Julio Baghi

“La vagabondo kantas”

 

Nur migri, ĉiam migri, migri for,

postlasi ĉie iom el la kor’,

al hejm’ sopiri ekster hejma ter’

sed  hejme sklave revi pri l’ liber’

kaj reee kuri for ĝis spira halt’

de ombra fundo al sunriĉa alt’

jen vivo mia: migro kaj sopir’

Celperda halto kaj celserĉa ir’.

 

Forviŝi fremdan larmon per konsol’,

sed lasi flui propran en la sol’

kaj arlekeni kun kaŝita larm’

por senti korkareson de korvarm’,

dividi min kun donacema sent’

kaj poste vei pro l’ malfrua pent’;

Jen sorto mia: dono kaj ricev’…

Semado vana kaj senfrukta rev’

 

Al mi nur vortoj ŝajnas ĉio jam:

ideo, celo, bono, vero, am’…

Mi scias, ke la tuta glora mond’

nur estas en dezerto seka font’.

Por ĉerpi el ĝi, por vivteni nin

la proprajn sentojn verŝas ni en ĝin.

Fatalo: klara vido, blinda mir’…

Infera sobro, migro en delir’.

@@@@@@

Advertisements

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s