Alia vidpunkto

Vilhelmo Lutermano: Mi estis aktivulo kontraŭ Esperanto

(La intervjuon kun Kazimierz Bein (Kabe) , bonvolu serĉi sub la titolo:

“Kion diris sinjoro Kabe?”)

Iam, kun amiko survoje al lernejo, mi demandis lin kiel li pasigis la feriojn. Li entuziasmis pri sia feriumado ĉe sia avo, iama laboristo ĉe la petrolindustrio tridek kilometrojn for de ni. Li diris ke tiu parolis al li pri interesa lingvo, facile lernebla, kiu nomiĝas Esperanto.

Mi estis tuj naŭzita. Kiom mi penis por lerni iom da angla, da latina kaj iomete da franca! Kaj mi fieris pri tiuj atingoj. Mi spertis kiom komplikaj estas lingvaj sistemoj. Mi estis certa ke ilia komplikeco venas de ilia esprimriĉeco, kaj se Esperanto pretendas esti facila, ĝi ja ne kapablas esprimi la riĉaĵojn de la lingvoj. Pri tio mi certis kaj tion tuj diris al li.

Jarojn poste, en universitato, profesoro iun vesperon demandis nin kion ni pensas pri Esperanto, aŭ Volapuko. Nu, kion pensi? Post iomete da pripensado, mi diris: „Tiu lingvo estas facila kaj artefarita. Kio estas tiom facila, ekzemple kun gramatiko de dek-ses reguloj, tio estas tutcerte primitiva. Kaj io artefarita ne kapablas spiri la nestvarmon de la intima homa vivo. Do, kio estas primitiva kaj artefarita, neniam en mia vivo mi volas havi ion komunan kun tio.” Tion mi ne nur pensis, sed publike eldiris, kaj tio faras sulkon en la cerbo.

Do, mi restis kun tiu juĝo kaj, kiam mi havis nur la plej etan ŝancon eldiri ĝin, mi pasie provis konvinki la aliajn. Ekzemple, plurajn jarojn poste, en la tiama Okcidenta Berlino, iun dimanĉon mi staris en granda publika festo antaŭ stando – mi demonstris ion, sed ne precize memoras, kion -, kaj subite venis grupo de bulgaraj knabinoj, unu pli bela ol la alia, kaj ni komencis interbabili – nu, ili babilis kaj mi balbutis … en la rusa. Mi estis fiera lerninto de la rusa lingvo, kiun mi tiam opiniis la lingvo de la revolucio, dum kvar jaroj, memlerne. Kaj mi konstatis ke tiuj knabinoj gaje babilis ruse, kion mi ne komprenis, dum mi mizere balbutis kaj eĉ ne sukcesis esprimi ion kion mi nepre volis diri. Tiam la plej bela de ili diris: „Nu, kial ni ne parolas Esperanton?” Mankis nur tio, kaj mi tuj alkraĉis ŝin: „Ĉu tiu aĉaĵo estas entute lingvo?” Tiel agresite, ŝi levis la ŝultrojn kaj foriris kun la aliaj.
Nokte, enlite, mi pensis ke ja estas domaĝe ke mi lasis ilin tiel foriri. Sed tuj poste mi konsolis min: „Vi ja damne pravis. Kaj kiam vi pravas, vi devas diri tion. Ŝi ne diru tiajn stultaĵojn…” Kaj mi daŭrigis mian kontraŭ Esperantan propagandon.

@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@
————————————————-

AVERTO!

La titolo estas ” Ĉio estas bona, se ĝi finiĝas bone”. Mi divenas kara Malamiko de Esperanto, ke je ĉi tiu punkto vi ne kapablas diveni kiel tio povos finiĝi bone. Nu, almenaŭ, por ni esperantistoj. Se vi ne estas malamiko de Esperanto, mi pardonpetas. Mi konsentas ke estas iomete malfacile diveni kiel ĉi tiu rakonto finiĝas. Se vi estas malamiko de Esperanto, mi konsilas al vi tuj forkuri, ĉar Esperanto povas esti tre kontaĝema. Se vi ankoraŭ atendas iomete, povus esti tro malfrue por savi vin de la kontaĝo…Jen kiel finiĝas tute neprevideble la supra historio:

“…Esperanto liberigis min kun la instruo, ke normala homo, eĉ kun dumviva fortostreĉo, ne povas akiri la nivelon de alilingva denaskulo de etna lingvo, ke tiuj lingvoj estas simple tro komplikaj por tio, kaj ke tia aspiro estas sensenca pretendo. Esperanto forprenis de mi tiun pezan kaj malesperigan pretendon. ( Ankaŭ Gandhi pensis simile: https://fabigen.wordpress.com/parolado-de-mahatma-gandi/ ) …
Kaj mi komencis tuj naĝi en tiu nova medio; mi spertis, ke Esperanto estas lingvo kiu perdas post iom da tempo la econ de fremda lingvo; post jaroj da intensa uzado ĝi fariĝas propra kiel la gepatra, kun la sama esprimriĉeco, la sama sponteco kaj penstujeco, kaj eĉ povas superi ĝin. Multe pli poste mi legis en la libroj de Klaŭdjo Piron, kial tio okazas per Esperanto. Mi partoprenis kursojn por progresintoj – ankaŭ tradukkursojn – en la „Kvinpetalo”, gvidataj de Georgo, kaj pasigis la diversajn ekzamenojn, inkluzive de la „pedagogia” ekzameno. Mi tradukis multajn pecojn el la germana literaturo, sed ekde 2002 okupiĝas pri la Esperanta eldono de la franca monatgazeto Le Monde diplomatique. Krom en okazaj paperaj eldonoj, ĝiaj artikoloj estas legeblaj kaj elŝuteblaj jene: http://eo.mondediplo.com
Kaj mi vivas feliĉa en mia Esperantlingva familio, en ambaŭ sencoj de „familio”, ankaŭ en la „nestvarmo de la intima homa vivo””
—————————————————-
@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@

DAŬRIGO

En junio 1998, mi laboris en Bordozo, Francio, ĉar mi interŝanĝis mian laborpostenon de gimnazia instruisto pri la germana kaj la franca lingvoj por unu lernojaro kun bordoza instruisto, mi kaj mia edzino kaj li kun la lia. Ni interŝanĝis la klasojn, la domojn, la katojn, amikojn ktp. Do, iun lundan matenon mi sidis ĉe matenmanĝo – kaj komforte kaj abunde matenmanĝis (en tio mi konservis miajn germanajn kutimojn) – kaj povis fari tion, ĉar tiutage miaj lecionoj komencis nur posttagmeze.

Do, mi havis antaŭ mi ĉion por matenmanĝi: bonegan panon, buteron, kolbasaĵojn, ŝinkon, ovon, marmeladon, kafon, kaj apud mi la gazeton kaj antaŭ mi la radion. En la radio ili anoncis duhoran diskuton pri… Esperanto! Mi havis jam la fingrojn ĉe la butono por haltigi tiujn stultaĵojn, sed aŭdis ankoraŭ la partoprenontojn en la diskuto. Mi konis neniun, krom Brigitte Vincent, kiu estis tiam la parolantino de tiu radioprogramo de la stacio France Inter. Kaj ĉiufoje, kiam mi aŭdis tiun belan profundan voĉon, mi fandiĝis… Do, estu! Kompreneble ne por aŭskulti tiujn stultaĵojn, sed por aŭdi, de tempo al tempo, tiun belegan profundvirinan voĉon.

Kaj mi direktis mian atenton for de la radio kaj alen al la gazeto. Tamen, malgraŭvole, mi ja aŭdis kion ili tie diris. Kaj kiam ili parolis pri lingva genieco, mi eĉ aŭskultis. Jen: Diru en la franca „Nations Unies”, en la germana „Vereinte Nationen”, en la angla „United Nations”, en la hispana, nederlanda, rusa ktp; en ĉiuj ĉi lingvoj, la participo „unies”, vereinte”, „united” ktp. ne diras ĉu la nacioj unuiĝis mem aŭ ĉu ili estas unuigitaj, eble eĉ perforte, ĉu ne? Kia diferenco inter „unuiĝintaj” kaj „unuigitaj”! Sed ĉiuj tiuj lingvoj, riĉegaj „kulturlingvoj”, ne kapablas diri tion en sia participo, dum tiu Esperanto senprobleme, kaj eĉ devige, esprimas tion. Mia argumento, ke Esperanto estas primitiva, estis ĝisfunde frakasita. Krome telefonalvokis viroj kaj virinoj al la elsendo, oni aŭdis ilin saluti kaj iomete babili en Esperanto antaŭ ol daŭrigi en la franca. La interparoladetoj estis evidente flua kaj tute ne io kion oni atendus de artefariteco.

Sekvis monato aŭ du da dekminutaj lecionoj en tiu radioprogramo. Normale mi ne havis tempon en tiuj momentoj, sed unufoje mi aŭdis ĝin. La parolantino Brigitte Vincent estis la lernantino, kaj iu anglo estis la instruisto. Mi ĝojis aŭdi la stumblojn, demandojn kaj progresojn de mia belvoĉulino kaj promesis al mi, en septembro, revene en Berlino, tuj okupiĝi pri tiu lingvo.

Monaton poste estis la someraj ferioj, kaj mi sidis sub pinarboj en ĝardeno de amiko en la Korbiera Montaro en la varma franca Sudo. Jen debiciklis naŭdekjara kabilo kun longega barbo. Ni konatiĝis kaj li diris: „Ho, se vi estas berlina instruisto, diru al mi, kial estiĝas la militoj.” Ni ambaŭ serĉis iom, trovis tiun kaj alian kaŭzon de militoj, kaj subite mi diris: „Estas ankoraŭ io alia. Mi ne kredas ke tio estas ĉefa aŭ eĉ nur esenca kialo, sed ĉiukaze, eĉ se la popoloj volas interkompreniĝi, tio ĝenerale ne eblas pro la lingvaj baroj.” Li tuj respondis: „Ho, se vi diras tion, kial vi ne instruas Esperanton?” Mi estis perpleksa kaj devis iom gluti. Li ne parolis Esperanton, sed estis ĝia fervora proparolanto. Mi diris: „Venontan jaron, kiam ni revidos nin, mi povos diri ion pli precizan pri Esperanto. Mi promesas al vi ke mi okupiĝos pri tio.”

Revene en Berlino, mi tuj prenis la telefonlibron kaj serĉis, sed sen vere esperi, la vorton Esperanto. Kaj jen: „Esperanto – Esperanto-Centro de Berlino…” La viro ĉe la aparato diris ke ili troviĝas survoje de mia lernejo al mia hejmo kaj ke mi povos viziti ilin per simpla halto hejmvoje. Tion mi faris. Akceptis min tiu viro – Hermann Tautorat – en la biblioteko plena de Esperantaj libroj, ni babilis duonhoron pri la lingvo, pri la neceso aŭ ne de la akuzativo, kaj mi foriris kun la lernolibro „Tesi la testudo”. Saman vesperon mi lernis la unuan lecionon. Sekvavespere la duan, ktp.

Mia reago estis unue miksita. Mi hontis pro mia serioza eraro, ja ne de iu ajn, sed de lingvisto! Mi sentis en mi la honton pro tio ke, antaŭ ol juĝi pri io, mi ne unue esploris la aferon por kompetente juĝi. Sed rapide gajnis la ĝojo pro la nova malkovro. Mi ne nur vidis malfermiĝi antaŭ mi novan mondon, ne esperitan kaj ege interesan, sed krome mi tuj perdis certan obsedon, kiu dum multaj jardekoj turmentis min. Mi havis ĉiam la aspiron paroli france tiel ke francoj ne rimarku ke mi ne estas franco, kaj havi la saman lingvan kompetenton kiel same edukita franco. Sed, kiam mi malfermis francan gazeton, des pli se kun iom da popollingvaj tekstoj, mi devis uzi la vortaron, kaj ofte eĉ tie ne trovis la solvon, kaj tiam mi sentis min ĉiam denove humiligita. Esperanto liberigis min kun la instruo, ke normala homo, eĉ kun dumviva fortostreĉo, ne povas akiri la nivelon de alilingva denaskulo de etna lingvo, ke tiuj lingvoj estas simple tro komplikaj por tio, kaj ke tia aspiro estas sensenca pretendo. Esperanto forprenis de mi tiun pezan kaj malesperigan pretendon. Kaj mi komencis tuj naĝi en tiu nova medio; mi spertis, ke Esperanto estas lingvo kiu perdas post iom da tempo la econ de fremda lingvo; post jaroj da intensa uzado ĝi fariĝas propra kiel la gepatra, kun la sama esprimriĉeco, la sama sponteco kaj penstujeco, kaj eĉ povas superi ĝin. Multe pli poste mi legis en la libroj de Klaŭdjo Piron, kial tio okazas per Esperanto. Mi partoprenis kursojn por progresintoj – ankaŭ tradukkursojn – en la „Kvinpetalo”, gvidataj de Georgo, kaj pasigis la diversajn ekzamenojn, inkluzive de la „pedagogia” ekzameno. Mi tradukis multajn pecojn el la germana literaturo, sed ekde 2002 okupiĝas pri la Esperanta eldono de la franca monatgazeto Le Monde diplomatique. Krom en okazaj paperaj eldonoj, ĝiaj artikoloj estas legeblaj kaj elŝuteblaj jene: http://eo.mondediplo.com

Kaj mi vivas feliĉa en mia Esperantlingva familio, en ambaŭ sencoj de „familio”, ankaŭ en la „nestvarmo de la intima homa vivo”.

PS: Do la historio, feliĉe, finiĝis bone. Malfeliĉe por vi kara malamiko de Esperanto. ;-)

—————————————————–

 @@@@@@@@@@@@@
ŜatiMontri pli da reagoj

Komenti

 

Kion diris sinjoro Kabe?

“Ili restis la samaj, kvazaŭ mi forlasus hieraŭ Esperanton, nenio ŝanĝiĝis, ili parolas, paroladas, paroladas ĉiam la samon, ĉiam la samon…” Tiel diris al raportisto de Literatura Mondo la plej fama kabeinto de ĉiuj epokoj en 1931, dudek jarojn post kiam li forlasis la movadon. Ni republikigas la intervjuon kun Kazimierz Bein.

Intervjuo kun la plej fama Esperanta stilisto
Warszawa, 24. VI. 31.

“Ho, Kabe, Kabe, Kabe,

kia mister-malica forto vin povis de ni preni rabe?” mi preĝe murmuras, kiam mi en malgranda strato eniras korton. Super mia kapo pendas minace nigra ĉielo, fulmoj zigzagas, tondro krakas. Ŝajnas ke la ĉielo koleregas pro mia aŭdace peka ideo: intervjui lin! Kaj mia koro frapegas, kiam mi staras antaŭ la ŝildeto: Dr. Kazimierz Bein. Tiajn teruraĵojn mi aŭdis pri li, ke mi pensas, ke ĉiumomente la pordo malfermiĝos, aperos mistera homulo kaj per majstra bokso trafos mian verdan stelon, tiel ke mi falos malsupren la ŝtuparon kaj restos mortkuŝanta kun disfrakasitaj ostoj … sed ne, miaj karaj, ne, la vizitkarto, sur kiu estas presita precize “korespondanto de Literatura Mondo-Budapest”, kaŭzas ke post duona minuto mi staras vid-al-vide antaŭ sinjoro Kabe!

Homo forta, kvindekjara, ĝentila gesto, sofo, unua demando en Esperanto: “Ĉu mi povas paroli al vi Esperante, sinjoro Kabe?”

Lia respondo en pola lingvo: “Bone, demandu Esperante, tamen mi respondos pole, ĉar mi jam longe ne parolis Esperante kaj eble kelkfoje estus malfacile por mi…”

Do ni parolas pole, kaj poste ofte interplektas Esperantajn vortojn, aŭ frazojn. Sinjoro Kabe ankoraŭ ne forgesis la lingvon…

“Intervjuo?”

li diras iom mirigite. “Ĉu estas ia senco en tio, skribi pri homo, kiu iam estis fervora Esperantisto kaj hodiaŭ tute forlasis la movadon? Ĉu vi opinias ke tio estos bona legaĵo por viaj legantoj?”

“Sed sinjoro doktoro, kvankam vi ne estas plu inter ni, restas via nomo, viaj verkoj. Vi estas historia figuro: kiu jam ne vivas, kaj ni ĉiuj — precipe la literaturistoj — bedaŭras tion”.

Post tiaj enkondukaj vortoj ni komencas interbabili. La teruraĵoj estas tute malveraj. Li estas tre afabla, samideana, ni diskutas pri lingvaj problemoj dum du horoj, la fulmoj plu zigzagas, la tondro krakas, la pluvo torentas. Junulo, reprezentanto de la postmilita movado, kaj maljunulo, eksbatalanto kaj eminentulo, sidas unu kontraŭ la alia. Kaj jen, jen mi sentas tute strange la eksterordinarecon de la momento: tra la ĉambro blovas la spirito de la jaro 1910!..

“Dum sep jaroj mi estis Esperantisto (1903–1910) kaj kvar kongresojn Boulogne s. M., Cambridge, Genève, Dresden mi ĉeestis kaj laboris dum 4-5 horoj ĉiutage por Esperanto ekster mia profesia okupo.

La “Faraono”-n mi tradukis dum duona jaro, komparante la polan originalon kun la franca traduko. Komence mi pripensis ĉu traduki “Quo vadis”, sed la “Faraono” estis pli facile tradukebla. Kiam mi tradukadis, mi tradukadis seninterrompe, forlasante kaj krucsignante malfacilajn frazojn aŭ esprimojn. Ilin mi poste speciale esploris helpante min per germana, rusa kaj franca vortaroj. Sed venu kun mi, sinjoro, tuj mi montros al vi interesan restaĵon el miaj Esperantistaj tempoj…”

Ni transiras en lian laborejon. Mi estas scivola kaj ĉirkaŭrigardas. Li haltis antaŭ la skribtablo kaj diras: “Jen mia eltrovaĵo! Tiu ĉi skribtablo jam kvarfoje estas alikonstruita laŭ mia deziro, meze la maŝino, ambaŭflanke specialaj klapoj por vortaroj kaj tradukaĵoj, la tutaĵo estas kunmetebla. Tre sprita kaj bela, ĉu ne? Iu amiko iam skribis noveleton pri tiu ĉi mia skribtablo — la Esperantisto Krukowski — kaj priskribis la ĉagrenojn de la lignaĵisto, kiu devis fabriki tian kuriozan skribtablon. La historio finiĝas en frenezulejo… bedaŭrinde mi perdis la manuskripton…”

Mi volas fari kelkajn demandojn al li, sed li vigle plurakontas. Ofte li perdiĝas en detalojn, jen pri la stilo, pri sia propra vidpunkto koncerne la malperfektecon de Esperanto, jen pri personaj travivaĵoj.

“Por havi bonan stilon, nepre estas necese koni minimume tri diversajn lingvojn, al si malparencajn. Kial ekzemple ni havis inter la slavoj tiom da bonaj stilistoj? Ĉar ili ĉiuj scias minimume du lingvojn!

Mian simplan stilon mi multe dankas al mia rusa instruisto, kiu ne toleris du akcesorajn frazojn sinsekve. Li estis terure pedanta, sed li sukcesis alproprigi al mi facilan stilon kaj simplan esprimmanieron. Ekzemple mi evitadis en miaj verkoj laŭeble la kunmetitajn formojn estas -inta, estis -inta, kaj uzis simplan -is. La tradukado de bonstilaj literaturaĵoj, precipe polaj, formis la lingvon Esperantan —”

“Kaj la originala verkado?”

“Mi kredas ke la lingvo profitas pli multe per tradukado ol per libera originala verkado. La originala verkisto ĉiam iel povos “eltiri” sin, li simple ne uzos malfacilajn esprimojn aŭ simple ellasos aŭ aliajn donos… sed—” li interrompas sin, “kiel ĉio ĉi povus vin interesi? Mi ne estas plu Esperantisto, tion vi nepre akcentu en via intervjuo, eĉ mi havas ideojn tute nefavorajn al Esperanto, tamen mi ne volas malkuraĝigi vin per miaj paroloj: batalu por via afero!”

El mia buŝo volas elflugi cent demandoj. Kial tiu ĉi afabla sinjoro, kiu senĉese rakontadas al mi pri la glora kaj samtempe malfacila pasinteco de la lingva suĉinfano Esperanto, kial li, la patro de la esperanta stilo, li, de kies lipoj ni lernadis uzi la lingvon, diable — fulmtondre — kial li ne estas plu inter ni…???

Ĉar — jes — tion precize li diris! ĉar laŭ lia opinio Esperanto ne progresas…! 

Hoho! Tiu ĉi sinjoro Kabe, kiu estas tia meritplena veterano el la taĉmento 1903, malgraŭ sia absoluta izoleco eksentas de tempo al tempo la “verdan blovon” de la nuntempo. Jen iu gazeteto, libreto ekflugas sur lian skribtablon. Li scias ekzemple, ke nun mortis nia kara Prof. Cart kaj… kaj… sed tio restu sekreto!.. en la jaro 1927 li ekturnas la butonon de sia radioaparato! Liajn orelojn atingas la voĉoj de la Esperantistoj kunvenintaj dum la Varsovia Postkongreso en la Urba Salono, dissendataj de la Varsovia stacio!

“Kvazaŭ mi estus denove en Esperantujo…” li rakontas. “Ili restis la samaj, kvazaŭ mi forlasus hieraŭ Esperanton, nenio ŝanĝiĝis, ili parolas, paroladas, paroladas ĉiam la samon, ĉiam la samon… Kompreneble estis ja kelkaj, kiuj parolis kun senco kaj sciis paroladi…”

Li mantuŝas sian buŝon kaj mentonon kvazaŭ enpense kaj diras: “La Esperantistoj, jes, ili havas multajn mankojn. Antaŭ ĉio ili ne scias sian lingvon! Ili tiel malbone parolis! (ekzemple, sur ŝipo sur Ĝeneva lago), ke mi petis paroli al mi en nacia lingvo kaj mi respondos Esperante. Mi memoras dum iu universala kongreso diversajn paroladetojn. Ĉiu pledis per sia profesio: do pastro, ke Esperanto estas nepre necesa por pastroj, oficiro ke por oficiroj, komercisto ke komercistoj lernu Esperanton ktp. kaj poste mi parolis: Mi opinias ke Esperanton plej necese devas lerni la Esperantistoj mem!.. kion kvitancis la kongreso per granda aplaŭdo”.

Sinjoro Kabe estas tiel diskreta ne demandi min pri la hodiaŭa stato koncerne la perfektecon de niaj karaj samideanoj. Ho, tiuj “verduloj”! Kabe komencas rakonti pri la strangeco de la tipoj, kiaj amase svarmas en nia movado. Sed poste li denove interrompas.

“Sed kial mi rakontu al vi tiajn malkuraĝigajn aferojn? Mi ja estas ne plu Esperantisto, eĉ kontraŭulo via! Tamen, kara sinjoro, mi ne volas malhelpi la Esperantistojn: batalu por via afero!” li diras kun ĝentila gesto.

Iam venos, li pensas, nova geniulo, kiu kreos la veran solvon de la lingvo-problemo. Esperanto ja ne estas tiu ĉi solvo. Eble ĝi — tiu mistera plej logika kaj internacia lingvo — venos baldaŭ, eble post 100 jaroj, ĉu li scias? Sed Esperanto…

Tamen, ne malkuraĝiĝu, diras la kontraŭulo Kabe en la jaro 1931, batalu por via afero, Esperantistoj!..
Kaj… Esperanton plej necese devas lerni la Esperantistoj mem! — li diris en la jaro 1906!..

Dum la pluvo torente fluas, fulmoj de tempo al tempo heligas la krepuskan ĉambron, ni parolas pri la malnovaj pioniroj.

La Majstro… 

“Jes, se oni prenas la unuan broŝureton de Zamenhof, kaj trafoliumas ĝin, oni konstatas facile, kiom da laborego kaj talento de plej diversaj stilistoj estis necesa por krei la lingvon envere. Zamenhof toleris ĉiujn disputojn pri lingvaj demandoj… cetere laŭ mia opinio la tuta lingvo por li estis nur rimedo. Por Zamenhof — kaj mi tre bone lin konis — ĉiam estis grava nur la ideo, tiu lia homaranismo. Ĉion alian li toleris, ĉar li devis… Kiel stilisto li estis bonega, ĉar li havis lingvon eksterordinare simplan…”

“Kaj Grabowski?” 


“Mi konis lin bonege. Li havis tiun mankon, ke ĉio kio estis skribita, estis por li sankta. Se li ekzemple pli poste konstatis, ke ĝi estis malbona aŭ erara, li ne povis decidiĝi ŝanĝi ĝin…”

“Kaj vi jam ne ĝisvivis la tradukon de Pan Tadeusz?”

“Ne, tiam mi ne estis plu Esperantisto, tamen mi ricevis la libron kaj havas ĝin. Grabowski ĉiam havis jam la ideon, traduki sian amatan Sinjoron Tadeon. Tio estis ja freneza laboro, des pli ke Grabowski treege fajlis kaj tre precize tradukis, ĉiun vorton pripensis…”

“Kion vi pensas ĝenerale pri la Esperantaj poetoj? Mi bedaŭras ekzemple ke vi ne konas niajn nunajn hungarajn poetojn—”

“La poetoj?”

ekparolas Kabe tre vigle. “La poetoj — mi nun parolas de via Esperanta vidpunkto — tio estas danĝeraj homoj por la lingvo — tre danĝeraj! Ili permesas al si plej diversajn formojn, kiuj ne sekvas ofte ĝustajn regulojn de la gramatiko. Ĉu oni ne povas verki senerare?”

“Mi ne konsentas”, mi diras, “mi ne trovis en la nuna poezio tiajn erarojn, pri kiuj vi parolas—”

“Sed tio ĉi estas ja tute komprenebla, ke la poetoj povas permesi al si diversajn “liberecojn”…”

Kaj post mallonga paŭzo de pripenso li aldonas: “Ĉu vi scias, sinjoro, se mi estus tia via komisaro, mi entute malpermesus tiujn poetojn!..”

Mi ne scias, ĉu li diras tion ŝerce aŭ serioze. Mi rakontas al li pri la hodiaŭa Esperanta literaturo. La lingvo progresis de la jaro 1910. La libro de la jaro 1931 estas skribita en alia evoluinta lingvo. Volonte li akceptos min denove, volonte li orientiĝos en la lingvo de la nuntempo kaj tralegos iun originalan novan verkon kun plezuro…

 “Ho, Kabe, Kabe, Kabe!

Ni lernis de vi lernantknabe kuiri en la stilretorto! Kaj nun vi miros gape,

strabe pri nuna Esperanta vorto!”…

mi murmuras paŝante malsupren la ŝtuparon. La duhora diskutado pri lingvaj demandoj, kiujn mi bedaŭrinde ne povas ĉi tie citi, ankoraŭ zumas en miaj oreloj!

Li — tion mi sentas en mia subkonscio — ne revenos plu al ni. Eble kiam Esperanto eksonos en ĉiuj lernejoj, kiam Ligo de Nacioj diskutos nur en Esperanto, ĉu mi scias?..

Mi nenion scias. Mi nur scias, ke la torenta pluvo malsekigas min ĝishaŭte en tiu ĉi memorinda vespero, kiam mi havis la aŭdace-pekan ideon intervjui lin, tiun unikan eminentulon, kiu restis mortkuŝanta sur la verda batalkampo!..
@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@

E. J. F.
Literatura Mondo 1931
nr. 7. paĝoj 144–145

[La intervjuinto kredeble estis Jan Fethke, plumnome Jean Forge]

Jen kion pensas fama jutubisto Evildea pri KABEADO: https://www.youtube.com/watch?v=3CPMQulhDuo

@@@@@@@@

1903 en Varsovio – la granda oscedo

sabato 20 novembre 2010 dalle 21:07

“En la jaro 1887, kiam aperis la unua broŝuro de Dr. Esperanto, mi estis liceano en Varsovio. …”. Legu pri la unua renkonto de Kazimierz Bein (Kabe) kun Zamenhof …

K. Bein (Kabe)
K. Bein (Kabe)

” … Unu el miaj kolegoj, S.D., granda ŝerculo, aĉetis la lernolibreton, legis ĝin al ni dum la paŭzoj inter la lecionoj kaj uzis sian tutan spritecon por moki la lingvon kaj precipe kelkajn sufiksojn, kiujn li trovis … maldecaj. […] ni estis junaj, la vetero estis bela, ne estas do mirinde, ke la boatveturado sur Vistulo allogis nin pli forte ol nova lingvo; ĉu ne sufiĉe jam tedis nin la antikvaj! 

Pasis 16 jaroj. Kiel abonanto de la angla “Review of Reviews” mi legis tie kun intereso la esperantan kronikon, sed post kelke da monatoj ĝi komencis inciti min. “Kia diablo estas tiu Esperanto, kiun faris en Varsovio iu D-ro Zamenhof, okulisto, same kiel mi?” Mi aĉetis la unuan malgrandan broŝuron de Dr. Esperanto por Poloj, mi prenis de kolego (li tiam ne estis ankoraŭ Esperantisto) la jarkolekton 1896 de “Lingvo Internacia” kaj post kelke da tagoj, ĝustadire post kelkhora laboro, mi jam libere komprenis ĉiajn esperantajn tekstojn sen helpo de vortaro.

Mi jam konis la novan lingvon, mi ekdeziris koniĝi kun ĝia aŭtoro; […] mi iris al la Doktoro, por aĉeti kelke da unuaj esperantaj eldonaĵoj, kiujn li tiam ankoraŭ vendadis en sia loĝejo. D-ro Zamenhof akceptas la malsanulojn de la 4a ĝis la 6a horo, mi do venis tuj post la 6a. La atendejo estis ankoraŭ plena kaj mi devis esti pacienca preskaŭ unu horon. Fine eliris el la kabineto la lasta paciento, kaj kun batanta koro mi min prezentis al la Majstro.

D-ro Zamenhof estis jam iom laca, sed eksciinte pri la celo de mia vizito, li tre afable akceptis min, kaj ni komencis esperante interparolon pri Esperanto. Mi konstatis kun plezuro, ke sen iu ajn peno mi komprenas ĉion; ĉu D-ro Zamenhof same facile komprenis min, mi ne scias, sed mi iom dubas, ĉar de mia konvertiĝo pasis apenaŭ unu semajno. La simpleco kaj natureco de la manieroj de l’ Doktoro tute ĉarmis min; kun streĉita atento mi aŭskultis ĉiun lian vorton kaj mi decidis, ke mi pli ofte … aĉetos esperantajn broŝurojn kaj librojn. Je la 8a horo D-ro Zamenhof komencis oscedi. Timante, ke mi tedis lin, mi tuj lin adiaŭis kaj foriris. Mi ankoraŭ ne sciis tiam, ke nia Majstro ĉiam kaj ĉie oscedas vespere; mi tion eksciis nur poste kaj mi trankviliĝis. “Bone”, pensis mi, “ne mi estis la kulpo”. Sed tute konsolita mi nin eksentis nur dum la Dresdena kongreso [en 1908]: D-ro Zamenhof, tute ne indiferenta je “das ewig Weibliche” [1], oscedis vespere, parolante kun fraŭlino Hedwig Reicher [2] ! […]

—–

[1] “la ĉiam ina” (citaĵo el la dramo “Faŭsto” de Goethe).

[2] la fama aktorino [1884-1971], kiu ludis la rolon de “Ifigenio” dum la reprezentado de la dramo “Ifigenio de Taŭrido” de Goethe dum la kongreso en Dresden 1908.

—–

Fonto: “Rund um die Welt” – “Ĉirkaŭ la mondo”, 1-a jaro 1909/1910, p. 63-64 kaj 110 (la piednotoj tiel en la originalo). Memoraĵo okaze de la “50a datreveno de la naskotago” de Zamenhof.

18 Commenti / aggiungi il tuo commento?

Milokula Kato
Milokula Kato dice:
Tiu oscedado (pro la okcigen-manko) estis klara signo de la komencanta kormalsano.

13 mesi fa

Bernardo
Bernardo risponde:

Ho, dankon MK! Mi komence trovis ĝin nur pli-malpli amuza, sed vi tute pravas, ke ne temas pri neadekvata konduto vid-al-vide de 24 jar-aĝa aktorino, sed pri indiko de malsano.

Interesa ankaŭ la labor-tempo: Du horojn laŭplane, tri horojn fakte (de 16:00 ĝis 19:00)! Kion Z. faris dum la longa resto de la tago? Kial li nur tiom mallonge akceptis pacientojn?

Surpriza ankaŭ, ke Kabe en 1909 tielmaniere “omaĝis” al la “Majstro” okaze de ties 50-jariĝo. Ĉu Z. vere ĝojis pri tiaj intimaj detaloj? Ĉu la kuracisto Kabe ne tuj ekkonis, kion vi ekkonis?

Sekvas ankoraŭ du paragrafoj, kiujn mi ne kopiis, unu pri reformoj proponitaj de Kabe (“terura konservativulo”, pensis mi [Kabe] …) kaj dua, kie ni fine legas iun magran “… mi pli kaj pli intime ekkonis … nian Majstron, ne nur kiel aŭtoron de Esperanto, sed ankaŭ kiel homon, kiel idealiston, kiel noblan viron, kiu ĉiam pensas pri aliaj kaj ĉiam forgesas pri si mem.” Ĉio ĉi ne donas tre entuziasman impreson al mi, sed eble mi eraras.

13 mesi fa 
Bernardo hai modificato questo commento 13 mesi fa.

Stanislavo
Stanislavo risponde:
Mi iom klarigu pri laborhoraro de la doktoro. Ĝi estis tute ordinara por kuracistoj tiutempaj. Ekzemple en la tjumena ĵurnalo “Trudovoj nabat” (1922) oni renkontas jenan anoncon:
“La doktoro Najmuŝin restarigis la akceptadon de malsanuloj pri okulaj malsanoj ĉiutage inter 12 kaj 2 horoj tage kaj inter 4 kaj 6 horoj vespere, krom festotagoj”.

13 mesi fa

Bernardo
Bernardo risponde:
Dankon, Stanislavo. Estas ĉiam grave, ke oni metu historiajn faktojn en la ĝustan tiuepokan historian kuntekston. Nuntempa okulisto almenaŭ en Germanio probable nur escepte povus viv-teni sin laborante nur du ĝis tri horojn tage.

13 mesi fa

desespero
desespero dice:
Superba!
Bolingbroke Mudie, Kabe… la alloga kapablo de W. H. Stead estis mirinda.
http://enesperantujo.blogspot.com/2010/02/la-faraono.html

13 mesi fa

Bernardo
Bernardo risponde:
Jes, precipe pro tio mi rapide kopiis la teksteton – just for you ;-))

13 mesi fa

desespero
desespero dice:
Dankon, Bernardo.

13 mesi fa

Bernardo
Bernardo risponde:
;-) Cetere, vi probable volis referenci al tiu artikolo de vi:http://www.ipernity.com/blog/desespero/289018 kiu pluligas al via hispana artikolo pri Review of Revies http://www.ipernity.com/blog/desespero/289018. Tre legindaj!

13 mesi fa

Stanislaw Rynduch
Stanislaw Rynduch dice:
Dankon Bernardo, pro via analiza kaj kompara laboro, kiun povas aranĝi tre diligenta, tranvila kaj pacienca persono.
Mi esperas, ke viajn ellaboraĵojn rimarkas alian esperantologoj, lingvistoj kaj E-historiistoj.Ĉu vi ne pensis prelegi pri tio dum iu serioza E-aranĝo, ekzemple dum venonta kongreso?Ĉiukaze, mi dankas al vi pro viaj tre valoraj rimarkoj kiujn mi jam en aliaj ellaboraĵoj atente pristudis. ( ke Zamenhof ankaŭ eraris estas nun konstato, ke Li estis nur homo kiel ni)

13 mesi fa

Bernardo
Bernardo risponde:
Dankon, Stanislaw, pro via afabla laŭdo. Al UK en Vjetnamio mi tamen probable ne povos vojaĝi por prelegeti ;-)). Eble okaze de pli loka aranĝo (?).

13 mesi fa

Russ Williams
Russ Williams dice:
Dankon pro la plaĉa interesa anekdoto el nia lingva historio!

13 mesi fa

Bernardo
Bernardo risponde:
Volonte, Russ, dankon. Mi ja nur iom bov-stulte tajpis. La bela stilo estas de Kabe, ne de mi. ;-)

13 mesi fa

desespero
desespero dice:
UV: osced’ bâiller | yawn | gähnen | зѣвать | ziewać
Do Zamenhof celis al la latina: oscitatio
Kaj el kiuj estas la ekzemplaj citaĵoj en PIV? Jen la iom pli kompletigitaj citaĵoj:
«La vortoj, kiujn la lipoj de Marta ripetadis de vespera krepusko ĝis noktomezo, ofte de noktomezo ĝis tagiĝo, estis tiuj enuigaj deklinacioj kaj konjugacioj, super kiuj sur la tera globo ĉiutage oscedas miloj da infanoj», Eliza Orzeszko: Marta (trad. Zamenhof)
«Oni renkontis ankaŭ riveretojn kun deŝiritaj bordoj, kaj malgrandajn lagetojn kun difektitaj akvobaroj; vilaĝojn kun malaltaj kabanoj, kovritaj per nigraj pajlaj tegmentoj, ofte duone forŝiritaj; mizerajn garbejojn, por draŝi la grenon, plektitajn el vergoj kun oscedantaj pordegoj apud dezertaj draŝejoj; jen masonitajn preĝejojn kun defalanta stukaĵo, jen lignajn kun kliniĝintaj krucoj kaj ruinigitaj tombejoj», Ivan S. Turgenev, Patroj kaj Filoj, tria ĉapitro (trad.Kabe)
Marta estas elŝutebla ĉi tie.
Patroj kaj filoj estas rete legebla (dulingve ru-eo), ĉi tie
La zamenhofa traduko de Marta aperis unue en La Revuo, ekde la 26-a numero (2/1908).
Patroj kaj Filoj-n eldonis Librejo Esperanto, Moskvo, 1909.

13 mesi fa

Bernardo
Bernardo risponde:

Fakte, “osced-” nur en UV 1893, en neniu alia parto de la Fundamento. Ankaŭ neniu proverbo kun “osced-” en la Proverbaro Esperanta:http://www.helsinki.fi/~jslindst/proverbaro.html

… oscedantaj pordegoj …, dankon Kabe (bedaŭrinde vi poste pensis kiel Camacho … – dankon MK).

13 mesi fa

Milokula Kato
Milokula Kato dice:
Permesu pluan citaĵon:
“La verda afero oscedigas”
Jorge Camacho
_________________

13 mesi fa

Cezar (Kaiser)
Cezar (Kaiser)pro dice:

Tiaj anekdotoj estas la salo en la supo por tiuj, kiuj efektive interesiĝas pri la historio de Esperanto, ili diras ofte pli ol dikaj volumoj de iu polvosekaj uloj, kiuj tute ne vivas, sed vivante mortas.

Oni imagu tion al si, Zam oscedas vespere, dum ĉeesto de la juna Kabe. Kaj kompreneble, tiu, kiu preskaŭ ĉiam laboras, eĉ ofte nokte, iam ja devas oscedi, ĉu ne? Ankaŭ Zam, la “nelacigebla”, estis homo kaj ne maŝino.

Tial mi tuj faros ligon al mia kontribuo pri Kabe en Karapaco-Panoramo.

8 mesi fa

Mikelo59*
Mikelo59*pro dice:
Vere tre interesa anekdoto! Koran dankegon, kara Bernardo!

8 settimane fa ( link permanente | traduci )

Bernardo
Bernardo risponde:
Mi ĝojas, ke ĝi plaĉas al vi, kiel ĝi plaĉis al mi, Mikelo.

8 settimane fa

Jen kion pensas fama kaj am-ema :-) jutubisto Evildea pri KABEADO: https://www.youtube.com/watch?v=3CPMQulhDuo


@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@

Parolado de Dr. Bein

Parolado de Kabe pri internacia esperantista ligo, kiu ankoraŭ ne ekzistis.

– La Kongreso de 1905 estis la okazo por debati pri tiama gravega temo, nome la kreado de internacia organizaĵo de la esperantistaro. Ĝis tiam ja ne ekzistis tia organizaĵo ; estis nur lokaj kaj landaj Esperanto-asocioj. La temo tiam estis ja grava sed ankaŭ tikla.

– Ĝuste tiu temo konsistigis la ĉefan tagorderon de la ĝenerala kunsido, kiu okazis mardon matene la 8an de aŭgusto 1905 (vd. la programon). En ĝi malfermis la debaton per longa parolado la pola d.ro Kazimierz Bein, kies pseŭdonomo Kabe estas pli konata. La teksto de la parolado estas ĉi-sube legebla.

– Kaj finfine tia pridebatita organizaĵo aperos en 1908, kiam Hodler fondas la Universalan Esperanto-Asocion (UEA), kiu plu ekzistas kaj sidas en Roterdamo (Nederlando).

Kazimierz Bein / Kabe

Legebla/elŝutebla en formato PDF.

Sinjorinoj kaj Sinjoroj !

POR SOLVI la problemon pri la Ligo, kiu okupas nun la pensojn de ĉiuj esperantistoj kaj antaŭ ĉio la pensojn de la kongresanoj, ni turnu nin tien, kie oni ĉiam trovas senpartian saĝan respondon, ni demandu la instruanton, kiu en ĉiuj landoj kaj tempoj donis, donas kaj donos seneraran, plene konfidindan konsilon — ni turnu nun, Sinjoroj, al la historio.

Nun kiam ĉiuj niaj penoj kaj laboroj celas la disvastigadon de nia lingvo, kiam ĉiuj veraj esperantistoj varbas novajn adeptojn por nia ideo, unuvorte kiam ni per ĉiuj rimedoj propagandas Esperanton, ni travivas epokon, kiun mi nomus la propaganda epoko de Esperanto. Ni esperu, ke baldaŭ finiĝos ĉi tiu epoko, kiu daŭras jam dek ok jarojn, ni esperu, ke baldaŭ nia lingvo estos oficiale akceptita de la tuta mondo, kiel lingvo internacia. Tiam Esperanto, kiu nun estas por ni celo, fariĝos por ni rimedo. Ni uzos ĝin, mi ne dubas, ne nur por nia propra utilo, sed antaŭ ĉio por la bono de l’ homaro.

En la unua epoko de la historio de Esperanto, kiun mi nomis propaganda, facile estas distingi tri periodojn. En la unuaj jaroj Esperanto disvastiĝis preskaŭ ekskluzive en Rusujo, la plejmulto de adeptoj, la propagandistoj kaj aŭtoroj preskaŭ ĉiuj estis rusoj. Kofman, Gernet, Zinovjew, Postnikow, Ostrowski kaj multaj, multaj aliaj skribis kaj agis en ĉi tiu periodo, kiun oni devas nomi rusa. Ankaŭ en aliaj landoj ni trovas en tiu tempo nomojn, kiuj ne estos forgesitaj : Waŝniewski, Grabowski en Polujo, Einstein kaj Trompeter en Germanujo, Beaufront en Franclando, Nylén kaj Langlet en Svedujo ; sed ilia agado tre fruktoporta por Esperanto entute ne sukcesis altiri al nia ideo iliajn samlandanojn.

La plej novaj esperantistoj, kiuj vidas la rapidajn nunajn progresojn de Esperanto kaj legas pri la malrapida sukceso de nia ideo en la unuaj jaroj, ne juste juĝas la faktojn kaj ne komprenas la grandegan meriton de la batalantoj de l’ unua horo. Por montri ilian eraron mi ripetos la vortojn de S.ro Beaufront, skribitajn en la jaro 1896 al la redakcio de «Lingvo Internacia». Jen ili estas.

«Post la franca revolucio en 1793 jaro elmigrinto reveninta el eksterlando Francujon estis iam demandata : «Kion vi faris dum tiu terura tempo ?» «Kion vi faris ?» — respondis li — «Mi vivis !» Tia povus esti nia respondo al tiu, kiu miras, ke ni ne sufiĉe vastiĝis en la mondo dum la 19 jaroj de nia ĝisnuna ekzistado. Jes, ni vivis, kvankam ĉio mankis al ni, kvankam ĉiutage ni devis batali kontraŭ nova malhelpaĵo, kvankam oni ĉiam anoncis nian morton kaj eĉ penis rapidigi ĝin. Ni vivis malgraŭ la malamikoj kaj la persekutantoj, malgraŭ la ĵaluzo, la envio, la mokado, la insulto. Ni vivis, kaj ĉiu peno por mortigi nin restis senfrukta. Ĉu tio ĉi ne estas jam io ? io bela, io miriga ?»

La rusa periodo de la historio de nia lingvo estas do tre grava, ĝi estas la tempo de la malfacila batalado de la unuaj pioniroj kontraŭ la homa indiferenteco kaj skeptikeco.

La lingvo multe gajnis de tio, ke la unuaj aŭtoroj estis slavoj. La simpleco de la slava sintakso, la logika aranĝo de la frazoj en la slavaj lingvoj, ilia absoluta libera kaj natura vortordo estis senkonscie enkondukitaj en Esperanton de la slavaj aŭtoroj kaj estis poste imitataj de neslavoj. Sed krom aferoj imitindaj la rusoj kaj aliaj slavoj enkondukis en Esperanton ankaŭ kelkajn malbonaĵojn, kiuj bedaŭrinde ankaŭ trovis imitantojn. La riĉeco de la slavaj lingvoj dependas de la uzado de prepozicioj-prefiksoj. Ili donas al la radiko tre multajn signifojn, kiuj iafoje tiel ŝanĝas la radikan sencon, ke preskaŭ neeble estas klarigi la kialon de la fakto. Krom tio la prepozicioj-prefiksoj anstataŭas en la slavaj lingvoj la kunmetitajn tempojn. Pri ĉi tiuj du punktoj ofte forgesas la slavaj esperantistoj kaj uzante prepoziciojn laŭ la slava maniero fariĝas iafoje nekompreneblaj. Kiel ekzemplon mi citos la vortojn elrigardi, subaĉeti, kiuj estas teruraj nekompreneblaj idiotismoj.

Post la rusa venis la franca periodo de Esperanto. La senlaca dekjara agado de S.ro Beaufront alportis fine fruktojn kaj en la jaro 1898, en kiu estis fondita la franca societo por la propagando de Esperanto [ndlr : nun Espéranto-France] kaj la gazeto «L’Espérantiste» [ndlr : nun «Le Monde de l’Espéranto»], Esperanto komencis rapide disvastiĝi en la lando, kiu tiel gasteme nun akceptas nin en Boulogne. Sed se mi nomas la duan periodon franca, mi faras ĝin ne sole pro la granda disvastiĝo de nia lingvo en Francujo, sed antaŭ ĉio pro la gravegaj verkoj, kiuj estis skribitaj en tiu tempo de francoj. La lernolibroj, kiuj ekzistis antaŭe, enhavis nur tre malgrandajn klarigojn pri la signifo de la prefiksoj kaj sufiksoj kaj tute ne posedis sintakson. Tiun mankon forigis la verkoj de S.ro Beaufront : La grammaire de la langue Esperanto kaj Le commentaire sur la langue Esperanto. Se ni rememoros, ke S.ro Beaufront verkis la unuan pli vastan Esperanto-nacian vortaron, ni rajte kaj prave povos diri, ke li kodigis Esperanton. Sed S.ro Beaufront ne estis la sola talenta kaj senlaca batalanto en Francujo. Mi ne ripetas ĉi tie la nomojn, kiuj estas konataj de ĉiuj esperantistoj : Méray, Cart, Bourlet, Fruictier kaj aliaj faris dum kelkaj jaroj tiom por nia ideo, ke la atingita rezultato sendube superis eĉ iliajn proprajn esperojn.

La franca periodo, tiel fruktoporta por nia afero, ankaŭ lasis kelkajn malbonaĵojn en nia lingvo. Se en la unuaj jaroj al ni mankis la teorio, post la apero de la francaj lernolibroj oni komencis tro zorgi pri la teorio, penis skribi tro klare kaj enkondukis multepezan stilon. La trouzado de la kunmetitaj tempoj kaj aliaj Beaufront’ismoj estas la postsigno de la franca periodo.

Post la rusa kaj franca periodo, en la lastaj jaroj venis la tempo, en kiu Esperanto rapide disvastiĝis en ĉiuj landoj. Aliĝis tiel longe indiferentaj por nia ideo Anglujo kaj Germanujo, en aliaj landoj nia movado komenciĝis en tiuj jaroj aŭ faris grandajn kaj rapidajn progresojn — unuvorte venis la multenacia periodo de Esperanto, venis tempo, en kiu oni povas rajte diri, ke en Esperantolando la suno neniam subiras.

Superflue estas insisti pri la grandegaj utiloj, kiujn la multenacieco alportis al nia lingvo : ĉiu popolo, ĉiu idiomo donacis al Esperanto ion el sia trezorejo ; pliriĉiĝis nia frazeologio kaj fariĝis kapabla esprimi ĉion, eĉ plej delikatajn nuancojn. Sed, ho ve, ni ne kaŝu ankaŭ la malbonaĵojn liveritajn de tiu periodo. Pro manko da analizo, pro nekompreno de la principo de l’ internacieco, la diversnaciaj aŭtoroj uzas tre ofte idiotismojn de siaj idiomoj, kio iafoje faras nekompreneblaj frazojn de iliaj artikoloj. Ni esperu, ke eĉ tiu periodo ne longe daŭros, ke baldaŭ ĉiuj aŭtoroj komprenos, ke ne sufiĉas skribi Esperante, sed oni devas skribi internacie — egale kompreneble kaj facile kompreneble por ĉiuj nacioj. S.ro Cart diras :

«En Esperanto estas, unue, nur unu stila regulo : skribi plej klare ; kio estas klara, tio povas esti nekorekta, sed neniam malbona ; due, unu malpermeso : skribi malklare ; kio ne estas klara, tio povas iafoje esti korekta, sed neniam bona.

La principo de l’ internacieco devas ĉiam superi ĉiujn aliajn.»

La historio de Esperanto liveras do sufiĉe da pruvoj, ke ni bezonas ion, kio certigos la unuecon de la lingvo, kio gardos la zamenhofan fundamenton, solvos ĉiujn dubojn pri la senco de la vortoj, pri la uzado de la esprimoj kaj pri la akceptebleco de novaj vortoj — unuvorte, ke ni bezonas lingvan internacian komitaton. Kiam aperos la fruktoj de ĝia agado, la multenacia periodo de Esperanto fariĝos internacia — la lasta de la propaganda epoko. Tiun ĉi periodon malfermos jam nia kongreso, kie la reprezentantoj de dekduo da lingvoj parolas unuj kun la aliaj, havas la eblon juĝi, kia maniero de parolado estas plej bona, plej facile komprenebla, kie ni lernas evitadi la malbonaĵojn kaj imitadi ĉion imitindan. Kvankam S.ro Bourlet en sia artikolo antaŭdiris, ke ne plej spertaj sed plej riĉaj esperantistoj venos kongreson, tamen mi estas certa, ke hodiaŭ li ŝanĝis sian opinion. Li sendube konsentos, ke li eraris, ĉar ĉiuj landoj sendis eminentajn, spertajn samideanojn, kies reciproka interparolado kreas unuforman, internacian stilon.

SE LA HISTORIO de nia lingvo klare pruvas, ke ni bezonas internacian lingvan komitaton, ĝi montras ne malpli konvinke, ke ni bezonas internacian organizacion por ĉiuj ĝeneralaj aferoj, kiuj koncernas ne apartajn societojn aŭ grupojn, sed la tutan esperantistaron. Multajn, tre multajn aferojn povas aranĝi kaj plenumi nur internacia federacio de niaj societoj, grupoj kaj izolitaj esperantistoj. Ĝi kaj nur ĝi povas kunigi la fortojn de ĉiuj samideanoj. Mi citos nur kelke da ekzemploj. De du jaroj S.ro Ménil eldonas tutmondan jarlibron, kiu enhavas la nomaron de la esperantistoj en la tuta mondo. S.ro Ménil kaj liaj helpantoj faris ĉion eblan por doni al ni verkon plenan kaj konfidindan kaj ni ĉiuj estas dankaj al ili, sed ĉu tian laboron povas plenumi privataj personoj ? Scii, kiom da anoj ni havas en la tuta mondo, kiom da aprobantoj kaj kiom da veraj esperantistoj, kiom da societanoj kaj kiom da izolitaj anoj, estas afero ekstreme por ni grava. La kvanto kaj la kvalito de la esperantistaj batalionoj — mi ripetas la trafan esprimon de S.ro Seynaeve — devas esti bone konata de ni. Sed tian statistikon povas liveri al la tutmonda jarlibro nur organizita Ligo de niaj societoj. Nia centra komitato prilaboros planon, dissendos cirkulerojn al ĉiuj societoj, kaj ili facile kolektos en ĉiuj urboj la nomojn de esperantistoj, antaŭ ĉio de veraj esperantistoj, kiuj interesiĝas pri la afero kaj kiuj… ne forlasis ankoraŭ nian mondon.

Kaj aliaj ĝeneralaj aferoj ? Esperantistaj kongresoj, ekspozicioj, reprezentado de Esperanto en neesperantistaj kongresoj kaj ekspozicioj, vasta propagando kaj multaj aliaj aferoj povas esti aranĝataj nur de internacia organizacio. Ĝi naskos ankaŭ la lingvan komitaton.

La utilo de la organizacio estas nedubebla, tion facile konsentos eĉ ĝiaj kontraŭuloj. Sed laŭ ilia opinio krom utilo ĝi alportos ankaŭ malutilojn, tiel grandajn kaj danĝerajn, ke ĝi pereigos nian aferon. Kiuj estas ĉi tiuj danĝeroj ? La kontraŭuloj nomas du : unue, ke la Ligo neniigos la liberecon de ekzistantaj societoj kaj, due, ke la internacia federacio timigos la registarojn, kiuj vidos en ni danĝeran korporacion kaj agos kontraŭ ni. Pri unua punkto sufiĉas diri, ke la kontraŭuloj de la Ligo atakas fantomojn, imagas kaj divenas en la projekto intencojn, kiujn havas neniu. La Ligo regos nur aferojn, kiuj koncernas la tutan esperantistaron. Ni partianoj de la federacio de niaj societoj ankaŭ opinias, ke ĉiuj nunaj societoj devas resti tute sendependaj kaj liberaj ; kiel S.ro Moch, ni ankaŭ postulas, ke «la federacio estu organizita formo de libereco, la celo, kiun devas alkuri egaluloj liberaj, kiam ili volas kunlabori».

Eraras ankaŭ personoj, kiuj supozas, ke registaroj de kelkaj landoj persekutos nin. Sinjoroj, la registaroj kontraŭbatalas ne ĉion, kio havas la nomon «internacia», sed nur tion, kies esencon ili opinias danĝera por la ŝtato. La registaroj ne timas la verdan koloron. Kiel la bovon sur la areno ilin timigas nur la ruĝa. Ili ne estas daltonistoj kaj distingas la kolorojn ne malpli bone, ol la bovo. Eĉ se ni supozos, ke en iu lando oni persekutos la liganojn, ĉu tio devas deteni nin de la fondo de la Ligo ? Ne, certe ne ! Esperanto ne estas kreita por unu lando kaj vivas ne per unu lando. La malpermeson de la registaro atentu la esperantistoj de tiu lando, ĉi tio estas ilia afero. Oni povas esti certa, ke eĉ sen oficiala permeso ili partoprenas en la agado de la Ligo, same kiel la anoj de la landoj liberaj ; se ili ne faros ĝin, aliaj laboros en la Ligo sen ili. Sed ĉar ekzistas landoj-malliberejoj, ĉu ĉiuj devas porti katenojn ?

Fine, Sinjoroj, ankoraŭ kelke da vortoj. La grava demando pri la Ligo, sendepende de la rezultato de niaj disputoj, ne devas dissemi malpacon en nia anaro. Kun la Ligo aŭ sen la Ligo, nia celo ĉiam restas la sama :

«Ni ĝin atingos per la potenco
De nia sankta fervoro,
Ni ĝin atingos per pacienco
Kaj per sentima laboro.

Glora la celo, sankta l’ afero,
La venko — baldaŭ ĝi venos.
Levos la kapon ni kun fiero,
La mondo ĝoje nin benos.»

(Longa aplaŭdego.)

Kabe,
Bulonjo-ĉe-Maro, 8 aŭg. 1905.

Advertisements

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out /  Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Change )

w

Connecting to %s