hisi la velon. Etzwane rektigis la maston; la velo ŝveliĝis kaj la boato moviĝis sur la akvo antaŭen.

Etzwane sidiĝis singarde sur benkon kaj rigardis la bordon kiu restis malantaŭe. Li rigardis en la kajuton, la paketojn kiujn Ifness portis sur la boaton kaj demandis sin; Kion ili enhavas? Manĝaĵojn kaj akvon? Ili sufiĉos por tri tagoj, maksimume por unu monato. Etzwane levis la ŝultrojn kaj rigardis al “Sualle”. La lumo de la sunoj reflektiĝis sur dekmilionoj da ondoj en tridekmilionoj da fajreroj rozkoloraj, bluaj kaj blankaj. Okope staris la vitroformacioj de Garwiy, iliaj koloroj impresis jam iomete malklaraj pro la malproksimo. Eble li neniam revidos la vitrajn turegojn de ĉi tiu urbo…Dum tuta horo velis la boato sur la Sualle ĝis kiam la bordo malantaŭ ili fariĝis iomete malklara kaj nenia alia boato vidiĝis. Tiam Ifness diris mallonge: Nun vi povas ligi la velon kaj deŝuti la maston. Etzwane obeis kaj Ifness dumtempe eltiris travideblan ilon je formo de kvaronluno, kiun li instalis sur la antaŭa parto de la boato kiel kontraŭventan ŝildon. Etzwane observis lin senparole. Ifness ĉirkaŭrigardis lastfoje la horizonton kaj levis malgrandan fermoplaton. Etzwane rimarkis nigran pupitron kun vico da blankaj, ruĝaj kaj bluaj butonoj. Ifness regulis ion. La boato elakviĝis gutadante kaj leviĝante krute en la ĉielon. Ifness refoje tuŝis la butonojn, la boato turniĝis okcidenten kaj ŝvebis alte super la dezerta ebenaĵo de Fenesk. Ifness diris parenteze: Boato estas la malplej okulfrapa veturilo; neniu rimarkas ĝin, eĉ ne en Karaz. -Afero rafinita rimarkis Etzwane. Ifness kapjesis malinterese…Ni havas nenian precizan landkarton kaj ni devas navigi proksimume. La landkartoj kiuj ekzistas en Ŝant estas tre malprecizaj. Do ni sekvos la marbordojn de Karaz ĝis la enfluejo de la rivero Kebo, ĉirkaŭ dumil mejlojn de ĉi tie. Tiam ni povos suprenflugi la riveron en la direkto de sudo, sen perdiĝi. Etzwane rememoris la grandan karton en Jurisdiktional. En la ĉirkaŭaĵo de Ŝilinsk li vidis tie plurajn riverojn: Panjorek, la Blua Zuro, la Nigra Zuro, Usak, Bobol…Se ili provus mallongigi la flugon tra la lando, la risko estus granda por trafi la malĝustan riveron.

Nun vekis lian atenton la ebena landinterno de la kantonoj de Fenesk. Li sekvis perokule la kanalojn kaj akvovojojn kiuj stelforme eliris el la kvar Fen-urboj. La kantonlimo ekaperis en malproksimo, vico de nigraj aliptusarboj. Malantaŭe kuŝis marĉejoj kaj fangejoj de la kantono Gitanesk. Ifnes kiu kaŭris en la kajuto kuiris teon. Ili ambaŭ sidiĝis malantaŭ la kontraŭventa protektoŝildo, dum la vento blovis super iliaj kapoj, ili trinkis teon kaj manĝis nuksokukojn el unu el la paketoj kiujn Ifness alportis sur la bordon. Etzwane havis la impreson ke Ifness estis tute malstreĉiĝinta kaj kontenta. Malgraŭ tio li ne kuraĝis komenci interparolon, ĝis kiam Ifness mem ne ekparolis jene: Do, ni foriris glate, sen ĝenaĵoj. -Ĉu vi atendis kontraŭstaron? -Envere, ne. Mi ne kredas ke la asutroj havus agentojn en Ŝant: La lando ne plu devus esti interesa por ili. Kompreneble Daskonetta povus doni informojn per la monitoroj de la Instituto sed, mi kredas ke ni estis tro rapidaj por ili. -Viaj rilatoj kun Daskonetta ŝajnas al mi sufiĉe malfacilaj. Ifness kapjesis: En organo kiel la Instituto oni akiras statuson se oni demonstras decidkapablon kiu superas tiun de la aliaj kolegoj, precipe se temas pri kolegoj kiuj estas jam konsiderataj ĉikoncerne kapablaj personoj. Mi matigis tiel klare sinjoron Daskonetta ke mi komencas havi zorgojn pri tio. Kion li havas en la kapo? Kiel li povus sendi en fumon miajn projektojn, sen subteni mian vidpunkton? Temas pri danĝera kaj komplika afero. Etzwane rigardis al Ifness de unu flanko kun kuntiritaj brovoj. La opinion de ĉi tiu homo, kiel kutime, li trovis nekomprenebla: Daskonetta interesas min malpli ol nia laboro en Karaz, kiu eble ne estas tiel komplika sed ĉiukaze same danĝera. Daskonetta finfine ne estas ritual-krimulo aŭ kanibalo. -Ja jes. Ĉiukaze ne estis demonstrita ke li faris tiajn agojn, diris Ifness kun leĝera rido. Do, eble vi pravas. Mi devas koncentriĝi al Karaz. Laŭ Kreposkin la ĉirkaŭaĵo de la mezo de Kebo estas sufiĉe trankvila precipe norde de Urt-Unna-antaŭmontaroj. Ŝillinsk laŭŝajne kuŝas en ĉi tiu teritorio. Li mencias riverpiratojn kaj tribon de sorukhoj. Sur la riverinsuloj vivas la degenerintaj “gorioni”, kiujn ignoras eĉ la sklavkomercistoj. Sub ili nun aperis la Hurra-Montoj kaj kie la klifoj de Tag reĵetas la ondojn de la Verda Oceano, finiĝas la kontinento Ŝant.

Ili flugis dum tuta horo super malplena akvosurfaco, tiam ekaperis malhela strio ĉe la horizonto: Karaz. Etzvane ekstaris, Ifness sidiĝis kun la dorso al vento kaj meditis super sia notkajero. Etzwane demandis: Kiel vi pensas realigi nian entreprenon? Ifness fermis la notkajeron kaj rigardis trans la bordorandon kaj jam fiksis la ĉielon kiam li respondis: Mi havas nenian specialan planon. Ni volas solvi enigmon. Por tio ni devas kolekti faktojn kaj el tiuj eltiri niajn konkludojn. En ĉi tiu momento ni scias tro malmulte. Evidente, la roguŝkoj estis evoluigataj kiel armiloj kontraŭhomaj. La asutroj, kiuj regas ĉi tiujn estaĵojn, estas parazitaj rasoj, aŭ pli bone dirite, vivas en simbiozo kun siaj gastigantoj. La roguŝkoj fiaskis en Ŝant. Kial ni trovas ilin nun en Karaz? Ĉu ili devas tie konkeri teritorion? Gardi koloniojn? Ekspluati subterajn riĉaĵojn? Ĉimomente ni povas meti nur demandojn…Karaz okupis la okcidentan horizonton. Ifness turnis la boaton laŭgrade unu aŭ du striojn norden kaj igis ĝin iom post iom sekvi la bordolinion. En la malfrua posttagmezo aperis sub la flugboato koto-dezerto orlita de maltrakvilaj flus-ondoj. Ifness alĝustigis la direkton. Dum la tuta nokto li lasis flugi la boaton laŭ la marbordo, per duona rapideco, sekvante la fosforeskan ŝaŭmlinion de la flusondoj. La unuaj lumoj de la tagiĝo prilumis antaŭ ili la rokojn Komranus-Kap kaj Ifness klarigis ke la landkartoj de Kreposkin estas senvaloraj: Envere ĝi nur informas nin ke ie Komranus-Kap ekzistas, kaj ke ĝi troviĝas ie sur la marbordoj de Karaz. Do, ni devas uzi la Kartojn de Kreposkin skeptike. La boato sekvis dum la tuta antaŭtagmezo la marbordon, kiu post la Komranus-Kap turniĝis norden. Ili transflugis vicon da malaltaj elstaraĵoj. Inter ili estis senakva aŭ preskaŭ senakva grundo. Proksime al tagmezo ili transflugis duoninsulon konsistantan el kalvaj rokoj kiuj etendiĝis norden dum pli ol kvindek mejloj, kaj sur la kartoj de Kreposkin ne estis signitaj. Tiam revenis la maro. Ifness lasis la boaton perdiĝi en certa alteco ĝis kiam ĝi ŝvebflugis en alteco de ĉirkaŭ mil futoj super la marbordo.

Dum la posttagmezo ili transflugis la enfluejon de larĝa rivero, Gever, kiu originas el la Geverman-Becken, kaj en kiu trovus spacon la tuta Ŝant… Jen vilaĝo el cent ŝtondometoj kiu troviĝas ĉe flanko de monteto protektata kontraŭ la vento. Dekduo de malgrandaj boatoj ankritaj putris tie. Ĉi tiu estis la unua homloĝata centro kiun ili vidis en Karaz. La kartoj de Kreposkin fine konvinkis Ifness gvidi la boaton okcidenten, en la landinternon, super densaj kaj sovaĝaj arbaroj etendiĝantaj norden, ĝis kie la okuloj povas vidi, super duoninsulo “Mirr”. Cent mejloj restis malantaŭe. El preskaŭ nevidebla lumradio leviĝis maldika fumfadeno. Etzwane ekvidis tri blokdomojn kaj fiksis dum minutoj pripensante: kiaj viroj kaj virinoj penas tiri antaŭen tie siajn stagnajn kaj solecajn vivojn? Aliaj cent mejloj restis malantaŭe kaj ili atingis la alian flankon de la duoninsulo “Mirr”. La kartoj de Kreposkin ĉi foje pravis. Ili flugis denove super akvosurfaco. Antaŭ ili la rivero Hitze profunde entranĉiĝis en la landinternon. Ĝia delto larĝa dudek mejlojn estis plena de altaj insuloj. Ĉiu el ili estis fablolando kun mirindaj arboj kaj verdaj herbejoj. Sur unu el la insuloj estis griza ŝtonkastelo sur alia estis ankrita velŝipo. En malfrua posttagmezo ruliĝis nuboj el nordo al ilia direkto. Blua malhelo falis sur la landon. Ifness malrapidigis la flugon de la boato kaj, post iom da hezitado, li alterigis ĝin en malgrandan protektitan golfeton. Kiam la fulmoj komencis zigzagi, Etzwane kaj Ifness fiksis kovrilon super la kajuton, kaj poste, dum la pluvo tamburadis sur la ŝirmilo, ili trinkis teon kaj manĝis panon kaj viandon. Etzwane demandis: Se la asutroj okupas Durdanon per kosmoŝipoj kaj potencaj armiloj, kion faros la popoloj de la Tero-mondoj? Ĉu ili sendos militŝipojn por protekti nin? Ifness apogiĝis al la rudro-banko: Ĉi tiu estas demando kiun oni ne povas facile respondi. La Koordina Komitato estas tre koservema: La mondoj havas iliajn proprajn zorgojn. La Panhumana Ligo havas nenian influon plu, supoze ke ĝi iam ajn havis ĝin. Durdano estas malproksima kaj forgesita, la Skiafarillo kuŝas meze inter la du mondoj. La Koordina Komitato, kiu havas certan prestiĝon, eble povus fari proponon kiu poste, same kiel la raporto de la Historia Instituto, neniam realiĝos. Daskonetta provas, en maniero kion mi jam menciis, manipuli la situacion. Li ne volas rekoni ke la asutroj reprezentas la unuajn nehomajn estaĵojn teknologie evoluintajn kiujn ni hazarde renkontis… Tre grava cirkonstanco. -Strange. La faktoj parolas por si mem.-Tio estas ĝusta. Tamen la vetosumo estas pli alta ol vi supozas. Daskonetta kaj lia kliko elektis la prudenton kaj en kazo de alia kontrolo, en donita tempo, la rezultoj estos atribuitaj al ili mem. Oni eĉ ne mencios min. Ĉi tiun planon oni devas celpreni kaj torpedumi.

Etzwane farante kelkajn pensojn pri Ifness, ĵetis rigardon eksteren. Jam nur malmultaj pluvgutoj falis. La fulmoj zigzagis malproksime ĉe la okcidenta horizonto, super la duoninsulo Mirr. Etzwane aŭskultis sed li aŭdis nenian bruon. Ankaŭ Ifness elvenis kaj ĉirkaŭrigardis: Ni povus daŭrigi la vojaĝon sed mi ne konas ekzakte la fluejon de Kebo kaj aliaj riveroj. La plej malbona flanko de la Kreposkin-kartoj estas ke oni ne povas plene ignori ilin, sed oni ankaŭ ne povas plene fidi ilin… Estas pli bone atendi ĝis morgaŭ, li diris fiksrigardante la nokton…Laŭ Kreposkin, iomete pli antaŭe sur la Suserann-a marbordo, kuŝas urbo kiu estis konstruita fare de Ŝelm Fyrids, antaŭ ĉirkaŭ sesmil jaroj…Karaz jam tiam estis sovaĝa kaj malproksima lando. Kiom ajn multaj malamikoj falis en la luktoj, venis ĉiam novaj. Ia militista gento neniigis Suserann-on; Postrestis preskaŭ nenio krom la “influoj” kiujn Kreposkin nomas esmeraj.-La vorto estas nekonata por mi. -Ĝi originas el antikva karaza dialekto kaj sigifas atmosferon de iu loko: nevideblaj spiritoj, mallaŭtaj bruoj, gloro, muziko, tragedio, ĝojo, sufero kaj hororo, aferoj kiuj laŭ Kreposkina interpreto neniam pasos definitive. Etzwane rigardis en la malhelon en la direkton kie la antikva urbo devus kuŝi. Se ekzistas ĉi tie esmeraj influoj, ili certe efikas nur malforte en la nokto, pensis Etzwane revenante en la boaton kie li provis dormi en mallarĝa kuŝloko de la kajuto….La matena ĉielo estis klara. La blua suno Eta aperis sur la horizonto kaj enŝaltis la unuan matenan aŭroron. Tiam alŝoviĝis, iomete flanke, la rozkolora suno Sassetta, fine sekvata de la blanka Zael. Post matenmanĝo konsistanta el teo kaj sekaj fruktoj kaj post kurta alrigardo al la antikvaj restoj de Suserann, Ifness igis la boaton leviĝi. Plumbogrize briletis grandega riverdelto entranĉita en la korpon de Karaz. Ifness determinis ĝian nomon: Usak. Proksime al tagmezo ili transflugis la riveron Bobol kaj ĉirkaŭ en la mezo de tiu postagmezo ili atingis la enfluejon de Kebo, kiun Ifness identigis per la ĉeesto de Kreta Roko ĉe la okcidenta bordo kaj de la komercejo Erbol, kiu kuŝis kvin mejlojn profunde en la landinterno. Ifness ŝanĝis la flugdirekton kaj nun turniĝis suden super la akvosurfaco, kiu ĉi tie estis kvardek mejlojn larĝa. La rivero ŝajnis turniĝi dekstren sed antaŭ la horizonto ĝi majeste turniĝis maldekstren. Tri boatoj, kiuj de ĉi tie supre, aspektis etetaj, flosis sur la akvo. Du, per veloj ŝveliĝintaj, klopodis iri supren, la tria lasis sin porti de la kurento al la oceano.

-De nun la kartoj apenaŭ utilas al ni, diris Ifness. Kreposkin mencias neniun loĝatan centron en la meza Kebo, tamen li parolas pri la sorukhoj; pri popolo de kuraĝuloj kiuj neniam fuĝas kaj neniam evitas lukton. Etzwane observis la malprecizajn kartojn de Kreposkin. – Ducent mejlojn laŭ la rivero, al la ĉirkaŭaĵo de Burnoun, kiu estus ĉirkaŭ ĉi tie, sur la ebeno Bluaj Floroj… Ifness ne interesiĝis pri la vidpunkto de Etzwane: La kartoj estas tro malprecizaj diris Ifness malŝateme.Ni leviĝas ĝis certa alteco kaj tiam ni ĉirkaŭrigardas malsupren. Li fermis la libron kaj alligis kelkajn pensojn…Etzwane ridis amare. Intertempe li alkutimiĝis al la kondutmaniero de Ifness kaj li ne plu koleris pro tio. Li iris al la pruo kaj de tie rigardis al enormaj purpuraj arbaroj, kiuj malaperis en helblua nebuleto, al makulhavaj verdaj marĉejoj kaj al la giganta strio de Kebo, kiu regis la pejzaĝon. Li venis en la sovaĝan Karaz ĉar li timis la ĉiutagaĵojn kaj la enuon. Kaj kion pri Ifness? Kio devigis la delikat-gustan Ifness serĉi ĉi tiun aventuron?… Li tuj volis prienketi metante kelkajn demandojn sed li retenis sin; Ifness donus al li nenion-diran respondon, kiu tute ne helpus lin. Etzwane turniĝis kaj rigardis suden. Li rigardis la reston de Karaz, kiu tiel multajn misterojn kaŝas. La boato flugis la tutan nokton kaj sekvis sur la rivero la briletantan spegulbildon de la stelamaso Skiafarilla. Proksime al tagmezo, Ifness lasis la boaton perdiĝi en certa alteco kaj kondukis ĝin super la rivero kiu ĉi tie estis ĉirkaŭ dek mejlojn larĝa, ankaŭ se tre neregula, kie pli larĝa, kie malpli larĝa…. La rivero estis dissemita de nombraj arbokovritaj insuloj. -Atentu al la loĝlokoj,… aŭ estus eĉ pli bone trovi riverboaton, diris Ifness: Ni devas informiĝi tie sube. -Kiel vi intencas kompreni la homojn? La karazanoj parolas ja dialekton nekompreneblan.-Ni sukcesos,diris Ifness fiere: La ĉirkaŭaĵo de Burnoun kaj la Keba-Becken havas la saman lingvon. La homoj ĉi tie parolas dialekton kiu originas el la lingvo de Ŝant. Etzwane rigardis la alian nekredeme: Kiel tio estas ebla? Ŝant estas malproksima. -La kaŭzo estas la tria Palasedra milito. La kantonoj Maseakh, Gorgah kaj Partho kunlaboris tiam kun la Aglo-dukoj kaj multaj homoj kiuj timis la venĝon de la Pandamon-oj, fuĝis de Ŝant. Ili migris malsupren sur la Kebo kaj aldevigis sian lingvon al la sorukhoj, sed fare de ĉi lastaj fine ili estis sklavigitaj. La historio de Karaz tute ne estas ĝojiga…

Ifness klinis sin super la parapeton kaj montris al grupo de dometoj sur la riverbordo, kiuj malantaŭ palisaro el altaj junkoj apenaŭ estis videblaj: Jen vilaĝo kie ni povas kolekti informojn, ankaŭ se ili estus nur negativaj. Li pripensis: Al ni utilus sendanĝera trompo, kiu plifaciligus nian taskon. Ĉi tiuj homoj estas tre superstiĉaj kaj por ili estus certe amuze se ili vidus konkretajn pruvojn pri iliaj konvinkoj. Li regulis kontroldiskon; la boato malrapidigis sian flugon kaj fine ĝi pendis senmove en la aero. – Ĉu ni volas rektigi la maston kaj hisi la velon?…Nun ni povas iomete travestiĝi. La boato ŝvebis en la aero kun ŝveliĝinta velo, Etzwane sidis ĉe la remiloj kaj ŝajnigis remi kaj gvidi la veturilon. Li kaj Ifness portis blankan Turbanon kaj ŝajnigis esti ĉionsciuloj. La boato alteriĝis sur la ebenejon antaŭ la dometoj, kie restis ankoraŭ multe da brilantaj ŝlimejoj post la pluva vetero okazinta antaŭ du tagoj. Duondekduo da viroj observis ilin paralizitaj. Grupoj da malpuraj virinoj rigardis ilin el malfermitaj pordoj. Nudaj infanoj kiuj rampis ĉirkaŭe en la koto, nun ploretante fuĝis en la protekton de la domoj. Ifness descendis de la boato kaj disĵetis manplenon de bluaj kaj verdaj globetoj. Tiam li montris al la direkto de korpoza maljuna homo kiu ŝajnis algluiĝinta al la grundo.-Venu ĉi tien, petas, diris Ifness en primitiva dialekto, kiun Etzwane apenaŭ povis kompreni. Ni estas bonfaraj sorĉistoj kaj ni volas al vi fari nenion malbonan; ni serĉas informojn pri viaj malamikoj. La mentono de la maljunulo ektremis. Lia malpura barbo ekmoviĝis. Li kuntiris kaj butonis sur la ventro sian lintunikon kaj faris kelkajn paŝojn en ilian direkton.-Kiajn informojn vi volas? Ni estas simplaj perloserĉantoj: Krom la rivero ni konas nenion. -Ĉiel ajn, respondis Ifness, vi vidas kio okazas ĉirkaŭe kaj mi rimarkis tie ŝedon kun varoj komerceblaj. -Jes, ni praktikas komercon limigitan. Ni vendas konkokukojn, konkovinon kaj dispremitajn konkojn… Sed se vi serĉas rabakiraĵon aŭ multekostajn aferojn, vi devas serĉi aliloke…Eĉ la slavokomercistoj ne plu zorgas pri ni. -Ni serĉas informojn pri militistaj gentoj; grandaj ruĝhaŭtaj demonoj, kiuj mortigas virojn kaj volonte kopulacias kun virinoj. Ili estas nomataj roguŝkoj. Ĉu vi aŭdis ion pri tiaj gentoj? – Ili ankoraŭ ne ĝenis nin, dank’al sankta Eel! La komercistoj raportas pri flugantaj diskoj kaj gigantaj bataloj, sed ion alian mi ankoraŭ ne aŭdis, kaj neniu prononcis ĝis nun la nomon de roguŝkoj.-Kie estis tiu batalo? La konkoserĉisto montris en sudan direkton. La teritorio de la sorukhoj estas ankoraŭ malproksime. Dek tagoj per velboato ĝis la Ebeno Bluaj Floroj, aŭ per via sorĉboato verŝaje vi alvenas en duona tempo..

Ĉu estas al vi permesite instrui la magion kiu movas la flugboaton?… Ĝi estus mirinda avantaĝo por mi. -Estas pli bone ke tiaj demandoj restu nedemanditaj, diris Ifness. -Ni flugas al la Ebeno Bluaj Floroj. -Povu sankta Eel rapidigi vian vojaĝon. Ifness revenis en la boaton kaj donis signalon. Etzwane movis la remilojn kaj hisis la velon, dume Ifness regulis la gvidaparataron. La boato leviĝis, la vento ŝvelis la velon; la veturilo flugis super la rivero. La homoj kuris malsupren ĝis la marbordo, sekvataj de la virinoj kaj infanoj elvenintaj el la kabanoj. Ifness ridis mallaŭte. Nun ni igis memorinda tagon de ilia vivo kaj samtempe ni rompis dekduon da malpermesoj de la Instituto. -Dektaga vojaĝo, diris Etzwane pripensante. La barkoj lasas malantaŭe tri mejlojn po hore: kvindek mejlojn tage, pli aŭ malpli. Dektaga vojaĝo do estus kvincent mejloj. -Kaj ĝuste tiel malprecizaj estas la kartoj de Kreposkin…. En la pobo Ifness altigis la manon por sendi la lastajn bonaŭgurojn al la homoj ĉe la riverbordo. Forsto de akvolignarboj kaŝis la vidaĵon de la vilaĝo kaj Ifness diris super unu ŝultro: -Deprenu la velon kaj deŝutu la maston! Etzwane obeis silente kaj konstatis ke Ifness evidente amuziĝis en la rolo de fluganta sorĉisto. La boato flugis suden. Almak-arboj orlis nun la riverbordon. Iliaj arĝentaj trunkoj kaj folioj verde briletis en la venteto. Maldekstre kaj dekstre malaperis la senmezura ebeno pro nebuleto kaj malproksimo kaj daŭre etendiĝis la giganta Kebo antaŭ la pruo. La posttagmezo pasis kaj la riverbordo estis kalva kaj senviva, kion Ifness konstatis per malkontenta murmuro. La sunoj malaltiĝis. Malhelo falis sur la landon. Ifness singarde balaciĝis ĉirkaŭe sur la pruo kaj fiksrigardis malsupren en la malhelon. Fine aperis sur la riverbordo konfuza arda cirklo de flamantaj ruĝaj punktoj. Ifness malaltigis la boaton. La punktoj fariĝis dekduo da flamantaj kamparfajroj, aranĝitaj en formo de neregula cirklo, kiu diametre mezuris ĉirkaŭ dudek metrojn. -Rektigu la maston kaj hisu la velon!…ordonis Ifness. Etzwane rigardis mediteme la fajrejojn kaj la korpojn kiuj en la lumcirklo laboris. En profundeco li rimarkis grandajn ĉarojn kun dumetraj kurbaj radoj kaj tendojn el ledo. Temis pri nomadoj kiuj probable estis pli iritemaj kaj nervozaj ol la perlofiŝistoj. Etzwane observis dubeme sian akompananton kiu ŝajnis esti statuo…Do bone, li fine decidis subteni la sorĉiston Ifness en liaj frenezaj ŝercoj, ankaŭ se ili estas danĝeraj. Li rektigis la maston kaj hisis grandan kvarangulan velon kaj rektigis sian turbanon. La boato alproksimiĝis al la fajrocirklo. Ifness kriis malsupren: Atenton tie malsupre! Deflankiĝu! La homoj rigardis supren kaj dissaltis sakrante. Maljuna homo stumblis kaj verŝis kaldronon da akvo sur grupon da virinoj, kiuj kolere ekkriis. La boato alteriĝis. Per severa vizaĝo, Ifness levis la manojn: -Trankvilon! Ni estas nur du sorĉistoj de la nokto. Ĉu vi jam vidis sorĉistagojn?… Kie estas la kapo de la klano? Neniu respondis. La viroj kiuj portis blankajn ĉemizojn, eluzitan nigran pantalonon kaj nigrajn botojn, tenis sin malproksime; ili ne sciis ĉu ili devas fuĝi aŭ ataki. La virinoj kiuj portis larĝajn bunte ornamitajn vestaĵojn, veadis plendeme kaj ruligis siajn okulojn. -Kiu estas ĉi tie la ĉefo?, kriis Ifness. Ĉu li ne aŭdas min? Ĉu li ne kapablas elpaŝi?

Grandega nigrahara viro kun malhela ŝnurbarbo, antaŭeniĝis malrapide: Mi estas Rastipol, ĉefo de la ripĉikoj. Kion vi volas de mi? -Kial vi estas ĉi tie kaj vi ne luktas kontraŭ la roguŝkoj?… -Roguŝkoj?, okulumis Rastipol… Kiuj estas tiuj? En ĉi tiu momento ni luktas kontraŭ neniu. -La roguŝkoj estas demon-militistoj. Ili estas nur homsimilaj sed ne estas homoj. Ili estas tre entuziasmaj por niaj virinoj. -Ha! Mi aŭdis pri ili. Ili luktas kontraŭ la sorukhoj. Tio ne interesas nin. Ni ne estas sorukhoj; ni apartenas al la raso de Melkh. -Kaj kion vi intencas fari poste se la sorukhoj estos neniigitaj? Rastipol kraĉis sur sian mentonon: Pri tio mi ankoraŭ ne pripensis…-Kie okazis la luktoj ĝis nun? -Ie en sudo sur la Ebeno Bluaj Floroj, mi supozas.-Kiom ĝi estas malproksime de ĉi tie? -Kvar tagojn malproksime de ĉi tie, ĉe la rando de la ebenaĵo, kuŝas Ŝilinsk… Ĉu vi ne povas ekscii tion per via sorĉo? Ifness turniĝis, kun levata montrofingro, al Etzwane: Ĉu mi transformu la ĉefon Rastipol al malsana ahulpho?-Ne, ne, ne! Vi miskomprenis min. Mi deziras nenion malbonan al vi. Ifness kapjesis iom distrite: -Atenton al via lango! Vi permesas al ĝi danĝerajn liberecojn. Li donis signon al Etzwane: Supren! Etzwane movis la remilojn kaj faris geston en la direkton de la velo, dum Ifness tuŝis siajn butonojn. La boato leviĝis al la nokta ĉielo; ĝia korpo briletis en la fajrolumo. La ripĉikhoj fiksrigardis ĝin silente kaj timoplene kaj daŭre sekvis ĝin per la okuloj. Dum la nokto la boato ŝvebis malrapide pluen al sudo… Etzwane dormis en unu el la mallarĝaj kuŝejoj. Li ne sciis ĉu Ifness sekvis aŭ ne lian ekzemplon. Matene li vekiĝis kunfrapetante siajn dentojn pro malvarmo kaj pro maloportuna pozicio kaj li iris al la pruo kie Ifness estis fiksrigardis la parapeton. Nebulo kovris la pejzaĝon kaj sub ili la boato ŝvebis solece inter la grizaj nuboj kaj la lavendokolora ĉielo. Dum tuta horo ili sidis, unu apud la alia, en morna silento, kaj trinkis teon. Fine leviĝis la tri sunoj sur la ĉielo. La nebulo komencis dissolviĝi kaj lasis la vidon libera ĝis ia montetara lando. Sube la rivero Kebo faris grandan turniĝon al okcidento dum de orienento alproksimiĝis enfluejo de la rivero Ŝill. Sur la okcidenta riverbordo staris tri ŝipriparejoj ĉe Kebo. Ili helpis rekoni loĝlokon de kvindek aŭ sesdek dometoj kaj seson da altaj konstruaĵoj. Ifness diris kontente: Jen fine Ŝillinsk! Do, ĝi envere ekzistas!…Li lasis la boaton malaltiĝi ĝis la akvonivelo. Etzwane rektigis la maston kaj hisis la velon kaj la boato glitis sur akvo en direkto de la haveno. Ifness gvidis ĝin al ŝtuparo de kajo. Etzwane saltis sur la kajon kun ŝnurego en la mano, dum Ifness sekvis lin malrapide. Etzwane liberigis la ŝnuregon kaj la boato ekiranta kun la fluo fine trovis sian lokon inter dekduo da fiŝistaj boatoj. Ĝi apenaŭ distingiĝis elinter la lokaj boatoj. Ifness kaj Etzwane eniris la urbeton Ŝillinsk.

Kvara ĉapitro.

La dometoj kaj remizoj de Ŝillinsk konstruiĝis el grizaj ŝtonoj deprenitaj el rokformacioj troveblaj en proksimeco. Ili estis metitaj senlige inter trabojn: ŝtonon sur ŝtonon, vicon sur vicon. En la haveno staris gastejo. Rekte impresema konstruaĵo kun du etaĝoj. La lavendokolora sunlumo briletis sur la ŝtonoj kaj malhelaj lignaĵoj. La ombroj estis nekutime verdaj. Ili havis la koloron de la stagna akvo en barelo. La loko aspektis tre trankvila, Mi dirus, eĉ dormiga. Krom la plaŭdado de la akvo ĉe la riverbordo aŭdiĝis nenia bruo. Du virinoj iris malrapide laŭ la riverbordo. Ili surportis larĝajn nigrajn pantalonojn, purpurkolorajn ĉemizojn kaj rozkolorajn kaptukojn. Tri barkoj dancis sur akvo ĉe la dokoj. Unu estis malplena kaj la aliaj du estis duonŝarĝitaj. Pluraj barkoŝipistoj proksimiĝis al taverno. Ifness kaj Etzwane sekvis ilin je certa distanco. La navigantoj trairis lignan pordon. Ili estis sekvataj de Ifness kaj Etzwane. Ili eniris la trinkejon de la gastejo, kiu estis multe pli plezura ol oni povus antaŭdiri deekstere. Giganta karbofajro krakadis en enorma kameno. La vandoj estis purigitaj kaj kalkumitaj kaj portis skulptitajn lignogirlandojn kaj rozetojn. Grupo de navigantoj sidis antaŭ la fajro kaj manĝis supon el fiŝoj kaj ruĝaj radikoj. En angulo sidis en duonmalhelo du lokaj viroj meditante super iliaj lignokruĉoj. La fajrolumo akcentis iliajn angulecajn vizaĝojn. Ili parolis malmulte kaj rigardis malfideme ĉirkaŭen al la barkoŝipistoj. Unu portis densajn nigrajn lipharojn, la alia mentonbarbon kaj grandan kupran nazoringon. Etzwane observis ravita kiel ĉi lasta frapetis per sia ringo la randon de sia kruĉo kaj poste trinkis.Ili ambaŭ portis la vestaĵojn de sorukhoj: nigrajn pantalonojn kaj larĝajn ĉemizojn kun albroditaj fetiĉ-simboloj. Sur la flankoj pendis kurba glavo el blanka metalo nomata “gisim”: kunfandaĵo el arĝento, plateno, zinko kaj kupro, forĝita kaj hardita laŭ hejma recepto. Ifness kaj Etzwane sidiĝis al tablo en la prosimeco de la fajro. La gastejmastro, kun senhara kapo deformitaj kruroj kaj malplezura rigardo alvenis lamante por demandi pri iliaj deziroj. Ifness petis loĝigon kaj la plej bonan manĝaĵon kiun oni povas ricevi. La mastro konsilis konkosupon, ortaĵojn kaj dolĉajn koleopterojn, aldone rostitan viandon kun kresoj, panon, blufloran marmeladon kaj verbenan teon…Menuo kiun Ifness ne atendis trovi ĉi tie kaj pri kiu li tuj konsentis.-Unue ni devas paroli pri la pago diris la gastejmastro. Kion vi havas por interŝanĝi? Ifness eltiris el sia poŝo unun el siaj juvelŝtonoj. -Ĉi tiun. La mastro deturniĝis kolere. Ĉu vi kredas ke mi estas idioto? Ĉi tio estas simpla vitro. Ĝi estas infanludo.-Ha, ĉu vere? Kian koloron ĝi havas? -Ĝi aspektas kiel sekiĝinta herbo,… kiel riverakvo.-Rigardu nun! Ifness fermis la manon kun la objekto ene kaj poste malfermis ĝin. Kian koloron vi nun vidas? -Helruĝan -Kaj nun? Ifnes metis la juvelon al varmo de la kameno kaj poste ĝi brilis kiel smeraldo. Prenu la juvelon kaj iru en malhelon kaj poste diru al mi kion vi vidis. La gastejmastro iris en ĉambron de kie li baldaŭ revenis: Ĝi blue brilas kaj elsendas buntajn radiojn. -Ĝi estas stelo-ŝtono, diris Ifness. Tia juvelo kelkfoje estas trovebla en la centro de meteoritoj. Ĉi tiu peco verdire estas tro multekosta por manĝaĵo kaj loĝejo, sed ni havas nenion alian.-Tiam ĝi devas ja sufiĉi, diris la gastejmastro koncedeme: Kiom longe restas via boato en Shillinsk? -Dum multaj tagoj: Ĝis kiam ni finos niajn negocojn. Ni komercas kun ekzotikaj varoj. En ĉi tiu momento ni bezonas la kol-ostojn de mortintaj roguŝkoj, kiuj estas uzeblaj por medicinaĵoj. -Roguŝkoj? Kio estas tio?-Vi certe havas alian nomon por ili. Mi pensas al ruĝ-haŭtaj duonhomaj militistoj, kiuj lastatempe vizitis la Ebenon Bluaj Floroj. -Ha, ni nomas ilin ruĝaj diabloj. Do ili estas tamen utilaj por io? -Tion mi ne asertis, mi negocas nur per iliaj ostoj.

Kiu estus ĉi tie taŭga partnero por tia negoco? La mastro aŭdigis raŭkan ridon, kiun li tuj sufokis kaj turnis sin al la sorukhoj kiuj sekvis la interparolon: En ĉi tiu teritorio elmergiĝas ostoj tiel ofte ke ili estas senvaloraj, aliflanke homvivo apenaŭ havas prezon pli altan. Rigardu ĉi tiujn krurojn, kiujn mia patrino deformis por protekti min kontraŭ la sklavokomercistoj. Tiam estis la eŝoj el la murdomontoj, trans la rivero Ŝill. La eŝoj malaperis sed la hulkaoj praktikas la sklavokomercadon nek pli bone nek malpli bone ol la eŝoj siatempe. Vi neniam turnu la dorson al hulkao, alie vi povus improvize havi ĉenon ĉirkaŭ via kolo. Nur en la lasta jaro estis kaptitaj kvar homoj el Ŝillinsk. Hulkao aŭ ruĝa diablo, kiu estas pli danĝera? Divenu vi mem. La liphara sorukho improvize transprenis la vorton. -La ruĝaj diabloj mortis. Nur iliaj ostoj restis kaj tiuj apartenas al ni -Ĝuste, diris la alia sorukho, kiu parolante frapetis la lipojn per sia nazoringo.- Ni konas la terapeŭtikan valoron de la ostoj de tiuj estaĵoj kaj ni pensas gajni diskretan monsumon el tio. -Ĉio ĉi estas ja bona kaj bela, diris Ifness sed kial vi opinias ke la ruĝaj diabloj estus mortintaj? -Tio estas fakto ĝenerale konata ĉi tie sur la ebenaĵo.-Kaj kiu mortigis ilin? La sorukho tiretis sian barbon. Eble la hulkaoj, aŭ banditaro el Kuzi-Kaza. Ŝajnas ke ambaŭflanke estis uzata la magio. -La hulkaoj havas nenian ideon pri la magio, diris la mastro. Ili estas tute normalaj sklavokomercistoj. La gentoj transe de Kuzi-Kaza estas sovaĝuloj, tamen mi neniam aŭdis ke ili havus magiajn virtojn. La ringohava soruko, improvize, faris impetan movon per la mano.-Ĉio ĉi estas negrava. Li turniĝis al Ifness. Ĉu vi volas aĉeti la ostojn? Alie ni portos ilin aliloken. -Kompreneble mi volas vidi ilin,diris Ifness: ni rigardu ilin kaj poste ni povas konkrete prinegoci. La sorukhoj ekstaris ŝokitaj.-Ĉi tio estas absurda kaj preskaŭ ofenda. Ĉu vi pensas ke ni portas la varojn surdorse kiel la ĉarkvirinoj? Ni estas fiera popolo kaj defendas nin de ĉia ofendo. -Mi ne volas ofendi vin, diris Ifness trankviligante. Mi esprimis nur la deziron, vidi la varon. Kie vi tenas ĝin?-Ni diru koncize, diris la liphara sorukho: La ostoj restas sur batalkampo, mi almenaŭ supozas. Vi aĉetas per certa sumo niajn interesojn pri ĝi, kaj tiam vi povos fari pri la ostoj kion vi volas. Ifness pripensis:Ĉi tiu solvo apenaŭ estas avantaĝa por mi. Kion mi faros se la ostoj estas en malbona stato? Aŭ vi portas la ostojn ĉi tien, aŭ vi portas nin tien por ke mi povu taksi ilian valoron. La bonhumoro de la sorukhoj malaperis. Ili kunŝovis siajn kapojn kaj mallaŭte konsiliĝadis. Dume, Ifness kaj Etzwane komencis manĝi ĉar la mastro alportis la manĝaĵon. Etzwane observis la sorukhojn de malproksime kaj diris: Ili pripensas kiel ili povus nin plej rapide murdi por riĉiĝi. Ifness kapjesis:Ili estas konfuzitaj vidante ke ni tute ne estas nervozaj; ili timas eventualan trukon. Tamen ili ne lasos la logaĵon eskapi de antaŭ la nazo.

La sorukhoj decidiĝis kaj rigardis senpacience en ilian direkton, dum Etzwane kaj Ifness finis sian tagmanĝon. Ili alproksimiĝis ĝis la najbara tablo. Ili malbonodoris kvazaŭ ili havus la ostojn en la poŝo. Ifness turniĝis en sia sidloko kaj observis la duopon kun levita kapo. La sorukho kun nigraj lipharoj devigis al si amikan rideton. -La afero aranĝiĝas je ambaŭflanka avantaĝo. Ĉu vi estas preta pagi surloke post kiam vi inspektis la ostojn?-Ho ne! diris Ifness. Mi rigardos la ostojn kaj mi diros al vi se ili valoras la penon de la transportado al Ŝilinsk. La rido de la sorukhoj rigidiĝis kaj malaperis. Ifness daŭrigis: Ĉu vi povas liveri transportilon? Oportunan veturilon tiratan de *amblatoroj? (*amblatoroj: kornohavaj tirbestoj aŭ rajdobestoj) La nazringa sorukho spirblovis malŝateme tra la nazo.-Neeble, diris lia kunulo. En Kuzi-Kaza ĝi ne rezistus longe.-Bone. Sekve, ni bezonas rajdobestojn. La sorukhoj faldigis siajn fruntojn kaj komencis refoje konsiliĝi. La nazringa estis mistraktema, la lipharulo insistis kaj fine aldevigis sian volon. La duopo turnis sin refoje al Ifness kaj Etzwane.-Kiam vi estos pretaj? demandis la sorukho kun nigraj lipharoj. -Morgaŭ, kiel eble plej frue.-Ĉe sunleviĝo ni estos pretaj. Sed, ankoraŭ ion: Vi devas pagi la luprezon por la amblatoroj.-Tio estas ridinde respondis Ifness. Mi tute ne scias se la ostoj vere ekzistas! Kaj vi atendas ke mi pagu luprezon por negoco kiu povus demonstriĝi sensenca. En neniu kazo. Mi ne naskiĝis hieraŭ. La nazringa sorukho preskaŭ eksplodis de kolero sed la alia retenis lin.-Vi vidos la ostojn kaj la luprezo por la amblatoroj estos konsiderata post la konkludo de niaj negocoj.-Tio jam komencas plaĉi al mi, diris Ifness. Post nia reveno al Ŝillinsk ni parolos pri inkluzivaj kostoj. Ni ekiros ĉe sunleviĝo; estu pretaj. La du sorukhoj forlasis la trinkejon. Ifness ĝuis verbenan teon el sia ligna bovlo. Etzwane demandis: Ĉu vi volas vojaĝi sur ebenaĵo sur rajdobesto? Kial ni ne flugas per la boato? Ifness altigis siajn brovojn. -Ĉu ne estas klare? Boato sur ebenaĵo estas tre okulfrapa. Ni ne plu havus moviĝ-liberecon; ni ne povus forlasi la boaton. -Se ni lasos la boaton en Ŝillinsk, ni neniam revidos ĝin, diris Etzwane.-Mi antaŭzorgos pri tio. Ifness pripensis momenton kaj poste trairis la ĉambron por paroli kun la mastro. Li revenis kaj sidiĝis denove ĉe la tablon… La trinkejmastro pensas ke ni povas lasi niajn dek trezorkestojn sur la bordo de la boato sen havi zorgojn pro nia posedaĵo. Li prenas sur sin la plenan respondecon, do nia risko malgrandiĝas. Ifness fiksrigardis dum momento en la kamenfajron: Tamen, mi instalos avertosistemon por fortimigi ĉiujn ŝtelistojn kiuj evitus lian gardadon. Etzwane kiu havis malmultan emon rajdi sur la Ebeno “Bluaj Floroj”, aldone sub la gvido de du sorukhoj, diris malafable: Anstataŭ la flugboato vi devus inventi flugkaleŝon aŭ du flugbestojn. -Viaj ideoj ne mankas originalecon, koncedis Ifness…

Kiel dormejo, la gastoj disponis pri kestoj plenaj de pajlo, kiuj troviĝis en vico da ĉambretoj sur la supra etaĝo. Etzwane povis vidi la havenon de sia ĉambro. Tamen la pajlo ne estis freŝa kaj nokte ĝi suspektinde susuris. Krom tio, la lasta gasto de ĉi tiu ĉambro, urinis en unu angulon…. Noktomeze Etzwane, post kiam li estis vekita de bruo, iris al la fenestro. Li rimarkis movadon sur la kajo, en la ĉirkaŭaĵo kie ili alligis la boaton. La lumo de la steloj estis tro malforta, tamen li rimarkis neregulecon en la irmaniero de la homfiguro. La homo enbarkiĝis en malgrandan “Dingi”(speco de kanoto) kaj remis mallaŭte al ilia boato. Li demetis la remilojn, fiksis sian veturilon kaj surbordiĝis, kie li tuj estis ĉirkaŭita de dancantaj bluaj flamoj kaj fulmoj saltis de lia hararo al la bordinstalaĵoj. La homo dancis kaj poste falis en la akvon pli hazarde ol intence. Tuj poste li trenis sin elĉerpite sur la bordon de sia barketo kaj remis por reveni al la kajo. Ĉe sunleviĝo Etzwane leviĝis el sia pajlokuŝejo kaj iris al lavejo kie li renkontiĝis kun Ifness. Li raportis al Ifness pri la okazaĵoj de la nokto, kion li aŭskultis sen granda surprizo. -Mi zorgos pri tio…. Por matenmanĝo la mastro servis al ili teon kaj panon. Lia lamado estis eĉ pli okulfrapa ol la antaŭan vesperon, kaj li rigardis kolere al Ifness, dum li knalis la telerojn sur la tablon. Kaj Ifness severe diris: Ĉi tiu estas vere ŝpartana matenmanĝo.Ĉu vi estas tiel elĉerpita pro via nokta ekskurso ke vi ne povas oferti al ni pli bonan matenmanĝon? La mastro intencis altigi la voĉon sed Ifness senindulge interrompis lin: Ĉu vi scias kial vi estas nun ĉi tie, anstataŭ danci laŭ la muziko de la bluaj flamoj? Ĉar mi ŝatas ricevi decan matenmanĝon. Ĉu mi devas diri pli? -Mi jam aŭdis sufiĉe, diris la mastro. Li lamis ĝis la kuirejo kaj tuj revenis kun kaldrono plena de kuiritaj fiŝoj, pleto da avenbakaĵoj kaj angila gelateno. Ĉu ĝi sufiĉas por via apetito? Se ne, mi povas ankoraŭ proponi al vi bonajn kuiritajn erminkojn kaj sakon da fromaĝo.-Ni havas sufiĉe. Pripensu nur pri tio ke, se mi trovos nur unu pecon en malordo sur mia boato, vi dancos refoje laŭ la takto de la blua muziko.-Vi miskomprenis mian fervoron, diris la trinkejmastro. Mi remis ĝis la boato nur tial ĉar mi aŭdis suspektan bruon.-Ni ne plu tuŝu la aferon, ni lasu ĝin ripozi dum ni bone komprenas unu la alian, diris Ifness indiferente…La du sorukhoj enrigardis tra la pordo: Ĉu vi estas pretaj? Duopo de amblatoroj atendas vin. Etzwane kaj Ifness enpaŝis en la malvarman matenon.

Kvar amblatoroj tiris nervoze siajn kondukilojn kaj agitis siajn kurbajn kornojn. Etzwane observis la bestojn kiuj sendube estis el bona raso, kun longaj kruroj kaj larĝa torso. Ili estis ekipitaj kun stepo-seloj el ĉumpaledo, kiel kutimas nomadoj, kun poŝoj por nutraĵoj, kun malgranda framo kien oni povas enfiksi tendon, kovrilojn kaj noktajn botojn. La sorukhoj rifuzis liveri tiajn aferojn al Ifness kaj Etzwane. Minacado kaj konvinkado havis nenian efekton, kaj Ifness devis seniĝi de unu el liaj juvelŝtonoj por ke la necesaj nutraĵoj kaj ekipaĵoj estu liveritaj. Antaŭ foriro Ifness redemandis pri la nomoj de la sorukhoj. Ambaŭ apartenis al la fetiĉo de sonorilbirdo de la Varsko-klano; la liphara viro estis nomata Gulŝe kaj la nazringa viro Ŝrenka. Ifness skribis la nomojn per blua inko sur pergamenstrion kaj aldonis kelkajn rozkolorajn kaj flavajn signojn, dum la sorukhoj observis lin maltrankvile.-Kial vi faras tion? demandis Ŝrenka. -Mi preparas simplan sekurecrimedon, diris Ifness. Mi lasis miajn juvelŝtonojn malantaŭe en sekreta kaŝejo kaj mi portas nenian valoran objekton plu kun mi; traserĉu min trankvile. Mi prononcis malbenon al via nomo kiun en donita tempo mi retiros. Se vi havus planon nin murdi kaj prirabi, tio estus afero ekstreme malinteligenta. Vi devus tuj rezigni al ĝi! Gulŝe kaj Ŝrenka rigardis unu la alian kun sulkitaj fruntoj. Ĉi tiu turniĝo de la afero videble ne plaĉis al ili…Ĉu ni fine ekrajdos? demandis Ifness. La kvaropo enseliĝis kaj ekrajdis sur la Ebenaĵo Bluaj Floroj. La Kebo kun siaj almakarboj ĉe la riverbordo restis malantaŭe kaj baldaŭ malaperis el la vidkampo. Ĉiuflanke etendiĝis la ebeno en larĝaj malaltaj ondoj kaj fore ĝi malaperis en la lavendokolora nebuleto. Purpura musko kovris la grundon; sennombraj arbustoj floradis, kiuj pruntis al la ebeno ĉiuflanke, helbluan koloron de maro. Sude aperis iom nebule montoĉeno… La kvaropo rajdis la tutan tagon kaj dum la alveno de la nokto ili preparis sian kampadejon sur ebena loko apud marĉeja akvotruo. Ili sidis ĉe fajro kie regis atmosfero de singardema amikeco. Oni eksciis ke nur antaŭ du monatoj Gulŝe interparolis kun bando de roguŝkoj. Ili descendis de la Orgai Montaro, tute proksime al Ŝagfe, kie hulkaoj tenis sklavokolektejon. La ruĝaj diabloj atakis du foje la sklavokolektejon, ili mortigis ĉiujn virojn kaj kunportis la virinojn. Hozman Gorĝodoloro, la agento, provis protekti sian posedaĵon. Por ĉiu mano de ruĝa diablo kiun ni al li portus, li ofertis du pundojn da ŝtalo. Mi kaj dekduo da aliaj ekiris por fariĝi riĉaj, tamen ni realigis nenion. La ruĝaj diabloj ne konas la sagojn sed en korpo-ĉe-korpa lukto ili valoras 10 normalajn homojn. Ni revenis hejmen al Ŝagfe sen trofeo. Mi rajdis al Ŝillinsk kaj mi nenion sciis pri la granda batalo, kie la ruĝaj diabloj estis neniigitaj. Ifness okazkapte demandis: Tio signifas ke la hulkaoj venkis la ruĝajn diablojn? Kiel estas tio ebla se ĉiu ruĝa diablo valoras 10 militistojn?” Gulŝe sputis en la fajron sen respondi. Ŝrenka kliniĝis antaŭen kaj metis lignopecon sur la fajron, dum lia nazringo brilis en la fajrolumo. -Probable oni uzis magiajn armilojn.-Kiu? La hulkaoj? De kie ili povus havi sorĉarmilojn?-La militistoj kiuj neniigis la ruĝajn diablojn ne estis hulkaoj.-Interese. Do kiuj ili estis? -Mi scias nenion pri tio, mi estis en Ŝillinsk. Ifness ne plu insistis kun la demando.

Etzwane ekstaris kaj iris ĝis la rando de la altaĵo kaj ĉirkaŭrigardis. La malhelo ĉirkaŭprenis lin. Li aŭskultis sed estis nenio kion aŭdi. La nokto estis plezura. Ŝajnis ke estas neniu ĉumpao aŭ ahulpho en la ĉirkaŭaĵo. La duopo da sorukhoj estis ja pli danĝeraj. Ifness faris la saman penson. Li ekstaris kaj genuiĝis antaŭ la fajro. Li incitis la fajron, tenante la manon jen dekstre jen maldekstre de la flamo. Lasis la flamon salti jen tien jen ĉi tien, ago kiun la sorukhoj rigardis konsternitaj. -Kion vi faras tie?… Demandis Gulŝe timigita.-Mi faras malgrandan magion por mia protekto. Mi ordonis al la spirito de la fajro ke ĝi eniru en la hepaton al ĉiuj kiuj volas malbonon al mi. Ŝrenka tiris sian nazringon: Ĉu vi estas vere sorĉisto? Ifness ridis: Ĉu vi dubas pri tio? Rektigu vian manon. Ŝrenka levis singarde sian brakon. Ifness montris al lia fingro kaj kraketanta blua fulmo saltis al la mano de Ŝrenka. Li eligis stridan krion kaj terurite saltis malantaŭen. Ankaŭ Gulŝe eksaltis kaj malaperis de la fajro.- Ĉi tio estas nenio, diris Ifness. Nur bagatelaĵo. Vi ankoraŭ vivas, ĉu ne? Do, nun ni ĉiuj povas dormi trankvile ĉar ni scias ke la magio protektas nin. Etzwane sternis sian kovrilon kaj ĵetis sin sur ĝin. Post iom da murmurado ankaŭ Gulŝe kaj Ŝrenka preparis sian kuŝejon, iomete flanken, apud la ligitaj amblatoroj. Ifness atendis ankoraŭ duonhoron, rigardante la estingiĝantan fajron. Fine ankaŭ li preparis sian kuŝejon. Etzwane observis, dum duonhoro, la fulmetojn de la okuloj de Gulŝe kaj Ŝrenka, en iliaj kapuĉoj, poste li ekdormis. La dua tago estis kiel la unua. En malfrua postagmezo la montarĉeno Kuzi-Kaza venis renkontiĝi kun la ebenaĵo. Gulŝe kaj Ŝrenka interkonsiliĝis por serĉi punktojn de orientado. Ĉe la defalo de la vesperiĝo ili alvenis al nuda altebenaĵo kun kalkoŝtonaj klifoj kaj rokaj pinakloj. Ili alkampiĝis apud marĉolageto kun malhela akvo, glata kiel spegulo. Nun ni estas en teritorio de la hulkaoj, diris Gulŝe al Ifness. Se ni estos malkovritaj, la unika ŝanco por saviĝi estas fuĝi en kvar malsamajn direktojn. Jen la momento kiam via magio povus vere helpi nin. -Ni agos laŭ la cirkonstancoj, diris Ifness. Kie estas la ostoj? -Ili jam ne estas malproksime; malantaŭ tiu monteto…Ĉu vi ne sentas la ĉeeston de tiel multaj mortintoj? Demandis Ŝrenka mirkonsternita. Ifness respondis kun singarda voĉo:Intelekto kiu totale kontrolas sin mem, bedaŭrinde devas foroferi tiun eksterordinaran sentemecon kiu karakterizas la primitivmensajn personojn. Temas pri paŝo en la evoluo kiun fin-fine mi faris volonte. Ŝrenka tiris sian nazringon. Li ne kapablis certiĝi ĉu Ifness mokis lin aŭ ne. Li fiksrigardis sian amikon Gulŝe kaj ili ambaŭ perplekse agitis siajn ŝultrojn. Poste ili iris al siaj kuŝejoj susurante ankoraŭ inter si dum duonhoro.

Ŝajnis ke Ŝrenka instigis sian kunulon al ago. Gulŝe defendis sin. Ŝrenka grumblis laringvoĉe. Gulŝe proponis kontentigan kompromison, post kiam ambaŭ trankviliĝis. Etzwane enlitiĝis sed li ne povis dormi. Li ne sukcesis kompreni la kaŭzon. Ĉu mia menseco estas primitiva aŭ facile sugestebla?…Pripensis Etzwane, ĉar li sentis la proksimecon de multegaj mortintoj. Dum la nokto li vekiĝis kaj aŭskultis la silenton. Foje li aŭdis mallaŭtan plendon de ahulphoj. Alian fojon li aŭdis nekonatan hurlon super la ŝtondezerto, kiu sendis sur lian dorson frostotremon. Estis sono kiun li ne kapablis identigi. Li ne rimarkis ke li jam refoje ekdormis. Kiam li vekiĝis la sekvan fojon, la ĉielo jam brilis en lavendokolora lumo atendante la tri sunojn…Post povra matenmanĝo el sekaj fruktoj kaj teo, la vojaĝantoj metis sin denove sur la vojon kaj ili rajdis preter serio de kalkoŝtonaj ravinoj kaj fine alvenis al alia altebenaĵo. Ili trarajdis kratag-arbaron kaj pasis laŭlonge solecan valon. Antaŭ ili elstaris centmetrojn alta roko kiu portis sur sia pinto la reston de antikva kastelo. Gulŝe kaj Ŝrenka haltis por pristudi la vojon. Ĉu la kastelo estas loĝata? Kiu povus tion scii?- grumblis Ŝrenka. Ekzistas sufiĉe multaj tiaj lokoj plenaj de rabistoj kaj murdistoj. Vojaĝanto devas esti singarda! Ŝrenka etendis sian kurban montrofingron: Lirobirdoj flugas super la ruinoj, ni devas timi nenion.-Kiom estas malproksima la batalkampo?, demandis Ifness. -Ni devas marŝi ankoraŭ unu horon aŭ iomete pli, ĝis la piedo de tiu monto. Venu, ni devas rapidi. -Lirobirdo aŭ ne, mi malfidas tiajn banditonestojn….La kvaropo rajdis pluen en leĝera troto, tamen el la burgruinoj montriĝis nenia danĝero kaj la lirobirdoj daŭrigis senĝene sian ĉirkaŭflugon sur la ĉielo. Ili forlasis la montpasejon. Gulŝe montris al granda monto, kiu leviĝis el la ebenaĵo kvazaŭ kolerega sovaĝbesto. De tie venis piedirante la ruĝaj diabloj en direkto de Ŝagfo. Tie malproksime en norda direkto oni povas vidi la domojn de Ŝagfo. Homoj kiuj ĉi tie okupis dum la nokto avantaĝajn poziciojn, frumatene ekiris al atako kaj la ruĝaj diabloj estis ĉirkaŭitaj. La batalo daŭris du horojn, kaj ĉiuj ruĝaj diabloj kune kun ĉiuj forrabitaj virinoj kaj junuloj mortis; kaj la bando kiu neniigis ilin marŝis al sudo kaj ne plu estis videbla. Estas granda enigmo… Tie estis la loko kie la ruĝaj diabloj alkampiĝis. Ĉi tie tumultis la batalo. Ha! Ĝi ankoraŭ nun malbonodoras?…Kion pri la ostoj? Demandis Ŝrenka kun oblikva ridaĉo: Ĉu ili kontentigas viajn atendojn?

Ifness rajdis sur la batalkampo. Ĉie kuŝis kadavroj de roguŝkoj. Vera kaoso el torditaj membroj kaj deformitaj korpoj en tre progresinta stato de putrado. Ahulphoj volis gustumi la malhelan viandon kaj ili mortis pro tio. Ili kuŝis ĉie sur la deklivo kvazaŭ kuntiriĝintaj harplenaj globformaj fungoj. Ifnes ĉirkaŭrajdis en granda cirklo kaj observis atente la mortintojn. Kelkfoje li haltis por studi pli detale unu aŭ alian kadavron. Etzwane haltigis sian amblatoron iomete pli izolite, por povi observi la sorukhojn. Ifness revenis kaj haltigis sian amblatoron apud Etzwane: Kion vi pripensas? -Mi estas konfuzita kiel vi, diris Etzwane, al kiu la odoro de la kadavroj forprenis la spiron. Kial mi devus esti konfuzita? ,diris Ifness. -Pro la vundoj… Ili estis kaŭzitaj nek de glavoj nek de “matensteloj” (ĵetarmiloj en formo de metala steleto). -Hmm. Kaj kion vi ankoraŭ malkovris? Etzwane tendis la manon: Tiu kun metala trikotaĵo ŝajnas esti komandanto, ĉiukaze ĉefulo. La asutro kiun li portis sur sia korpo estis neniigita. Iomete flanke tiudirekten, mi observis similan vundon ĉe alia morta ĉefulo. La homoj kiuj mortigis la roguŝkojn sciis pri la asutroj, kiel ni. Ifness kapjesis: Ĉiukaze, almenaŭ ŝajnas ke jes. La sorukhoj alproksimiĝis kun oblikva ridado: Sed kion pri la ostoj? Demandis Ŝrenka. Kion pri ĉiuj ĉi belaj ostoj? -Evidente ili ne estas en vendebla stato, diris Ifness. Mi povas fari nenian ĝentilan proponon, ĝis kiam ili ne estas purigitaj, sekigitaj, laŭkutime enpakitaj kaj portitaj al la haveno de Ŝillinsk. Gulŝe kolere tiris sian barbon. Ŝrenka regis sin malpli bone: Mi atendis similan trompon, diris li, varmigita de kolero. Ni havas nenian garantion. Ni forĵetis vane tempon kaj materialon. Ĉiukaze mi ne estas preta permesi ke la afero finiĝu tiel. Ifness rebatis malvarme: Ĉe nia reveno al Ŝillinsk vi estos ambaŭ malavare sendamaĝigitaj. Kiel vi jam diris, vi faris vian devon kiel eble plej bone. Tamen mi ne povas aĉeti batalkampon plenan de kadavroj nur por kontentigi vian monavidecon. Por tio vi devas trovi alian klienton. La vizaĝo de Ŝrenka deformiĝis al kolerega grimaso. Liaj subaj pli longaj dentoj kunfrapiĝis kun lia nazringo. Gulŝe provis strankviligi lin kaj eĉ reteni lin… La objektado estas komprenebla. Nia amiko ne povas sin kompromiti akceptante varon en tia stato. Mi estas certa ke ni trovos solvon kiu estos avantaĝa por ĉiuj. Se la ostoj restas tie dum unu jaro, ili estos bone sekigitaj. Ni povas ankaŭ pagi sklavojn kiuj plene purigos la skeletojn. Sed ni devas kiel eble plej rapide forlasi ĉi tiun teruran lokon. Mi havas vere strangajn antaŭsentojn.-Do, ni iru al Ŝagfo, grumblis Ŝrenka. En Ŝagfo mi volas ĝui kruĉoplenon el la fama biero de Babo.

-Nur momenton! Diris Ifness kontrolante la deklivon per la okuloj. Mi interesiĝas pri la bando kiu neniigis la roguŝkojn. Kien ili malaperis post la venko?-Ili refaris la saman vojon sur kiu ili alvenis, diris Ŝrenka kolere. Se ne, kien?-Do ili ne alvenis ĝis Ŝagfo?-Tion vi povos ekscii en Ŝagfo. -Eble perhelpe de ahulphoj ankoraŭ oni povus trovi spurojn, diris Etzwane.-Jam pasis unu monato post la bataloj, do estas jam tro malfrue, diris Ifness. Tiu laboro kondukus nenien.-En Ŝagfo ni ekscios ion pli precizan, diris Gulŝe. -Do, ni rajdu al Ŝagfo, diris Ŝrenka. Mi deziras trinki el la biersupo de Baba. Ifness rigardis mediteme suben al Ŝagfo. Gulŝe kaj Ŝrenka jam rajdis malsupren sur la deklivo. Tiam ili haltigis siajn amblatorojn kaj rigardis malantaŭen. Venu! La tago ne daŭras ĉiam. Tie malsupre, kuŝas Ŝagfo…Do bone, diris Ifness. Ni vizitu la urbeton. Ŝagfo estas polvoplena mizera urbeto, hejtata de la lavendokolora sunlumo. Neregulaj barakoj el ruĝa argilo borderumis polvoplenan straton. Malantaŭe estas videblaj kelkaj ledotendoj. Longa konstruaĵo el ruĝa argilo kun plata tegmento regis la urbeton; trinkejoj kaj alkoholvendejoj. Klakanta ventmuelilo pumpis akvon en cisternon de kie ĝi elverŝiĝis en trinkujon. Tie kaŭris grupo de ahulphoj kiuj venis por trinki. Ili kunportis rokokristalojn por interŝanĝi ilin kun pecoj de flava teksaĵo kiun ili pimpe metis ĉirkaŭ iliaj aŭdaj protuberancoj. Kiam la kvaropo atingis la urbeton Ŝagfo, ili pasis proksime al la ĉirkaŭbaraĵo de la sklavoj kiu konsistis el komplekso de tri barakoj kaj tri kortoj kie estis enŝlositaj ĉirkaŭ dudek viroj, samkvantaj virinoj kaj pluraj dekduoj da nigrokulaj infanoj. Ifness bremsis kaj haltigis sian amblatoron kaj turniĝis al Gulŝe. Kiuj estas ĉi tiuj malliberuloj? Ĉu homoj el la ĉirkaŭaĵo? Gulŝe rigardis la sklavojn seninterese. Ŝajnas fremdaj, verŝajne superfluaj personoj kiuj estis vendataj de la klanestroj. Eble ili estis kaptitaj de sklavkomercistoj aŭ ili estis viktimoj de ĉasentreprenoj trans la montaro. Aŭ kaptitaj kaj poste venditaj fare de privataj homoj. Gulŝe eligis strangan ridadon kiun li apenaŭ sukcesis sufoki. Mallonge: ili ne sukcesis helpi sin. Estas neniu en ĉi tiu teritorio kiu donacas al ni ion. Sekve ĉiuj devas zorgi pri la propra haŭto. Tia vivo estas maldigna, diris Etzwane naŭzita. Gulŝe rigardis lin nekomprene kaj turniĝis al Ifness, kun certa vizaĝesprimo kvazaŭ li volus meti en dubon la mensostaton de Etzwane. Ifness ridis kolere kaj demandis: Kiu aĉetas la sklavojn? Gulŝe levis la ŝultrojn. Hozman Gorĝodoloro prenas ĉiujn kaj donas pagon en valora metalo.

-Vi ŝajnas kompetenti en ĉi tiu afero,diris Etzwane malafable. Ŝrenka respondis: Kial ne? Ĉu vi malpermesas al ni ĉi tiun gajnon?… Eble nun alvenis la ĝusta momento por la unuiĝo inter ni. -Jes, diris Gulŝe, la ĝusta momento alvenis. Li eltiris pezan tranĉilon el polurita nigra vitro. Kontraŭ mia tranĉilo via magio utilas nenion. Mi povus distranĉi iun ajn el vi kiel melonon. Descendu de la amblatoroj kaj turniĝu al la barilo. Ifness demandis per mallaŭta voĉo: Ĉu tion mi devas kompreni ke vi volas fari al ni maplezuraĵon? -Ni estas komercistoj klarigis triumfe Ŝrenka. Ni vivas el gajno. Se ni ne povis vendi ostojn ni vendos sklavojn. Jen kial ni portis vin al Ŝagfo. Cetere, ankaŭ mi kompetentas pri ĵeto de tranĉiloj. Descendu! -Estas hontige esti prenitaj antaŭ la ĉirkaŭbarilo de la sklavoj, diris Ifness. Vi havas nenian respekton por nia sent-emo, diris Ifness per akuza voĉo. Jam pro tiu motivo ni kontraŭstaras. Ŝrenka laŭte ekridis. Gulŝe denudigis sub siaj lipharoj, vicon de siaj flavaj dentoj. Descendu! Sed tuj! Etzwane diris mallaŭte: Ĉu vi forgesis la malbenon prononcitan en Ŝillinsk kontraŭ vi?-Ni jam delonge vivas kun multaj tiaj bondeziroj. Unu plia kiel povas damaĝi nin? Gulŝe altigis la tranĉilon: Descendu! Ifness levis la ŝultrojn: Do se ni devas…La destino kelkfoje faras strangajn ŝercojn. Li descendis malrapide metante la manon sur la malantaŭon de la amblatoro. Ĝi ekmuĝis pro doloro kaj eksaltis trafante la amblatoron de Gulŝe kaj tiu falis teren kune kun sia rajdanto. Ŝrenka ĵetis sian tranĉilon al Etzwane kiu lasis ĝin fali teren. La tranĉilo siblis tra la aero kelkajn centimetrojn super unu ŝultro de Etzwane. Ifness prenis la nazringon de Ŝrenka kiu eligis siblon. Ĝi fariĝus krio se li povus ĝin artikulacii. Tenu ĝin forte ĉe la ringo, diris Ifness. Li devas obeeme lerni! Kaj li tuj saltis al la loko kie Gulŝe nun provis ekstari blasfemante. Gulŝe haste retiriĝis kaj refalis teren. Ifness amikeme metis sian manon sur la ŝultron de Gulŝe. Mi timas ke mi devas forpreni vian tranĉilon, diris Ifness. Cetere, vi ne plu bezonos ĝin…

Etzwane kaj Ifness daŭrigis sian vojon en direkto de la taverno. Ili portis kun si la amblatorojn restintaj sen rajdanto, tenante ilin per iliaj kondukiloj. Ifness diris: Ses uncoj da arĝento por du laborkapablaj junuloj, ne estas tro multa. Eble oni trompis nin. Kiel ajn estas, Gulŝe kaj Ŝrenka ĝuos la grandan avantaĝon ekkoni la sklavkomercadon el la alia flanko. Mi kvazaŭ deziris ke…sed ne. Estas malbele ĉikoncerne pensi al mia kolego Daskonetta. Mi preskaŭ bedaŭras ke ni devis disiĝi de Gulŝe kaj Ŝrenka. Ili estis piktoreskaj akompanantoj. Etzwane rigardis super unu ŝultro malantaŭen al la ĉirkaŭbaraĵo de la sklavoj. Se la bateri-ŝarĝo de Ifness ne helpus, li nun starus tie elrigardante tra la salikplektaĵoj de la barilo. Tamen fine estis la riskoj kiujn li antaŭvidis en Garwiy. Li decidiĝis por danĝera vivo anstataŭ sekureco, muziko kaj trankvilo… Ifness diris pli al si mem ol al Etzwane: Mi bedaŭras nur ke de la duopo ni povos ekscii nenion pli. Nu, jes… ĉi tie estas la taverno. Kompare kun ĝi la tavernoj de Ŝillinsk ŝajnas luksaj palacoj. Ni prezentiĝas nek kiel sorĉistoj nek kiel membroj de ekspedicio, ankaŭ ne kiel osto-komercistoj. La plej distinginda okupiteco en Ŝagfo estas la sklavkomercado. Do, ekde nun ĉi tiu estas nia profesio. Antaŭ la taverno ili restis starantaj kaj ĉirkaŭrigardis en la kolonio. La posttagmezo estis varma kaj sunplena. Malgrandaj infanoj rampis ĉirkaŭe en malpuraĵoj. La knaboj pli grandaj ludis inter la tendoj je kaptado de sklavoj. Ili atakis armitaj de ŝnuroj kaj trenis siajn kaptitojn tien kaj ĉi tien. Ĉe la trinkujo sub la ventmuelilo kaŭris tri nigraharaj virinoj kun ledopantalonoj kaj pajloĉapeloj. Ili kverelis kun ahulphoj. Ili batis per lignopecoj la sentemajn longajn krurojn de la duoninteligentaj dupieduloj apenaŭ ili volis trinki. Aliflanke, la ahulpoj ŝprucis ilin per ŝlimo kaj kolere grincadis . Sur la strato sidis kelkaj maljunaj virinoj, en senformaj pajlaj jupoj kaj ofertis diversajn aferojn por aĉetado: ligaĵojn de malhelruĝa nedifinebla nutraĵo, striojn de seka viando, molajn blunigrajn fingroradikojn en korboj plenaj de humidaj muskoj, grandajn verdajn koleopterojn kiuj estis enpinglitaj per maldikaj bastonetoj, sukeron, rostitajn birdojn, kardamomon, salkrustojn ktp… Super ĉi tiu sceno etendiĝis la enorma brilanta ĉielo. Ĉiuflanke etendiĝis la giganta varmega ebenaĵo. Malproksime el la direkto de oriento aperis grupo de rajdantoj. Ili videblis nur kiel vibrantaj nigraj punktoj. Super ili ŝvebis lavendokolora polvonubo.Etzwane kaj Ifness proksimiĝis al la taverno kaj ili eniris tra truo troviĝanta en la argilmuro.

La trinkejo estis duonmalhela kaj ŝimodora. Sur la bretaro, malantaŭ la vendotablo, staris tri bareloj; kelkaj benkoj kaj seĝoj sur kiuj sidis ses-sep viroj antaŭ ceramikaj kruĉoj plenaj de acida vino aŭ de la fama biero de Ŝagfo. La bruo de la parolado silentiĝis. Ĉiuj rigardis senmove al Ifness kaj Etzwane. La sola lumo estis la purpura taglumo, kiu envenis tra la pordo. Ifness kaj Etzwane rigardis ĉirkaŭen en la trinkejo ĝis kiam iliaj okuloj estis alkutimiĝantaj al la malhelo. Aperis malgranda viro kun nuda busto kaj longa blanka hararo. Li surportis ĝisgenue altajn botojn, ledan antaŭtukon. Evidente li estis la trinkejmastro kaj venis por interesiĝi pri la deziroj de la fremduloj. Li estis nomata Babo. Li parolis krudan dialekton kiun Etzwane ekkaptis pli per intuicio ol per komprenkapablo. Ifness respondis per vere bona imito de la lingvo: Kian loĝigon vi povas oferti al ni? -La plej bonan kiu ekzistas en Ŝagfo, respondis Babo, la mastro. Tion povas konfirmi ĉiuj ĉi tie. Ĉu vi demandis nur pro scivolemo? Ne, respondis Ifness. Vi devas montri al ni la plej bonan kiun vi povas oferti al ni. -Tio estas tute simple, diris Babo. Venu kun mi, petas. Li kondukis ilin tra malbonodora koridoro apud malriĉe meblita kuirejo kie zumis granda kaldrono sur la fajro, tra nuda korto kiu supre estis ĉirkaŭita per elstara tegmeno… Serĉu lokon por vi. La pluvo ofte venas el sudo, do la suda flanko estas pli seka. Ifness kapjesis serioze: la loĝigo estas en ordo. Kion pri la amblatoroj? Mi prenos ilin en mian stalon kaj mi donos al ili fojnon por manĝi, kondiĉe ke vi povos konvene pagi min. -Kiom longe vi volas resti ĉi tie? -Unu aŭ du tagojn, eble pli longe; dependas kiel longe daŭras la konkludo de niaj negocoj. Ni estas sklavkomercistoj kaj ni havas la taskon aĉeti dekduon da fortaj ruĝaj diabloj kiuj devus remi sur galero de princo ĉe la orienta marbordo. Kiel ni aŭdas la ruĝaj diabloj estis ĉiuj mortigitaj kaj tio estas por ni malĝoja novaĵo.-Via malĝojo por mi estas avantaĝo ĉar se ili venus ĝis Ŝagfo, probable, mia taverno estus detruita. -Ĉu la venkintoj prenis kaptitojn?-Mi ne kredas tion. Tamen, en la alia flanko de la trinkejo sidas Fabraŝ la Feliĉa Eta Transvivinto. Li asertas ke li vidis la batalon, kaj kiu povus dubi pri liaj vortoj? Se vi ofertas al li kelkajn kruĉojn da biero, lia lango liberiĝos kaj liaj vortoj abunde pluvos por vi. -Bona ideo. Kaj nun, kiom kostos la loĝado, manĝado por ni kaj por niaj amblatoroj? Ĉe la marĉandado Ifness estis necedema. Li ne volis ŝajni tro molkora. Post kvin minutoj estis pagataj kvin uncoj da arĝento por la loĝigo kaj manĝaĵo por kvin tagoj.

Do bone, diris Ifness… Kvankam, kiel kutime mi permesis al lerta parolanto ke li devigu min fari frenezajn elspezojn….Nun ni volas paroli kun Fabraŝ, la Feliĉa Eta Transvivinto. Kiel li ricevis ĉi tiun nekutiman nomon? Ĝi estas nomo ricevita en lia infanaĝo. Lia patrino volis lin tri foje dronigi. Sed li ĉiufoje elmergiĝis el la ŝlimo. Ŝi naŭzite ĉesigis sian agon kaj ŝi donacis al li tiun nomon. Li kreskis kaj fariĝis viro sentima. Li diris ke se dio Gaspard dezirus lian morton li certe ne lasus fuĝi la aliajn okazojn. Babo iris tra la trinkejo kaj diris laŭte: Ĉi tie vi vidas antaŭ vi la noblan Ifness kaj Etzwane kiuj estis venintaj al Ŝagfo por aĉeti sklavojn. Homo, kiu sidis en angulo, ĝemis malespere: nun ankaŭ ili eniras en konkurencon kun Hozman Gorĝodoloro por altigi la prezojn eĉ pli. Hozman Gorĝodoloro havas nenian intereson por la ruĝaj diabloj kiujn ĉi tiuj du komercistoj serĉas. Babo turniĝis al alta malgrasa homo kun trista vizaĝo kaj kun barbo kiu pendis desub lia mentono samkiel nigra glacipendaĵo. -Fabraŝ kiel statas la afero ĉi tie? Kiom da ruĝaj diabloj transvivis? Fabraŝ respondis kun previdemo de libere pensanta homo: En la ĉirkaŭaĵo Mirkil ili estis neniigitaj, samkiel en la ĉirkaŭaĵo de Ŝagfo. Mi parolis kun homoj de la tŝark-raso el la alia flanko de Kuzi-Kaza; ili diris ke la bandoj de la ruĝaj diabloj unuiĝis en unu solan hordon, kiuj poste marŝis al nordo. Du tagojn poste mi vidis kiel armeo de sorĉistoj mortigis tiun hordon. Ĉiu unuopa ruĝa diablo estis mortigita kaj poste refoje motigita. Konsterniga spektaklo, kiun mi neniam forgesos ĝis kiam mi vivos. -La armeo de la sorĉistoj prenis neniun militkaptiton?, demandis Ifness. -Ne. Ili neniigis la ruĝajn diablojn kaj poste ekmarŝis al oriento. Mi descendis ĝis la batalkampo, esperante trovi ankoraŭ metalon, sed la ahulphoj estis pli rapidaj kaj eĉ ne sola unco estis plu trovebla. Sed ĉi tio ne estas ĉio… Kiam mi revenis al Ŝagfo mi vidis, enorman ŝipon kiu leviĝis en aeron, kvazaŭ ĝi estus leĝera kiel plumo, kaj poste ĝi malaperis en la nuboj. -Mirinda vidaĵo! diris laŭte Ifness. Mastro! Donu al ĉi tiu viro kruĉoplenon da biero. Etzwane demandis: Ĉu la ŝipo estis ronda kiel disko, kaj kuprokolora? Fabraŝ la Feliĉa Eta Transvivinto neis. Prefere ĝi ŝajnis esti granda nigra globo. La kuprodiskoj pri kiuj vi parolas estis vidataj en la granda batalo inter kozmoŝipoj; tie interbatalis diskoj kaj nigraj globoj. Ifnes kapneis serioze kaj ĵetis al Etzwane avertan rigardon. Ni aŭdis pri tiu batalo. Ok kuprodiskoj iris kontraŭ ses nigraj globoj, en iu loko kies nomon mi forgesis. La ĉeestantoj hastis korekti lin. Viaj informoj ne estas ĝustaj! Kvar nigraj globoj iris kontraŭ du kuprodiskoj kaj la diskoj iĝis detruitaj… Mi demandas min: ĉu ni parolas pri la sama batalo?… diris Ifness mediteme:-Kiam okazis “via” batalo? -Apenaŭ, antaŭ du tagoj. De tiam ni apenaŭ havas alian paroltemon. En distrikto Mirkil neniam okazis tia evento.

-Kaj precize kie okazis la evento? Volis scii Ifness. -Ĉe la alia flanko de Orgai-Monto, respondis Fabraŝ; en Trie-Orgai, almenaŭ tiel oni raportis. Mi mem ne estis tie. Ĉu vi povas imagi? Tiel proksime al Ŝagfo, ekkriis Babo, la trinkejmastro. Kun bona amblatoro estas nur du tagoj da vojaĝo! Ni iras ĝuste en tiu direkto, diris Ifness. Mi vizitus volonte tiun lokon. Li turniĝis al la Feliĉa Eta Transvivinto: Ĉu vi dezirus esti nia gvidanto? Fabraŝ tiris dubeme sian barbon kaj rigardis deprofile sian akompanaton. Kion oni aŭdas pri la klano Gogursk? Ĉu ili jam faris sian migradon al okcidento. Vi devas havi nenian timon pro la Gogurskoj. Ĉi jare ili migras suden al lago Urman por kapti krabojn. La Orgai estas tute sekura. Kompreneble, krom la ĉasmigrado de Hozman Gorĝodoloro. De ekstere aŭdiĝis grincado de ledo kaj laŭtaj voĉoj. La mastro rigardis tra la malfermita pordo kaj diris tra unu ŝultro: Kaŝ Bluvermoj. Du homoj haste ekstaris kaj malaperis tra malantaŭa koridoro. Unu tria demandis al Fabraŝ. Kaj vi? Ĉu vi ne vendis kvar Bluvermo-knabinojn al Hozman? -Mi ne diskutas miajn negocojn en publiko, diris la Feliĉa Eta Transvivinto. Ĉiukaze tio okazis la pasintan jaron. La apartenantoj al la tribo eniris la trinkejon. Post kiam ili ĉirkaŭrigardis, ili dividiĝis al pluraj tabloj kaj sidiĝinte ili postuleme frapis sur la telerojn. Ili estis naŭ fortikaj viroj, kun ronda vizaĝo ĉirkaŭita de barbo, kun ledpantalonoj, nigraj botoj plenaj de brilantaj vitraj perloj, ĉemizoj el helverda juto, kapkovriloj el semkapsuloj kunkudritaj je formo de pinthava helmo. Etzwane konsideris ilin la plej aĉa bando de friponoj kiun li iam ajn vidis, kaj li horortremis ene pro la malbonodoro kiun tiuj viroj enportis en la ĉambregon. La plej maljuna Kaŝ agitis siajn kapklakiletojn kaj vokis per tondra voĉo: Kie estas la viro kiu per bona prezo aĉetas sklavojn? Fabraŝ respondis mallaŭte: Li ne estas ĉi tie. Babo la taverno-mastro demandis prevideme: Ĉu vi havas sklavojn por vendi?-Certe ke jes. Ĉiuj ĉeestantoj, krom la mastro, konsideru sin niaj kaptitoj. Fabraŝ lanĉis indignan krion: Ĉi tio ne estas permesita. Oni havas ja la rajton en Ŝagfo trinki senĝene sian bieron! Krom tio, diris Babo, mi ne povas permesi ion tian. Kia fariĝus mia taverno? Vi devas retiri vian minacon. La maljuna Kaŝ ridaĉis kaj bruis per siaj klakiletoj. Do bone, pro la ĝenerala protesto ni flankenmetas niajn interesojn. Ĉiel ajn ni havas ion por diri al Hozman Gorĝodoloro. Li traktis malbone la klanon Kaŝ. Kie li vendas tiel multajn apartenantojn al nia klano? -Jam faris ankaŭ aliaj similajn demandojn sen ricevi respondojn, diris Babo. Hozman Gorĝodoloro en ĉi tiu momento ne troviĝas en Ŝagfo kaj mi ne konas liajn planojn.La maljuna Bluvermo faris rezignan mangeston…En ĉi tiu kazo, ni trinkos vian bieron kaj ĝuos vian kuirarton kiu jam per sia bonodoro igas sin dezirinda. -Ĉio ĉi estas bela kaj bona sed kiel vi pagos? -Ni havas sakojn da safad-oleo kun ni. -Enportu, do, la oleon dum mi malfermos alian  bierbarelon, diris Babo…

La vespero forpasis sen sangoverŝado. Etzwane kaj Ifness tenis sin flanke kaj observis kiel ĉi tiuj fortikaj viroj ŝanceliĝis antaŭ la fajro. Etzwane provis determini kiel multe ĉi tiuj hurlantaj knabegoj diferencas de la averaĝa loĝantaro de Ŝant: Intenseco, impeto, koncentrado de ĉiuj sensoj sur la momenton. Tiaj propraĵoj karakterizas la karazanojn. La plej banalaj aferoj elprovokas troigitajn reagojn. Laŭtegaj ridoj dolorigas la bruston. Kolero venas neatendite kaj intense, doloro estas tiel intensa ke ĝi ŝajnas kvazaŭ neeltenebla. La homoj de ĉi tiu klano alfrontas ĉiujn aspektojn de la ekzisto per klara ideo kaj lasas nenion trapasi nerimarkite. Tiaj emociaj ekscesoj, lasas malmultan tempon por la meditado, pripensis Etzwane. Kiel povus iu ajn Bluvermo-Hulkao fariĝi muzikisto se al li denaske mankas la pacienco? Sovaĝaj dancoj ĉirkaŭ kampofajro, luktoj kaj mortigoj; jen la karasa barbara stilo… Etzwane kaj Ifness baldaŭ retiriĝis. Ili deruligis siajn kovrilojn sub elstaran tegmentorandon kiu ĉirkaŭis la korton, kaj ili sterniĝis sur ĝi. Dum iom da tempo Etzwane mediteme aŭskultis la konfuzan bruon kiu venis el la taverno…Li volus pridemandi la teranon Ifness pri lia teorio koncerne la batalon de kosmoŝipoj en Trie-Orgai. Sed li havis nenian emon aŭskulti sarkasman aŭ dubsencan respondon. Li demandis sin: Se la asutroj kaj iliaj rajdestaĵoj kreis kaj ekipis la kuprodiskojn, tiukaze kiu raso kreis la nigrajn globojn? Kaj kiu raso neniigis la roguŝkojn per magiaj armiloj?…Tamen, fine li demandis iomete singarde: Ĉu ekzistas ia termondo kiu konstruas kosmoŝipojn similajn al nigraj globoj? La demando estis preciza kaj Ifness trovis nenion por kontraŭdiri. Li respondis per trankvila voĉo: Laŭ mia scio, neniu. Kaj li aldonis: Mi estas senkonsila kiel vi. Ĉio ĉi pensigas onin ke la asutroj havas malamikojn inter la steloj, eble homajn malamikojn.-Ĉi tiu ebleco, jam ankaŭ sole, motivigas vian kontraŭstaron al Daskonetta. -Ĉiukaze la afero ŝajnas havi tiun aspekton, diris Ifness…La Bluvermo-Kaŝoj preferis dormi sub libera ĉielo apud iliaj *amblatoroj. (*kornohavaj rajdo- kaj tirbestoj) Do, Etzwane kaj Ifness pasigis senĝenan nokton. En frida malvokolora lumo de la mateno Babo portis kruĉon da varma biero sur kiu naĝis fromaĝopecoj. Se vi volas vojaĝi al Trie-Orgai estas pli bone ke vi ekiru frue. Dum la posttagmezo vi trairos la dezerton kaj vi povos pasi la nokton sur arbo proksime al rivero Vuruŝ. -Bona konsilo, diris Ifness. Preparu al ni matenmanĝon el fritita viando kaj pano kaj sendu junulon por veki nian amikon Fabraŝ. Ni trinkos volonte herboteon anstataŭ ĉi tiu bonega sed tro nutrohava trinkaĵo.-Fabraŝ estas jam ĉi tie, diris la mastro: Li volas malaperi ĝis kiam la Bluvermoj havas pezan kapon. Via matenmanĝo estas jam preta. Ĝi konsistas el kaĉo de aveno kaj pasto de langustoj, kiel tiu de ĉiuj aliaj gastoj. Mi preparas al vi nenian ekstrakolbason. Koncerne la teon, se tio taŭgas por via gusto, mi povus boligi al vi kelkajn laktukojn kun pipro. Ifness rezigne konsentis: Portu niajn amblatorojn antaŭen. Ni ekiros apenaŭ estos eble. La Bluvermo-Kaŝ-oj estis jam duonvekaj kiam Ifness, Etzwane kaj Fabraŝ ekiris. Viro murmuris ion; alia duonleviĝis, por postrigardi ilin sed neniu havis emon peni kaj laciĝi tiel frue.

Kvina ĉapitro..

La triopo ekirinta de Ŝagfo vojaĝis sur la alkala ebenaĵo kiu etendiĝis ĝis la horizonto. La surfaco estis malmola ostoblanka krusto sur kiu kuŝis leĝera sed korodema sablo. Sur tiu ebenaĵo moviĝis dekduo da polvovorticoj tien kaj ĉi tien kiel dancantoj de pavano, ili hastis ĝis la horizonto kaj poste revenis. Kelkaj estis grandaj kaj majestaj antaŭ la brilanta ĉielo, aliaj sendigne malaltiĝis zigzagante proksime al la grundo kaj poste kunfalis en apenaŭ videblajn polvonubojn. Fabraŝ je la komenco daŭre rigardadis malantaŭen sed kiam la grupo de la dometoj malaperis pro maproksimo kaj lavendokolora polvonebulo, kaj li vidis ke ekaperis neniuj rajdantoj kiuj en formo de nigraj punktoj persekute postkurus ilin, li komencis senti sin pli sekura. Li rigardis al Ifness deflanke kaj diris singardeme: Hieraŭ vespere ni konkludis nenian formalan akordon sed mi supozas ke ni vojaĝos kiel kunlaborantoj kaj neniu grupo intencos subjugi la alian. Ifness respondis sincere: Ni havas nenian apartan intereson por la sklavkomercado. Ĉe nia alveno al Ŝagfo ni vendis du unuarangajn sorukhojn, sed por esti honesta, vivi kiel sklavkomercisto estas danĝera kaj senprofita, almenaŭ en distrikto Mirkil. -La zono estas envere ekstreme ekspluatita, diris Fabraŝ. De kiam Hozman Gorĝodoloro laboras ĉi tie, la loĝantaro duoniĝis. En la taverno antaŭe ni vidis ĉiam fremdajn vizaĝojn de gentoj venintaj de proksime kaj de malproksime kaj multajn malsamajn kostumojn. Ĉiu klano de la hulkaoj havis de tri ĝis sep fetiŝgrupojn. Krome venis sorukhoj de la ĉirkaŭaĵo de Ŝilinsk, ŝovelil-kapuloj kaj alulaoj de Nior-Lago kaj homoj kiuj venis de Trans-Kuzi-Kaza. Malgranda komercisto de sklavoj kiel mi povis gajni tute bone por vivi kaj eĉ teni unu aŭ du knabinojn por persona uzo. De kiam alvenis Hozman Gorĝodoloro ĉio ĉi estas finita. Nun ni devas klopodi por survivi.-Kie vendas Hozman Ĝorĝodoloro sian varon? -Hozman kapablas konservi siajn sekretojn, diris Fabraŝ malŝateme. Unu tagon li puŝas la aferon tro malproksimen. La vivo fariĝos neeltenebla. En mia junaĝo ne estis tiel. Pripensu nur! Kosmoŝipoj interbatalas, ruĝaj diabloj murdas kaj rabas kaj Hozman Gorĝodoloro kaj liaj inflaciaj prezoj. Kiam li neniigis nin kaj senpopoligis la distrikton Mirkil, li malaperos por rekomenci aliloke…-Mi konatiĝus volonte kun Hozman Gorĝodoloro, diris Ifness. Li certe povus rakonti tre interesajn historiojn. -Kontraŭe. Li estas silentema kiel ĉumpao. -Ni vidos tion…

Dum la tago procedis la aero iom post iom trankviliĝis kaj la vorticoj malaperis. La tri rajdantoj nun suferis nur pro la sufoka varmego. Dum malfrua posttagmezo ekaperis antaŭ ili la unuaj deklivoj de la Orgai-Montaro kaj la sovaĝa dezerto restis malantaŭe. Dum la tri sunoj malaltiĝis trans la montaro, la tri viroj rajdis sur monteto kaj vidis antaŭ si la larĝan riveron Vuruŝ kiu elvenis de malantaŭ la montaro Trie-Orgai kaj ie norde ĝi malaperis en nebuleto. Ĉe la riverbordo staris arbareto de nodoplenaj taksusoj kaj Fabraŝ elektis ĝuste ĉi tiun lokon por la nokta ripozo, kvankam vidiĝis ĉie en la ĉirkaŭaĵo spuroj de ĉumpaoj: Estas neeble eviti ilin ĉie ajn ni alkampiĝus, diris Fabraŝ. Tri homoj armitaj de torĉoj povus teni ilin malproksime, se prezentiĝus la neceso. -Do ni devus fari alterne gardostaron?-Tute ne. Gardostaros la amblatoroj kaj mi lasos bruli la fajron, diris Fabraŝ. Li ligis la amblatorojn al arbo kaj ekbruligis fajron ĉe la riverbordo. Poste dum Ifness kaj Etzwane kolektis branĉojn de rezinriĉa taksuso, Fabraŝ kaptis dekduon da ŝlimkraboj, mortigis ilin rompis ilin, purigis ilin, rostis ilin kaj kuiris panetojn sur varmaj ŝtonoj. – Vi estas tre lerta diris Ifness. Estas plezure rigardi vin dum vi laboras. Fabraŝ kapneis malafable. Mi kapablas fari nenion alian. Temas pli sperto akirita per tre malfacila vivo, do via komplimento ne tre plezurigas min. -Sed vi sendube kapablas fari multajn aliajn aferojn. -Jes, mi estas konsiderata bona barbiro, kelkfoje, ŝercante, mi imitas la sekskuniĝajn dancojn de la ahulphoj, sed tiuj estas aferoj malmultvaloraj. Dek jarojn post mia morto, mi estos forgesita de ĉiuj. Mi fariĝos unu sola afero kun la tero de Karaz. Ĉiukaze mi konsideras min bonŝanca homo, pli ol multaj aliaj. Mi ofte demandis min: kial estis al mi permesita vivi la vivon de Kyril Fabraŝ? -Tiaj pensoj unue aŭ poste venas al ĉiuj, diris Ifness. La demando aperas kiel deviga krom se ni estus pretaj kredi religiojn kiuj asertas ke ekzistas reenkarniĝo kiel premio. Li ekstaris kaj rigardis la pejzaĝon… Mi imagas ke la ruĝaj diabloj neniam alvenis ĝis ĉi tie. Iomete ofendita pro la fakto ke Ifness ne aprezis lian priserĉon de la interna vero, Fabraŝ respondis lakonece: ili estis alvenintaj eĉ ne al Ŝagfo. Poste li foriris por prizorgi la amblatorojn.

Ifness observis la rokajn masojn de la Orgai-Montoj en nordo, kie la pintoj de Trie Orgai eklumiĝis en la lastaj radioj de la malaltiĝantaj sunoj… Do, ŝajnas ke la batalo inter la kosmoŝipoj ne estas kunligebla kun la neniigo de la roguŝkoj, murmuris Ifness…Tamen, kompreneble inter la du aferoj ekzistas kunligo, tie ne estas dubo…Morgaŭ estos tre interesa tago…Ifness faris certajn gestojn kiujn li faras malofte… Se mi povus prezenti kosmoŝipon, eĉ se temus nur pri vrako, mi estus savita. Daskonetta fariĝus griza pro kolero. Li jam nun mordetas siajn manradikojn. Ni povas esperi nur ke tiuj kosmoŝipoj vere ekzistas kaj ne temas pri inventaĵoj de ĉi tiuj homoj. Etzwane, kiun similaj zorgoj de Ifness iomete kolerigis, diris: Mi vidas nenian utilon en vrako de kosmoŝipo. Cetere, tiuj estas ofte troveblaj ankaŭ en la sistemo de la tero-mondoj. -Ĝuste! diris Ifness, ankoraŭ plena de sia triumfa vizio. Sed tiuj estas produktoj de homa scio, sekve, tien iras multaj vojoj. -Bah! Grumblis Etzwane: Ŝtalo estas ŝtalo kaj vitro estas vitro kaj tio validas ĉi tie kiel ankaŭ ĉe la fino de la universo. -Refoje ĝuste! La bazaj materialoj estas konataj al ĉiuj, sed ne ekzistas limo por la kono. Ĉiu nova sistemigo, ankaŭ tiu de la lasta valoro, submetiĝas al novaj pruvoj kaj povas esti analizata laŭ novaj konceptoj. La poste sekvantaj tavoloj de la scio estas sennombraj. Ĉi tiu kampo kiu estas konfidita al ni, originas el iu ebeno troviĝanta super ni aŭ sub ni. Oni povas supozi ekziston de scio-fazo tute memstara. Sufiĉas pensi pri la parapsikologio. La baza leĝo de la universo sonas tiel: En la infinito ekzistas envere ĉiuj eblecoj. Por diri konkrete, la teknologio kiu movas fremdan kosmoŝipon kaj kiu estas malsama ol la tera teknologio, kompreneble povas veki enorman intereson, ankaŭ se nur filozofie. Ifness fiksrigardis la fajron…Mi devas aldoni ke profunda scio ne nepre estas avantaĝo. Ĝi povas fariĝi eĉ danĝera. En tiu kazo, demandis Etzwane kial vi estas tiel dezirema transdoni al aliaj ĉi tiun scion? Ifness mokridis kaj respondis. Unue, ĉar ĝi estas normala homa inklino. Due, la organizo en kiu mi partoprenas kaj el kiu Daskonetta normale devus esti forigita, estas kapabla kontroli la sekretojn plej danĝerajn. Trie, mi ne povas neglekti miajn personajn interesojn. Se mi transdonos eksterteran kosmoŝipon al la Historia Instituto, ankaŭ se temas nur pri vrako, mi akiros enorman prestiĝon.

Etzwane flankenpaŝis por prepari sian kuŝejon pensante ke el la tri motivoj listigitaj de Ifness la tria estas la plej konvinka…La nokto pasis sen akcidentoj. Etzwane vekiĝis trifoje. La unuan fojon li aŭdis tondran vokon de ĉumpao kaj pli mallaŭte la respondon de tribo de ahulphoj. Tamen la kampadejo ĉe la rivero restis neperturbita. Fabraŝ vekiĝis jam antaŭ la tagiĝo. Li ekbruligis fajron kaj preparis matenmanĝon kiu konsistis el teo kaj kaĉo de aveno kiujn li prezentis kune kun piprita viando. Tuj post sunleviĝo, la trio enseliĝis kaj sekvis la riveron Vuruŝ suden. Tiel ili alvenis malrapide en la montaron Orgai. Momenton antaŭ tagmezo, Fabraŝ improvize bremsis sian amblatoron, inklinis la kapon kiel iu kiu aŭskultas ion kaj prevideme rigardis ĉiuflanken. Kio okazas?, demandis Ifness kaj Fabraŝ silentis. Li montris antaŭ ili, tra breĉo inter la klifoj, ravinon kiu estis dissemita de klifopecoj. Ĉi tie malkovris la nigraj globoj la kuprajn diskojn. Ĉi tie okazis la batalo inter la kosmoŝipoj. Li ekstaris sur la piedingoj por ĉirkaŭrigardi kontrolante per la okuloj ankaŭ la ĉielon.-Vi havas malplezuran antaŭsenton diris Etzwane mallaŭte. Fabraŝ tiretis nervoze sian barbon. -Ĉi tiu valo travivis mirindan eventon. Oni sentas ĝin ankoraŭ en la aero…Kaj eble pli. Li maltrankvile turnis sian malgrasan korpon en la selo tien kaj ĉi tien kaj ruligis siajn okulojn. -Mi havas strangan impreson. Etzwane traserĉis la valon. Dekstre kaj maldekstre vidiĝis fortaj entranĉaĵoj en la sabloklifoj. La surfacoj kuŝis en brila blank-viola sunlumo. La malhelaj ombroj havis koloron de verdaj vitroboteloj. Improvize liaj okuloj estis altiritaj de hasta movo. Apenaŭ je tridekmetra distanco kaŭris granda ahulpho kiu ŝajnis pripensadi; ĉu li ĵetu aŭ ne ĵetu ŝtonon. Etzwane diris: Eble vi sentas la rigardon de ahulpho kiu kaŭras tie supre. Fabraŝ turniĝis. Li koleris ĉar Etwane estis la unua kiu malkovris la estaĵon. La ahulpho estis blunigra vireto de iu subraso kiu estis nekonata por Etzwane. Ĝi agitis maltrankvile siajn orelojn kaj volis malproksimiĝi. Li vokis ĝin per de-da dialekto. La ahulpho haltis Fabraŝ daŭrigis sian paroladon. Kun troigita movo tipa por pli evoluinta varianto de ahulphoj, ĝi desaltis de la klifelstaraĵo. *Ĝi disvastigis tre ĝentile sian odoron de sociemo kaj alproksimiĝis kliniĝinte antaŭen. Fabraŝ descendis de sia amblatoro kaj komprenigis per gestoj al Ifness kaj Etzwane ke ili faru same. Li ĵetis al ahulpho pecon de malvarma kuko kaj rekomencis paroli en de-da-lingvo. La ahulpho kapjesis kaj respondis detale.

…………..

*La alte evoluintaj ahulphoj disponas pri kvar odoroj: amikemo, malamikemo, kaj aliaj du ŝtupoj por signali gradojn de ekscititeco, kiuj al homoj estas nekonataj. La sennombraj variantoj de malalte evoluintaj ahulphoj sentigas nur la odoron de amikemo kaj malamikemo. La pensmanieroj de la ahulphoj ŝajnas simili al tiuj de la homoj, tamen la simileco estas erariga. Provoj de komunikado kun la ahulphoj surbaze de homa rezonmaniero plejparte rezultas frustrigaj. Ekzemple, ahulpho ĝenerale ne komprenas la koncepton labori por pago, eĉ kiam la afero estis klarigita al ĝi per maksimuma klareco. Ĝi laboras nur se ĝi estas devigita, ne por gajni monon*

…………..

Aŭskultinte la ahulphon, Fabraŝ fine turniĝis al Ifness kaj Etzwane: La ahulpho rigardis la batalon. Li raportis al mi pri la elvolviĝo de la eventoj: Du kupraj diskoj alteriĝis ĉe la fino de la valo kaj ili restis tie preskaŭ unu semajnon. Figuroj descendis kaj iris ĉirkaŭen. Ili staris sur du piedoj sed havis nehoman odoron. La ahulpo ne atentis ilian aspekton. La fremduloj dum ilia restado faris nenion kaj forlasis ilian kosmoŝipon nur je tagiĝo kaj tuj post la sunsubiro. Antaŭ tri tagoj tagmeze aperis sur la ĉielo tri nigraj globoj. La diskoj estis surprizitaj. La nigraj globoj sendis malsupren fulmojn, eksplodigis ambaŭ kuprodiskojn kaj poste tuj malaperis ĝuste tiel improvize kiel ili alvenis. La ahulphoj rigardis la vrak-pecon, sen havi kuraĝon alproksimiĝi. Hieraŭ descendis el la ĉielo granda disko-ŝipo. Post kiam dum tuta horo ĝi ŝvebis super la valo, poste ĝi prenis tiun pecon kiu estis malpli suferinta kaj levis kaj forportis ĝin. La restoj de la dua ŝipo estas ankoraŭ tie. Interese, murmuris Ifness. Ĵetu al la estaĵo alian pecon de cereala kuko. Mi nepre volas vidi la vrakon. Fabraŝ gratis sian mentonon. Mi devas konfesi ke mi sentas premon similan al rigardo de ahulpho, kiam tiu rigardis min de malantaŭe. La valo entenas strangan ĉeeston kun kiu mi ne dezirus renkontiĝi. Ne petu pardonon, diris Ifness: Oni ne vane konas vin kiel la Feliĉa Eta Transvivinto. Ĉu vi deziras atendi nin ĉi tie kune kun la ahulpho? Jes, ĝuste tion mi volas, diris Fabraŝ. Ifness kaj Etzwane rajdis malsupren en la valo. Ĉirkaŭ unu mejlon ili lasis post si. Dekstre kaj maldekstre staris sabloŝtonoj en bizaraj formacioj. La valo larĝiĝis en sablan ebenaĵon kaj ĉi tie ili trovis vrakpecon de la dua ŝipo. La ekstera parto estis rompita kaj deformita en dekduo da lokoj kaj mankis granda peco. El la truoj elstaris konfuze metalpecoj kaj videblis elverŝiĝinta densa fluaĵo. Supre la metalo eksplodis kaj malgrandaj pecetoj troviĝis en la sablo tute ĉirkaŭe. Ifness blovis kolere tra la dentoj. Li prenis kameraon kaj fotis la vrakon: Envere mi ne atendis multe pli, tamen mi estas elreviĝinta. Kia trofeo, se la ŝipo estus konserviĝinta bone. Nova kosmologio kiun oni povus kompari kun la nia, ne pli ne malpli. Estas tragedio ke la ŝipo estas tiel detruita. Ĉi tiu elverŝiĝo de Ifness surprizis lian kunlaboranton, Etzwane. Tia erupcio kaj elverŝo de siaj intimaj pensoj estis nekutima ĉe li. Ili paŝis pli proksimen. La vrako ekzercis nehejman fascinon sur ilin. Ĝi elradiis kurioze tristan majeston. Ifness descendis de sia amblatoro, prenis metalpecon en la manon, pesis ĝin kaj forĵetis ĝin. Li iris al la ŝipo rigardis enen kaj elreviĝinte agitis sian kapon. Ĉio interesa estas neniigita, dispremita aŭ fandita. Ĉi tie ni ekscios nenion pli!.Ĉu vi rimarkis ke mankas peco de la ŝipo?, demandis Etzwane. Rigardu tien en la fendego, tie ĝi estas. Ifness sekvis la rigardon de Etzwane. Ĉi tiu ŝipo estis trafita unue, eble per eksplodilo. Tiam ĝi estis refoje trafita per energi-armilo kiu kaŭzis la fandiĝon. Ili marŝis al la ravino kiu troviĝis je ĉirkaŭ kvindek metroj de ili kaj kie triangula sekcio de la ŝipo enfiksiĝis. La eksteraĵo estis iomete damaĝita kaj deformita ĉiel ajn preskaŭ mirakle ĝi estis sen truoj. Ĝi estis enfiksiĝinta en la mallarĝan krevaĵon kiel granda bronza sigelo.

La duo grimpis sur la rokoj supren ĝis kiam ili staris apud la metalo faldumita. Ifness tiris rompitan metalrandon kaj Etzwane helpis lin. Kun granda fortostreĉo ili sukcesis flanken-faldi la dikan ladegon kreinte tiumaniere enirejon en la ŝipon. Malplezura odoro frapis ilian nazon, stranga odoro de kadavro, odoro kiu diferencis de ĉiu alia odoro kiun Etzwane spertis ĝis nun…Li fiksrigardis kaj levis la manon. Ĉu vi aŭdis? De malsupre aŭdiĝis mallaŭta skrapo kiu daŭris dum kelkaj sekundoj. Tie ŝajnas ke io vivas. Etzwane fiksrigardis malsupren en la mallumon. La ideo eniri en la malhelan vrakon tute ne altiris lin. Tamen Ifness ne havis problemojn. Li eltiris el sia zonpoŝo travideblan kubeton, kiun Etzwane ĝis nun neniam vidis. Ĝi mezuris apenaŭ unu centimetron. Improvize tiu objekto ekradiis grizan lumon per kiu Ifness lumigis la malhelan internon. Ĉirkaŭ unu metron sub ili, oblikve kuŝis banko frakasita, en ĉambro kiu ŝajnis deponejo; konfuza malordo de objektoj kovris la antaŭstaran vandon. Evidente ili deŝutiĝis de la bretaro. Ifness descendis sur la bankon kaj de tie li saltis sur la plankon. Etzwane ĵetis lastan malinkonian rigardon al la valo kaj poste sekvis lin. Ifness kontrolis la objektojn kiuj estis tie amasiĝintaj kaj levis la manon. Mortinto! Etzvane kliniĝis antaŭen. La mortinto kuŝis sur sia dorso ŝovita kontraŭ la muron. Homsimila estaĵo, dupiedulo, konstatis Ifness. Ĝi ne estas homo kaj eĉ ne humanoido, se ni ekskludas la krurojn brakojn kaj la kapon. La afero fetoras ankaŭ malsame ol homa kadavro. Pli naŭze, diris Etzwane. Li kliniĝis antaŭen kaj observis la mortinton kiu krom kelkaj zonoj kiuj tenis tri poŝegojn, havis nenian vestaĵon. Ĝi havis du poŝegojn ĉeflanke kaj unu ĉe la nuko. La haŭto kvaz purpurnigra pergameno, ŝajnis esti malmola kiel malnova ledo. La kapo prezentis kelkajn paralelajn ostoelstaraĵojn, kiuj ekiris de la supra parto de ringoforma ostoelstaraĵo protektanta unu nuran okulon. La ostoelstaraĵoj de tie iris supren al la verto. Ĉe la bazo de la kolo videblis buŝosimila truo; sur glata haŭtsurfaco videblis mallongaj haregoj kiuj ŝajnis kaŝi la aŭdorganojn. Ifness rimarkis ion kio fuĝis la atenton de Etzwane. Li kaptis tuboforman objekton kaj frapis ion per ĝi. En la ombro ĉe la nuko de la mortinto io moviĝis, sed Ifness estis pli rapida. La pinto de la ilo trafis malgrandan malhelan estaĵon. Ifness malproksimigis la korpon de la vando kaj frapis refoje al sespieda estaĵo kiu troviĝis en la post-nuka poŝo de la mortinto. Asutro? Demandis Etzwane. Ifness kapjesis: asutro kaj gastiganto. Etzwane rigardis refoje la dukruran estaĵon. Ĝi similas al roguŝko, krom la kapo, brakoj kaj kruroj. La sama malmola haŭto. La simleco ŝajnas ankaŭ al mi okulfrapa, diris Ifness. Eble temas pri parenca linio aŭ eĉ la baza trunko el kiu la roguŝkoj estis evoluigitaj. Li parolis malrapide kaj liaj okuloj rulis maltrankvile tien kaj ĉi tien. Etzwane neniam vidis lin tiel ekscitita. Nun prevideme antaŭen! Diris Ifness. Per senbruaj paŝoj li iris ĝis la dividmuro kaj direktis sian lumon al aperturo.

Ili vidis koridoron sesmetrojn longan, kies vandoj estis flekse kurbigitaj. Ĉe la fino de la koridoro enfiltriĝis malforta taga lumo tra la fendoj de la plafono. Ifness iris malrapide laŭ la koridoro kaj atingis la lastan ĉambron. Li tenis en unu mano la lumkubon kaj en la alia energipistolon. La ĉambro estis malplena. Oni ne povis diveni ĝian funkcion. Benko etendiĝis laŭ la tri vandoj kaj super ili pendis ŝrankoj plenaj de vitro- kaj metalobjektoj kiujn Etzwane ne konis. La ekstera surfaco de la ŝipo kaj unu vando presiĝis kontraŭ splitita roko kiu formis la kvaran vandon. Ifness rigardis ĉirkaŭen gvatante kiel falko. Li klinis sian kapon flanken por aŭskulti. Etzwane sekvis lian ekzemplon. La aero estis peza kaj sufoka. Etzwane demandis mallaŭte: Kia ĉambro estas ĉi tiu? Ifness agitis sian kapon: Ŝipoj de la teromondoj estas faritaj malsame. Ĉion ĉi mi ne kapablas kompreni. -Rigardu ĉi tien, diris Etzwane, aliaj asutroj. Baseno ĉe la fino de la benko entenis netravideblan fluaĵon en kiu tri dekduoj da malhelaj elipsoidoj ŝvebis. Ifness observis la bazenon. Ĉe unu flanko envenis tubo. Tra ĉi tiu tubo envenis filamentoj kiuj atingis la asutrojn. Ili ŝajnas esti en katalepsio, diris Ifness. Eble ili prenas el la likvaĵo energion aŭ informojn, aŭ eble ili interkomunikas aŭ eĉ amuziĝas perhelpe de ĉi tiu likvaĵo. Li pensis dum sekundoj kaj poste diris: Ni ne povas fari alion. La afero estas tro grava por povi decidi memstare. Nia eltrovo estas konsterna. Li haltis kaj rigardis ĉirkaŭen. Ĉi tie ni havas sufiĉan materialon por teni okupitaj dekmil analistojn kaj por mirkonsterni la tutan Instituton. Ni revenos tuj al Ŝillinsk. De la boato mi povas kontaktiĝi kun Daskonetta kaj per li postuli rekuperan ŝipon. Ĉi tie estas io vivanta, diris Etzwane. Ni ne povas lasi ĝin morti. Kvazaŭ por substreki liajn vortojn aŭdiĝis malantaŭ la damaĝita vando, mallaŭta skrapsono. Ĝi estas afero delikata, diris Ifness. Kion vi dirus se improvize elsaltus 20 roguŝkoj?… Aliflanke de gastiganto kiu ne staras sub influo de asutroj oni povis ekscii utilajn aferojn. Do, bone. Ni vidu! Sed singarde! Li iris al la loko kie la vando estis premita kontraŭ la rokojn. En centro kaj sube estas nenia intertuŝo. Ĉi tie oscedis neregulaj aperturoj, grandaj kiel kapo, tra kiuj la aero povis cirkuli.Etzwane fiksrigardis en la centra aperturo. En la unua momento li vidis nenion, tiam improvize aperis antaŭ liaj okuloj ronda objekto, granda kiel monero kaj ĵetis perlamotecan rozan kaj verdan brilon. Etzwane saltis malantaŭen kvazaŭ devigita pro stranga skuado de liaj nervoj. Li tuj restabiliĝis kaj diris per malalta voĉo: ĝi estas unu el la rajdestaĵoj de la asutroj. Mi rigardis ĝin en la okulon. -Se ĝi estas viva ĝi estas mortema, diris Ifness. Ni havas neniun motivon por panikiĝi. Por sufoki replikon Etzwane prenis metalstangon kaj komencis frapadi la rokojn. Ifness staris malantaŭe kun enigma mieno. La roko kiu estis splitita fare de la kunpuŝiĝo kun la kosmoŝipo, lasis sin rompi facile en grandajn pecojn. Etzwane laboris per kolera rezoluteco kvazaŭ li volus malhelpi al si pripensi ion. La centra aperturo larĝiĝis.Etzwane ŝajnis ne plu atenti pri tio kaj daŭrigis kolere prilabori la rokon. Fine Ifness levis la manon: Sufiĉas!

Li paŝis antaŭen kaj direktis sian lumon en la aperturon. Li ekvidis malhelan kaŭrantan korpon. -Elvenu!, diris Ifness farante vokan geston dum li lumigis sian manon. Komence estis silento. Poste la estaĵo komencis malrapide sed senhezite elveni tra la truo. Kiel la mortinto ĝi portis neniun vestaĵon, krom la jungilaro kaj la tri poŝegoj unu el kiuj entenis asutron. Ifness turniĝis al Etzwane: Iru antaŭen kaj mi komprenigos al la estaĵo sekvi vin. Etzwane ekiris, Ifness antaŭpaŝis tuŝis la brakon de la alieno kaj montris al li la vojon. La estaĵo iris post Etzwane laŭ koridoro kiu kondukis al la ekstera mondo. Etzwane grimpis sur la benkon, kaj elŝovis sian kapon en la taglumon. Ankoraŭ neniam ŝajnis al li la aero tiel pura kaj dolĉa. Mejlon super ili ŝvebis grandega diskoŝipo sur la ĉielo ruliĝante ĉirkaŭ sia vertikala akso. La tri sunoj reflektiĝis sur la kuprobruna ekstera ŝelo de la ŝipo. Kvar aliaj pli malgrandaj ŝipoj ŝvebis super la kosmoŝipo. Etzwane fiksrigardis konsternite eksteren. La granda kosmoŝipo lante malleviĝadis. Li haste komunikis al Ifness siajn rimarkojn. -Rapidu! Ordonis Ifness: Helpu la estaĵon elveni kaj tenu ĝin firme de ĝia jungilaro. Etzwane grimpis eksteren kaj atendis. De sube aperis la purpurnigra kapo kun la ostoelstaraĵoj. Poste sekvis la ŝultro kun la poŝo kiu entenis asutron. Puŝita de improviza impulso, Etzwane kaptis la poŝon kaj forŝiris ĝin de la korpo. Distendiĝis nervofilamento, la estaĵo eligis akutan krion pro doloro kaj malkaptis la marĝenon de la truo. Li estus refalinta se Etzwane ne kaptus ĝin per la kolo.Kun la alia mano li eltiris tranĉilon el sia zonpoŝo kaj tranĉis la nervon kiu kunligis gaston kaj gastiganton. La asutro klopodis liberiĝi agitante sin. Etzvane forĵetis ĝin susultante pro naŭzo kaj tute eltiris la malhelhaŭtan estaĵon. Ifness rapide atingis ilin: Kio okazis? Mi disigis la asutron de la gastiganto. Jen tie li estas malaperanta. Kaptu la gastiganton! Mi mortigos la asutron. Ifness faldigis malkontente la frunton, tamen li obeis. La nigra estaĵo volis haste sekvi lin sed Ifness tenis ĝin ĉe ĝia jungilaro. Etzwane sekvis la kurantan insekton, kaptis ŝtonon, levis kaj lasis ĝin fali sur la asutron. Dumtempe, Ifness puŝis kontraŭ la rokojn la fremdulon kiu improvize ekstaris, por ke ĝi ne estu videbla el la ateriĝanta kosmoŝipo. Etzwane prenis rapide la amblatorojn kaj venis ankaŭ li en la kaŝejon. – Kial vi mortigis la asutron? Demandis Ifness malvarme. Nun ni havas nur la malplenan ŝelon kiu apenaŭ valoras la penon de la transporto. Etzwane diris seke: Ankaŭ mi scias tion. Sed mi rimarkis la descendantan kosmoŝipon kaj mi scias ke la asutroj komunikiĝas telepatie inter si. Tiel ni, espereble, havas pli bonan ŝancon por savi nin.-La telepatia kapablo de la asutroj ne estas ankoraŭ pruvita, grumblis Ifness. Li rigardis laŭ la ravino: La vojo ŝajnas esti libera. Sed ni devas hasti. Estas penseble ke Fabraŝ ne atendos longe.

Sesa ĉapitro

La mallarĝa, damaĝita ravino estis dissemita de ŝtonpecegoj. Estis neeble rajdi. Etzwane Iris antaŭen kaj portis la amblatorojn per iliaj kondukiloj. Sekvis ilin la malhelhaŭta estaĵo, kies nehejmaj membroj agitiĝis kaj oscilis en stranga ritmo. Ifness, kiu ŝajnis profunde meditema, estis la postgvardio.Kiam la damaĝita tereno kuŝis malantaŭe, ili turniĝis suden kaj revenis al la loko kie troviĝis Fabraŝ. Ili trovis lin apogiĝinta sur klifon de kie li povis kontroli la tutan valon, en kiu nun troviĝis neniu kosmoŝipo, nek ŝipovrako. Fabraŝ eksaltis pro timo ĉar ili alproksimiĝis senbrue. Ifness levis trankvilige la manon: Kiel vi vidas, li diris, ni trovis transvivinton de la batalo. Ĉu vi jam vidis similan estaĵon?- Neniam kriis Fabraŝ, kaj mi eĉ ne estas kontenta pri via trovo. Kie vi volas vendi ĝin? Kiu volus aĉeti tiel teruran estaĵon?-Ifness ridis mallaŭte, kion li malofte faras. La estaĵo havas sian valoron kiel kuriozaĵo, kiel kolektobjekto, se oni volas. Mi tute ne zorgas pri nia profito…Sed kio okazis malsupre en la valo? Fabraŝ miregis kaj faris paŝon malantaŭen: Kion? Ĉu vi ne vidis la eventojn de proksime? -Ni estis en kaŝejo malantaŭ la monto, klarigis Ifness: Se ni estus restantaj oni eble rimarkus nin kaj kio estus akazinta mi ne scias. -Mi komprenas. Estas tre klare…Do, kio okazis, ĉiukaze, superas mian komprenkapablon. Granda ŝipo venis malsupren, kaptis la vrakon kaj levis ĝin kvazaŭ ĝi pezus kiel plumo. -Oni prenis nur unu pecon? -Ne, du pecojn. La ŝipo descendis refoje kaj mi jam pensis pri kio povus okazi al vi…Mi estis meditanta pri la eksterordinara vivo kiun mi havis bonŝancon vivi, kiam vi alvenis kaj surprizis min en meditado. Fabraŝ skuis la kapon en signo de aŭtokulpigo. Se vi estus Hozman Gorĝodoloro, mia vivo de libera homo estus finita... Kion vi nun intencas fari?- Ni reveturas al Ŝagfo kiel eble plej rapide. Sed unue donu al li iom da akvo. Li estis dum kelkaj tagoj enŝlosita. Fabraŝ obeis kun oblikvaj ridoj. Li enverŝis senhezite la enhavon de la tuta glaso en la buŝon de la estaĵo, troviĝanta sur lia kolo. Sekvis aliaj du glasoj. Ifness ofertis al la fremdulo kukon el gelatena viando, kiun li refuzis. Tamen la sekigitajn fruktojn li prenis haste kaj malaperigis ilin en sia buŝo. Ifnes ofertis al li stamfitajn semojn el kiuj Fabraŝ faris sian panon. Li aldonis salon kaj grasaĵon, sed tiujn aferojn la estaĵo ne deziris manĝi. La pezoj estis redividitaj kaj la malhelhaŭta estaĵo estis levita sur amblatoron, kiu sentante la nekonatan odoron de la fremdulo unue komencis tremi kaj poste kalcitri kaj fine kun rigidaj gamboj kaj larĝigitaj naztruoj fortrotis.

La kvaropo sekvis la valon de Vuruŝ kaj trairis la saman vojon sur kiu ili alvenis.Tiel dum la postagmezo ili lasis multajn mejlojn post si. La fremdulo rajdis senvole, sen interesiĝi pri la pejzaĝo, sen moviĝi en la selo. Lia sola okulo fiksrigardis antaŭen. Etzwane turniĝis al Ifness: Ĉu vi pensas ke la estaĵo estas en ŝokostato? Aŭ ĝi estas nur duoninteligenta? -En ĉi tiu momento ni ne povas tion certigi. Mi esperas ke ni baldaŭ ekscios iom pli. -Eble li povus servi kiel tradukisto inter asutroj kaj homoj, diris Etzwane. Ifness kuntiris siajn okulbrovojn, signo kiu signifas ke tiu penso al li ankoraŭ ne venis en la kapon: Kompreneble tio estas unu el la eblecoj…Li rigardis al Fabraŝ kiu direktis sian amblatoron al li: Kio okazis? Fabraŝ montris al oriento, kie la pendioj de Orgai-Montoj transiras en la ebenon. Sesopa aŭ okopa grupo de rajdistoj. Ifness rektigis sin en la selo kaj rigardis en la malproksimon: Ili rajdas per granda rapideco en nian direkton. Estas pli bone ke ankaŭ ni kuru, opiniis Fabraŝ: In ĉi tiu lando la amikeco inter fremduloj ne estas memkomprenebla. Li spronis sian amblatoron kaj la aliaj sekvis lian ekzemplon. Etzwane zorgis pri la amblatoro kiu portis la fremdulon. Tiel ili trotis malsupren sur la deklivo, dum Ifness faldigis naŭzite sian frunton. La fremdulo rajdis en rigida sinteno kaj alkroĉiĝis al la kornoj de sia rajdobesto. Etzwane havis la impreson ke ĉe la unua paro da mejloj ili gajnis iom da distanco, kion ili tenis nur dum iom da tempo ĝis kiam la persekutantoj komencis regajni ĝin. Fabraŝ kies longa figuro groteske alkroĉiĝis al la kolo de sia rajdobesto, kaj kies barbo flirtis en la vento, postulis de sia besto la maksimumon. Li muĝis trans sia ŝultro: Tiu estas Hozman Gorĝodoloro kun sia hordo da sklavĉasistoj! Rajdu por via libereco! La amblatoroj rapide laciĝis.Ili stumblis foje kaj refoje kaj ili perdis la ritmon de la galopo. Ankaŭ la bestoj de la persekutantoj ne plu estis freŝaj kaj ili fariĝis same malpli rapidaj. La sunoj staris profunde sur la ĉielo okcidenta, kaj la montoj ĵetis tri ombrojn sur la ebenon de la rivero Vuruŝ. Fabraŝ konsideris la distancon ĝis la persekutantoj, mezuris la altecon de la sunoj kaj li kriis senespere: Ni estos sklavigitaj antaŭ vesperiĝo kaj ni ekscios la sekretojn de Hozman. Ifness montris antaŭen: Tie sur la riverbordo estas tendaro kun ĉaroj. Fabraŝ fiksrigardis malsupren kaj poste eligis krion de espero. Ni estas en tempo por alveni kaj peti protekton. Ni estas bonŝancaj kondiĉe ke tiuj homoj ne estas kanibaloj. Li tuj korektis sin: Tiuj estas la alulaoj; mi konas iliajn ĉarojn. Ili estas gastamaj. Ni estos en sekureco.

Ĉe la riverbordo estis ĉirkaŭ kvindek ĉaroj kun kurbaj dumetrojn altaj radoj ili estis kunŝovitaj en grandan kvarangulon. La radoj kaj la delasitaj flanktabuloj formis fortikan ĉirkaŭbarilon. La sola enirejo rigardis al la rivero. La sklavĉasistoj kiuj sur iliaj tusantaj kaj stumblantaj amblatoroj restis tricentmetrojn malantaŭe, kapitulacis kaj turniĝis al la rivero.Fabraŝ kondukis la grupon ĉirkaŭ la ĉarmuro kaj haltis antaŭ la enirejo. Kvar homoj saltis eksteren klinitaj antaŭen en pozicio de atako. Ili portis kamizolojn faritajn el nigraj ĉumpaledostrioj kaj helmon el nigra ledo kaj ili estis armitaj per grandegaj arbalestoj: Se vi apartenas al tiu grupo malantaŭe, kaj vi volas provi trukon, tuj malaperu. Ni neniel deziras interrilati kun vi. Fabraŝ desaltis de sia amblatoro kaj alproksimiĝis: Malaltigu viajn armilojn! Ni estas vojaĝantoj el la Orgai-Montoj kaj ni fuĝas de Hozman Gorĝodoloro! Ni petas vian protekton por la nokto. -Ĉio ĉi estas bela kaj bona sed kion pri tiu terura unuokula estaĵo? Ni aŭdis tiel multajn buntajn rakontojn. Ĉu ĝi estas ruĝa diablo? -Nenio simila. La ruĝaj diabloj ĉiuj mortis. Antaŭ malmulta tempo ili estis neniigitaj en batalo. Ĉi tiu estas la sola transvivinto de defalinta kosmoŝipo. -Do, mortigu ankaŭ lin! Kial ni devus nutri malamikojn de aliaj mondoj? Nun intervenis Ifness kaj diris ĝentile sed decide: Permesu al mi rimark on. La afero estas iomete pli komplika. Mi pensas ke mi ellernos la lingvon de ĉi tiu estaĵo, kondiĉe ke li kapablas paroli. Kaj tiu scio helpos nin venki niajn malamikojn.- Tion devas decidi Karazan. Restu kie vi estas! Tuj poste antaŭeniĝis altega homo, kiu estis eĉ je kapalteco pli alta ol Fabraŝ. Lia vizaĝo estis ne malpli impresema ol lia korpo mem: Akraj okuloj brilis sub potenca frunto, mallonga barbo kovris vangojn kaj mentonon. Li ekkomprenis la situacion en unu nura sekundo. Li turniĝis malestime al siaj gardistoj: Kie estas la problemo? De kiam alulaoj devas timi tri homojn kaj monstron? Lasu ilin eniri! Li rigardis malsupren, kun sulkigita frunto, al la riverbordo, kie Hozman Gorĝodoloro kaj lia grupo trinkigis kaj ripozigis siajn bestojn, kaj li revenis en la kampadejon. La militistoj mallevis siajn armilojn kaj retroiris kelkajn paŝojn: Envenu en la kampadejon enportu ankaŭ viajn amblatorojn. Dormu kie vi volas sed malproksime de niaj virinoj. – Ni estas tre dankemaj al vi, diris Fabraŝ. Sed pripensu, tie malantaŭe gvatas Hozman Gorĝodoloro, la fama sklavĉasisto. Hodiaŭ neniu devas eliri el la kampadejo, alie ŝi aŭ li neniam plu estos revidata.

Etzwane interesiĝis tre multe pri la kampadejo kaj pri la fascino kaj brilo de la barbara gloro, kiu laŭ ĝenerala ŝanta opinio karakterizis la karazan genton. La verdaj, rozkoloraj kaj intense karmezin-koloraj tendoj estis broditaj per belegaj stelaroj kaj sunoj. La kurbaj tendostangoj leviĝis ĝis ok futoj de la grundo kaj montris malsamajn fetiĉojn: flugilhavan skorpionon, mustelon kun lipharoj, reĝo-fiŝon kaj pelikanon de Nior-Lago. La viroj portis pantalonojn el tanita ahulphledo, brilantajn nigrajn botojn kaj broditajn veŝtojn sur neligitaj blankaj ĉemizoj. Geedziĝintaj virinoj havis purpurajn kaj verdajn kaptukojn kiujn ili vindis ĉirkaŭ la kapo. Iliaj longaj vestaĵoj havis la plej diversajn kolorojn. La knabinoj anstataŭe kuris ĉirkaŭe en pantalonoj kaj botoj kiel la viroj. Antaŭ ĉiu tendo gluglis kaldrono sur la fajro kaj la plezura odoro de viando kaj spicoj ĉirkaŭflugis la tendaron. Antaŭ la ceremoniĉaro sidis la plej maljunaj viroj de la tribo kaj cirkuligis inter si ledobotelon kun cerealbrando. En ilia proksimeco sidis kvar homoj kiuj estis dekoritaj per oraj perloŝnuroj kaj ludis sur kordinstrumentoj. Neniu donacis al la novaj alvenintoj pli ol rapidan rigardon. La grupo serĉis liberan lokon. Deseligis la amblatorojn kaj deruligis iliajn plejdojn. La fremdulo observis ĉion sen rekonebla interesiĝo. Fabraŝ ne havis kuraĝon iri al la rivero por serĉi fiŝojn aŭ konkojn kaj li preparis modestan manĝaĵon el kaĉo kaj sekigita viando. La fremdulo trinkis akvon kaj puŝis senentuziasme kaĉon en la buŝon. Ĉiam pli kaj pli da infanoj de la kampadejo kuraĝis alproksimiĝi por fiksrigardi la strangan estaĵon. Fine iu junulo kuraĝis meti la timidan demandon: Ĝi estas malsovaĝa? -Ŝajnas ke jes, diris Etzwane. Li estas veninta en Durdanon per kosmoŝipo, ĉiukaze, li estas civilizita.-Ĝi estas via sklavo? Demandis iu alia. Envere ne. Ni savis lin el vrako de kosmoŝipo kaj nun ni volas lerni kiel ni povus paroli kun li.- Ĉu li kapablas sorĉi? – Tiel multe mi ne scias pri li. – Ĉu li dancas?, demandis knabino. Portu ĝin al la muziko kaj tiam ni vidos kion ĝi faros. -Li ne dancas kaj ne ludas muzikon, diris Etzwane. -Ho, kia enua estaĵo!…Aperis virino, kaptis la infanojn kaj forsendis ilin kaj la grupo estis denove sola. Fabraŝ turniĝis al Ifness: Kiel vi volas restigi ĉe ni la estaĵon dum la nokto? Ni devas gardostari por ĝi?- Mi ne kredas, diris Ifness. -Eble ĝi sentas sin kaptito kaj provos eskapi. -Ĝi scias ke ni estas por li fonto de nutraĵo kaj protekto. Mi kredas ke ĝi restas memvole ĉe ni. Malgraŭ tio kiel eble nerimarkeble, ni atentos. Ifness turniĝis al la estaĵo kaj klopodis estigi bazan interkomprenon: Unue li kuŝigis ŝtoneton, poste du, poste tri, kaj diris: Unu…du…tri…kaj montris al la fremdulo fari same. Tamen ĉi tiu praktiko kondukis nenien.Poste li direktis la atenton de la estaĵo al la ĉielo, sur kiu brilis steloj klare kaj hele. Ifness demandante montris tien kaj tien kaj eĉ prenis malmolan fingron de la estaĵo kaj direktis ĝin al la ĉielo. -Li estas aŭ ekstreme inteligenta aŭ ekstreme malsaĝa, grumblis Ifness…

De la centra fajro nun eksonis muziko kaj Etzwane alproksimiĝis por rigardi la dancojn. La junuloj kaj junulinoj troviĝis en vicoj, ili saltis kaj agitiĝis kaj turnis unu la alian en cirklo ĉirkaŭen. Al Etzwane ŝajnis ĉi tiu muziko tre simpla, eĉ iomete naiva, tamen ĝi estis vivoplena kiel la dancoj mem. Kelkaj knabinoj estis tre belaj, kaj demonstris ke ili ne estas malfidemaj… Ezwane prikonsideris la penson muzikludi kaj li eĉ kuraĝis preni en manon por kontroli ĝin, strangan instrumenton forlasitan, kiu kuŝis en lia proksimeco.Ĝi estis konstruita laŭ nehejmaj procedoj. Li lasis siajn fingrojn gliti sur la kordoj sed la klavoj staris nekutime malproksime unu de la alia. Li dubis ĉu li kapablos muzikludi per ĝi. Li eksonigis kelkajn akordojn uzante sian kutiman fingrumon. La rezulto estis bizara sed ne malplezura. Antaŭ li aperis ridanta knabino: Ĉu vi muzikludas? – Jes sed mi ne konas la instrumenton. De kiu raso kaj de kiu fetiĉo vi estas? Mi estas civitano de Ŝant mi naskiĝis kiel ĉilito (*religiano) en la kantono Bastern. La knabino skuis la kapon mirigite: Tiu devas esti malproksima lando. Mi neniam aŭdis pri ĝi. Ĉu vi estas ĉasisto de sklavoj? – Ne. Mia amiko kaj mi estis venintaj por rigardi tiujn strangajn kosmoŝipojn. La knabino estis ĉarma kaj inteligenta kaj havis mirindan figuron. Etzwane improvize ekdeziris muzikludi kaj kliniĝis sur la instrumenton por ekkompreni ĝiajn harmoniojn. Li fingrumis sur la kordoj kaj rimarkis ke li kapablas sonigi la instrumenton se li utiligas kudarianajn akordojn. Li ludis, singarde, kelkajn muzikpecojn kaj komencis sekvi la muzikon kun diskreta sukceso. -Venu!, diris la knabino. Ŝi kondukis lin al la aliaj muzikistoj kaj donis al li ledo-botelon el kiu jam ĉiuj muzikistoj trinkis. Etzwane gustumis singarde la alkoholaĵon. La bruliganta alkoholo preskaŭ forprenis lian spiron. Li redonis la botelon ridante. -Ridu denove!, ordonis la knabino. La muzikistoj neniam devas esti seriozaj eĉ se ilia animstato estas malgaja: En iliaj okuloj devas brili ĉiam koloraj lumoj. Unu el la muzikistoj rigardaĉis unue al la knabino kaj poste al Ezwane. Ŝajnis ke li sukcesis malfacile regi sin… Etzwane ludis kelkajn akordojn por provo kaj poste li aliĝis kun ĉiam pli granda memfido al la muziko. La temo estis simpla kaj ĝi estis daŭre ripetata, sed ĉiufoje kun malgranda ŝanĝo: Ritmo estis larĝigita, noto kolorigita, iom da akcentado tie kaj tie. La muzikistoj ŝajnis esti en konkurso por vidi kiu kapablas proponi la plej belajn variaĵojn. Sekve la muziko fariĝis pli kaj pli viva fascina kaj intensa. La dancantoj turniĝis vortice, improvize altigis la brakojn, krurumis kaj frapis la piedojn antaŭ la fajrolumo. Etzwane komencis demandi sin: kiam ĉesiĝos la muziko kaj en kia maniero? La aliaj komprenos la signalon por la ĉesigo. Ili provos surprizi lin kaj li daŭrigos ludi sole kaj tiel li estos rolanto de ridinda figuro. Estas malnova ŝerco kion oni faras kun fremduloj. Ĉiuj scias kiam la melodio ĉesiĝos. Eble temos pri certa rigardo, altigo de kubuto, siblo, improviza ŝanĝo de pozicio…

La signalo alvenis kaj Etzwane rimarkis ĝin. Kiel li previdis la muziko improvize ĉesis. Etzwane tuj ekkomencis ludi novan variaĵon en alia akordo, pli pulsantan, pli ritmeman, pli fascinan ol la unua temo.Tuj poste a muzikistoj rekomencis ludi, iuj grincante, aliaj ŝultroskuante… Etzwane ridis kaj kliniĝis sur la instrumenton kiu dumtempe fariĝis al li familiara kaj komecis ludi pasaĵojn kaj plibeligojn. Fine la muzikpeco finiĝis envere. La knabino sidiĝis apud Etzwane kaj donis al li la botelon. Etzwane trinkis kaj demandis: Kiu vi estas? -Mi estas Runa Salikbranĉo el la Fetiĉo de la Pelikano. Kaj vi? Kiu vi estas?- Mi estas Gastel Etzwane. En Ŝant kiam ni prezentiĝas ni ne mencias nian klanon aŭ fetiĉon, sed nur nian kantonon. Antaŭe ni aldonis ankaŭ la koloron de niaj kolumoj (tork) kiujn nun ni ne plu portas. -En malsama tero, malsamaj kutimoj, konsentis la knabino.Kelkfoje ĝi estas eĉ embarasa. Trans la Orgai-Montoj kaj laŭ la rivero Botgarsk, vivas la ŝadaoj kiuj tranĉas la orelojn al knabino se ŝi kuraĝas paroli kun viro. Ĉu ankaŭ en Ŝant estas tiuj kutimoj?- Ho, tute ne, diris Etzwane: Ĉe la alulaoj, ĉu vi rajtas paroli kun fremda viro? -Jes. En tiaj aferoj ni sekvas niajn preferojn. Kial ne? Ŝi klinis la kapon kaj rigardis lin rekte en la okulojn: Vi apartenas al raso kiu estas pli maldika kaj pli vivplena ol ni. Vi havas ion sur vi, kion ni nomas aŭreolo de un Aersk. Ŝia flatado plaĉis al Etzwane. La knabino estis evidente tre malfermita kaj flirtante kun fremda junulo, ŝi volis larĝigi sian horizonton. Etzwane kiu estis laŭnature sindetenema, ĉifoje eniris volonte en interparolon kun la knabino. Li demandis: la muzikisto tie, ĉu li ne estas via amanto? Galgar la mustelo? Ĉu mi aspektas kiel iu kiu kontentiĝas kun homo kiel Galgar?- Kompreneble ne. Oni ja rimarkas ke muzikludante li ne kapablas teni la ritmon. Tio signifas ke temas pri nealirebla, fermita personeco.-Vi estas eksterordinare bonorela, diris Runa alproksimiĝinte. Etzwane nazumis la arbobalsamon kiun la knabino uzis por bonodorigi sin. Ŝi demandis per mallaŭta voĉo: Ĉu plaĉas al vi mia ĉapo? -Jes, kompreneble, kvankam ŝajnas ke ĝi tuj falos de via kapo, certigis ŝin Etwane kiun konfuzis la moviĝemo de ĉi tiu knabino. Ankaŭ Ifness alproksimiĝis al la fajro. Nun li averte altigis fingron kaj Etzwane alproksimiĝis.-Mi volas averti vin esti pli previdema. – Estas neutile. Mi rigardas ĉiel ajn en ĉiuj direktoj.- Tamen, tamen. Pensu ke estante en alulaa kampadejo, ni estas submetitaj al iliaj leĝoj. Fabraŝ rakontis al mi ke la alula-virinoj povas tute facile devigi viron geedziĝi kun ili.Vi vidas ke la knabino portas sian ĉapon oblikve. Se iu homo tiun ĉapon tuŝas aŭ nur rektigas, tio valoras kiel intimeca ago, kaj se la knabino denuncas tion, la duo devas geedziĝi. Etzwane rigardis trans la estingiĝema fajro al Runa Salikbranĉo. Fakte ŝia ĉapo ne sidis rekte sur ŝia kapo…Interesa kutimo. Malrapide li revenis al la knabino. Ŝi demandis: Kion diris al vi tiu stranga persono? Etzwane serĉis kiel eble plej akcepteblan respondon. Li diris: Li rimarkis mian intereson por vi kaj diris ke mi ne devas kompromiti min aŭ ofendi vin tuŝante vian vestaĵon.
Runa ridis kaj ĵetis malŝatan rigardon al Ifness: Kia impertinenta maljuna ludodetruanto. Sed li ne devas timi. Miaj plej bonaj amikinoj interkonsentis renkontiĝi kun siaj amantoj ĉe la rivero, kaj mi volis kuniri kun ili kvankam mi havas neniun amikon kaj mi sentos min solece, diris ŝi kaj ridis invitante. – Mi konsilas al vi fari ĉi tiun ekskurson alifoje, diris Etzwane. Hotzman Gorĝodoloro rampas en la ĉirkaŭaĵo. Li estas la plej danĝera sklavĉasisto en la tuta Karaz. -Pfff. Ĉu vi pensas al tiu aro da banditaĉoj kiuj sekvis vin? Ili estas forrajdintaj norden. Ili neniam kuraĝus fari malbonon al la alulaoj. Etzwane skuis sian kapon: Se vi sentas vin solece, venu kaj interparolu kun mi tie malantaŭ la ĉaroj kie mi preparis mian kuŝejon. Runa faris paŝon malantaŭen kun levitaj okulbrovoj: Pri tiaj aĉaj amludoj mi ne estas interesata. Se mi pensas ke mi imagis vin simili al Aersk… Ŝi rektigis sian ĉapon kaj fortrotis. Etzwane postrigardis ŝin levante la ŝultrojn kaj poste li iris al sia kuŝejo. Dum iom da tempo li observis la fremdulon kiu sidis senmova en la ombro. Etzwane sentis kontraŭecon enlitiĝi apud ĉi tiu nekonata estaĵo. Antaŭ ĉio ili konis lin apenaŭ kaj sciis preskaŭ nenion pri lia karaktero. Tamen fine liaj okuloj fermiĝis.Post iom da tempo li eksaltis ektimiĝinte, sed la estaĵo sidis en la sama pozicio kaj Etzwane endormiĝis refoje. Unu horon antaŭ sunleviĝo, vekis lin kolera kriado. Li eksaltis kaj vidis grupon de armitaj alulaoj elsaltantaj el iliaj tendoj. Ili interparolis tre ekscititaj. Poste ili hastis al iliaj amblatoroj kaj tuj poste li aŭdis malproksimiĝantajn hufobatadojn. Fabraŝ eliris por informiĝi kaj li revenis kaposkue: Ĝuste kiel mi diris. Neniu volis aŭskulti mian averton. Hieraŭ vespere kvar knabinoj iris malsupren al la rivero promeni kaj ili neniam revenis. Ĉi tio estas verko de Hozman Gorĝodoloro. La forrajdo de la alulaoj estos senrezulta ĉar kiu estis kaptita de Hozman malaperas por ĉiam kaj neniam estos revidata. La rajdantoj revenis deprimitaj. Ili serĉis spurojn sensukcese kaj havis neniun ahuphon kiu povus trovi la spurojn de la sklavĉasistoj. La priserĉojn kondukis Karazan. Li desaltis el la selo kaj marŝis rekte al Ifness. Diru al mi, kie estas troveblaj la sklavĉasistoj? Ni volas aŭ rehavi nian viandon kaj sangon, aŭ tiun ulon dispecigi en la aero kun nudaj manoj. Ifness montris al Fabraŝ: Mia amiko, estas ankaŭ li sklavkomercisto eble povus doni al vi pli da detaloj pri la afero ol mi. Fabraŝ tiretis esprimive sian barbon: Pri Hozman Gorĝodoloro mi scias nenion, nek pri lia raso nek pri lia fetiĉo nek pri lia klano. Mi povas sciigi al vi nur du faktojn. Unue: li troviĝas ofte al Ŝagfo kie li aĉetas sklavojn ĉe la stacio de kolektado. Due: kiu estas kaptita de Hozman, restas por ĉiam malaperinta. -Tion ni volas ja vidi, diris Karazan: Kie troviĝas tiu Ŝagfo?- Je unutaga vojaĝo okcidenten.- Ni rajdas tuj al Ŝagfo! Portu la amblatorojn. Ankaŭ ni iras tien. Ni venos kun vi. Rapidu! Ni ne vojaĝos por amuziĝo…

Dek-ok Amblatoroj kuris sur la stepo. Iliaj rajdantoj estis klinintaj antaŭen en la selo. Iliaj vestaĵoj flirtis en la vento.En la malproksimo elmergiĝis el la violetgriza fono de montetoj kaj nebulo, griznigra makulo: Ŝagfo. Proksime al sunmalleviĝo la rajdantoj jam galopis en la celloko kaj bremsis siajn bestojn en mezo de kirliĝanta pulvonubeto ĝuste antaŭ la trinkejo. Babo rigardis tra la malfermita pordo. Kiam li ekvidis la nekonatan estaĵon li levis siajn helajn okulbrovojn. La alulaoj elseliĝis kaj enkuris la domon kiel ŝtormo, sekvitaj de Ifness, Etzwane, Fabraŝ kaj la silenta nigra estaĵo. En la trinkejo sidis la Kaŝ Bluvermoj, ebriaj kaj malbonhumoraj. Kiam ili ekvidis siajn klanmalamikojn, ili kunmetis la kapojn kaj mallaŭte interkonsiliĝis… Fabraŝ diris al Babo: Miaj amikoj havas negocon kun Hozman Gorĝodoloro. Ĉu li estis jam ĉi tie hodiaŭ? Babo diris grumbleme: Mi ne parolas pri la aferoj de miaj klientoj. Mi ja ne estas ….Karazan antaŭenpaŝis kaj kliniĝis sur Babon: Respondu la demandon!… -De ĉi tiu frumateno mi ne plu vidis lin, diris la mastro.- Aha. Kion signifas tiu frumateno? Ĝi signifas ke mi servis al li la matenmanĝon kun ĉi tiuj du manoj dum la sunoj altiĝis super la horizonto.- Kiel tio estas ebla?, diris Krazan minaceme. Li estis vidita ĉe Vuruŝ je sunmalleviĝo, kie la rivero forlasas la montojn Orgai. Noktomeze li estis ankoraŭ tie. Kiel li povus matenmanĝi ĉi tie frumatene? La mastro diris: kun bonega amblatoro Angos ĝi estas ebla. Kian amblatoron li rajdis ĉimatene?- Ekzempleron de simpla Jerzy. Eble li ŝanĝis la beston, intervenis Ifness. La alulao spirblovis malestime tra la nazo. Li turniĝis al Fabraŝ: Ĉu vi estas certa ke estis Hozman kiu sekvis vin en la Orgai-Montoj?- Tute certa! Ĉu mi ne vidis lin sufiĉe ofte kun lia bando kaj sola? Malantaŭ la homoj eksonis voĉo: Mi aŭdas mian nomon, mi esperas, ke en favora kunteksto. Ĉiuj turniĝis spontane malantaŭen. Hozman Gorĝodoloro staris en la pordaperturo. Li proksimiĝis. Li estis palvizaĝulo, mezalta kaj malgrasa. Nigra mantelo kovris liajn vestaĵojn, ĝis la bruna tuko vindita ĉirkaŭ sian kolon. Karazan diris: Ĉinokte, ĉe la rivero Vuruŝ, vi kaptis kvar el niaj virinoj. Ni volas ke vi redonu ilin al ni. La alulaoj ne estas destinitaj por la ĉirkaŭbaraĵo de la sklavoj, tion ni volas sciigi al ĉiuj sklavistoj de Karaz. Hozman Gorĝodoloro ridis. La kapablo ignori la danĝeron venis al li de longa sperto: -Ĉu vi ne estas tro abrupta?, diris. Vi akuzas min sen pruvoj. Karazan antaŭpaŝis malrapide: Hozman sonis via lasta horo, li diris minaceme.La trinkejmastro metis sin en la mezon.Ne en la gastejo! Ĉi tiu estas la plej grava leĝo en Ŝagfo. La alulao flankenŝovis lin per sia fortika brako: Kie estas niaj knabinoj? -Do, mi refoje petas vin.Vi ne povas atribui al mi ĉiujn malaperojn kiuj okazas en la distrikto Mirkil…Ĉe la rivero Vuruŝ?, sub la Orgai-Montoj? Ĉi tiun nokton? Ĝi estas bela distanco por homo kiu matenmanĝis en Ŝagfo. -Sed ne estas distanco malebla.Hozman svingis la kapon ridante: -Se mi posedus amblatorojn tiel rapidajn kaj rezistemajn ĉu vi pensas ke mi komercus per sklavoj? Mi bredus ilin kaj mi riĉiĝus.Koncerne viajn knabinojn; la Orgai estas teritorio plena de ĉumpaoj: povas esti ĝuste ĉi tio la tragika vero.

Karazan estis pala pro kolero kaj frustracio.Li restis senvorte, neestante kapabla trovi krevaĵon en la defendo de la alia. Hozman rimarkis la malhelan estaĵon en la ombro de la pordo. Li eksaltetis mirkonsternita. Kion serĉas ĉi tiu kao ĉi tie? Nun fariĝis ankaŭ li via aliancano? Ifness respondis trankvile: Mi kaptis lin sub Trie-Orgai, proksime al punkto kie vi renkontis nin hieraŭ posttagmeze.Hozman turnis la dorson al la estaĵo kiun li nomis kao, sed liaj okuloj daŭrigis fiksi lin.Li parolis per tono senembarasa kaj ŝercema:-Alia voĉo, alia akuzo! Se la vortoj estus glavoj, povra Hozman kuŝus sur la planko tranĉita en cent pecojn. -Al tio li alvenos baldaŭ, se li ne redonos la kvar alulaknabinojn, kiujn li forŝtelis, diris Karazan minaceme. Hozman pripensis, dum lia rigardo saltis kaj resaltis de Ifness al la kao. Poste li turniĝis al Karazan: Mi havas agentojn ankaŭ inter la ĉumpaoj, li diris langvorece. Eble estas ili kiu kaptis viajn knabinojn. En ĉi tiu kazo ĉu vi konsentas fari interŝanĝon je kvar kontraŭ du? – Kion vi volas diri per “kvar kontraŭ du”?, graŭlis Karazan.-Kontraŭ la kvar knabinoj mi prenos ĉi tiun homon kun blanka hararo kaj la kaon. -Mi vetoas vian proponon, diris Ifness: Vi devas havi pli bonan proponon.-Bone. Do, nur la kaon. Pensu nur! Sovaĝa alieno por kvar belaj knabinoj.-Rimarkinda oferto. Kial vi deziras posedi ĉi tiun estaĵon? -Mi povas ĉiam trovi klientojn por tia kuriozaĵo…Hozman ĝentile deflankiĝis por lasi eniri du novajn alvenintojn.Ili estis Kaŝ Bluvermoj, ebriaj kaj minacemaj. Iliaj haroj falis malorde sur la frunton. La unua batiĝis al Hozman: Deflankiĝu reptilio! Vi reduktis nin ĉiujn al la mizero kaj degrado. Ĉu nun vi devas al mi bloki ankaŭ la eniron? Hozman deflankiĝis sed lia rideto esprimis malŝaton.La Kaŝ Bluvermo ekhaltis kaj antaŭenigis la kapon: Ĉu vi kuraĝas moki min? Ĉu mi estas ridinda? Babo tuj intervenis: Neniu kunbatado ĉi tie interne, li diris. La Kaŝ Bluvermo lanĉis sian brakon en fortan inversan bategon ĵetante sian viktimon sur la plankon. Babo eltiris sian klabon kaj per surpriza lerteco forpelis la Kaŝon el la gastejo. Tiu dume sakradis kaj ŝanceliĝadis.Ifness zorge etendis sian brakon por helpi la falinton ekstari kaj ĵetis avert-rigardon al Etzwane: Petas vian tranĉilon. Ĉi tie estas tranĉota elkreskaĵo. Etzwane eksaltis antaŭen. Ifness flankenŝovis la brunan ŝalon de Hozman; Etzwane tranĉis la rimenojn de la poŝo malantaŭ la nuko, dum la sklavĉasisto gargaris kaj svingadis siajn krurojn surtere pro la doloro kaj batadis sian bruston. La tavernisto sekvis la scenon mirkonsternite sen esti kapabla uzi sian klabon.

Ifness, kun kuntiritaj naztruoj pro la naŭzo,levis la asutron en la aeron. Ĝi estis ekzemplaro maldika, preskaŭ plata, kun nigraj kaj brunaj strioj sur la abdomeno. Etzwane tranĉis la nervon kaj Hozman lanĉis la plej teruran kriegon kiu neniam estis aŭdita en la gastejo de Ŝagfo. La asutro fuĝis al la elirejo. Figuro kompakta kaj forta trasagis inter Ifness kaj Etzwane.Tiu estis la kao. Etzwane levis la traĉilon preta por piki sed la kao estis pli rapida kaj li malaperis kun la asutro. Li kuris en la korton. Ifness sekvis lin kaj Etzwane postkuris ambaŭ.Ili troviĝis antaŭ makabra sceno, konfuza pro la vorticoj de polvo.La kao kies piedoj havis fortikajn ungegojn, piedpremis la asutron dispecigante ĝin. Ifness remetis sian energipistolon al ĝia loko kaj rigardis la okazaĵon kun serioza mieno.Etzwane diris konsternite:Li malamas la asutrojn eĉ pli ol ni.-Stranga prezentado, diris Ifness. El la taverno aŭdiĝis novaj krioj kaj obtuzaj sonoj de bastonbatoj. Hozman kuris haste en la korto, tenante sian kapon per la manoj. Tuj poste kuris la alulaoj kiuj sekvis lin. Ifness moviĝis per nekutima rapideco kaj metis sin antaŭ la persekutantojn, retenante ilin: Ĉu vi perdis komplete viajn cerbojn? Se vi mortigas ĉi tiun homon ni ekscios nenion. – Kio estas ankoraŭ eksciinda?, muĝis Karazan. Li vendis niajn filinojn kiel sklavojn kaj li diris ke ni neniam revidos ilin. -Kial ni ne demandas lin pri detaloj? Ifness turniĝis al Etzwane kiu tenis firme sinjoron Gorĝodoloro.
-Vi havas multe da aferoj por rakonti al ni. Kion mi povus rakonti al vi? Kial mi devus ĝeniĝi? Ĉi tiuj uloj sendube dispecigos min kiel kanibaloj, kiuj ili envere estas. -Malgraŭ tio, mi estas scivola. Rakontu vian historion…
-Ĝi estas kiel sonĝo, murmuris Hozman. Mi rajdis tra la aero kiel fantomo. Mi parolis kun monstroj. Mi estas estaĵo kiu vivas kaj samtempe estas mortinta. -Antaŭ ĉio vi devas rakonti al ni kie troviĝas la knabinoj kiujn vi hieraŭ forportis. Hozman levis la manon per malespera gesto kiu esprimis la konfuzecon de lia penso: Trans la ĉielo! Ili estas por ĉiam for. Neniu revenas post kiam la ĉaro descendis. -Aha, mi komprenas: ili estas forportitaj per flugmaŝino.
– Estas pli bone dirite ke ili forlasis Durdanon. -Kie descendas la ĉaro? Hozman rigardis dekstren kaj maldekstren kun malsincera mieno. Liaj lipoj estis kunpremitaj. Ifness diris impete: Nenian mensogan historion, petas, ĉar la alulaoj atendas por torturi vin. Ni ne devas provoki ilin. Hozman ridis raŭke: Kion signifas por mi “torturi”! Mi scias sendube ke mi mortos en doloroj, tion profetis al mi mia onklo sorĉisto. Mortigu min laŭplaĉe, por mi estas indiferente.

– De kiom da tempo vi portas la asutron? – De tiom longa tempo ke mi jam forgesis mian antaŭan vivon…De kiam? De dek jaroj, dudek jaroj? Du nigrevestitaj homoj enrigardis en mian tendon. Ili ne estis de Karaz. Ili tute ne estis de Durdano. Mi ekstaris kaj iris renkonti ilin plena de angoro kaj ili donis al mi la *mentoron (*saĝa konsilanto kaj gvidanto ). Hozman tuŝis sian nukon per tremantaj fingroj. Li kaŝrigardis la alulaojn kiuj sekvis la interparolon tenante la manojn sur la teniloj de iliaj kurbaj glavoj. – Kie estas la kvar knabinoj kiujn vi forŝtelis de ni?, minace demandis Karazan. Ili estis portitaj sur malproksiman mondon. Ĉu vi volas scii kia estos tie ilia venonta destino? Mi ne scias. La mentoro ne volis tion diri al mi. Ifness donis avertosignon al Karazan. -Ĉu la mentoro povas paroli kun vi? -Hozman fiksrigardis en la aeron. Liaj okuloj humidiĝis kaj el liaj lipoj ekfluis nehaltigebla vortinundo: Ĝi estas stato kiun oni ne povas priskribi. Kiam mi malkovris sur mi la estaĵon, mi preskaŭ freneziĝis pro la naŭzo sed tio daŭris nur momenton. La estaĵo faris ion kaj mi estis inundita de ĝojo. La aĉa paludejo de Balk ŝajnis disvastigi bonegajn odorojn kaj mi sentis min alia homo. En tiu momento al mi ŝajnis ke estas nenio nerealigebla por mi. Hozman levis la brakojn. Ĉi tiu animstato daŭris dum minutoj kaj tiam revenis la nigrevestitaj homoj kaj atentigis min pri miaj devoj kaj mi obeis ĉar mi baldaŭ ekkonis la punon pro neobeemo. La mentoro povis min rekompenci per ĝojo kaj puni min per doloro. Ĝi konis la homan lingvon sed kapablis paroli nur per susuroj kaj fajfoj kiujn mi neniam lernis. Sed mi povis paroli laŭte kaj demandi ĝin ĉu tio kion mi faris laŭis ĝiajn dezirojn aŭ ne…La mentoro fariĝis mia animo kaj staris baldaŭ pli proksime ol miaj propraj manoj kaj piedoj ĉar liaj nervoj penetris en miajn nervojn. Li zorgis por mia bonstato kaj neniam devigis min labori en pluvo aŭ malvarmo. Mi neniam suferis pro malsato ĉar mia laboro estis pagata per bona oro kaj kupro kaj kelkfoje eĉ per ŝtalo.

– Kiuj estis viaj devoj?,demandis Ifness. Refoje ekfluis la vortinundo el la buŝo de Hozman kvazaŭ li devus liberiĝi de terura premo pro kolektiĝintaj travivaĵoj pri kiuj li ne povis paroli dum longa tempo. Ili estis tute simplaj. Mi aĉetis unuaklasajn sklavojn, ĉiujn kiujn mi sukcesis trovi. Mi laboris kiel sklavisto kaj mi traserĉis la tutan kontinenton Karaz, de la Lazura Rivero en oriento ĝis la imensa Duglov en okcidento kaj en sudo ĝis la monto Truska. Mi sendis en la spacon milojn da sklavoj.-Kaj kiel vi faris tion? -Nokte kiam estis neniu ĉirkaŭe kaj la mentoro povis averti min pri eventuala danĝero, mi vokis la malgrandan liftoĉaron malsupren kaj mi portis la sklavojn sur la veturilon, sed unue mi anestezis ilin. Foje estis nur unu aŭ du sed ofte dekduo aŭ pli. Kiam mi deziris la ĉaro portis min fulmrapide en alian lokon. Tiel hieraŭ nokte el la Orgai-Montoj al Ŝagfo.- Kien portas la ĉaro la sklavojn?-Tie supre ŝvebas nevideble granda ŝipo kie la sklavoj dormas trankvile. Kiam la ŝipo estas plena ĝi flugas al la mondo de la mentoroj kiu troviĝas ie en la kurbiĝ-anguloj de la Serpento Historbo. Tion mi eksciis hazarde en stelplena nokto kiam mi metis multajn demandojn al mia mentoro al kiuj li respondis per jes kaj ne. -Kial ili bezonas tiel multajn sklavojn? -Ĉar la ĝis nun uzataj estaĵoj ne estis sufiĉaj aŭ ne estis sufiĉe taŭgaj por la celo. Krome ili timas fortegan malamikon kiu gvatas ie inter la steloj. Hozman silentis. La alulaoj nun estis pli proksimaj kaj ili rigardis lin malpli malamike kaj estis pli kaj pli konsternitaj pro la stranga vivovojo kiun li transvivis. Ifness demandis per sia senembarasa tono: Kaj kiel vi vokas malsupren la malgrandan ĉaron? Hozman lekis la lipojn kaj rigardis al la ebenaĵo. Ifness diris mallaŭte: Vi neniam plu portos la asutron kiu tiom ĝuigis vian animon. Vi revenis inter nin kaj ni konsideras la asutrojn niaj malamikoj. Hozman diris mallaŭte: En mia poŝo estas kesteto kun eta butono. Se mi bezonas la ĉaron, mi iras nokte eksteren, mi tuŝas la butonon kaj mi tenas ĝin premata ĝis kiam la veturilo descendas. -Kiu gvidas la veturilon? La aparato funkcias laŭ mistera memvolo.- Donu al mi la kesteton kun la butono. Hozman eltiris malrapide el sia poŝo la kesteton kiun Ifness tuj transprenis. Tiam Ifness signalis ion geste al Etzwane kiu traserĉis sinjoron Hozman de la piedoj ĝis la kapo. Li trovis tri malgrandajn kupromonerojn kaj belan grandan ŝtalmoneron kun vitra tenilo. Hozman observis ĉi tiun procedon kun scivola vizaĝesprimo kaj demandis: Kion vi nun faros kun mi. Ifness turniĝis al Karazan, kiu skuis la kapon: Hozman ne estas homo sur kiu oni povas venĝi. Li estas marioneto, li estas ludilo. Vi prenis la ĝustan decidon, diris Ifness: En ĉi tiu lando sklavista lia sola kulpo estas lia troa fervoro.

-Kaj nun? volis scii Karazan. Ni ne reprenis niajn filinojn.Ĉi tiu homo devas voki malsupren la ĉaron kiun ni okupas kaj tenas okupata ĝis kiam oni ne redonas al ni la knabinojn. Estas neniu sur la liftoĉaro kun kiu vi povas interparoli, diris Hozman. Poste tuj li aldonis: Sed vi povus foriri kun la liftoĉaro kaj prezenti viajn postulojn rekte tie supre. Karazan, grandegulo en blanka ĉemizo kaj nigraj pantalonoj, eligis sofokitan gruntadon kaj triste fiksrigardis supren sur la noktan ĉielon. Ankaŭ Etzwane altigis siajn okulojn kaj pensis al Runa inter rampantaj asutroj. Ifness demandis al Hozman: Ĉu vi jam iris al transportŝipo? -Ne, rispondis Hozman: Mi havis ĉiam grandan timon. Kelkfoje descendis sur la planedon griza naneto kun sia mentoro. Tiam mi atendis nokte dum pluraj horoj, dum la du mentoroj interfajfadis. Tiel mi eksciis ke la deponejo estis plena kaj por iom da tempo oni ne bezonis aliajn sklavojn.-Kiam descendis la lastan fojon la lifto-ĉaro? -Pasis iom da tempo. Mi ne memoras ekzakte. Mi havas malmulte da tempo por meditado. Ifness havis pripenseman mienon. Karazan ekparolis: Jen kion ni devas fari: Ni vokas la ĉaron kaj ni leviĝos per ĝi supren por detrui niajn malamikojn kaj liberigi niajn filinojn. Ni devas nur atendi la alvenon de la nokto. -Kiel taktiko estas tre klara, diris Ifness. Se ĝi havos sukceson ĝi alportos valorajn avantaĝojn eĉ la ŝipon mem. Sed estas diversaj malfacilaĵoj. Antaŭ ĉio la revenvojaĝo. Vi povus troviĝi je la komando de tiu ŝipo sed al kio ĝi servas se vi ne kapablas reveni? Tia entrepreno estas danĝera. Mi estas kontraŭa. Karazan spirblovis malŝateme kaj rekomencis observi la ĉielon kvazaŭ li serĉus facilan vojon al la deponejŝipo. Hozman ekiris ĉar li pensis ke alvenis la ĝusta okazo por vaporiĝi senrimarke.Li ĉirkaŭiris la gastejon kaj li iris al sia amblatoro. Kion li vidas tie? Bluvermo estis traserĉanta la selpoŝojn de lia amblatoro. Hozman eligis neartikulitan koleran kriegon kaj saltis sur la larĝan dorson de la viro. Dua Bluvermo kiu staris ĉe la alia flanko de la amblatoro, batis lin perpugne en la vizaĝon, la sklavkomercisto falis kontraŭ la muron de la domo. La Bluvermoj daŭrigis sian agadon. La alulaoj rigardis naŭzitaj preskaŭ pretaj por interveni sed Karazan revokis ilin:Lasu ke la ŝakaloj disŝiru unu la alian; tio ne interesas nin.-Li nomis nin ŝakaloj? demandis unu el ili.Tio estas ofendo. -Nur por estaĵoj kiuj ne estas ŝakaloj, respondis Karazan seke. Vi havas neniun motivon por ofendiĝi. La Kaŝ bluvermoj laŭnumere tro malavantaĝitaj, ne sentis sin eniri en interbatadon kaj turniĝis traserĉi la selpoŝojn.Karazan turnis al ili sian dorson kaj minacis la ĉielon kun sia pugno. Etzwane diris iomete maltrankvile: Ni supozu ke ni envere konkeris la ŝipon. Ĉu ni ne povus descendigi ĝin? Probable mi ne povus,diris Ifness. Kaj mi povas diri tute certe ke mi havas neniun emon provi.

Etzwane rigardis al Ifness malamikeme: Sed ni devas fari ion! Tie supre pendas cent eble ducent personoj kaj atendas ke la asutroj portu ilin al loko nekonata kaj ni estas la solaj kiuj povus helpi ilin. Ifness ridis: Ŝajnas ke vi supertaksas miajn kapablojn. Mi suspektas ke vi lasis vin ĉarmigi de certaj mildaj rigardoj, kaj nun vi volas realigi heroan geston ignorante la malfacilaĵojn aŭ eĉ maleblecojn. Etzwane sin regis kaj ne lasis eliri la vortojn kiuj estis jam pretaj ekflugi pro la kolero…Kial li atendas de Ifness altruisman sintenon? Jam de la momento de ilia konatiĝo la terano ĉiam rifuzis okupiĝi de io alia ol siaj propraj zorgoj kaj interesoj. Li ĉiam estis malvarma kalkulanto, kiu pensis nur al sia kariero. Ne estas la unuan fojon kiam Etzwane rigardas la alian per malŝato kaj malfido. Ilia interrilato kiu neniam estis tre intima nun atingis alian fazon de fremdiĝo. Tamen li diris trankvile: Ĉu vi ne povus informi vian ĉefon Daskonetta de Ŝillinsk kaj por ĉi tiu urĝa tasko demandi intervenon de helpoŝipo el la Tero? Ĉi tion mi povus fari, respodis Ifness: Sed Daskonetta povus uzi la aferon por sia intereso kaj tiamaniere alproprigi meriton kiu apartenas al iu alia.- Kiom da tempo pasus ĝis kiam la ŝipo alvenus ĉi tien al Ŝagfo? -Mi ne scias. Ĉu unu tago, tri tagoj, du semajnoj, unu monato? Tio dependas de multaj faktoroj. En favoraj kondiĉoj ŝipo povus alveni en du semajnoj. Karazan kiu nenion komprenis de la dialogo, krom la longecon de la vojaĝo ĝis la alveno de la ŝipo, eksklamis: Ĝis tiam la transportŝipo povus esti jam delonge foririnta kune kun la homoj kiujn eble atendas terura destino en iu malproksima mondo.- Tragika situacio, diris Ifness. Sed mi povas sugesti nenian elirejon. La proponon havas mi, diris Etzwane: Vi kuras kiel eble plej rapide al Ŝillinsk kaj petas la helpon de Daskonetta. Mi vokos malsupren la vehiklon kaj mi leviĝos kun la alulaoj por konkeri la deponejŝipon. Se estas eble, ni revenos al Durdano, se ne, ni atendos vian alvenon. Ifness pensis iomete antaŭ respondi: La projekto havas certan frenezan logikon, li diris. Kaj povus eĉ sukcesi. Mi konas taktikon por neutraligi la negativan efikon de Daskonetta. Do tiel mi retiras mian antaŭan obĵetadon…Sed restas multaj aliaj necertecoj. Vi devas alfronti situacion tute nekonatan.-Tion mi jam komprenas, diris Etzwane maltrankvile: Sed la alulaoj ĉiukaze enbordiĝos, kaj ĉi tie…li frapis la poŝon kie estis la energipistolo….estas ilia plej granda ŝanco por la sukceso. Se mi scias tion, kiel mi povus retiriĝi. Ifness levis siajn ŝultrojn: Mi persone ne povas permesi al mi certajn ekstravagancojn donkihoteskajn. Se tio estus mia kutimo, mi estus jam delonge mortinta.Sed se vi alterigos al Durdano fremdan ŝipon, aŭ almenaŭ vi tenos ĝin en orbito ĝis kiam mi alvenos, mi aplaŭdos volonte viajn kuraĝon kaj altruismajn motivojn. Mi volas substreki ke ankaŭ se mi tenos konton pri viaj interesoj, mi povas garantii nenion. Do mi ordonas al vi ne enbordiĝi. Etzwane ridis amare: Mi tute komprenas vin sed ĉi tie temas pri homa vivo se ni enbordiĝos aŭ ne. Estas pli bone ke vi ekiru tuj al Ŝillinsk Ĉiu perdita minuto povas esti grava. Ifness kuntiris la okulbrovojn: Jam ĉivespere?… La vojo estas longa…Nu jes, la gastejo de Babo ne ofertas grandan komforton. Do bone, la kao kaj mi kaj Fabraŝ kiel gvidanto ni iros al Ŝillinsk. Ni ekiras tuj.

Sepa ĉapitro

La sunoj subiris malantaŭ la malprosimaj Orgai-Montoj jam antaŭ tri horoj kaj jam estingiĝis la lasta purpura brilo sur la ĉielo. Sur la ebenaĵo atendis dek ok alula-batalantoj. Estis kun ili ankaŭ Etzwane kaj Hozman. Ĉi tie estas la loko kie mi ĉiam atendis, diris Hozman. Kaj ĉi tiu estas ankaŭ la kutima horo. Mi procedis jene: Mi premas la butonon kaj post dudek minutoj mi rigardas supren kaj mi atendas ĝis kiam aperas verda lumo. Tiam mi liberigas la butonon kaj la ĉaro algrundiĝas. Miaj sklavoj staras en orda vico apud mi. Ili estas duon anestezitaj fare de drogoj kaj sentas sin kvazaŭ ili sonĝus. La pordo malfermiĝas kaj elradiiĝas helblua lumo. Mi antaŭeniras kaj mi vokas la sklavojn. Kiam en la ĉaro enestas mentoro ĝi aperas ĉe ĝia enirejo kaj tiam mi devas atendi ĝis kiam la mentoroj interkomunikas. Kiam la sklavoj estas enirintaj kaj la interparolo finiĝis, mi fermas la pordon kaj la ĉaro ekleviĝas. Jen ĉio. Bonege. Premu la butonon. Hozman obeis. Kiom foje mi jam faris tion, li murmuris. Mi domandis min ĉiam: kien ili iras kaj kiel daŭras ilia vivo. Kaj poste kiam la ĉaro foriris mi observis la stelojn…Sed tio jam apartenas al la pasinto. Mi portos viajn amblatorojn al Ŝagfo kaj mi vendos ilin al Babo. Kaj poste mi reiros al mia naskiĝvilaĝo. Staru proksime unu al la alia. Vi devas ŝajni torporaj kaj senfortaj. La viroj staris enviciĝintaj kaj atendis. Estis trankvila nokto. Ŝagfe kuŝis norde, ĝi ne estis pli malproksime ol kvin mejloj, tamen vidiĝis nek la kampfajroj nek la olelampoj…La minutoj rampis malrapidege. Al Etzwane ankoraŭ neniam ŝajnis kvaronhoro tiel longa. Ĉiu sekundo etendiĝis kiel gumfadeno kaj rifuzis trairi en la pasinton.Hozman levis la manon. Jen la verda lumo. Nun alvenas la veturilo. Mi liberigas la butonon. Tenu vin pretaj. Ŝajnigu ke vi dormas kaj staru senmove. Malhela objekto descendis de la steloj kaj ĝi algrundiĝis je distanco de sesdek aŭ sepdek metroj. Pordo malfermiĝis lante. Ĝia aperturo elradiis bluan lumon.Venu!, murmuris Hozman. Unu post la alia..Tie estas la mentoro. Vi devas moviĝi sed vi ne devas hasti.Etzwane restis ĉe la enirejo. Lazura lumo montris la internon de la veturilo. Sur speco de balkoneto apud vico de koloraj lumetoj ripozis asutro. Etzwane kaj la asutro rigardis unu la alian nur dum momento. Tiam la fremdulo eksentis la danĝeron kaj hastis fajfetante al la mallarĝa enirejo. Etzwane svingis sian tranĉilon kaj disigis la abdomenon de la insekto de ĝia brusto. Iom naŭzite li ĵetis la moviĝantan pecon sur la grundon kie ĝi iĝis dispremita fare de la botoj de la alulaoj.Hozman ekridis orelŝire. Mi ankoraŭ ne estas tute libera de la influo de ĉi tiuj estaĵoj. Mi kaptis la sentimenton de tiu estaĵo. Ĝi estis kolerega. Karazan fine enŝoviĝis kaj la vehiklo ŝajnis esti tro malgranda por lia enorma staturo. Ni klarigu la aferojn, diris Karazan: Etzwane ĉu vi komprenas kiel oni uzas tiujn butonojn, tiujn stangetojn kaj tiujn intermitajn magiajn lumetojn? -Ne. -Do venu. Ni devas fari tion kion ni devas fari.

Etzwane eniris laste. Li hezitis ĉar improvize komprenis ke ili agas tro haste kaj nesufiĉe pripensite…Sed nur tiel ni povas sukcesi…li ripetis senkonvinke. Li rigardis la vizaĝon de Hozman kaj li tre surprizite rimarkis tie strange vivoplenan kaj fervoran esprimon. Kvazaŭ li devus deteni sin por ne komenci fajfadi tute ĝojplene. Ĉi tio estas lia venĝo, pensis Etzwane. Li venĝas kontraŭ ni kaj kontraŭ la asutroj. Nun li venĝos kontraŭ tuta Durdano pro la hororo kiu estis lia vivo. Eble estus pli bone ke mi mortigus lin tuj. Etzwane haltis ĉe la enirejo. Hozman atendis ekstere. Surborde la alulaoj montris signojn de klaŭstrofobio kaj ili ekis graŭli. Sekvante spontanan impulson Etzwane elsaltis kaj kaptis la manon de Hozman kiun li duonkaŝis malantaŭ la dorso. Li havis en la mano blankan ŝtofon. Etzwane levis malrapide sian rigardon al la vizaĝo de Hozman. Ĉi tiu lekis siajn lipojn kun esprimo deprimita. Do, diris Etzwane, vi estis preta doni la signalon por nia detruo kaj de ĉiuj kiuj troviĝas surborde.- Ne, ne, balbetis Hozman.-Ĉi tiu estas mia poŝtuko. Temas pri kutimo. Mi uzas ĝin por viŝi la ŝviton de la manoj.- Kaj mi scias ankaŭ pro kio ili ŝvitas. Karazan desaltis el la veturilo. Li tuj komprenis pri kio temas kaj ĵetis al li teruran rigardon: Pro tiu ago vi ne povas kulpigi nek la asutrojn nek alian obskuran malignan forton kiu devigis vin. Li eltiris sian kurban glavegon: Hozman genuiĝu kaj klinu vian kapon, via vivo estas perdita.-Momenton, diris Etzwane. Kiel oni fermas la pordon. -Tion devas vi mem kompreni, diris Hozman. Li provis fuĝi sed Karazan elsaltis kaj kaptis lin de lia vestaĵo. Hozman komencis peti indulgon per voĉo terurplena kaj histeria: Niaj akordoj estis malsamaj. Cetere mi povus doni al vi informojn kiuj povus savi vian vivon sed se vi ne garantias al mi la liberecon mi donos neniun informon.Vi povas ankaŭ mortigi min sed kiam vi estos sklavoj en malproksima mondo, vi rememoros pri ĉi tiu mia rido. Li lasis sian kapon malantaŭen kaj eligis mokeman ridaĉon…Kaj vi scios ke mi mortis feliĉa ĉar mi ruinigis miajn malamikojn. -Ni ne volas vian mizeran vivon, diris Etzwane. Ni volas savi la nian kaj por ni la plej granda danĝero estas via perfido. -Ne estos aliaj perfidoj. Mi estas preta interŝanĝi mian vivon kaj mian liberecon kun la via.- Puŝu lin sur la bordon, diris Etzwane. Se ni transvivos transvivos ankaŭ li kaj ĉe nia reveno ni skurĝos lin.-Ne, ne, ne! Kriis Hozman. Karazan silentigis lin per pugnobato. Mi preferus mortigi ĉi tiun vermon diris la alulao. Eniru! Li puŝis s-ron Hozman surborden. Etzwane studis la pordon kaj malkovris internan hokon: Kaj nun, li demandis al Hozman. Mi fermas la pordon kaj tiras ĉi tiun levilon? Jes, diris Hozman malbonhumore. La vehiklo tuj leviĝos kaj aŭtomate forlasos Durdanon.

Do, vi estu pretaj! Ni foriras! Etzwane fermis la pordon. La planko tuj komencis premiĝi kontraŭ la piedoj de la viroj. La alulaoj pro teruro retenis la spiron kaj Hozman plorlamentadis. Post iom da tempo la rapidiĝo iomete malintensiĝis. En la blua lumo la vizaĝoj ŝveliĝis kaj ŝajnis ricevi novan dimension. Etzwane observis la alulaojn kaj sentis sin hontigita fronte al la decidemo kaj kuraĝo de ĉi tiuj viroj. En kontrasto kun li tiuj havis neniun ideon pri la kapabloj de Ifness. Tiam Etzwane turniĝis refoje al Hozman: Ĉu vi scias kio povus pligrandigi niajn ŝancojn? – Nenio certa. Ĉio dependas de via ĝenerala sinteno kaj kapablo konduti tiamaniere ke vi ne estu tuj malkovritaj. Do, kiel ni devas konduti? Vi devas iri kun pendantaj brakoj, malplena rigardo kaj kurbiĝintaj genuoj, kavazaŭ vi apenaŭ kapablus porti vian korpon. Li prezentis siajn vortojn per realaj movoj…La rapidiĝo daŭris kvaronhoron, tiam ĝi malintensiĝis. Hozman diris nervoze: Mi nenion scias pri la situo sur la bordo de la kosmoŝipo, sed vi devas agi rapide kaj decide kaj kiel eble profiti la efekton de la surprizo.-La asutroj troviĝas ĉe iliaj gastigantoj? – Jes. Tion mi supozas.- Por via intereso mi konsilas al vi lukti bone, diris Etzwane. Hozman silentis. Pasis momento. La liftoĉaro tuŝis firman objekton kaj glitis per abrupta movo en fiksiĝejon. La muskoloj de la viroj streĉiĝis.Pordo leviĝis. Ili rigardis malplenan koridoron. El kontroltabelo eksonis voĉo: Elvenu unu post la alia kaj malvestiĝu tute. Vi estos purigitaj per freŝiga duŝo… -Vi agu kvazaŭ vi estus tro drogitaj por ke vi povu kompreni la ordonon, susuris Hozman.Etzwane eniris la koridoron kaj per malrapidaj paŝoj atingis la finon kie staris fermita pordo. La alulaoj sekvis lin kaj portis inter si sinjoron Hozman. La voĉo ripetis: Malvestiĝu! Vi devas tute malvestiĝi! Etzvane ŝajnigis ke li volis obei, kaj poste li lasis defali la brakojn kvazaŭ li estus elĉerpita kaj li falis kontraŭ la muron. De la megafono aŭdiĝis mallaŭta fajfado kaj kolera murmurado. El la aperturoj de la plafono pluvis pika fluaĵo, kiu humidigis ĝishaŭte la virojn…La duŝoj haltis, la fermita pordo malfermiĝis. Etzwane enŝanceliĝis en grandan rondan ĉambron. Ĉi tie atendis duondekduo da dupieduloj kun skvama griza haŭto, malalta korpo kaj anfibia aspekto. El la angulozaj korpoj elstaris kvin okuloj kiel kupoletoj kiuj ŝajnis faritaj el lakteca vitro. Ĉiu el ili portis asutron malantaŭ sia nuko. Ne estis bezono ke Etzwane donu signalon por la atako. La energio de longe akumulata en la alulaoj subite rompis ĉiujn barilojn, post kvin sekundoj la grizaj gastigantaj estaĵoj kuŝis en grizverdaj sangomakuloj kaj la asutroj estis piedpremitaj kaj dishakitaj.

Etzwane ĉirkaŭrigardis en la ĉambro tenante en mano energipistolon pafo-pretan, sed neniu alia griza estaĵo aperis. Li kuris per mallaŭtaj paŝoj ĝis la fino de la ĉambro kie mallarĝaj koridoroj kondukis en du direktojn. Li aŭskultis sed krom mallaŭta pulsanta zumo aŭdiĝis nenio. Duono de la alulaoj iris kun Karazan maldekstren. Etzwane kondukis la aliajn dekstren. La mallarĝaj kaj malaltaj koridoroj estis konstruitaj laŭ la mezuroj de la asutroj. Etzwane demandis sin, kiel sukcesas trapasi Krazan ĉi tie. Li atingis mallarĝan ramplon je kies supra fino brilis la steloj. Li grimpis supren kiel eble plej rapide kaj atingis kontrolkupolon. Malalta benko ĉirkaŭis la ĉambron. Sur tiu, unuflanke troviĝis dekduo da malgrandaj bazenoj kun diverskoloraj fluaĵoj. La alia flanko estis okupita de malalta konzolo kiu kompreneble entenis la kontrol-aparataron. Flanke de remburita benko apud la instrumentoj kuŝis tri asutroj. Ĉe la improviza eniro de Etzwane ili saltis fajfante teruritaj kontraŭ la travidebla kupolo. Unu el la estaĵoj eltiris malgrandan nigran aparaton kiu sputis lavendokolorajn fulmojn kontraŭ Etzwane. Li flankenkliniĝis kaj la fulmo trafis la alulaon kiu troviĝis malantaŭ li. Etzwane ne volis uzi sian energipistolon ĉar timis damaĝi la kupolon. Do li saltis antaŭen kaj saltis zigzagante en la kontrolkupolo. Unu el la asutroj fuĝis en malgrandan trairejon kiu mezuris apenaŭ tridek centimetrojn. Etzwane distranĉis la duan estaĵon per sia tranĉilo. La tria kuris fajfante kaj siblante tra la kontrolaparatoj.Etzwane kaptis ĝin kaj ĵetis ĝin en la mezon de la ĉambro kie la alulaoj distretis ĝin. La viro trafita de energiradio, kuŝis sur la planko spiregis maltrankvile kaj rigardis, tra la kupolo, la stelojn.Li estis mortanta kaj neniu povis helpi lin.Etzwane lasis du gardistojn malantaŭ si. Ili rigardis lin koleraj kaj protestis ĉar li kuraĝis doni ordonojn al ili.Etzwane ignoris ilian proteston: Ne staru tiel proksime al tiu truo ke la asutroj povu pafi kontraŭ vi. Ŝtopu la truon. Estu tre atentaj! Li forlasis la ĉambron kaj iris por serĉi sian kolegon, Karazan. Ramplo kondukis al centra ĉambro kie kuŝis la drogitaj kaptitoj el Karaz, sur kuŝejoj ordigitaj sur etaĝero cirkle kiel radiusoj de ĉarrado. Karazan mortigis unu el la amfibiaj estaĵoj. Du aliaj petis indulgon. Neniu el tiuj tri portis asutron. Entute estis ĉi tie ducent homoj, virinoj kaj infanoj, ŝarĝitaj kiel lignopecoj.

Karazan staris meze kun faldita frunto. Lia rigardo saltadis de la kaptitoj al la anfibiuloj kaj inverse. Eble okazis la unuan fojon en lia vivo ke li vere ne sciis kion li devas fari. Etzwane diris pri la kaptitoj: Ili fartas bone tiel kiel ili estas. Ni lasu ilin dormi. Io alia estas multe pli urĝa. La asutroj havas trairejojn en kiuj almenaŭ unu eniris. Ni devas traserĉi la ŝipon, sed tre atente ĉar ili havas energiarmilojn. Ili jam mortigis unu el viaj homoj. Nia plej bona ŝanco konsistas en tio ke ni ŝtopu ĉiujn trairejojn kie ajn ili troviĝas, almenaŭ ĝis kiam ni konos sufiĉe bone la ŝipon. Karazan diris malgaje: Ĝi estas pli mallarĝa ol mi atendis. Ĝi tute ne estas plezura loko. – La asutroj konstruis la ŝipon laŭ iliaj mezuroj. Se ni havas fortunon ni estos denove malsupre sanaj kaj savitaj. Ĝis tiu momento ni povas nur atendi kaj esperi ke la asutroj ne estu kapablaj peti helpon. Karazan palpebrumis nervoze: Kiel tio estus ebla? -La progresintaj rasoj komunikiĝas tra la kosma spaco uzante la energion de la fulmoj. -Terure! Murmuris Karazan balancante sian kapon kaj rigardante ĉirkaŭen en la holdo: Sed kial ili laciĝas tiom por akiri novajn sklavojn? Ili havas jam la anfibiojn, la nigrajn monstrojn kiuj aspektas kiel via kaptito, la ruĝajn diablojn kaj eble multe da aliaj helpantoj.-Ĉe la asutroj nenio estas certa, diris Etzwane. Oni povas paroli nur pri supozoj. Eble ĉiuj iliaj gastigantoj havas malsamajn funkciojn. Eble ili bezonas multe da diversaj gastigantoj por diversaj celoj. -Ĉiel ajn ni devas elnestigi ilin.Li donis ordonojn al siaj homoj kaj forsendis ilin duopon post duopo. Konsiderinte sin tro granda por esti utila en la priserĉado, li kondukis la du grizajn amfibiestaĵojn en la kontrolkupolon kaj provis konvinki ilin descendigi la ŝipon sur Durdanon, sed li ne sukcesis. Etzwane iris kontroli la liftoĉaron kiu troviĝis ankoraŭ en sia loko sed li sukcesis malkovri neniun taŭgan ilon por stiri ĝin. Poste li priserĉis nutraĵojn kaj akvon kiun li trovis en kuvoj kaj diversaj ujoj sub la ĉambro de la sklavoj. La aero en la ŝipo ŝajnis esti freŝa. Tio signifas ke ie en la ŝipo funkcias aŭtomata aerrefreŝiga aparato. Etzwane esperis ke la asutroj ne venos al la penso sufokigi la entrudulojn. Kion li farus en ilia loko? Se estus alvenanta pramŝipo de lia hejmplanedo, li entreprenus nenion kaj atendus ke la problemo estu solvita de ekstere…Duopo post duopo revenis la alulaoj ĉiuj prezentis sian raporton. Ili trovis la veturigosistemon, alivorte la motoron de la ŝipo, la energigeneratoron kaj la sistemon por la aerrefreŝigo. Ili surprizis kaj mortigis asutron, kiu rajdis sur nuko de sia rajdobesto.Tiu estis la unika kazo. En dekduo da lokoj ili ŝtopis la elirejojn de la asutroj. Etzwane kiu nun havis nenion pli bonan por fari, komencis singarde traserĉi la ŝipon kaj provis trovi la lokon de la asutrokaŝejoj. Li traserĉis la tutan ŝipon dum horoj, komparante distancojn kaj volumenojn kaj fine li alvenis al la konkludo ke la kaŝejo de la asutroj troviĝas tuj sub la kontrolkupolo. Ĝi mezuras diametre tri metrojn kaj duonmetron laŭaltece.

Etzwane kaj Karazan observis la eksternon de ĉi tiu kaŝejo kaj ili pripensis kiel ili povus atingi internen. La vandoj prezentis nenian fendaĵon kaj ili estis faritaj el materialo kiu ne estis konata al Etzwane. Temis nek pri glaso nek pri metalo.Li alvenis al la konkludo ke ĉi tiu spaco devus esti la privata loĝejo de la asutroj, kaj li demandis sin kiom longe tiuj estaĵoj povas vivi sen nutraĵoj, krom se ili estus antaŭvideme deponintaj en la kaŝejon la necesajn nutraĵojn…La lumo envenis tra la lumlukoj de la ŝipo. Durdano estis granda nigra-purpura globo ĉirkaŭita de steloj. En oriento estis pulsanta magentaruĝa lumbrilo. La blua Etta ekaperis. Poste elvenis la rozkolora Sassetta kaj fine la blanka brilo, Zael, kaj la surfacoj de Durdano iĝis surŝutitaj de lumo. La ŝipo ŝvebis super Karaz, je distanco kiun Etzwane taksis ĉirkaŭ ducent mejloj. Rekte sub ili kuŝis certe Ŝagfo kiu estis tro malgranda por esti rekonebla de ĉi tie. De sudo al nordo etendiĝis la riveroj de Karaz, grandegaj arĝentpurpuraj serpentoj, kiuj ŝajnis ripozi sur ĉifita veluro. En la malproksima sudokcidento estis rekoneblaj la lago Nior kaj ĉeno de aliaj malpli grandaj lagoj. Etzwane komencis elpensi supozojn pri la forto kiu tenas la ŝipon en sia loko kaj kiom daŭrus eventuala falego ĝis Durdano, se la asutroj malŝaltus la energion. Li fermis la okulojn kiam li imagis la lastan sekundon de la falego….Tamen la asutroj gajnus nenion detruante sian propran ŝipon. Etzwane pensis pri la stranga simileco kaj konkordanco inter homoj, asutroj, roguŝkoj kaj kaoj. Ĉiuj bezonas nutraĵon kaj protekton. Ĉiuj uzas la lumon por orientiĝi en kosma dimensio.Pro simplaj universalaj leĝoj, por komunikiĝi ili uzas nek lumon nek tuŝosenton nek flarsenton sed sonon. Sono trairas kaj plenigas la spacon. Sonon oni povas produkti per minimuma energio. Sono estas senfine fleksema… La studo kaj komparo de diversaj inteligentaj vivoformoj devas esti fascinoplena laboro, pensis Etzwane…Li traserĉis la ĉielon en ĉiuj direktoj sed li vidis nur malhelnigran kosman spacon kaj brilantajn stelojn. Estis tro frue atendi la alvenon de Ifness kun sia helpoŝipo. Tamen ne estis tro frue por timi la alproksimiĝon de asutra ŝipo. La vartenejŝipo mem estis platigita cilindro. Je ĉiuj ses metroj troviĝis larĝa konuso. La eksternaĵo de la ŝipo ne konsistis el kupro kiel pli frue li vidis sed temis pri opaka griznigra koloro sur kiu ruĝaj malhelbluaj kaj verdaj makuloj oleece brilis.

Etzwane observis refoje la kontrolaparatojn. Li havis neniun dubon: principe ili similis tiujn de la teraj ŝipoj, kaj li supozis ke Ifness, se li havus la okazon, povus kompreni la funkciojn de tiuj strangaj leviloj, butonoj, kaj basenoj plenaj je griza gelatenaĵo. Nun iu venis supren. Tiu estis Karazan. La klaŭstrofobio igis lin maltrankvila kaj agacema. Li povis malstreĉiĝi nur en la observa kupolo kiu lasas la rigardon libera ĝis la steloj. -Mi ne povas truigi la vandon. Niaj tranĉiloj, maleoj kaj marteloj, ne plu helpas nin kaj mi ne komprenas kiel funkcias la iloj de la asutroj. -Mi ne sciis ke ili povos esti tiel danĝeraj por ni, diris Etzwane. Ni esperas ke ni ŝtopis ĉiuj truojn. -Mi konfesas al vi ke al mi ne plaĉas pendi ĉi tie en la aero kiel birdo en kaĝo. Se ni povus komprenigi nin kun ĉi tiuj estaĵoj oni certe povus aranĝi la aferon. Kial vi ne provas refoje kun ĉi tiuj amfibioj. Ja ni havas nenion pli utilan por fari…Ili iris malsupren en la sklavejon kie kaŭris apatie la amfibioj. Etzwane kondukis unu el ili en la observan kupolon. Li montris al la kontroltabelo kaj al la surfaco de la planedo, sugestante al la estaĵo descendigi la ŝipon. Sed ĉio estis vana. La grizhaŭta estaĵo nur rigardis tien kaj ĉi tien kaj ĝiaj spiraperturoj ritme leviĝis kaj malleviĝis, esprimante nediveneblajn emociojn. Etzwane eĉ provis puŝi la estaĵon al la kontrolaparatoj sed ĝi rigidiĝis kaj ĝiaj glandoj eligis el ĝiaj dorsoelstaraĵoj malbonodoran mukon. Tiel Etzwane estis devigita kapitulaci. Post duonhora meditado, li iris al blokita pasejo de la asutroj, li forigis la sakojn plenaj de cerealkukoj kiuj blokis la enirejon. Li siblis kaj fajfis laŭ la plej paciĝema maniero kiun li kapablis improvizi, kaj li restis en aŭskultado. Nenia bruo, nenia respondo. Li reprovis denove kaj atendis sed denove sen rezulto. Li fermis la enirejon, iritita kaj elreviĝinta. Li pensis: la asutroj, kiuj estas dotitaj de inteligento almenaŭ egala al tiu homa, devus kompreni ke li estis ofertanta al ili batalpaŭzon….Li rigardis malsupren al Durdano kiu nun prezentiĝis sub ili per sia plena splendoro. La Nior-Lago estis kovrita de maldensa vortico de cirusnuboj. Sub la ŝipo estis same. Etzwane pensis al roguŝkoj kaj al la monstroj kiuj kaŭzis tiun enorman malordon en Ŝant. Kiel li ĝis nun ŝajne ĝuste supozis, la roguŝkoj estis provarmiloj kiuj estis destinitaj kontraŭ la teromondoj… Sed nun ŝajnas pli probable ke la asutroj celis la homojn de la nigraj globformaj ŝipoj… Etzwane rigardis malsupren al Durdano. Li metis al si ĉiujn demandojn kiuj iam antaŭe turniĝis en lia kapo. Kial la asutroj serĉas homajn sklavojn se la kaoj estas same fortaj kaj moviĝemaj? Kial la kao mortigis kun tiom da impeto la asutron de Hozman? Kiel la asutroj povis esperi havi sukceson kondukante la roguŝkojn kontraŭ teknike tiel evoluinta raso kiel la homoj? Kaj estas ankoraŭ io aldoninda: Kiam la kao estis kaptita en la ŝipovrako, kial la asutro ne fuĝis. Ĝi estus povinta fari tion senprobleme. Strange! Eble iam li trovos respondon al tiuj demandoj…

La tago forpasis. La viroj manĝis siajn porciojn da seka viando kiun ili kunportis, kaj singarde provis gustumi la avenajn kuketojn de la asutroj, kiuj estis iom sengustaj sed ne malbonaj. Kiom pli rapide venos Ifness kun sia savoŝipo tiom pli bone. Pri tio ke li venos Etzwane estis tute certa. Ifness malsukcesis ĝis nun ĉe nenia entrepreno. Li estis homo tro kalkulema por riski fiaskon…Etzwane iris malsupren al la sklavoj kaj observis la palajn senmovajn vizaĝojn. Li trovis la amikinon Runa kaj staris plurajn minutojn ĉe ŝi kaj observis ŝian glatan belan vizaĝon.Li tuŝis ŝian kolon kaj kontrolis ŝian pulson sed li estis devojigita de la tro impeta batado de lia propra koro. Estus vere bele vagadi sur la ebenoj de Karaz kune kun Runa. Li deturniĝis malfacile. Li komencis vagi ĉirkaŭen en la ŝipo kaj miregis pri la preciza prilaboro kaj teknika scio per kiu ĉi tiu ŝipo estis kreata. Kia mirinda ŝipo ĝi estis. Ĝi povis transporti pensantajn estaĵojn tra nekredeblaj distancoj. Etzwane fine revenis al la kupolo kaj fiksrigardis la kontrolaparatojn en senhelpa ravo…La sunoj subiris, la nokto kovris la mondon sub ili. La mallumo foriris. La tago revenis kaj ĵetis sian lumon sur la korpon de Hozman Gorĝodoloro, kiu kuŝis, kun la vizaĝo malsupren, malantaŭ la sklavetaĝeroj. Ŝnuro streĉiĝis ĉirkaŭ lia kolo kaj lia lango elpendis el la buŝo. Kvankam Karazan malaprobe grumblis ion sed li nenion faris por malkovri la mortiginton. La tago iris antaŭen sur sia vojo. Duboj kaj necerteco eniris la ŝipon. La entuziasmo de la konkero estis for.La alulaoj estis senkuraĝigitaj. Etzwane fajfis en la mallarĝajn enirejojn de la asutroj por intertrakti kun ili sed tiuj tute ne moviĝis. Li demandis sin: ĉu la asutroj estas ĉiuj mortaj? Li vidis unu el ili malaperi en la enirejo sed poste estis mortigita asutro kiu sidis sur la nuko de anfibi-estaĵo. Estas eble ke temas pri la sama asutro. Foriris tago post tago. Durdano montris ĉiutage malsaman nuvolaron. Cetere la sceno restis ĉiam la sama. Etzwane certigis la alulaojn ke la foresto de incidentoj estas bona signo. Sed Karazan respondis al li: Mi ne komprenas vin. Ni supozu ke Ifness estis mortigita dum li vojaĝis al Ŝilinsk, aŭ ke li ne sukcesis komunikiĝi kun siaj kolegoj. Aŭ ni supozu ke liaj kolegoj ne volis aŭskulti lin. Kion vi diras al tio? Etzwane provis klarigi la nekutiman personecon de Ifness sed Karazan interrompis lin per maltrankvila kaj senpacienca movo de la mano. Li estas homo kaj ĉe la homoj nenio estas certa. Unu el la gardistoj kiuj observas la ĉielon tage kaj nokte el la observa kupolo, eligis laŭtan krion: Io moviĝas sur la ĉielo!

Etzwane eksaltis kun batanta koro. Estis frue, eĉ tro frue ke Ifness povus esti ĉi tie. Li rigardis tra la kupolo en la direkton kien montris la gardisto. Alte super ili malrapide moviĝis sur la ĉielo diskoforma bronza ŝipo. La sunradioj reflektiĝis sur ĝia eksteraĵo. Asutra ŝipo, flustris Etzwane. Karazan diris serioze: Ni havas nur unu eblecon: la lukton. Nin helpos nia kunlaboranto la surprizo ĉar ili tute ne atendas ke la ŝipo estas en fremdaj manoj. Etzwane rigardis la kontroltabelon kie lumoj brilis intermite. Li ne sciis kiajn mesaĝojn ili volis sendi. Se tiu ŝipo ne sukcesas preni kontakton kun ni ĉar neniu respondas, ili alproksimiĝos kun iom da previdemo. Do la surprizo ne estas tiel certa kiel Karazan supozas, pensis Etzwane. La ŝipo kurvis norden, metis sin iomete oblikve kaj haltis je mejla distanco. Tiam improvize ĝi eklumiĝis verde kaj malaperis. La ĉielo estis malplena. – Kio estas tio? Murmuris Karazan: tio estas magio. Etzwane skuis la kapon: Mi povas nur diri al vi ke ĝia malapero pli plaĉas al mi ol ĝia ĉeesto. -Ĝi rekonis nian ĉeeston kaj nun volas surprizi nin, grumblis Karazan. Sed ni estos atentaj. La viroj pasis la reston de la tago kolektiĝintaj ŝultro ĉe ŝultro en la observa kupolo. Mankis nur la patroloj kiuj havis la taskon daŭre kontroli la ŝipon. La bronza ŝipo ne plu reaperis kaj kun la forpaso de la dempo la tensio malpliiĝis. Forpasis malrapide kvar tagoj. La alulaoj fariĝis silentaj, kaj la patrolantoj perdis sian kutiman entuziasmon por ilia laboro. Etzwane plendis al Karazan pri la afero kaj tiu respondis al li per nekomprenebla murmuro. -Kiam la disciplino malpliiĝas ni komencas esti koleraj, diris Etzwane. Ni devas plifortigi la moralon de la trupoj. Kiam ni forlasis Durdanon ni ĉiuj estis konsciaj pri kio povas atendi nin. Karazan ne respondis sed post iom da tempo li kunvokis siajn homojn kaj donis novajn ordonojn: Ni estas alulaoj, ni estas famaj pri nia kuraĝo kaj nun ni devas pruvi ke tiu karakterizo estas vera. Sume, ni devas lukti nur kontraŭ la enuo kaj la mallarĝa spaco. La situacio povus esti multe pli malbona. La alulaoj aŭskultis en deprimita silento kaj poste ili plenumis siajn devojn per pli da fervoro. En malfrua posttagmezo okazis evento kiu ŝanĝis ĝisfunde la situacion. Etzwane kiu rigardis al oriento sur grizblua malproksimo rimarkis nigran globon kiu staris senmove sur la ĉielo je distanco kiun estus malfacile certigi. Etzwane fiksrigardis tien dum dek minutoj. Sekvante sian instinktan inspiron li iris supren en la kupolon kaj rigardis la kontrolaparatojn kaj observis intermite eklumantajn lampojn, kiuj parte ŝanĝis ankaŭ siajn kolorojn. Karazan eniris la kupolon kaj Etzwane montris al li la nigran globon. Karazan diris kun sopira voĉo: Ĉu povus esti la terana ŝipo? -Ankoraŭ ne: Ifness diris ke la alveno daŭras almenaŭ du semajnojn. Tiel multa tempo ankoraŭ ne forpasis.

Kia ŝipo ĝi estas? Alia asutra ŝipo? Mi jam rakontis al vi pri la batalo de Trie-Orgai, diris Etzwane. Mi pensas ke ĝi estas ŝipo de la malamikoj de la asutroj, ŝipo de tiu alia mistera popolo. La globo alproksimiĝas, diris Karazan, la enigmo baldaŭ solviĝos. La nigra ŝipo kurvis elegante pasante proksime al ilia ŝipo je distanco de unu mejlo, ĝi malrapidigis sin kaj haltis. La bronza ŝipo improvize aperis ĝuste en la loko kie ĝi antaŭe malaperis. Momenton ĝi restis senmova, tiam ĝi eligis du pafaĵojn. La nigra globo reagis tuj kaj respondis per aliaj pafoj. Je duonvojo inter la du ŝipoj eksplodis senvoĉe la infero mem kiu ŝajnis engluti la tutan ĉielon. Se la kupolo ne estus farita el materialo kiu englutas parton de la forta lumo, Etzwane kaj Karazan estus blindigitaj. La bronza ŝipo nun direktis kvar energiradiojn al la nigra globo, kiu komencis ardi per ruĝaj flamoj. Evidente ĝia defendsistemo ne plu fukciis. Kiel kontraŭbato ĝi sendis purpuran flamradion kiu ĉirkauprenis la diskoŝipon kiel torĉo kaj poste estingiĝis. La nigra globo turniĝis ĉirkaŭ sia akso kiel mortanta fiŝo. La disko sendis alian pafon kiu malaperis en malfermita aperturo de la vundita ŝipo. La nigra kosmoŝipo eksplodis,kaj al Ezwane ŝajnis vidi nigrajn splitojn kune kun kirlantaj korpoj kiuj disflugis el la brulanta kerno de la kosmoŝipo. Dume pecoj de la ŝipo trafis bruigante kaj vibrigante ilian ŝipon. Poste la ĉielo brilis denove klare kaj malplene. El la nigra globforma ŝipo restis nenio. La bronza diskoŝipo refoje malaperis.Etzwane diris kun reprimita voĉo: La diskoŝipo staras en embusko! Nia ŝipo estas logaĵo. Ili scias ke ni estas ĉi tie.Nin konsideras malamikoj kaj atendas ke niaj ŝipoj alvenu. Etzwane kaj Karazan traserĉis la ĉielon. La savo de la kvar knabinoj el la ungegoj de Hozman portis al situacio kiu superis la imagokapablon de ĉiuj partoprenantoj. Etzwane certe ne antaŭvidis partopreni en kosma milito. Karazan kaj liaj homoj havis nenian ideon pri la psikologia premo al kiu ili estos submetitaj. En la ĉielo moviĝis nenio. La sunoj subiris malantaŭ milionoj da magentakoloraj nuboplumoj. La nokto alvenis rapide. La mallumo glitis kiel malforta trista brilo sur la surfaco de Durdano. Je la kolero de Etzwane, nokte la patroloj estis administrataj malpli severe. Li menciis tion al Karazan kaj rimarkigis ke la situacio estas senŝanĝe tre serioza. Sed Karazan reagis per kolera movo de la mano kaj flankenŝovis lin kune kun liaj bagatelaj timoj.

Karazan kaj la alulaoj estas plene demoralizitaj, ripetis al si Etzwane. Ili akceptus nun pli volonte atakon, kaptitecon aŭ eĉ sklavecon se ĝi prezentus al ili realan, tuŝeblan kontraŭulon. Li provis konvinki sin mem ke estas senutile devigi ilin aŭskulti liajn paroladojn. Ili ne plu aŭskultas lin. La nokto forpasis sekvata de aliaj tagoj kaj noktoj. La alulaoj kaŭris kune en la observa kupolo kaj rigardis la malplenan kosman spacon. Proksimiĝis la tempo kiam oni povis atendi la alvenon de Ifness. Sed jam neniu kredis plu al Ifness kaj lia Tera ŝipo. La sola certeco estis ĉi tiu ĉiela kaĝo kaj la malplena panoramo de la senfino. Etzwane preparis dekduon da planoj kiel li devus averti la alvenintan Ifness pri la embusko de la asutroŝipo, sed li forĵetis ĉiujn ĉar neniu el ili estis realigebla. Fine ankaŭ li perdis la ideon de la tempopaso. La alulaoj jam delonge staris sur siaj nervoj. Tamen apatio estis pli forta ol malamikeco.La viroj toleris unualian per reciproka malŝato. Tamen la atmosfero de la atendado estis imprivize ŝanĝita per efiko de antaŭsento de ia minacanta danĝero. La viroj murmuris maltrankvile kaj tenis daŭre observata la ĉielon el la kupolo. Ĉiuj sciis ke io estas okazonta, io kio jam estas proksima. Kaj ĝuste tiel okazis. La broza diskoŝipo denove ekaperis. La viroj sur la bordo de la sklavkoncentreja ŝipo sakris aŭ veadis pro la malespero. Etzwane suplike traserĉis la lastan fojon la ĉielon kaj esperis trovi tie la Teran ŝipon. Kie restas Ifness? Tamen la ĉielo estis libera ĝis la bronza diskoŝipo. Oni manovris ĝin ĉirkaŭ la deponejŝipo. Poste oni haltigis ĝin kaj fine ĝi komencis malrapide sed senhezite proksimiĝi. Ĝi kreskis ĝis enorma grandeco kaj baldaŭ ĝi kovris la tutan ĉielon. Ĝi tuŝis la sklavotransportŝipon kiu ekskuiĝis kaj ektremis. El la direkto de la enirejo eksonis dampita pulsado. Karazan turniĝis al Etzwane: Ili venas sur la bordon. Vi havas vian energiarmilon. Ĉu vi luktos? Etzwane skuis senkuraĝe la kapon. Kiam ni estos mortaj ni utilos al neniu, eĉ malpli al ni mem. Karazan spirblovis tra la nazo kolerite: Do ni devas kapitulaci? Oni forportos nin kaj oni sklavigos nin. -Pri tio ni devas kalkuli.Ĉiukaze por mi ankaŭ tio estas pli akceptebla ol la morto. Ni povas nur esperi ke la teraj mondoj taksu ĝuste la situacion kaj intervenu por nin savi. Karazan mokridis kaj skuis sian fortan pugnon sed li ankoraŭ ne estis certa kion li faros… La bruoj de malsupre montris ke la estaĵoj jam enpaŝis la ŝipon. Karazan diris al siaj homoj: Ne prepariĝu por la lukto. Ni ne estas sufiĉe fortaj. Ni devas elteni la honton… Du nigrahaŭtaj kaoj hastis al la kupolo. Ĉiuj el ili portis asutron sur la kolo. Ili ignoris la homojn. Ili nur ŝovis la virojn flanken kaj hastis al la kontroltabelo. Unu el la estaĵoj manovris la strangajn butonetojn kaj stangetojn, per lerta kaj sekura mano. Profunde en la interno de la ŝipo tuj ekmuĝis maŝino. La vidaĵo ekster la kupolo fariĝis neklara, tiam ĝi malheliĝis kaj baldaŭ nenio estis plu videbla. Tria kao ekaperis ĉe la enirejo de la kupolĉambro. Li komprenigis per gestoj ke la alulaoj kaj Etzwane devas forlasi la kontrolĉambron. Kun morna vizaĝesprimo kaj klinita kapo iris Karazan tra la ramplo al la sklavoĉambro. Etzwane kaj la aliaj sekvis lian ekzemplon.

Oka ĉapitro

La alulaoj kaŭris en la pasejo inter la sklavetaĝeroj. Ili estis ignorataj de la kaoj kiuj hastis plenumi siajn devojn kun asutro malantaŭ la nuko. La sklavdeponejŝipo estis en movo. La viroj sentis nenian vibradon sed ili sciis certe ke per efekto de tiu ŝanĝiĝo ege malgrandaj materipecetoj, venantaj el la kosma spaco, daŭre trairadas tre senteman parton de ilia cerbo. La tempo pasis senfine malrapide. Antaŭe estis necerteco kaj nervozeco kiu longigis la tempon, nun terura melankolio havis la saman efekton. Etzwane alkroĉiĝis al la espero ke Ifness ne estis mortigita sur la Ebeno Bluaj Floroj, kaj ke lia memŝato devigos lin helpi la forportitojn. La alulaoj forĵetis ĉiun esperon kaj falis en apation. Etzwane rigardis al la niĉo kie kuŝis Runa. Li ekvidis konatan linion tra tempio kaj zigomo kaj improvize sentis varmon. Por vidiĝi heroo en ŝiaj okuloj, li riskis kaj perdis sian liberecon. Tio estis la ofenda opinio de Ifness. Ĉu ĝi estas ĝusta? Etzwane eligis profundan suspiron.La motivo kiu igis lin agi tiel estas kompleksa kaj ne konas ĝin eĉ li mem. Karazan ekstaris, restis rekte, senmove, dum dek sekundoj. Poste etendis siajn enormajn brakojn kaj movis ĝin dekstren kaj maldekstren, igante vibri siajn muskolojn. Etzwane alarmiĝis. La vizaĝo de la alulao estis nekutime trankvila kaj koncentrita. La aliaj kunmilitantoj rigardis la scenon interesitaj, sen la intenco interveni. Etzwane eksaltis kaj eligis laŭtan vokon. Karazan ne reagis. Etzwane skuis liajn ŝultrojn kaj Karazan turnis malrapide sian kapon. Unu el la alulaoj murmuris: Lasu lin! Li serĉas la morton. Alia diris: estas danĝere embarasi homon en tiu stato. Fine lia solvo eble estas la plej bona. -Neee! kriis Etzwane. La mortintoj servas al neniu plu! Karazan! Li skuis ties enormajn ŝultrojn. Aŭskultu! Ĉu vi aŭdas min? Se vi volas iam revidi la lagon Nior vi devas aŭskulti min. Unu el la alulaoj demandis nervoze; ĉu vi vere kredas tion? – Se vi konus Ifness, vi havus nenian dubon. Estas homo kiu neniam akceptas malvenkon.-Povas esti, diris la alulao, sed por kiu li utilos se ni estos sur malproksima stelo? El la gorĝo de Karazan elvenis malalta sono: Kiel li trovos nin? Mi ne scias sed mi ne ĉesos esperi. Karazan diris per konfuza voĉo: Estas malsaĝe paroli pri esperoj. Vi retenis min vane. – Kiu estas kuraĝa esperas, diris Etzwane. La morto estas la plej facila elirvojo. Karazan ne respondis. Li denove sidiĝis kaj fine kuŝiĝis kaj ekdormis. La aliaj alulaoj interparolis murmurante kaj rigardis al Etzwane malvarme. Ŝajnis ke al ili ne plaĉis lia interveno en la mortoserĉo de Karazan…Etzwane iris al sia kutima loko kaj baldaŭ ekdormis… La alulaoj fariĝis malamikemaj al Etzwane. Ili konscie ignoris lin kaj parolis tiel mallaŭte ke li ne plu povis kompreni ilin. Karazan ne fariĝis malamikema. Li sidis sola kaj turnigis ŝnuregon en la manoj…Kiam Etzwane lastfoje vekiĝis, li vidis tri alulaojn stari antaŭ si: la Nigran Hulanik, la Ĉarman Fairo kaj Spinobranĉan Ganim. Ĉi lasta tenis ŝnuron en la mano. Etzwane ekstaris kun la energipistolo en la mano. Li rememoris pri Hozman Gorĝodoloro kaj pri lia elpendanta lango. La alulaoj malproksimiĝis kun senesprimaj vizaĝoj.

Etzwane pripensis dum momento kaj poste iris al Karazan: Tri el viaj homoj ĵus volis min mortigi. Karazan kapjesis pripensante kaj turnigis sian ŝnuron. -Kian motivon ili havas por tio? Ŝajnis ke Karazan ne volis respondi sed li devigis sin kaj diris: Nenian apartan motivon. Ili volis mortigi iun kaj ili serĉis vin. Por ili tio estas speco de ludo. -Sed ĉi tiun specon de ludo mi ne volas kunludi, kriis Etzwane varmigita de kolero. Ili povas ludi kun iu el via grupo. Ordonu al ili lasi min en paco. Karazan movis letargie siajn ŝultrojn: Tio helpus malmulte. – Vin, ne. Sed min, jes. Karazan skuis la ŝultrojn…Etzwane trapensis la situacion. Ĝis kiam li restas maldorma li restas viva. Se li endormiĝos, li mortos. Eble ne la unuan aŭ la duan fojon. La alulaoj ludos kun li kaj provos forrabi liajn nervojn. Kial? Sur nenia aparta bazo. Temas pri ludo, aŭ pli bone dirite; krudela sporto de barbara gento. Teruraĵo? Etzwane estis eksterulo; ne-alulao kiu havis same malmulte da statuso kiel ĉumpao kaptita por servi kiel logaĵo. Li havas plurajn eblecojn. Li povus elpafi sian lamenton kaj tiel neŭtraligi por ĉiam sian koleron. Solvo kiu ne tute kontentigis lin. Eĉ se la asutroj ne forprenas lian pistolon, la ludo daŭrus eĉ pli sovaĝe. Ĉiuj atendus la momenton kiam li endormiĝos…La plej bona defendo estas la atako, pripensis Etzwane. Li ekstaris kaj trairis la ĉambron kiel se li volus iri al la necesejo. Lia rigardo falis sur la senmovan korpon de Runa. Nun eĉ la knabino ŝajnis esti malpli alloga. Ankaŭ ŝi estas alula barbarino kaj probable ne pli bona ol ŝia gento. Etzwane eniris en la ĉambron kie oni tenis sakojn plenajn de avenkuketoj kaj ujojn plenajn de akvo. Li haltis en la pordo kaj rigardis la grupon. La alulaoj evitis lian rigardon. Etzwane tiris al si proviantkeston kaj kun kolera rido sidiĝis apuden. La alulaoj observis lin atente sed kun senesprima mieno. Etzwane ekstaris refoje, prenis diskon de avenkuko, kruĉon da akvo, li sidiĝis kaj komencis manĝi kaj trinki. Li vidis ke pli ol unu alulao lekis senvole siajn lipojn kaj poste kvazaŭ laŭkomande parade turnis la kapon kaj kuŝiĝis por dormi. Karazan rigardis priserĉe tien. Etzwane ignoris lin. Li pripensis kaj retiriĝis en la ombron kie estis iom pli defendita de la ĵetarmiloj pri kiuj li devis kalkuli ĉe la alulaoj. Li preparis barikadon per proviantkestoj de kies protekto li povis elrigardi kaj observi sen esti vidata. Li komencis esti laca. Liaj membroj defalis.

Li improvize vekiĝis kaj vidis alulaon rampi al lia direkto. Faru ankoraŭ unu paŝon kaj vi estas homo morta, diris Etzwane mallaŭte. La alulao ektremis: kial vi neas al mi la akvon? -Mi ne partoprenis en la ludo. -Sed vi faris nenion por reteni la triopon. Sekve vi malsatos kaj soifos kune kun ili, ĝis kiam la triopo mortos. -Tio ne estas ĝusta. Vi ne konas niajn kutimojn. -Kontraŭe. Nun estas mia vico por ludi. Fairo, Ganim kaj Hulanik estas la viktimoj.La soifa alulao retiriĝis. -Malbona afero, diris Karazan, kiu alproksimiĝis. -Vi povus reteni ilin, diris Etzwane, sed vi decidis nenion fari. Karazan rigardis al la provianta ĉambro. En la momento ŝajnis ke li regajnis sian malnovan agoforton. Tiam li lasis pendi siajn ŝultrojn kaj diris: Estas vere mi donis nenian ordonon. Kial mi devus zorgi pri via morto se ni ĉiuj estas destinitaj al la morto? – Ĉiukaze mi tre zorgas pri mia morto, diris Etzwane. -Kaj nun estas mi kiu diktas la regulojn de la ludo kaj Fairo, Ganim kaj Hulanik estas la viktimoj. Karazan rigardis la prinomatan trion kaj la aliaj sekvis lian rigardon. La tri viroj montris obstinajn grimasojn kaj rigardis kun minaca mieno. Karazan diris trankvilige: Ni forgesu la aferon ĝi estas neŭtila kaj sensenca. -Kial vi ne diris tion kiam mi estis ĉirkaŭita? Demandis Etzwane kolere: Vi ricevos manĝaĵon kaj trinkaĵon kiam la triopo estos morta. Karazan sidiĝis. La tempo pasis…Unue la alulaoj estis evidente solidaraj kun la iliaj sametnanoj sed poste kreiĝis aliaj grupoj kiuj flustre interparolis. Baldaŭ la trio staris izolita inter la etaĝeroj kaj iliaj vitrotranĉiloj briletadis en la malhelo. Etzwane refoje ekdormis. Li vekiĝis kun la sento de minaca danĝero. Estis silento. Etzwane metis sin surgenuen kaj retiriĝis pli profunde en la ombron. Sur la rigardo de la alulaoj li rekonis ke iu ekster lia vidkampo, laŭlonge de la proviantĉambro, ĉe la muro, rampis al li. Kiu povas esti?… Karazan ne plu sidis sur sia loko. Timiga bruo! Grandega korpo fermis la pordaperturon. Etzwane tiris la ellasilon pli pro surprizo ol pripensite. Kiam la energio eksplodis, li vidis eklumiĝi stelforman lumon en larĝega vizaĝo. La viro tuj mortis. Lia korpo falis kontraŭ la vando kaj poste kun la dorso sur la plankon. Etzwane eliris singarde el sia kaŝejo. Regis terura silento. Li rigardis malsupren sur la kuŝantan korpon kaj demandis sin: Kion Karazan volis fari? Li estis ja senarmila. Li konis lin kiel grandkoran homon, simplan, rektan kaj bonvolan. Li estus meritinta pli bonan destinon. Etzwane rigardis la mutajn palajn vizaĝojn: Pri tio vi estas kulpaj. Vi toleris malicaĵon kaj nun vi perdis vian grandan estron. Inter la alulaoj regis maltrankvileco. Oni interŝanĝis rigardojn. La ŝanĝiĝo venis tiel rapide ke ĝi estis apenaŭ perceptebla. De la paraliziga teruro ĝis la blinda sensenca kolero. Ĝi ekŝanceligis eĉ nian protagoniston Etzwane kiu retiriĝante iris malfirmpaŝe kontraŭ la muron. Paro da alulaoj eksaltis, tranĉiloj ekbrilis… kaj post malmultaj sekundoj ĉio estis finita. La Nigra Hulanik, la Ĉarma Fairo kaj Ganim Spinobranĉo kuŝis en sia sango kaj aliaj du viroj sekvis ilin en la morton. Etzwane diris: Rapide! Antaŭ ke la asutroj alvenos! Tiru la mortintojn inter la etaĝerojn! Etzwane malfermis sakon de faruno kaj ĵetis ĝin sur la sangon. Post kvin minutoj en la sklavejo ĉio estis en ordo. Post kelkaj minutoj poste pasis tra la ĉambro tri kaoj kun asutroj sur la nuko sed ili ne haltis. Ili rimarkis nenion. Post kiam la alulaoj kontentigis sian malsaton kaj soifon ili falis en staton de imocia elĉerpiteco. Etzwane, kvankam malfidis la neprevideblan temperamenton de la alulaoj, konkludis ke plua gardostarado servus nur por krei novan malamikecon. Li lasis sin endormiĝi. Sed antaŭe, pro singardo, li ligis sian energipistolon al sia zono. Li dormis senĝene. Kiam li vekiĝis li rimarkis ke la ŝipo ne plu moviĝis.

Naŭa ĉapitro

La aero en la sklavejo estis malfreŝa. La blueca lumo kvankam perdis el sia heleco, nun ĝi estis pli deprima ol iam ajn. Elekstere aŭdiĝis paŝoj kaj vokoj en la melodia kaj nazala kaa lingvo. Etzwane ekstaris kaj ekiris al la ramplo por aŭskulti. Ankaŭ la alulaoj ekmoviĝis kaj rigardis malcerte ĉirkaŭen. Ili similis jam malmulte al tiuj fieraj militistoj kun kiuj Etzwane konatiĝis antaŭ multa tempo ĉe kurbiĝo de la rivero Vuruŝ. Grincado, siblado kaj fine aŭdiĝis sono de moviĝantaj dentradoj, peco de vando glitis maldekstren kaj griza lumo penetris la ĉambron. Etzwane ekiris antaŭen inter la alulaoj kaj rigardis eksteren tra la pordaperturo. Poste li apogiĝis al vando deprimite kaj konfuzite sen esti kapabla malkovri la signifon de tiu senorda mikso de formoj kaj koloroj. Unue tiuj aferoj diris al li nenion. Poste li rigardis eksteren refoje per duonfermitaj okuloj kaj provis diveni la signifon de tiu stranga sceno kiun li vidis. Improvize li rekonis ke temis pri pejzaĝo. Li vidis krutajn montetojn similajn al duonmelono kiuj estis kovritaj de brile nigra, verda kaj bruna vegetaĵa tavolo. Super ĉio staris malhelgriza ĉielo kaj pli sube nigraj nuboj sub kiuj pendis veloj de pluvofalo. Sur la pendioj pli malaltaj viciĝis neregulaj konstruaĵoj kiuj estis konstruitaj el malglataj pecoj de laktece blanka materialo. Pli malalte ĉi tiuj konstruaĵoj bildigis densan komplekson. La plejparto konsistis el helaj pecoj aliloke el pecoj de nigra skorio. Ŝajne sensence serpentumis vojoj en kurvoj kaj supreniroj kaj malsupreniroj inter la domoj. Kelkaj vojoj estis glataj kaj larĝaj. Sur ili kuris veturiloj; kaĝosimilaj aŭtoj, veturiloj kiuj similis al koleopteroj kun levitaj flugiloj kaj pli malgrandaj veturiloj similaj al lacertoj kiuj rapide kuris je kelkcentimetra alteco de la grundo. Tie kaj tie elstaris grandaj nigraj kvaranguloj kvazaŭ trafikŝildoj. Tamen ili havis nenian skribon kaj ŝajnis havi nenian rekoneblan celon. Etzwane demandis sin: Ĉu la okuloj de la kaoj kaj asutroj sur ĉi tiuj samformaj grizkoloraj ŝildoj kapablas rekoni ion kio estas kaŝita por miaj propraj okuloj? En senpera proksimeco estis ebena areo pavimita per ŝtonoj kaj ĉikaŭita per plektita bronza barilo. Etzwane instinkte atentis la kolorojn. Fakte la kulturo de Ŝant estis bazita sur kolorojn.Interpretante per la Ŝanta simbologio ĉi tie li sukcesis malkovri nenian sisteman uzon de la koloroj. Tamen en tiu senordo de dimensioj, formoj kaj proporcioj devus esti simbologio: Ne povas ekzisti teknika civilizacio sen kontrolo de la abstrakcioj…

La loĝantoj estis kaoj kaj almenaŭ duono de ili portis asutron sur la nuko. Oni povis vidi nek amfibiestaĵojn nek homojn… Tamen, unu estis. En la sklavejon envenis persono alta kaj magra kovrita de senforma mantelo el maldelikata ŝtofo. Malobeema hararo amasiĝis kiel fojnamaso sur griza sulkita vizaĝo. La mentono estis longa kaj senbarba. Etzwane rekonis ke temas pri virino kiu tamen, laŭ ŝia aspekto kaj sinteno, estis rimarkinde senseksa. Ŝi vokis per forta Stentoreska voĉo: Kiu estas vekiĝinta sekvu min eksteren. Sed subite! Rapidu! Tion vi devas lerni kiel la unua afero: Vi ne atendu ripeton de ordono! La virino parolis apenaŭ kompreneblan dialekton. Ŝi ŝajnis esti tre maltolerema kaj malbonhumora. Ŝi rapidis sur la ramplo suben. Etzwane sekvis ŝin prevideme, feliĉa elveni el tiu damnita sklavejo kaj eskapi de la koŝmaraj rememoroj. La grupo atingis la pavimitan areon sub la granda nigra sklavotransporta diskoŝipo. Supre sur paradpodio staris kvar kaoj kiuj ŝajnis esti kvar grandaj statuoj. Ili portis asutrojn sur la nuko. La virino portis ilin antaŭ la enirejon de trapasejo kiu estis flankumita de bariloj. Atendu ĉi tie! Nun mi vekos la dormantojn…Forpasis unu horo. La viroj apogiĝis al la barilo. Ili atendis senparole kaj malbohumore. Etzwane, kvankam iomete dubeme, ankoraŭ alkroĉiĝis al sia espero kiu helpis lin havi almenaŭ melankolian intereson pri la ĉikaŭaĵo. El diversaj direktoj aŭdiĝis dampitaj flutoj de la kaoj, miksitaj kun la zumanta bruo de la trafiko sur la strato, kiu pasis senpere preter la ĉirkaŭbarilo. Etzwane observis la okradajn veturilojn kiuj estis dividitaj en segmentojn. Kiu stiris ilin? Li vidis neniun kabinon sed anstataŭe kelkfoje li vidis malgrandan kupolon kaj ene malgrandan malhelan figuron: Ĉu ĝi estis asutro? La virino revenis el la sklavejŝipo sekvita de grupo da homoj kiuj dormis sur la etaĝeroj. Ili iris antaŭen ŝanceliĝante kaj rigardis konsternite ĉirkaŭen, kun kreskanta teruro. Etzwane rimarkis du konatulojn; Ŝrenka kaj Gulŝe. La du militistoj forrampis deprimitaj kiel la aliaj. La rigardo de Gulŝe trairis la vizaĝon de Etzwane. Gulŝe ŝajnigis ne rekoni lin, kvankam envere li rekonis lin. Je la fino venis Runa Salikbranĉo kaj ankaŭ ŝi rigardis seninterese en la direkton de Etzwane. Haltu! Diris la virino ĉe la pinto de la vico. Nun ni atendas la veturilojn. Sed antaŭe mi volus diri al vi kelkajn vortoj. Via malnova vivo estas perdita por ĉiam. Vi estas ĉi tie sur Kaujo kaj vi estas kiel novnaskitaj infanoj al kiuj staras antaŭ alia vivo. Vi ne plu suferos pro malsato aŭ soifo aŭ manko de loĝejo. Do, la vivo estos sufiĉe tolerebla. Ĉiuj homoj kaj junaj virinoj estos militiste klerigitaj por kunlukti en la Granda Milito. Estas sensence obĵeti. Vi havas nenian avantaĝon per la disputoj kaj al vi ne estas permesite lukti kontraŭ viaj similuloj. La faktoj estas tiaj kaj vi faros kion oni atendas de vi. Ne perdu vian tempon per la malinkolio kaj nostalgio;vian naskiĝmondon vi sendube ne plu revidos…

Fermita en omnibuso Etzwane apenaŭ povis vidi ion el la pejzaĝo. Komence la ŝoseo kondukis ilin laŭ montetoj kaj poste ĝi turniĝis al ebenaĵo. Tie kaj tie elstaris grupo da senformaj grizaj turoj. La grundon kovris velureca muskotavolo malhelruĝa, malhelverda aŭ violetnigra. La veturilo haltis kaj la sklavoj eniris en asfaltitan korton, kiu estis je tri flankoj ĉirkaŭita de blankŝtonaj konstruaĵoj. Norde etendiĝis malaltaj montetoj kiuj estis regataj de enorma eroziita bazalta rokformacio. En oriento etendiĝis senfina erikejo kiu ĉe la horizonto transiris en la malhelkoloran ĉielon. Ĉe la rando de la teritorio troviĝis bronza diskoŝipo, kies lukoj estis malfermitaj kaj ramploj kondukis supren al la aperturoj. Etzwane kredis rekoni la ŝipon. Ĝi estis tiu ŝipo kiu savis la roguŝko-ĉefulojn en Palasedro en Eng-Valo. La sklavojn oni kondukis en barakojn. Survoje ili pasis preter longa vico de ĉirkaŭbaraĵoj el kiuj elvenis terura malbonodoro. Oni povis vidi tie homajn estaĵojn de diversaj strangaj variaĵoj eksternormaj. Etzwane ekrimarkis dekduon da roguŝkoj. Alia grupo similis al kaoj. En alia ĉirkaŭita areo kaŭris duondekduo da magraj estaĵoj kun kaa korpo kaj groteska kopiaĵo de homa kapo. Malantaŭ la barilo estis longa malalta konstuaĵo kiu probable estis laboratorio kie estis kreataj ĉi tiuj biologiaj anomalioj. Post plurjaraj supozoj, Etzwane nun sciis de kie venis la roguŝkoj. Viroj kaj virinoj estis dividitaj kaj poste oni kreis okmembrajn grupojn. Al ĉiu grupo oni aljuĝis kaporalon, kiu venis el kadro de spertaj kaptitoj. Al la grupo de Etzwane oni sendis maljunan homon, magran, kun elĉerpita korpo, kun vizaĝo sulkita kiel centjaraĝa arbo. Tamen la ekstera aspekto trompis ĉar li estis forta kaj tre moviĝema. Mi nomas min Poloviĉ, prezentiĝis la maljunulo. La unua leciono kiun vi devas lerni, kiun vi devas enŝovi en vian kapon estas obeemo, tuja kaj absoluta obeemo, ĉar vi ricevos nenian sekvan ŝancon. La sinjoroj decidas. Ili ne punas, ili neniigas.Ni vivas militajn tempojn. Ili militas kontraŭ forta malamiko kaj ili ne povas subteni mildecon kaj pardonemon. Mi diras al vi refoje: ĉiu ordono devas esti plenumita tuj kaj ekzakte, aŭ vi ne vivos ĝis la sekva ordono. Vi vidos en la sekvaj kvar tagoj ke miaj vortoj estas veraj. En la unua monato triono de la novaj alvenintoj ne transvivos. Do, se vi amas vian vivon vi devas tuj plenumi iun ajn ordonon. La reguloj de la koncentrejo estas tute simplaj. Mi estos juĝisto inter la kverelantoj kaj mia juĝo estos definitiva. Vi povas nek kanti nek krii. Vi ne povas kontentigi viajn seksajn bezonojn sen antaŭa permeso. Vi devas teni vin puraj. Malordo ne estos tolerata. Estas du vojoj por la celo. La unua estas fervoro. Tia homo povas fariĝi kaporalo. La dua vojo estas komunikado. Se vi lernas la Grandan Kanton, per tio vi akiros valorajn privilegiojn ĉar nur malmultaj homoj povas kanti kun la kaoj. Ĝi ja estas malfacila. Kiuj provos baldaŭ konsentos kun mi, sed la lukto en la unua linio de la fronto estas multe pli malfacila.

Etzwane diris: Mi havas demandon. Kontraŭ kiu ni devas lukti? Ne faru superfluajn demandojn, diris Poloviĉ impete. Tiu estas kutimo sensenca kaj ĝi montras mankon de ekvilibro. Rigardu min. Mi neniam faris demandojn kaj mi transvivis multajn jarojn sur Kaujo. Mi estis kaptita kiel infano en la distrikto Ŝaŭzade dum la dua sklava razio. Mi vidis kiel estis kreataj la ruĝaj militistoj kaj tiu estis tempo malfacila. Kiom el ni ankoraŭ vivas? Mi povus elkalkuli ĝin sur miaj manoj. Kial ni transvivis? Poloviĉ fiksrigardis la vizaĝojn de siaj lernantoj. Kial ni volis transvivi? La vizaĝo de Poloviĉ montris triumfon: Ĉar ni estas homoj. La destino donacis al ni nur tiun solan vivon kaj ni uzas ĝin laŭ niaj plej bonaj kapabloj. Mi povas al vi konsili ke vi faru same: Uzu ĉi tie viajn plej bonajn kapablojn por sukcesi. Ĉio alia estas sensenca. -Vi avertis min kontraŭ superfluaj demandoj, diris Etzwane. Do, mi volus fari demandon kiu ne estas sensenca: Ekzistas por ni premio? Ekzistas por ni la espero revidi Durdanon kiel liberaj homoj? La voĉo de Poloviĉ fariĝis pli raŭka: Via sola premio estas daŭrigi vivi! Pri espero? Kio estas espero? Sur Durdano estas neniu espero: la morto alvenas tie kiel ankaŭ ĉi tie. Pri libereco? Tion, ĉi tie, vi povas havi tuj. Ĉu vi vidas la montetojn tie? Ili estas malplenaj. La vojo estas libera. Iru kaj vi estos libera. Neniu haltigos vin. Tamen se vi iros estu atentaj: La sola nutraĵo estas herboj kaj vermoj. La sola akvo estas la nebulo. Se vi manĝas el la herboj ŝveliĝos via ventro, kaj por akvo vi vane preĝos. Ĉi tiu estas via libereco. Etzwane ne metis aliajn demandojn. Poloviĉ metis sian mantelon iom pli strikte ĉirkaŭ sian magran korpon: Nun ni manĝos kaj poste ni komencos la trejnadon. Por manĝi la grupo metis sin ĉe longan trogon, kiu entenis varmetan kaĉon en kiu estis pecoj de malmola verdaĵo kaj radikoj. Post la manĝo la grupo faris gimnastikon. Poste oni kondukis ilin al malalta veturilo simila al lacerto. Nia tasko estas surpriza atako, diris Poloviĉ. Ĉi tiuj estas la atakveturiloj. Ili moviĝas sur vibrokusenoj kaj atingas altan rapidecon. Ĉiu viro de la grupo ricevos sian veturilon kaj li devos ĝin zorge flegi.La veturilo estas danĝera kaj valora armilo.-Mi volus meti demandon, diris Etzwane, …sed mi ne estas certa se vi konsideros ĝin superflua aŭ ne. Mi ne volus esti mortigita pro nura scivolemo. Poloviĉ fiksrigardis lin: Scivolemo estas superflua kutimo. Etzwane tenis sian buŝon. Poloviĉ kapjesis kaj turniĝis refoje al la veturiloj: La gvidanto staras ene horizontale kun la brakoj antaŭen. Li rigardas en prizmon, kiu liveras al li larĝigitan vidkampon. Per la brakoj kaj piedoj stiras la veturilon, per la mentono elpafas la torpedojn aŭ elĵetas fajron. Poloviĉ klarigis la uzon de la stiraparatoj kaj poste kondukis ilin al aparato de stir-simulado. Ili ekzercis sin sur ĉi tiu aparato dum tri horoj. Poste estis paŭzo por ripozo kaj sekvis du-hora demonstrado pri metodoj de bontenado kaj konservado kiun ĉiu veturilo postulas de sia posedanto.

La ĉielo mallumiĝis kaj kun la alveno de la vesperiĝo komenciĝis leĝera pluveto. La grupo marŝis al la barakoj. Nun la trogo enhavis dolĉan kaj densan supon, kiun la viroj kulerumis per bovloj. Tiam Poloviĉ demandis: Kiu el vi volas lerni la Grandan Kanton? -Pri kio temas?… Poloviĉ konkludis ke la demando estis permesita: La Granda Kanto rakontas en simbolaj ritmoj kaj sekvencoj la historion de Kaujo. La kaoj interparolas kantante simbolajn temojn kaj vi devas fari la samon per duobla fluto. La lingvo estas logika, fleksebla kaj esprimoriĉa sed ekstreme malfacila por la lernado. -Mi volus lerni la Grandan Kanton diris Etzwane. Poloviĉ donacis al li intensan ridaĉon: Tion mi atendis. Kaj Etzwane alvenis al la konkludo ke li ne ŝatas la ulon Poloviĉ kaj ke tiu sentimento estas reciproka. Se estas tiel li devos reguliĝi. Li devos submeti sin kaj multe labori. Li devos sekvi la programon per evidenta entuziasmo. Poloviĉ ŝajnis diveni la pensojn de Etzvane kaj faris strangan rimarkon: Tiel aŭ tiel mi estos kontenta…La unua tempo pasis sen akcidentoj. La suno aŭ la sunoj restis nevideblaj. La griza malhelo estis malbonefika kaj produkis deprimitecon kaj letargion. La ĉiutaga programo entenis gimnastikon, trejnadon per la militveturiloj kaj aliajn labortaskojn kiel preparadon de manĝaĵo, selektadon de minaĵoj, prilaboradon kaj poluradon de marĉeja ligno ktp. La pureco estis la unua devo. Interaj grupoj purigis la barakojn kaj flegis la pejzaĝon ĉirkaŭ la domoj. Etzwane demandis sin: Ĉu tiu manio por la ordo venas de la asutroj aŭ de la kaoj?… Probable dependas de la kaoj. Ne estas supozeble ke la asutroj ŝanĝis la personecon de la kaoj pli ol tiun de Sarajano de Serŝan aŭ de Jurjin aŭ de Jerd Finnerack aŭ de Hozman Gorĝodoloro. La asutroj determinis la politikon kaj kontrolis la evoluon. Krom tio, ili ŝajnis forteni sin de la vivo kaj de la kutimoj de iliaj rajdestaĵoj. Asutroj estis videblaj ĉie. Duono de la kaoj portis asutron. Veturiloj estis stirataj de ili kaj Poloviĉ parolis terurplene pri la flugveturiloj stirataj de asutroj. Ĉi tiuj funkcioj ŝajnis esti pleba okupado por la asutroj, diris al si Etzwane, kaj ŝajnis demonstri ke la asutroj kiel kaoj, homoj, ahulpoj kaj ĉumpaoj, estis dividitaj en kategoriojn kaj kastojn…Je la fino de ĉiu tago estis horo dediĉita por la higieno, seksaj aktivecoj, kiu okazis sur la planko de kabanego inter la barako de la viroj kaj tiu de la virinoj. Finon de tiuj liberecoj signis la alveno de la vespera pluvo kiu ekfalis ĉiam je la sama horo, tuj post kiam la la lumo forlasis la ĉielon. La sklavoj iris al siaj barakoj kie ili dormis sur amasoj da sekaj muskoj. Kiel informis Poloviĉ, estis neniu gardisto aŭ barilo kiu povus haltigi la sklavojn kiuj dezirus fuĝi en la montojn. Etzwane eksciis ke okazas tre malofte ke iu elektu la liberecon. Ofte tiu fuĝinto neniam estas revidita. Okazis same ofte ke post tri aŭ kvar tagoj de malsatado kaj soifado la fuĝinto revenis kaj reenmetis sin dankeme en la kutiman rutinon. Klaĉaĵo diras ke ankaŭ Poloviĉ unufoje fuĝis en la montojn kaj post lia reveno li fariĝis la plej fervora sklavo de la koncentrejo…

Etzwane vidis kiel du homoj iĝis mortigitaj. La unua estis grasa homo kiu malŝatis gimnastikon kaj provis trompi sian kaporalon. La dua estis Ŝrenka kiu, kiel kutime, improvize perdis la kapon. En ambaŭ kazoj la viktimoj iĝis ligitaj kaj kao bruligis ilin per energiradio. La Granda Kanto de Kaujo fariĝis speciala hobio por Etzwane. Lia instruistino estis Kretzel, obeema maljuna virino kun vizaĝo kiu estis kovrita de cento da sulkoj. Lia pensmaniero estis fenomena. Ŝia estaĵo estis malfermita kaj estis ĉiam preta amuzigi lin per klaĉaĵoj kaj anekdotoj. En siaj lecionoj ŝi uzis aparaton kiu redonis la skrapojn, grakojn kaj trilojn de la Granda Kanto, en ĝia klasika formo. Poste ŝi imitis la tonojn per duopa fluto kaj tradukis en vortojn iliajn signifojn. Ŝi emfazis ke la “Kanto” nur due estas muziko. Unue ĝi estas semantika subteno por la baza komunikado kaj logika pensado de la kaoj. La Kanto konsistas el mil kvarcent strofoj, el kiuj ĉiu aparta havas inter tridek naŭ kaj kvardek sep versojn. Kion vi lernos, diris Kretzel, estas la simpla unua stilo. Lu dua jam uzas supertonojn, trilojn kaj eĥojn. La tria uzas harmoniojn kaj inversigas pasaĵojn por pli bona kompreno. La kvara kombinas la duan stilon kun variadoj kaj plilongigoj de la temo. La kvina klarigas la efektivigon kaj plenumon. Mi konas nur la unuan stilon kaj ankaŭ tiun nur supraĵe. La kaoj uzas kurtigojn, simbolojn, metaforojn, duoblajn kaj trioblajn temojn. Temas pri lingvaĵo tre malsimpla…Kretzel estis multe malpli rigora ol Poloviĉ. Ŝi transdonis ĉion kion ŝi sciis sentime. -La asutroj kantas kaj kapablas kompreni la Kanton? Kretzel movis indiferente siajn ŝultrojn: Kial ĝeni sin pri tio? Vi ja neniam parolos kun tiuj estaĵoj… Sed ili konas la Kanton. Ili scias ĉion kaj ili enkondukis multajn novigojn en Kaujon. Kuraĝigita de la parolemo de la virino Etzwane metis du pliajn demandojn: De kiom da tempo ili estas ĉi tie? Kaj de kie ili venis? -Ĉio ĉi kuŝas en la lastaj sepcent strofoj kiu priskribas la tragedion kiu trafis Kaujon. Ĉi tiu lando, la norda marbordo travivis multajn terurajn batalojn… Sed nun ni devas labori alie la kaoj konsideros nin mallaboremaj… Etzwane preparis por si duoblan fluton, kaj baldaŭ superis sian kontraŭecon al la muzikintervalo de la kaoj, kiun li konsideris nenatura kaj missona. Li ludis la unuan strofon de la Granda Kanto kun tia lerteco ke la maljuna virino estis konsternita. -Via lerteco estas rimarkinda. Sed vi devas ludi tre ekzakte. Miaj maljunaj oreloj bone aŭdas ankoraŭ.Vi inkliniĝas al plibeligoj kaj vi falsigas ludante laŭ la maniero kiu plaĉas al vi. Tio estas falsa. Per tio la Granda Kanto fariĝas nekomprenebla

Seksa aktiveco inter la sklavoj estis kuraĝigata. Tamen la paroj ne povis ĉiam resti kune. Etzwane intervidiĝis kelkfoje kun Runa Salikbranĉo en la alia kampo, kie la virinoj sekvis kurson de militista praktiko, kaj unu tagon, dum la libervola gimnastikado li iris al ŝi. Runa perdis iom el sia senzorgeco kaj senĝena gracio kaj rigardis lin senamikece. Etzwane konsciiĝis ke ŝi ne rekonis lin. -Mi estas Gastel Etzwane, li diris. Ĉu vi rememoras la kampadejon apud la rivero Vuruŝ, kie mi muzikludis kaj vi volis igi min tuŝi vian ĉapon? La vizaĝo de Runa restis senesprima: Kion vi volas? -Seksa trafiko ne estas malpermesita. Se vi volas, mi povas diri al la kaporalo ke ni…Ŝi interrompis lin per manmovo: Sed mi ne volas. Ĉu vi pensas ke mi povus porti al mondo infanon en ĉi tiu infero? Iru kaj praktikadu kun maljuna virino kaj metu neniun povran infanon sur ĉi tiun mondon. Etzwane provis konvinki ŝin sed ŝia vizaĝo fariĝis eĉ pli dura. Fine li turniĝis kaj foriris. Li revenis senkuraĝigite al siaj gimnastikaj ekzercoj… La tempo forpasis kun nekredebla monotonio. Ĝi ŝajnis pasi ĉi tie pli malrapide. Laŭ lia takso la tago ĉi tie estis kvar aŭ kvin horojn pli longa ol en Ŝant. Ĉi tiu situacio ĝenis lian naturan vivritmon kaj igis lin, foje grumblema foje iritebla. Li lernis la unuajn dekdu strofojn de la Granda Kanto, tiel la melodion samkiel la signifon al ĝi kunligitan. Li komencis praktiki la bazan komunikadon. Li elektis pasaĵojn kaj alligis al ili novajn pasaĵojn. Lia progreso estis bremsata per lia preskaŭ nekontrolebla tendenco muzikludi variigante notojn kaj frazojn kvazaŭ ĝi estus lia persona kreaĵo, rapidigante aŭ malrapidigante la ritmon, enmetante plibeligojn kaj trilojn, ĝis kiam la maljuna Kretzel terurite levis la manojn kaj kriis: La sekvenco iras tiel kaj nur tiel; ŝi demonstris en praktiko: Ne pli kaj ne malpli. Ĉi tiu strofo redonas la bildon pri vana serĉo de kraboj en la matena pluvo ĉe la rando de la marĉejo. Se vi enportas kaj aldonas kaprice elementojn de aliaj strofoj vi nur kreas konfuzon de ideoj. Ĉiu muziknoto devas esti sonata ekzakte. Oni devas blovi nek tro forte nek tro malforte. Alie vi sonas sensencaĵon! Etzwane devigis siajn fingrojn kaj ludis la la temojn kiel Kretzel montris al li.. Bone! kriis ŝi: Nun ni turniĝas al la sekvanta strofo, en kiu, proto-ka, Hisno, trairante la ŝlimebenaĵon estis ĝenata de zumantaj insektoj…Etzwane sentis sin en la kompanio de Kretzel multe pli bone ol kiam li devis aŭdi la bagatelemajn riproĉojn de Poloviĉ. Se ŝi konsentus, li pasus volonte tutan sian tempon per la laboro pri la Granda Kanto. -Tiom da fervoro estus energio malŝparita. Mi konas la strofojn. Mi kapablas ilin kanti, en certa mezuro, en la unua stilo. Pli ol tion mi ne povas instrui al vi. Se vi fariĝus centjarulo vi eble povus leviĝi ĝis la dua stilo. Tamen vi neniam konos la veran senton, ĉar vi ne estas kao. Kaj tiam estas ankaŭ la tria, kvara, kvina stilo kaj la kurtigoj kaj aliaj formoj, la konverĝaj kaj la diverĝaj harmonioj, la antiakordoj, la pauzoj, la fajfoj kaj la malrapidigoj. La vivo estas tro mallonga, kial oni devus trolaciĝi? Malgraŭ tio Etzwane decidis lerni per sia tuta forto. Kion pli bonan li povus fari per sia tempo? Li trovis la maljunan Poloviĉ ĉiutage pli kaj pli malafabla kaj lia sola rifuĝejo estis Kretzel, aŭ la libereco en la montoj. Laŭ la informoj de Poloviĉ la sovaĝejo ofertis nek manĝaĵon nek akvon, kaj Kretzel havis la saman opinion. Lia plej bona ŝanco por eskapi de Poloviĉ estis la Granda Kanto.

Kio okazis al Ifness? Al tiu nomo Etzwane pensis malofte. Lia antaŭa vivo fariĝis nebula. Ĝi malproksimiĝis kaj perdis ĉiam pli kaj pli siajn konturojn laŭ la paso de la tagoj. Ĝi fariĝis pli kaj pli sonĝo kiu iom post iom paliĝas. Pli aŭ malpli frue Ifness aperos. Pli aŭ malpli frue la saviĝo alvenos. Tion li jam ripetis tro multfoje. Sed tiu koncepto fariĝis tagposttage pli kaj pli abstrakta…Unu posttagmezon Kretzel havis nenian emon por labori. Ŝi lamentis pri ŝia enflamiĝinta palato kaj ĵetis la fluton sur etaĝeron. Ja oni devus min mortigi. Por kio mi estas utila? Mi estas tro maljuna por lukti. Mi konas la Kanton, sekve oni malfruigis mian mortigon. Por mi estas egale. Miaj ostoj ne kuŝos en la tero de Durdano. Vi estas ankoraŭ juna. Vi havas esperojn. Tamen unu espero post la alia malaperos kaj tiam restos nur la nuda fakto de la vivo. Tiam vi malkovros la transcendentan valoron de la vivo. Ni transvivis multajn eventojn. Ni lasis terurajn tempojn malantaŭ ni. Kiam mi estis juna oni bredis ĉi tie la kupromilitistojn kaj oni instruis al ili prisemi homajn virinojn. Al kio ĝi utilis, mi ne scias. -Sed mi scias tion, diris Etzwane. La roguŝkoj estis senditaj al Durdano. Ili detruis Ŝant-on kaj plurajn grandajn teritoriojn en Karaz. Ĉu tio ne estas stranga? La asutroj detruis homojn en Durdano kaj samtempe ili kaptis aliajn por enĵeti ilin kiel sklavbatalantojn kontraŭ siaj malamikoj. -Tio estis nur eksperimento, diris Kretzel saĝe. La ruĝaj militistoj fiaskis kaj nun ili kreas alian armilon por ilia milito. Ŝi rigardis ĉirkaŭen: Prenu vian fluton kaj ludu la Kanton. Poloviĉ atendas nur maldiligentecon. Estu atenta al Poloviĉ! Li estas terura, li mortigas volonte. Ŝi prenis sian instrumenton. Ho, mia povra doloranta palato!… Ĉi tiu estas la dek naŭa strofo. Sah kaj Ajanu bezonas raho-fibrojn por fari ŝnurojn kaj ili elterigis koralnuksojn perhelpe de bastonoj el nigroligno. Laŭkutime oni rekonas la temon nigroligno kaj rahofibro per kruda skraptono. Sed vi devas ludi la vibradon tre pure per la malgranda fingro, alie vi trafos la temon vizito al iu loko, el kiu oni povas vidi en malproksimeco la marĉon. Temas pri strofo 9635. Etzwane ludis la fluton dum li rigardis al Poloviĉ el la okulanguloj. La maljunulo aŭskultis dum momento, ĵetis nesondeblan rigardon al Etzwane kaj poste iris laŭ sia vojo… En la gimnastikejo Poloviĉ eksplodis improvize: Rapide! rapide! Ĉu vi malamas tiom la korpajn ekzercojn ke vi eĉ ne kapablas atingi la grundon per la mano? Ne timu, mi atentos al vi kaj via vivo estos delikata kiel kokono de tineo! Kial vi nun staras tie kiel fosto? -Mi atendas novan ordonon Kaporalo Poloviĉ.-Via tipo estas la plej malbona; vi estas ĉiam preta kun nova, glata respondo sur la lango, kiu apenaŭ ne estas ofendo. Vi ne faru venkosonĝojn mia kanto-virtuozo, vi ne fuĝos vian destinon. Tion mi garantias al vi! Do, cent altajn saltojn por via sano. Rapide elegante kaj kun bela saltleviĝo de la kalkanoj. Li obeis la ordonon trankvile, mezurite kaj sinrege kvankam ne facile. Poloviĉ rigardis lin kolere, sed povis diri nenion kontraŭ lia engaĝiĝo. Fine li turniĝis kaj foriris

Etzwane revenis en la malgrandan buroon de Kretzel ridante kaj ekzercis la dek naŭ strofojn kiujn li jam regis, kaj lernis krome per la magnetofono la melodiojn de la strofoj dudek kaj dudek unu. Li intencis enkapigi poste la semantikan signifon de tiuj strofoj. Etzwane estis prudenta kun Poloviĉ sed tiu ne konis batalpaŭzon. Etzvane estis baldaŭ je la fino de sia pacienco kaj decidis entrepreni ion. Tamen ia sesa senso ŝajnis gvidi Poloviĉ-on. Li diris: Dekduo da homoj provis trompi min. Nun vi provu diveni tri foje: kie nun ili kuŝas?… En granda truo. Mi konas trukojn pri kiuj vi ankoraŭ neniam aŭdis. Mi atendas nur ĝis la unua malobeo, tiam vi ekscios kiel malsaĝa estas via orgojlo sur ĉi tiu trista mondo…Al Etzwane restis nenia alia ebleco ol la simulado. Li diris ĝentile: Mi bedaŭras kaporalo Poloviĉ se mi ne kondutis bone. Mi ne volas ŝajni malplezura. Krom tio, ne estas necese ke mi substreku ke mi ne estas volontule ĉi tie. -Vi malŝparigas mian tempon per viaj ŝercoj! Kriis Poloviĉ. Mi ne plu volas aŭdi pri tio! Li forpiedumis kaj Etzwane prepariĝis por ekzercadi je la Granda Kanto. Kretzel miris pri la manko de fervoro ĉe Etzwane, kaj li klarigis ke Poloviĉ celprenis lian vivon. Krezel ridis per strida voĉo: Eta karierista maliculaĉo; li valoras malpli ol ahulpha furzo. Li nenion faros al vi ĉar li timas esti forviŝita per mensogo. Ĉu vi konsideras la kaojn malsaĝaj?… Venu mi instruas al vi la strofon 2023, en kiu la lignotranĉistoj mortigas ŝtonrulanton ĉar li detruis ilian muskon. Sufiĉas ke vi ludu nur la dekunuan verson, tuj post kiam Poloviĉ levos sian malgrandan fingron. Kaj eĉ pli bone. Diru al maljuna Poloviĉ ke vi estas studanta la strofojn de la Aperta Ekzameno, kaj vi konsideras lian sintenon nepravigebla. Al laboro! Poloviĉ valoras malpli ol furzo de amblatoro…Gastel Etzwane, diris Poloviĉ dum la matena gimnastiko: vi moviĝas per la svelteco de graveda baleno. Mi ne povas akcepti ĉi tiujn genufleksojn. Ĉu via bone konata muzika virtuozeco forrabis vian kapablon por koncentriĝi? Respondu! Mi taksas vian silenton kiel senhonteco. Kiom longe mi devas ankoraŭ toleri viajn impertinentaĵojn? -Ne longe, diris Etzwane. Tie iras gardisto. Voku lin. Hazarde mi havas mian fluton kun mi, kaj mi ludos la strofojn de la Aperta Ekzameno kaj li faros justecon. En la okuloj de Poloviĉ aperis ruĝa lumeto. Li malfermis lante sian buŝon kaj poste improvize li fermis ĝin. Li turniĝis kaj prepariĝis voki la kaon. Li ŝajnis retiri sin per streĉa sindevigo: Al kio ĝi servus? Li portus vin kaj duonon de ĉi tiuj malkapablaj kretenoj en la truegon, kaj kion mi gajnos el tio? Mi devus rekomenci ĉion per alia nova grupo. Ni malŝparas nur tempon. Daŭrigu la ekzercojn!

Poloviĉ, de nun, parolis nekutime pripenseme kaj evitis la rigardon de Etzwane. Kretzel demandis: Kiel statas la aferoj kun Poloviĉ? -Li estas kvazaŭ ŝanĝita, diris Etzwane. Nenia prediko plu. Malaperis ankaŭ liaj krizoj. Li estas nun tiel timida kiel akrido en la herbejo kaj liaj gimnastikaj ekzercadoj fariĝis preskaŭ plezuro. Kretzel ne respondis kaj Etzwane reprenis en la manon sian fluton. Li vidis gliti malsupren larmon sur ŝia sulkita vizaĝo. -Ĉu okazis io malbona? Kretzel viŝis sian vizaĝon: Mi neniam pensas al mia hejmo, mi estus jam delonge mortinta se mi havus nostalgion por mia hejmlando. Tamen unu vorto vekis memorojn kaj igis ilin renaskiĝi. Kaj mi pensis al la herbejoj ĉirkaŭ la marĉejlago Elŝuko, kie mia familio havis terkulturan bienon. La herbo estis alta kaj kiel malgranda knabino mi faris longajn tunelojn en la herbo, kie mi surprizis surnestajn birdojn…Unu tagon mi konstruis longan tunelon kaj kiam mi volis eliri el ĝi, mi rigardis en la vizaĝon de Molsk, la homĉasisto. Li forportis min en sako kaj mi neniam revidis mian vilaĝon Elŝuko…Mia vivo estas baldaŭ finiĝonta. Miaj ostoj miksiĝos kun ĉi tiu acida, nigra tero kvankam mi multe pli volonte mortus hejme sub la lumo de niaj sunoj. Etzwane blovis kelkaj pripensigajn melodiojn per la fluto: Estis jam multaj sklavoj ĉi tie kiam vi alvenis? Ni apartenis al la unuaj. Oni uzis nin por bredi la roguŝkojn. Ili estas el nia semo. Mi evitis la plej malbonan ĉar mi lernis la Kanton. Tamen, intertempe ĉiuj mortis, escepte kelkajn. Ankaŭ la maljuna Poloviĉ preskaŭ mortis. -Kaj en ĉiuj ĉi jaroj neniu fuĝis? -Fuĝi? Kien, do? Ĉi tiu mondo estas prizono el kiu ne eblas fuĝi. Foje mi kontentus kaŭzi grandan damaĝon, se mi estus povinta. Kretzel skuis indiferente siajn ŝultrojn. Por tio iam mi havis emon, sed nun?…Mi jam tro ofte ludis la Grandan Kanton. Mi jam preskaŭ fariĝis kao…Etzwane rememoris pri evento en Ŝagfo kiam la kao neniigis la asutron de Hozman gorĝodoloro…Kio senbridigis tian perforton? Se ĉiuj kaoj sentus la saman impulson, baldaŭ ekzistus neniu asutro. Etzwane rekonis kiel malmulte envere li sciis pri la kaoj, pri ilia vivo, pri ilia interna realeco. Li pridemandis al Kretzel, kiu tuj reagis kolere kaj konsilis al li koncentriĝi al la Granda Kanto. Etzwane diris: Mi konas nun dudek du strofojn. Mi devas lerni ankoraŭ 1378.Mi estos jam maljuna homo kiam miaj demandoj estos respondataj. -Kaj mi estos mortinta, respondis Krezel akre: Do, atenton al la fluto. Ne forgesu la duoblan trilon ĉe la fino de la dua sekvenco. Ĉi tio estas kutima esprimo kaj signifas vehementan eldiron. La kaoj estas kuraĝa kaj senespera popolo. Ilia historio estas aro da tragediaj kontraŭdiroj kaj la duoblaj triloj esprimas ĉi tiun animstaton, kiel postulo adresita al la destino

Poloviĉ la sovaĝa maljuna batalanto surprize rapide fariĝis ulo morna kaj introversa, kiu apenaŭ okupiĝis plu pri la militekzercoj. La tensio, kaŭzata de lia pli frua antagonismo, malaperis. La gimnastikaj ekzercoj fariĝis oscede enuaj…Ĉi tiu nova animstato de Etzwane kontaĝis ĉiujn aspektoj de lia ekzistado. Li komencis senti specon de distanciĝo de si mem. Li sentis kvazaŭ li vivus sur diversaj ebenoj, sur tiu interna kaj sur tiu eksterna. La sua menso ŝajnis retiriĝi en subjektivan punkton en la mezo kaj observi sen interesiĝo aŭ partopreno la aktivecojn de sia korpo…Kio estis ĉi tiu Granda Kanto? Etzwane vizitis ĉiutage la maljunan virinon. Li ludis strofojn post strofoj kaj lernis iliajn signifojn, sed la projekto havis tiel enormajn dimensiojn ke al li ŝajnis sensence daŭrigi.Li povus lerni 1400 strofojn kaj diveni “la dua Kretzel”…Etzwane komencis perdi el sia fervoro kaj komencis koleriĝi kontraŭ sia pasiveco. Mi venkis la roguŝkojn ĉar mi engaĝis mian energion kaj mian intelekton. Mi ne kapitulacis. Mi nun devas engaĝi la saman energion por devigi la destinon akcepti miajn kondiĉojn… Tiujn pensojn li ripetadis al si foje kaj refoje kaj spirite refreŝiĝinta li komencis projekti ribelojn, sabotadojn, partizanmiliton, agojn kun kaptado de ostaĝoj, konkeron de la bronza diskoŝipo kiu staris ĉe marĝeno de la koncentrejo. Li rompis sian kapon por eltrovi manieron per kiu li povus kontaktiĝi kun Ifness. Tamen ĉiu lia plano fiaskis ĉe la sama punkto: ili ne estis realigeblaj. Frustraciita li pensis fondi grupeton de samepensantaj homoj sed li renkontis senkuraĝigan mankon de preteco por la ago. Li trovis nur unu homon. Temas pri magra, malsocietema homo el Saprovno distrikto, kiu nomiĝis Ŝapan. La nomo de Ŝapan devenas de herbo kreskanta sur Durdano kun delikataj branĉoj kaj spinoj je formo de hokoj. Ŝapan ŝajnis interesiĝi pri lia projekto kaj Etzwane jam kredis ke li trovis kunlaboranton. Sed tute hazarde, unu tagon Kretzel nomis la viron kiel la plej konatan denuncanton de la koncentrejo.- Li jam sendis al morto plurajn dekduojn da homoj. Li puŝis ilin al neleĝaj agoj kaj poste denuncis ilin ĉe la kaoj. Mi eĉ ne scias kial li faris tion se ne pro perversa ĝojo, ĉar li profitis nenion el sia fiago. Etzwane unue estis kolerega kontraŭ tiu homo kaj poste li estis kolera kun si mem pro sia trokredemo, fine li falis en apation. Ŝapan deziregis fari novajn planojn sed Etzwane kaŝis sin malantaŭ perplekseco kaj necerteco…

Gongbatado vekis la sklavojn dum malhelo kaj humideco kuŝis ankoraŭ peze sur la kampadejo. Ekaŭdiĝis flutosonoj kaj hastaj paŝoj. Evidente okazis ia katastrofo. El la senforma kupolo de la garaĝo eksonis alarmsono ondiĝanta intermite kiam supren, kiam malsupren, kio signifis ĝeneralan alarmon. La sklavoj vestiĝis haste, rapidis eksteren kaj ili konstatis ke en la korto por ekzercado alteriĝis transportŝipo. El la ŝipo elvenis haste dekduo da kaoj kun asutroj sur la nuko. Etzwane sentis nervozecon en la aero. Aŭdiĝis sur la korto la melodia lingvo de la kaoj, en la baza unua stilo. Eksonis denove la sono de alarmsireno supren kaj malsupren ondiĝanta. La kaporaloj hastis tien kaj reen kaj ordigis siajn grupojn. Kiuj estis trejnitaj por la armiloj estis gvidataj en la transportŝipon, en longan malhelan ŝipkelon. La planko estis malpura. En la varma aero ĉirkaŭis repuŝa malbonodoro. La sklavoj staris kunpremitaj unu kontraŭ la alia, ŝultro ĉe ŝultro kaj la odoro de la ŝvitantaj korpoj kaŭzis naŭzon. La ŝipo skuiĝis kaj ekmoviĝis. La sklavoj ekkaptis la tenilojn aŭ ili apogiĝis al la muroj aŭ unu al la alia. Por fali ne restis loko. Kelkaj sentis sin malbone, iuj eĉ vomis. Aliaj kriis pro kolero aŭ paniko. Ili estis silentigitaj per bastonbatoj. La ŝipo flugis ĉirkaŭ du horojn kaj tiam ĝi algrundiĝis per forta skuiĝo. La maŝinoj silentiĝis. Nun la freŝa aero estis proksima kaj la sklavoj komencis perdi la paciencon. Ili batadis kontraŭ la muroj kaj kriis: Eksteren! For! For!…!La lukoj malfermiĝis kaj enlasis malvarman aeron. La sklavoj senintence malantaŭeniĝis. Voĉo vokis: Ĉiuj eksteren, en laŭordaj vicoj! La danĝero estas proksima… La sklavoj eliris en la mallumon per entiritaj kapoj. Rekte antaŭe vidiĝis malforta lumo. Voĉo kriis: Marŝu rekte al la lumo! Iru en unuopa vico! Estas malpermesite deflankiĝi! La sklavoj senvole ekmoviĝis kaj marŝis sur spongeca surfaco rekte al la lumo. La vento blovis kontraŭ ili kaj ĵetis malvarman pluveton en ilian vizaĝon. Al Etzwane ĉio ĉi ŝajnis inkubo el kiu li devus tuj vekiĝi. La grupo haltis antaŭ malalta konstruaĵo. Post du minutoj ili ekiris refoje. Ili malsupreniris sur ramplo kiu kondukis ilin en grandan subteran ĉambron, kiu estis malforte lumigita. La sklavmilitistoj kunŝoviĝis tremantaj kaj malsekaj. En la alia fino de la salono ekaŭdiĝis melodia voĉo de kao. La estaĵo supreniris podion sekvata de maljuna kurva homo kiu havis nekutime longajn brakojn kaj krurojn. La kao blovis kelkaj flutsonojn laŭ la unua stilo kaj la maljunulo diris: Mi tradukas al vi la signifon: La malamiko venis per spacveturilo. Ĝi instalis siajn fortikaĵojn kaj volas refoje konkeri Kaujon. La saĝaj helpantoj mortigos ilin. Li haltis dum momento por aŭskulti la kaon, kaj Etzwane demandis sin: kiuj estas ĉi tiuj saĝaj helpantoj? La asutroj?

La maljunulo daŭrigis: La kaoj luktos kaj vi luktos kune kun la kaoj, kiuj estas viaj sinjoroj. Tiel vi eniros en la Grandan Kanton. La maljunulo aŭskultis sed la kao havis nenion por diri. La maljunulo daŭrigis per propra iniciato: Nun rigardu ĉirkaŭen. Rigardu en la vizaĝon de via najbaro ĉar malbonaj eventoj estas alvenantaj, kaj kelkaj el ni ne ĝisvivos la matenon. Kaj la mortintojn kiel oni memoros? Ne laŭnome aŭ laŭvizaĝe sed laŭkuraĝe. Nova strofo de la Granda Kanto raportos kiel ili envagoniĝis kaj hastis sur la malhela ebeno por kontraŭstari la malamikon en iliaj lacerto-ĉaroj. La kao reprenis la parolon, la maljunulo aŭskultis kaj tradukis: La taktiko estas simpla. En la lacerto-veturiloj vi estu sennomaj neniigantoj, la esenco mem de nia malespero. La kontraŭuloj devas timi vin. Kio al vi restas se ne la sovaĝa lukto? Kiam vi ekiros vi vojaĝos nur rekte antaŭen. La malamiko tenas okupita la nordan marĉejon. Iliaj fortikaĵoj kontrolas la ĉielon. Ni atakos surtere…Kiu estas ĉi tiu malamiko, kriis Etzwane en la mallumo. Ili estas homoj kiel ni? Homoj devos mortigi aliajn homojn por la asutroj? La maljunulo altigis la kapon. La kao diris ion. La maljunulo ludis kelkajn sekvencojn sur sia duobla fluto kaj poste li ekparolis al la militistoj: Mi ne scias, do metu nenian demandon. Mi ne povas respondi al vi. Malamiko estas malamiko, kian ajn formon ĝi prenas. Mi diras al vi: Bonŝancon al ĉiuj! Estas malbone morti tiel malproksime de Durdano sed se ni devas morti kial ne en kuraĝa lukto? Raŭka voĉo kriis moke: Jes, ni mortos kuraĝe kaj vi maljuna zumturbo povos trankviligi la kaojn ke ili ne portis nin ĉi tien vane…Je la fino de la salono ekflamis lumo. Sekvu la lumon! Antaŭen! La viroj ekmoviĝis refoje. La unuaj retropaŝis. Neniu deziris esti la unua. La kao flutis. La maljunulo kriis: En la trairejon! Vi iru tien kie lumas la lampo. La homoj marŝis tra blanke farbita tunelo kaj tra mallarĝa pordo ĉe la fino, kie laŭvice ĉiu el ili estis tenata de du kaoj dum la tria ŝovis tubeton en la buŝon enfluigante tien pikan fluidaĵon. Tusante, blasfemante kaj kraĉante la homoj ŝanceliĝadis kaj alvenis al asfaltita korto, kie ĉirkaŭprenis ilin humida griza lumo de la aŭroro. Dekstre kaj maldekstre staris en vicoj lacertosimilaj atakveturiloj. La viroj hezitadis sed ilia kaporalo ŝovis ilin ĉiujn en la respektivan veturilon. Enĉariĝu! Diris Poloviĉ mallaŭte. La torpedokanonoj estas ŝarĝitaj. Pafu al la bastionoj! Neniigu la malamikon! Etzwane enŝoviĝis en sian ĉaron. Horizontala pordo knalis super lia kapo.

Li tuŝis la pedalon kaj la veturilo ekbruis kaj susuris kaj glitis super la asfaltita korto kaj poste sur la erikejo rekte al la montetoj. La atakveturiloj estis rafinite konstruitaj. Ili estis danĝeraj armiloj, apenaŭ 60 centimetrojn altaj, elastaj kaj facile uzeblaj. Ili kuŝis preskaŭ surgrunde kaj estis kapablaj superi la malebenaĵojn de la tereno. En la malantaŭa parto troviĝis la akumulatoroj por la energio. Etzwane havis neniun ideon pri la veturkapablo de la atakĉaroj ĉar ili provis tiujn tre malofte sur la kampo de la ekzercado. Tri torpedokanonoj montris rekte antaŭen. Sur la malantaŭa parto troviĝis plata energikanono instalita sur turnebligilo. La ĉaroj moviĝis sur aerkusenoj kaj en favoraj kondiĉoj ili moviĝis per fulma rapideco…. Etzwane ekiris norden. Li superis deklivon kovritan de velursimila nigra musko. Ĉirkaŭ li rapidis kiel sago aliaj lacertoĉaroj, kelkaj antaŭe aliaj malantaŭe. La drogo komencis montri sian efikon. Etzwane sentis sin preskaŭ ĉiopova. Li sentis sin forta kaj nevundebla. Li atingis la selon de la monteto kaj retiris sian piedon de la pedalo sed la veturilo ne reagis. Ne gravas, diris lia drogita menso. Per plena rapideco antaŭen!…Oni trompis lin.Ĉi tiu ekkonscio korodis la impetan ĝojon kiun donacis al li la drogo. Improvize li eksentis fortan koleron. Ne sufiĉis ke oni sendis lin kontraŭ nekonata malamiko sed ili volis esti certaj ke li hastos en la morton per plena rapideco. Antaŭ li malfermiĝis larĝa valo. Je la distanco de ĉirkaŭ tri kilometroj, li vidis lageton ĉe kies proksimeco li vidis tri nigrajn kosmoŝipojn. La lageto kaj la kosmoŝipoj estis ĉirkaŭitaj de dudeko da deprimitaj nigraj konusoj. Evidente temis pri la fortikaĵoj kiujn ili devus ataki. La cent kvardek lacertegoj rulis antaŭen kaj neniu el ili povis halti. Unu el la lacertomobiloj antaŭ Etzwane turniĝis per larĝa ĉirkaŭveturo kaj ekkuris en la direkton de kie ĝi venis kaj la viro gestumis ion kaj montris antaŭen. En lia kolero Etzwane bezonis nenian alian kuraĝigon. Ankaŭ li turnis sian veturilon kaj iris en la direkton de la militbazo, de kie ili venis. Etzwane gestis kaj kriis per sovaĝa ĝojo tra la aeruma aperturo. La lacertomobiloj sekvis, unu post la alia, lian ekzemplon. Ili inversigis sian veturdirekton. Super ili sur la kresto de la monteto staris kvar moveblaj fortifikaĵoj kun observantoj. Ĉi tiuj fortifikaĵoj nun glitis malsupren kaj signalis per intermitaj ruĝaj lumoj. Etzwane celis unu el ili, pafis kaj unu el la fortifikaĵoj saltis en la aeron kiel saltanta fiŝo kaj krakante alteriĝis sur unu flankon.La aliaj fuortoj komencis pafi kaj tri lacertomobiloj tuj fandiĝis. Preskaŭ samtempe la fortifikaĵoj estis trafitaj kaj neniigitaj. El du vrakoj elrampis kaoj kaj kuris per grandaj paŝoj sur la erikejo. La militĉaroj sekvis ilin, ĉirkaŭis ilin kaj surtretis ilin.

Etzwane svingis la brakon kaj kriis tra la aerum-aperturo: Al la bazo! Al la Bazo! La lacertomobiloj pasis la kreston. De malsupre oni pafis ruĝajn radiojn. Disiĝu!, kriis Etzwane. Li signis per la mano sed neniu atentis lin. Li celis per la torpedokanono kaj pafis. Unu el la fortifikaĵoj ekflamis kaj saltis en aeron. La restantaj fortifikaĵoj pafis energiradiojn supren, kiuj apenaŭ tuŝis la lacertomobilojn tuj fandigis ilin, sed aliaj torpedoj trafis la celon. Post kvin sekundoj duono de la lacertomobiloj estis detruitaj, tamen la armiloj silentis kaj la restintaj ĉaroj kuris libere al la militbazo. Kelkaj elpafis siajn restintajn torpedojn kaj la la subtera garaĝo eksaltis en la aeron kune kun la tuta monteto. Herbo, cemento, disŝiritaj korpoj, pecoj de diversaj aparatoj estis ĵetitaj en la aeron kaj poste ili iom post iom pluvadis malsupren. La bazo fariĝis granda kratero. Nun la problemo estis kiel haltigi la veturilojn. Etzwane provis movi la kontrolilojn sed senrezulte. Li altigis la levpordon por atingi al la akumulatoro kaj elŝaltis ĝin de ekstere. La motoro mutiĝis kaj la ĉaro haltis. Li elsaltis kaj staris sur la nigra musko de la erikejo. Se nun li estus mortigita li havus feliĉan morton: Ni estas liberaj! li kriis. Ni estas liberaj! La aliaj viroj haltigis ilian ĉaron kiel Etzwane kaj descendis. El cent kvardek militĉaroj restis nur sepdek ses. La efiko de la drogoj ankoraŭ ne forpasis. La vizaĝoj estis ruĝaj pro la emocio, la okuloj brilis kaj la personeco de la viroj ŝajnis esti pli koncentrita, pli esprimiva ol antaŭe. La Durdananoj ridis, batis per la piedoj kaj rakontis siajn aventurojn. Fine ni estas liberaj. Nia vivo nun valoras pli ol vivo de sklavo…Do ek al la montetoj! Ili sekvu nin se ili kuraĝas…Kaj la manĝaĵo? Kompreneble troveblas manĝaĵo. Ni forprenas ĝin de la kaoj…Damne!… Ili ne akceptos nian triumfon. Ili venos malsupren el la ĉielo por disŝiri nin…Etzwane enŝaltiĝis: Momenton! Aŭskultu min! Trans la monteto staras la nigraj kosmoŝipoj. La ŝipanaro probable estas homoj kiel ni, de iu nekonata mondo. Kial ni ne iru tien por saluti ilin kiel amikojn kaj fidi ilian amikecon? Ni havas nenion por perdi. Dika homo kun nigra barbo, kiun Etzwane konis nur laŭnome, Korbo, demandis: De kie vi scias ke tiuj estas homoj sur la bordo de la nigraj ŝipoj? -Mi vidis eksplodi identan ŝipon el kiu elĵetiĝis homaj korpoj. Ĉiel ajn ni devas tie ĉirkaurigardi. Ni havas nenion por perdi. -Bone, diris Korbo.-Jen alia afero, diris Etzwane: Estas grave ke ni prezentiĝu kiel grupo ne kiel bando de sovaĝuloj. Ni bezonas gvidanton kiu kunordigas niajn agojn. Kion pri Korbo?…Korbo! Ĉu vi volas esti nia gvidanto? Korbo karesis sian barbon. Neee … Ne mi. Vi rekonis la neceson kaj vi estas taŭga por tio. Kiu vi estas? -Mi estas Gastel Etzwane kaj mi akceptas la respondecon se neniu estas kontraŭa. Neniu parolis.

Bone, diris Etzwane: Antaŭ ĉio ni devas ripari niajn veturilojn por povi manovri normale. -Ĉu ni bezonas la militĉarojn? Diris malafable maljuna homo. Lia nomo estis Sul kaj estis konata kiel disputemulo: Kial ni ne iras piede kaj ne forlasas ĉi tiujn damnitajn kestojn? Mi ne plu deziras tuŝi ilin. -Estus malsaĝe, diris Etzwane. Eble ni devas vojaĝi longan vojon ĝis kiam ni trovos manĝaĵon, kontraŭdiris Etzwane. Ni ne konas la landon. La vojo povas esti longa milojn da mejloj. Kun la veturiloj ni havas pli grandan ŝancon de transvivo. Krome, la ĉaroj estas ekipitaj per armiloj. Kun la militĉaroj ni estas danĝeraj batalantoj kaj ne bando de senhelpaj malsatiĝintaj fuĝantoj. -Ĝuste, diris Korbo. Se ni alvenos al la plej malbono, pri kio ne estas duboj, ni zorgos ke la aliaj ne forgesu nin tro rapide. Mi transdonos al ili memorfolieton per kiu ili povu aldoni alian strofon al ilia Granda Kanto…La maŝin-kamuflaĵoj estis levitaj, kaj la blokiloj de la rapidumpedaloj estis forigitaj. Etzwane levis la manon: Aŭskultu! ĉu vi aŭdas? De trans la monteto ekaŭdiĝis mallaŭta ululado ondiĝanta supren kaj malsupren, bruo nekutima kiu alarmigis la virojn. Ĝi estas signalo. Probable temas pri atentigo. Ili scias ke ni estas ĉi tie kaj ili atendas nin.Ĉiukaze ni nun ekiras. Mi vojaĝos ĉe la pinto de la trupo. Ni haltos sur la kresto de la altaĵo. Li enpaŝis sian veturilon tiris sur sin la pordeton kaj ekiris. La ĉaroj glitis kiel hordo da gigantaj lacertoj sur la malhela musko. La pendio de la monteto leviĝis kaj poste ĝi ebeniĝis. La ĉaroj haltis kaj la viroj descendis. Antaŭ ili etendiĝis la valo kun la lago, la kosmoŝipoj kaj la bastionoj ĉirkaŭ ili. Ĉe la bordo de la lago laboris dudeko da homoj. La distanco estis tro granda por rekoni la celon de ilia agado, tamen iliaj movoj havis ion nervozan. Etzwane fariĝis maltrakvila. Li sentis ke io estas okazonta. De la kosmoŝipoj aŭdiĝis refoje la alarmsono. La homoj ĉe la lago turniĝis kaj kelkajn sekundojn ili restis senmovaj kaj poste ili ekkuris al la ŝipoj. Korba improvize donis voĉon al sia perplekseco. Li montris al sudo kie vidiĝis dampite kelkaj grandaj montoj. Malantaŭ tiuj montoj aperis tri kupraj diskoŝipoj. La unuaj du estis de normala grandeco. La tria estis grandega. Ĝi leviĝis super la horizonto kiel kupra luno. La du malgrandaj ekpafis per minacema precizeco al la nigraj ŝipoj. La granda ŝipo proksimiĝis pli malrapide kaj malalte. La konusformaj bastionoj ĉirkaŭ la lago komencis pafi krakantajn blankajn fulmojn, kiuj koncentriĝis sur unu el la malgrandaj ŝipoj. Ĉi lasta kovriĝis per blua brilo, flugis kiel sago al la ĉielo kaj poste ne plu estis videbla.La dua direktis purpuran energiradion al unu el la du nigraj ŝipoj. La bastionoj pafis aliajn fulmojn senrezulte. La nigra ŝipo fariĝis ruĝa poste blanka kaj tuj poste defalis kiel fandiĝinta metalmaso. La bronzkoloraj diskoj malaperis fulmorapide malantaŭ monteton, ŝajne nedamaĝitaj. La granda diskoŝipo alteriĝis en la proksimeco sur la erikejon.

Lukoj malfermiĝis kaj ramploj descendis. Elveturis lacertoĉaroj: dudek, kvardek, sesdek, cent…Ili glitis preskaŭ nevideble al la bastionoj kiel nigraj sagoj sur la malhela erikejo . La bastionoj alproksimiĝis al la ŝipoj por defendi ilin. La lacertoĉaroj kuris malsupren sur la pendio de malhela musko kaj atingis la pafdistancon. La bastionoj pafis blankajn fulmojn kaj la unuaj militĉaroj estis detruitaj kaj ĵetitaj en la aeron. Tamen la sekvantaj elpafis siajn torpedojn kaj unu fortikaĵo post la alia saltis en la aeron. La lacertegoj nun pafis siajn torpedojn kontraŭ la nigraj ŝipoj, sed sensukcese. Kie ili trafis aperis nur ruĝaj lumpunktoj. La du diskoŝipoj, la granda kaj la malgranda leviĝis kaj pafis dikajn purpurruĝajn radiojn al la nigraj globoj… El la ĉielo nun alvenis helpo. Ok longaj mallarĝaj arĝentoblankaj ŝipoj, de nekutima konstruo, malleviĝis kaj ŝvebis super la nigraj globoj. La aero kraketis kaj vibradis. La purpuraj lumradioj paliĝis, ili fariĝis fumigita brunflavo, ili malfortiĝis kaj fine estingiĝis kvazaŭ ilia energifonto estus elĉerpita.La nigraj globoŝipoj leviĝis en la aeron kaj poste ili malproksimiĝis sur la ĉielo. Ili fariĝis nigraj punktoj antaŭ la griza nubaro kaj daŭre malgrandiĝis ĝis kiam ili malaperis. La arĝentaj ŝipoj restis ankoraŭ senmovaj tri minutojn kaj poste ankaŭ ili malaperis en la nuboj. La lacertoĉaroj revenis al la granda diskoŝipo. Ili kuris supren sur la ramploj kaj malaperis en la ŝipinterno. Post kvin minutoj leviĝis la du diskoŝipoj kaj malproksimiĝis super la sudaj montetoj. La pejzaĝo restis malplena ĝis la homoj kiuj staris sur la erikejo post kiam ili rigardis tiun nekredeblan spektaklon. Nur la eksplodintaj bastionoj kaj la fandiĝinta nigra ŝipo montris ion el la batalo kiu okazis ĉi tie antaŭ malmultaj minutoj. La homoj enĉariĝis kaj vojaĝis prevideme malsupren ĝis la lago. El la bastionoj restis implikaĵo de frakasitaj kaj fanditaj metaloj. La fandita nigra globo elradiis tiel multe da varmo ke oni ne povis proksimiĝi al ĝi. Ili descendis ĝis la bordo de la lago. Akceptis ilin malbonodoro pli kaj pli fortiĝanta. Ĉu malbonodoras aŭ ne, mi estas soifa, diris Korbo. Li kliniĝis antaŭen kaj ĉerpis manplenon da akvo, sed poste li tuj reĵetis ĝin naŭzite: Pfuj, diablo! La akvo estas plena de insektoj. Etzwane kliniĝis super la marĉolagon. En la akvo kirliĝis tien kaj reen sennombraj insektosimilaj estaĵoj, plejparte tre malgrandaj sed kelkaj el ili estis grandaj kiel mano. El la grizorozaj korpoj elstaris ses etaj kruroj, ĉiuj finiĝantaj per tri etaj fingroj. De unu fino fiksrigardis okulpunktoj el harplenaj truetoj. Etzwane rerektiĝis naŭzite. El ĉi tiu akvo li ne volis trinki: Asutroj, li diris, milionoj da asutroj. Li traserĉis la ĉielon. Nigraj nuboj glitis haste sub la ĉielo eterne kovrita de nuboj. Ekpluvis. Etzwane frostotremis: Aĉa loko; ju pli rapide ni foriras de ĉi tie des pli bone.

Unu el la viroj diris dubeme: Sed ni havas nek akvon nek nutraĵojn. Ĉu ni ne devus…-Kion? Manĝi asutrojn? La vizaĝo de Etzwane esprimis profundan naŭzon: Tiel malsata mi estos neniam. Ĉiel ajn ili estas organismoj kiuj probable estus venenaj por ni. Li turniĝis. La kosmoŝipoj eble revenos. Ĝis tiam ni devas malaperi de ĉi tie. Ni havis bonŝancon ke oni ne vidis nin. Ĉio ĉi estas bona kaj bela, plendis la maljuna Sul, sed kien ni iros? Ni estas destinitaj al la morto. Kial ni nun devas hasti?- Mi proponus lokon kien iri, diris Etzwane. En sudo ĉe la marĉejo kuŝas la koncentrejo. La plej proksima loko kie troveblas akvo kaj nutraĵoj. La viroj rigardis lin senkonsile kaj dubeme. Korbo demandis malbonhumore: Ĉu vi volas ke ni revenu al la koncentrejo kvankam ni estas liberaj? Alia grumblis: Mi preferas manĝi asutrojn kaj trinki ilian pison ĉi tie. Mi naskiĝis Grizadorno el la raso bagot kaj mi estis jam sufiĉe longe sklavo. -Mi ne opinias ke ni devas kapitulaci, diris Etzwane. Ĉu vi forgesis la armilojn kiujn ni kunportas? Ni prenas por ni kion ni bezonas. Krome ni kvitigas kelkajn malnovajn kalkulojn… Ni sekvas la bordon ĝis kiam ni trovos la koncentrejon. Poste ni vidos. Ĝi estas malproksime murmuris iu. Etzwane diris: Ni flugis du horojn per la transportŝipo. Por reveni ni devas vojaĝi dum du aŭ tri, aŭ eble kvar tagoj, ne pli. Ĝuste diris Korbo. Eble ni estos mortigitaj de fulmoj de asutroj. Ĉiel ajn neniu el ni pensas vivi tre longe. -Do, ni iru, diris Etzwane. Ni ekiras al sudo. Ili ĉirkaŭveturis la lagon, kaj la fumantan globŝipon kaj ekiris sur la nigra erikejo kie glimbrilaj spuroj montris la vojon sur kiu ili alvenis. Ili glitis sur la pendio malsupren kaj preter la detruita militbazo. Ie sub la ruinoj kuŝis Poloviĉ kun la vizaĝo premita en la polvon, diris kolere al si Etzwane. Lia tiraneco finiĝis… Etzwane improvize sentis ion similan al kompato por la maljunulo, en kiu enmiksiĝis kolero pro maljusteco kiun oni faris kontraŭ li kaj kontraŭ la homa raso. Li rigardis malantaŭen al la lacertomobiloj; li kaj liaj kamaradoj preskaŭ certe mortos sed je la fino ili volas grave vundi la kontraŭulon. La marĉejo kuŝis proksime; senfina ŝlimeca maro sur kiu kuŝis ŝaumo verde briletanta. La lacertomobiloj turniĝis al sudo kaj vojaĝis laŭ la rando de la marĉejo. Nuboj ŝvebis profunde malsupre. En la malproksimo vidiĝis la grundo dampite, marĉo kaj ĉielo sen videbla dividlinio. La ĉaroj kuris al sudo. Ĝi estis nekutima trajno. La homoj neniam rigardis malantaŭen. Posttagmeze ili atingis malklaran nigran lagon. Ili trinkis kvankam la akvo havis amaran guston. Ili plenigis la akvujojn en iliaj ĉaroj. Poste ili transiris akvofluon ĉe la rando de la lago kaj daŭrigis sian vojon. La ĉielo malheliĝis. Ekfalis la vespera pluvo kaj la soifa marĉejo tuj trinkis ĝin. La lacertomobiloj daŭrigis sian vojon tra la vesperiĝo. La malhelo baldaŭ ĉirkaŭprenis ilin.

Etzwane haltigis la kolonon. La viroj vagis ĉirkaŭe kaj lamentis pro ilia krurdoloro kaj grumblanta stomako. Ili disstreĉis siajn membrojn kaj lamadis tien kaj reen inter la lacertomobiloj. Iuj blasfemis per raŭka voĉo. Kelkaj kredis ke ili kapablas distingi la dividlinion inter la briletanta marĉo kaj la opake nigra erikejo. Ili volis daŭrigi la vojaĝon: Ju pli rapide ni atingos la koncentrejon despli rapide ni solvos la problemon: Manĝi aŭ esti mortigitaj. – Ankaŭ mi estas malsata, diris Etzwane, sed la mallumo estas tro danĝera. Ni ne havas lumon kaj ni ne povas resti kune. Kaj kion se iu estas tro laca kaj endormiĝas? Ĉu ni estas malsataj aŭ ne, ni devas atendi ĝis morgaŭ. -Sed tage oni povas vidi nin el aeroplanoj, diris iu. -Ni ekiros tuj post la alveno de la aŭroro, diris Etzwane. Estus freneze vojaĝi en malhelo. Estas pli bone ke ni provu iomete dormi. Li ĉesis doni pliajn klarigojn kaj iris ĝis la bordo de la lago. La surfaco de la marĉejo blue briletis en linioj kaj cirkloj kaj ĉi tiuj formoj moviĝis malrapide tien kaj reen kaj kreis kontinue novajn desegnojn. Fantomecaj lumoj flagris inter la plantoj kaj briletante moviĝis en liberaj lokoj. Io kuris al la piedoj de Etzwane sur la ŝlimo. El la konturo li rekonis grandan platan insekton kiu kuris sur la marĉo per dekduo da kruroj. Li rigardis de pli proksime. Ĉu asutro? Ne, io alia, tamen eble la asutroj devenas el simila marĉejo. Eble eĉ de ĉi tie el Kaujo, kvankam la Granda Kanto ne mencias la asutrojn…Kelkaj viroj el la grupo iris ĝis la marĉolago, rigardis la lumojn kaj aŭskultis la nekutiman silenton. Iom pli malproksime iu ekbruligis etan fajron per sekaj muskoj kaj lignopecoj.Etzwane vidis ke pluraj viroj kaptis insektojn kiujn ili nun bakas kaj volas manĝi. Etzwane skuis rezignacie la ŝultrojn. Lia aŭtoritato en ĉi tiu grupo staris sur malfortaj kruroj. La nokto pasis malrapide. Etzwane provis etendiĝi por dormi en sia ĉaro, sed li descendis, sidiĝis sur la musko kaj apogiĝis al sia ĉaro. Li ankaŭ ĉi tie ne sentis sin bone ĉar blovis malvarma vento. Tamen li endormiĝis…Kuriozaj sonoj vekis lin. Li ekstaris kaj ekiris laŭ la ĉaroj. Tri viroj kuŝis sur la grundo kaj tenis sian ventron kaj agitiĝis pro la doloro. Li staris tie kelkajn sekundojn kaj poste revenis al sia ĉaro. Li povis ilin nek konsoli nek helpi. La tragedio trafis la tutan grupon. Ili devos forlasi la mortantojn… Ekpluvetis. Etzwane refoje enĉariĝis. La lamentado de la venenitoj fariĝis malpli laŭta kaj fine ĝi silentiĝis. Fine alvenis la aŭroro. Tri viroj kuŝis mortintaj sur la spongeca nigra grundo. Estis tiuj tri kiuj manĝis insektojn. Etzwane iris al sia ĉaro senkomente kaj la kolono ekiris refoje al sudo.La ebeno ŝajnis senfina.La viroj stiris siajn lacertomobilojn preskaŭ duondorme. Proksime al tagmezo ili atingis alian rivereton kaj ili kontentigis sian soifon.

La vegetaĵoj ĉe la riverbordo havis vaksecajn fruktojn kiujn kelkaj viroj observis dubeme. Etzwane silentis kaj la viroj maleme deturniĝis. Korbo fiksrigardis suden. Li montris al ombro ĉe la horizonto, kiu povus esti nubo aŭ alta monto. Norde de la koncentrejo estis alta monto. Eble ĝi estas ĝuste tiu. Nia vojo estas certe pli longa , diris Etzwane. La ŝipo kiu portis nin flugis certe per granda rapideco ĉar temis pri urĝa afero. Mi supozas ke ni havas ankoraŭ antaŭ ni du tagan vojaĝon, aŭ eĉ pli. -Se ni havos sufiĉan forton…-Ni certe rezistos kondiĉe ke niaj veturiloj ne forlasos nin. Mia ĉefa zorgo estas ke la veturiloj baldaŭ konsumos sian energion. Ili ne estis konstruitaj per tiaj distancoj. Korbo kaj la aliaj rigardis la lungajn nigrajn veturilojn. Ni daŭrigu la vojon diris unu el la viroj. Almenaŭ ni vidos ankoraŭ hodiaŭ la ĉirkaŭaĵon transe de tiu monto kaj se ni havas bonŝancon, Korbo pravas. -Ankaŭ mi esperas tion, diris Etzwane. Sed estas pli bone ke ni prepariĝu por elreviĝo. La kolono reprenis sian vojaĝon sur la ondumita nigra muskotapiŝo. Nenio moviĝis. Ili vidis neniun loĝlokon, neniun foston, neniun vojindikan ŝtonon. Ili estis surprizitaj de mallongdaŭra ŝtormo. Nigraj nuboj vorticis. Okcidenta vento blovis. La ŝturmo forpasis dum duonhoro kaj lasis post si freŝan puran atmosferon. La ombro sude estis envere monto, sufiĉe alta. Proksime al vesperiĝo la kolono atingis la selon kiu permesis vidi sube la panoramon. Ĝis kien la okulo povis vidi etendiĝis malplena nigra erikejo…La grupo haltis. La viroj elĉariĝis kaj fiksrigardis la dezerton elreviĝintaj. Etzwane diris koncize: Nia vojo estas ankoraŭ longa. Li ensidiĝis en sian veturilon kaj stiris ĝin malsupren. Li estis prilaboranta planon. Kiam la mallumo devigis ilin halti, li klarigis sian planon: Ĉu vi memoras la diskoŝipon kiu atendis ĉe la koncentrejo? Mi pensas ke ĝi estas kosmoŝipo. Ĉiel ajn ĝi estas tre valora objekto. Se la ŝipo ankoraŭ troviĝas tie, mi proponas ke ni konkeru ĝin por devigi la kaojn reporti nin en Durdanon. – Ĉu tio estas realigebla? demandis Korbo. Kaj se ili malkovros nin kaj pafos silurojn kontraŭ ni? – Mi neniam rimarkis tre grandan singardemon en la koncentrejo, diris Etzwane. Ni devas rekoni ke neniu helpas nin se ni mem ne prenas la aferon en la manon. Unu el la alulaoj diris amare: Mi jam tute forgesis, tiel multe da aferoj okazis: Antaŭ longa tempo vi rakontis al ni pri la planedo Tero kaj pri certa Ifness… -Tiu estis fabelo, diris Etzwane. Ankaŭ mi forgesis ĉion ĉi…

Stranga ideo. Por la homoj de la Tero probable ni estus estaĵoj de inkubo. Envere ni signifas por ili malpli ol tiu lumbrilo en la marĉejo. Mi timas ke mi neniam vidos la Teron… -Mi tre ĝojus se mi povus revidi la bonan maljunan Karaz, diris alulao. Mi konsiderus min homo nekredeble bonŝanca kaj mi neniam plu lamentadus. Alia viro diris: Mi kontentiĝus per peco da viando…Kvankam ili malkontentis forlasi la varmon de la grupo, ĉiu iris al sia veturilo kaj ili pasigis alian malkomfortan nokton. Kiam la aŭroro igis la grundon rekonebla ili estis jam survoje.Etzwane havis la impreson ke lia lacertomobilo ne plu estis tiel moviĝema kiel antaŭe. Li demandis sin: kiom da mejlojn ĝi kapablas ankoraŭ vojaĝi. Kiom malproksime estas la koncentrejo? Almenaŭ unutaga vojaĝo… Ĉiel ajn, ne pli ol tri aŭ kvar taga vojaĝo. La muskejo etendiĝis ebene kaj humide antaŭ ili. Ĝi estis preskaŭ kungluita kun la marĉejo. Ofte ili preterpasis grizajn ŝlimtruojn. Ĉe simila loko la kolono haltis kaj la viroj malrigidigis siajn krurojn. La ŝlimo ĵetis supren egajn vezikojn kaj dume aŭdiĝis strangaj bruoj similaj al ĝemsuspiroj. Sur la bordo vidiĝis kolonio de brunaj vermoj kaj rapidmovaj nigraj globoj, kiuj ĉe la minimuma bruo malaperis en la ŝlimo. Ĉi tiu fakto konsternis nian protagoniston ĉar ŝajnis ke ĉi tie ekzistis nenia natura malamiko de kiu ili devus sin defendi. Etzwane traserĉis la ĉielon: Estis neniu birdo neniu flugilhava reptilio nek flugilhava insekto. En proksimeco, ĉe la rando de la nigra marĉo, li malkovris malgrandan kavernon en kiun eniris kaj malaperis etaj spuroj de trifingraj piedoj. Li observis la spurojn serioze. En la marĉo moviĝis malgranda purpurnigra korpo kiu malaperis en kaŝejo: ankoraŭ ne finkreskinta asutro! Etzwane retrosaltis naŭzite. Kiam rasoj elvenas de tiel malsamaj ĉirkaŭaĵoj kiel homoj kaj asutroj, ĉu inter ili entute eblas interkompreno aŭ simpatio? Etzwane konsideris tion neebla… Toleremo baziĝanta sur reciproka malsimpatio, eble; kunlaboro neniam… La kolono daŭrigis sian vojaĝon kaj nun unu el la veturiloj komencis paraliziĝi. Ĝi leviĝis kaj malleviĝis sur siaj energikusenoj. Fine ĝi falis en la marĉon kaj ne plu moviĝis. Etzwane sidigis ĝian stirinton en veturilon kiu ŝajnis esti la plej moviĝema kaj la grupo daŭrigis sian vojaĝon. Dum la postagmezo elspiris sian animon aliaj du veturiloj kaj fariĝis memkompreneble ke la aliaj veturiloj povos funkcii ankoraŭ nur kelkajn horojn. Antaŭ ili vidiĝis alia nigra monteto sed ĝi ŝajnis esti malpli alta ol tiu kiun ili vidis el la koncentrejo. Se ĝi estus alia monto, ili neniam atingus la koncentrejon ĉar neniu el la viroj havus la energion por fari tridek,kvardek aŭ kvindek mejlojn perpiede sur ĉi tiu tereno. Nun ili vojaĝis iomete pli proksime al la marĉejo por eviti la malebenaĵojn de la grundo, sed por atingi la selon de la monto oni devos rampi krutan pendion kiun estos malfacile surgrimpi. La lacertoĉaroj malrapide atingis la kreston. Etzwane alvenis supren unue. La pejzaĝo al sudo malfermiĝis antaŭ liaj okuloj…Sube kuŝis la koncentrejo, je distanco de apenaŭ kvin mejloj. Raŭka ĝojkrio eliĝis el kvindek sekaj gorĝoj. Jen la kampadejo! Malsupren! Nin atendas la manĝaĵo tie; pano, bona supo!

Etzwane descendis lace el sia militĉaro. -Haltu malsaĝuloj! Ĉu vi forgesis nian planon? -Kial ni devus atendi? Grakis Sul. Rigardu estas tie nenia kosmoŝipo kaj ankaŭ se ĝi estus, via plano estas absurda. Ni estas malsategaj. Ni volas manĝi, ĉio alia nun estas sensencaĵo. Ek, ni iru al la kampadejo! Haltu! Kriis Etzwane: Ni suferis tro multe por ke ni nun simple forĵetu nian vivon. Tie staras neniu kosmoŝipo. Bone. Sed ni devas konkeri la koncentrejon. Tio signifas ke ni devas surprizi la kaojn. Ni atendas ĝis la alveno de la nokto. Ĝis tiam vi devas bremsi vian apetiton. -Mi ne faris ĉi tiun longan vojon por suferi ankoraŭ, diris Sul. – Suferu aŭ mortu!, diris Korbo: Kiam ni konkeris la koncentrejon vi povos manĝegaĉi. Venis la momento por demonstri ke ni estas homoj ne sklavoj. Sul diris plu nenion. Li apogiĝis al sia ĉaro kun morna vizaĝo, movetadis siajn lipojn kvazaŭ li parolus kun si mem. La areo de la koncentrejo ŝajnis tute senviva. Malmultaj virinoj moviĝis por plenumi diversajn labortaskojn. El la la plej malproksimaj konstruaĵoj elvenis kao li iris sencele antaŭen kaj poste malantaŭen kaj fine li eniris la domon. Sur la areo de la ekzercejo estis neniu. La remizo estis malluma. Korbo diris flustre: Estas neniu kiu povus haltigi nin. La afero suspektigas min, diris Etzwane.Ĉi tiu silento estas nenatura. Ĉu temas pri hazardo? -Ĉu vi pensas ke oni atendas nin? -Mi ne scias kion pensi. Ĉiel ajn ni devas atendi ĝis la noktiĝo, ankaŭ se en la kampadejo restis nur tri kaoj kaj dekduo da virinoj, ili ne devas havi tempon por sendi helpopeton. Korba gruntis. -Baldaŭ estos mallume, diris Etzwane. Post unu horo la malhelo kovros nian alproksimiĝon. La grupo atendis kaj montris tien kaj tien kaj parolis pri detaloj de la koncentrejo pri kiuj ili memoris. Eklumiĝis la lampoj kaj Etzwane turniĝis al Korbo: Ĉu vi estas preta? -Jes. Memoru ke mi prenos deflanke la barakon de la kaoj, vi penetros de antaŭe kaj debatos ĉian rezistadon. -La plano estas klara. Etzwane descendis la deklivon kun duono de la militĉaroj. La malhelaj veturiloj apenaŭ estis distingeblaj sur la nigra musko. Korbo atendis kvin minutojn kaj poste ankaŭ li descendis en la valon kaj alproksimiĝis al la koncentrejo trans la malnova areo de la ekzercejo. La grupo de Etzwane kies ĉaroj skuiĝis kaj ŝanceliĝis sur la nigra musko pro siaj elĉerpitaj energifontoj , alproksimiĝis de malantaŭe al la senforma blanka konstruaĵo, kiun la kaoj uzis kiel loĝejon. La viroj enŝturmis kaj subpremis la kaojn kiuj troviĝis en granda ĉambro. En ilia konsterniĝo aŭ apatio la kaoj apenaŭ defendis sin. Ili estis kaptitaj kaj ligitaj.La viroj kiuj atendis alfronti senesperan batalon kaj nun spertis preskaŭ nenian lukton, sentis frustritecon kaj komencis mistrakti la kaojn per piedbatoj. Etzwane intervenis kolere: Kion vi faras? Ili estas viktimoj kiel ni. Mortigu la asutrojn sed al kaoj nenio devas okazi. Tio estus sensenca. Sekve la viroj disigis la asutrojn de la nuko de la kaoj kaj surtretis ilin, dum la kaoj ĝemis pro doloro kaj teruro. Etzwane renkontiĝis kun Korbo. Li jam sendis siajn homojn en la remizon, en la administrejon kaj en la ĉambron de la komunikadoj. Tie ili malkovris kvar kaojn. En manko de la moderiga prezenco de Etzwane, tri el ili estis mortigitaj pro sensenca malamo. Ili trovis nenian kontraŭstaron. Ili konkeris la koncentrejon preskaŭ sen problemoj. Nun kelkaj komencis reagi al la tensio kaj sentis sin malbone. Ili falis surgenuen kaj estis turmentataj de vomemo.

Ankaŭ Etzwane komencis aŭdi strangajn sonojn en la orelo kaj li ordonis al la virinoj de la koncentrejo servi tuj leĝeran kaj varman manĝaĵon. La viroj manĝis kaj trinkis malrapide kaj ili ĉiam pli kaj pli miris ke la batalo por la sklavkoncentrejo estis tiel facila. La situacio estis nekredebla. Post la vespermanĝo Etzwane sentis sian lacecon eĉ pli forta, sed li devigis sin rezisti kaj resti surpiede. La maljuna Kretzel staris en la proksimeco kaj li vokis ŝin. -Kien malaperis la kaoj? Ni havis almenaŭ kvindek el ili en la koncentrejo. Nun ili estas apenaŭ dek aŭ eĉ malpli.Kretzel diris deprimite: -Ili forflugis per ŝipo antaŭ du tagoj. Ili estis tre maltrankvilaj. Grandaj eventoj okazos. Eble bonaj, eble malbonaj. -Kiam alvenos ŝipo? Tion ili ne diris al mi.-Ni demandu la kaojn. Ili iris en la barakojn kie troviĝis la kaptitoj. La dek viroj kiujn Etzwane postlasis kiel gardistoj dormis kaj la kaoj malespere provis disligi siajn ligaĵojn por liberiĝi. Etzwane vekis la dormantojn per piedbatoj. Tiel vi gardas vian sekurecon? Neniu el vi aŭdas aŭ vidas ion. Ankoraŭ unu minuto kaj vi povus esti mortintaj por ĉiam. Inter la gardistoj estis ankaŭ la maljuna Sul kiu respondis malbonhumore: Vi mem diris ke ili estas viktimoj, sekve ili devus esti dankemaj ke ni liberigis ilin. Ĝuste tion mi volas komprenigi al ili, diris Etzwane. Sed ĝis tiam ni estas por ili sovaĝuloj kiuj kaptis ilin kaj katenis ilin.-Bah, gruntis Sul. Oni ne povas paroli logike kun vi. Ĉe vortuzo vi estas pli lerta ol mi. Etzwane diris: Prizorgu ke la ligaĵoj staru fikse. Li turniĝis al Kretzel: diru al la kaoj ke ni volas fari al ili nenion malbonan kaj ke ni konsideras la asutrojn niaj komunaj malamikoj. Kretzel rigardis lin konsternite kvazaŭ ŝi konsiderus ŝiajn vortojn absurdaj. Kial vi diras tion al ili? Por ke ili helpu nin aŭ almenaŭ ke ili faru nenion por malhelpi nin. Ŝi skuis la kapon. Mi sonos ion volonte al ili sed ili ne zorgos pri tio. Vi ne komprenas la kaojn. Ŝi prenis la fluton kaj sonis kelkajn sekvencojn. La kaoj aŭskultis sen videbla reago. Post mallonga silento ili eligis tremajn sonojn kiuj similis al ridoj de junaj gufoj. Etzwane rigardis dubeme: Kion ili diris? Kretzel skuis la ŝultrojn: ili parolas en bildiga stilo, kiun mi ne komprenas. Ĉiel ajn mi ne kredas ke ili komprenas vin. -Demandu ilin; kiam revenas la ŝipo? Kretzel ridis sed obeis. La kaoj rigardis ilin per senesprima vizaĝo. Unu el ili trilis mallongan frazon, poste ili silentis. Etzwane rigardis demande al Kretzel. -Ili kantis el la “Embarasa farso”. Mi povus traduki tiel: Kiel tio povus interesi vin? -Mi komprenas; ili ne havas senson por la praktiko. -Ili havas sufiĉe el ĝi, diris Kretzel. Sed la situacio surpasas ilian komprenkapablon. Ĉu vi memoras la ahulphojn de Durdano? -Certe. -Por la kaoj, homoj estas kiel ahulphoj: neprevideblaj, duoninteligentaj, kiuj dediĉas sin al frenezaĵoj nekompreneblaj. Ili ne povas konsideri vin serioze. Etzwane gruntis. Ripetu la demandon. Diru al ili ke ni lasos ilin liberaj tuj post kiam alvenis la ŝipo. Kretzel ludis sian fluton kaj poste raportis lakonan respondon: La ŝipo revenos post kelkaj tagoj kun nova transporto da sklavoj.

Deka ĉapitro

La ribeliĝintaj sklavoj akiris nutraĵon, loĝejon, eblecon por ripozi. Ili ĉiuj rekonis ke ĉi tiu akiraĵo estos tempe limigita. Certa Joro opiniis ke la grupo devus kaŝi proviantojn en la montetoj kaj tie provi transvivi ĝis kiam ili povos riski novan atakon al la koncentrejo: Tiel ni povas gajni diversajn monatojn. Kaj kiu scias kio povas okazi ĝis tiam? Eble povas eĉ alveni tiu savoŝipo de la Tero. Etzwane ridis amare: Mi nun scias kion mi devus scii ekde mia naskiĝo ĉar temas pri konata proverbo ĉe ni: Oni mortas kiel sklavo se oni ne helpas sin mem. Neniu venos savi nin.Se ni restas ĉi tie estas tre probable ke ni baldaŭ mortos. Se ni kaŝiĝos en la sovaĝejo, ni havos antaŭ ni unu aŭ du malfacilajn monatojn en humidaj vestaĵoj kaj poste ni tamen mortos same… Se ni respektos la originalan planon, ni en la plej bona okazo akiros grandajn avantaĝojn, kaj en la malplej bona okazo ni mortos en lukto en kiu ni eble povos kaŭzi grandajn damaĝojn al nia malamiko. -La ŝancoj kiujn ni havas en la plej bona okazo estas tre malmultaj, diris Sul. Mi estas sufiĉe sata de ĉi tiuj fantaziaj frenezaĵoj… -Faru kion vi pensas plej bona por vi, diris Etzwane ĝentile. Se vi volas vi iru en la sovaĝejon. La vojo antaŭ vi estas libera. Korbo diris koncize: Kiu volas foriri, devas tuj malaperi, ĉar ni havas multajn aferojn por fari kaj la tempo por tio eble estas tre malmulta. Tamen Sul kaj Joro restis en la sklavkoncentrejo. Runa Salikbranĉo sidiĝis apud Etzwane kaj diris: Ĉu vi memoras pri mi? Mi estas tiu alulaa knabino kiu foje amikiĝis kun vi. Mi demandas min: Ĉu vi pensas ankoraŭ volonte al mi?… Ĉar mi fariĝis tre magra, mi havas faldojn sur la vizaĝo kvazaŭ mi estus maljuna. Kion vi pensas? Etzwane kiu estis okupata pri cent zorgoj, rigardis sur la korton kaj provis doni senengaĝan respondon. Li respondis koncize per malmultaj vortoj: Sur ĉi tiu mondo ĉarma knabino estas eksterordinara kazo. Ho kiel mi dezirus esti eksterordinara kazo. Antaŭ multa tempo kiam viroj tuŝis mian ĉapon sur la kapo, mi estis feliĉa, ankaŭ se mi simulis esti kolerita. Sed nun kiam mi dancas nuda sur la korto, kiu atentas al mi? -Oni atentas al vi eĉ nun, kondiĉe ke vi bone dancu, diris Etzwane kuraĝigante ŝin. -Vi mokas min, diris malgaje Runa. Kial vi ne povas donaci al mi konsolon per tuŝo aŭ per rideto? Mi jam sentas min tre maljuna kaj malbela.-Mi ne deziras ke vi sentu vin tia, diris Etzwane. Sed nun pardonu min petas! Mi devas zorgi pri nia prepariĝo…Tri tagoj pasis kaj la tensio kreskis horo post horo. En la mateno de la tria tago, diskoŝipo glitis super la koncentrejon veninte de la suda marbordo kaj haltis super ilia kapo. Neniu bezonis aŭdi alarmsonon. La viroj estis pretaj sur siaj postenoj. La ŝipo restis senmova kaj pendis sur siaj zumantaj kaj vibrantaj energikusenoj. Etzwane kiu kaŝobservis el la remizo fiksrigardis alten kaj malvarma ŝvito kovris lian korpon. Li demandis sin: Kiu detalo de la komplika plano povus fiaski? De la ŝipo aŭdiĝis leĝera zumo kiu post malmulta tempo reflektiĝis sur la montetoj. La bruo formortis kaj la ŝipo restis senmova. Etzwane tenis sian spiron tiel intense ke liaj pulmoj komencis dolori. La diskoŝipo ekmoviĝis denove kaj nun ĝi malrapide malaltiĝis ĝis la grundo.

Etzwane ekspiris leĝeriĝinte kaj kliniĝis antaŭen. Nun alvenis la kritika momento. La ŝipo tuŝis la grundon kiu videble cedis sub la enorma pezo. Forpasis minuto,… ankoraŭ alia minuto. Etzwane demandis sin: Ĉu la ŝipanaro rimarkis ion suspektan? Eble mankon de formaleco? La lukoj malfermiĝis, ramplo elglitis malsupren, du kaoj kun asutroj kiel nigraj ĵokeoj sur la nuko, elpaŝis. Ili restis starantaj sub la ramploj kaj rigardis sur la korton. Elvenis aliaj du kaoj kaj la kvaropo staris antaŭ la ŝipo kvazaŭ ili atendus ion. Ekmoviĝis du veturiloj kiuj elvenis de la remizo por alproksimiĝi al la ŝipo. Temas pri kutima proceduro kiam ajn alvenas ŝipo. Ili faris ĉirkaŭvojon por alveni pli proksime al la ramplo. Etzwane kaj aliaj tri viroj elvenis el la remizo kun ŝajnigita trankvilo, por alveni al la ŝipo . Aliaj grupetoj alproksimiĝis malrapide el la aliaj anguloj de la korto. La unua ĉaro haltis, la viroj descendis, ĵetis sin surprize sur la kaojn. La viroj kaptis kaj ligis ilin. Ili havis la ordonon mortigi nur en kazo de nepra neceso ĉar ili volis eviti ke restu neniu kiu kapablas stiri la konkeritan ŝipon. Dum la grupoj luktis ĉe la piedo de la ramplo, Etzwane kaj aliaj dekduo da viroj, kuris supren sur la ramplo kaj malaperis en la ŝipo. La ŝipanaro de la kosmoŝipo konsistis el dek kvar kaoj kaj tri dekduoj da asutroj el kiuj kelkaj kuŝis en trogoj simile kiel Etzwane vidis en la vrako trovita en la montoj Trie-Orgai. Krom la interbatado ĉe la piedo de la ramplo, la kaoj apenaŭ kontraŭstaris al la konkerantoj. Ili ŝajnis esti paralizitaj pro la surprizo, aŭ eble ili estis nur apatiaj. Estis neeble diveni iliajn emociojn. La asutroj estis eĉ pli fremdecaj. La ribeliĝintoj sentis refoje frustracion de la kreskiĝinta tensio de la konkero. Konkero realigita per la kuraĝo kaj malespero kaj kiu tamen en praktiko ŝajnis trafi en malplenon. Ili malpeziĝis tamen ili sentis sin strange trompitaj. Ili triumfis sed ili ankoraŭ ne sukcesis malkonstrui la internan tension. La granda ŝipkelo entenis ĉirkaŭ kvarcent virojn kaj virinojn de ĉiuj aĝoj.Ĝenerale ilia moralo ŝajnis esti tre malalta. Ili sentis sin deprimitaj kaj humiligitaj.Etzwane ne perdis tempon. Li kunvokis la kaojn kaj iliajn asutrojn en la kontrolkupolon kaj kunportis kun si la maljunan Kretzel. Diru al ili la sekvantajn, ordonis Etzwane, kaj zorgu pri tio ke ili komprenu tre precize: Ni volas reiri al Durdano; nek pli nek malpli. Diru al ili ke kiam ni alvenos al la celo ni havos nenian alian pretendon kaj ke al ili estos farita nenia malbono kaj ili rericevos la ŝipon. Se ili rifuzos porti nin al Durdano ili mortos. Kretzel kuntiris la okulbrovojn, lekis siajn lipojn, ŝi eltiris sian duoblan fluton kaj ludis la mesaĝon de Etzwane. La kaoj restis inertaj. Etzwane demandis maltrankvile: Ĉu ili komprenis la mesaĝon? -Ili komprenis ĝin, diris Kretzel. Ili jam decidis la respondon. Ĝi estas ceremonia silento..

Unu el la kaoj turniĝis al Krezel per sekvencoj de precizemaj sonoj de la unua stilo ludataj per senĝeneco kiu ŝajnis esprimi cedemon aŭ eĉ primokadon. Kretzel diris al Etzwane: Ili portos nin al Durdano kaj la ŝipo foriras tuj. Demandu se estas sufiĉe da nutraĵo kaj trinkaĵo sur la ŝipo. Kretzel obeis kaj ricevis la sekvan respondon: La kvanto de la proviantoj estas taŭga por la vojaĝo. Diru al ili ankaŭ la sekvantajn: Ni portis silurojn sur la ŝipon kaj se ili provos trompi nin, ni ĉiuj eksplodos. Kretzel sonis la fluton kaj la kaoj turnis al ili indiferente siajn dorsojn…Etzwane konis multajn triumfojn kaj multajn ĝojojn dum sia vivo sed neniam tiel ekscitigan, tiel ekzaltigan kiel tio kiun li sentis dum la vojaĝo de reveno de la dezerta, morna mondo de Kaujo. Li estis lacega sed ne kapablis dormi. Malfidis la kaojn kaj timis la asutrojn. Li ne povis kredi ke lia venko estas definitiva. El la aliaj homoj li fidis nur Korbo-n kaj pro prudento ili dormis intermite, foje unu foje la alia, neniam ambaŭ samtempe, por teni viva la spiriton de la gardostarado. Li perceptis ke la asutroj estas ruzaj kaj ne akceptas facile malvenkon… Sed persone li estis certa ke li venkis… Laŭ lia sperto la asutroj estas realistoj neperturbeblaj kaj ili ne lasas sin gvidi al neprevideblaj paŝoj fare de la instinktoj de venĝo aŭ de malico. Kiam la roguŝkoj estis venkitaj en Ŝant, la asutroj per siaj energiradioj estus povintaj facile neniigi la urbojn Garwiy, Brassei aŭ Maŝein. Tamen ili ne volis fari tion. Do ekzistas la ebleco, pensis Etzwane, ke la maleblo estis envere atingita kaj eĉ sen la helpo de Ifness kaj la Teromondoj, cirkonstanco kiu igis la triumfon eĉ pli valora. Etzwane pasigis multan tempon en la kontrolkupolo. Tra la lukoj vidiĝis nenio alia ol profunda nigro, interrompita foje kaj refoje de hastaj lumfilamentoj. Ekrano montris la eksteran spacon. La steloj estis nigraj diskoj sur helverda kampo. En cirklo videblis tre punktoj kiuj fariĝis laŭgrade pli grandaj dum la paso de la tagoj. Etzwane pensis ke tiuj estas Etta, Sassetta kaj Zael… En la ŝipholdo la kondiĉoj estis teruraj. La viroj kaj virinoj, kiuj estis tie, ignoris la ideon de la pureco, ordo kaj higieno. Tie estis tiel terura malbonodoro kiel en kloako. Etzwane eksciis ke la plejparto estis naskita sur Kaujo kaj krom la vivo en sklavkampoj ili konis nenion. Dum la kreo de la roguŝkoj, makabraj priserĉoj apartenis al la ĉiutaga vivo. Ĉi tiuj eksperimentoj fariĝis por ili tute naturaj.Malgraŭ la konataj virtoj de la asutroj, ili ŝajnis ne koni sentemecon aŭ kompaton. Eble ili tute ne estis kapablaj senti tiajn emociojn. Sekve por ili estis malfacile senti kompaton por la sklavoj ŝarĝitaj en la ŝipholdon. La malbonodoro kaj besteca letargio puŝis ilin ĉiam pli kaj pli malsupren.

En Durdano atendis ĉi tiujn homojn aliaj suferoj. Kelkaj el ili povos baldaŭ havi eĉ nostalgion por reveni al la morna mondo de Kaujo en kiu ili tamen sentis sin hejme…La ŝipo enmergiĝis en la atmosferon. Super ili dancis la tri sunoj, sub ili larĝiĝis la grizviola surfaco de Durdano.Dum la ŝipo descendis fariĝis videblaj la bonekonataj detaloj de Beljamar, la Feliĉinsulo, Ŝanto kaj Palasedro kaj poste Karaz. Etzwane rekonis la riveron Kebo kaj la lagon Nior. Kiam la ŝipo flugis sufiĉe malalte ekaperis la montoj Trie-Orgai kaj la rivero Vuruŝ. Kun la helpo de Kretzel la ŝipo estis alterigita al Ŝagfo. La disko algrundiĝis sur pendio en la suda parto de la vilaĝo. La ramploj descendis kaj la vojaĝantoj eliris malfirme , piedŝove, ŝanceliĝante, stumblante en sian hejman planedon. Ĉiu el ili manpremis paketon da proviantoj kaj tiom da valoran metalon kiom ŝi/li kapablis porti. Ĉiukaze en la metal-malriĉa Durdano estis sufiĉa kvanto por vivi komforte. Etzwane kunportis tridek vergojn de brilanta ruĝa alojo kiujn li prenis el la motorĉambro. Li kalkulis ke ili estos sufiĉaj por pagi la revenvojaĝon al Ŝant. Ĉiam malfidema li pretendis ke la kaoj foriru el la ŝipo kaj ili restu sur la grundo ĝis kiam la vojaĝantoj troviĝos en sekureco. -Ni ne deziras esti nenigiitaj per purpura lumradio kiam vi denove povas atingi viajn kanonojn. La kao respondis per Kretzel: Por ni estas indiferente ĉu vi vivas aŭ mortas; fine forlasu la ŝipon. Etzwane respondis: Aŭ vi elvenos kun ni sur la ebenaĵon aŭ ni forprenas viajn tre ŝatatajn asutrojn . Ni ne esperis kaj suferis tiel longe por akcepti nun ĉi tiun frenezan riskon. Fine ok kaoj descendis el la ŝipo. Etzwane kaj liaj homoj kondukis ilin sur la pendio ĉirkaŭ mejlon kaj poste lasis ilin reiri al sia kosmoŝipo. Ili reiris senhaste al la ŝipo dum Etzwane kaj liaj samplanedanoj kaŝiĝis malantaŭ kelkaj rokoj. Kiam la okopo estis surborde, la ŝipo leviĝis en la aeron. Etzwane observis ĝin atente dum ĝi fariĝis ĉiam pli kaj pli malgranda kaj fine ĝi malaperis. Nun li havis la certecon ke li envere revenis al Durdano. Liaj genuoj fariĝis malfirmaj. Li sidiĝis sur rokon. Li sentis sin elĉerpita kiel neniam antaŭe en sia vivo kaj tamen feliĉa. Larmoj kuris malsupren sur lia vizaĝo.

………………………

@@@@@@@@@@@@

Fino de la deka ĉapitro

La dekunuan kaj lastan ĉapitron vi trovos ĉe la paĝo

“Pri tradukado”.

https://fabigen.wordpress.com/pri-tradukado/

http://eo.wikipedia.org/wiki/Jack_Vance

………………………

Tradukis el la germana, Eugen Fabian


Vi alvenis preskaŭ al la fino de la libro. Nun se vi deziras legi la lastan ĉapitron ĝi troviĝas sub la titolo “Pri tradukado”. Se vi deziras legi alian fantastan romanon jen sube la ligilo:

http://www012.upp.so-net.ne.jp/klivo/frankenstein/

PS: Ĉi tiu fantasta romano estis skribita antaŭ 200 jaroj. Kompreneble,tiutempe oni ne povis imagi funkciantan roboton sen interveno de la diablo. La ideo de malbonintenca spirito eĉ hodiaŭ kapablas timigi homojn. Jen la pruvo:

Kore salutas vin
Eugen Fabian el Italio

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s

%d bloggers like this: