Budapeŝta taglibro 18 07 65

18 07 1965

Mi alvenis al Budapeŝto. Kiam mi elvagoniĝis, mi havis teruran kapdoloron. Portante pezajn pakojn, la kapdoloro intensiĝis. Mia onklino Grete atendis min ĉe la stacidomo. Ŝia patrino, Ilona, ne estas hejme. Krom infanaĝaj rememoroj mi apenaŭ konas ilin. Mi memoras ke ni gastis ĉe ŝi kaj ŝia kunulo sinjoro Sztàray en Sóakna, dum la milito. Pri la rumana nomo de la vilaĝo mi ne memoras.(Ĝi estas proksime de Reghin/ Régen) El la ĝardeno mi admiris la rusajn militĉarojn kiuj ĵus pasis tie. Ili kuriozigis min , ĉar mi neniam vidis similajn aferojn. Ŝi batis min per maldika rameto tre doloriga. Temas pri ago kiun 5-jara knabeto malfacile pardonas. Nur nun mi komprenas ke ŝi pravis, kvankam la danĝero estis multe malpli granda ol ŝi pensis…Kaj nun post tiom da jaroj mi iras viziti ŝin. Mi pensas ke ni diskutos pri religia kredo. Al mi plaĉas ŝia kono de kuracherboj kaj sana vivmaniero. Ŝajnas al mi ke mi ne estos tute libera. Ĉiukaze mi devas fari programon por mi…Mi elvagoniĝis ankaŭ en Szólnok. Jen kion mi skribis: Mi transiris la landlimon, tamen nenio ŝanĝiĝis. Ĉio estis kiel en Transilvanio. Ni travojaĝis la grandan “Puszta” rapidege. Malsimilaj estis nur domtegmentoj.  ( Malpli akraj ol ĉe ni.) Nekutimaj, sferaj akvorezervujoj donis al mi la impreson esti en nekonata planedo. La tipa “puszta” puto, simila al balancilo por mi ŝajnis familia.  Kiel mi diris, preskaŭ nenio ŝanĝiĝis, nur la homoj parolis alian lingvon, la hungaran. Szòlnok memorigis min al Oradea/Nagyvàrad… Mi estis tre laca kaj malsata. Mi manĝis bonan francan salaton malmultekostan. Poste mi dormis ĉe la rivero, Tiso. Preterpasis infanetoj, kiuj divenadis, kial mi kuŝas tie. Ĉu doloras al mi la piedoj? Ĉu mi fartas bone? Mi ne sukcesis dormi, ĉar alvenis ankaŭ la pluvo. Feliĉe mi havis pluvmantelon. Mi eĉ ne sciis kioma horo estas. La pluvo daŭre falis, tamen la naĝejo estis homoplena. Eble mi perdis la proksiman vagonaron. Ne gravas…

19-a Julio

Nun mi ellitiĝis en la domo de mia onklino Ilona. Ŝi ankoraŭ dormas. Nun mi fartas bone. Mia kapo jam ne plu doloras. La sanigiloj estas sur la tablo. Mi ne prenis ilin… Unue mi volas viziti Budapeŝtan esperantan klubon. Mi provos serĉi ian adreson en Ĉina esperanta revuo, kiun mi havas kun mi. La unua impreso pri Budapeŝto estis ke ĝi ne ŝajnas esti pli granda ol Bukareŝto. Mi ankoraŭ ne vidis la centron. La vetero estas terura. Estas malvarme. Ĉi tie estas bela ĝardeneto kun pomarboj perarboj, abrikotarboj…Hieraŭ mi vidis Budapeŝton. Mia impreso ŝanĝiĝis. Nun mi pensas ke Budapeŝto estas pli granda ol Bukareŝto, sed kio faras ĝin pli bela estas la Danubo, kiu tranĉas la urbon en du pecojn. La homoj ankaŭ ĉi tie estas sentoleraj. Se oni demandas ion, ili respondas per altigita voĉo. Mi estis en vizito ĉe Magyari Csaba elmigrinto el Transilvanio, kiu ricevis min ĝoje. Ni multe interparolis. Ni konkludis ke ni renkontiĝos. Mia onklino atendegis min ĉe la pordo. Mi malfruiĝis ĉar mi devis serĉi necesejon kaj mi ne konas Budapeŝton. Fine mi trovis ĝin sub la Ferencz-ponto. Poste mi vizitis mian onklineton Greta kiu estas aktorino. Ŝi estis tre laca. Ŝi laboris ĉe la televido ĝis la dua horo nokte. Tamen ŝi ĝoje ricevis min. Ŝi montris al mi sian magno-bendo-kolekton. Ni aŭskultis kelkajn pecojn. Ŝi diris ke mi ne similas al mia patro. Ŝi avertis min ke mi evitu malbonajn societojn, ĉar mi ne povas eĉ imagi kiel abomenaj povas esti certaj ĉitieaj viroj… Sendube ŝi havis kelkajn spertojn. Alian fojon mi vizitis ŝin kune kun ŝia patrino, mia onklino Ilona, fratino de mia avino Karolina. Post la vizito, kun mia onklino Ilona, ni iris al zooparko. Tie ni vidis multajn bestojn. Nur unu afero ĝenis min. Mia onklino Ilona faris ĉiam tiel laŭtajn rimarkojn ke ĉiuj homoj ekrigardis nin. Repensante, mi kredas ke ŝi estis iomete surda. Ni vidis hipopotamojn elefantojn, leonojn zebrojn ktp. La plej interesaj estis la simioj. Estis rimarkinda la kolera simio. Ĉimpanzo volis vesti sin per ĉifono. Mi decidis ke mi iros denove tien kun papero kaj krajono kaj mi restos tie la tutan tagon. Sed la venontan fojon mi iros sola. Kiam mi desegnas al mi ne plaĉas akompananto… Hodiaŭ mi iris en la muzeon. La herba sanigilo de onklino Ilona multe helpis min… Mi aĉetis kelkajn poŝtkartojn el kiuj mi sendos unu al frau Rudolf, al miaj fratoj, al Wili kaj al Zihanyi…Mia onklino Greta estas tre simpatia kaj tre juna kun ŝiaj 50-jaroj…Vespere, ĉe onklino Ilona, ni zorgadis pri mia kuŝejo, kiun post iom da pripensado ni pretigis. Mi dormis tre bone. Mi vekiĝis je la kvina horo aŭ sesa laŭ nia horkalkulo. Mi vekiĝis je la kanto de la kanaribirdeto…Mia matena preĝo estis mia taglibro. Jen kelkaj ripetiĝantaj, netradukeblaj hungaraj esprimoj: édes, marha jò, helyes (dolĉa=ĉarma, bove bona=ege bona, ĝusta=beleta)
Mi volis iri en la muzeon sed lunde ĝi estis fermita. Mi serĉis librojn en Esperanto en la “antikvariato”, sed mi ne trovis ilin. Mi aŭdis iun demandi pri Esperanto. De li mi eksciis la adreson de la Hungara Esperanta Asocio. Mi renkontiĝis en la Orienta (Keleti) fervojstacidomo Ĉeĥoslovakian hungaron, Novy Zamky…Mi aĉetis landkarton pri la interna parto de Budapeŝto, per kiu mi povis tre bone orientiĝi… Hieraŭ alvenis esperantistoj el diversaj landoj. Hodiaŭ mi volas trovi ilin. Mi iros al Magyari Csaba kaj mi petos lin ke li konduku min tien. Krome mi devas fari alian aferon pri kio petis min “onklo Jozsi” (Eble vi ne scias ke en Transilvanio maljunajn amikojn oni nomas onklo.) Mia onklino, Sztàray Grete, refoje atentigis min pri la malboneco kaj kriminaleca tendenco de certaj Peŝtaj homoj. Krome parolis ankaŭ pri la danĝera trafiko ĉar ĝi estas tre intensa kaj rapida. Oni devas esti atentaj en ĉiu sekundo. Mi aĉetis du artajn librojn pri Picasso kaj Breugel.

Merkredo 20 07 1965.

Hieraŭ mi estis ĉe la Hungara Esperanta Asocio kaj ĉe la Buda esperanta asocio. Bedaŭrinde mi ne sciis ke lunde ili havis kunvenon. Ĉe la esperanta asocio mi eksciis ke alvenis esperantistoj el eksterlando al Balaton Almàdi. Por iri tien per reve-bileto kostas nur 37 forintojn. Ĝi estas irinda… Mi trinkis limonadon kion mi ne plu faros. Tion mi povus fari ankaŭ hejme per lemonsalo…Mi vidis kelkajn keramikaĵojn. Se mi dirus ke ili estas pli belaj ol la niaj mi ne dirus la veron…Al mi ne ĉiuj personoj plaĉis ĉe la esperanta asocio…Mi estis sur la insulo Margerita (Margit sziget). Mi estis en ĝoja parko (Vidàm park). Mi restis tiel longe, ke nur vespere mi alvenis hejmen. Mi vidis la misteran kastelon. Mi sidis sur la fervojo, sur aviadilo, sur trolibuso ktp. Mi vidis kiel tremis la homoj sur la benkoj en la kastelo. Estis interesa ankaŭ la ĉambro de la kurbaj speguloj. Revenante de la ĝoja parko, mi elvagoniĝis en malĝusta haltejo. Tamen mi sukcesis reveni hejmen, demandante la vojaĝantojn. Kiam mi alvenis hejmen mia onklino Grete jam atendis min iomete maltrankvila kaj refoje atentigis min pri la malicaj homoj kiujn mi devas timi. Diris ke okazadas aferoj kiujn mi eĉ ne povas imagi. Mi vidis la muzikantan puton de Bodor, kiu originale estis konstruita en Transilvanio, en Tg. Mures/ Marosvàsàrhely. Kie ĝi iam staris tie nun estas la konstruaĵo de la ortodoksa katedralo. Tiu budapesta, de kiam ĝi estis rekonstruita de tiam ĝi ne plu funkcias. Estis interese rigardi kiel oni tranĉas la herbon sur la Margit-insulo, per speciala maŝinaro. Mi elspezis ĉirkaŭ 15 forintojn sed mi ankoraŭ ne sendis la poŝtkartojn.

Ĵaŭdo 21 07 65

Mi ankoraŭ ne estis sur la monto Gellèrt. La muzeo estas tre plezura loko por pasigi la tempon, tamen mi ankoraŭ ne vizitis ĝin. Mi vizitos ĝin kiam pluvos…Vespere mi alkondukis mian onklineton Grete al la tramostacio, kie ŝi diris al mi, idealisto, malplezuran aferon., kiun mi ne atendis de ŝi. Ŝi diris ke la feliĉo estas la mono kaj bonstato kaj ke la idealoj valoras nenion. Ĉu vi pensas kia pagana virino ŝi estas? Ŝi diris tion etendanta al mi sian vizaĝon ridetantan por kisi. Ĉi tiu estis respondo, ĉar mi diris ke por ŝia patrino Ilona estas pli bone esti religiulo ol havi nenian idealon. Evidente ŝia filino preferas havi monon, ne idealojn…Estas jam la sepa horo. Laŭ nia horkalkulo estas la oka, sed mia onklino Ilona ankoraŭ dormas. Mi ne volas ĝeni ŝin malgraŭ ke mi intencis foriri. Nun subite, sen ia transiro, ekpluvegis. Estis bone ke mi ne ekiris ĉar mi havus kun mi nenion kontraŭ la pluvo… Mia onklino Ilona ripete parolas pri ŝia bonkoreco kun la transilvaniaj parencoj kaj pri la sendankemo de ĉi lastaj. Mi demandis min: kiu devigis ŝin fari tiom da donacoj? Mi almenaŭ atendas nenian donacon. Estas jam sufiĉe ke mi povas dormi ĉe ŝi kaj mi ne devas pagi hotelon multekostan. Por fari tion mi ne havus sufiĉan monon. Se mi ne havus parencojn ĉi tie, mi eble neniam vidus Budapeŝton. Mi estus restinta hejme. Nu eble en la venonto mi estos pli riĉa. Kiu scias?

Vendredo 22 07 65

Merkrede vespere mi pretiĝis, per la helpo de mia onklino, por la granda vojaĝo al Balatonalmàdi. Kompreneble “granda” el mia vidpunkto. Eble pli taŭgus la adjektivo “memorinda”. Mi ekiris je la sesa horo. Je la sepa mi estis ĉe la suda fervojstacio de Budapeŝto. Je la deka kaj duono mi estis jam en Balatonalmàdi. Mi veturis kune kun la malgrandaj pioniroj, venintaj el la proksimeco. La junuletoj estis simpatiaj sed iomete tro laŭtaj. Nenio stranga. Kiam mi havis ilian aĝon, mi estis tre simila al ili. Ili difektis la fenestron tra kiu envenis fumo kaj cindro de la lokomotivo, kiu ankoraŭ funkciis per karbo. Kiam mi elvagoniĝis ĉe la unua hotelo mi interesiĝis pri la esperantistoj. Jam ĉiuj estis informitaj pri ili. Ne estas mirinde ĉar ili portis grandan flagon kun verda stelo. Je mia alveno okazis granda kunveno de la “Stelo”, kion mi partoprenis. Mi konatiĝis kun kelkaj rumanaj esperantistoj. En ĉi tiu tendaro, krom hungaroj, troviĝis rumanoj, bulgaroj, poloj, nederlandanoj, hindoj, aŭstralianoj, francoj, angloj kaj aliaj nacioj. Ĝis nun mi havis kelkan reformismeman tendencon. Vidante ke la lingvo funkcias tia kia ĝi estas, mi ĉesis pensi al reformoj. Por multaj eĉ la fundamenta Esperanto estas malfacila. Ĉi tie estus ridinde paroli pri reformoj. La plej grava afero estas la facileco de la interkompreno. Mi parolis kun hungara estrino kiu eksciinte ke mi parolas hungare, ne plu parolis kun mi esperante. Jen perfekta krokodilino kaj ŝi ne estas la sola. Evidente, pro malsameco de la hungara lingvo, por hungaroj estas tre malfacile lerni fremdajn lingvojn… Mi pagis entute 180 forintojn. Mi konatiĝis kun pollandano, kiun mi intencas viziti venontjare. Sur la stratoj nia grupo laŭte parolis Esperanton. Ĉiuj homoj rigardis nin. Estas franca- hungara studento, Francisko, kiu estas denaska esperantisto. Nun estas la unua fojo ke mi havas okazon paroli esperanton pro neceso. Mi tute forgesis la belec-difektojn de Esperanto kaj mian reformemon. Nun mi opinias ke oni povas interkompreniĝi tre bone per Esperanto. Ĉi tie estas kvin rumanoj el kiuj unu parolas tre bone Esperanton. Nu, ne estas mirinde ĉar li estas ĉi tie la reprezentanto de Rumanio. Estas ĉi tie Baratano kiu faris iom da konfuzo en la kunsido. Li parolas bone la lingvon kaj mokas tiujn kiuj eĉ ne komprenas pri kio temas, tamen voĉdonas…Ĉi tiun nokton estis tre granda tempesto en kiu mi aŭdis teruran krion. Ni timis ke la vento forportos la tendojn. La tempesto pasis. Jam pasis ankaŭ la pluvo. Nun brilas la suno. Multaj dormas ankoraŭ, ĉar ili enlitiĝis malfrue. Mi ankoraŭ ne naĝis en la Balatono. Por morgaŭ mi volas pretiĝi por la oratora konkurso…Jen kion signifas la gastronomiaj kutimoj de diversaj landoj. Laŭ opinio de bulgara studento, la manĝaĵon kiun ni ricevas ĉi tie, en lia lando oni donas al hundoj. Mi preskaŭ kunsentas ĉar ĉi tiu manĝaĵo ankaŭ al mi ne plaĉas…Hodiaŭ estos la adiaŭa balo kaj multaj foriros jam morgaŭ.

Sabato 23 07 65

Hieraŭ ni faris ekskurson per trajno al Veszprém. Ĝi kostis 11 forintojn. Vespere estis la adiaŭa balo. Mi ne havis puran ĉemizon. Pro tio mi ne kuraĝis partopreni en la danco…Nun ĉiuj estas lacaj kaj dormas. En Veszprém mi elspezis mian monon aĉetante du vortarojn…Jam restis nur malmultaj esperantistoj. Ĉio finiĝis. Nun restis nur la promenado en la urbo. La urbeto Veszprém estas bela. La polino kun kiu mi promenadis, eĉ pli bela. Ni vidis kelkajn preĝejojn, kapelon, viadukton, elvidejon. La piedirantoj sur la strato ne komprenis kian lingvon ni parolas. Kiam mi serĉis la esperantistojn en la nacia banko, oni diris al mi ke ĉi tie estas grupo de  italaj turistoj…Morgaŭ mi reiros al Budapeŝto. Tie restis ankoraŭ multe da videndaĵo…Mi prepariĝis por la oratora konkurso titolita “La studento”. Mi faris 2-3 skizojn pri la temo sed vidinte ke Adrian prepariĝas sen skribo, mi ne kuraĝis prezenti mian oratoraĉon. Fakte mi ne estas ankoraŭ sufiĉe flua en Esperanto, por partopreni en ĉi tiu konkurso. Tamen mi volas montri al vi almenaŭ unu skizon:

La studento.

Mi estas eks-studento. Kvankam mi estis studento antaŭ du-tri jaroj mi ankoraŭ memoras kion signifas esti studento. La averaĝa studento en Romanio estas malriĉa. Al li mankas mono sed li estas riĉa el alia vidpunkto. Li estas juna kaj plena de espero, precipe se temas pri esperanta studento. Li estas riĉa de espero por la venonto. Li esperas ŝanĝi la mankojn de la socio. La studentoj partoprenas en ĉiaj progresaj movadoj. Kompreneble, lia unua devo estas studi, tial oni nomas lin studento. Por ke li ne forgesu la lernotaĵon, li komencas studi proksime al la ekzamenoj. Kio estas pli bela ol la studado estas la hejmenvojaĝo. Kiam venis ĉi tiu momento li estas tre feliĉa. Li iras al la stacidomo, envagoniĝas kaj serĉas vagonon kie estas ankaŭ kuŝlokoj… Li ne estas granda korespondanto. Kial embarasi siajn gepatrojn per longa letero? Li skribas tute mallonge: Patro! Mi bezonas monon! Kisas vin via filo. Ĉi tio pruvas ke la studento estas sent-ema kaj ĝentila. Post tiel multe da laŭdo mi devus diri ankaŭ iom da negativaĵo, sed mi ne volas esti malĝentila. Ĉi tiun taskon mi lasas al la sekva konkursanto. Nun, kun via permeso, mi retiriĝas Ĝis!….

Estas vespero. Hodiaŭ mi havis bonan tagon. Antaŭtagmeze mi naĝis kaj poste mi sentis min tre bone. La rumana esperantisto Adrian pri kiu mi parolis antaŭe, ricevis la duan premion en la oratora konkurso. Tio signifas unusemajnan senpagan restadon en Rusio. Posttagmeze mi parolis tre multe kun la angla-franca paro. Poste ni eliris kune en la naĝejon. Ni uzis ankaŭ la anglan krom Esperanton…Nun envenis en la tendon mia bulgara amiko kiu petis min, ke unu plusa homo povu dormi ĉi tie. Li klarigis per mangestoj kaj en la rusa lingvo. Fine li estis tre feliĉa ke mi komprenis lin. Post la vespermanĝo mi rigardis la polojn kaj la bulgarojn, kiel ili amikiĝis. Bulgara virino estis tre ĝentila kun mi, sed kiam ŝi vidis ke mi reagas pozitive ŝi tuj eskapis de mi. Eble ĉar ŝi jam havis kunulon. Aŭ, eble ŝi jam renkontis tedulojn. Aŭ, eble kulpas la manko de interkompreno, ĉar mi ne parolis la bulgaran kaj ŝi ne parolis Esperanton. Tamen ŝi estis tre ĝentila. Ŝi kovris min per ŝia kovrilo vidante ke mi sentas malvarmon. Mi faris la figuron de stultulo ĉar mi ne komprenis ke la virinoj timas pro realaj danĝeroj, kiel tion mia onklino Grete jam plurfoje menciis. Estus tempo ke mi kredu ŝin.

Dimanĉo 24 07 65

“Alvenis la lasta tago de la esperantista tendaro”, oni anoncis per la laŭtparolilo. Ĉiuj transdonu siajn kovrilojn kaj matrason al la oficejo. Vespere mi aŭdis ke oni kantas en la manĝejo, sed mi ne sciis ke oni ankaŭ dancas. Kiam mi eksciis mi fruktuzis la okazon kaj mi iris danci… Nun mi atendas por ekiri al Budapeŝto. Mi volas esti tie kiel eble plej frue. Tamen ĝis la horo dekdua mi havas tempon ankaŭ por sin bani.

Mardo 26 07 65

Mi jam de du tagoj skribis nenion. Mi enlitiĝis tre malfrue kaj ankaŭ ellitiĝis malfrue. Hieraŭ mi ne faris alion ol transdoni la prunton al tiu bulgaro kiu parolis ankaŭ la rumanan. Nun mi memoris kion diris rumanoj sur placeto kun panorama vidaĵo al la urbego sur monto Gellért. Ili diris ke la hungaroj suĉis kion ili povis de ni por konstrui ĉi tiun urbegon. Kreteno! Ĉu Bukaresto suĉis neniom el Transilvanio? Venante al Budapest kun du bulgaroj, mi estis la tradukisto, ĉar neniu el ili komprenis la hungaran… Mi jam estis terurita ke mi neniam atingos hejmen ĉar la aferoj iris tro malrapide, ĝis kiam la tuta amaso pagis la luprezon. Tamen ĝis la deka horo ĉio finiĝis. Post unu horo kaj duono da vojaĝo, mi jam estis hejme. Poste, hieraŭ vespere oni rakontis al mi ke okazis granda skandalo ĉar mi ne plu estis tie por traduki kaj mankis la interkompreno. La bulgaroj postulis kovrilojn por la nokto. La respondeculino ne trovis la ŝlosilon. Ŝi diris iomete troigante ke la bulgaroj volis bati ŝin…Poste mi iris al la strato K.Kàroly, sed la esperantista kunveno jam estis finita. Tamen mi parolis kun kelkaj esperantistoj inter kiuj estis ankaŭ Nove Zamky el Ĉekoslovakio. Eksciante ke mi venis de Romanio, li diris ke li vivis tie 45 jarojn kaj li estis persekutata de ŝovinistoj. Mi ne scias ĉu li troigis aŭ ne. Kompreneble, ŝovinistoj kaj ksenofoboj ekzistas ĉie. Nun mi estas sur la monto Gellért kaj blovas la vento. Hodiaŭ mi estis ankaŭ en la esperanta asocio kaj volis pagi por la kongreso sed mi ŝanĝis ideon. Tion mi povos fari ankaŭ morgaŭ en la Egresi Klubo. La alian klubon kien mi povus iri hodiaŭ, mi ne trovis sur la landkarto…Germanaj geedzoj admiris la burĝon kaj la Danubon kun siaj pontoj… Blovas la vento. Mi devas ekiri. Ĝis!

Jaŭdo, 28 07 65

Mi sidas sur benko de la muzeo. Hodiaŭ mi manĝis terpoman paprikaŝon kaj poste mi bone dormis. Mia onklino kaj Mariska eliris por kolekti sanigajn herbojn. Mi volis veturi kun la urbomontra aŭtobuso, sed mi malfruiĝis kaj perdis la okazon. Mi ricevis bileton nur por morgaŭ. Ĝi kostas dufoje tiom kiom diris mia onklino. Mi estis en kino. Nun mi volas vidi la Màtyàs katedralon, kiu laŭ mi, ne estas tre malproksime de ĉi tie. Hieraŭ atendante la tramon kiu portos min hejmen, defaligis mian monon, sed feliĉe en tiu momento ne estis vento… Mia onklino volis skribi al mia onklo al Győr ke mi povu viziti ankaŭ lin, sed mi preferis resti ankoraŭ ĉi tie. Ni diskutis pri Dio-Naturo…Hodiaŭ mi iros al “Egresi klub”, al la esperantista kunveno. Ĝis nun la vetero estis serena, sed mi timas ke nun ĝi ŝanĝiĝos. Jam hodiaŭ aperis kelkaj nuboj. Ĝis nun mi vidis malmulte ĉar mi perdis tro multan tempon veturante. Nun mi ankoraŭ havas kvazaŭ du semajnojn el kiuj mi ne scias kiom pasigos en Győr. Mi ankaŭ ne volas tro multe resti ĉi tie. Mi povus ankaŭ servi min mem, sed mia onklino ne volas tion…Hieraŭ mi renkontis la domestron kaj pro malatento mi ne rimarkis ke li volis premi al mi la manon. Mi estis pensanta kiel organizi mian programon. Mi faris la kutiman figuraĉon de stultulo. Nun estas la sepa horo. Laŭ rumana horkalkulo estas la oka. Mia onklino Ilona ankoraŭ dormas, nur mi ne povas dormi. Hodiaŭ mi devas haki lignon, ĉar mi tion promesis. Mi faros volonte tion, ĉar mi manĝis multe sed ankoraŭ nenian movon faris. Mia onklino timas ke ne sufiĉos la manĝaĵo. Ŝi eĉ ne pensas ke ankaŭ mi povas kontribui per mono…Mi ankoraŭ ne vidis la belartan muzeon. Hodiaŭ mi devas nepre vidi ĝin.

Sabato 30 07 65

Antaŭhieraŭ mi volis vendi la bileton de la urbomontra aŭtobuso, sed fine tamen mi uzis ĝin. Estis tre interesa vojaĝo. Antaŭe, al mi fiokazis refoje la sama afero pri la necesejo. Mi ne trovis ĝin, malgraŭ la fakto ke ĝi estis tre proksime… Poste mi iris al la Fervojista Klubo, kie mi renkontiĝis kun Francisko. Ni parolis esperante. Plejmulte parolis Francisko ĉar li estas tre flua parolanto. Revenante mi refoje serĉis kaj ne trovis la necesejon. Ĉi tio al mi jam ŝajnas terursonĝo. Mi eniris en Bufedon kie mi estis devigita aĉeti bieron. Nekono de la urbo kostas plusan elspezon. Hieraŭ mi pretiĝis iri al la banejo sed mi havis ankaŭ iom da laboro. Nur post la 12-a horo mi povis ekveturi. Pro tio mi havis tempon vidi nur la filmĵurnalon. Mi manĝis surpiede ĉe la pordo de ” Egresi Klub”. Ekpluvegis kaj mi estis devigita hejmeniri. Estis tre multaj homoj ĉe la tramo. Mi havas la impreson ke la trafiko ĉi tie estas tre intensa. Ĝi estas pli intensa ol en Bukareŝto. Mi renkontiĝis kun rumanoj kiuj tre laŭdis Budapeŝton…Mia onklino Ilona invitis min al la adventista kunveno sed mi rifuzis la inviton… Ŝi, feliĉe,  ne insistis. Ĝis nun mi havis bonan veteron sed nun ĝi malboniĝis. Mi kredas ke mi devas renonci al la naĝejo. Mi renkontiĝis refoje kun la ĉeĥa samideano, Nove Zamky en la tramo…Hieraŭ mi hakis la tutan lignon de onklino Ilona. Ŝi estis tre kontenta… Nun mi ekkomencos legi ion. En la venonta merkredo ni povos aŭskulti faman jugoslavan samideanon Székely Tibor, kiu rakontos pri sia nova lernmetodo por lerni Esperanton. Li estas ankaŭ mondvojaĝanto…Hodiaŭ mi iris nenien,  ĉar mi ne fartas bone. La vetero estas abomena. Mi ankoraŭ ne vidis la belartajn muzeojn…Hodiaŭ estas dimanĉo. Mi aŭskultas la pioniran disaŭdigon, post kiu sekvas tiu esperanta. Ni iros ekskursi sed la tempo ne estas tre bona. Por bonodorigi min mi manĝis ajlon. ;-) Mi ŝercas. Kvankam ĝi malbonodoras ĝi tre plaĉas al mi. Hieraŭ mi estis en la banejo. Ĝi havis bonan efikon sur min. Tamen nun mi jam ne povas diri ke mi sentas min tre bone…Pro merito de la rivero Danubo, Budapeŝto estas pli bela urbo ol Bukareŝto. La parlamentejo estas belega konstruaĵo. La aliaj vidindaĵoj estas la pontoj. Al mi plaĉas la Elizabeta ponto. La Danubo kun siaj pontoj estas la plej granda vidindaĵo de Budapeŝto. La resto por mi estas granda bruo. Tro da aŭtoj, tro da fumo. En Prago estis pli da vidindaĵoj kaj malpli da fumo. Bukareŝto estas pli juna. Ĝi povas ankoraŭ pliboniĝi ĉikoncerne.

Lundo 01 08 65

Hieraŭ mi alvenis hejmen laca. Mi estis sur la montaro de Buda. Estis bela ekskurso. Mi ne scias kial mia humoro ne konsentas. Jam ĉimatene mi estis laca. Iomete doloris ankaŭ mia kapo. Feliĉe venis la gimnastiko de la lignohakado. Poste estis tre plezure ripozi. Nun mi eĉ ne iris en la urbon. Morgaŭ mi iros en kinejon. Hodiaŭ estis la esperantista kunveno sed mi faris la kunvenon hejme. Mi finhakis la tutan lignon de mia onklino Ilona. Ŝi estis tre kontenta. Por mi ne estis malfacile ĉar al ĉi tiu sporto mi alkutimiĝis jam en la infanaĝo. Poste mi volis aŭskulti la polan radion, sed mi ne trovis ĝin. Do, mi legis esperante. Hodiaŭ matene mi havis malbonajn pensojn. Temas pri mia soleco. Kaj ke mi ne ĝojis la ĝojojn de la infanaĝo kaj de la junaĝo…Dume, la kanaribirdeto bele kantas. Antaŭe mi pensis ke ĝi kantas tro simple, tro enue. Sed ĝi ekkomencis kanti multe pli komplike, kvazaŭ ĝi volis pruvi ke ĝi kapablas kanti tiom da belaj kanzonoj ke mi eĉ ne povas tion imagi. La plumon per kiu mi estas skribanta mi ricevis donace de mia onklino Ilona. Eĉ mi ne komprenas kial sed hieraŭ ŝi iomete kolerigis min tro laŭdante la pejzaĝon sur la monto Gellért. Certe, la monto tute ne kulpas…Ŝi volas donaci al mi horloĝon sed mi rifuzis. Ŝi eĉ  proponis adopti min en la familion sed tion mi ne povas akcepti. Tio, antaŭ ĉio, estus ofenda kontraŭ miaj gepatroj. Ili faris ilian gepatran devon, eĉ multe pli.

Merkredo 03 08 65

Hieraŭ matene mi pretiĝis por viziti mian amikinon, Reményi Erzsébet, kies fontplumon mi prunteprenis kaj ankoraŭ ne redonis. Mi rigardis la landkarton kaj mi trovis la lokon kiun mi devas atingi per la tramo numero 19. Estis tre romantika krom ŝia nomo ankaŭ la strato kie ŝi loĝis. ( Holdvilàg utca= Lunluma strato) Mi trovis ŝin hejme kaj mi petis ŝian patrinon lasi ŝin promenadi kun mi. Kutime oni ne lasas ŝin promenadi sola. Ŝi fruktuzis la okazon ĉirkaŭiri en la urbo kun mi. Ni estis en la artmuzeo kaj poste ni promenadis en la parko kaj je la sesa horo ni envagoniĝis en la subtera tramo por iri hejmen. Ŝi provis diveni kion diros la patro kaj la patrino. Ni eniris ankaŭ en la esperantan asocion par havi plian argumenton. Ni parolis kun esperantisto kiu povos atesti ke ni envere estis tie. Poste mi kondukis ŝin hejmen kaj ŝia patro kaj parino estis tre koleraj. Mi parolis nur kun la patro. Poste ili kondukis min ĝis la tramo kaj mi promesigis ilin veni al la Egresi Klubo, kie estos la jugoslavia gasto Tibor Székely, esperantista profesoro kaj fama mondvojaĝanto. Li prezentas novan lernmetodon por Esperanto. Ĝia nomo estas “Zagreba metodo”. Ni amikiĝis kaj li promesis viziti min en Sighiŝoara, kiam li veturos al Bukareŝto. Miaj impresoj estas ke la homoj ankaŭ ĉi tie estas malordaj. Ili forĵetas rubaĵojn ĉien. La homoj estas subjektivaj ankaŭ ĉi tie kaj ili ne komprenas la nacimalplimultojn. Ili pensas ke tiuj parolas sian lingvon nur por ke la aliaj ne komprenu ilin… La malriĉuloj ne mankas kaj la prezoj estas tro altaj. La muzeoj estas belaj… Tamen la diferenco inter la du ĉefurboj, tiu hungara kaj tiu rumana, ne estas tre grandaj. En la artmuzeo plaĉis al mi la egipta sekcio… Mia onklino Ilona volis porti min al ekskurso organizita de adventistoj sed mi ne havis emon por tio. Ŝi ne plu insistis. Jam estas la oka horo. Onklino aŭskultas la novaĵojn ĉe la radio. Ĉi tie en la kvartalo “Rakos Szent Mihàly” ĉe la torentoj Raba kaj Mura estas denove tro alta akvonivelo. Hieraŭ mi partoprenis la prelegon de Tibor Székely. Antaŭe mi renkontiĝis kun Ĵo. Temas pri la Fraŭlino Reményi pri kiu mi jam parolis supre. Ankoraŭ estis tro malfrue kaj ni eliris iomete promenadi. Ŝi estis tiel bone vestita ke mi timis tuŝi ŝin. Mi promesigis ŝian patron veni morgaŭ al la prelego. La prelego estis tre interesa sed mankis projekciado, kiu ne mankis en la alia ejo… Nun mi estas en la MAV klubo (fervojista) kie mi denove aŭskultas la saman prelegon. La salo estas plena sed mi kredis ke la sola fremdulo estas mi mem. Tamen ne estis tiel. “Ni devas montri la bezonon de Esperanto” diras la preleganto. Partoprenis 86 personoj, inter kiuj ankaŭ famaj nomoj kiel Fighiero(Bruksel), Karl Bovic( Oslo), Bokarev (Moskvo)

Sabato 06 08 65

Ŝajnas revo. Diris la radio ke ekestis unu ŝtatego en kiu eniĝis multaj eŭropaj ŝtatoj…Mi partoprenis en la tielnomata kongreso. Ĝi estis tre interesa. La taga programo hieraŭa estis: bano, promenado, vizito al Ĵo kaj la spektaklo. Ĉe la domo de Ĵo mi ne sentis min tre bone, ĉar la malbona humoro de la knabino transgluiĝis ankaŭ al mi. Ŝi estas troamata kaj troedukata. Ŝi ne povas eliri sola. Se estas vere kion diras mia onklino Grete, mi nun komprenas la kialon. Dum la spektaklo ŝi diris al mi ke ni estas kune la lastan fojon. Eĉ nun ŝi estas kontrolata, malgraŭ la promeso de la patro, ŝia profesorino sidis apude dum la spektaklo. Ŝi prenis mian manon. Mi diris ke mi malamas mian propran manon ĉar ĝi estas malpura de fruktoj kaj mi ankoraŭ ne havis kie lavi ilin. Mi sentis varmon. Poste la patro kaj patrino volis eniri en kafejon por trinki ion, sed mi preferis reiri por demandi ion al Tibor Székely. Ni adiaŭis. Ŝi diris ke, se mi ne skribos ŝi batos min. Mi ne fartis tre bone. La problemo de regaloj embarasis min. Mi aĉetis por ŝi ĉokoladon sed mi timis ke ŝi kredos ke mi volas redoni kion ŝi regalis al mi. La donacoj embarasas min. Mi akuzas min mem ke mi pli facile ricevas ol donacas. Sed mi foje akceptas nur por ne ofendi la donacanton… Kiel donacanto mi estas malsperta kaj tre mallerta…Ne gravas. Mi sendos al ŝi belajn poŝtmarkojn kun belaj bildkartoj. Mi devos sendi leterojn ankaŭ al miaj onklinoj. Ĝis nun mi devas honti pro mia neglektemo. Tion ili ne meritas ĉar ili devis multe zorgi por vendi kion mi portis. Mi almenaŭ devus demandi anticipe kion mi devas porti. Nun jam estas tro malfrue! Paciencon! En la venonta jaro mi scios kion mi devos fari. Mi havas ankoraŭ multajn aferojn por vidi kaj fari. Ekzemple mi devas aĉeti pomojn por oĉjo Jozsi. Mi devas serĉi aŭtoron de libro. Mi devas interesiĝi pri valoro de pentraĵoj de la pentristo Szólnai. Temas pri pentraĵoj kiujn Joĉjo Joĵi (Jozsi) volas vendi. Mi aĉetos bildrevuon por Anamaria, cigaredojn por la fraŭloj, ĉokoladojn por la fraŭlinoj. Por oĉjo Kudi (bàcsi) Radio-programon. Por Laci bilddiskon… Okazis al mi du interesaj aferoj. Mi volis aĉeti du ĉokoladojn por miaj laborkunuloj, sed mi ne rimarkis ke estis skribita sur ĝi “por diabetuloj”. Almenaŭ se ne estus skribita mi povus donaci ilin. Sed ne gravas. Mi jam manĝis unu el ili… Mi venis al la kinejo por vidi la filmon ” Filoj de la ŝtonkora homo” kreitan subaze de la libro de Jokai Mòr… Venis homo kaj donis al mi bileton kaj puŝis min enen. Mi eniris sen havi tempon por danki. Nur post kelkaj minutoj mi komprenis la kaŭzon de la bonkoreco de tiu homo. Oni projekciis ion alian ol tio kion oni atendis. Ĉi tiun filmon mi jam vidis kaj ne plaĉis al mi. Tamen nun al mi ŝajnis iomete pli interesa…Post duonhoro mi tamen eliris promenadi. Mi serĉis artajn librojn en la Antikvariato, sed mi havis la impreson ke mi perdas mian tenpon…Mi decidis ke mia ĉefa okupado estos la filologio. Nun mi volas iri al la esperanta asocio, por aceti kelkajn librojn, kondiĉe ke mi trovos ion aĉetindan. Mi aĉetis verdan skribilon. Nun mi estas sendube verdulo. La koloro estas esperantista, ĉu ne? ;-) Malĝojigas min la fakto ke mi perdis mian esperantistan insignon. Tiun perdon mi ne kapablas pardoni al mi. Nun mi devas aĉeti alian ĉe la hungara esperanta asocio. Bedaŭrinde nun mi havas nur 20 forintojn. Hodiaŭ mi elspezis iomete tro multe. Nun mi devas zorgi ne aĉeti senutilajn aferojn. Mi iros en la Petőfi straton nr. 17, kie mi espereble trovos Ĵoon. Sed estus pli bone se mi ne trovus ŝin. Mi ne povos longe suferi ĉi tiun aeron malpuran de Budapeŝto, eĉ ne parolante pri la bruo. Ĉi tie estas tro da malnovaj aŭtoj. Hieraŭ vespere mi eraris la tramon. Mi elektis misan direkton. Mi atingis la ponton Margit. (Margherita). La kontroloro ne diris al mi tion, kvankam li sciis ke mi volas iri al Ràkosszentmihàly. Mi renkontis 3 rumanojn kiu estis en malfacila interkompreno kaj ĝojis kiam ili aŭdis ke mi parolis kun ili rumane. Mi elspezis pli ol antaŭvideble, ĉar mi aĉetis ankaŭ du revuojn. ( 7 forintoj). Nun mi iras volonte por vidi filmon en la kvartalo Ràkosszentmihàly. Mi povas diri ke hodiaŭ mi fartis plej bone de kiam mi estas ĉi tie, malgraŭ la fakto ke mi neglektis uzi la sanigilojn de mia onklino Ilona. Al mi ne plaĉis ŝia mallaŭdado al la transilvania parencaro. Mi sentis min iomete ofendite. Ĉu mi estas ofendiĝema? Ŝajnas ke jes.… Mi jam komencas deziri forlasi ĉi tiu bruegan ĉefurbon. Se miaj literoj ŝajnas ebriaj, sciu ke mi skribis ilin sur la tramo. Poste mi staris longe ĉe la riverbordo de la Danubo. La ondado de la akvo kaj ĝia muziko, kiel ĉiam, trankviligis min. @@@@@@@@

Lundo 08 08 65

Mi devus iri al Győr sed mi ne havas emon fari tiel longan vojaĝon. Jam sabate, ni interkonsentis kun mia onklino, ke ni faros ekskurson al Vàcràtot. Mi devas konfesi ke mi havas nenian emon eĉ por tio, ĉar miaj memoraĵoj pri la adventistoj ne estas tre pozitivaj. Tamen anstataŭ fari longan vojaĝon mi preferis ĉi tion. Kio koncernas la malplezurajn memoraĵojn, temas pri la fakto ke ili ne lasis min ludi normale kun aliaj infanoj, timante malbonajn influojn. Ĉi tiu fakto havis influon sur mia tuta vivo. Ĝi faris min timema kaj malsociema. Nu, almenaŭ tion mi pensis…Eble mi neniam konos la verajn motivojn de mia fragila kaj malsoviema karaktero.

Mi havis plezuran tagon. Mi vidis tie tre belan botanikan ĝardenon kaj mi amikiĝis kun homoj tre simpatiaj kaj bonaj, kondiĉe ke oni ne parolu pri religio. Mi konatiĝis kun Katarina, kun kiu ni parolis eĉ pri gravaj problemoj. Ni promenadis en ĉiuj partoj de la ĝardeno, Malgraŭ la malaprobo de ŝia patrino. Ni faris interesajn fotojn. Ni ne transiris la limon de la manpremo. Do, kion mi volas diri? Ni pasigis tre plezure la tutan tagon, pri kiu al mi restis belaj memoraĵoj. Nur matene mi estis iomete malsocietema. Mi kaŝiĝis inter la arbustoj esperante ke mi povos dormi, sed mi ne sukcesis. Strange ke mi poste tute ne havis dormemon. Pro tio kaj pro mia karaktero, povas esti ke ili ne havis tre bonan impreson pri mi, ĉar mi ne sukcesis esti same ĝentila kiel ili. Mi eĉ ne povus esti, ĉar miaj pensoj estis tute aliloke. Mi varbis ŝin por Esperanto kaj ni decidis ke ni tenos leteran kontakton unu kun la alia. Ŝi donis sian adreson. Ŝi estas tre ŝercema virino, kiu senĉese ridigis siajn kunulojn per parolaĉoj en la hungara, imitante la germanan prononcon, kvazaŭ ŝi estus germanino. Estis tie 3 virinoj, kiuj parolis bone la rumanan ĉar ĉi tiu familio loĝis 10 jaroj en Bukareŝto. Mi devas konfesi ke mi havis prejuĝojn kontraŭ la adventistoj. Ili ne estas malpli saĝaj ol aliaj homoj kiuj anstataŭ la Biblio lernas parkere aliajn librojn, sed parolas malofte pri la reala vivo…Nun mi ne havas multan tempon. Merkrede mi forveturos. Praktike, mi havas ankoraŭ du tagojn. Hodiaŭ mi devos fari multajn aferojn. Mi devos aĉetadi esperantaĵojn kaj ankaŭ aliajn aferojn. Morgaŭ mi deziras vidi veran hungaran vilaĝon kion mi ankoraŭ ne vidis. Poste, transirinte la landlimon, mi volas viziti Kluĵajn esperantistojn. Mi devas fari multajn aferojn en malmulta tempo. Do, pro manko de tempo mi tuj forlasos vin. Ĝisrevido!

Merkredo 10 08 65

Hieraŭ mi intencis forveturi sed mi ankoraŭ ne sukcesis fini miajn taskojn. Lunde mi trovis la verkistan union. Hieraŭ posttagmeze mi renkontiĝis kun Francisko. Mi vidis virinon kiu kondutis tre malĝentile kun eksterlandanoj. Probable ŝi imagis ke ĉi tiuj fremduloj parolas fremdajn lingvojn nur por ĉagreni ŝin, kiu komprenas nur la hungaran. Mi perdis tro multan tempon serĉante la verkistan union. Bedaŭrinde mi havas malmultan tempon kaj neniom da tempo forĵetinda. Kiam mi trovis ĝin, jam neniu estis tie. Mi hejmeniris iomete ĉagrenite…Hieraŭ mi renkontis belan knabinon, kiu donis al mi la adreson de verkisto pri kiu mi intencis informiĝi. Poste mi iris en la nacian galerion, kie mi vidis multajn interesajn aferojn. Mi bedaŭras por onklo Jozsi sed mi ne vidis pentraĵojn de Szólnay por interesiĝi pri la prezoj. Mi parolis kun servistino por Esperanto. Ŝi estas eksesperantisto. Mi diris vorton en la germana kiun ŝi ne komprenis. Tiel ni konatiĝis. Ŝi estas virino ambicia. Ŝi diris ke volas paroli kun la ŝtatestro pri la problemo de enkonduko de Esperanto en la muzeojn por eksterlandanoj. Tiel interkompreniĝos almenaŭ la esperantistoj…La unua afero kiun mi faris hieraŭ estis revidi la filmon “101 hundetoj” kiu tre plaĉis al mi. La hundoj ĉiuj interparolas en homa lingvo. Poste mi iris al la Industriarta Galerio, kie mi vidis precipe interesajn vitraĵojn. Poste mi aĉetis pomojn por onklo Jozsi kaj bildbendon por mia frato Laci. Nun mi rimarkis ke mi ne plu havas monon… Nun estas 6-a horo matene. Mi jam komencas pretiĝi ĉar la trajno ĉirkaŭ nun eliras el la okcidenta stacidomo. Se ĉio iras bone, mi havas sufiĉan tempon por atingi la orientan stacidomon (Keleti) en ĝusta horaro. Hieraŭ kiam mi demandis kioma horo estas, jam estis tro malfrue kaj mi jam ne povis esperi atingi la trajnon en ĝusta horo. Precipe hodiaŭ mi ne volus perdi la trajnon. Bedaŭrinde mi ankoraŭ ne finis ĉiujn miajn taskojn… Mi jam povas diri ke mia unua eksterlanda restado finiĝas ĉi tie…Mi atingis la trajnon kaj mi envagoniĝis. La trajno veturas tre malrapide. Mi veturas kune kun virino kaj ŝia knabineto. Nun ŝi legas kaj ŝia filino dormas kaj mi skribas mian taglibron. Mi demandis min, se mi okupiĝos tiel intense pri Esperanto, ĉu restos al mi tempo por vivi normalan vivon? Ĉu restos al mi tempo por amindumi kaj geedziĝi? Mi rimarkis ke mi parolas tro multe pri Esperanto, neglektante la aliajn temojn. Sed oni ne povas fari ĉion samtempe…Nun mi elvagoniĝis por elspezi miajn lastajn forintojn. Temas pri 3 forintoj. Neniu alia envagoniĝis en Szòlnok por iri en Romanion. Nun mi rememoras ke antaŭ foriri, mi renkontiĝis kun 2 rumanoj ĉe la stacidomo, kiuj havis malfacilaĵojn en la interkomunikado. Ili estis fervojistoj… Mi sentis min jam hejme. Plej ofte oni parolis rumane. Pluvas. Iu diris ke li ne povas pardoni al Oradea/ Nagyvàrad, ke ĝi atendas lin per la pluvo. Tamen li devos. Kulpas nek la urbo nek la pluvo…Mi restis sola en la kompartimento. Poste envenis virino salutante rumane. La doganistoj estis ĝentilaj. Mi manĝis ĉar mi enuiĝis kaj havis nenion interesan por fari. La pejzaĝo komencis fariĝi pli kaj pli interesa. Mi pensadis ĉu mi elvagoniĝu en Kluĵo aŭ ne? Mi volus renkontiĝi kun esperantistoj sed ne plaĉas al mi ĉi tiu malĝoja vetero…Nun vidante la belan pejzaĝon mi rememoras al hungarlandano kiu laŭdis Romanion, dirante ke oni ne povas trovi tiel belan landon en la tuta mondo. Kompreneble li troigis. Probable, por li la mondo estas malpli granda ol Eŭropo. Mi jam dormis ekde kiam la vagonaro unue haltis. Oni diras ke ĝi havas 20 minutojn da malfruo. Ne estas mirinde ĉe la landlimoj. Nun ni estas en Ciucea. Mi ne memoras kiel oni nomas ĝin hungare. Envenis kelkaj rumanoj…La pejzaĝo estas tre bela post la pluvo. En la kupeo ni estas entute du personoj. Mi kaj virino. La vojaĝo iris bone. Mi alvenis al Cluj/ Kolozsvàr senprobleme.

Ĵaŭdo 11 08 65

Hodiaŭ mi sentis min tre bone, ĉion ĉi mi detruis, ĉar mi manĝis misbakitan, iomete gluecan panon, kiun mi sentos certe longe en mia stomako. Tio ne sufiĉis. Mi forgesis mian identeckarton (buletin) en la hotelo… La hotelo kostis 17 leojn. Hieraŭ vespere mi estis ĉe la loĝejo de Kiss kaj ni longe interparolis. Li diris ke li ne plu okupiĝis pri Esperanto. Nevidante la celon, li perdis ankaŭ la esperon. Li diris ke mi povos trovi esperantan gramatikon ĉi tie en la librovendejo, sed mi ne trovis ĝin. Nun mi sidas apud la katedralo. Mi volus serĉi ankaŭ ĉi tie en la ĉirkaŭaĵo… Mi konvinkiĝis pri la graveco esti kapablaj regi la propran stomakon. Antaŭ tiu manĝaĵo mi fartis bonege, tute kontraŭe ol nun. Ĉu mia stomako fariĝis trosentema?…La vetero estas terura. Estas malvarme kiel vintre… Mi jam atingis la lastan folion kaj la lastan tagon de miaj feritagoj. Mi fariĝos libera nur post unu jaro. Forpasis la malvarmo kaj nun mi havas la impreson ke la klimo avantaĝas min….
Mi estas denove en Transilvanio. Mi vojaĝis tre bone kun bona kompanio. Mi kolektis belajn memoraĵojn. En Kluĵo mi vizitis la esperantan estron, sinjoron Beier Sàndor. Kun kiu mi multe paroladis. Mi ricevis kelkajn librojn de li, kiujn mi devos pagi hodiaŭ. Mi povas imagi ke li bezonas ĉi tiun monon. Mi tuj rimarkis ke li vivas en malriĉaj vivkondiĉoj. Li donacis al mi libron skribitan de li mem…Nun mi jam estas hejme en Sighiŝoara. Jozsi bàcsi eĉ ne rimarkis mian alvenon, ĉar mi kovris la pordofenestron per kovrilo. MI estis tre laca kaj mi volis paroli kun neniu. Nun mi denove aŭdas la laŭtan diskutadon de la maljuna duopo. Okazas tiel kiam unu el la duopo estas surda kaj la alia blinda. Mi kompatas ilin.Ne sufiĉas la problemoj de la maljuneco, ili akuzas unu alian, pri aferoj kiuj de ili tute ne dependas.  Ili estis certe pli feliĉaj kiam ili estis pli junaj kaj vivis en Parizo… Mi aŭskultas ilin dum mi elripozas mian lacecon kaŭzitan de la longa vojaĝo… Nun post duonjarcento, transskribante ĉi tiujn frazojn sur la komputilon, mi longe meditas pri la forpasintaj jaroj. Ili forpasis ĝis tia grado ke mi jam eĉ ne memoras pri multaj aferoj kaj personoj pri kiuj mi skribis ĉi tie… En la sekvonta jaro 1966, mi partoprenis la 51-an Kongreson de Esperanto en Budapeŝto, kie mi renkontiĝis kun Luciana Camin mia venonta edzino kaj patrino de miaj gefiloj…Se vi volas vidi kelkajn rapidajn bildojn pri Budapeŝto, jen la ligilo:

https://www.youtube.com/watch?v=5ynGpsRtNHw

—————————————————————

Se vin interesas kiel mi konatiĝis kun Esperanto, bonvolu daŭrigi la legadon. Se jes, plezuran legadon! Se ne, mi dankas vin ke vi legis ĝis ĉi tie. Mi aŭguras al vi ĉion bonan! :-)
Amike Fábián Eugén
————————————

1- Kiel mi malkovris Esperanton?

Mi naskiĝis en kotplena provinca urbeto kiun oni povas nomi ankaŭ 7000-loĝantara vilaĝo en centro de Rumanio. Kiam mi naskiĝis ĉi tiu urbeto apartenis al Hungario kaj nur post la fino de la dua mondmilito ĝi fariĝis definitive rumana teritorio. Kiam la landlimoj improvize transflugis super niaj kapoj, mi estis tro malgranda por koscii pri la okazaĵo. Kreskinte mi rimarkis ke mia gepatra lingvo estas komprenata nur en mia provinco. Mi jam estis tro okupita per la lernado de la rumana lingvo kaj la rusa lingvo, por interesiĝi pri artefaritaj lingvoj. Post la elementa lernejo, per helpo de mia avino, mi enskribiĝis al la Arta mezlernejo en la urbo Marosvásárhely/Tirgu Mures, kiu troviĝas je 35 kilometroj de mia naskiĝurbo. Mi renkontis tie la unuajn personojn kiuj parolis nur la rumanan lingvon.Tie legante libron kies titolon mi jam tute forgesis, mi legis la unan fojon pri Esperanto. Post la daŭra malfacileco en la lernado de la rumana lingvo, kiun mi ekis flue paroli nur post deko da jaroj, min certe impresis la ideo de facila artefarita lingvo. Sed provinca junulo kiu alvenis al urbo de centmil loĝantoj havis multajn aliajn problemojn antaŭ ol okupiĝi pri artefaritaj lingvoj. Fininte la artan mezlernejon en 1957 mi enskribiĝis al la Arta Akademio de Cluj, urbo kun 350 mil loĝantoj. Jen aliaj adaptiĝaj problemoj.  Vi komprenos ke mi denove havis pri kio okupiĝi anstataŭ pensi pri Esperanto. Ĉi tie jam estis nepre necese paroli flue la lingvon de la lando. Kvankam mi malkovris Esperanton mi lernis ĝin nur je tre baza nivelo kaj poste flankenmetis ĝin ĝis kiam diplomitiĝis en 1963. Kiel mi lernis la lingvon kaj fondis esperanto-grupon en Sighisoara/Schessburg/ Segesvàr?Tio estus alia rakonto. Ĉi tie kiel vi vidas supre la ĉefaj lingvoj estas jam tri. Jen kiel mi malkovris Esperanton en Cluj/Kolozsvàr: En la jaro 1963, en montrofenestro de fotografo mi vidis la revuon “Nuntempa Bulgario”. Mi ne komprenis en kiu lingvo ĝi estis skribita. Mi eniris por informiĝi kaj la fotisto volonte donacis al mi ĉi tiun revuon. Ĝi estis mia unua kurso de Esperanto. Legante ĝin centfoje, mi sukcesis eltiri la signifojn de ĉiuj finaĵoj gramatikaj. La plejparton de la bazaj vortoj kaj vortospecoj mi jam konis. De kie? De la rumana, franca, angla, germana kaj rusa lingvoj. Ĉi tiuj estis la lingvoj en kiuj mi legis en la Universitata Biblioteko de Cluj. Por konsulti artan fakliteraturon mi bezonis kompreni ĉi tiujn lingvojn almenaŭ baznivele per helpo de vortaroj. Parolante la hungaran denaskiĝe, mi jam posedis sperton pri kiel oni povas akiri novajn vortojn per kunmetado. La n-finaĵo tute ne prezentis problemojn. Jam de la naskiĝo mi kapablis distingi transitivan verbon de netransitiva verbo, kvankam mi tute ne konis ĉi tiujn gramatikajn terminojn. Pro tio la lernado de Esperanto al mi ŝajnis amuza divenludo. La fakton ke kun niaj lokaj samideanoj ni konstruis apartan ĵargonon mi parte jam rimarkis en la studenta kunveno Stelo-semajno, en Balatonalmàdi, en la somero de 1965 kaj poste en la 51-a Kongreso de Esperanto en Budapeŝto, en 1966. Tie mi renkontiĝis kun okcidentaj esperantistoj. Paranteze, ĝuste tie mi renkontis ankaŭ mian futuran italan edzinon, Luciana Camin. Vidante la diferencojn en la prononco kaj gramatiko, komence mi pensis ke la erarantoj estas la aliaj. Kompreneble poste kiam mi ekkonis pli bone la Fundamenton de Esperanto kaj mi legis iom da literaturo, kelkajn detalojn de mia memfarita Esperanto mi devis nepre korekti. Envere, estis malmulta korektendaĵo. En 1968, alveninte en Italion, mi uzis multe ĉi tiun lingvon ĉar mi ankoraŭ ne regis bone la italan. Mia unua laboro estis en porcelanfabriko de Nove, nomata”Porcellane San Marco”. Poste mi laboris en ceramika fabriko de Marchesane kaj fine en fridujfabriko IAR en Bassano del Grappa, en la jaro 2004 mi fariĝis pensiulo. Komence de ĉi tiu jaro mi havis pli da tempo por okupiĝi pri pentrarto, fotoarto kaj informadiko. Mi multe piediris. Andante de Bassano ĝis Pove del Grappa, mi ofte faris eĉ 12 kilometrojn. Sur piedirejo kiu sekvas la riveron Brenta, mi faris multajn fotojn. Jen taŭga ligilo por vidi ilin: https://www.facebook.com/eugen.fabian.3/photos_albums
https://fabigen.wordpress.com/budapesta-taglibro-18-07-65/

 

2- Kial mi lernis Esperanton?

Homoj ĝenerale en la ĉiutaga vivo tute ne bezonas interkomuniki kun 
fremduloj. Ekzemple mia avino neniam parolis la rumanan ĉar ŝi preskaŭ neniam renkontis homojn kiuj ne komprenis la hungaran. La bezono de interkomunikado povus veni al iu nur kiam ŝi aŭ li 
troviĝas eksterlande. Tiam oni eble bedaŭras ke oni ne lernis la anglan
 lingvon. Preskaŭ neniu bedaŭras ke li ne lernis Esperanton. Ni esperantistoj
 ne estas ordinaraj homoj. Plejparto el ni estas duligvuloj aŭ poliglotoj. La lernado de la 
dua lingvo vekas en ni ian bezonon de lingva demokratio. Nu, al mi persone ŝajnis profunde malĝuste ke mi kiu perdis tiom da horoj el sia vivo por 
lerni femdajn lingvojn, tamen povas esti primokata eĉ de analfabeto kiu 
havas la solan meriton esti naskiĝinta de patrino kiu denaske parolas
 la oficialan lingvon de la lando. Krome li povas ŝpari la tempon, persistan laboron kaj monon 
necesan por lerni fremdan lingvon kaj utiligi ĝin laŭ sia plaĉo. C’est la vie! ;-) Iuj naskiĝas nudaj, aliaj
 naskiĝas kun la ĉemizo. ;-) Forflugis la junaj sonĝoj. Nun mi vidas Esperanton nur eta semo. Tamen ĝi
 povas esti tre utila por informiĝi sur la reto kaj por havi amikojn trans la limoj. Mi jam ne sonĝas kiel mi faris tion en mia junaĝo. Aliflanke tiam mi ne havis la eblecon partopreni en SCEo aŭ Fejsbuko. La interreto donas al ni esperojn kiujn Zamenhof eĉ ne povis sonĝi. Kun alilingvanoj mi sentis ĉiam ian komplekson de malsupereco. En ĉi tiu forumo mi ne plu sentas tion. Tamen mi estas kontraŭa trudi Esperanton al la 
eŭropaj aŭtoritatoj. Tiu trudo vekus nur malsimpation en averaĝaj homoj plenaj de prejuĝo, kiuj volas perdi eĉ ne la tempon necesan por informiĝi antaŭ ol juĝi. Se ĝi estas rozo ĝi floros ankaŭ se tiu printempo venos post multaj jaroj. Io devas multe ŝanĝiĝi. Kaj kiel vi povas vidi sube, la ŝanĝiĝo jam komenciĝis. Se oni ne komencas lerni serioze fremdajn lingvojn oni ĉiam povas havi la iluzion ke ĉio estas ebla se oni volas fari ĝin. Bedaŭrinde lerni fremdajn lingvojn estas multe pli malfacile ol ĝi ŝajnas. Kaj   la rezultoj ne estas kuraĝigaj. Se vi vivas en la lando de la lingvo studata kaj vi laboras serioze, eble en kelkaj jaroj vi sukcesos lerni ĝin. Alie vi riskas krei nur dialekton de ĉi tiu lingvo. La moderna teknologio vekas en ni esperojn kiuj tute ne ekzistis en la tempo de Zamenhof. La prononco de Evildea estas sufiĉe komprenebla, precipe por anglalingvanoj. Tamen, mi preferas la prononcon de Emilio Cid. Eble ankaŭ pro la fakto ke li parolas sufiĉe malrapide, por ke la aŭskultanto povu kompreni ĉion kion li diras:


Vin salutas Fàbiàn Eugén! ;-)

———————————————————————–

@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@

Advertisements