Salutojn kara vizitanto!

Mi rimarkis ĉi tie en la fejsbuka Esperanto-grupo ke la gustoj laŭlande estas tre malsamaj. Ĉiuj volus Esperanton laŭ la propraj preferoj, iomete simile al la gastronomiaj preferoj. Rusoj volus Esperanton sen la difina artikolo, latinidanoj sen la akuzativo sed kun la propra vortordo. Nuntempe multaj volus ĝin sen la ĉapelitaj literoj. Ĉinoj kaj japanoj kun pli da vortoj kompreneblaj ankaŭ por ili. Iuj volus ĝin sen la deviga distingo inter substantivo, adjektivo, verbo, adverbo ktp. Precipe komencantoj volus ĝin reformi tute, forigante ĉion kio prezentas malfacilaĵojn en la lernado. Sed ili ne scias ke en miaj tempoj la lernado de la rusa lingvo prezentis pli ol dekfoje pli da malfacilaĵoj. Nun mi revenas al la gastronomiaj preferoj. Ĉiuj nacioj havas sian proprajn preferojn kaj multaj estas konvinkitaj ke la kuirarto de la propra lando estas la plej bona de la mondo. Simile kondutas esperantistoj en la lingvouzo. Ĉiuj estas konvinkitaj ke la varianto kiun ili parolas estas la plej perfekta kaj la aliaj nacioj devus adaptiĝi al ĝi. Mi dezirus, probable vane, ke tiuj kiuj uzas la vortordon SVO komprenus ke ne nur ili havas malfacilaĵojn lerni certajn gramatikaĵojn ekzemple la ĝustan uzon de la n-finaĵo. Por multaj aliaj estas eĉ pli malfacile lerni devigan vortordon. Do, mi petas praktiki iom da kompato por tiuj kiuj havas nepre bezonon de la n-finaĵo por bone kompreni viajn frazojn. Se mankas la vortordo al kiu oni estas alkutimiĝinta kaj mankas ankaŭ la la distingo inter subjekto kaj rekta objekto per la n-finaĵo, restas nur la divenkapablo. Se mi havus ĝin mi estus riĉa kaj posedus propran domon kaj mi ne devus pagi ĉiumonate 600 eŭrojn por la domestro. Ĉu mi diras bone?

Mi elkore konsilas al vi la sekvajn: Se vi jam ne lernis ĝin, bonvolu lerni tuj distingi la objekton disde la subjekto, unue en via gepatra lingvo. Ĝi estu via unua tasko. Ĝi estas multe pli facila ol vi imagas tion. Bonvolu ne konsideri ĝin negravaĵo kiel faras multaj komencantoj, akirante tiel nekorekteblan miskutimon. Ĉu en la vivo ni bezonas rafinitan lingvistikan klarigon por distingi aganton de la agato? Laŭ mi ne. Ni tuj komprenas kiu x-is kiun. (x= transitiva verbo) Ĉu vi konsentas? Do la problemo estas nur esti kapabla utiligi nian vivsperton ankaŭ en la terura regno de la gramatiko. Se ni flanken metas statverbojn,( esti, ekzisti ktp.) la aliaj verboj ĉiam celas iun rektan objekton. Por helpi tiujn kiuj havas malsaman vortordon ol SVO, ni devas ĉiam nepre aldoni n-finaĵon al tiu rekta objekto. Bona ekzemplo estas la suba kanzono kantata de Emanuelo: https://youtu.be/r4-KZWearSI

PS: Kvankam ĝi neniam studis gramatikon, la sekva besto ne havas dubojn kiu estas la aganto (subjekto) kaj kiu estas la agato (rekta objekto). Alivorte, kiu karesas kaj kiu estas karesata. Ĝi kapablas klarigi tion ankaŭ sen vortoj, nur per gestoj, sen fari konfuzojn: https://www.facebook.com/ManterCo/videos/1617216311922511/

Post la supra klarigo, se iu tamen havas dubojn pri la uzo de la n-finaĵo, jen senpera reta aliro al tri ekzerciloj. La dua estas kanzono kantata de Emanuele. Kiam vi kapablas kanti ĉi tiun kanzonon laŭmemore, via problemo estos solvita.

http://legoscia.github.io/nfa/index.html
https://youtu.be/r4-KZWearSI
https://dl.dropboxusercontent.com/u/17603385/EkzerciloPorLaAkuzativo/index.htm

Krome, jen alia interesa helpilo. Temas pri 1000-vorta vortareto en kiu la netransitivaj, senobjektaj verboj estas evidentigitaj per ruĝa koloro.
http://remush.be/tezauro/Kontakto.html

Nun ekzistas ankaŭ la sekva lingvohelpilo:
http://visl.sdu.dk/lingvohelpilo/
—————

@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@

Mi citis el la libro “Planlingvaj problemoj” de William Gilbert

“LA REFORMISTOJ senĉese proklamas, ke la akuzativo en ESP-o estas arkaika balasto, kiu kontraŭas al la spirito kaj evoluo de la ĉefaj nacilingvoj. Maksimuma simpleco de la gramatiko sendube postulas, ke oni ne faru diferencon inter la subjekto kaj la objekto, inter la aganto kaj la agato, sed «la substantivo estas esence pensata kiel subjekto, kaj ĝi povas esti plue uzata kiel objekto nur helpe de ia gramatika rekonilo, kiu montros tiun transformon kaj precizigos tiun novan funkcion» (Lingvo kaj Vivo). Se en F “un chien regarde bien un eveque” (hundo episkopon rajtas rigardi), por citi ekzemplon de Profesoro WARINGHLEN, estas necese ŝanĝi la vortordon por inversigi la rolojn: un eveque regarde bien un chien (hundon episkopo rajtas rigardi). La objekton oni rekonas en ESp-o per ĝia akuzativa formo (fleksia morfemo); ĝin oni rekonas en F per ĝia pozicio (pozicia morfemo). En ambaŭ kazoj oni ja uzas gramatikan rimedon por modifi la sencon de la propozicio.

Sed estas necese, denove, akcenti la bezonon de maksimuma klareco en L. I. Homoj kutimigitaj al fiksa vortordo ne suspektas la sencodubojn, kiujn traduko de iliaj frazoj povas kaŭzi. Profesoro WARINGHLEN citas multajn ekzemplojn, kiuj pruvas, «ke ne temas pri eltorditaj, eksterordinare elpensitaj maloftaĵoj». Mi citas nur kelkajn:

En F: Le crime fait la honte et non pas l’echafaud (Th. Corneille), povas signifi: `La krimo estigas la honton, kaj ne la eŝafodo’ aŭ ` … la eŝafodon’.

Fidele ou non, il l’aimait = `Fidela aŭ ne, li ŝin amis’ aŭ `Fidelan aŭ ne … ‘

En nederlanda: Die meneer kende de jongen niet = `Tiun Sinjoron ne konis la knabo’ aŭ `Tiu Sinjoro ne konis la knabon’.

De film, die het publiek hoont = `La filmo, kiun malestime mokas la publiko’ aŭ ` … kiu malestime mokas la publikon’.

En IDO: La lingvo supleanta Ido (titolo de artikolo de DE BEAUFRONT mem) _ `La anstataŭanta lingvo IDO’ aŭ `La lingvo anstataŭanta IDON’.

En Occ.: Occ., quel dar subtene li heredat classic cultural base de Europa, es li natural lingue common del cultivat Occidente = `Occ., kiu klare subtenas la hereditan klasikkulturan bazon de Eŭropo … ‘ aŭ `Occ., kiun klare sub-tenas la heredita klasik-kultura bazo de Eŭropo … ‘

La supre cititaj ekzemploj en nacilingvoj konservas ofte sian sencodubon en Occ.: Li crimine fa li honte, e ne li scafote; Fidel o ne, il amat la, k. t. p… .

Plej amuza estas la Sentenco de Saadi en Occ.

kiu havas ne malpli ol ses diversajn signifojn:

Un pantere amnestiat Mult mutones condamnat,`

Unu pantero amnestiis

Multajn ŝafojn komdamnitajn’.

‘ Unu pantero amnestiita

Multajn ŝafojn kondamnis’.

`Unu panteron amnestiis

Multaj ŝafoj kondamnitaj’.

`Unu panteron amnestiitan

Multaj ŝafoj kondamnis’.

`Unu pantero amnestiis (,)

Multaj ŝafoj kondamnis’.

`Unu pantero amnestiita (,)
Multaj ŝafoj kondamnitaj’.

«La demando estas do finfine—skribas ankaŭ Profesoro WARINGHIEN —, ĉu lingvo, kiu aspiras fariĝi vere internacia, t. e. fariĝi la rimedo de perfekta interkompreniĝado inter parolantoj de plej diverssistemaj naturaj lingvoj, povas lasi en si lokon al hezito, al dubo, al malklaraĵoj? Ĉu ĝi rajtas kalkuli je la divenpovo de ĝiaj uzantoj, alidire allasi al ili eblojn de eraro? La respondo estas, laŭ mia opinio, evidenta per si mem».

Oni devas ankaŭ akcenti la viglecon, flekseblecon kaj esprimpovon de ESP-o. La frazo ne estas fiksa, rigida, ŝtonigita kiel en aliaj planlingvoj: oni povas meti la ĝustan vorton en la ĝustan, elstaran lokon, laŭ la ordo de la pensoj. Neniu konkuranta projekto povas prezenti la elegantecon kaj samtempe la precizecon de la jenaj ekzemploj:

Espero panon ne donas.

Mensogo malproksimen ne kondukas.

(Venu)Ĉi tien!

Li amas ŝin kiel frato fratinon.

Vi devas balai la polvon sub la lito kaj ne sub la liton.

Oni ofte citis la ekzemplon:

Mi trovis la vinon bona bonan. En Occ. kiel en F oni nepre devas ŝanĝi la vortordon por esprimi la sencmodifon: Yo trovat li vin bon aŭ Yo trovat li bon vin. En «Cosmoglota» N 152 de Marto 195o, R. BERGER konfirmas tiun ekzemplon, asertante, ke estas facile kompreni la nuancon. Li kredeble supozas, ke lernantoj de la L. I. jam scias F lingvon, kie la sama metodo estas uzata, kaj ŝajne ne konscias, ke ĝi estas fremda al multaj popoloj kaj ne konsistigas ian simplan kaj klaran regulon. La sistemo de la nedeviga akuzativo, adoptita en IDO kaj en NOVIAL, ankaŭ ne solvas la problemon. La parolanto ne kutimas ofte uzi la akuzativon kaj pro tio forgesas ĝin ĝuste, kiam ĝi estus necesega por eviti miskomprenon. La aŭskultanto, siaflanke, ne povas scii ĉu manko de akuzativo estas intenca aŭ ne. Kiel sprite skribis Profesoro BJÖRN COLLINDER en La Problemo de la Lingvo Internacia, tiuj reformistoj … «provizis la akuzativan finaĵon per specialaj klaŭzoj, laŭ la stilo bonkonata el la fervojvagonoj pri alarmobremso: Uzota nur ĉe efektiva danĝero. Senrajta uzo estos punata». «Kaj ĝuste same okazas — komentas Profesoro WARINGHIEN — pri la nedeviga akuzativo kiel pri la alarmobremso: ĝi plejofte neniel utilas, ĉar la danĝeron oni konsciis nur post la katastrofo».

Oni tamen devas objektive agnoski, ke multaj esperantistoj ofte forgesas aŭ malkorekte uzas la akuzativon, kiu postulas ian sintaksan analizon, ĝenerale tre facilan sed en kelkaj kazoj iom malpli simplan. Ankaŭ objektive oni devas konstati, ke la plimultaj eraroj enŝoviĝas en tre facilajn okazojn kaj ne nur, kiam povas ekzisti efektiva dubo.

Ni ne kaŝas al ni la malavantaĝojn de la deviga akuzativo, sed ĝi donas al la esperanta frazo precizecon kaj flekseblecon, kies avantaĝoj estas preskaŭ nemezureblaj. Korekta uzado de ESp-o kaj pli speciale de ĝia akuzativo faras miskomprenojn praktike neeblaj.

Tion pruvas la jam citita ekzemplo: La linguo supleanta Ido! En la konkurantaj projektoj, korekta lingvouzo ne garantias kontraŭ miskomprenoj. Tie kuŝas la diferenco, kaj ĝi estas treege grava en L. I.

Responde al la reformistoj, kiuj diras, ke multaj nacilingvoj ŝanĝis la fleksian morfemon al pozicia, mi devas ankoraŭ citi Profesoron WARINGHIEN. Li ja montras, ke tiu evoluo ne estas absolute unudirekta, kaj ke estus necese pluesplori, ĉu la motivoj, kiuj kaŭzis tiun evoluon, ekzistas ankaŭ en ESP-o. «Malgraŭ la diverseco de siaj originoj, nacilingvoj kaj stilidealoj — li plue skribas — la modernaj verkistoj esence konservis la zamenhofan sistemon kaj eĉ ekspluatis pli komplete ĝiajn eblaĵojn … » Sed la avantaĝoj de la akuzativo «estas percepteblaj nur ĉe certa grado de solideco en la penso kaj de delikateco en la stilo; ili evidentiĝas plene nur en tekstoj, kiuj celas esprimi kaj ne nur babili».

Piednoto:

Multaj nacilingvoj ne uzas deklinaciojn, sed ili posedas milojn da frazaranĝoj kun difinita senco, kiujn oni devas lerni kvazaŭ parkere. Tiun komplikan sistemon L. I. ne povas adopti, ĉar la misteroj de la sintakso kaj frazeologio en la nacilingvoj ĝuste estas la plej grava obstaklo kontraŭ ilia lernado.”

Mi citis el la libro “Planlingvaj problemoj” de William Gilbert

———————-
@@@@@@@@@@@

Laŭ mia vidpunkto, la problemo estas ke la difinoj ĉikoncerne ne estas sufiĉe klaraj. La demando estas: Kial en la reala vivo preskaŭ neniu konfuzas la aganton kun la agato? Kiam vi aŭdas, vidas, stiras, manĝas , trinkas, aĉetas, rigardas, legas, aŭskultas ktp. ktp., vi neniam dubas kiu estas la aganto kaj kiu estas la agato. Ĉu venis al vi iam la dubo ke eble estas via aŭto kiu stiras vin kaj ne inverse? Aŭ, ke estas via supo kiu manĝas vin? Aŭ, ke via libro legas vin? Kompreneble ne. Sekve en la vivo vi tute ne havas dubojn pri la aganto (subjekto) kaj la agato (rekta objekto de la ago kiu ricevas  n-finaĵon). En la gramatiko oni devas nur memori, ke la aganto finiĝas per -O kaj agato finiĝas per -ON. Plejparto de la komencantoj eraras ĝuste en ĉi tiuj plej simplaj okazoj. Se ĝi estas facila en la vivo, ĝi devus esti facila ankaŭ en la gramatiko. Ĉu ne?  Do, sufiĉus esti kapablaj utiligi ĉi tiun scion ankaŭ en la gramatiko kaj memori ke nur la agato ricevas n-finaĵon, ne la aganto. Pripensu nur. Tiel solviĝus almenaŭ 70 procentoj de la eraroj koncerne n-finaĵon kaj tia rezulto ne estus subtaksinda.Sekvas ŝerco kiu subtenas kion mi diris supre. Se ĉi tiu ŝerco respegulus la realan mondon, ĉi tiu mondo estus vere stranga:

————————————————————-

Proksime al iu Esperanta Kongreso, ŝtelisto kun pistolo en mano, diras al kongresano: DONU AL MI VIAN MONUJON! La kongresano komencas priserĉi la poŝojn de la ŝtelisto. -Ĉu vi freneziĝis?, diras la ŝtelisto. -Pardonu, diras ĉi tiu, mi estas komencanto kaj mi ankoraŭ ne kapablas distingi subjekton de la objekto…. Momenton!…Kiu estas la aganto? Ĉu vi aŭ mi? Kaj la agato? …Damne!… Jen kial mia instruisto insistis tiom pri la akuzativo. Nun mi eĉ ne scias ĉu mi estas aganto aŭ agato… Subjekto aŭ rekta objekto? Ĉu mi estas ŝtelisto aŭ viktimo de ŝtelisto??? Bo!!! ….     Mi meritas tion. Mi ne volis aŭskulti mian instruiston. :-/ ;-)

file://localhost/Users/eugenfabian/Documents/Dokumentoj/Akuzativo/Sufiĉas!.rtfd/Schermata%202015-05-08%20a%2013.08.06.png

@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@
Vin salutas elkore Eugèn Fàbiàn!

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s

%d bloggers like this: