IOM PRI JACK VANCE

Kun la romano Asutroj fermiĝas la ciklo de romanoj kun Gastel Etzwane kaj la terano Ifness sur la planedo Durdano. Jack Vance ne plu reprenis ĉi tiujn protagonistojn en siaj sekvaj romanoj. Jack Vance naskiĝis en San Francisko kaj laboris kelkajn jarojn kiel maristo sur komerca ŝipo. Li loĝis en Oakland kiam du el liaj romanoj venkis du foje la premion Hugo. (The Dragon Masters en 1962; The Last Castle en 1967) Jack Vance komencis skribi sciencfikciajn romanojn je la fino de 1940 kaj la unuaj romanoj per kiuj li komencis elmergiĝi estas “Granda Planedo” ( Big Planet) kaj la serio de rakontoj titolitaj “La Mortanta Tero”( Dying Earth). Ĉi tiuj romanoj jam montras la evoludirekton de la aktiveco de Jack Vance, en la sekvantaj jaroj. Ĉe unu flanko la priskribo de malproksima venonto, en kiu la scienco kaj la magio ricevos la samajn karakterizojn, ĉe la alia, spritaj situacioj, ekzemple en “Big Planet”( Granda Planedo), mondoj bizaraj, ekstravagancaj. En la ciklo de Durdano kiu finiĝas per ĉi lasta: “Asutroj” (Asutra), Jack Vance demonstras posedi bonan nivelon de humorismo. Estas interese observi kiel en ĉi tiu trilogio la atmosfero de la romanoj ŝanĝiĝas. La protagonisto Etzwane iom post iom perdas la kapablon rideti kaj pasas de la senproblemeco de la mondo de Durdano al la decidemo de la Asutroj. Dum la tri romanoj ni povas vidi la maturiĝon de la personeco de Gastel Etzwane. Temas pri tendenco kiun oni povas renkonti en pli ol unu fantasta romano de la sepdekaj jaroj… Kiun interesas planlingvoj, eble trovos interesa la ideon de planlingvo baziĝanta sur la muzikon per kiu komunikiĝas loĝantoj de planedo Kaujo kun la sklavoj aŭ pli bone dirite kun la ĉefuloj de la sklavoj forportitaj de Durdano.

http://eo.wikipedia.org/wiki/Jack_Vance

Fabian Eugen

http://www.youtube.com/watch?v=ITBDzNwLWNA

http://www.youtube.com/user/fabigen1

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s

%d bloggers like this: