En la arta mezlernejo kie mi studis inter 1953-kaj 57 en Tg.Mures, instruis maljuna profesoro kiu vivis sian tutan vivon en Aleksandrio de Egipto. En maljunaĝo li revenis en sian naskiĝurbon kaj instruis arthistorion. En tiu lernejo preskaŭ ĉiuj sciis la nomojn de la naŭ muzoj eble escepte min. Tiam li listigis ĉiujn nomojn de la knabinoj de la klaso kaj diris ke tiujn mi certe memoras bone, kial mi ne memoras same bone la nomojn de la naŭ muzoj?. Multa tempo pasis de tiam.Nuntempe kiu memoras la nomojn de la naŭ muzoj kiuj laŭdire inspiris sciencistojn kaj artistojn? Iuj eĉ kredas ke la muzoj estis nur sep. La lernanto kiu devis korekti min lisgtigis ĝuste ĉiujn 9 nomojn, kiel sekvas:

Eratoa muzo de la amliriko
Eŭterpa muzo de la muziko
Kaliopa muzo de la eposo
Klia muzo de la historio
Melpomena muzo de la tragedio
Polimnia muzo de la alt-liriko
Talia muzo de la komedio
Terpsikora muzo de la danco
Urania muzo de la astronomio.

Bonan vesperon!. :-)

Eugenio

2 Responses to “La naŭ muzoj”

  1. ĵeromo said

    bone, nun vi scias la nomojn de la muzoj, sed ĉu vi ankoraŭ memoras tiujn de la knabinoj en via klaso?

  2. Eugen Fabian said

    Bedaŭrinde ne.Eble la personan nomon sed mi forgesis ŝian familian nomon. Povus esti ke mi eĉ tute forgesis unu personon.

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s

%d bloggers like this: