Anekdotoj kaj ŝercoj

PRI LA AKUZATIVO.

Kompreneble, en la realeco tio neniam okazas, sed tre ofte okazas io simila en la terura regno Gramatiko. Kial estas tiel malfacile transporti siajn vivospertojn en la gramatikon? Jen enigmo nesolvebla. :-)

Proksime al  iu Esperanta Kongreso, ŝtelisto minacas per pistolo en mano kaj diras al kongresano: DONU AL MI VIAN MONUJON! La kongresano komencas priserĉi la poŝojn de la ŝtelisto. -Ĉu vi freneziĝis?, diras la ŝtelisto. -Pardonu, diras ĉi tiu, mi estas komencanto kaj mi ankoraŭ ne kapablas distingi subjekton disde la rekta objekto…. Momenton!…Kiu estas la aganto? Ĉu vi aŭ mi? Kaj la agato? Mia instruisto parolis pri akuzativo kaj predikativo. Ĉu mi akuzis vin? Ĉu mi predikis al vi? …Damne!…Mi meritas tion, li pensis. Jen kial mia instruisto insistis tiom pri la akuzativo. Mi ne volis aŭskulti lin kaj nun, veee, mi havos kion mi meritas. Mi ne scias kiu mi estas. Ĉu aganto aŭ agato? Ĉu mi estas ŝtelisto aŭ viktimo de ŝtelisto?  :-( … Bo! Estas tro malfacile kompreni tion, char la akuzativo estas la plej malfacila koncepto de la esperanta gramatiko..

Via akuzativo estas tro malfacila, Zamĉjo! Kiel nun mi povus scii ĉu mi estas ŝtelisto aŭ viktimo de ŝtelisto? Zamĉjo, helpu min! ;-)

https://www.facebook.com/photo.php?fbid=10210704390900169&set=gm.1015502526523028 

https://www.facebook.com/silviagella/videos/vb.1112295792/10208156377883152/?type=2&video_source=user_video_tab

————————————————————————-

Ŝerco pri la vortordo SVO

-Regula SVO vortordo estas pova ilo por eviti ambiguecojn, precipe pri subjekto kaj objekto. Tion uzante, oni bezonas nek akuzativajn finaĵojn malfacilajn, nek konfuzajn prepoziciojn kiel “na”. La ilo estas multe uzata en la du plej facile lerneblaj lingvoj de la mondo, la angla kaj la ĉina, kaj ankaŭ en la plej populara lingvo de la mondo. Baza principo de SVO: La baza principo estas ege simpla. La verbo estas en la mezo. Antaŭ la verbo troviĝas la subjekto. Post la verbo la objekton ni trovas. 

 Ekzemplo el la angla 

 Ni rigardu mallongan diraĵon el la angla: 

 Time flies like an arrow. 

 Por analizi, ni unue devas trovi la verbon en la mezo – 

 like 

 (ŝatas) 

 la verbo 

 Time 

 (tempo) 

 antaŭ la verbo, do parto de la subjekto 

 flies 

 (muŝoj) 

 antaŭ la verbo, do parto de la subjekto 

 an arrow 

 (sagon) 

 post la verbo, do la objekto. 

Kion do signifas: “Time flies like an arrow.”?

 La signifo do estas… 

 “La tempo-muŝoj (speco de usonaj muŝoj) ŝatas sagon.” ;-)

————————————————————–

Pri KaBe kaj la akuzativo

La pseudonimo Kabe estis formita el la inicaj literoj de lia 
nomo Kazimierz Bein. Jen anekdoto pri Kabe:  Dum la universala kongreso en 1906 en Gxenevo,D-ro Bein verpermangxis kun grupo de diverslandaj samideanoj kaj li estis jam suficxe kolera pro 
la malalta lingvoscio de sia tre cxarma cxetabla najbarino,kun  kiu li  
finfine komencis paroli germane.
En iu momento eniris kelnero portanta sur pleto teleron kun vian
do-peco, kiun oni priversxis per alkoholo kaj sekve flamigis.
 La cxarma najbarino konsternite demandis, kio gxi estas?
    D-ro Bein tute trankvile kaj malvarm-vocxe respondis germane:
  Nenio eksterordinara, estas nur kongresanino kiu en la interparolo kun la kelnero……malkorekte uzis la akuzativon……
Citis el”ESPERANTO LAŬ AMUZMETODO”de Andrzej Pettyn

Eugén Fàbiàn

https://groups.google.com/forum/#!topic/soc.culture.esperanto/kzm0DiKT5W0

———————————
PS: Ŝerca rimarko: Ĉu Kabe inter aliaj ŝatokupoj havis ankaŭ tiun de la flugado? :-) https://www.facebook.com/groups/shercoj/permalink/688030817968840/

https://www.facebook.com/IlSocioAci/videos/397231000906906/

https://www.facebook.com/photo.php?fbid=10210704390900169&set=gm.10155025265230289&type=3

https://www.facebook.com/photo.php?fbid=1235694203117141&set=a.552192494800652&type=3&theater

https://www.facebook.com/photo.php?fbid=1215933561759872&set=a.552192494800652&type=3&theater

http://vimeo.com/ekeep/smiletotheworld 

https://groups.google.com/forum/#!topic/soc.culture.esperanto/0G9KAijrmw8


                          Petolema knabo

Jozefo estis la plej petolema knabo en la tuta lernejo. Li ne povis trankvile sidi en sia benko, sed ĉiam li elpensadis novajn artifikojn, kiujn li tuj efektivigis. Kiam, dum leciono, paperbulo flugis rekte sur la nazon de la instruisto, kiam iu fenestro estis frakasita, aŭ iu alia malbonaĵo okazis, ĉiuj tuj sciis, ke en tio estas kulpa Jozefo. Ankaŭ Jozefo mem alkutimiĝis al tio, ke li estas kulpa pri ĉio, kaj tial, kelkfoje, li devis suferi ankaŭ pro malbonfaroj de la aliaj knaboj.

Foje, dum leciono de biblia historio, la instruisto rakontis pri tio, kiel la mondo estas kreita. Sed, kiam poste por kontroli ĉu la knaboj komprenas la aferon, li subite demandis kiu kreis la mondon, neniu el la lernantoj sciis tion. Tio, kompreneble, ĉagrenis la instruiston, kaj li ripetis la demandon pli laŭte. Silento. Fine, Jozefo starigis sin, kaj deklaris kun la mieno de granda pekulo: «Mi faris tion, sinjoro instruisto, sed mi promesas, ke neniam plu mi faros ion similan

Hundo kaj leopardo

Inteligenta hundo paŝadis en dezerto, kiam improvize rimarkis ke leopardo kuregas rektre al ĝi. Ne ekzistas duboj, ĝi volas manĝi min, pensis la hundo. Rapide ĝi komencis pripensi, pri la farendaĵo. Ĝi rimarkis ke ĝuste apude kuŝas kelkaj ostoj. Ĝi rapide ekkomencis mordeti la ostojn.

Kiam la leopardo estis jam proksimege, ĝi ekkriis:

-Ho kiel bongusta estis ĉi tiu leopardo! Kiel bone estus se mi povus trovi proksime alian tian bongustaĵon. Aŭdinte ĉi tion la leopardo tuj haltis, kaj poste timoplene grimpis sur arbon.

Ĝi pensis:

-Huuu, kiel danĝera situacio. Ĉi tiu hundo jam preskaŭ kaptis min…

Sed, sur proksima arbo estis simio kiu vidis la okazintaĵojn kaj pensis ke ĝi povus akiri bonan poenton ĉe la leopardo se ĝi rakontos kio envere okazis. La leopardo, eble fariĝos malpli agresiva al ĝi.

La leopardo, aŭdinte la veron, kolere degrimpis el la arbo kaj diris:

– Venu simio, sidiĝu sur mian dorson kaj vi vidos kio okazos al hundo kiu trompis min! La hundo rimarkis kio okazis kaj vidis la leopardon proksimiĝantan kun la simio sur la dorso. Ĝi komencis rapide pripensi pri la farendaĵoj. Fine ĝi sidiĝis proksime al la ostoj, montrante la dorson al la proksimiĝanta leopardo, kvazaŭ li ne estus vidinta ilin. Kiam ĝi sentis ilin proksimaj, tuj ekparolis:

– Diable! Kie estas tiu simio? Simiojn oni ne povas fidi. Jam pasis duonhoro de kiam mi forsendis ĝin por trovi por mi alian leopardon…

Du embrioj interparolas:

— Kiel vi pensas, ĉu estas vivo post la nasko?— Mi ne scias: de tie ankoraŭ neniu revenis.

….

Virta fratino (riproĉe): “Vi porko! Vi prenis la pli grandan pomon!” “Nu — kiun vi mem estus preninta, se la elekto estus al vi?”

“La pli malgrandan, kompreneble!” “Do kial brui? Ĝuste tiun vi nun havas!”

….

Mi fariĝis nekredeble riĉa

Mi havas: Arĝentan hararon, juvelŝtonojn en miaj renoj, cukeron en la sango, plumbon en miaj piedoj, platenon en la koksoj, feron en la arterioj kaj kio valoras eĉ pli, neelĉerpeblan fonton de naturgaso en la intestoj. Mi havas sufiĉe da karburaĵo por atingi Marson. Mi eĉ ne sonĝis ke iam mi fariĝos tiel riĉa.

…..

En nudistejo, oni prezentas al Vilhelmo belan junulinon. Li diras al ŝi: Mi tre ĝojas renkonti vin.Rigardante malsupren, ŝi respondas: Jes, mi vidas!


Venas al Belgrado usona ĵurnalisto.

Li renkontas surstrate maljunaĝan homon kaj demandas lin:
“Vi estas sufiĉe aĝa, vi sendube multon memoras. Bonvolu diri, kiam laŭ via opinio la vivo estis la plej bela: en la epoko de Tito (socialismo), en la epoko de Miloŝeviĉ (separatismo), en la epoko de Ĝinĝiĉ (rekapitalismiĝo), aŭ en la epoko de Vuĉiĉ (ĉukresko)”. Tiu pensas, pensadas kej respondas:
“Tamen, la vivo estis la plej bela en la epoko de Tito”.
La ĵurnalisto suprizite redemandis:
Ĉu vi povas diri la kialon, kial en socialismo la vivo estis la plej bela”?
La homo respondas: “Ĉar tiutempe ĉiuj miaj litamikinoj estis junaj”.

….

Kosuth Lajos

Antaŭ pli ol cent jaroj, la fama hungara patrioto kaj revoluciulo,
Kosuth Lajos faris sian paroladon en la londona “Hide”-Parko.
Kiel multaj aliaj volis klarigi siajn pensojn al la publiko,
kompreneble, ne hungare sed angle. Je la fino, aŭskultanto
deklaris: Mi neniam suspektis ke la hungara lingvo similas al la
angla.

……..

NENIU REKONUS VIN.

Profesia boksisto portas kapvoston. Frizisto tranĉante lian haron diras ŝercante:

-Se mi tranĉus vian harligon neniu rekonus vin.

-“Nek vin” … respondas la boksisto. :o)

………………………………………………….

DOMBRULADO EN HISPANIO

La fajrestingistoj tenas tolaĵegon kaj krias: Sinjorino ĵetu vin! Ŝi ĵetas sin…Huuuuuuuuuu…!

Kiam la telaĵo estas atingota, la fajrobrigadistoj: Oleeee!!!! La Sinjorino: Splaŝ! ……..Ne ridu maliculo! ;o)

………………

-Kial vi petas almozon?

-Ĉar mi volas manĝi, mia sinjoro.

-Kial do vi ne laboras?

-Ĉar kiam mi laboras mi ankoraŭ pli volas manĝi. ;o)

…………………

Kruko kaj Jozefina konkubas dum multaj jaroj, kaj ĉio glatas. Subite Jozefina, legante romantikan viringazeton, diras: Kruko, kial ni ne geedziĝu? Kruko respondas: Ĉu vi frenezas? Kiu volus edziĝi kun vi au mi? ;o)

…………..

Du bovinoj interparolas:

-Imagu, mi havos bovidon.

-Kiu estas ĝia patro. – Kiel mi povus scii?

Mi neniam rigardas malantaŭen.

Ĉu vi pensis ke mi estas vidmaniulo? ;o)

……………

NENIAM ESTAS TRO MALFRUE

Flegistino petas malsanulon:

Bonvolu ellitiĝi kaj fari dekon da saltetoj.  -Kial?

-Ĉar mi forgesis skui la medicinaĵon antaŭ la uzo.

…………

SEKURECO

Amantoj pasas per aŭto. La viro kun unu mano brakumas la virinon. Policisto fermas ilin kaj diras la sekvajn: Sinjoro! Ĉu ne estus pli bone per du manoj?

-Vi pravas sed…. kiu tenas la direktilon?

KLARIGO

……………………………………………………….

Policano demandas sian kolegon: Kiel estas eble devojigi tiujn grandegajn flugmaŝinojn?

Aŭskultu bovo:

Tiujn oni devojigas ne ĉi tie sed tie supre kie ili estas tute malgrandaj.

…………..

EN LA BANĈAMBRO

………………………………………………………

Viro havas tie malmultajn objektojn:

Dentobroson, dentokremon, Barbo-ŝaumon

postrazan parfumon, sapon kaj frotilon.

Virino averaĝe havas tie 337 objektojn plejparte eĉ ne identigeblajn fare de viro.

…………

Direktoro de komerca firmao enuiĝas.

Finfine li vokas la sekretariinon:

– Alportu dosierojn pri ĉiuj homoj, kiuj laboras ĉe ni. Kiam ŝi ilin alportas, li hazarde elektas dek dosierojn kaj ordonas: Tiujn maldungu! – Kial, ĉefo?!!

– Ne plaĉas al mi la malbonŝanculoj! ;o)

……..

KURAĜO

Komplimentojn pro via kuraĝo. Vi toleris heroe la operacion.

Mi ne komprenas kial vi antaŭe kondutis tiel netolereme?

Vi sakris, vi ofendis la flegistinojn, vi kriegis.

-Vi ne miru sr-o doktoro, Mi venis nur por purigi la fenestrojn.

………..

Mi surgenuigis mian edzinon. Kaj kion ŝi diris? Ŝi diris: Elvenu tuj elsub la lito malkuraĝulo!..Kaj vi? Mi diris ke en ĉi tiu domo estas mi kiu komandas. Mi elvenos kiam mi trovos tion oportuna. Ka..ka..kkaj fi..fi..ffiine MMI devas de..ddecidi kiam.;o))

…………

ESTAS PLI BONE MALFRUE OL NENIAM

………………………………………………………

Kiel la indianoj rimarkas ke sekiĝis la rivereto?

Tiel ke en tiu okazo post la

kenuo leviĝas terura polvaĉo. ;o)

……………………………………………………….

Kiel bruligi la orelon de karabenisto? (itale: Carabiniere)

Estas simple:telefonu al li dum

li estas gladanta… (Alo! Ajajajaj) ;o))

………

EDZIĜO NE PLENUMAS LA ESPEROJN

……………………………………………………..

Virino edziniĝas al viro esperante ke li ŝanĝiĝos. Li ne ŝanĝiĝos.

Viro edziĝas al virino esperante ke ŝi ne ŝanĝiĝos. Sed bedaŭrinde ŝi ŝanĝiĝos….Nu, kompreneble, ne ĉiam. ;o)

………………………….

DUM LA LASTA PEKINA KONGRESO

Okcidentano demandas pekinanon neesperantistan: When do you have elections? La pekinano ruĝiĝas. Tamen post iom da hezito respondas: Evly molning. ;o)

………….

PANIKO

Aviadilo suprenleviĝas. La piloto parolas el la pilotejo: Karaj niaj vojaĝantoj! Ni dankas vin ke vi flugas per nia flugkompanio. Kiel vi vidas la ĉielo estas mirinde lazura. Ankaŭ la nuboj estas belegaj. Ni havas tre belan veteron kaj ankaŭ la aviadilo estas en ord…Damne!….. La vojaĝantoj teruriĝas. Neniu kuraĝas paroli nek moviĝi ĝis kiam aŭdas la voĉon de la piloto:

-Mi petas pardonon sed mi verŝis la kafon sur la pantalonon. Vi devus vidi la antaŭaĵon de mia pantalono.

-Kaj vi la postaĵon de la mia…diras vojaĝanto. ;o)

@@@@@@@@@@@@@@@@

Ĉu vi povas esprimi en unu frazo la similecon inter pastro kaj kristarbo? Jes: La globetoj tie estas nur dekoracioj.

…………………………………………….

Mia bofilo estas nekredeble bona viro. Li portas min ĉiutage ien. La bofilo rezigne aldonas: Estas ja vere, sed mia bopanjo ĉiam sukcesas reveni. ;o/

…………………………

MALĜUSTA RIPROĈO

Patrino forte riproĉas sian filon:

Kial vi volas nenion aŭdi? Kion ajn mi diras al vi, tra unu orelo ĝi al vi eniras

kaj tra la alia ĝi eliras… Ĉu vi bonvolus sciigi min kial?

– Ĉar via riproĉo estas ĉiam malĝusta. Nun ekzemple estas mia kulpo ke mi havas du orelojn. ;o)

…………

ANTAŬE AŬ POSTE.

Policisto pridemandas junan huliganon.

-Kie vi loĝas?

-Tie kaj tie.

-Kion vi laboras?

-Tion kaj ĉition.

Vi devas veni kun mi.

-Kaj kiam mi liberiĝos?

-Antaŭe aŭ poste. ;o)

………

RASISMEMA POLICISTO

Policisto alta 2 metrojn staras sur la strato kaj proksime atendas cigano. Ekparolas la policisto. Ĉu vi scias, cigano, ke ni aspektas unu apud la alia kiel aglo kaj merdamaso?

Respondas la cigano:

-Serĝento, kun via permeso, mi estas preta tuj forflugi….Do vi ne zorgu pro via odoraĉo. Mi tute ne sentos ĝin. ;o)

…….

Mi neniam amoris kun mia edzino antaŭ ke ni geedziĝis, kaj vi?….. Mi ne scias? Kian nomon havis via edzino antaŭ ŝia edziniĝo? ;o)

…….

CXANTAGXO

Kamparano posedas faman bovinon kiu donas multan lakton. Ĵurnalisto volas scii kiel li sukcesas konvinki la bovinon doni multan lakton. Mi ĉiutage faras al ĝi la saman demandon:

Karolina, kion ni manĝu hodiaŭ?

Ĉu lakton aŭ viandon? ;o)

…….

Mia filo similas multege al lia patro.

Amikino: Nu, iomete ankaŭ al via edzo. ;o)

…..

VIRAJ KROMNOMOJ

…………………………………………………….

Se Laŭra, Suzana, Debora kaj Maria eliras vespermanĝi, ili nomos unu alian Susy, Debby, Laury kaj Mery.

Se Mario, Luko, Karlo kaj Ĝeorĝo vespermanĝas eksterdome, ili nomos unualian, tre ĝentile, jene: Napokapo, Lardopilko, Bufono kaj Godzilo ;o)

…….

…………………………………………………….

Kial formortis la dinosauxroj?

Cxar ne estis suficxa loko por ili en la arkeo.

……………………………………………………………..

Patro de nombra familio sin trovas en financaj malfacilaĵoj. Post senutilaj klopodoj li decidas preĝi: Ho eterna dio! Por vi jarmiloj estas kvazaŭ momentoj. Por vi milionoj estas kvazaŭ centimoj. Donu al mi petas nur centimon. Mi tre bezonas ĝin….Aŭdiĝas forta voĉo de supre:

ATEEENDU MOMEEENTON! ;o)

……..

Gravas multe, kredu petas,

kion vi en la buŝon metas aŭ ne metas. ;o)

Laŭ araba anekdoto: Dio donis al ĉiuj monton da manĝaĵoj. Kiu finos ĝin frue, mortos frue. Kiu finos ĝin malfrue, mortos malfrue…. ;o)

………….

EN MILITMALSANULEJO

Bedaŭrinde vi havas gravan infektan malsanon.

-Sinjoro kuracisto nun kio okazos al mi?

-De nun vi manĝos nur platkukon kaj picon.

-Ĉu de tio mi saniĝos?

-Estas malprobable, sed estas certe ke nur tiujn ni povas al vi enŝovi sub la pordo. ;o/

..KIU TIEN ENIRAS LASU ĈIAN ESPERON!

Kiam al la malsanulo plaĉas eĉ ne la manĝaĵoj kiujn lia kuracisto al li malpermesis,

li eniris en la lastan fazon ne nur de sia malsano sed de sia vivo. ;o)

…….

NOTO DE FORGESEMA ĈINA AVINO

……………………………………………………………………

Maljuna sinjorino diris al sia najbaro: Antaŭe mi tenis mian oron sub la matraco, kaj oni diris, ke la loko ne estas sekura. Nun mi konservas ĝin en kofro.Ĉu vi ne timas forgesi, en kiun keston vi metis ĝin? Mi ne timas, diris la maljuna sinjorino: Mi konservas sub la matraco paperon kun skribo ‘La oro estas konservata en nigra kofro’. Mia aldono: Se tio okazis en la “China Town” de Novjorko eble ŝi havas iom da ŝanco. Nu, tie almenaŭ, ne ĉiuj ŝtelistoj komprenas la ĉinan lingvon. ;o)

SKOTA SPRITAĴO.

Skotlandano troviĝas en gastado. La dommastrino tre ĝentile demandas: Kiom da kuleretoplenon da sukero vi kutime

metas en vian teon?

-Hejme tri, en gastado kvin- li respondas.

-Do, sentu vin ĉe ni kvazaŭ vi estus hejme. ;o)

………….

KNABOJ KAJ KNABINOJ.

-Kiu estas la ago kiun du knaboj

kapablas fari kune sed du knabinoj ne?

-Pisi en unu solan noktovazon. ;o)

……….

KOLERIĜI

……………………………………………………

Kiam oni koleriĝas tio signifas ke la objektiveco de la vivo komencas enfiltriĝi en la

propran internan realecon kaj ekŝanceligas la konstruaĵojn fuŝfaritajn de la propra menso. ;o)

………………………………….

Kiel mortigi la talpojn?

………………………………………………………………………………..

Kapitano de karabenistoj (carabinieri) diras al Mareŝalo. Mareŝalo, faru al mi komplezon: mortigu la talpojn en mia ĝardeno. Jes sinjoro Kapitano! Tagon poste: Mareŝalo ĉu vi prenis la talpojn? Jes, Kapitano. Ĉu vi mortigis ilin? Jes, Kapitano. Ĉu mi povas scii kiel? Jes Kapitano. Ili ricevis kion ili meritis:

Mi enterigis ilin vivaj. ;o)

…………..

Aŭton de karabenistoj oni trovis renversita. Ili faris tion laŭintence. Kial? Por malplenigi la cindrujon, kompreneble ;o).

………..

ALVENAS LA AŬTOBUSO

Du puloj fumas ĉe la bus-haltejo. Alvenas hundo.

Forĵetu la sigareton alvenas la aŭtobuso, diras un el ili. ;o)

………..

Forĝisto ĵus demetis varmegan hufoferon. Antaŭ ol li povus averti turiston, tiu prenas ĝin en la manon kaj poste tuj demetas ĝin…Ĉu vi bruligis vian manon? -Ha! Tute ne!

Mi kapablas rigardi objekton ekstreme rapidege. ;o)

……

EKZAMENATA POLICISTO

-Kiom daŭris la tridekjara milito?

-Mi ne scias.

-Pensu iomete.

-Kiom da jaroj havas knabeto dekunujara?

-Dekunu.

-Bonege! Do kiom daŭris la tridekjara milito?

-Dekunu jarojn. ;o)

…………

PAROLKAPABLO

………………………………………………………

La homoj ricevis la parolkapablon por kaŝi ne la pensojn sed la fakton ke tiuj pensoj mankas….Fakte ĝenerale oni preferas la parol-liberecon antaŭ la pens-libereco. ;o)

………………………………………………….

EKZAMENO

Policano ĉe la ekzameno. La demando estas la sekva: Kiom da literoj LO troviĝas en la fama kanzoneto “Happy birthday to you!” ? -Entute ses.

-De kie vi prenis ĉi tiun nombron?

-La- la- la- la, laa- laa.

.Direktoro de komerca firmao enuas. Finfine li vokas la sekretariinon:

– Alportu dosierojn pri ĉiuj homoj, kiuj laboras ĉe ni.

Kiam ŝi ilin alportas, li hazarde elektas dek dosierojn kaj ordonas: – Tiujn maldungu! – Kial, ĉefo?!!

Mi ne ŝatas la malbonŝanculojn! ;o)

KIE ESTAS AFRIKO?

………………………………………………………………………..

Filo de policisto portas hejmen malbonan noton en geografio ĉar li ne scias kie estas Afriko. La kolera patro vangofrapis lin kaj mandis lin en sian ĉambron. Enlitiĝinte li diris al sia edzino: Mi konfesas: ankaŭ mi ne scias kie estas Afriko. Ĉu vi scias?

-Nu, ĝi ne povas esti malproksime, diras la edzino, ĉar ĉiumatene irante al laboro mi renkontas afrikanon kiu pasas per biciklo. ;o)

.……..

Elinter la Alzheimera kaj la Parkinsona malsanoj kiun vi elektas?

La unuan ĉar estas pli bone forgesi pagi pro mia biero ol tremverŝadi ĝin sen povi ĝui ĝin. ;o/

………

-De kiom da tempo vi estas edziĝinta?

-De kvin jaroj

-Kaj vi ankoraŭ havis nenian familian ĝojon?

-Kiel ne? …Pasintjare mi enterigis mian bopatrinon…. ;o)

………………..

EN LA FRENEZULEJO

…………………………………………………..

En frenezulejo frenezulo balanciĝas sur elektra lampego. Alia frenezulo dezirus balanciĝi en lia loko…Nu, kial vi ne alkroĉiĝas al mia ombro, diras la balanciĝanta feliĉulo.

-Mi estas frenezulo sed ne tiel multe kiel vi kredas… Poste vi elŝaltos la elektran lampon por ke mi falu teren, ĉu vere? ;o)

………………..

ŜPAREMO

…………………………………………………………………………………

Edzino de skotlandano: Mia kuracisto diris ke mi bezonas

ŝanĝi aeron… Ŝia edzo: Ha, kiel bonŝanca vi estas.

Ŝanĝiĝis la ventodirekto po..po..por ple..ple pplenumi vian de..de..dddeziron. ;o)

……………………..

MISPRONONCEMA VIKTIMO

………………………………………………………

En la policejo sonas la telefono. Tremanta virina voĉo petas tujan helpon. Diras sian adreson kaj daŭrigas la kriadon. La deĵoranta policisto respondas. Ni sendas nian aŭton, sed unue diru en komprenebla maniero kiu kaj kial vin sufokadas. ;o/

……………..

DORMEMA BARBIRO

Barbiro estis atakata de dormemo en laboro kaj kliento demandis en maltrankvilo: “Ĉu la mastro ne punos vin, se vi vundos klienton?” “Jes. La monpuno estas 50 dolaroj. Sed vi estu trankvila, ĉar mi gajnis 500 dolarojn

en hazardludo hieraŭ.”

Kompreneble la kliento tuj trankviliĝis. ;o))

…………

AZENO ESTAS AZENO

Oni faris eksperimenton per azeno.

Oni metis antaŭ ĝi sitelon da akvo kaj sitelon da vino. Kiun ĝi elektis?

Kompreneble la akvon. Nu, la azeno scias kiel konservi la sanon. Drinkemulo:

-Nu, kion vi atendis?

Azeno estas azeno kaj restos azeno. ;o))

…..

PIEDPREMO

Ĉasisto fanfaronas kun sia kundancantino:

Pasintjare, en Afriko mi mortigis dekduon da elefantoj.

-Ĉu vi piedpremis ankaŭ ilin?

…..

PRUDENTA VINGUSTUMISTO.

Demandas sian cerbon je ĉiu nova glaspleno da vino. Kara mia cerbo, ĉu mi povas trinki ankoraŭ ĉi tiun? Je la tria glaso lia cerbo respondas jene: Vi estas libera fari

kion vi volas sed se vi trinkos ĝin, mi tuj foriros. ;o)

……..

LA VOJO TURNIĜIS…

Policisto pridemandas maljunan vidan atestanton pri aŭtoakcidento:

Paĉjeto, koncize, kion vi vidis? Jen

koncize: La vojo turniĝis dekstren sed ili ne. ;o)

…………..

Kial Dio kreis la virinon laste?

  • Ĉar al li ne plaĉas esti ĝenata per konsiloj kiam Li kreas.

    (Pri kiu dio temas? Ĉu temas pri dio Gattes? ;o))

…………………

EL VIRINA VIDPUNKTO

La herbotranĉa maŝino estas kiel la viro:

Estas malfacile ekirigi ĝin, eligas malbonan odoron

kaj en la plejparto de la okazoj ĝi ne funkcias. ;o)

……..

OĈJO BILL PRAVAS ;o)

……………………………………………………..

Bill Gattes perfekte pravas: la foiro de Las Vegas montras ekzakte la progreson faritan. Dum antaŭe ni havis kvin teleregilojn kaj ni ne kapablis regi niajn hejmajn aparatojn, nun por havi la saman rezulton sufiĉas nur unu teleregilo. ;o)

………………..
Fragmento el la informa teksto de stevardino en aeroplano:

En la tualetoj oni ne rajtas fumiSe ni kaptos iun fumantali devas tuj

forlasi la aviadilon

 ………….

Indiana anekdoto:

Unu vesperon ĉiroka indiana maljunulo ekrakontis al sia nepo pri batalo kiu okazas en ĉiu homo. Li diris: Fileto, tiu batalo okazas inter du lupoj kiuj ĉeestas en ĉiu homo.

La unua estas la malbono: kolero, envio, ĵaluzo, bedaŭro, monavido, perforto, memkompato, kulpo, malamo, mensogemo, fieremo, superemo, egoismo.

La dua estas la boneco: ĝojo, pacemo, espero, trankvilo, humileco, ĝentileco, bonvolemo, empatio, grandanimeco, veremo, kunsento kaj kredemo.

La nepo pripensis iomete kaj poste demandis sian avon: Kaj kiu el la du lupoj venkos?  La maljuna indiano ridete respondis: Tiu al kiu vi donos por manĝi.

—————————————-

KIU KREIS LA MONDON?

Jozefo estis la plej petolema knabo en la tuta lernejo. Li ne povis trankvile sidi en sia benko, sed ĉiam li elpensadis novajn artifikojn, kiujn li tuj efektivigis. Kiam, dum leciono, paperbulo flugis rekte sur la nazon de la instruisto, kiam iu fenestro estis frakasita, aŭ iu alia malbonaĵo okazis, ĉiuj tuj sciis, ke en tio estas kulpa Jozefo. Ankaŭ Jozefo mem alkutimiĝis al tio, ke li estas kulpa pri ĉio, kaj tial, kelkfoje, li devis suferi ankaŭ pro malbonfaroj de la aliaj knaboj.

Foje, dum leciono de biblia historio, la instruisto rakontis pri tio, kiel la mondo estas kreita. Sed, kiam poste por kontroli ĉu la knaboj komprenas la aferon, li subite demandis kiu kreis la mondon, neniu el la lernantoj sciis tion. Tio, kompreneble, ĉagrenis la instruiston, kaj li ripetis la demandon pli laŭte. Silento… Fine, Jozefo starigis sin, kaj deklaris kun la mieno de granda pekulo: «Mi faris tion, sinjoro instruisto, sed mi promesas, ke neniam plu mi faros ion similan. :-)

————————————————

Dankon pro via pacienco! :-)

Tion mi diras ĉar oni ĝuas multe pli propralandajn ŝercojn.

Pro tio traduki ŝercojn ne estas facila afero ĉar ofte ili estas plene

kompreneblaj nur en ilia naskiĝlando kaj  naskiĝlingvo. Do bonvolu

ne juĝi min tro severe. :-)

Elkore salutas vin Eugen Fabian

———————————– 

PS: Se vi deziras legi aliajn anekdotojn kaj ŝercojn, bonvolu provi ĉe la suba ligilo:

https://sites.google.com/site/verkojenesperanto/prozo/anekdotoj-sercoj

Bonvolu provi ankaŭ la sekvajn:
http://ridejo.ikso.net/

https://www.google.com/url?q=https%3A%2F%2Fwww.facebook.com%2F100003840373294%2Fvideos%2F547050402099634%2F&sa=D&sntz=1&usg=AFQjCNHptJzA6X5_fuod0KcdAPTlOvO6uA

Leave a comment