EKPAROLAS LA ŜTONOJ

domenica 14 ottobre 2012 dalle 03:00

 Fragmento el la porinfana romano de Francisko Mora (Móra Ferenc): La trezorĉasa feljaketo

DUDEK-DUA ĈAPITRO

Traduko de Vizi Làszlò

Kiam mi rekonsciiĝis, brilega lumo ĉirkaŭis min. En mia etinfana aĝo, en la mueldomo mi ofte amuzis min tiel, ke mi fermis la okulojn kaj frotis miajn palpebrojn. Tiam mi vidis diversajn misterajn kolorojn kaj lumojn per la fermitaj okuloj. Ĉi-foje mi vidis samspecajn brilajn kolorojn per malfermitaj okuloj. Kvazaŭ mi estus volvita per la rubando de la ĉielarko.Per manplato mi faris ombrilon super miaj okuloj, tiel mi ĉirkaŭrigardis. Mi tuj divenis, ke mi estas en la fabela kaverno, kie Aladino trovis la magian lampon. Super mi estis videbla parto de la ĉielo, malgranda kiel poŝtuko, kvazaŭ mi rigardus supren el profunda puto al la firmamento, kie ŝvebis la luno, ŝajne eta, arĝenta monero. Ĉirkaŭ mi estis rokoj ĉie, kien mi nur vidis, kaj ili ĉiuj brilis, ardis, lumis. Ĉiu el ili radiis lumon; la unua ruĝan, kiel frumateno, la alia bluan, kiel somera lazuro, la tria flavan, kiel kandela flamo, la kvara verdan, kiel printempaj herboj: brilis jen la koro de la rokoj.”Tio ne povas esti realo – mi pensis -, certe mi vidas sonĝon.”Jes ja! Tamen mi kuŝas ne en mia lito, sed sur la tero – mi trarigardis min -, kaj la tero estas kovrita de ŝtoneroj, kiuj briletas, kiel lampiroj*. Cetere mi surhavas mian feljakon, kaj sur mia kolo rajdas la ĉielobservilo. Mia dorso doloras tiom tre, ke pli konkretan doloron mi eĉ ne povas imagi. Ĉirkaŭ mi kvazaŭ lageto kreskas, ĉar la neĝo degelis sur miaj vestoj, aliflanke sur la botoj restis ankoraŭ blankaj partoj. Do tamen ne sonĝon mi vidas.

Mi rigardis supren, al la ronda aperturo super mia kapo. Verŝajne tra ĝi mi falis en la eksminejon, ĝuste al tiu loko, kie troviĝas la trezoroj. Jen, la maljuna Kiŝmedo tamen ne estas tiel malsaĝa, kiel oni supozas. Li bone scias, kial li ne volas forlasi la eksminejon.

Mi leviĝis, kaj ekiris al tiu roko, kiu havis ruĝan koloron tian, kiel ruĝa inko tralumigata de la suno. Sed ĉiu paŝo estis pena por mi, kvazaŭ en miaj piedoj estus plumbo. Mi sentis turniĝi mian kapon, kvazaŭ mia kapo estus seka papavofrukto* blovata de vento. Tamen mi jam sukcesis fari kelkajn paŝojn al la ruĝe brila roko, kiam iu subite ekparolis malantaŭ mia dorso.

– Gloron al Dio en la ĉielo!

Kvazaŭ voĉo de giganto muĝus sub la tero. Ĝi resonis centoble kaj la krio plenigis la tutan kavernon.

– Gloron al Dio en la ĉielo!

Mi stuporis kiel ŝtonsanktulo, sed mi tute ne timis. Avo Petro klarigis al mi, ke la nokton de kristnasko ekparolas la ŝtonoj. Mi ne havis kaŭzon por timi, ĉar mi ne havis malbonan intencon. La parolantajn rokojn mi volis informi, ke ili same ne timu min. Do laŭte, kiel mi nur povis, mi ekkriis:

– Pacon al la bonuloj sur la tero!

Ne malmultajn noktomezajn diservojn mi jam partoprenis, do mi bone sciis, ke je la gloro de Dio la ĝusta respondo estas paco por la homoj.

Sed mi ne pensis pri tio, ke homoj devas silenti, se la rokoj parolas. Tuj kiam mi elbuŝigis la unuan voĉon, la lumo ĉesis ĉirkaŭ mi tiel subite, kiel la flamo de blovestingita kandelo.

En nigra mallumo mi blindiris* reen ĝis la loko, kie tra la truo enradiis la luno. Ĝi estis ankoraŭ videbla, sed vane mi ĵetadis al ĝi rigardon. Ĝi ne povis doni ion pli taŭgan ŝnuron, ol siajn radiojn, sed grimpi sur radioj povas nur anĝeloj.

Kion fari jam? Certe nenion krom sidiĝi sur ŝtono, la kubutojn apogi sur la genuoj, subteni la kapon, pensi pri mia patrino kaj feino*, kaj plori, ploradi tiel dolore, ke eĉ la rokoj moviĝu pro tio.

La rokoj ne moviĝis, sed la luno ekiris. Kiam mi denove rigardis supren, ĝi jam pasis tiom antaŭen, ke nur arko restis videbla el ĝi. Sed ĝi brilis tiel optimisme, kiel ora okulo:

– Venu, Gregorio, sekvu min!

Do mi ekiris al tiu direkto, kie pli frue brilis la parolantaj rokoj. Nun ili jam nek lumis, nek parolis. Malmolajn, malvarmajn ŝtonojn mi renkontis, kelkaj eĉ krude batis min, kiam mi puŝiĝis al ili. Sed mi nur blindiris plu, ĝis mi atingis ebenan ŝtonmuron. Laŭ mia palpado ĝi estis tiel glata, kiel tabulo.

Tie mi sidiĝis por iom ripozi kaj aranĝi miajn pensojn. Kiam Avo Petro gvidis min en la nova minejo, ankaŭ tie mi vidis koridoron kun tiel glata muro. Evidente mi trafis ĉi tie koridoron de la eksminejo. Ĝi nepre havas elirejon ie. Do ankaŭ mi povas liberiĝi el sub la tero.

Mi ekiris antaŭen laŭ la muro, kaj paŝadis plu, ĝis fine malvarmeta aerblovo tuŝis min el iu direkto. De kie mi venis, tie estis varme tiagrade, ke mi ŝvitis pro tio – la freŝa aerblovo do povas veni nur el la supra mondo!

Se mi tiam ne timus, mi krius pro la ĝojo, sed mi jam sciis, ke en tiu medio oni prefere silentu. Tial mi kuraĝis nur tiom, ke en mia koro mi ridetis al mia patrino kaj feino*, kaj turnis min al la direkto de la malvarmeta blovo.

Mi alvenis lokon, kie la koridoro estis mallarĝa tiel, ke miaj etenditaj brakoj atingis ambaŭ flankmurojn. La vojo kondukis supren, sur ruliĝemaj ŝtoneroj, kiuj denove kaj denove reglitis sub miaj piedoj, dume la blovo fariĝis pli kaj pli forta. Post loko, kie la koridoro ŝanĝis direkton, mi jam ekaŭdis eĉ la bruon de la vento. Ĝi susuris, zumis, siblis, muĝis, sed tiu bruo por mi estis tiel bela, ke la muziko de kristnaskaj anĝeloj ne povus superi ĝin.

La koridoro denove ŝanĝis direkton, tie la vento jam batis min, kiel skurĝo. En mia situacio tio estis por mi, kiel milda tuŝo de floroj. Kelkfoje mi profunde enspiris la freŝan aeron, kaj impete rekomencis la paŝadon. Mia antaŭsento inspiris, ke post kelkaj paŝoj mi liberiĝos.

– Jen, Gregorio, la prenfantomo tamen ellasis vin!

Jes ja! Mi denove ruliĝis ien tiel, ke la koro de la granda Cintulo krevus pro la envio, se li ĉeestus. Ŝajnas, ke moki la prenfantomon ne estas konsilinde, ĉar ĝi forportas sian viktimon, kiam tiu tute ne pensas pri tio.

Tamen mi falis al loko ne profunda sed mola. Miaj manoj palpadis: jen mi kuŝis sur neĝo. La zumado de la vento estis aŭdebla, sed mi ne sentis la blovon, mia kapo bruis interne. Mi rigardis supren: sur la firmamento steloj brilis, kiel etaj okuloj.

Gloron al Dio en la ĉielo! Mi alvenis sub lian kristalan kupolon. Ne nur la steloj lumas, ankaŭ la neĝo rebrilas blanke ĉirkaŭ mi. Mi jam ne estas en blinda mallumo. Se mi klopodas per la okuloj, mi jam vidas. Mi vidas, ke mi atingis grandan, rondan fosaĵon. Ĝia rando estas alte super mi, vojo ne estas videbla, ĉion kovras neĝo. Se estus tago, ie mi certe povus grimpi el la fosaĵo. Se la luno brilus, eble troviĝus arboradiko, per kiu mi povus elgrimpi al la supra mondo, kiel la fabela Janko el la lando de drakoj. Sed dum mi erarvagadis sub la tero, la luno, paŝtisto de steloj, pasis plu sur la ĉielo. Povas esti, ke ĝi jam eĉ deglitis ĉe la rando.

Mi ĉirkaŭrigardadis tiel, kiel eble kokcinelo* rigardadas, kiu ĉe vinberrikolto falis en malplenan sitelon. Subite mi rimarkis, ke ankaŭ aliflanke estas nigra, ronda aperturo, kontraŭ tiu, el kiu mi falis. Nigra, malfermita buŝo videblas meze de blanka spaco.

Mi travadis la fundon de la fosaĵo en la profunda neĝo, kaj mi pene atingis la enirejon de la kaverno. Ĝi ne estis alte, mi povis grimpi al ĝi. En ĝi mi povas tranokti komforte – mi pensis -, do mi ne devas kuŝi sur la neĝo.

Tuj ĉe la enirejo de la kaverno mi ekripozis, mi ne intencis iri plu. Kun dorso apogita al la rokmuro mi sidis morte laca, kaj miaj okuloj fermiĝis. Mi sentis nek malsaton, nek timon, nek froston, nek ion ajn, nur la esperon, kiel bone mi dormos ĉi tie. En mia kapo ne aperis la penso, ke oni povas tie ne nur dormi, sed ankaŭ frostmorti.

Do mi povintus* ekdormi tiel, ke neniam poste mi vekiĝus, sed duondorme mi denove aŭdis voĉon. La voĉo diris:

– Ne ploru, kolombeto mia!

“Jen, denove!” – malfermiĝis miaj okuloj -, “la ŝtonoj denove parolas! Sed ekde nun mi jam subaŭskultos ilin sen interrompi”.

– Mi baldaŭ metos al vi agrable varman liton! – diris elkore la sama voĉo. Sed tiu ĉi voĉo ne estis la voĉo de la rokoj, kiun mi aŭdis pli frue. Tiu ĉi voĉo ŝajnis tute homa.

La dormemo malaperis en miaj okuloj, anstataŭ ĝi vekiĝis en mi scivolo. Mi kaŭriĝis, kaj en la kaverno rampis antaŭen singarde, malrapide.

Ne longe mi iris ankoraŭ, kiam mi denove ekaŭdis la voĉon dekstre, kaj subite lumo trafis miajn okulojn. Tuj mi kaŝiĝis malantaŭ roko, kaj premis min al la tero. Mi jam komprenis, kian voĉon mi aŭdis, kian lumon mi vidis.

Jen, la koboldo de la minejo, kaj lia voĉo, lia lampo!

Ho, kiel dankema mi estis al avo Petro, ke li preparis min tiel zorgeme! Kiom bone, ke mi sciis, kiel akiri la bonvolon de la grandpotenca koboldo. Mi prenis la dikan panpecon el la poŝo de mia feljako, kaj ĵetis ĝin super la roko. Tiel bongustan panon li certe ne manĝis ekde tiam, kiam lia barbo elkreskis. Se nur li jam trovus ĝin!

Ŝajnis, ke li fakte trovis ĝin, ĉar mi baldaŭ aŭdis lian voĉon. Li diris kun klara prononco:

– Ja estus pli bone, koboldo de la minejo, se vi donus al ĝi ankaŭ pecon da lardo.

Mi malfermis la buŝon tiel, ke mia kapo preskaŭ elfalis tra ĝi. Tiu voĉo apartenis ne al la koboldo de la minejo, sed al la magia Kiŝmedo. La maljuna ventokapulo pensas, ke la koboldo de la minejo estas mi.

Do mi venis al ĝusta loko! Mi atingis mian celon, mi estas ĉe la hejmo de Kiŝmedo! Ek, Gregorio, nun estu prudenta!

Ne ekzistas kato, kiu povus iri pli silente, ol mi kaŝiris antaŭen. Mi bezonis fari nur kelkajn paŝojn, kaj mi jam trapasis la enirejon.

Ĝi ja estis domo tia, ke ĝi havis nenian pordon. Ronda kaverno, kiun elstara roko ŝirmis pli-malpli kontraŭ la vento kaj neĝo. La subiranta luno, kiu pli frue ŝajnis lampo, ĝuste lumis tien, do ĉion mi vidis klare.

Kaj mi vidis, ke lampaŝulo kuŝas sur tavolo de seka musko. Liaj libroj kunpakitaj sub lia kapo estas lia kuseno. La feljako de la maljuna magiulo sur lia korpo estas lia kovrilo. Antaŭ li genuas la maljunulo en ĉemizo, liaj manoj estas kaŝitaj malantaŭ la dorso, tiel li tenas la panpecon. Mian panon, kiun mi intencis doni al la koboldo de minejo.

En tiu momento mi pensis pri nenia koboldo. Eĉ tion mi forgesis, ke mi vagadas en la fosaĵoj de la eksminejo. Mi vidis nur tion, ke la vizaĝo de mia amiko estas morte pala, el liaj okuloj falas larmogutoj, kaj la maljunulo kaŝas la panon antaŭ li. Kiŝmedo certe volas formanĝi mem la tutan pecon. Same, kiel li manĝis mian tagmanĝon en mia etinfana aĝo.

Ekregis min la kolero, mi prenis pezan ŝtonon kun la intenco, ke mi ĵetos ĝin al la maljunulo. Kaj tio nepre okazintus*, sed tiam li ekparolis.

– Jen, kolombeto mia, kiam mi rakontis al vi pri la koboldo de la minejo, vi ĉiufoje diris, ke tio estas fabelo, ĉu ne? Do, rigardu, kion donis la ni la koboldo de la minejo. Ĉu vi jam kredas lian ekziston?

Li etendis la panpecon al Lampaŝulo sur la manplatoj. La infano avide prenis ĝin:

– Pano! Dio mia, pano! Ĉu vera pano, kara avĉjo?

– Nepre vera! – kapjesis Kiŝmedo. – Vera panbulo. Kiam la koboldo de la minejo enmanigis ĝin al mi, ĝi estis ankoraŭ varma. Li diris, ke ĉiu, kiu manĝos el ĝi, fariĝos forta, kiel urso. Gustumu ĝin, kolombeto mia!

Lampaŝulo ekmanĝis la panon, sed ĝi falis el liaj manoj. Li estis tiel malforta, ke li jam ne povis teni ĝin.

– Nu, atendu, mi disrompados ĝin – diris la maljunulo, kaj lia voĉo estis tiel milda, tiel mola, tiel malgaja, ke mi ankoraŭ neniam aŭdis similan. Honteme mi faligis la ŝtonon el mia mano.

Lampaŝulo glutis la pecojn sen maĉi ilin, kiel malsata birdido, sed li subite flankenpuŝis la sekvan rompaĵon.

– Kio por vi, avĉjo? La restaĵon manĝu vi mem. Ĉar ankaŭ vi ne manĝis … ekde kiam? Unu du, tri… ekde kvar tagoj. Manĝu la restaĵon, avĉjo.

– Ĉu mi? – ridis Kiŝmedo tiel gaje, ke li eĉ min preskaŭ trompis. – Ja min ne forpermesis la koboldo, dum mi ne manĝis tutan panbulon. Mi satmanĝis kolombeto, kiel sako plenŝtopita.

– Tiel estas en ordo, avĉjo – trankviliĝis la infano -, se vi jam ne estas malsata, mi manĝos plu. Ĝi ne estas tia pano, kian vi kutimas baki el glana faruno*.

– Do manĝu ĝin, kolombeto mia, manĝu – instigis lin la maljunulo ĝojplene. – Vi vidos, ke baldaŭ ni manĝos nur tiel fajnan panon, se mi trovos la trezorojn. Ĉu vi scias, ke mi jam kaptis spuron pri ili?

– Senĉese vi ripetadas tion, avĉjo – malpacis la infano. – Ĉiun brilan ŝtonon vi konsideras trezoro, kaj saĝaj homoj priridas vin pro tio. Ĉu vi scias, kion mi farus en via rolo?

– Kion vi farus, kolombeto?

– Mi transloĝiĝus al la nova minejo, al avo Petro, kaj mi vivus, kiel la ceteraj homoj.

La magiulo murmuris en embaraso:

– Mi ne povas, kolombeto. Vidu, la homoj priridas min, aŭ ili forkuras de mi.

– Tio okazas, ĉar vi tiel malafable iradas inter la homoj.

Li silentis iom, poste rekomencis:

– Kiel bone estus foje dormi en varma ĉambro, avĉjo! Se mi fariĝos inĝeniero, mi havos ĉambron tian, ke ĝi enhavos du fornojn, ĉe unu kamenangulo dormos mi, ĉe la alia vi. Jen, kiel malvarmaj estas miaj manoj.

– Kompatinda kolombeto mia – diris la maljunulo karesvoĉe, poste li kliniĝis super la maldikaj manetoj, kaj komencis ilin varmigi per sia elspiro.

Mi neniam pli frue pensis, ke mi ankoraŭ sentos inklinon kisi la manojn de la maljuna Kiŝmedo, sed en tiu momento mi apenaŭ povis reteni min, ke mi ne faru tion.

– Kiel bona homo vi estas, avĉjo! – diris Lampaŝulo dankeme. – Vi estas la plej bona homo de la mondo, ĉu vi scias?

Avĉjo ne havis eblon respondi, ĉar la luno subite malaperis ĉe la ĉielrando, kaj la voĉo de Lampaŝulo dronis en ploro:

– Avĉjo, ĉu eĉ nun vi ne bruligos la meĉlampon?

– Sciu, kolombeto, ni jam ne havas oleon en ĝi – diris la aĝulo mallaŭte.

– Dio mia, kiel nin trovos la anĝeloj en mallumo? – plendis la infano. – Ĉu ne estus bone, se mi starus ĉe la enirejo, kaj tie mi atendus ilin?

– Ho, ne, kolombeto mia – diris timzorge la maljunulo. – La anĝeloj dirus: “Kia afero estas, ke tiel juna knabeto subĉiele troviĝas en malfrua nokto.”

– Sed ĉi-nokte mi nepre volas paroli kun la anĝeloj. Mi deziras peti ion.

– Kion vi volas peti, kolombeto?

– Mi deziras ricevi belan feljakon, ornamitan per floroj, kian havas iu knabo en la lernejo. Li nomiĝas Gregorio. En miaj sonĝoj mi ĉiam surhavas tian feljakon. Mi pensas, ke ankaŭ la anĝeloj surhavas tian. Ĉu vi jam vidis anĝelojn, avĉjo?

– Ne… Ili ne vagadas en tiel sovaĝa loko.

– Sed eble ili kelkfoje tamen venas ĉi tien, ĉu ne? Ĉiun bonan homon ili kutimas viziti. La pasintan kristnaskon ili vizitis ankaŭ nin, sed tiam mi dormis. Do la anĝeloj parolis kun mia patrino, kaj sendis al mi novajn lambastonojn. Ĉu ili vizitis ankaŭ vin?

– Ne, kolombeto, min vizitis neniu. Ĉi tie aperis anĝeloj antaŭ tre longa tempo, kiam via patrino estis tiel juna, kiel nun vi. Poste ili ne venis. Vidu, inter la ŝtonoj ankaŭ la koro de via avĉjo fariĝis ŝtono, kaj ĝi timigis la anĝelojn. Donu viajn manojn, kolombeto.

Mi pensas, ke la magiulo kovris sian vizaĝon per la manoj de la infano, ĉar Lampaŝulo baldaŭ ekparolis timeme:

– Avĉjo, Ĉu vi ploras? Mi sentas viajn larmojn sur miaj fingroj. Kiu insultis vin, kara mia avĉjo?

– Ne, mi ne ploras, kolombeto – diris la maljunulo tremvoĉe. – Nur mia koro degelas. Ekde nun jam ne evitos min la anĝeloj. Ŝajnas al mi, ke ili jam proksimiĝas.

– Se nur ne estus mallumo! – suspiris Lampaŝulo.

Mi aŭdis, ke la maljunulo subite saltleviĝis, kaj lia voĉo pli gaje sonoris:

– Jen, pli frue ne venis en mian kapon! Mi ja havas alian meĉlampon en la malnova minejkoridoro, kie pasintfoje mi fosadis por trezoroj. Tuj mi alportos ĝin, tie ĝi jam ne estos bezonata, ĉar mi ne plu ĉasados trezorojn. Atendu, baldaŭ mi alportos ĝin! Brilos lumo tia, ke ĉiuj anĝeloj ariĝos ĉi tie.

– Rapidu, avĉjo – respondis Lampaŝulo -, dume mi preĝos.

La paŝoj de la maljunulo klakadis laŭlonge de la subtera koridoro. Ĝi verŝajne kondukis al profunda loko, ĉar mi longe aŭdis malproksimiĝi la bruon de la paŝado. Foje stranga fajfado trafis miajn orelojn, kiu rememorigis min pri la birdo de la minejo. Sed tio daŭris nur momenton, ĉar tuj poste kvazaŭ mi aŭdus frapfermiĝi pordon, kaj nenian bruon plu krom la flustra preĝado de Lampaŝulo. Certe vokis la anĝelojn la kompatindulo.

Do, li ne vane voku ilin! – dolĉa varmo inundis mian koron. – Havu lampaŝulo feliĉan tagon, kian li ankoraŭ ne travivis. Ĉe lia kuŝejo mi starigos la ĉielobservilon, kiun ĝis tiu momento mi senĉese kunportis, kaj sur ĝi mi sternos mian trezorĉasan feljaketon. Kial mi bezonus ĝin plu? Mi surportadis la feljakon longe, ĝis mi rekonis, ke la trezoroj kaŝiĝas en la homaj koroj. Kia feliĉo okazos, kiam la maljunulo revenos kun lampo, kaj la ĉielobservilo kun la feljaketo je la unua rigardo frapos iliajn okulojn! Kiel ili ĝojos, ke eĉ en mallumo trovis ilin la anĝeloj! Kion vi pensas, feino de feljaketo?

Ĉion mi faris tiel, kiel mi planis. Piedpinte mi kaŝiris al la kuŝejo, starigis la ĉielobservilon, kaj demetis la feljakon. Sed en la sama momento, kiam la feljako forlasis mian korpon, la ŝtonoj denove eksonoris. Kvazaŭ la ĉielo falus sur la teron, tiel tondris, flamoj ŝprucis el la fundo de la kaverno. Ĉu fakte ariĝis ĉi tie ĉiu anĝelo de la ĉielo?

Miaj okuloj fermiĝis, kaj kune kun la ĉielobservilo, feljako mi falis al Lampaŝulo. Poste mi nek vidis, nek aŭdis plu.

Traduko de Vizi Làszlò

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s

%d bloggers like this: